Informilo 03 2009


Enhavo:
Esperanto al E-parlamento,
Honoro al Komenio,
Nombro de aliĝintoj al UK,
IKU en Bjalistoko,
El ricevita poŝto,
Kio estas LBV,
Jubileo EK Prostějov,
Nia lando ne estu rubejo

 

Ljudmila Novak proponis Esperanton al Eŭropa Parlamento

Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento, prezentis la 21-an de januaro 2009 al la parlamenta komitato pri kulturo kaj eduko proponon pri enkonduko de Esperanto kiel komunan lingvon de Eŭropa Unio. Responde al demandoj de Libera Folio Ljudmila Novak klarigas, ke la propono certe estos neakceptita en voĉdonado (kio fakte poste okazis), sed ke ĝi tamen povas utili por elvoki diskuton pri lingvaj problemoj kaj eventuala rolo de Esperanto.

Ljudmila Novak estas ano de la kristandemokrata grupo de la Eŭropa Parlamento, kaj mem en sia junaĝo studis Esperanton, kiun ŝi tamen ne plu aktive uzas. En 2007 ŝi partoprenis la 7-an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Slovenio.

Laŭ ŝia amendopropono, al la raporto devus esti aldonitaj tri punktoj kun jena enhavo:

…konstatas, ke la principo de estimo por egalrajteco ne povas esti certigita, dum oni uzas  nacian lingvon (la anglan) kiel “lingua franca”.

…proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, respektante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj, oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.

…konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj al pli granda stabileco en EU. Similajn efikojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzadon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.

Komento de Henri Masson:

Pro la nunaj proponoj de Ljudmila Novak gravas ke oni mobiliziĝu por multflanka agado, ĉar se iom scivolemaj deputitoj konstatos, ke nur kelk-deko da homoj en iliaj respektivaj landoj subtenas proponojn por Esperanto kadre de eŭropaj konsultadoj, ili demandos al si, ĉu vere tiaj proponoj estas seriozaj kaj subtenindaj. Jen por ĉiu el ni la eblo por montri, ke oni estas konsekvenca :

Por enskribiĝi klaku sur: “Ĉu ne ankoraŭ membro? Enskribiĝu ĉi tie!”
Eŭropaj konsultadoj:
 http://www.european-citizens-consultations.eu/

———-
– Sugesto: eble endus tre mallonge gratuli s-inon Ljudmila Novak pro  tia propono ĉe la Eŭropa parlamento.

Tion vi povus fari – rete: ljudmila.novak @ europarl.europa.eu – poŝte: Eŭropa parlamento, Wiertz-straat 60, BE-1047 Bruselo, Belgio

laŭ [Henri Masson] kaj [edukado.net/anoncoj]

fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

Honoro al Komenio, aŭ kiel ni interkonsentos en EU?

Tiel estis nomita ekspozicio en la urbo Moravské Budějovice, kiu estis organizita de Urba kultura centro. Solene ĝi estis inaŭgurita sabate la 7-an de februaro 2009 de la direktorino de UKC.

Vokal-instrumenta ensemblo per la naciaj kantoj en ĉeĥa kaj Esperanta lingvoj buntigis la inaŭguron de la ekspozicio.

En la ekspozicio estis montrita, ke plena honoro apartenas al Komenio, ĉar li estis la unua, kiu ne nur montris neceson de komuna lingvo en Eŭropo, sed ankaŭ prezentis la principojn, kiuj estas necesaj, por ke tia lingvo estu facile lernebla kaj tiel atingebla por ĉiuj; ne nur por malvasta rondo de kleruloj; tia estis en tiama tempo la latina lingvo, aŭ poste la lingvo de unu nacio – kiel la germana, la rusa kaj nun la angla. Li proponis krei artefaritan lingvon, kiu estas nun Esperanto.

Vizitantoj povis vidi ekspoziciajn panelojn kun multaj interesaj dokumentoj. La ekspozicio estis dividita en du partojn. La unua estis dediĉita al J. A. Komenio kaj L. L. Zamenhof, la dua parto temis pri konkludoj de Komisio de eŭropaj asocioj el septembro 2008 „Multlingveco, kontribuo por Eŭropo kaj komuna devoligo“. En la ekspozicio troviĝis plena teksto de tiu ĉi dokumento sur memstara panelo. Kompletigaj informoj pri lingva mapo de Eŭropo, nombro de etnaj lingvoj (59) koncerne procedajn (23) kaj atendeblajn ĉefajn (3) lingvojn en EU ebligis akiri ĝeneralan resumon skemon je lingva situacio en Eŭropo.

