Informilo 1/2004

Informilo 1/2004

Enhavo:
AEH-IKEH bilancas
Omaĝe al la 23-aj Ĉeĥaj.Saksaj tagoj
Kalendaro de la E-aranĝoj en 2004
Informoj el la mondo

AEH-IKEH bilancas…

Estimata  gesamideanoj, karaj geamikoj!

Kelkajn tagojn ni lernas skribi numeron KVAR ĉe ĉiu fino de la dato. Antaŭ ni kuŝas la tuta plua jaro. Atendas nin novaj nekonataj ŝanĝoj, ankaŭ politikaj. Komence de la monato majo nia lando eniras en Eŭropan Union. Ĉu ni denove devos premligi la zonrimenon?

Kvankam politikaj aferoj penetras en ĉiujn angulojn de la homagado, ni klopodos ĝin flankenlasi kaj pliriĉigi nin per reciproka konfido inter bonaj esperantistoj, partopreni diversajn E-aranĝojn kaj denove renkonti malnovajn geamikojn por havi pluajn agrablajn rememorojn.

Ja, ni havas tiom da eblecoj. En la 5-a paĝo vi trovos kalendaron de E-aranĝoj en tiu ĉi jaro, pri kiuj ni ĝis nun scias.

       Sed, kiel ni mastrumadis pasintjare? Ni komencu ĉe la jarkotizoj. En multaj organizaĵoj estas la jarkotizoj pligrandigitaj, sed ni intence lasis la saman sumon, por ke la malriĉaj anoj ne sentu sin kiel ŝuldantoj.La sumo 150,-Kč estas necesa por la abono de niaj monatgazetoj, la membrokotizo restas propravola. Krom 47 anoj ĉiuj pagis pli, laŭ siaj eblecoj. Eksterlandaj membroj pagas 10 eŭrojn, kaj ni ĝojas, se ili povas pagi pli multe, tamen en la lasta jaro pere de UEA  ne estas tio simpla, ĉar konteltiron ni ne povas facile ricevi. La estraro sincere dankas al ĉiuj. Ja, krom niaj membroj ni havas neniun sponsoron.

Kiam la malnova komputilo ĉesis funkcii, ni somere devis aĉeti por la redakcio novan komputilon kun skenero. La presilo kaj kopiomaŝino estas malnovaj, sed ankoraŭ en sufiĉe bona ordo. Ĉe tiu ĉi investaĵo ni ne povis ion ŝpari, do ni ŝparas ĉe alia flanko. Kovertojn ni dum kvin jaroj ne devis aĉeti dank‘ al M. Filip, kiu kun sia edzino pretigis pli ol 6 mil kovertojn el malnovaj aŭ jam uzitaj paperoj.

Kion ni faris krom regula eldonado de Informilo kaj Antaŭen?

Semajnan printempan lingvan seminarion en monato majo kaj aŭtunan seminarion en oktobro partoprenis niaj ĉeĥaj membroj kun kelkaj eksterlandaj unuopuloj el Francio, Germanio kaj Pollando. Dankon por gvidado kaj organizado meritas J. Drahotová.

Sabataj renkontoj en ceteraj monatoj kun trejnado de la konversacio okazis kvarfoje en Prago, dufoje en Pardubice inkluzive de la XIV-a Esperanto-tago sub la gvidado de J. Rýznarová. En junio okazis tritaga renkonto en Plasy dank‘ al V. Kaprál, sufiĉe da membroj en oktobro partoprenis la 6-an konferencon de ĈEA en Litomyšl. Laŭ mia opinio ĉiun monaton povis ĉeĥaj membroj renkontiĝi kun E-konatoj, se tion permesis ilia sanstato. La gazetartikolojn por propagandi niajn E-aranĝojn sukcese publikigis J. Drahotová, Z. Novotná kaj V. Dvořák.

