Informilo 02/2011

Enhavo:
La dekjara Vikipedio,
Esperando Muzeo Svitavy,
Desegnita
humuro,
27-a festivalo en Nördlingen,
Ĉaretulo ludas basketbalon

 

La deka datreveno de Vikipedio en Esperanto kun 140 000 artikoloj

Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la tuta Vikipedio-projekto (la 15-a de januaro), la Esperanto-Vikipedio atingis 140 000 artikolojn. Nuntempe “nia” versio de la vaste konata internacia projekto enhavas sume pli ol 30 milionojn da vortoj – ĝi estas simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. Ĝi aktuale okupas laŭ la nombro de artikoloj la 26-an lokon kompare kun alilingvaj versioj de Vikipedio.

La ĉefa iniciatinto de la Esperanta versio estas Chuck Smith. En artikolo originale aperinta felietone en lia anglalingva blogo, li rakontas kiel la freŝbakita komencanto, hazarde iĝis fondinto de enciklopedio en lingvo, kiun li ankoraŭ ne bone scipovis, de kie venis la unuaj 139 artikoloj de la E-Vikipedio kaj kiel Esperanto kontribuis al la transiro de Vikipedio al Unikodo. Jen legu la tradukon el la angla:

Nuntempe en Esperantujo oni ĉefe konas min kiel fondinton de la Esperanta Vikipedio. Sed kiel tio okazis? Nu, iun tagon mi parolis kun kara amiko Scott Moonen, kiu klopodegis konvinki min pri tio, ke vikioj estos la sekva granda furoraĵo…

Mi partoprenis en universitata kurso pri komputado, kiu ĉefe temis pri la tiam-en-2001 furora temo Peer-to-Peer (P2P). Tio baze signifas kion ajn, en kio la ĉefa enhavo estas kreata de la uzantoj, anstataŭ la malnovmoda hierarkia sistemo kun redaktoro, kiu elektas la enhavon por la sistemo. Tiun lastan jaron en la universitato mi decidis fari mian studprojekton pri vikioj. Dum mi esploris la temon en aprilo 2001, mi trovis ion nomatan WikiPedia, fonditan en januaro 2001. Ha, kia ŝerco tio estis. Iu provas uzi vikion por krei enciklopedion. Kiel dolĉe…
Ian tempon mi ne multe pensis pri la afero. Sed iel en septembro mi denove aŭdis pri ĝi. Nu, jen, ni vidu, kiel la ŝerco progresas… Klak klak., klak, k…. Vi konas ja la Vikipedian sindromon. Simple ne eblas ĉesi legi, saltante de unu temo al alia… tio eksplodigis mian cerbon! Kiel eblas, ke ĉi tiu ridinda retejo, kiun mi vidis en aprilo, efektive funkcias?

Post kiam mi serioze kontribuadis dum monato, mi rimarkis, ke ekzistas alilingvaj projektoj en Vikipedio. La popularaj estis la hispana, pola, germana… hm, japanaj kaj rusaj verkantoj eĉ ne povas tajpi en siaj propraj lingvoj, sed devas uzi kodojn, ĉar la programaro ne subtenas iliajn skribosistemojn. Ho jen, vidu, estas ankaŭ Esperanto, tiu mojosa (bonega) internacia lingvo, kiun mi eklernis en februaro.

Do, mi komencis pensi… estus amuze havi enciklopedion komplete en la ling-vo, kiu estas nenies denaska! (Tiam mi nenion sciis pri denaskuloj.) Antaŭ la reto apenaŭ ekzistis maniero fari tutan enciklopedion en Esperanto. Eĉ se eblus iel kunordigi la laboron, kiu necesas por krei tian mastodonton, ne eblus vendi ĝin, ĉar necesus sendi pli ol dudek pezajn libregojn ĉien en la mondo. Sed nun eblas verki historion kune, en maniero
neniam antaŭe spertita, en lingvo apartenanta el neniu lando… la ebloj estas senfinaj!