Sur pluaj ekspozicio-paneloj troviĝis aktualaj informoj pri la Ĉeĥa Esperanto Asocio, ĝiaj interesgrupoj celitaj al junularo kaj je instruado de Esperanto. Ekspoziciitaj estis ankaŭ informoj pri funkciado de UEA – tradukoj de beletro kaj poezio propagandis verkojn de niaj aŭtoroj en la tuta mondo kaj male. Ekzemple E-traduko de „Avino“ de Božena Němcová ebligis ĝian eldonon en la ĉina lingvo. Memstara panelo estis dediĉita al specimenoj de propagando de turismaj vidindaĵoj kaj informoj sur interretaj paĝoj de urbaj oficoj kaj sur la paĝoj de Vikipedio, interalie ankaŭ en Esperanto. Tio estis montrita per kopioj de ĉefaj paĝoj de la regiono Vysočina, distrikto Třebíč kaj mikroregiono de Moravské Budějovice.

Per tiuj faktoj la aŭtoroj de la ekspozicio volis montri praktikan uzon de Esperanto kiel serĉatan komunan eŭropan lingvon, kiun jam antaŭ 350 jaroj J. A. Komenio pripensis. La aranĝintoj ĝojas, ke la ekspozicio bone sukcesis.. Ni ĝojas, ke iniciatintoj kaj aŭtoroj de tiu ĉi evento – la geedzoj Ludmila kaj Viktor Dvořák – estas anoj de nia asocio AEH. red.

Al la 94-a UK aliĝis meze de februaro 1275 personoj


1275 kongresanoj el 59 landoj aliĝis al la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko (25. julio – 1. aŭgusto 2009) ĝis la 15-a de februaro. Je la sama dato la 93-a UK en Roterdamo, kies fina nombro de kongresanoj estis 1845, havis 1195 aliĝintojn. Ĉe la pinto de la provizora statistiko de Bjalistoko estis Pollando kun 219 aliĝoj. Tre proksime, kun 192 aliĝoj, sekvis Francio, kiu jam en la statistikoj de la Florenca kaj Roterdama UK-oj venkis la gastigantan landon kaj almenaŭ teorie ankoraŭ povos ripeti la samon ĉi-jare. Pli ol 100 aliĝintojn liveris ankaŭ Germanio (114) kaj Japanio (112). El aliaj landoj estis registritaj signife malpli grandaj nombroj. Pli ol 30 aliĝintoj venis el Nederlando (53), Italio (46), Ĉeĥio (45), Belgio (42), Rusio (38), Brazilo (37) kaj Litovio (31). laŭ UEA

Granda interesiĝo pri IKU en Bjalistoko


Nekutime granda nombro de kandidatoj proponis prelegon por la 62-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato kadre de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Ĉi-foje UEA ricevis entute 30 proponojn, dum kutime en la lastaj jaroj la nombro estis ĉ. 20. La rikolto estis riĉa ankaŭ teme. Proponoj alvenis el kampoj de astronomio, etnologio, ekonomio, edukado, historio, interpretado, komunikado, lingvistiko, literaturo, matematiko, muziko, religio, turismo, esperantologio kaj Zamenhofologio. La Komisiono pri IKU nun prijuĝas la proponojn por prepari rekomendon al la Estraro de UEA, kiu decidos pri la definitiva programo de IKU en sia kunsido fine de marto. La resumoj de la elektitaj prelegoj aperos en la IKU-paĝo de la UEA-ĉe
http://uea.org/dokumentoj/IKU kie jam troviĝas prelegtekstoj de pluraj antaŭaj sesioj de IKU.

El ricevita poŝto:

El Finnlando:

Okaze de la Zamenhofa tago tri reprezentantoj de EAF (Aila Havia, Hilkka Galle, Börje Eriksson) partoprenis en la “Malnovstila julevento”, kiun la muzeo de la urbo Heinola aranĝis la 13. 12. 08 en korto kaj ene de la urba muzeo. EAF havis sian aŭtunajn tagojn en la urbo, kies muzeo havas grandan kolekton de medaloj. Nun la muzeo ricevis ankaŭ medalon, kiu estas

farita honore al la fama finna esperantisto Vilho Setälä.

