Informilo 11/2012

Enhavo:
ZEO,
Foirego en Italio,
Skokovy,
IFEF- jarkunveno,
Kroatio,
Brazila libro,
Fiŝista historieto

 

Nova ZEO en Ĉeĥio


Unu aŭtobusa haltejo en Prago ricevis la nomon de la kreinto de Esperanto. Laŭ la retejo esperanto.cz la stacio Zamenhofova (de Zamenhof) estis inaŭgurita la 1-an de septembro, en Prago. La novaĵo devenas de aro da aliĝoj en la urba trafiko. La bushaltejo situas ĉe la strato, kiu havas la saman nomon de Zamenhof-strato.

.

Foirego de Antikvaj fruktoj

La 7-an de oktobro 2012 mi kaj mia edzino vizitis la foiron de la Antikvaj fruktoj organizitan en la kastelo de la itala urbo Paderna. Tiu ĉi  foiro estis aranĝita de Fondaĵo por pli bona itala vivmedio. Ĝi estas senprofita organizo, kiu laboras por konservado de la artaj kaj kulturaj riĉaĵoj de Italio.

La kastelo, kiu gastigis la foiron, estas ekzemplo de ebenaĵa kastelo, konstruita inter la 10-a kaj 11-a jarcentoj kaj ĝi estis kelkfoje rekonstruita. Nun ĝi estas sidejo de agrara entrepreno, sed oni povas ĝin lupreni por geedziĝoj kaj por diversaj eventoj.


La foiro de Antikvaj fruktoj estas ekspozicio por disvastigo de scioj pri fruktoj, floroj, legomoj ktp., kiuj havis gravan ekonomian rolon dum la pasintaj jarcentoj, sed nun ne plu estas kultivataj kaj minacas malaperi.

Do promenante tra la areo de la kastelo oni trovas ne nur fruktojn, florojn kaj semojn, sed ankaŭ bongustajn manĝaĵojn, teksaĵojn, agrarajn ilojn, librojn, spicojn ktp. Per la fotoj mi provis bildigi tion, kion mi vidis dum tiu bela posttagmezo.



Transpasinte la eniran ponteton, kiu supervolbas la akvoplenan defendo-fosaĵon, kiu ĉirkaŭas la kastelon, ni eniris internan korton, tute plenan de la diversaj foirstandoj kaj vendostandoj. Ni haltis ĉe la vendisto, kiu vendis multspecajn draĝeojn en malgrandaj saketoj, sed ĉefe belegajn multkolorajn florbukedojn, kiuj estis faritaj el tiuj ĉi sukeraĵoj. El draĝeoj estis formitaj floroj, abeloj, ranetoj, kokcineloj ktp., vere ili estis belegaj kaj mi ne povis daŭrigi la promenadon sen aĉeti unu el ili, do mi aĉetis dolĉan violbukedon por mia edzino.

En alia stando ni trovis ekspozicion de multkoloraj kaj multformaj kukurboj, kelkaj el ili estis nur por ornamaĵo, sed multaj estis ankaŭ manĝeblaj. Apude ĉe alia kiosko sidis nejuna homo, kiu, interplektante junkojn, konstruis retojn por kaptado de fiŝoj laŭ antikvaj tradicioj de fiŝistoj. Ankaŭ belaj korboj fieris sur mallarĝa tablo. Plu ni vidis ekspozicion de multkoloraj fruktoj (kelkaj estis faritaj el vakso) kaj diversajn specojn de pomoj.

.

Ekster la kastelo en la parko, apud la akvoplena defendfosaĵo ni admiris standon kun manbroditaj sakoj, tablotukoj kaj belegaj buŝtukoj, sed bedaŭ rinde tro multekostaj, do ni ne povis aĉeti ilin, kion tre bedaŭris mia edzino.Poste ni trairis la internan korton de la kastelo kun malnovaj domoj kovritaj per hedero, ni atingis alian flankon de la parko, kie estis ekspoziciitaj diversaj hejmbestoj, sed ankaŭ antikvaj bicikloj kaj eĉ lignaj pupoj de Pinokjo kaj multaj marionetoj. Ni travivis belan posttagmezon kaj certe ni vizitos venontan foiron de Antikvaj fruktoj.   Giuseppe Affaticati el Italio

.

Aŭtuna seminario en Skokovy

La 36-a seminario en Skokovy okazis de la 8-a ĝis la 14-a de oktobro 2012. Ĉeestis ĝin 19 personoj, bedaŭrinde ne ĉiuj restis la tutan semajnon, ĉar en la ĉi-jara septembro okazis multaj E-aranĝoj.

Kiel kutime, la pliparto de la samideanoj antaŭ la matenmanĝo streĉis sian korpon, nove en joga maniero, prezentita de Blanka Hužerová. Poste oni ekzercis sin pri E-gramatiko, parolado, rakontado aŭ oni nur babilis sub gvido de Líba Filipová kaj Jindřiška Drahotová.

