NOVA EKSPOZICIO EN SVITAVY

La 9-an kaj la 10-an de junio 2017 en la Esperanto-muzeo de la bela ĉeĥa urbo Svitavy estis inaŭgurita tutjara ekspozicio “La homo kontraŭ Babelo”. Ĝi estas instalita omaĝe al la 100-jara jubileo de la forpaso de la iniciantinto de Esperanto la Majstro L.L. Zamenhof. Sur diversaj paneloj kaj en multaj vitrinoj vizitantoj povas vidi […]