Ĝi sonas bone. Sed ni rigardu la situacion. Ni havas malplenan paĝon. Kie komenci? Memoru, ke mi eklernis la lingvon nur en tiu jaro! Mi apenaŭ povis komenci verki tian seriozan projekton en tiu lingvo! Poste mi memoris, ke antaŭ iom da tempo mi trafis ulon, kiu verkadis sian propran Esperantan enciklopedion en la reto. Ekde 1995 Stefano Kalb verkadis sian enciklopedion, kiun li nomis La Enciklopedio Kalblanda – ja dolĉa titolo, ĉu ne… En ses jaroj li sukcesis amasigi kolekton da 139 artikoloj, kiuj ĉefe estis verkitaj de li mem. Jen kion signifas sindediĉo!

Certe li volus donaci siajn artikolojn al Vikipedio, por ke plenumiĝu lia revo pri vere internacia enciklopedio. Mi kontaktis lin, klarigis pri ĉi tiu freneza umo, Vikipedio, kaj aŭdinte la ordinarajn kritikojn, mi provis konvinki lin, ke la afero vere funkcias. Li ŝajnis skeptika kaj diris, ke li pripensos kaj poste kontaktos min. Post semajno, li konsentis, ke Vikipedio ŝajnas tre promesa, kaj probable estas la plej bona maniero atingi lian revon pri vera Esperanta enciklopedio.

La 15-an de novembro 2001 ni modifis lian artikolon pri modernismo al vikia formato. La Esperanta Vikipedio estis naskita! Post kelkaj pluaj semajnoj ni havis ĉiujn 139 artikolojn de Enciklopedio Kalblanda kaj bonvenigan enirpaĝon, por ke la homoj komencu kontribui.

Restis nur unu problemo…– la retejo ne subtenis la ĉapelitajn literojn! La tajpilo de Zamenhof en 1887 senprobleme produktis la ĉapelitajn literojn. Kiel li povus scii, ke iam usonanoj “progresigos” la teknologion per komputiloj, kiuj igos tajpadon de tiuj literoj malfacila? Ajnakaze, Zamenhof decidis, ke se ne eblas uzi la ĉapelitajn literojn, ĉiam eblas skribi per la h-sistemo, same kiel en la germana oni povas skribi ae anstataŭ ä kaj ss anstataŭ ß.

Iuj malŝatis la fakton, ke tian tekston ne eblas aŭtomate konverti al “vera Esperanto”, do oni komencis uzi la senambiguan, sed malpli belan iksosistemon. La h-sistemo povas esti problema por la vortoj kiel flughaveno, chas-hundo aŭ traumata. Ĉu traŭmata, aŭ tra-umata? Tiaj kazoj maloftas, sed efektive estus konfuze vidi la skribajn formojn fluĝaveno aŭ ĉaŝundo. En alia kazo en Vikipedio ni volis havi nenian ambiguecon, do ni restis ĉe la iksosistemo, kio kondukis al kritiko de iuj puristoj akceptantaj nur la fundamentan h-sistemon.

Brion Vibber komencis esplori la kodon de Vikipedio kun la sola celo, ke ni povus redakti en la iksosistemo, sed ke la montrado aŭtomate okazu en vera unikodo. La 10-an de januaro 2002 li sukcesis konverti la tutan Esperantan Vikipedion al unikodo… Esperanto estis la unua lingvo en Vikipedio en ĉi tiu supermoderna signokodo (unikodo 2.0 ricevis sian finan formon nur en 1996). Mi provis konvinki lin, ke la teksto kaj la paĝotitoloj en la adresoj uzu iksokodon, kaj simple estu montrataj unikode, sed lia kapablo antaŭvidi la evoluon multe superis la mian. Bone, Brion, mi nun konfesas, vi pravis!

Li poste pluiris, konvertante ĉiujn aliajn lingvoversiojn de Vikipedio al unikodo, kio fine solvis la problemojn pri la japana kaj la rusa, kaj samtempe ebligis verkadon en multaj aliaj pli frue neglektitaj lingvoj. Kun sia scio pri la detaloj de la kodo, li iĝis la unua plentempa dungito de la vikipedia projekto, kiel ĝia ĉefa evoluiganto. Multaj homoj devus esti dankemaj pro la enorma programara subteno, kiun Brion donis al la multlingva Vikipedio.

