Informilo 10/2011

 

Enhavo:
Rememoro pri UK,
Kongreso KELI en Poděbrady,
IKUE en Žirovnice,
Kiam la okuloj ne vidas,
Somera studado en Nitra,
Itala E-kongreso,
El Ret-info

Ankoraŭ unu rememoro pri la UK en Kopenhago

Kio plaĉis kaj kio ne plaĉis al mi dum la kongreso

Antaŭ la UEA-kongreso en Kopenhago mi kun amiko interkonsentis vojaĝon per buso kaj komunan kunloĝadon. Tial mi estis surprizita, ke en la buso vojaĝis pluaj 4 samideanoj. Tio kompreneble plaĉis al mi. En Dresdeno enbusiĝis la sepa kaj en Berlino la oka esperantisto. Do al Kopenhago ni alvenis ok-ope.

Ni alvenis frumatene, ĉiuj zorgis kion nun fari. Feliĉe nin atendis dana samideano, kiu konsilis al ni, kiamaniere aĉeti vojaĝbiletojn por urba trafiko. Poste li nin ankaŭ akompanis al kongresejo. Sed tie komenciĝis la unuaj malagrablaĵoj. Ĉar ni estis samlandanoj, tiam ni havis similajn kongresnumerojn, do aperis unua vico feliĉe ne tro longa. Kun tio ni ĉiuj kalkulis. Bedaŭrinde ĉe la giĉeto ni ricevis nur kongresmaterialojn, por ŝlosiloj de nia loĝejo necesis atendi en alia vico. Dum la aliaj organizantoj ripozis, ununura junulo zorgis pri loĝado, lastatempaj aliĝoj kaj ekskursoj. Tiel ni perdis almenaŭ horon senutile. Tio kompreneble ne plaĉis al mi.

Ankaŭ la vetero ne estis tre agrabla, tamen tio estis super la fortoj de la organizantoj.

Alveninte en pluvego Studentan hejmon, kie ni loĝis dum la kongresa semajno, mi estis plezurigita per sciigo, ke la loĝado inkluzivas eĉ matenmanĝon. Ĝi estis sufiĉe forta kaj bongusta. Eĉ hejme mi sopiras pri bon-gusta dana pano, kiu restis mola dum pluaj tagoj.

Alia ĝojo por mi estis la Kajto-ateliero. Dum la koncerto de la nederlanda duopo Kajto ni estis invititaj al komuna kantado en ilia “ateliero”. Mi kantas terure, ĉar mi ne havas ĝustan muzikaŭdon, tamen en la ateliero mi tute perdiĝis inter la bonaj kantistoj. Plu la kantoj plaĉegis al mi. La kulmino de niaj klopodoj estis ĵaŭda koncerto sur ŝtuparo en vestiblo, kiu ricevis grandan aplaŭdon.

Ĵaŭde vespere mi spektis filmon “Atako de lunaj zombioj”. La filmo estis ja bone parolata en la internacia lingvo, tamen similan stultaĵon mi jam delonge ne vidis. Eĉ infanoj devus ridi. Mi enuis.

Dum la ekskursa tago ni interalie vizitis la katedralon en Roskilde, kie estas entombigitaj danaj reĝoj. Paŝante ĉirkaŭ la sarkofagoj mi provis legi iliajn epitafojn. Subite mi rimarkis vorton “voto” kaj tuj mi ekhavis ideon, ke mezepoka ŝtonĉizisto emis skribi mian nomon, bedaŭrinde li ne sukcesis, ĉar la literon “č” li malhavis en sia ŝablonaro.

Proksime de la kongresejo troviĝis granda konstruaĵo, sur kies antaŭa flanko estis pentrita montaro. Vane mi cerbumis kial, ĝis mi kun mia amikino entreprenis pied-promenon al la konstruaĵo. Tie mi ekvidis, ke temas pri supertera aŭtoparkejo. Por plibeligi la konstruaĵon oni instalis al la fasado grandan bildon de montaro. Bona ideo, ĉu?

Karel Votoček

Esperantistoj kunvenis en la banloko Poděbrady

Neforgeseblan travivaĵon havas 49 kristanaj esperantistoj el 13 landoj, kiuj en la tagoj de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2011, partoprenis la kongreson de KELI en la ĉeĥa urbo Poděbrady. La kongreso estis interesa kun solena inaŭguro de urbestro en bela salono de la urbodomo. Sekvis koncertoj, prelegoj, diservoj kaj ankaŭ vizito de ekspozicio „Ĉu Esperanto estas morta lingvo“ kompletigita per muziko.