El agado de la redakcio: La unuan lokon okupas regule monate eldonata gazeto Informilo, la suplemento Antaŭen estas dividita en kvaronjarojn.

       Ĉu vi volas scii, kiel naskiĝadas nia gazeto?

Plej ofte la artikolojn elektas J. Rýznarová, iam M. Filip. S-anino L. Srbová prizorgas la transskribadon pere de komputilo, M. Filip el Chropyně zorgas pri formo kaj komputila ilustrado de la tuta gazeto, J. Mráz el Rokycany zorgis pri la korektado. Nun dum la tempo de lia malsaniĝo anstataŭas lin J. Patera el Prago. J. Kosnar helpas komputile kun lokigado de la fotaĵoj por inkunablo (unua kopiaĵo). La lastan korekton de la tutaĵo faras J. Rýznarová, al kiu dum la plua tago alveturos aŭ geedzoj Filip aŭ aliaj volontuloj por helpi kun kopiitaj paĝoj de la gazeto – faldi, glui, noti en la nomaron, pezi, afranki ktp. Du helpantoj = sume tri personoj pretigas 230 pecojn de la gazeto dum 1 ½ de tago, kvin personoj finas la tuton dum unu tago, kiam la laboro estas bone organizita kaj la kopiomaŝino bone funkcias.

Interalie la gazeto estas surbendigita de M. Bínová por nevidantaj membroj, la tradukon en la ĉeĥan lingvon por 9 komencantoj preparas Z. Novotná.

Pluaj laboroj de la redakcio konsistis el:

l)  vasta korespondado kun JUDr. Trojan, kiu kunlaboras kun Instituto por integrado de Ĉeĥa respubliko en Eŭropan Union. Li post ampleksaj demandoj pri E-historio, sciencaj fakoj, akademioj
ktp. klopodis lokigi Esperanton en interretan lingvan sekcion.

2) kunlaboro kun UEA kaj Brusela komunikad-centro, kies celo estis Deklaro okaze de Eŭropa jaro de handikapitaj personoj (vidu Informilon 7/03). La deklaron ni poste en la ĉeĥa traduko dissendis
al 11 ĵurnaloj.

3)  kopiado de Informilo kaj Antaŭen ekde la jaro 1991 (= 12 jarkolektoj) por Internacia E-muzeo en Vieno (laŭ ĝia peto) kaj por Nacia biblioteko en Prago de la j. 2000, inkluzive de pluaj diversaj broŝuroj.

La redakcio ĝojas ricevante inter viaj linioj belajn frazetojn, kiel vi kontentas pri nia gazeto, kvankam ĝi estas tiel modesta kontraŭ aliaj. Se vi vivas trankvile sen grandaj problemoj – ĉefe pro la sanstato, se vi havas sufiĉe da libera tempo kaj vi bone regas Esperanton kaj ankaŭ gramatikon de la ĉeĥa lingvo, aliĝu kaj kunlaboru kun J. Drahotová el Mladá Boleslav. Ŝi tradukis kelkajn E-librojn en la ĉeĥan lingvon kaj bezonas iun, kiu povus atente legi kaj kontroli laŭ la originalo, atentigi ŝin pri la eraroj kaj tiel helpi la baldaŭan aperigon de la plua libro.

J. Rýznarová preparas la gazeton Informilo

Ankaŭ estas videble, ke niaj legantoj atente legas. Agrable surprizis nin, kiom da membroj reagis al kelkaj linioj pri neforĵetado de uzitaj poŝtmarkoj. La anonco estis ankaŭ publikigita en Starto. Venis plenaj kovertoj de ili, eĉ pli grandaj paketoj. Kelkaj sendintoj demandis, pro kia celo ni kolektas poŝtmarkojn. Patrino de mia plej proksima kunlaborantino L. Srbová jam longe senpage laboras por Charita (bonfara organizaĵo). Ŝi forgluas la pm., klasifikas ilin laŭ la postuloj de Charita kaj transdonas ilin al ĝi. Charita kontraŭ tio akiras la monon por helpi. Al ĉiuj sendintoj ni multe dankas.

