Oni rememoris komencon de Esperanto en Pardubice

La lastan lundon de julio, la 27-an de julio 2026, ni kunvenis ĉe la Arbo de amikeco en la parko Bubeníkovy sady. Antaŭ ol ni komencis paroli, Láďa Hakl prizorgis la memorŝtonon antaŭ la Tilio de amikeco de Esperanto kaj purigis ĝin, kiun ĝi meritis post iom da tempo. La programo inkluzivis edukan ludon, kiun Láďa preparis hejme kun helpo de sia juna filino. Li alportis serion da fotoj de esperantistaj memorŝtonoj el diversaj anguloj de Ĉeĥio kaj Eŭropo, kaj ni provis diveni, kie ili troviĝas. Diskutoj komenciĝis pri la individuaj fotoj, kaj multaj rememorigis lokojn, kiujn ili mem vizitis.

Kunvenis dekunu anoj, inkluzive de du ukrainaj esperantistinoj kaj geamikoj el la Praga klubo. La programon kompletigis mallonga rememorigo pri unu el la gravaj ĉapitroj en la historio de Esperanto. Okaze de la dimanĉa Tago de Esperanto, Stáňa Nováková laŭtlegis iujn informojn pri la publikigo de la unua lernolibro de Esperanto en 1887 kaj ĝia traduko en la ĉeĥan. Ni ankaŭ rememoris doktoron Schulhof, la ondinton de Esperanto klubo en Pardubice. Pli poste ni ankaŭ tostis omaĝe al Ludoviko Lazaro Zamenhof, D- ro Stanislav Schulhof kaj je la sano de ĉiuj ĉeestantoj.

En la somera varmo estis oportune moviĝi al refreŝigaĵejo “Na Marině”, kurtpromene de la kunvenejo. Tie oni levis la temon pri la patrujo de la du esperantistinoj el Ukrainio, kiuj ĉeestis la renkontiĝon. Ili venas el Ĉernivco, urbo, kiu portas signifan spuron de la ĉeĥa arkitekto Josef Hlávka. La temo ankaŭ aperis pri la tiea universitato, la fama Ĉernivca Nacia Universitato nome de Jurij Fedkoviĉ, kies kampuso apartenas al la Monda Heredaĵo de UNESKO. Ĝi nuntempe funkcias ĉefe en la iama loĝejo de la metropolito de Bukovino kaj Dalmatio kaj estis konstruita surbaze de la planoj de la ĉeĥa arĥitekto Josef Hlávka. Do, ni transiris de fotoj de esperantistaj memorŝtonoj al la historio de Ĉernivco kaj ĝiaj ligoj al la ĉeĥa arkitekto Josef Hlávka.

Tio tute ne estis malmulte por unu somera renkontiĝo en Bubeníkovy sady en Pardubice.