Informilo 02 2009

 

 

Enhavo:
Neĝa gardisto,
Novjara renkontiĝo en Frankfurto,
Valentina amo,
E-Vi-kipedio,
Instruado,
AIS en Gliwice,
Invito al Plasy kaj Rybitví,
Lingva angulo

Neĝa gardisto

Nunan vintran sezonon ni almenaŭ en Ĉeĥa respubliko jam sufiĉe sentas. Ne ĉiuj ĝojas pri tio, nome tiuj, kiuj jam ne plu povas skii, malbone iradas kaj timas ian falon sur glacia trotuaro.

Sed ni povas ĝojiĝi el la ĝojo de ceteraj.

Kiel plaĉas al Vi tiu ĉi neĝfiguro antaŭ la domo? Ĝi staris en la urbo Skalice n.Svit., la ĉarman foton sendis A. Bretšnajdr.

La redakcio dankas al li.

Novjara renkontiĝo en Frankfurto ĉe Majno kolektis infanojn kaj gejunulojn

Kun 62 infanoj kaj junuloj (ĝis-20-jaraĝaj) la 7-a novjara renkontiĝo de Esperantolando ankaŭ ĉi-foje estis unu el la plej grandaj familiaj Esperanto renkontiĝoj. Ĉirkaŭ duono de la partoprenintaj infanoj hejme parolas Esperanton, kio bone subtenis la lingvouzadon inter la infanaro. Entute kunvenis en Frankfurto ĉe Majno 143 homoj, tri kvaronoj el eksterlando, el entute 15 landoj – el Kanado, siberia Rusio kaj el dekduo da eŭropaj landoj. El Argentino venis Alejandro Cossavella, kiu bele koncertis ĉe ni kadre de sia eŭropa turneo. Denove kreiĝis la amikeca etoso de Esperantolando, kion la partoprenantoj tre ŝatis. En la vespera programo Christoph Frank brile prezentis persone kaj per pupoj teatraĵon pri la aventuroj de Münchhausen, la inventinto de bele fantaziaj rakontoj. Estis luda, muzika kaj internacia vesperoj kaj kompreneble silvestra festo, dum kiu oni eblis spekti la piroteknikaĵojn super Frankfurto el taŭge lokita salono en la 5-a etaĝo.

La infana programo kadre de la temo “la kvar elementoj” enhavis kreadon de kajtoj, raketveturiloj, paraŝutoj, fajropilkoj, kandelaj kaj ter-ornamaĵoj; la junuloj lernis, kiel solvi la magian Rubik-kubon kaj spertis surprizan akvoarton kaj eksperimentojn pri akvo, aero kaj fajro; estis ankaŭ infana danckurso kaj oni povis lerni akrobataĵon.

Oni aŭdis “piĵamajn rakontojn” kaj rimaĵojn, kantis komune, ŝminkis unu la alian kaj kreis improvizan muzikan teatraĵon. Grupo de junuloj kreis filmojn pri la aranĝo kaj proponis diskotekon al dancemuloj. Okazis luda posttagmezo, dum kiu oni en la unuopaj stacioj solvis diversajn taskojn. Fakte estis plena programo por infanoj kaj junuloj de mateno ĝis vespero kaj neniu enuis. Prelegoj temis pri la financa krizo kaj pri gestolingvo, pri Su-Dghok-terapio, Marso, la kvar elementoj en la kosmo, vikipedio, EDE, Esperanto en entreprenoj, pri Argentino kaj pri Herzberg; estis diskutoj pri “Kio estas esperantisto”, pri perspektivoj por Esperanto kaj pri la Civito. La partoprenantoj povis senstreĉiĝi per gimnastiko, vizaĝmasaĝo aŭ per Yumeiho, aŭ ili povis lerni, kiel trike (kaj truke) krei bestetojn aŭ hokile triki.

Ankaŭ ĉi-foje okazis kursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversaciemuloj. La ekskursoj kaj promenoj gvidis nin tra Frankfurto, al muzeo pri “Hirthara Petro” kaj al Darmstadt. Malgraŭ ĉiuj unuopaj ofertoj, supozeble ankaŭ ĉi-jare plej gravis la amika babilado. La infanoj dume havis sian propran regnon en alia parto de la domo.

La gazetaraj komunikoj atentigis pri la tri samtempaj Esperanto-aranĝoj en Germanio kaj ties impona kresko dum la pasintaj jardekoj; rezulte raportis germana kaj hispana novaĵagentejoj, tri radioprogramoj kaj almenaŭ deko da gazetoj kaj retgazetoj el Germanio, Hispanio, Usono, Meksiko kaj Argentino. Lu Wunsch-Rolshoven (transprenite el la gazeto Libera Folio)

Valentina amo

En la kalendaro jam aperis februaro kaj ĉiuj enamiĝintoj senpacience atendas la feston de sankta Valentino, kiun oni solenas la 14-an de februaro. En Ĉeĥio tiun ĉi feston oni ne celebris ĉiam, sed nun komencas esti tre ŝatata, ĉefe inter junaj homoj.