Börje Eriksson esperarto@phnet.fi

Noto de la redakcio: bedaŭrinde la fotojn ni ne povas publici pro ilia malbona kontrasto.

El Francio:

La pariza moderna kvartalo La Défense plialtiĝos ĝis la jaro 2013-15. Estas konstruotaj 450 000 m˛ da oficejoj, 100 000 m˛ da suplementaj loĝejoj, sep novaj turoj kun 42 ĝis 71 etaĝoj, kelkaj kun pendantaj ĝardenoj en esceptaj altecoj.

Krom tio estas planita ponto inter Barejno kaj Kataro per aŭtovoja ponto 40 km longa, (ĝi estos la plej longa ponto en la mondo). 30 minutojn sufiĉos por traveturi ĝin, nun necesas 5 horojn por atingi Saud-Arabion.

skribis Gerard Laysemann

Kio estas L B V ?

Legio de Bona Volo, estas brazila organizo, kiu jam uzas Esperanton de antaŭ 60 jaroj. La organizo LBV agadas en la soci-eduka kaj kultura kampoj, helpante malriĉajn infanojn, malsanulojn kaj ankaŭ maljunulojn en dekoj da lernejoj, domoj kaj filioj en diversaj landoj, kiujn la organizo posedas. Ĝi estas enregistrita kiel Templo de Bona Volo, en Brazilo. neregistara organizo deUnuiĝintaj Nacioj.

LBV reprezentas Latin-Amerikon ĉe la  Ekonomia Kunsilantaro de UN, (Ecosoc). www.bonavolo.com

LBV naskiĝis en la urbo Rio-de-Ĵaneiro, en la jaro 1950, kaj de tiam ĝia agado fariĝis miloble granda tra la mondo. Nuntempe krom en Brazilo LBV havas filiojn en Portugalio, Usono, Argentino, Paragvajo, Urugvajo, Bolivio, k.a.  Ĉiam agante kun granda respekto por la homaro, sur- baze de la koncepto de Jesuo Kristo, kiu rekomendis: „amu unu alian, kiel mi amas vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi amos unu la alian”.

Laŭ ideo de la prezidanto de Legio de Bona Volo, la ĵurnalisto José de Paiva Netto, la organizo konstruigis en la ĉefurbo de Brazilo Templon de Bona Volo, grandan monumenton en piramida formo. La templo estas ekumena kaj akceptas homojn el ĉiuj religioj, inkluzive ateistojn. Tiu ĉi loko fariĝis jam antaŭ 20 jaroj  tre bela kaj agrabla, la plej vizitata monumento en la ĉefurbo de Brazilo.  Unu miliono da homoj ĉiujare vizitas la templon ( laŭ oficiala informo de registaro.  www.tbv.com.br )

En la Templo de Bona Volo, oni ankaŭ parolas Esperanton. Multaj esperantistoj vizitadas la templon. Tie ĉi troviĝas diversaj specialaj ĉambroj, ekzemple por muzik-prezentado, por meditado, por legado, kaj estas ankaŭ spaco nomata Art-Galerio, kiu akceptadas gravajn artistojn el diversaj landoj por prezentigi iliajn verkojn..

Do, tio estas la Legio de Bona Volo. Oni povas diri, ke ĝi signifas fratecon, solidarecon, amon al la homaro, sendepende de la religia vidpunkto. Oni diras en Brazilo, ke LBV naskiĝis por ami kaj por esti amata de la popoloj.

Ankaŭ por bone kompreni la agadon de LBV, grava estas la tralegado de la paĝaro de ĝia prezidanto, la ĵurnalisto Paiva Netto:

 www.paivanetto.com

 La prezidento de Brazilo, S-ro Lula, kun  kelkaj infanoj de lernejoj LBV.

Grava jubileo de la E-klubo en Prostějov

Kvar virinoj el la E-klubo de Pardubice vojaĝis al la solena renkontiĝo en la urbon Prostějov. Tie okazis la 7-an de februaro io, kio atendas ankaŭ pardubicanojn. E-klubo en Prostějov solenis sian centjariĝan jubileon.

