Informilo 10/2012

 

Enhavo:
6-a kongreso de AEH,
Sub verda flago,
79-a Itala kongreso,
Greziljono

 

La 6-a Internacia kongreso de AEH-IKEH

en Štíří Důl (Skorpia Valo) ĉe la urbo Krucemburk

okazis post kvin jaroj en la tagoj 13.-16.9.2012. La kongreso estis organizita en ĉarma loko de la reg iono Vysočina, en somerrestadejo. Unue aliĝis nur 49 membroj, fine partoprenis 53 esperantistoj, inkluzive de kelkaj eksterlandanoj el Hungario, Bulgario kaj Nederlando. La kongresa temo „Helpu, kie vi povas“ akompanis la partoprenantojn dum ĉiuj kvar tagoj. La psikiatro, kuracisto, verkisto kaj diakono Max Kašparů traktis la temon en sia prelego „Rilatoj kaj statoj estas sorĉa cirklo“. La prelego rilatis problemojn kaj minuskompleksojn de la homoj, kiujn li spertis en sia psiĥiatria kaj animzorga konsultejo. Teoriajn principojn kaj siajn spertojn, kiuj koncernis helpadon al handikapitaj homoj, precipe al infanoj, klarigis en la prelego Pavla Dvořáková.

M argit Turková rakontis pri la plej eminenta persono de la regiono Vysočina, pri Karel Havlíček Borovský. La esperantistoj vi-zitis ankaŭ memorejon de fama pentri sto Jan Zrzavý (en la kongresaj materialoj ni trovis belan libron pri lia vivo kaj arto, kiun al nia kongreso dediĉis la estro de la urbo Krucemburk) kaj ankaŭ lian tombon. Sinjoro Václav Janda, instruisto kaj kronikisto de la urbo Krucemburk bonvenigis nin kaj rakontis la historion de la urbo de la 14-a jarcento ĝis la nuntempo.

Ne mankis eĉ spertoj pri la rekta metodo de E-instruado, pri kiu entuziasme rakontis Viktor Dvořák. La radioamatoro Martin Kumpošt kaj František Frýbert prezentis al la ĉeestantoj radioelsendon sur mallongaj ondoj kaj ĉiujn surprizis la sukcesa ondokontakto kun Novzelando. Ni admiris ilian lerton labori kun alportitaj aparatoj. Viktor Dvořák aranĝis en apuda gimnastikejo E-ekspozicion „De Komenský al Zamenhof“ kaj Petr Chrdle libroservon. Ankaŭ videoprezentadoj pri ĉiuj universalaj kongresoj kaj rakonto de Kvído Janík pri Irano estis interesaj partoj de la programo.

La vesperoj ne estis enuigaj. Tra la salono sonis kantado akompanata per du gitaroj kaj en malfruaj horoj ĉe bivakfajro en indiana tendo estis agrabla travivaĵo. La sabata antaŭtagmezo apartenis al oficiala traktado de la 6-a kongreso. La kongreso estis inaŭgurita per la Eŭropa himno kaj bonvenigo de gastoj.

.

S injorino Jarka Pecinová, la gvidantino de la restadejo, klarigis al ni la historion de la tuta areo kaj de la ĉir-kaŭaĵo.

En la nomo de Ĉeĥa E-Asocio salutis la kongreson Pavla Dvořáková kaj poste estis legitaj dek salutmesaĝoj: de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta el Hindujo, de Ligo de Bona Volo el Brazilo, de la prezidanto de ILEI el Hungario, de la administranto de E-kastelo en franca Greziljono, de samideano Koffi Doumegnon el Togolando, el Germanio de gemembroj: Kurt Langer el Dresden, Delia Pick el Hamburg kaj Heinrich Dandorfer kun Herbert Busch el Weiden; el Francio de Joëlle Huet kaj de nia ĉeĥa multjara membro St. Štefan el Kladno.

