Informilo 09 2008

 

 

Enhavo:
UK Rotterdamo,
UK en Kubo,
Novaj teknologioj,
Savbiciklo,
Kultura festivalo en Germanio,
E-infanoj el Č.T.,
Vizito el Tanzanio
la geedzoj Gabalda el Francio la kongresejo

 

 

 

93-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN ROTERDAMO

19-26 julio 2008

Partoprenis ĝin 1845 esperantistoj el 73 landoj. La kongresa temo estis “Lingvoj, trezoro de la homaro”. Ĝi estis pritraktita en pluraj prelegoj. La kongresejo troviĝis en la centro de la urbo. Ĉiuj salonoj estis je la sama nivelo kaj en la granda halo oni povis renkontiĝi, refreŝiĝi kaj interbabili starante ĉe tabloj aŭ sidante en komfortaj foteloj flanke. En la halo estis instalitaj diversaj malnov-holandaj ludoj, kiujn multaj elprovis.

Samtempe kun la kongreso, UEA festis sian centjariĝon. Ĝi devus estis elstara kaj iele memorinda, sed tion oni ne tre spertis. Pluraj partoprenantoj estis seniluziigitaj. Ĉi-kongreso fakte estis tute ordinara, eĉ kun pluraj malglataĵoj. Sed en ĉiu kongreso okazas io, kio misfunkcias kaj tamen… valoras denove partopreni, revidi konatajn vizaĝojn, konatiĝi kun novaj esperantistoj, babili kaj amuziĝi, akiri novajn spertojn.

Kiel jam kutime, dum la interkona vespero, okazis Mova-da Foiro. Diversaj movadoj pre-zentis sian asocion. Ĝi ĉiam allo-gas plejmulton da partoprenantoj. Oni ekscias pri novaĵoj en Espe-rantujo. Dimanĉe matene la pre-zidanto Probal Dasgupta bonveni-gis la kongresanojn. Dum la sole-na inaŭguro festparoladis ankaŭ Louis-Christophe Zaleski-

Zamenhof, la nepo de L. L. Zamenhof.

Dum la semajno estis eblo viziti la renovigitan Centran Oficejon de UEA, kie estas instalita ekspo-zicio pri la historio de UEA. Ankaŭ en la Centra biblioteko de Roterdamo oni povis rigardi inte-rese kaj alloge prezentitan ekspo-zicion pri Esperanto. Ekde la unua tago aperadis kongresa kuriero Jubileanto kun freŝaj artikoloj rilate la eventon. Estis eldonita E-poŝtmarko kaj en la dokumentujo ni trovis kvin malsamajn bildkartojn kun E-surskriboj. La kongresanoj havis eblon konatiĝi kaj viziti la landon dum ĉiutagaj ekskursoj. Ne malpli interesa estis indikita promenvojo tra la urbo. 

Kompreneble dum la kongreso, kiel ĉiam, okazas pluraj samtempaj prelegoj kaj malfacilas elekti. Oni ne povas ĉeesti ĉion. Dum la Kleriga Lundo okazis serio da interesaj prelegoj pri diversaj temoj. Grandan sukceson havis tiu de Dua Vivo. Temas pri interreta virtualejo. Pere de rolfiguroj ni povis promeni tra Esperanto-lando kaj rekte komuniki per “skajpo” kun brazila samideano.

Ekde la pasintjara kongreso estis enkondukita “Pinĉilumado”. Verda pinĉilo surveste estis destinita por komunikemaj komencantoj kaj ruĝa por spertaj esperantistoj. La celo estas helpi al malpli spertaj en lingvoekzercado. Dum la kongreso okazis internaciaj ekzamenoj, ne mankis aŭtoraj duonhoroj, aŭkciado. La libroservo estis abunde provizita.

Ankaŭ gejunuloj havis sian programon. Samtempe okazis Internacia Infana Kongreseto en urbeto Oostvoorne.

La vesperaj kulturaj programeroj estis kontentigaj. Grandan sukceson atingis nia famulo JoMo. Helmut Klünder donacis pro E-centjariĝo de sia familio piankoncerton de Frank Muschalle. Ĉi-foje la balo per varia elekto de muziko gvidita de diskoĵokeo Leo Sakaguchi allogis multajn dancantojn. Ankaŭ japanoj en ritmo de orienta muziko montris sian dancmanieron. Tre varia kaj plaĉa estis la Internacia Vespero. Oni admiris plurajn artistojn el niaj vicoj.