La tuttaga ekskurso kondukis nin al la urbo Kutná Hora, kie ni trarigardis memoraĵojn de mondheredeco inkluzive de vidindaĵoj en Sedlec, kaj revenante ni veturis per etŝpura fervojo ĉe la urbo Kolín.

La duontaga ekskurso montris al ni subĉielan muzeon de popola arkitekturo kaj vivstilo en la urbo Přerov nad Labem.

Promenante tra la urbo Poděbrady ni eksciis, ke tiu ĉi kuracloko estas la plej juna en nia lando. Proksime de minista preĝejo ni trovis ankaŭ „Aleon de Esperanto“.

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) tiel digne solenis 100 jarojn de sia ekzisto.

Tradukita el ĉeĥa ĵurnalo de jary, kompletigita de Pavel Polnický

IKUE-renkontiĝo en Žirovnice

De la 9-a ĝis la 11-a de septembro 2011 okazis en la ĉeĥa urbeto Žirovnice renkontiĝo de katolikaj esperantistoj. Komence estis komplika alveno per trajno pro la trakfermo, sed la ĉeforganizanto de la renkontiĝo d-ro Max Kašparů savis la partoprenantojn per sia aŭtomobilo.

La programo estis interesa: ni vidis videofilmojn pri la IKUE-kongreso okazigita en Zagrebo, renkontiĝon en la slovaka urbo Nitra kaj pri aliaj aranĝoj de nia sekcio. Interesa estis ankaŭ prelego de J. Kalný pri la vivo de la sanktulo Jan Nepomuk Neumann, kiu naskiĝis en Ĉeĥio en la urbo Prachatice, lia patrino estis ĉeĥino, la patro estis germano kaj li estis episkopo en Usono.

Ni admiris la urban kastelon kaj en ĝi interesajn fragmentojn de malnovaj valoraj freskoj. Ni povis konatiĝi ankaŭ kun la vivo de la vilaĝanoj en antaŭaj tempoj dum trarigardo de iama grenejo.

Estis sufiĉe da tempo ankaŭ por konferenco de la sekcio kaj elekto de nova komitato.

Poste sekvis esperantista meso, kiun celebris jam 90jaraĝa pastro Xaver Kobza kaj oraciis la diakono d-ro Max Kašparů. Al lia vespera prelego pri la rilato inter homoj venis krom esperantistoj ankaŭ loĝantoj de la urbeto Žirovnice. Li estas konata kiel psiĥiatro, pedopsiĥiatro, hipnoterapiisto, diakono kaj juĝfakulo. Li scipovas alloge paroli kaj ĉe lia prelego ofte homoj ridas. La enhavon de la prelego pri rilatoj estas eble legi en lia plej nova libro „Pri eratikaj rondoj kaj eratikaj ŝtonoj“. Ankaŭ dimanĉe matene ni aŭskultis lian prelegon pri hipnoto, kiun oni povas lerni kaj helpe de kiu eblas kuraci kelkajn malsanojn, ekz. stomakmalsanojn, kapdolorojn kaj iajn haŭtmalsanojn …. Sed ne ĉiuj homoj povas esti hipnotigitaj.

Ni ĉiuj volonte rememoros tiun renkontiĝon. Zdenka Novotná

Kiam la okuloj ne vidas kaj la oreloj ne aŭdas

La posedanto de kafejo vokis sian nevidantan dungiton: „Saluton Lukáš, la kuiristino Jana malsaniĝis kaj tial vi deĵoros nun kun Lucie. Ŝi kuiros kaj vi priservu gastojn, iamaniere interkompreniĝu. Mi jam hastas, se ekestos ia problemo voku min per poŝtelefono.“

Mi premis la manon de mia surda kunlaborantino kaj esperis, ke eble ankaŭ tiun ĉi problemon mi solvos. Indikilo de akvonivelo kaj ŝablono por bankbiletoj estis la ununuraj helpiloj, kiujn mi ĉi tie bezonis. Kelkaj gastoj miris, kiam priservis ilin kelnero kun blanka bastono, sed baldaŭ ili alkutimiĝis.

Kvankam mi ĉi tie laboris longan tempon, mi renkontiĝis kun Lucie nur duan fojon. Rapide mi serĉis la manieron, kiel forigi egalsignon inter ne vidi kaj ne scii, ĉar komuniko kun iu, kiu travivas la tutan vivon sen ion aŭdi, estis por mi tute nekonata. Lucie scipovas bone legi miajn vortojn el mia buŝo, sed kiel ricevi certecon, ke ŝi kuiros kafon, laŭ mia postulo. Mi kaj ankaŭ ŝi ne scipovas „lormi“ (lormado estas uzado de signa lingvo, destinita por surd-blindaj personoj), la skribado en manplaton tiklis kaj ĉe pli granda rapideco almemorigis enigmon. Pli bonan ideon mi ne trovis.