Post kiam la ĉefaj teknikaj problemoj estis solvitaj, ni opiniis, ke la projekto estas preta por vasta diskonigo. Mi memoras, ke Erik Zachte (nederlanda vikipediisto) iam diris al mi, ke li envias nian Vikipedion, ĉar esperantistoj jam estas tutmonda komunumo, kiu multe faciligas la disvastigon de informoj al ĉiuj parolantoj de la lingvo, spite la grandajn geografiajn distancojn inter ni. La 15-an de januaro 2002 (en la unua datreveno de la anglalingva Vikipedio) ni publikigis mallongajn artikolojn en du retaj novaĵservoj, kiuj ne plu ekzistas: Eventoj kaj NUN. Post unu semajno ni estis listigitaj en la katalogo de Yahoo.

Poste atendis nin suprizoj. La 1-an de marto aperis artikolo en la revuo Esperanto. La 28-an de aprilo, mia unua intervjuo estis disaŭdigita en Radio Polonia.

Por ankoraŭ pli antaŭenigi la aferojn, meze de julio mi decidis iom veturi por vidi la mondon kaj fari prelegojn pri Vikipedio en Esperanto. Post semajno mi faris mian unuan prelegon ĉe la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco, Brazilo. Mi memoras, ke al mi mankis sperto paroli Esperanton tiugrade, ke mi foje devis peti la helpon de la publiko, kiam temis pri nekutimaj vortoj. Tamen la aŭskultantoj ŝajnis vere interesitaj pri la revolucia projekto kaj estis tre paciencaj, aŭskultante ĉi tiun komencantan parolanton de Esperanto. Mi anticipe preparis flugfoliojn por disdoni, por ke la projekto ne estu forgesita, kiam la kongresanoj revenos al siaj hejmlandoj.

Mi volis fari la prelegon pri Vikipedio ankaŭ en la Universala Kongreso en Fortalezo, sed oni diris al mi, ke nur membroorganizoj de UEA rajtas aranĝi prelegojn. Mi neniam forgesos la sperton vidi la grupon de kat-amantoj, dum mi ne rajtis fari formalan prezenton pri Vikipedio. Ege frustre! Tamen mi nun komprenas, ke UEA supozeble ricevas enorman kvanton da petoj de homoj, kiuj volas rakonti pri siaj amataj projektoj kaj bezonas taŭgan manieron rifuzi afable. La E-Vikipedio en tiu tempo verŝajne havis nur proksimume 3 500 artikolojn, do ĝi efektive ne estis ege ampleksa projekto.

Poste mi parolis ĉe KAEST (Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Mi ne povas forgesi, ke la unua demando de la publiko temis pri gramatika eraro en mia prezento. Mi supozas, ke iuj aferoj neniam ŝanĝiĝas. La dua demando komenciĝis: “Nun mi havas demandon pri la enhavo…” Bele. Ajnakaze, la pli aĝaj partoprenantoj estis ĉefe skeptikaj pri ĉi tiu juna komencanto, kiu klopodas krei enciklopedion.

Kiam mi verkis ĉi tiun tekston, la E-Vikipedio havas pli ol 140 000 artikolojn. Mi apenaŭ povas kredi, kiel multe la afero progresis. Nekredeble, la 15-an de januaro 2011 estis la deka datreveno de la tuta vikipedia projekto en Vikipedio. Chuck Smith. Transprenita el Libera folio

Noto de Marek Blahuš: La unua fizika internacia renkontiĝo de kontribuan-toj al E-Vikipedio, omaĝe al ĝia dekjariĝo, okazos de la 30.10.2011 en Svitavy en Ĉeĥio, kie parte ĝin gastigos la tiea Esperanto-Muzeo. Okazos prelegoj, seminarioj, laborgrupoj, instruado por komencantoj, urbotrarigardo, ekskursoj ktp. La aranĝon kunorganizas E@l kaj Pavla Dvořáková el ĈEA; ankaŭ Chuck Smith estas jam invitita kaj antaŭvideblas partopreno de kelkdek esperantistoj el pluraj landoj.

Retpaĝaro de Vikimanio 2011 nun prepariĝas, sed vi jam nun povas ekplani vian partoprenon kaj sekvi la retejon http://www.vikipedio.net, kie ĝustatempe aperos pliaj informoj.