Ne eblas ĉion priskribi en unu paĝo… Tamen malgraŭ la pluva vetero komence (sed post tri tagoj ĝi pliboniĝis) ni agrable kongresis kaj ĝuis la etoson. Nederlando konata pro tulipoj, vent-mueliloj, fromaĝoj, lignaj ŝuoj vere impresis nin.

Liba Gabalda Francio

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo

La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano (Kubo). Tion anoncis la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak en la solena fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro de UEA fine de la kongres-semajno. Legu pli en interreta gazeto www.liberafolio.org

Novaj teknologioj helpos al handikapuloj

La invento de artefarita mano akiris en Britio sciencan aprezon, la pedal-rado kaj speciala programo kontraŭe plilongigos la vivon de paraplegiuloj.

Londono. La Mac-Robert-premion por tekniko en Britio gajnis lunde la invento de bionika* mano.

La mano-protezo I-LIMB de la kompanio Touch Bionics havas kvanton da funkcioj simulantaj la moviĝon de sana mano, ĝi estas finance atingebla kaj regata de la volo.

Kiam ili unuafoje alfiksis al mi la manon, larmoj ruliĝis sur miaj vangoj. Post 21 jaroj estis unuafoje, kiam mi ekvidis, ke malfermiĝas la pugno,“ diris al la televido BBC Ray Edwards, unu el la unuaj homoj en Britio, kiu elprovis la artan manon.

La nova teknologio estis elprovita ĉe ducent pacientoj inkluzive de usonaj veteranoj el Irako. La artefarita mano havas du fundamentajn kvalitojn, kiuj faras ĝin unika. Dank´ al miniaturaj motoretoj instalitaj ĉe la artikoj de ĉiuj fingroj estas eble fari movon per ĉiu fingro aparte. La alia unika kapablo estas la turniĝo de la polekso je 90 gradoj kiel ĉe sanaj homoj. „Tiu ĉi mano estas la unua protezo, kiu imitas ambaŭ aferojn, kiel la formon, tiel ankaŭ la funkciadon de la homa mano,“ klarigis ties avantaĝojn Stuart Mead, la plenum-direktoro de Touch Bionics.

La proteza brako Ray-on dume ne tute obeas, sed tio estas rezulto de manko de ekzercado.

La regado praktike dependas nur de la deziro de la handikapulo. La protezo kaj la brako-stumpo estas reciproke interligitaj per du elektrodoj, kiuj transigas la muskolajn impulsojn en komputilon en la protezo. La komputilo havas la taskon interpreti la signalojn kaj regi la funkciadon de la mano. I-LIMB estas delikata kaj sentiva. Ĝi kapablas ekpreni fragilajn, maldikajn kaj eĉ tute etajn objektojn, sed ĝi estas kapabla je firma kunpremo.

Touch Bionics nun intencas plibonigi la dezajnon kaj plivastigi la produktadon. En plano ĝi havas produktadon de tuta artefarita brako ankaŭ kun la kubuto kaj la ŝultro.

SAVBICIKLO

La invento de sciencistoj el la Norvega Universitato de Scienco kaj Tekniko helpos ilin plilongigi sian vivon. Homoj kun atakita mjelo povas havi problemojn kun la koro kaj la sangocirkulado. Laŭ statistikoj per tio mallongiĝas ilia vivolongo kompare kun sanaj homoj.

Ergys 2 estas rotopedo**, al kiu la paciento estas alligita. Al liaj femuroj kaj gluteoj estas konektitaj elektrodoj kaj ili per elektraj impulsoj kuntiras kaj malstreĉas liajn muskolojn.

Per sistema ekzercado intensiviĝas la sangofluo kaj la pulso, kreskas la forto, la ricevo de oksigeno kaj fortiĝas la funkciado de la koro.

Post ok semajnoj da trejnado ĉe pacientoj altiĝis la ricevo de oksigeno je 25 procentoj kaj la funkciado de la koro pliboniĝis je kompletaj 37 procentoj. Tiaj rezultoj ĝis nun ne estis registritaj. Sed Ergys 2 estas tre multekosta, dum la nombro de paraplegiuloj en la mondo konstante altiĝas.