Subite mi rememoris pri la lastaj vortoj de nia estro: „Se estus ia problemo, voku min pere de poŝtelefono.“ Tekst-mesaĝon oni ne devas forsendi kaj mia sono-telefono povas helpi al ni. La vortoj estas videblaj kaj aŭdeblaj kaj kia rapideco! Ni provis tion kaj ĝi funkciis perfekte. La poŝtelefonon ni rapide ŝanĝadis kaj baldaŭ ni „parolis“ nur en mallongigoj. Eĉ J. A. Komenio certe ĝojus pro tiu ĉi skribtabuleto, kvankam ni en la kadro de modernigado transiris el ardezo al silicio.

Pardonu mian demandon, sed ĉu vi fakte ne vidas kaj ŝi ne aŭdas? Kaj ĉu vi sukcesas labori la tutan tagon solaj?“ demandis unu gasto. Kiam mi kapjesis, li diris: „Tian kafejon mi ankoraŭ nenie vidis kaj eĉ pri ĝi ne aŭdis.“

La soniga poŝtelefono ĉiam pli kaj pli helpadis al mi, ne nur ĉe komunikado kun Lucie – ekzemple ĉe mendo de tabloj, kalkulado de fakturoj ktp. kaj ankaŭ kiel vekhorloĝo, kiu atentigas nin pri fermo de la kafejo.

En tiu ĉi kafejo mi spertis multajn travivaĵojn kaj ĉiun jaron mi revenas tien por unu semajno kiel volontulo. La kafejon ni por kelka tempo mallumigadas kaj la publikon konatigas kun realaĵo el la vivo de nevidantoj. Mi postulas de gastoj, ke ili malfunkciigu la poŝtelefonojn, ĉar per ilia lumo oni difektus la malluman medion. Dum tia „nigra horeto“ mi rakontas al niaj gastoj, kiel mi tiam kun Lucie kunlaboris kaj sendis signalojn pri tio, ke tiu ĉi „bateria kamarado“ scipovas efike nuligi la limojn inter mondoj de mallumo kaj silento.

———-

Lukáš Treml, aŭtoro de tiu ĉi artikolo, sukcesis akiri premion en abilimpiada konkurso. Li blindiĝis post akcidento, kiam li estis 15-jaraĝa. Li studas specialan pedagogion en universitato, li scipovas la anglan lingvon, vizitadas teatron.

El abilimpia bulteno esperantigis J.R kaj L.S.

Somera E-studado en la slovaka Nitra


De la 30-a de julio dum 8 tagoj ni ĝuis SES – Someran Esperantan Studadon en la universitato „de Konstantina Filizofa“ en la urbo Nitra en Slovakio. Partoprenis ĝin 190 personoj el 28 landoj. Plaĉis al ni la grandnombra junularo kaj multaj komencantoj, kiuj eĉ bezonis tradukadon al la angla lingvo. La organizantoj estis junaj kaj ŝajne jam spertaj pri aranĝoj. Ni ĝojis, ke ĉeĥaj junuloj estas tre aktivaj, helpemaj kaj bone kunlaboris kun la organiza skipo.

Estis por ni okazo akiri spertojn por la instruado de la lingvo. Tuj post la a lveno ĉiu partoprenanto skribis teston kaj laǔ la poentoj estis kreitaj 5 klasoj. Du el ni partoprenis staĝon „Flugiloj de malfacila vento“ kaj povis vizitadi aliajn klasojn kaj observi la manierojn de instruado de la ceteraj instruistoj. Fakte temis pri lernado de la arto instrui kaj prepari kaj realigi prov-lecionon. Du el nia kvarpersona grupeto vizitadis la duan klason. La progreso de ĉiuj lernantoj estis evidenta.

.


Ne estis eble partopreni ĉiujn programerojn, kiujn ni deziris ĉeesti, ĉar la prelegoj, filmoj, koncertoj ktp. estis riĉe proponitaj kaj estis bonkvalitaj. Pri la aranĝo aperis informoj en lokaj ĵurnalo, televido kaj radio. Poŝtkartoj kaj markoj ne estis en la loko de SES aĉeteblaj, sed la aranĝo estis en moderna junulara stilo kaj ni, bedaǔrinde, ne preferis kalkuli niajn jarojn.

La venonta SES en Nitra estos certe partopreninda por ĉiu novulo, ĉar tiu ĉi aranĝo estas vere efika por perfektigado de komencantoj kaj ankaǔ progresantoj.