Post diligenta laboro kaj tagmanĝo la ĉeestantoj de la seminario povis ĝui agrablajn sunajn posttagmezojn promenante en libera naturo de la belega ĉirkaŭaĵo.

Ĉiuvespere okazadis prelegoj kaj diskutoj pri diversaj temoj. Jan Werner lunde parolis pri frazeologiaj problemoj kaj informis nin pri la klopodo de la E-klubo en Brno por eldono de “Frazeologia vortaro” farita de Josef Cink. Diskuto pri tiu ĉi temo daŭris eĉ marde. Líba kaj Viktor Dvořák pa-rolis pri siaj spertoj.

En la sekvanta marda vespero prelegis Margit Turková pri Karel Havlíček Borovský. Plu oni rakontis kaj prezentis fotojn el Somera Esperanta Studado en Nitra.

Merkrede havis prelegon kun bildoj la estinta ĉiĉeronino Marie Žížalová pri la kastelo Konopiště kaj la apartena areo. La ĉeestantoj rememoris ankaŭ per fotografaĵoj la 6-an kongreson de AEH okazinta ĉi-jare en Štíří Důl.

Ĵaŭde rakontis J. Drahotová pri sepsemajna vojaĝo de Bruno Henry en Turkio kaj Irano kaj poste pri Andreo Cseh, aŭtoro de instrua Ĉe-metodo kaj prezentis KD pri t.n. “Hnojný dům” (Sterka domo), situanta en proksima Jizera montaro.

Vendrede menciis Jindřiška Drahotová sian novan projekton – traduki al la ĉeĥa Esperantan porinfanan libron de Janusz Korczak “Reĝo Maĉjo la Unua”.

Iuj kantis kun František Filip belegajn popolkantojn el Moravio kaj Slovakio preskaŭ ĝis la noktomezo.

Sabate jam ĉiuj estis sufiĉe lacaj pro la aŭtuna aero kaj varma suno kaj vespere nur rigardis filmon de Jean Effel, “Kreo de la mondo” kaj poste ili babilis en amika rondo antaŭĝojante la venontan printempan seminarion.

Dimanĉe, dum preparoj por forveturo, venis Eva Pánková kun ĝojiga raporto – en la ĉeĥa radio ŝi aŭskultis sufiĉe ampleksan gratulon al la naskiĝa datreveno de Čestmír Vidman.

Ankaŭ vi povas ĝui Esperantan medion en la ripozdomo Skokovy. Jam nun vi povas aliĝi por printempa seminario, okazonta de la 15-a ĝis la 21-a aprilo 2013. J. Drahotová

IFEF-jarkunveno

En la tagoj de la 26-a ĝis la 28-a de oktobro okazis en la nordmoravia urbo Šumperk la jarkunveno de Ĉeĥa Fervojista E-Asocio, la ĉeĥa landa asocio de IFEF. Jindřich Tomíšek parolis pri la agado de la sekcio de post la lasta kunveno, pri problemoj kunligitaj kun la agado kaj pri nia plua laboro.

Sabate antaŭtagmeze okazis faka ekskurso al la loka entrepreno „Pars nova“. Tie oni origine riparadis fervojajn veturilojn – lokomotivojn kaj vagonojn, nuntempe oni riparas, rekonstruas, eĉ konstrue modifas diversajn veturilojn, lokomotivojn, motorvagonojn, veturilkombinaĵojn ktp. laŭ mendo aŭ peto de la klientoj. La ekskurso interesis ĉiujn ĉeestantojn kaj venis multaj demandoj al la gvidanto.

Dankon meritas ankaŭ s-ano Karel Vala el la E-klubo en Šumperk, kiu gvidis nin por rigardi la urban teatron kaj parton de la urbo. La delegitoj sabate ĉeestis la lastan adiaŭon kun s-anino Františka Šťávová, kiu forpasis en sia 98-a vivjaro kaj estis multjara kaj tre ŝatata membrino de AEH.

Jana Křížková

Unu semajno en Kroatio

Ĉi-jare mi partoprenis busvojaĝon al Kroatio. La vojaĝon organizas ĉiujare Asocio „EU-epilepsiuloj“ kaj mi estas ilia membro. La ekskursojn ĉiam akompanas kuracisto.

Celo de nia vojaĝo estis la urbeto Vodice en Kroatio. Kiam ni atingis la celon, ni veturis sub malalta ponteto. Mankis nur kelkaj centimetroj, ke la tegmento de nia buso ne ektuŝu la ponteton. Sed niaj ŝoforoj estis tre lertaj kaj ili sukcese subveturis la ponteton.

Vodice estas historia urbo kaj mi trarigardis ĝin. Mi partoprenis ankaŭ du ŝipekskursojn.