Sed kial ĝuste la sankta Valentino – kaj kiu li estis? En la antikva Romo la 14-a de februaro estis festotago por la honoro de la diino Juno kaj la sekvan tagon, la 15-an de februaro, komenciĝis festenoj de la dio Lupercio. En la tiama tempo la knaboj kaj knabinoj estis severe apartigitaj kaj tial unufoje en la jaro okazis ia tia lotumado – loterio. Sur paperpecetojn oni skribis nomojn de la knabinoj, tiujn oni metis en ujon kaj junaj viroj lotumadis. Kun la elektita knabino ili iel fariĝis partneroj (aŭ konatoj) dum la tempo de la festenoj aŭ por unu tuta jaro.

La imperiestro Klaŭdio la II-a vivis nur por siaj militoj kaj al ili subigadis ĉion. Sed la romanoj ne volis eniradi la armeon kaj Klaŭdio kredis, ke la kialo estas en tio, ke preskaŭ ĉiu viro havas sian virinon kaj familion. Tial li malpermesis ĉiujn fianĉiĝojn en la urbo Romo. La sankta Valentino estis roma pastro, kiu neglektis la malpermeson de Klaŭdio kaj daŭrigis sekrete geedzigi la enamiĝintajn parojn.

Finfine li estis arestita kaj al morto kondamnita. La puno estis realigita la 14-an de februaro Kiam la sankta Valentino estis ankoraŭ en la malliberejo, vizitadis lin junaj homoj kaj alportadis al li en la fenestron de lia ĉelo florojn kaj komunikojn. Tiamaniere ili volis demonstri, ke ili kredas je la amo, por kiu la sankta Valentino batalis.

Unu el tiuj, kiuj lin vizitadis, estis filino de la karcer-estro. Ili ambaŭ enamiĝis kaj en la tago de la morto li lasis por ŝi leteron, kiu estis nomita „Valentinka“. Ĝi supervivis jarcentojn kaj ĝis hodiaŭ la „valentinkaĵojn“ uzas kiel la junaj same tiel ne plu junaj. Domaĝe, ke temas nur pri unu tago, kiu glorigas la Amon. Tute ne malutilus, se peceto de la amo aperus en ĉiu el ni dum la tuta jaro.

El la ĉeĥa gazeto Spirit tradukis Jana Cíchová

Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio

Jam delonge al pluraj aktivaj kunlaborantoj de la esperantlingva Vikipedio ne plaĉis la aspekto de la ĉefpaĝo; ankaŭ en alilingvaj versioj oni modernigis ĝin. La unua provo okazigi baloton pri nova aspekto de la ĉefpaĝo de Vikipedio okazis en junio. Tamen tro malmultaj uzantoj donis sian voĉon kaj la projekto ŝanĝi la ĉefpaĝon ne plenumiĝis. Inter la 6-a kaj la 20-a septembro finfine okazis sukcesa balotado.

Estis ses proponoj por la nova aspekto kaj venkis tiu de Thomas Guibal. La nova aspekto estis ekfunkciigita malfrue dimanĉe. Laŭ la vikipediisto Arno Lagrange la aspekto de la ĉefpaĝo nur ne rekte tuŝas la aspekton de la
enciklopediaj paĝoj.

– Tamen ĝi estas signo de klopodo al pli eleganta aspekto, por kiuj kunlaboras multaj vikipediistoj kaj en la Esperanta Vikipedio kaj en la projektoj en ĉiuj aliaj lingvoj. Plej multaj E-vikipediistoj partoprenadas ankaŭ en alilingvaj projektoj kaj de tie prenas ideojn, kopias ŝablonojn, kiuj utilas ekzemple por iom norme kaj elegante prezenti bazajn faktojn pri la temo de la artikolo. Tiaj ŝablonoj ekzistas ekzemple por biografioj, geografiaĵoj, historiaj temoj, vivantaj estaĵoj, lingvoj. Sekve foliumante la vikipedion, de unu paĝo al alia, de unu lingvo al alia, la leganto pli kaj pli ofte renkontas tiajn “informskatolojn”.

La ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio konstante evoluis dum ses jaroj kaj kvarfoje tute ŝanĝis siajn vestojn. Ankaŭ la enirpaĝoj de la alilingvaj Vikipedioj plurfoje ŝanĝis sian aspekton, tiel ke Vikipedio en diversaj lingvoj povis aspekti tre diverse, li klarigas.

