Kongreso AEH en Pardubice 16.9.2022

De lasta kongreso de AEH en Hodonín u Kunštátu jam trapasis kvin jarojn, do nia estraro decidis organizi denove la kongreson. Ili elektis urbon Pardubice, nuntempa sidloko de AEH. Nia kongresejo estis la Domo de junularo en urba parto Dukla. Kune kun la aranĝo okazis ankaŭ kongreso de Ĉeĥa Esperanto asocio (ĈEA). Programo estis plejparte komuna.

La plej grava parto de nia kongreso estis plenkunsido de nia asocio kun baloto. La baloto havis du partoj, unu surloke, sed por tiuj, kiuj ne povis partopreni estis ebleco baloti per interreto. Je komenco de la kunsido ni rememoris niaj forpasintoj, ĉefe sinjorinoj J.Rýznarová kaj L. Angelová, kiuj estis tre gravaj personoj por nia agado. Poste estis tralegitaj raportoj pri agado kaj financoj. Kiel ni ĉiuj scias, nia agado estis influita per malsano Kovim 19, ĉar homoj ne povis renkotiĝi persone. Por tio la plej grava afero estis eldonado de nia gazeto Informilo. Pri la eldonado raportis sinjorino L. Srbová, kiu kune kun sinjorino M.Kosnarová preparas por vi la gazeton.

Poste sekvis baloto. Surloke balotis 29 membrojn kaj per interreto 12, do entute 41 niajn membrojn. Unue oni balotis pri nova statuto de AEH. Ĉiuj membroj estis por kaj nova statuto estis aprobita.

Sekvis prezentado de kandidatoj por nia estraro kaj elekto. Gekandidatoj Petr Angelov, Stanislava Nováková kaj Andrea Šindelářová ricevis entute po 40 voĉoj, neniu kontraŭ kaj unu sindetenĝis. El la nova estraro estis elektita nova prezidanto de AEH, Petr Angelov. Pri financoj zorgos sinjorino Stanislava Nováková.

Nova estraro prezentis planojn kaj intencojn por venonta jaroj, sed nia agado dependos plejparte ĉefe de nia membroj.

Sekvis sufiĉe vigla diskuto kaj estis videbla, ke niaj membroj havas multe da ideoj por nia laboro.

Post la plenkunsido kaj vespermanĝo ni havis eblecon spekti teatron en Esperanto, kiun prezentis teatra grupo DOMA el Svitavy. La spektaklo nomiĝis „Ludoj kun diablo“ kaj estis ankaŭ elsendita per interreto al tuta mondo. La spektaklo plaĉis al ĉiuj.

Vespere estis ankaŭ planita vizito de astronomia observatorio, kiu troviĝis en najbara Domo de infanoj. Tie jam atendis nin du astronomoj kiu dividis nin al du grupoj. Unu en saloneto aŭskultis prelegon pri kosmo kaj dua grupo iris al teleskopo, kie havis eblecon vidi Jupiteron kun ĝiaj lunoj kaj observi nian Lunon. Poste la grupoj ŝanĝiĝis.

Sekva tago estis dediĉita al plenkunsido de ČEA. La asocio havis ankaŭ baloton.

Post la plenkusido kaj matenmanĝo interesiĝantoj povis trairi historian parton de la urbo Pardubice kun kastelo kaj ekscii ion pri historio kaj interesaĵoj. Parto de la interesiĝantoj vizitis ankaŭ evengelikan preĝejon kaj loko kie estis eldonita unua lernlibro de Esperanto por Ĉeĥoj.

Por ĉiuj estis ankaŭ preparita vizito de Domo de fajrobrigado. Tie estis prezentita nova tekniko kaj laboro de fajrobrigadistoj. Partroprenantoj havis multe da demandoj kaj tre interesiĝis pri la malfacila kaj danĝera okupo.

Lastan tagon estis dediĉita denove al traktado de ČEA, al raportoj pri agado de lokaj kluboj kaj diversaj asocioj (UEA, KELI, IFEF ktp).

Rezumo de la sukcesa finsemajno estas, ke AEH havas novan trimembran estraron, plenumas sian taskon por membroj kaj esperantan agadon. Kiel jura registrita asocio, ni havas ankaŭ neceson plenumi taskojn laŭ leĝo. Ankaŭ tio estas en ordo.

Ni volas danki al ĉiuj, kiuj helpis prepari la kongreson, ni dankas ankaŭ al tiuj, kiuj partoprenis surloke, aŭ per intereto. Bonvolu resti agemaj kaj viglaj, ke nia asocio estu pli kaj pli bona.