De 17.5 ĝis 24.5.2024 okazis en urbo Pardubice festivalo „Multkultura semajno“ kiu al publiko proponas prezentadon de diversaj kulturoj kaj naciencoj vivantaj komune en la urbo. Lokaj esperantistoj de EK de dr-o Schulhof uzis inviton de organizantoj partopreni ĉe la aranĝo. Por lundo 20.5. en Biblioteka centro „U Vokolků“ estis preparita du hora programo „Renkontiĝo kun Esperanto“. Je komenco salutis partoprenantojn prezidantino de la festivalo sinjorino Baklíková kaj poste estis al publiko prezentita agado de esperantistoj de unuaj paŝoj ĝis nun. Por imago, kiel Esperanto sonas estis kantita fama ĉeĥa kanto en la lingvo kaj estis deklamitaj poemoj de poeto Vidman, unue en Esperanto, due en la Ĉeĥa.
La esperantistoj prezentis la lingvon el ĉiuj flankoj kiel utilan lingvon, parolis ankaŭ pri iliaj vojoj al la lingvo kaj pri spertoj de uzado.
Interesiĝantoj multe demandis kaj el respondoj eksciis kiel riĉa povas esti vivo kun Esperanto.
En najbara saloneto estis ekspozicio de esperantistaj librojn, gazetoj, revuoj kaj aliaj esperntaĵoj.
La aranĝon ankaŭ vizitis loka televizio V1 kaj preparis mallongan informon por siaj spektantoj. Ne mankis informoj je regiona radio kaj je interretaj rimedoj.