El la ĉeĥa ĵurnalo Deník tradukis Jiří Patera

Ne-PIV-aj vortoj: bionika *= neŭrokibernetika rotopedo** = pedalrado

Pri Kultura festivalo en Germanio

Fine de la pasinta jaro ni partoprenis la 24-an Internacian festivalon, kiu okazis en la germana urbo Düsseldorf, ĉefurbo de la federacia lando

Nordrhein-Westfalen“, naskiĝurbo de la fama verkisto Heinrich Heine. La ĉeesto estis granda, 167 personoj el 20 landoj alveturis por komuna fino de la jaro (27.12.2007-3.1.2008). La loko de la festivalo estis en tute nova junulargastejo, parte ankoraŭ ne finkonstruita. Ĝi situas en bela kvartalo apud Rejno. Teretaĝe estis manĝejo kaj kunvenejo, en la unua kaj dua etaĝoj estis dormoĉambroj bonege ekipitaj.

La programo estis tre riĉa: 26 prelegoj kun oftaj videofilmoj, faritaj de altnivelaj geesperantistoj, ekzemple raportaĵoj pri la vojaĝo de Moskvo al Jokohamo, pri UK, pri Ipernity, pri Tibeto ktp., posttagmeze okazis pluraj vizitoj de la urbo, televid-turo, naĝejo, zooparko ktp., vespere amuzaj programoj, koncertoj, tuttaga ekskurso al Rejnvalo, kie ni vidis la enfluon de la rivero Mozelo en Rejnon, ni ankaŭ vizitis la famkonatan Lorelej-rokon, kie laŭ la legendo tre bela longhara blondulino sidante sur la roko tiel bele kantis, ke ŝipestroj malatentis la rokojn kaj la ŝipoj dronis.

Silvestra balo kun abunda manĝaĵo kaj trinkado daŭris ĝis mateno. La tuta restado kun bona etoso tre plaĉis al ni, ankaŭ pro tre bona organizado.

geedzoj Ribas el Nový Bor

E-infanoj el Ĉeĥio denove en Pollando

Vendrede la 13. 6. 2008 tagmeze kunvenis 8 infanoj el grupo de la E-rondeto AMIKECO el Česká Třebová, ilia instruistino Zdenka Novotná kaj ankaŭ helpantino Klárka en stacidomo. Ili tre ĝojis renkontiĝi kun la pola E-grupeto VERDA ARBETO en Rybnik. La vojaĝo ne estis tre agrabla, la trajno estis tro plena. Sed je la 17-a horo ni jam estis en la pola urbo Rybnik kaj tie atendis nin geamikoj por bonvenigi nin. Kunlaboro inter pola instruistino Teresa Konsek kaj la gvidantino de la ĉeĥa grupeto Zdenka Novotná daŭras jam 5 jarojn.Teresa preparis belan
programon.

Sabate la 14. 6. 2008 matene ni kun Teresa kaj polaj E-infanoj veturis al la urbo Ustroň sub la monto Čantoryja. Čantoryja estas tre konata de esperantistoj..Ni iris al zoo sur deklivo ĉe arbaro. Ĉe la enirejo eblas aĉeti manĝaĵon por bestoj. Ili estas tre malsovaĝaj, voras el infanaj manoj, kuras al la infanoj. Unu cervo estis malkontenta kun plenmaneto de la nutraĵo, ŝtelis de nia knabino tutan saketon kaj forkuris. Je la 11-a horo komenciĝis nutrado de rabobirdoj sur granda herbejo. Du birdflegistoj rakontis pri la rabobirdoj kaj sinsekve nutris akcipitron, falkon, vulturon, neĝan strigon, aglon… Tiuj kaptis ĵetitajn viandopecojn flugante aŭ manĝegis sidante en ganta mano de la flegisto.

De la herbejo kondukas por la infanoj interesa fabela vojeto. Vi povas premi butonon de unu el 14 “vitroŝrankoj”. Tuj aperas interne lumo kaj moviĝas figuroj el diversaj fabeloj. La fabela vojeto finiĝas ĉe granda ludejo kun balanciloj, la infanoj ne volis foriri, sed atendis nin tagmanĝo en la restoracio. Post ĝi surprizis ĉiujn, eĉ Teresa-n, sinjorino el vojaĝ-oficejo, kiu veturis kun ni en buso. Ŝi donacis al ĉiuj senpage vojaĝbileton per kablotramo supren sur la pinton de Čantoryja kaj reen. La infanoj estis entuziasmaj, sed por mi estis terura afero pendi sur labila seĝeto super altaj arboj. Post ludoj kaj ripozo sur la monto ni trarigardis ankaŭ urbon Ustroň, kie estis folklora festivalo. Ni admiris sileziajn dancojn.