Antaŭ fino de mia longa artikolo mi volus demandi vin, kion vi volus legi en nia kaj via gazeto, ĉu vi volus legi ekzemple konatajn poemojn de ĉeĥa nacia poeto Karel Jaromír Erben en E-traduko, aŭ pli el la mondo kaj vivo de handikapuloj. Laŭ niaj eblecoj ni informos vin pri diversaj okazaĵoj el la mondo, kaj ni ĝojas, ke vi sendos al ni raportaĵojn pri viaj vojaĝoj. Ni ĝojos, se vi sukcesos publikigi ian E-eventon en ĉeĥaj  ĵurnaloj, por ke neesperantista publiko pli multe estu informita pri Esperanto.

Fartu bone dum la tuta jaro 2004, estu sanaj, karaj kaj estimataj geamikoj. La kontenton, feliĉon kaj ĉion, kion vi mem deziras, en la nomo de la tuta redakcio kaj estraro de AEH-IKEH sincere deziras al vi

via  Jarmila Rýznarová

Omaĝe al la 23-aj Ĉeĥaj-saksaj tagoj

mi skribas ĉi rememor-artikolon, por diri, ke ni, partoprenintoj, honore solenis la naskiĝdaton de nia Majstro L. L. Zamenhof. Kiamaniere ĝin soleni pli taŭge ol pere de l´ parolado en nia lingvo …

Ĝi sonis de mateno ĝis vespero, por ke interkompreniĝu ĉeĥoj, germanoj, slovakoj – kaj ankaŭ unu franco. Bedaŭrinde oni devis komenci la renkontiĝon per nekrologaj paroloj pri kelkaj karaj samideanoj, ĝuste pri tiuj, kiuj regis kaj propagandis la lingvon eminente: s-ano Joachim Giessner, s-ano Drahomír Kočvara … kaj honore al la 100-a datreveno de la naskiĝdato de s-ano Jaroslav Novobilský, kiun ekzekutis nazioj en lia 39-jara aĝo, parolis lia filo, s-ano V. Novobilský.

 Interese estis aŭskulti la prelegon pri Richard Wagner, mondfama germana komponisto, de kies naskiĝo pasis 190 kaj de kies morto 120 jaroj. Se oni demandas, kial ĝuste ni rememorigis R. W., do oni sciu, ke (onidire) la unuaj muziknotoj de la opero Tannhaüser estis elpensitaj sur la altaĵo de la kastelo Střekov ĉe Ústí n/L. La parolo estis pliriĉigita per la videoprojekcio el kelkaj operoj de R. W.

Kun granda ĝuo ni aŭskultis fluan (kaj flugan) parolon de la slovaka gasto – junulo Martin Minich. Ne nur tiun dum la antaŭtagmezo, en kiu li nin informis pri la ŝanĝiĝanta strukturo de Esperanto-movado en Slovakio, kiu senĉese serĉas pli efektivan vojon, kaj kie la direktilon prenis en siajn manojn la junularo, kiu estas afero ne nur ĝojiga, sed ankaŭ postsekvinda …

Same ni ĝuis la parolon de Martin posttagmeze. Nun li ĉerpis „el alia kruĉo”: li rememoris la poeton Ernesto Geleta, kiu antaŭ nelonge forpasis. Kompilante liajn aforismojn kun siaj spritaĵoj li nin gajigis.

