ANTAŬEN 2/15 JUNIO 2007

 

ANTAŬEN 2/15 JUNIO 2007

 

 

Miaj
neforgeseblaj travivaĵoj
el malproksima kontinento

 

Mi
lernis Esperanton kun kelkaj geknaboj en mia 10-a jaraĝo kaj
sopiris havi simile aĝan amikon en Usono. En la jaro 1993 mi
sukcesis kaj trovis Jozefon preskaŭ same aĝan. Lia familio
devenis el Vjetnamio. Kontraŭ mi, li estas tre vojaĝema,
kvankam lia familio ne apartenis al riĉuloj. Ni ambaŭ
eluzis eblecon amikiĝi skribe kaj parole helpe de la interreto
Nia reciproka babilado estis ofta kaj interesa.

 

Nia
unua persona renkontiĝo okazis dum la jaro 1996 en Prago ĉe
UEA kongreso. Li poste invitis min en Germanion, kie ni solenis la
Silvestran vesperon kaj Novan jaron. Ni tiam ankaŭ partoprenis
la renkontiĝon de Tutmonda Esperanto-junularo. Mi estis feliĉa,
ĉar mi kapablas paroli esperantlingve kun ĉiuj geknaboj el
multaj landoj. Post kelkaj monatoj mi invitis lin en mian hejmon, ĉar
preskaŭ ĉiuj miaj familianoj parolas
Esperanton .Jozefo tiam komencis lerni ankaŭ la ĉeĥan
lingvon kaj mia avino tre ĝojis pro lia ĉeĥlingva
vorto „babièka“.Jozefo kelkfoje vizitis nian domon, foje
ankaŭ venigis al ni sian kamaradon. Tiam ni komune kaj gaje
solenis la Paskajn festojn. Ĉiam venadas al ni, okaze de tiuj ĉi
festotagoj, multaj gekonatoj.

 

Pasintan
jaron mi kaj mia amikino Lucka estis invititaj por preskaŭ tri
semajnoj viziti Usonon. Jozefo rekomendis al ni, ke ni ankaŭ
prizorgu la kanadajn vizojn, ĉar ni vizitos Niagarajn
akvofalojn, kie li edziĝos. Estis surprizo por mi, ĉar li
neniam skribis aŭ parolis pri sia amikino. Sed sinsekve mi
kutimiĝis je penso, ke li eble ne bezonas havi inon. Li volis
ankaŭ scii de mi, kiujn urbojn aŭ pluajn interesaĵojn
ni dezirus viziti en Usono. Ni sukcesis ĉion aranĝi rilate
de la vizoj kaj la flugbiletoj.

 

Do,
alvenis la tago de nia forflugo. En Vaŝingtonon ni flugis per la
aviadilo „Air France“ trans Parizo. La flugbileto kostis
nur 15.500 Kronojn por unu persono, ĉar ni estis ankoraŭ
gestudentoj. La flugmaŝino aspektis kiel granda domo, ja,
destinita por 450 pasaĝeroj.
En la aviadilo ni estis informataj sur la seĝapogiloj dum la
tuta tempo pri la kontinuo de la flugo. Ĝi daŭris 10 horojn
kaj ni surteriĝis en Vaŝingtono – flugdistanco: 7 mil
km de Parizo.

 

En
Vaŝingtono ni estis agrable bonvenigitaj de Jozefo.

 

Post
la ripozo ni promenis tra tiu ĉi signifa urbego kaj pere de
metroo ni proksimiĝis al la plej gravaj vidindaĵoj. Ni
vidis diversajn muzeojn – de l´arto, de l´amerikaj
indianoj, la nacian muzeon de l´amerika historio, „Kapitol“-on
– la sidejo de kongresanoj, la registaran palacon, sed ankaŭ
„Blankan domon“- en ĝi regadis la usonaj prezidentoj
jam de la jaro 1800.(Ni ne povis, kompreneble, eniri internen kaj
trarigardi ĝin).