Václav Stibůrek Jindřiška Drahotová

Maria Stibůrková Marie Žížalová

La raporto de s-anino dr. Lewanderska

Tre solene estis malfermita la 79-a Itala Esperanto Kongreso en Torino. Ĝi okazis de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2011 kaj havis abundan programon, interesajn ekskursojn kaj vizitadon de kulturaj objektoj. Krom la prezidanto de LKK kaj samtempe la prezidanto de AIS San Marino – prof. A Pennacchietti ĉeestis kaj multe pri la fondo kaj agado de AIS diris prof .C. Minnaja.

Ankaŭ agis aliaj anoj de AIS, i.a. la prezidanto de IEA, prof. R. Corsetti. Ĉeestis krome la reprezentanto de AIS-RO prof. M. Butan kaj rektoro de IUK Karlovo, prezidanto de AIS-BG, prof. B. Leonov, kiu dum Verda foira tago kune kun prof. A. Lewanderska informis pri la nuna agado (dum 30 jaroj post la fondo) de AIS-SM kaj la unuopaj filioj kaj disponigis inform-materialojn. Tre interese kaj koncize prelegis la ĉefgvidanto de seminario B – nova ano de AIS – Fr, Bertrand Hugon. Li priskribis detale la historion de EU kaj demokration, substrekante ankaŭ la kulturan kaj lingvan diversecojn. Li ankaŭ klarigis la celon kaj taskon de EDE.


Subtenis nin junaj fortoj el Torun kaj Bydgoszcz (PL), kiuj ne nur ĉeestis inaŭguron kaj kelkajn prelegojn, sed krome prezentis al publiko belegan dancon kaj kanton.

Al la organizantoj kaj respondeculoj de LKK ĉiuj dankis pro ilia agado kaj amika zorgo pri partoprenantoj kaj al prof. Pennacchietti pro la eksterordinara gvidado kaj ĉiĉeronado en diversaj muzeoj. Korajn dankojn al li sendis AIS-studentoj kaj mgr. el Albanio.

En la kongreso partoprenis pluraj italaj gravuloj kaj politikistoj, kiuj favore subtenas Esperanton. A. Lewanderska- Quednau

Kion ni legis en Ret-info:
Anstataŭ vortaro – havi frazaron por kompreni la vorton en natura ĉirkaŭo

Ĵus la frazokolekto Tatoeba atingis 1 000 000 da frazojn, el kiuj 94 107 estas en Esperanto, kiu plu tenas la trian lokon rilate al la nombro de frazoj, post la angla kun 194 311 frazoj kaj la japana kun 157 487 frazoj.

La frazoj de la kolekto Tatoeba, http://tatoeba.org, estas iom post iom tradukataj al intertempe 93 lingvoj, el kiuj unu estas Esperanto. La ideo estas havi ne nur vortaron, kiu donas la tradukon por unuopaj vortoj, sed havi la tradukon de kompletaj frazoj por kompreni la vorton en natura ĉirkaŭaĵo. Oni povas serĉi frazojn kun difinita vorto en unu lingvo, kiu havas tradukon en iu alia lingvo – ekzemple frazojn kun “fidas” tradukitajn al la itala, http://tatoeba.org/epo/sentences/search?query=fidas&from=epo&to=ita
.

La frazaro Tatoeba daŭre kreskas, ja post aliĝo oni povas aldoni proprajn frazojn, kutime tradukojn de frazoj, kiuj estas jam en la frazo-kolekto. En julio 2010 Esperanto havis malpli ol mil frazojn – ekde tiam tradukemaj Esperanto-parolantoj aldonis pli ol 90 000 frazojn. Ne ĉiam estas facile trovi taŭgajn tradukojn kaj kelkfoje oni iom diskutas pri unuopaj versioj.

Aktuale ĉiutage la frazaro kreskas per proksimume 200 Esperanto-frazoj – sekve oni povas atendi la rondan nombron 100 000 post proksimume unu monato. Pli foraj celoj estas iam preterpasi la japanan kaj la anglan frazokolektojn…

Tatoeba estas nur unu el multaj lokoj, kie Esperanto-parolantoj – eble ankaŭ partoprenantoj de lingvokursoj por progresantoj – povas ekzerci siajn tradukajn kapablojn kun iom da utilo: – La Esperanto-vikipedio, http://eo.wikipedia.org, daŭre serĉas kunlaborantojn kaj tradukantojn (al kiuj povas helpi la aŭtomataj tradukiloj de GramTrans

http://gramtrans.com/editor/ kajVikitradukilo

http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/
..
– Ankaŭ filmoj sopiras je traduko – kutime enmetata kiel subteksto, ekzemple ĉe TED

http://www.ted.com/translate/languages/epo kaj ĉe http://filmoj.net/. Jes, oni rajtas ankaŭ spekti sen mem traduki…

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand (teksto por libera transpreno)
http://www.eventoj.hu

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.