Datreveno de Stanislav Schulhof

La 12-an de novembro 1864 (antaŭ 150 jaroj) naskiĝis Stanislav Schulhof, dentkuracisto en Pardubice, entuziasma eksperto kaj propaganto de Esperanto, pri kiu li skribis multajn artikolojn en ĉeĥa kaj eksterlanda gazetaro. Li estis fondinto de E-klubo en Pardubice en la jaro 1909.