Konciza prezento de la Esperanto-Muzeo en Svitavy

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) jam plurajn jarojn klopodis starigi konstantan ekspoziciejon la de Esperanta movado en Ĉeĥio. La unua lernolibro por ĉeĥoj estis eldonita jam en la jaro 1890, nur tri jarojn post la apero de la unua lernolibro de D-ro Zamenhof. La historio de la E-movado en nia lando estas riĉa kaj certe ni povas fieri pri ĝi.

Dank’ al lokaj esperantistoj, al subteno de la Urba muzeo kaj galerio kaj al la urbo Svitavy, ni sukcesis starigi la Esperanto-muzeon en impona historia konstruaĵo en Svitavy – la sidejo de la iama biblioteko konstruita kaj fondita de la loka mecenato Valentin Oswald Ottendorfer. La ek-eston de la muzeo afable finance subtenis la Ministerio pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, la urbo Svitavy kaj Esperantic Studies Foundation (Usono).

La ĉefaj celoj de la muzeo estas multflanke kaj multteknike informi la ĉeĥan kaj eksterlandan publikon pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezono kaj utiligebloj en la nuna mondo, okazigi portempajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn, prilabori kaj alirebligi la Esperanto-bibliotekon kaj vendi E-librojn.

Retpoŝta kontakto: muzeagrupo@esperanto.cz
Pluaj informoj:www.svitavy.cz, www.muzeum.esperanto.cz.

Unika ekspozicio pri desegnita humuro en Esperanto

Ĝis 3.6.2011 daŭras unika ekspozicio, prezentanta erojn el la bunta kaj ampleksa verkaro de la fama ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, kiu estas i.a. delonge aktiva esperantisto. Liaj desegnaĵoj estas konataj precipe el la gazeto Juna Amiko kaj diversaj libroj de Stefan McGill. Mallongaj komentarioj al la desegnaĵoj estas en la ĉeĥa, Esperanto, germana kaj la angla lingvoj.

La ekspozicio estas vizitebla en la Muzeo de Esperanto en Svitavy, urbo situanta en mezo de Ĉeĥio, en ĉarma regiono de la t.n. bohemia-moravia limlando. En la muzeo mem, situanta en belega historia vilao, videblas ankaŭ daŭra inform-ekspozicio en Esperanto, inkluzive informa tuŝpanelo. La urbo Svitavy konatas precipe kiel naskiĝloko de Oskar Schindler, germano famiĝinta kiel savinto de judoj dum la dua mondmilito. Pri lia polemikiga personeco ni povas multon interesan malkovri en la ekspozicio en la urba muzeo. Sed la loko proponas ankaŭ aliajn allogaĵojn por siaj vizitanto. Pli vi povas informiĝi en la oficiala urba retejo www.svitavy.cz
Pavla Dvořáková

La 27-a Internacia festivalo Nördlingen 27.12. 2010 – 3. 1. 2011 Kadra temo: LINGVOJ

Denove post unu jaro ni renkontiĝis en la bela bavara urbo Nördlingen por festi la 27-an IF. La urbo bonvenigis nin imprese blanke vestita. Pro rigora malvarma kaj neĝa vetero trajnoj malfruis kaŭzante problemojn al multaj partoprenantoj. Al la aranĝo aliĝis 111 personoj el 17 landoj, sed ne ĉiuj povis veni. Tamen la festivalo estis tre sukcesa. Belkolora IF-broŝuro konatigis nin kun la semajna programo. Ni ĝuis altkvalitajn prelegojn kaj vesperajn kulturajn prezentaĵojn. Pluraj prelegoj traktis la kadran temon pri lingvoj; ni povis konatiĝi kun la hebrea, armena, nederlanda, luksemburga, dana, rusa kaj ankaŭ kun lernigaj teknikoj por lingvoj. Tacuo Huĝimoto el Japanio klarigis pri idiolekto, dialekto kaj idiomo. Krome oni povis sperti gestan lingvon kaj lingvon de fabeloj. En la mondo ekzistas miloj da lingvoj, sed nia Esperanto estas la plej facila kaj belsona. Ni praktikadis ĝin ĉiutage en gaja, agrabla kaj amika etoso.