Post la raporto pri agado de la asocio (de la lasta kongreso en 2007 ĝis nun), sekvis raportoj pri la financa mastrumado, la revizia komisiono kaj baloto de la malnov-nova komitato.

.

.

.

.

.

.

.

Estis aprobitaj: Lenka Angelová, Inĝ. Josef Hron, Inĝ. Josef Krob, Jana Křížková, Miroslava Kosnarová, Jarmila Rýznarová, Ludmila Srbová, Pavol Petrik. Redakcia konsilio: Míša Filip, Zdenka Novotná kaj Jiří Kosnar.

Revizia komisiono: Pavel Nechvíle kaj Inĝ. Stanislava Nováková.

Kiel organizantino de lingvaj seminarioj en Skokovy Jindřiška Drahotová.

Post la diskuto kaj preparo de rezolucio la kongresan traktadon ni finis per E-himno.

Endas mencii la turismajn travivaĵojn: Posttagmeza busekskurso al la pilgrimpreĝejo „Zelená hora“ kaj al la kastelo Žďár lasis en la partoprenantoj bonajn impresojn, same kiel iom bizara skulptaĵo, kiu staras kiel simbolo de la limo inter Moravio kaj Bohemio. Granda statuo de la ĉeĥa simbolo – leono rigardas en Bohemion kaj la moravia simbolo – la aglino direktas sin al Moravio. Por la lasta vespero venis muzikbando. La amuzadon brile gvidis Jana Křížková, kiu unue instigis nin, ke niaj „cerbaj dratoj“ vekiĝu kaj ni devis respondi 2-paĝan demandilon. La plej bonaj ricevis premion. Ne mankis riĉa tombolo.

 

La rezolucio de la 6-a kongreso de AEH,

kiu estis laŭte legita antaŭ la fino de la kongreso:

Nia organizaĵo zorgas pri tio, ke handikapitaj homoj povu reciproke interŝanĝi informojn pri siaj vivo kaj vivproblemoj kaj pri la ebloj solvi tiujn problemojn helpe de la internacia lingvo Esperanto. Per la uzado de neŭtrala lingvo ni tiamaniere plenumas la artikolojn 2 kaj 7 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiuj ĝis nun estas bedaŭrinde de la plimulto da aŭtoritatoj neglektataj.

.

.

.

.

.

.

La kongreson ni organizis en la 125-a naskiĝdatreveno de Esperanto. La lingvo estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto de amikeco, paco kaj disvolviĝo de alia tutmonda komunikado.

Ni plu organizos renkontiĝojn, per kiuj ni ebligos al handikapuloj seniĝi de izoleco kaj soleco. Samtempe ni rekomendas al ĉiuj esperantistoj-handikapuloj, ke ili diskonigu la internacian lingvon Esperanto ankaŭ inter membroj de aliaj organizoj.
Fotoj de V.Štěpánová, V.Stibůrek kaj J.Hron,
kompilis M.Kosnarová kaj J.Rýznarová.

Sub la verda flago

La grupo de ĉeĥaj esperantistoj akceptis inviton ŝipveturi sur jaĥto preter la bordo de Kroatio en la tagoj 14.-21.7.2012.

La vetero estis belega kaj ni travivis plejparte belajn sunajn tagojn ĉe Adria Maro. Ni konatiĝis kun bela lando kaj kun sekretoj de stirado de la granda ŝipo ANDY. Ni povis viziti lokojn, kiuj estas atingeblaj nur per ŝipo – pitoreskajn insulojn, mirindajn naturvidaĵojn… Multaj el ni la unuan fojon en la vivo spertis ion similan.


La mara dio Neptuno ankaŭ testis nin kaj foje nokte sendis al ni martondron nomitan ĉi tie “borao”-n, kiam la ondoj ruliĝis trans la boatferdeko. Sed danke al la kapitano, iama esperantisto, ni sukcesis feliĉe fuĝi kaj en la kaŝloko inter insuloj atendi pli trankvilan veteron. Kaj dum la tuta vojo flirtis sur nia masto sub malgranda ĉeĥa flago ankaŭ la verda Esperanto-flago, kiun volonte kunportis membrino de AEH, samideanino Lenka Angelová. Kaj kiam ni la lastan tagon malhisis ĝin, eĉ preterirantoj sur la ĝeto aplaŭde salutis ĝin. Mirka Tomečková

.