De Bretonio (Francio) ĝis Kaliningrado (Rusio) ni vojaĝis kun ing. Zdeněk Polák, rigardante la geografiajn mapojn, multajn bildkartojn kaj aliajn atribuaĵojn, kiuj karakterizas la unuan aŭ la duan landon. Jam tradicie altnivelis (ĉar profesiaj) ĉiuj muzikaj programeroj. El “malproksima“ Olomouc alvenis s-ano Jan Duda, kies ludon ni ĝuis pli ol nur muzikkoncerne: lia violono ludis “Esperante”… Aŭskultante la kantadon de Miroslav Smyčka kaj de lia kolegino Kateřina Kudlíková (kaj Drah. Dvořáková pianlude) oni devas danki por favoro havi la aŭdo-senton…

 Bedaŭrinde mankis tempo por komune kanti la tradiciajn kristnaskajn kantojn; almenaŭ tiuj povis ĝoji, kiuj ricevis donacetojn de ” l´ sankta Nikolao” (pere de tombolo), ĉar ĝuste ĉi-date, do la 6-an de decembro nia renkontiĝo en Ústí nad Labem okazis. Al ĉiuj organizantoj mi esprimas dankon. Kaj ne nur dankon mian, sed ankaŭ de mia (nia) franca gasto Pierre Terrier. Li nun rigardas trans mia ŝultro (image) kaj diras: “Jes, Margit, diru al ĉiuj, ke mi sentis min feliĉa inter vi”. Ankaŭ vi, Pierre, pliriĉigis nian internacian etoson…

Al ĉiuj legantoj bondeziras Margit Turková

Kalendaro de E-aranĝoj en 2004

 1) 6. 3.2004 Konferenco de Okcidentslovakia E-societo en Bratislava
2)10.-17.4 Infana renkontiĝo en Francio – kastelo Grezijono
3)14.-20.4.     Skokovy – Ĉeĥa paradizo – aranĝas AEH
4)8.-15. 5.      la
56-a  kongreso de IFEF  en Sopron Hungario
5)28.-30.5. Kongreso de Slovaka E-federacio en Nové Město nad Vahom
6)15.-23. 6.    la 26-a Ĉebalta Esperantista Printempo  en urbo Mielno – Pollando
7)3.-10.7. La 57-a kongreso de IKUE en Kretinga Litovio
8)10.-16.7.     Baltaj E-tagoj en Litovio en la urbo Birštonas
9)3.7.-2.8. Somerstaĝoj en kastelo Grezijono Francio
10)14.-31.7.   Flugkaravano de Prago al U K en Pekino Ĉinio
11)31.7.-7.8.  La 54-a kongreso de KELI (Kristana kongreso) en Bystřice pod Hostýnem – Moravio
12)7. 8. Inaŭguro de E-ekspozicio en regiona muzeo en Břeclav –  suda Moravio
13)14.-21.8.   La 77-a Kongreso de SAT en Bratislava  – Slovakio (ĉe pago ĝis fino de la januaro estos certigita malmultekosta loĝado de 200SK)
14)21.-28.8. Turisma renkontiĝo en Prago kaj Bohemia Karsto (postkongreso de SAT)
15)24.-29.8.   Internacia renkontiĝo de AEH-IKEH en Pardubice – Rybitví  komune 28. 8 kun la XV-a Esperanto-tago de E-klubo de dr. Schulhof en Pardubice (la invitilon vi trovos en februara Informilo)
16)10.-12.11. Terminologia seminario de IFEF pri trafiko  –  en Dobřichovice
17)12.-14.11. KAEST 2004 Dobřichovice. ĈEA kune kun KAVA-PECH

Kontaktoj:
al 2/ + 9/ grezijono.kastelo@free.fr
3/ drahotovaesperanto@seznam.cz
4/ ifk@freemail.hu
5/ valapka@stonline.sk
6/barslavo@poczta.onet.pl
7-8/litova.ea@mail.lt
11/ cea.polnicky@quick.cz
12/ nzm@cmail.cz
10,13,14,16,17/ info@kava-pech.cz
15/ aeh-ikeh@volny.cz

Sabataj lingvaj seminarioj en Prago okazos en la klubejo en la strato Ve Smečkách 25 ĉiam de la naŭa: 31.1.2004, 28.2., 27.3.,29.5. kaj 26.6.2004. La membroj kaj gastoj estas bonvenaj. 