Estis okazo promeni en la urbo, rondiri la urban muregon, viziti preĝejan turon kaj lokan muzeon. Plurfoje ni povis sekvi vojaĝ-prelegojn kun allogaj bildoj: tra Rusio al Mongolio per transsiberia trajno, pri Kubo, Brazilo kaj Bona Espero, Maroko de la nord-afrika Atlaso ĝis Saharo, ĝui bildfabelojn kaj aŭskulti operojn.

Aparte interesaj prelegoj temis pri: kosmo kaj meteorŝtonoj, pri longitudo, pri reta Esperanta proverbaro, pri vintraj sportoj, pri efiko de korea ginsengo kaj kuracado laŭ la metodo de pastro Kneipp, pri Aleksandro Dumas kaj Antoine Galland kaj aliaj. Kun perkomputila foto-prilaborado konatigis nin Rémy, kiu mem sukcese spertiĝas en tiu ĉi ŝatokupo. Per mandalismo ni provis trovi solvojn pri la estonteco de IF. Tuj naskiĝadis ideoj kaj proponoj por plibonigoj… Filmo pri la pasintjara IF refreŝigis la memoron pri la antaŭa aranĝo.

Okazis la 4-a IVU, skribaj E-ekzamenoj laŭ la normoj de la Eŭropa Referenckadro, funkciis libroservo. “Posidelki” kun Ljuba el Rusio donis okazon agrable babili ĉe teo-trinkado kaj gustumi kelkajn bongustaĵojn el Rusio. Siajn novajn librojn prezentis dum aŭtora horo Mikaelo Bronŝtejn. Matene okazis gimnastiko, posttagmeze jogo, plurfoje eblis ĝui saŭnon. Mi, inspirita de vojaĝado en Kubo, invitis dancŝatantojn al afrokuba dancvespero. Interkonan, distran kaj internacian vesperojn gvidis Mikaelo Bronŝtejn, dagestanan vesperon Aĥman Junusov. Josi Ŝemer preparis interesan kvizon. Nia magiisto Triksini amuzis nin per novaj trukoj. Ĉiuvespere ni kunĝuis restadon en nia ŝatata “Knajpo”.

La 30-an de decembro ni tradicie ekskursas. Ĉi-foje ni vizitis la bavaran ĉefurbon Munkeno. Tie ni tagmanĝis en barelforma restoracio kaj iom promenis en la urbo. Sed la plej interesa kaj atendata parto de la semajno estas la silvestra nokto kun abunda bufedo, balo inaŭgurita per polonezo kaj speciale festa etoso dum bonvenigo de pluraj Novjaroj laŭ la diversaj horzonoj de la ĉeestantaj partoprenantoj. Do, brakumado, tostado kaj kisoj tiuvespere abundis.

Korajn dankojn kaj gratulojn al nia ĉeforganizanto Hans-Dieter Platz (HDP), kiu sukcese dum pluraj jaroj aranĝas por ni neforgeseblan semajnon kaj zorgas pri ĝia bona disvolviĝo. Jarfine ni renkontiĝos en la 28a IF, ĉi-foje en Xanten. Bonvenon al vi ĉiuj! Liba Gabalda

Ĉaretulo ludas basketbalon

35-jaraĝa viro Jan post sia malfeliĉa falo restas alligita al invalidĉareto. Kiel eksfutbalisto li ne volis rezigni pri la sporto kaj kun sia kamarado fondis basketbalan klubon, kiu nuntempe havas sep membrojn; ili sin regule trejnas.

Por tiu ĉi sporto ĉaretuloj bezonas specialajn ĉarojn, kiuj havas pli klinitajn radojn ol normale, ĝenerale – por pli granda rapideco kaj lertmovo. Al la radoj estas alligitaj radetoj por pli bona stabiligo. Sed ĉiu ĉaro estas originalo farita laŭmezure kaj ĝi kostas proksimume 60 mil kronojn. Sen la subvencio la klubo ne povus ekzisti.

La trejnlecionojn partoprenadas ankaŭ ne handikapitaj virinoj kaj ĉiuj sidante en la ĉaretoj komune sin trejnas. En la Ĉeĥa respubliko ekzistas kvar kluboj. La trejnisto de la pardubica klubo kredas, ke liaj membroj havos baldaŭ bonan sportan nivelon.

El la ĉeĥa ĵurnalo IDNES tradukis J.Rýznarová

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.