La Klubo de E-istoj en Pardubice estis fondita en la jaro 1909 de MUDr. Stanislav Schulhof, kiu naskiĝis en la jaro 1864. Li estis escepte talenta homo, kiu laboris kiel dentisto, ĵurnalisto, dramisto, redaktoro, verkisto kaj poeto. Li eniris la historion de la monda E-literaturo per la kolektoj “Per espero al la despero”, “Kion la vivo alportis” kaj “Aŭtunaj floroj”. MUDr. Schulhof mortis en la jaro 1919 kaj lia domo, kie lia literatura heredaĵo estis kaŝita, estis detruita de bombo dum la Dua Mondmilito, do signifa parto de lia verko bedaŭrinde ne estas konservita. MUDr. Schulhof estas entombigita en la juda tombejo en Pardubice, kaj la E-klubo ankoraŭ prizorgas lian tombon ĝis hodiaŭ. La strato, kie staris la domo de lia familio, estas nomita laŭ MUDr. Schulhof. En la jaro 1973, post 3 jaroj da detala laboro, mia patrino Jarmila Rýznarová publikigis libron: MUDr. Stanislav Schulhof – Kuracisto – filantropo, elstara esperantisto.
La E-klubo prosperis, en la jaro 1913 jam estis 100 esperantistoj en Pardubice! Bedaŭrinde, dum la Dua Mondmilito la Klubo estis malfondita kaj ĝiaj agadoj malpermesitaj. Tamen, tuj post la milito la Klubo rekomencis siajn agadojn, komencis kunlabori kun la pardubica radio, organizis kursojn por infanoj kaj plenkreskuloj, kaj subtenis internacian korespondadon. La pardubica klubo ankaŭ havas grandan meriton pro la reinstalo kaj re-malkaŝo de la memorplakedo pri L. L. Zamenhof – la kreinto de Esperanto, en Františkovy Lázně en 1992 sur la loko de la E-monumento, kiun la nazioj malkonstruis en oktobro 1939.
Ekde 1995, la Klubo kunlaboras kun la Asocio de E-Handikapitaj Esperantistoj. Kiam ĝia fondinto, s-ro Josef Vaněček, mortis en januaro 1998, s-ino Jarmila Rýznarová fariĝis la prezidantino kaj petis S-inon Ludmila Srbová kunlabori pri eldonádo de la monata gazeto Informilo. S-ino Mirka Kosnarová estis elektita estrino de la Klubo en la jaro 2003 kaj S-ino Lenka Angelová estis elektita estrino de la Asocio en la jaro 2010, kiu ankaŭ organizis internaciajn eventojn, sekvante la ekzemplon de sia patrino – ekskursojn, turneojn, partoprenon en Universalaj Esperantistaj kongresoj (ekz. Lille, Nitra, Lisbono…). Ambaŭ kluboj strikte kunlaboras.
La E-revuo Informilo estas eldonata seninterrompe ekde 1985, t.e. dum 40 jaroj! El tiuj, 30 jaroj en Pardubice. S-inoj Ludmila Srbová kaj Mirka Kosnarová estas tiuj, kiuj klopodas, ke ĝi daŭre estas eldonata eĉ post la mortoj de sinjorinoj J. Rýznarová kaj L. Angelová en la decembro 2020 kaj marto 2021.
Membro de la EK Pardubice, sinjoro Josef Hron, kreis grandan retan vortaron kaj prilaboris, tradukis aŭ kompletigis ĉirkaŭ 400 artikolojn en la esperanta Vikipedio.
Ni volis planti Amikecan Arbon por la 110-a datreveno de la fondo de la klubo, sed malfavoraj situacioj en la formo de Covid kaj klimataj kondiĉoj, kiam la arboj sekiĝis, malhelpis nian deziron, tial ni nur hodiaŭ kunvenas. Tamen, mi kredas, ke nenio ŝanĝiĝas en ĉi tiu solena momento, kaj mi kredas, ke amikeco inter individuoj kaj nacioj daŭre disvolviĝos, ankaŭ danke al Esperanto!