Antaŭ kelkaj jaroj esplori ĉefpaĝojn de Vikipedio tra la diversaj lingvoj en kiuj ĝi ekzistas, estis kiel esplori la mondon: la ĉefpaĝoj respegulis la diversecon de la gustoj kaj de la karakteroj de homoj laŭ ilia kulturlingvo. Nun la diverseco iom reduktiĝis. Ja estas variaĵoj, sed la tendenco estas harmoniigo: la aspekto de la vikipediaj ĉefpaĝoj en diversaj lingvoj emas sekvi la samajn regulojn. Tamen ekzemple la itala kaj la nederlanda aspektas pli avangardaj kun tre elegantaj titoloj, kompare la japanan, kiu estas pli rigora kun preskaŭ nura teksto, malmultaj bildoj kaj neniu kadro. Aliaj prezentas variaĵojn laŭ elekto de koloroj, jen pli buntaj, jen pli paŝtelaj, sed sufiĉe similaj unu al la alia.

Tia normigo laŭ Arno Lagrange helpas legantojn pli facile orientiĝi en tiu vastega enciklopedia projekto, kiu nun entenas pli ol 10 milionojn da artikoloj en pli ol 250 lingvoj.- Vikipedio daŭre kreskas ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite: estas strebo kontroli la verecon de artikoloj, mencii fontojn. En la germana Vikipedio ekzemple estas eksperimentata sistemo de artikol-aprobo: nur difinitaj uzantoj rajtas aprobi artikolojn kaj legante artikolon vi rimarkos, ĉu ĝi estas aprobita (fidinda) versio aŭ ne. Tiu sistemo estonte etendiĝos al la tuta projekto, respondante al la ofta kritiko, ke Vikipedio verkata de ĉiuj ajn entenas ĉion ajn inkluzive stultaĵojn. Estas do granda klopodo pruvi, ke tio malveras kaj ke Vikipedio fariĝas pli kaj pli fidinda. 

Instruado pri Vikipedio

Lunde, la 16-an de januaro 2009 renkontiĝis en la klubejo de E-klubo Pardubice (en la loĝĉambro de la redaktorino „jary“ )grupo de 11 esperantistoj el Pardubice, Č.Třebová kaj Lanškroun. Sub la gvido de Pavla Dvořáková el la urbo Písek kaj sur kvin komputiloj ili lernis ĉefe serĉi, krei kaj meti informojn sur la interretajn paĝojn de Vikipedio.

Vikipedio estas interreta enciklopedio, en kiu la uzantoj de komputiloj povas legi, kontribui kaj verki sen pretendo de rekompenco. Ĝi estis fondita komence de la jaro 2001, ĝi estas kreata jam en 255 lingvoj kaj nuntempe en ĝi estas trovataj proksimume dek milionoj da artikoloj.

Unu el la lingvoj de Vikipedio estas Esperanto, en kiu estis enmetitaj jam pli ol cent mil kontribuaĵoj. En tiu ĉi indikilo ĝi staras sur 25-a loko. La ĉeĥa versio de la Vikipedio estis fondita en la jaro 2002 kaj ĝia fondinto estas konata esperantisto Miroslav Malovec.

Post la faka eksplikado de nia lektorino Pavla kaj post kelkfoja memstara provado de kreado de traduk-partoj de ĉiuj ĉeestintoj, turniĝis nia kapo pro ega cerba koncentriĝo. Ni vidas, ke  Vikipedio havas grandan signifon por plivastigado de Esperanto, ĝuste pro la multlingvismo de la enciklopedio. Ankaŭ eble sub la influo de alloga kaj klara esplikado de la prelegantino Pavla ni konstatis, ke la kreado de kontribuaĵoj ne estas tro malfacila kaj ke scipovas ĝin apliki ĉiu en certa grado sperta uzanto de la interreto.

red.

 

 

Internacia kultura kaj religia renkontiĝo

Pola studadsesio de AIS en Gliwice en Silezio, kiu okazis en la pasinta aŭtuno (preciza dato ne estis skribita), estis ligita kun la programo pri historiaj, religiaj kaj multkulturaj aranĝoj. Grave estis, ke ilin partoprenis reprezentantoj de ĉiuj religioj kaj diversaj etnaj kaj kulturaj asocioj. Amase estis invititaj junuloj el popola, meza kaj altlernejoj.

Dum la renkontiĝo okazis rememorigo pri la malfacila epoko de la jaroj 1938 – 1944, ankaŭ malfermo de memorekspozicio kaj multaj prelegoj.