Informoj el la mondo

Koncentriĝo al lokaj Esperanto-kluboj

Rilate al la agadplano de UEA jen kelkaj novaĵoj: Adresaro de ĉiuj Esperanto-grupoj en la mondo:

Ĉefe por helpi la laboron pri la kontaktoj inter la esperantistoj loĝantaj en ĝemelaj urboj, pri kiu zorgas Wu Guojiang, amikeco999@21cn.com, ekestis la ideo registri ĉiujn ekzistantajn Esperanto-grupojn en la mondo kaj samtempe la urbojn, kun kiu ĝemelas la urbo, en kiu estas la registrata grupo. Tiel post iom da tempo estos eble facile respondi demandojn de la speco: ĉu ekzistas Esperanto-grupo en la urbo Ikso?

Bonvolu registri vian grupon ĉe: http://www.miaflanko.de/lokaj_grupoj
.

La programo estis farita de Karin Weirich, en la ttt-ejo de ŝi kaj de Robert Bogenschneider.

 Vizitantoj serĉataj

162 Esperanto-grupoj el pli ol 30 landoj nun troviĝas sur la maparo de EsperantoLand ĉe http://www.EsperantoLand.org/grupoj. Ekster Eŭropo nuntempe la rekordon tenas Usono per 20 enmetitaj grupoj, en Brazilo oni trovas informojn pri 16 lokaj rondoj. Afrikaj Esperanto-parolantoj renkontiĝas interalie en Niĝerio, Kongo, Tanzanio kaj Zimbabvo.

La mapoj celas subteni la kontakton inter vojaĝantaj Esperanto-parolantoj kaj lokaj grupoj. Ili faciligu la vizitojn ĉe la lokaj rondoj, riĉigu ilian programon kaj montru la hodiaŭan ĉefan utilecon de Esperanto: amikecaj kontaktoj.

La maparo estas parto de la pli vasta projekto EsperantoLand de Lu Wunsch-Rolshoven.

Renato Corsetti via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,Italujo
Rete: renato@kiesperanto.org

Esperanta Vikipedio nun entenas 10 000 artikolojn

La esperantlingva fako de la multlingva kunlabore rete verkata enciklopedio ‘Vikipedio’ atingas dek mil artikolojn ĉiutage verkatajn de kunlaborantoj el pli ol 30 landoj. Vikipedio estas multlingva projekto kun pli ol 300 000 artikoloj en pli ol 40 lingvoj. Artikoloj samtemaj en diversaj lingvoj estas simple interligitaj, tiel ke leganto povas facile transiri de unu lingvo al alia kaj de unu temo al alia. Estas unika ŝanco por Esperanto esti agnoskita kiel monda kleriga kulturlingvo. Ankaŭ vi povas ekkunlabori en tiu senprecedenca projekto. Vidu tuj je http://eo.wikipedia.org

Arno Lagrange,
arnaud.lagrange@wanadoo.fr

Preparu al fabelkonkurso en 2004!

La estraro de la literatura-kultura centro Paatalo-instituto (Taivalkoski, Finnlando) decidis organizi Esperanto-fabelkonkurson ankaŭ en 2004. La konkurso, pri kiu la Instituto kunlaboras kun la Vilaĝa Asocio de Metsäkylä, okazas ekde 2000. Kvankam la Instituto ne tre kontentas pri la nombro de konkursaĵoj (po 14 en 2002 kaj 2003), ĝi fidas, ke venontjare la Esperanto-movado diskonigos la konkurson pli aktive. Anonco pri la sekva konkurso kaj elektitaj premiitaj verkoj el la jaroj 2000-2003 legeblas en la retejo de la Instituto:

http://www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm
de Osmo Buller  
osmobuller@kolumbus.fi

Kiom da homoj en Litovio parolas Esperanton?