 

Post
kelkaj momentoj ni staris antaŭ Vaŝingtona monumento. Oni
informis nin, ke ĝi mezuras 169 m, ke estis konstruita en la dua
duono de la 19-a jarcento kaj ankaŭ, ke la monumento servas kiel
panoramejo por trarigardi la ĉefurbon. Ni vidis ankoraŭ
multajn signifajn historiajn konstruaĵojn, kiel ekzemple la
ŝtonan artaĵon memorige de la dua mondmilito, la monumenton
de la prezidento Lincoln en greka stilo, kiu nokte estis bele
lumigata. Sed ni volis vidi ankaŭ Novan Jorkon, pro tio ni
veturis per buso kvar horojn kaj pli poste ankaŭ en metroo.

 

Oho!
Kiam ni promenis tra „Brodway“(brodvej), ni ĝuis kaj
sentis esti preskaŭ formikoj antaŭ tiel nekredeble altaj
kaj grandaj konstruaĵoj kaj ĉielskrapantoj.

 

Jozefo
mendis tranoktadon en belega luksa hotelo, kiu troviĝas proksime
de Centralparko.En enirhalo staras modelo de „Empire state
building“ (impajr stejt bilding) 381 m alta kon-struaĵo –
plej alta nubskrapulo de la urbo post la jaro 2001 Ni rapidlifte
atingis la pinton kaj estis fotitaj en la 86-a etaĝo. Kaj Jozefo
estis perfekta gvidanto .El ĉiuj kvar mondflankoj ni vidis tiun
ĉi plej grandan usonan urbegon, ni rigardis al „Kvina
avenuo“(kvina evinjú) al Centrala parko, al Manhattan
(menhetn) – al la lokoj, kie staris la ĝemelaj
ĉielskrapantoj antaŭ la terorista flugatako en 11.9.2001.
Nuntempe rememoras tion la monumento, la rememor-simbola artverko. El
tiu ĉi alteco ni jam vidis la statuon de Libereco, kiun ni volis
ankaŭ viziti. Kiam mi esprimis pluan deziron viziti ankaŭ
la faman ponton “Brooklyn bridge“(brúklin bridž)
Jozefo miris, ne volis kompreni. Kaj kiam ni staris sur ĝi, ni
ekkomprenis Jozefon, ĉar la ponto, kiun ni konis el televidaj
programoj, estis rustita kaj ne aspektis bone.

 

Ni
per ŝipo atingis post 15 minutoj la faman statuon de Libereco.
50 m alta, konstruita en 1886 jaro kaj alveturigita el Francio. Niaj
koroj batis pli rapide – nia revo vidi la statuon je propraj
okuloj plenumiĝis.

 

Antaŭ
ni estis vojaĝo al Kanando. Ni uzis aŭtomobilon al
Baltimoro kaj tie en aerodromo bonvenigis nin John (džon), kunloĝanto
de Jozefo. Ni komune aerflugis al Buffalo (bafeleu) kaj per pruntita
aŭto ni forveturis al Niagaro. Ni tranoktis en bela hotelo. Kiam
ni vidis tie larĝajn litojn, ni pensis, ke la ĉambro devas
esti por kvar loĝantoj kaj ne nur por ni du.

 

Mi
komprenis, ke amerikanoj estas personoj pli grandaj kaj sufiĉe
pli dikaj ol ni. Ni rimarkis, ke ankaŭ ĉi tie grandegaj
hoteloj malbeligas la naturon.

 

Ĉe
la unua alrigardo je katarakto de Niagaro, denove pli rapide pulsis
la sango en niaj arterioj. La realeco ne estos forgesebla! Neimagebla
natura miraklo! Grandioza naturformo de la erozia agado. Ĝi
estiĝis post foriro de glacimonto sur la roko 100 m alta en la
mezo de la rivero Niagara, kiu kunligas Ontario kaj Erija lagojn ĉe
la landlimo inter Usono kaj Kanado.