Mallongigite el la letero de prof. d-rino Alice Lewanderska-Quednau

I n v i t o j : al Plasy:
Esperantistoj de la Pilzena klubo invitas vin al la 8-a populara turisma renkontiĝo /TREP/ en la urbeto Plasy, kiu troviĝas en belega naturo 25 km de Plzeň. La renkontiĝo okazos denove en la ripozloko „MÁJ“ je la 18. – 21. 6. 2009. Dum ekskursoj aŭ piedpromenoj vi havos denove eblon ekkoni diversajn memorindaĵojn en la regiono kaj vespere rigardi turismajn videoprojekciojn. La prezo por 1-taga restado (inkluzive 3-foje manĝado kun loĝado en kelklitaj ĉambroj) por anoj de ĈEA = Kč 330,-, por ceteraj partoprenantoj = 20 €.

Aliĝilojn kun la adreso, naskiĝdato kaj dato de alveturo bonvolu forsendi ĝis la fino de la monato majo letere al:

Václav Kaprál, P.O.BOX 11, CZ 331 51 KAZNĚJOV

Aŭ rete: esperantoplzen@centrum.cz

Ĉiuj estas ĉiam bonvenaj. La renkontiĝo komenciĝos ĵaŭde la 18.6. je la 14-a horo posttagmeze.

Ĝojatendas vin ESPERANTO-KLUBO PILZENO

al Pardubice-Rybitví:

Internacian renkontiĝon okaze de la centjara jubileo de Esperanto en Pardubice organizas E-klubo de d-ro Schulhof kun AEH Pardubice; la invitilo kun aliĝilo estas almetita al tiu ĉi Informilo.La evento okazos 3.-5. 7. 2009. Ĉiuj estas bonvenaj EK+AEH

Lingva angulo: (Tasko por niaj legantoj)

Traduku: Zlý člověk mívá u sebe zlého psa

Slovník je dobrým a nezbytným pomocníkem, nelze ho však používat bez rozmyslu. Může být i zrádný, může nás svést na nesprávnou cestu. Cesta k správnému ekvivalentu bývá občas spletitá. To, co chceme vyjádřit, musíme vždy pojmově přesně vymezit. V titulu máte české přídavné jméno „zlý“, a to dokonce dvakrát. Různé věci mohou být zlé. Zlý může být člověk, pes, jazyk (obrazně v hovoru), rok, doba, rada, chyba, duch, znamení, čin, osud, zlý může být ve smyslu nepříznivý, nebo v jádru špatný, zkažený, zlý vůči jiným, páchající zlo, škodu, také hanebný, lstivý, zlomyslný, škodlivý, nebezpečný atp.

Pokusil jsem se vyjít z českého slova „zlý“ ve slovnících česko-anglicko-německo-esperantských a dospěl jsem tak prostřednictvím K. Krafta, Š. R. Seemanna, C. Wellse a E. D. Krauseho k 36 rádoby ekvivalentům. Abecedně:

aĉa

fiintenca

malafabla

maligna

mokema

akra

forta

malagrabla

malobeema

mordema

damaĝa

frivola

malbona, misa

malpia

sarkasma

danĝera

grava

malbonfar(em)a

malsana

senbrida

enorma

inflamiĝinta

malbonfarta

malvirta

sentaŭga

falsa

kolera

malfacila

mava

severa

fia

kruda

malic(eg)a

mizera

tre granda

Tentokrát je na Vás, abyste větu v záhlaví přeložili do esperanta. Přídavné jméno „zlý“ však u člověka i psa přeložte bez variant, v zadané větě tedy můžete u člověka a psa použít po jednom přívlastku (nemusí být stejný). Přívlastek buď vyberte z tabulky anebo sami hledejte vhodnější. Výsledek pošlete na el. adresu: wernerjan@seznam.cz nebo poštou na mou adresu: Dřínová 18, 61200 Brno. Zaslané překlady mi budou materiálem pro další jazykový koutek. Budete-li pilní, můžete přeložit i podstatná jména uvedená v prvním odstavci s přívlastkem „zlý“.

Esperanta resumo:
Hodiaŭ la legantoj de Informilo estas taskitaj: Traduku la frazon en la titolo: Xa homo kutime havas ĉe si yan hundon. La adjektivoj xa kaj ya esprimas malbonan karakteron (ekz. en: evil, cross, mischievous, vicious; de: böse, schlimm, bissig, übel), adjektivojn vi povas elekti en la tabelo (adjektivoj trovitaj en vortaroj ĉeĥa-angla-germana-esperantaj), aŭ mem trovi pli konvenan.
Jan Werner, 2008-12-02

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.