Renkontiĝis pli ol 60 partoprenantoj, kiuj solene devualis memortabulon sur la lernejo, vizitis E-monumenton, admiris belegajn interierojn de la urbodomo, trarigardis E-klubejon, vidis E-ekspozicion en la kinejo Metroo kaj ankoraŭ sukcesis ĝui dancvesperon.

Estis granda surprizo por ĉiuj, ke por la tagmanĝo, vespermanĝo kaj la pluan tagon por la matenmanĝo ni ne devis pagi, ĉio estis senpaga, krom tio ĉiu partoprenanto ricevis tolan tekon kun diversaj propagandaj materialoj. Bedaŭrinde, ke AEH kun EK Pardubice ne havas feliĉon je tiaj malavaraj sponzoroj. Pardubicanoj gratulas al klubanoj el Prostějov.

J.Rýznarová

Nia lando ne estu rubejo!

Vagante tra Ĉeĥa respubliko mi kun malĝojo kaj fizika naŭzo observas plej diversajn defalajn produktojn de la nuntempa „civilizo“ dise kuŝantajn en urboj, vilaĝoj kaj en la naturo. Ĉie estas videblaj paperaj kaj plastaj pakumoj, de neniu dezirataj pufreklamaĵoj, boteloj vitraj kaj plastaj PET-bote-loj, stumpoj de cigaredoj, ladskatoloj ktp.

Ĉu nia loĝantaro estas tiom nekultura? Tiu sama popolo insultas romaojn pro ilia malordemo, sed ne malgranda parto de la ĉeĥa populacio ankaŭ kontribuas al nia ĝenerala rubej-simila medio.

Ni gardu nian kulturecon, kiam ni vidas iun surstrate kaj en la naturo forĵeti rubaĵon, ni admonu lin/ŝin. Ni postulu ankaŭ, ke niaj komunumaj ordofaraj establ-oficoj laboru efike.

Koncize pri du miaj spertoj. Antaŭ mi iris sinjorino kun eble kvinjara knabeto, kiu el saketo prenis la lastan dolĉaĵon kaj la pakumon ĵetis sur trotuaron. Mi atentigis la elegantan patrinon pri la evento kaj aldonis, ke estus dece diri al la bubo, ke li la paperon levu kaj ĵetu en la proksiman trotuaran rubkorbon. Sed anstataŭ eduke procedi tiel, ŝi superŝutis min per aro da maldecaj alnomoj…

Alia sperto el piedira ekskurso. De sur loka ŝoseo inter vilaĝoj Zavadilka kaj Vacetín mi laŭvoje vidis multe da plastaj boteloj. Mi komencis ilin kalkuli. En proksimume 100-metra etapo de apudvoja foso mi trovis 45 PET-botelojn. Se ili tie restos „poreterne“, ĉu vi scias daŭron de tiu malrapida disocia malkombiniĝo? Laŭ prognozo de fakuloj ĝi daŭros 50-80 jarojn. Jen aliaj daŭroj de natura likvidiĝo: pom-stumpo (ohryzek) 7 – 20 tagoj, ŝelo de banano 3 – 6 monatoj, ŝelo de oranĝo 6 monatoj ĝis 1,5 jaroj, papera poŝtuko 2 – 5 monatoj, lana ganto 1 – 2 jaroj, ladskatolo 5 – 15 jaroj, cigared-stumpo kun filtro 10 – 20 jaroj, polietilena saketo 20 – 30 jaroj, plasta pokalo/kuveto (pohárek) 50 – 80 jaroj, vitro kaj iuj plastoj, ekz. polistireno: miljaroj.

La daŭro dependas ankaŭ de konkreta situacio, ruboj kompakte premitaj en stokejo malkombiniĝos en tempo pli longa.

J. Werner (2009-01-08)

A T E N T I G O :

1) Por UK Bjalistoko : En la buso estas ankoraŭ kelkaj liberaj sidlokoj. Interesuloj skribu al josef-hron@volny.cz, aŭ skribu al nia redakcio.

2) Koran dankon, ke Vi ne forgesis pagi Vian AEH-kotizon por tiu ĉi jaro 2009.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.