 

Ambaŭ
landojn dividas ponto .La usona parto larĝas 51 m kaj la kanada
800 m kaj havas formon de hufofero. Per tiel nomata kaprina insulo ĝi
dividas la riveran katarakton je du fluoj. Alteco de la akvofaloj
estas 54 m. Pro erozio de la
falanta akvo la sojlo de la katarakto senĉese ŝanĝiĝas.
Sur la mapo de la erozio oni deklaras, ke dum 10 jaroj la sojlo
sinkas je 30 cm. 154 milionoj da litroj de akvo trafluas ĉiuminute.
Parte ĝi estas uzata por produkti elektran energion. En
videofilmo ni povus aŭdi grandan bruon de akvofaloj. Ili estas
nokte belege lumigataj. Ni veturis per ekskursa ŝipo rekten al
akvofaloj, preskaŭ sub ilin. Por ke ni ne estu tute malsekaj, ni
ricevis plastajn pluvmantelojn. Kiam ni proksimiĝis al la
katarakto, mi devis kovri fotoaparaton, ĉar la falado de akvo
aspektis kvazaŭ grandega pluvego.Tutan pluan tagon ni dediĉis
al Niagaro, ĉar ni ne povis plensatiĝi je ĝia
majesteco.

 

Kiam
du usonaj viroj ne interisiĝas pri virinoj kaj decidas komune
vivi, la usono leĝaro ne permesas tion, pro tio ili devas edziĝi
en Kanado. La edziĝceremonio okazis en vintra, ĉarme
aspektanta ĝardeno. Ĉe la ceremonio ne sufiĉas diri
nur JES, simile kiel ĉe ni, ambaŭ partoprenantoj devas
ripetadi multajn sentencojn laŭ la gvidantino, rigardi reciproke
en la okulojn kaj teni manojn unu de la alia. La solenaĵa edziĝa
ceremonio eĉ por viroj estas tre kortuŝa.

 

Ni
forlasis Niagaran katarakton kaj forveturis reen en Vaŝingtonon.
Poste ni traflugis la tutan Usonon al la ŝtato Nevada kaj
vizitis „Las Vegas“-on.

 

Nia
flugo daŭris kvar horojn kaj duonon, tranoktado estis en belega
hotelo „Tropicana“ ekipita per hotela baseno. Granda
diferenco en temperaturo – en Kanado dum monato majo estis
malvarme kaj tie ĉi en Nevada 37
ºC.
Pro tio en la baseno estis tre agrable. En „Las Vegas“
ĉie troviĝas hoteloj kaj kazinoj. Ŝajnis al ni, ke ĉi
tie estas la tuta mondo sur manplato. Ĉiuj famaj lokoj. Ni
promenis kaj en unu momento ni staris en Nova Jorko ĉe la
hotelo, en kiu ni antaŭ kelkaj tagoj tranoktis. Post kelkaj
metroj ni troviĝis ĉe la statuo de Libereco, kvankam ĝi
estis iomete pli malgranda. Post nelonga tempo ni promenis sur fama
ponto de „Brooklyn bridge“. Kaj tiu ĉi konstruaĵo?
Vere, estas Monte Karlo. Denove surprizo, post kelkaj paŝoj ni
estis kvazaŭ en Tunizo – antaŭ ni la granda
konstruaĵo „Aladin“. Mezepoka burgo Excalibur (de la
kelta reĝo Arturo) kaj post kelkaj momentoj ni vidis, ke antaŭ
ni estas itala havenurbo Venecio (ĉeĥe Benátky).
Jozefo gvidis nin al malnova parto de Las Vegas en la hotelon en la
formo de piramido –ĉu ni troviĝas en Egiptujo?
Sfingoj, palmoj kaj ĉie multe da ludaŭtomatoj. Ni
proksimiĝis al pariza Eifelturo kaj ne volis kredi al niaj
okuloj. Kaj jen – la plej luksa hotelo de Las Vegas-Bellagio,
kie estis filmita la konata filmo „Ocean´s Twelve“
(ĉeĥe „Paráci“) kun Georgo Clooney. En
la mezo de la hotelo troviĝas ĝardeno kun diversaj
artverkoj. Jen ni vidis la plej grandan fluantan fontanon el
ĉokolado. Antaŭ la hotelo ĉiuvespere funkcias kantanta
kolora fontano en granda arta lago.