.

.

.

.

.

.

La 79-a Itala Kongreso de Esperanto
16. – 25.8.2012

Ĉi-jare estis elektita Sicilio por kongresi. Suno, maro kaj Esperanto altiris multajn geesperantistojn el kvin kontinentoj. La kongreson partoprenis pli ol 330 samideanoj el 32 landoj. La itala nacia kongreso fakte fariĝis internacia. La kongreso okazis ĉe la mediteranea marbordo en la multkultura urbo Mazaradelvalo.

Mazara havas pli ol 51 000 loĝantojn. Ĝi situas en la provinco Trapanio. En ĝia historia urbocentro troviĝas multaj preĝejoj kaj aliaj historiaj konstruaĵoj. Tre agrabla estas promeno en la araba kvartalo tra mallarĝaj stratetoj kun domoj surmure ornamitaj per fajencaj bildoj. Kadre de la kongreso aldoniĝis fajenca ornamaĵo pri Esperanto farita de lernejanoj de la Arta liceo. Ni kongresis en hotelo ”Hopps”. Multaj el ni ĝuis la hotelan naĝejon aŭ Mediteranean maron. Pro granda varmeco la homoj posttagmeze siestas. La urbo revigliĝas vespere ĝis malfruaj noktohoroj. Amaso da afiŝoj pri prezentadoj por la publiko kaj pluraj surstrataj banderoloj anoncis la kongreson. La loĝantoj havis eblon “gustumi” Esperanton propraorele kaj propraokule dum ĉiutagaj vesperaj koncertoj.

Dimanĉe okazis la solena inaŭguro de la kongreso. Unue la membroj de la LKK Bruĉjo Kasini kaj la prezidanto de Itala E-Federacio Aldo Grassini bonvenigis nin. Sekvis paroladoj de profesoro Khaled Fouad Allam pri interkulturo kaj la festparolado de Barbara Pietrzak, la ĝenerala sekretariino de UEA. Intertempe venis la urbestro, s-ro Nicoló Cristaldi, kiu entuziasme bonvenigis nin, kaj poste sekvis la kutimaj salutoj de E-institucioj kaj de reprezentantoj el diversaj landoj. Post la E-himno la kongreso estis malfermita.

La urbestro tre favoras disvastigon de Esperanto. En Mazara estis starigita Centro por Esperanto kaj Interkulturo. Ĝi celas disvastigon de la lingvo en la lernejoj. Jam antaŭ la kongreso pli ol 500 homoj (ĉefe lernejanoj, studentoj kaj instruistoj) sekvis entuziasme kurson de Esperanto. La instruado daŭros ankaŭ estonte.

La temo de la kongreso estis “Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof”. Ĝi estis pritraktita en du seminarioj, gvidataj de Kristin Tytgat kaj Elizabeth Schwarzer. La riĉa programo proponis prelegojn, seminarojn, trinivelajn E-kursojn kaj ankaŭ rapidan kurson de la itala lingvo. Katalin Kováts gvidis intensan trejnseminarion por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto. Ŝi ankaŭ zorgis pri KER-ekzamenoj kaj disdonis diplomojn al sukcesintoj de antaŭaj ekzamenoj. Ne mankis libroservo, ekspozicio pri Esperanto, prelegoj kun aperitivo por la publiko, promeno tra la urbo kun la urbestro, kantado kun duopo Ankie kaj Nanne de la muzikgrupo Kajto, mediteraneaj vesperoj kun Davide Astori, noktaj junularaj mojosaj programeroj, animitaj de la talenta italo Michael Boris Mandirola.