Dimanĉe la 15. 6. 2008 restis antaŭtagmeze la ĉeĥaj infanoj en polaj familioj kaj vizitis kun ili preĝejon. Posttagmeze ni kun pola grupeto promenis tra Rybnik. Teresa montris al ni la urbon el la tegmento de nova ven-dejdomo. La pluvo ne permesis planitan tendarfajron.

Lundo 16. 6. 2008: Ni iris en la lernejon, kie instruas Teresa. Ŝi montris al ni ilian silezian muzeon, natursciencan klason kun bestoj kaj fiŝoj, gimnastikejon, kie ni kunvenis kun polaj E-infanoj. Ni aŭdis belajn kantojn. Ankaŭ la infanoj el Česká Třebová kantis, rakontis kaj ludis fabelon Esperante. Ambaŭ grupoj konkursis en E-scioj. La tempo tro rapide pasis. Posttagmeze ni adiaŭis kaj forveturis hejmen. Venontjare ni kunvenos kun la polaj geamikoj en Česká Třebová. Ni nur timas, ke nia programo ne estos tiel interesa. Zdenka Novotná

Vizito de esperantisto el Tanzanio

La francan urbeton Boissy sous Saint Yon vizitis amiko de nia AEH-membrino el la fora lando Tanzanio. Tia vizito ne estas tiom ofta kaj tiel en la urba salono estis preparita prelego por ceteraj civitanoj. La 16-an de junio partoprenis 25 homoj, kiuj atente aůdis la prelegon de M’Ramba Simba. Tradukado de s-anino Janik Schumann ebligis al neesperantistoj informiĝi pri la preleganto, pri geografio kaj historio de Tanzanio. Li diris pri si, ke li aĝas 47 jarojn kaj havas grandan familion, profesie li estas tajloro. Li eklernis Esperanton en 1983. En 2005 li estis elektita al la posteno de vilaĝ-estro de Salama, kiu kunigas 5 vilaĝojn kun 14000 loĝantoj. En 2007 li fondis la evoluhelpon Mazingira, kiu celas helpi al la distrikto Bunda (la plej malriĉa distrikto en Tanzanio). Nun li estis en Eŭropo por varbi subtenantojn al iliaj pluraj projektoj. Li rakontis pri realigo de projektoj, kiuj estis faritaj jam en la pasinta jaro kaj nomis pluajn projektojn:

1) NOVA MEZLERNEJO: ĉiujare pli ol 700 infanoj volas iri al la mezlernejo, sed estas loko nur por  160-200 infanoj, tial Mazingira decidis konstrui novan lernejon.

2.) MIKROKREDITOJ: Mazingira starigis la mikrokreditajn sistemojn por virinoj, en kiuj virinoj grupe povas facile prunti negrandajn monsumojn por starigi malgrandajn projektojn, kiuj donas enspezon por la familio.

3.) ORFOJ: En Bunda estas proksimume 10 000 georfoj, kiuj ne loĝas kun siaj gepatroj pro diversaj kialoj, tiuj tute ne povus vizitadi la lernejon kaj do Mazingira volas subteni ilin. La baptopatro, kiu donas 20 aŭ 30 eŭrojn por unu jaro,  ricevas dokumenton kun foto, informojn pri la aĝo, klaso, la familia situacio … Li promesis, ke la baptopatro ricevos ankaŭ dufoje jare informojn pri la lernado (kiel tio okazis pasintjare).

4.) AKVOPUTOJ: Necesas minimume 4-6 km piediradi por akiri akvon, kiu ofte estas malbonkvalita kaj dum la seka sezono la virinoj devas piedmarŝi pli malproksimen por la akvo kaj kelkfoje ricevas ili nur po 10 litrojn) tage. Tio ne sufiĉas por familiaj bezonoj.

Li montris fotojn de loĝantoj, kiuj fosis tre profunde, ke ili povu atingi la akvon kaj klarigis, ke eblus per plua mono aĉeti fosmaŝinon, kiu permesos ricevi puran akvon por pluraj vilaĝoj.

S-ano M´Ramba tiel interesis la partoprenantojn, kiuj respondis jese al la peto pri mono por la venonta jaro. Li ricevis monon por la projektoj kaj kunportis la esperon de pli facila vivo por la loĝantoj.

Joelle Huet, 14 rue de Choiseul, FR 91790 Boissy sous Saint Yon huet.joelle@wanadoo.fr

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.