 

Sed
venis la tempo forveturi al tute alia regiono. Ni veturis en pruntita
aŭto al Granda Kanjono (angle: Grand Canyon) trans la lago Mead.
Baldaŭ aperis antaŭ ni akvovalbaraĵo „Hoower“(húvr),
ĝi estas la sola konservujo da trinkakvo por Las Vegas. Videble
ĝi malgrandiĝas.
Post tri kaj duono da horo ni atingis el Las Vegas la plej okcidentan
lokon de Granda Kanjono. En la regiono de Usona Arizona kreis ĝin
la rivero Kolorado, kiu iras de la Montoj Rokaj al la Golfo
Kalifornia. La rivero eroziis la kanjonan valon en longeco de 350 km,
profunda kelkloke preskaŭ 2 km kaj larĝa ĉe supra
rando eĉ 16 km. La rivero eroziis bizarajn rokajn formojn en la
minaĵaj tavoloj. La kanjono mem estas parto de la nacia parko
ampleksiĝanta preskaŭ 5 mil kvadratajn kilometrojn. Sub ni
fluis la rivero Kolorado, la profundo atingas 1200 m. Ni observis
tiun ĉi grandegan kanjonon el kelkaj panoramejoj.

 

Pluan
tagon ni pruntis aŭtomobilon en la aerdromo kaj vizitis por du
tagoj la ŝtaton Kalifornion. Promenante en Los Angeles (los
enĝeles), precipe tra „Rodeo Drive“ (roudio drajf),
ni rimarkis, ke tiuj ĉi stratoj havas la plej luksajn kaj la
plej multekostajn vendejojn.

 

El
la bruego de grandurbego ni subite – unuafoje en nia vivo kaj
eble lastfoje atingis Pacifikan oceanon. Akvo estis agrable varma kaj
sala. Neniu banis sin, nur kelkaj surfantoj aperiĝis. Ni haltis
en la vilaĝo „Venice Beach“(vinis bíĉ),
kie esti filmita „Beverly Hills“

 

(bevrli
hils). Ni tie agrable matenmanĝis tipan kalifornan kafon kaj
patkukon kun frukto.

 

„Diru
al mi, kion vi ankoraŭ dezirus viziti“ – demandis
nin Jozefo, kaj ni nekuraĝe pepis preskaŭ unuspire –
ĉu Hollywood – almenaŭ de malproksime. Vidi almenaŭ
tiun ĉi surskribon. Kaj ankaŭ tiu ĉi deziro estis
plenumita. Kvankam en la tuta ĉirkaŭaĵo estis densa
fumnebulego (smogo), la surskribo ne estis klara, tamen ni estis tute
kontentaj. Pli poste ni staris antaŭ „Kodak-teatre de
Hollywood“ kie oni ĉiujare transdonadas filmajn premiojn
Oskar. Ni promenis sur “La trotuaro de gloro“ kaj sur tre
konata loko, kie troviĝas fingrosignoj kaj piedspuroj de ĉiuj
elstaraj filmaj eminentuloj.

 

Sed
ĉio havas sian finon, ankaŭ nia fabela eksterordinara
ekskurso al alia mondo.

 

 

La
14-an de majo ni estis denove en Vaŝingtono, en la dometo de
Jozefo kaj John kaj ni adiaŭis tostante per glasoj de nia
edziĝdonaco kaj ni preparis nin por la flugveturo hejmen el tia
ĉarma vojaĝo. Ni solaj ne povus tion aranĝi –
neniam povus ĉion pagi.

 

Ni tion sukcesis nur dank´ al Esperanto.

 

Petro Angelov Pardubice