En 2001 en Litovio okazis tutlanda registrado de la loĝantaro. Inter dekoj de diversaj demandoj loĝantoj estis enketitaj ankaŭ pri scipovataj lingvoj. Nun Ŝtata statistika departamento aperigis tre detalan analizon pri rezultoj de tiu tutlanda registrado. Laŭ ĝi en Litovio oni scipovas 41 lingvojn. Estas interese, ke Esperanto en tiu statistiko okupas sufiĉe bonan la 16-an lokon laŭ kvanto de scipovantoj de la lingvoj. Do, laŭ tiu oficiala statistiko en Litovio estas 858 personoj, kiuj konas Esperanton.

Povilas Jegorovas, litova.ea@mail.lt

Eŭropa Bunto bezonas helpantojn urĝe!

Jam estas januaro 2004, kaj mankas ankoraŭ landaj kunordigantoj en pluraj landoj por la manifestacio EUROPA BUNTO. Tio urĝas, ĉar ni bezonis havi almenaŭ po unu kunordiganto en ĉiu lando de Eŭropa Unio antaŭ fino de pasinta decembro. Ĝis nun havas ni kunordigantojn por nur 6 landoj (Francio, Britio, Germanio, Portugalio, Finnlando kaj Hungario). Bedaŭrinde, tio estas ankoraŭ malmulte, kaj findecembro ĵus pasis. Do, nun urĝas trovi kunordigantojn por la ceteraj mankantaj landoj. Jen la kompleta listo de tiuj 19 landoj sen kunordiganto:

Aŭstrio – Belgio – Ĉeĥio – Danio – Estonio – Grekio – Hispanio – Irlando – Italio – Kiprio – Latvio – Litovio – Luksemburgio – Malto – Nederlando – Pollando – Slovakio – Slovenio – Svedio.

Mi denove rememorigas al vi, ke landa kunordigado konsistos nur el transsendado de informoj al la Esperanto-asocioj aŭ individuaj esperantistoj de sia lando kaj sendi invitojn al la lingvaj asocioj de sia lando (kaj fine informi al europa.bunto@eraro.com – se estos respondoj). Resume, landaj kunordigantoj estos nur perantoj inter la organizantoj de la manifestacio kaj la diversaj landanoj (tio ne estas peza tasko, ni bezonas nur oficialajn kontaktulojn en ĉiu lando, ĉefe pro lingvaj kialoj).

Antaŭdankon pro via helpo!

Sébastien Erhard
europa.bunto@eraro.com
http://europa.bunto.free.fr

 ESPERANTO – denove videbla por milionoj

La katolikaj esperantistoj sukcesis informi la tutan katolikan mondon pri Esperanto kaj donis al ni ĉiuj tre belan ekzemplon de aktiva informado. Laŭ la jam konata iniciato de Giovanni Conti, dum la salutoj de la Papo en pluraj lingvoj, inkluzive de Espe-ranto, grupo de esperantis-toj en la placo montris grandajn literojn, kiuj formis la vorton ESPERANTO. La tuta ceremonio estis dissendita televide al multaj landoj de la mondo, kaj de tempo al tempo la televido montris la grupon. Vi trovos informojn kaj fotojn pri la tuta evento en Vatikano je la paĝoj: http://www.ikue.org/kristnasko/urbietorbi.htmde Renato Corsetti

     Ni kondolencas

Tuj komence de la nova jaro ni ricevis malgajajn anoncojn pri la forpaso de du niaj membrinoj el Prago:  La 26-an de decembro 2003 mortis s-anino Ludmila Kombercová en la aĝo de 86 jaroj, la 28-an de decembro forlasis niajn vicojn s-anino Eugenie Bláhová en la aĝo de 80 jaroj. Ni bedaŭras ilian forpason. Honoron al iliaj memoroj.

red.


INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail: 
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!