Same kiel lastjare okazis Verda Foiro, kaj eblis aĉeti filatelaĵojn kun poŝta stampo de la kongreso. Sur la ĉefa placo oni starigis podion, kie niaj plej elstaraj kantistoj kaj muzikistoj havis eblon vespere prezenti koncertojn. Inter la plej famaj estis JoMo, Kim kaj la ensemblo Kajto. Ĉiuj havis grandegan sukceson kaj plurcentopan publikon. Ankaŭ sur la strandoj aperis kelkaj lokaj muzikantoj, kiuj plezurigis laŭstrandajn promenantojn kaj eĉ instigis iujn al dancado surtrotuare.

Al la buntaj muzikaj vesperaj programeroj kontribuis impresa mezepoka prezentado de sicilia historio en formo de parado. Bela spektaklo de dancoj, teatrecaj movoj en historiaj kostumoj. Oni komencis ĝin el la tempo de la grekoj, sekvis araboj, normanoj kaj tiel ĝis nun. La procesio estis spektata kaj forte aplaŭdata de homoj starantaj sur plenŝtopitaj trotuaroj ambaŭflanke. Alia nokta procesio temis pri la religia parado por Sankta Vito. En la internacia vespero oni multe kantis, gitar- kaj flutludis, deklamis, teatrumis. La etoso estis gaja.

Tre allogaj estis multnombraj ĉiutagaj ekskursoj al diversaj lokoj ligitaj kun la prahistorio de la okcidenta parto de Sicilio. Ni ĝuis vizitojn al la urboj: Palermo, Agriĝento kaj la Valo de la Temploj Erice, salmarĉoj kaj Trapani, Salemi, Sciacca, Sambuca. Interesaj estis la templo kaj amfiteatro en Segesta kaj la temploj de Selinunte. Dum tiuj ekskursoj ni vizitis kelkajn muzeojn: pri konkoj, pano, salo, tinuso. Pluraj ceramikaj vendejoj ravis nin kaj ankaŭ vizito de teatro. Koncerne Sicilion oni ofte pensas pri mafio. Ni ne renkontis mafianojn (feliĉe!), sed ni havis okazon viziti muzeon pri mafio. Ni ŝipekskursis al la insulo Flavignan. Iuj preferis biciklajn ekskursojn kaj promenojn. Ĉie ni renkontis afablajn homojn, kiuj ŝatis paroli kun ni kaj iuj eĉ interesiĝis pri Esperanto. La etoso estis varmega same kiel la vetero. La venonta, jubilea itala kongreso okazos en Ligurio en Kastelaro proksime al San Remo. Tie estos nova okazo ĝui interesan E-aranĝon kaj krei novajn amikajn kontaktojn. Liba Gabalda

La fama kastelo Greziljono en Francio

invitas vin por komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj. Kursoj, koncertoj, muzikado, mantro, promenado, ludoj kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto. Specialaj gastoj: Svetlana Smetanina el Moskvo kaj Kees Ruig el Nederlando de sabato, 27.10 ĝis 3.11. 2012, en la franca Kulturdomo de Esperanto. Detalaj informoj en reto: www.gresillon.org/autune

Kontakto: kastelo@gresillon.org, tel. 0033-2.41.89.10.34

Adreso:
Maison Culturelle de l’Espéranto, Grésillon, F-49150 St. Martin d’Arcé. La simbolo de la aranĝo estas skarabo sur falinta folio:
http://gresillon.org/local/cache-vignettes/L140xH140/rubon36-b5c6e.png?1345917169Fotoj de la kastelo troviĝis en tiu paĝo gresillon.org/fotoj; elektu laŭvole. Bert Schumann

Trista informo: La 9.9.2012 mortis post longa malsano oferema kaj meritplena esperantisto Jiří Vychodil (72j.) el Prago, multjara gvidanto de blindula sekcio de ĈEA kaj ankaŭ multjara redaktoro de la Aŭroro, gazeto por nevidantoj . Honoron al lia memoro. red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.