La unua ekskurso estis aranĝita al la Nacia parko „Krka“, kie estas belaj akvofaloj. La dua ŝipekskurso gvidis nin al Nacia parko „Kornati“, de kie ni piediris al Sala lago, kie ni povis  bani nin. En Kroatio tre plaĉis al mi, ankaŭ ilia manĝaĵo estis tre bongusta.
Venontjare mi volus denove partopreni kaj mi jam ŝparas la monon por tio.

Milan Krákora

.

.

Interesa libro el Brazilo
(skribas nia membrino el Germanio):

Karaj geamikoj,

antaŭnelonge mi ricevis kaj nun legas la unikan libron de Paiva Netto – Meditado el la animo. La verko estas eksterordinare verkita laŭ ĵurnalistikaj, retorikaj kaj ergonomiaj reguloj. Koloroj kaj ĉapitroj havas sian gravan signifon.Ĉiuj povas trovi en tiu libro interesajn informojn pri diversaj bran-ĉoj de scienco kaj animo. Estas multaj konsiloj ankaŭ por politikistoj kaj gvidantoj. Legante la libron – oni povas konstati, ke la homo ne estas sola, eĉ se li ne havas familion kaj estas malsana.

Sur paĝoj 96 kaj 97 troviĝas tre saĝaj informoj pri homo, amo kaj paco. Ekzemple: “Amo estas la fundamento de dialogo kaj homo plifortigas sin per ĝi“. Krome la aŭtoro konstatas, ke malsana homo unue bezonas amon kaj amikecon de la plej proksimaj homoj kaj familianoj, kaj poste konsilon kaj helpon de bona kaj saĝa kuracisto. Sed necesas ankaŭ, ke ni estu optimismaj. Grava estas ankaŭ la konstato, ke dum malfacilaj travivaĵoj kaj malsano ni ne estas solaj, ke ni havas amikojn. Niajn amikojn ni povas trovi ankaŭ en Esperantujo.

Mi tre rekomendas al vi ĉi-tiun libron. Ĉiuj trovos por si mem interesajn pensojn. Ankaŭ pri komuna konkorda agado kaj grava rolo de paco por la mondo estas konsiloj. La aŭtoro José de Paiva Netto estas i.a. verkisto, ĵurnalisto, politikisto, sciencisto, komponisto, poeto kaj prezidanto de Legio de Bona Volo.

Dezirante al vi agrablan legadon, salutas vin Alicja Lewanderska

Fiŝista historieto

Kiam mi trarigardis interesaĵojn en interreto, kaptis mian scivolon nekredebla historieto de fiŝist-ŝipo kaj mi klopodis traduki ĝin por vi. Oni jam aŭdis ekzemple pri salmoj, kiuj saltadis sur la ferdekon, sed tiu ĉi evento estas vere nekredebla.

Unu el la fiŝistoj, Tom Sarte el Alasko, skribis tiun ĉi raporton al la gazeto Sitka:

.

Mi estis kun la gefiloj kaj kun la grupo de fiŝistoj sur la maro en 19 metrojn longa ŝipo. Subite mi rimarkis, ke al nia ŝipo alnaĝas kvar junaj cervoj.

Kiam ili tre proksimiĝis, ili ĉirkaŭis la ŝipon kaj rigardis nin. Ni ĉiuj vidis, ke ili estas tre stresitaj, pro tio mi malfermis poŭpan eniron kaj ni helpis al la timemaj kaj sovaĝaj bestoj suriri en la ŝipon.

Kiam ili sukcesis algrimpi sur la ferdekon, ili kolapsis kaj tremante falis pro la elĉerpiĝo sur la plankon. Dum multaj jaroj de mia fiŝado mi nenion similan travivis. Rigardu mian foton de la savitaj bestoj sur la ŝipoposto.

Ni celis al la haveno Taku. Kiam ni albordiĝis, unu cervo elsaltis sur la bordon, ekrigardis nin kvazaŭ ĝi volus diri „dankon“ kaj forkuris al arbaro.

Du aliaj cervoj post la momento sekvis ĝin, sed al la plej malgranda cervo ni devis helpi, stariĝi sur siaj kruroj. Mia filino poste diris al mi, ke tiun ĉi travivaĵon ŝi neniam povas forgesi. Mi opinias, ke same sentis la cervoj. Ni ne sciis, kiel longe la cervoj estis en la malvarmega akvo, aŭ ĉu estis tie ankaŭ aliaj, kiuj ne supervivis. La diaj vojoj estas misteraj, ĉu?

.

tradukis L. Angelová

Atentigo
:

Proksimiĝas la fino de la jaro kaj ni jam akceptas la jarabonon por la ve-nontajaro 2013. La kotizo por AEH estas libervola. La sumo 200,- Kč  (15 euroj) restas la sama, ni ne plialtigas ĝin. red.

.

.

Trista informo:

La multjara membrino de AEH Františka Šťávová el Velké Losiny forpasis la 19-an de oktobro 2012 en Diakonie en Sobotín, en sia nefinvivita 98-a vivjaro. Honoron al ŝia memoro. red.

.

.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.