Informilo 4/2005
Enhavo :
Literatura vespero
Taglibro de Petr Ginz
K. E. Macan
Finkalkulo 2004
M. Handzlik
Kiu kapablas interpreti
El redakcia tablo
Invitiloj
Lingva anguleto
Literatura vespero, en kiu ne mankis Esperanto
Literatura vespero dediĉita al la nova libro de la ĉeĥa poetino Věra Ludíková okazis la 21-an de marto 2005 en Náprstek-muzeo en Prago. La aranĝon organizis la estraro de la muzeo kune kun la „Amerika klubo de damoj“ kaj la muzea salonego estis plenplena de homoj; la 80 preparitaj seĝoj se nesufiĉis, dekoj da ĉeestantoj estis devigitaj stari laŭlonge de la muroj.
En la programo estis legado de la nova mesaĝo de la poetino Věra Ludíková; ŝi mem legis la ĉeĥan originalon, poste la ĉeestantoj povis aŭdi fragmentojn de la mesaĝo en diversaj lingvoj: en la araba, tibeta, oroma kaj ankaŭ en Esperanto, dank´ al la klara profesia voĉo de s-ano Josef Vích. Poste kelkaj ĉeestantaj ĉeĥaj verkistoj kaj sciencistoj prezentis siajn proprajn mesaĝojn.
Samtempe en la salono estis vendata la nova libro „Sendu ĝin pluen III (Pošli to dál III). Libro de mesaĝoj al la homoj kaj al la Universo.“ Ĝi estas jam la tria libro de mesaĝoj, kiujn la poetino kompilis el siaj tekstoj kaj el tekstoj de pluraj dekoj de aliaj artistoj kaj fakuloj, en la libro ne mankas belaj ilustraĵoj de pentristoj, kontribuintaj al la libro.
La mesaĝon de Věra Ludíková oni povas legi ne nur en la ĉeĥa lingvo, sed ankaŭ en aliaj lingvoj, inter kiuj ne mankas la Esperanta traduko de Miroslav Malovec kaj ankaŭ la traduko en la evea lingvo fare de la togolanda s-ano Kokou Sagbadjelou, kiu la tekston tradukis el Esperanto. Cetere en la libro troviĝas ankaŭ lia propra mesaĝo en la evea, Esperanto kaj la ĉeĥa (fare de M. Malovec).
En la libro troveblas pluaj kontribuaĵoj de esperantistoj: la poemo „La Ripo“ en la nederlanda kaj Esperanto de Gerrit Berveling kune kun la ĉeĥa traduko de M. Malovec, la poemo „Malproksime“ de Čestmír Vidman kun la ĉeĥa traduko de M. Malovec, la poemo „Kiam mi versas“ de Eli Urbanová kun la ĉeĥa traduko de J. Rumler, plue sekvas ĉeĥaj kontribuaĵoj de la geedzoj Bergr, de Jiří Karen kaj pri Fr. Lazecký. Sed atuta estas la ĉeĥa artikolo „Štafeta“ de Miroslav Malovec, kiu informas pri la ĉeĥa kaj Esperanta verkisto František Omelka (1904 – 1960) kaj pri la historio de lia verko „Stafeto“, kiu priskribas la veran okazintaĵon en Alasko en la jaro 1925. Tiamaniere M. Malovec sukcesis sciigi ĉeĥajn legantojn pri verko de la Esperanta literaturo. Dank´ al s-ino Věra Ludíková en la libro de ĉeĥaj kaj kelkaj alilingvaj tekstoj tute ne mankas tekstoj esperantlingvaj kaj priesperantaj.
J. Patera
Aperis la „Taglibro“ de ĉeĥa knabo Petr Ginz
La eldonejo Trigon aperigis libron de Chava Pressburger „La taglibro de mia frato“ (titolo de la libro: Deník mého bratra), kiu enhavas ĉiutagajn notojn, kiujn en la jaroj 1941-1942 faris ĉeĥa knabo Petr Ginz (1928-1944). La knabo estis tre sprita kaj laborema, li verkis kelkajn literaturaĵojn kaj desegnis multajn bildojn, el kiuj „La luna pejzaĝo kun la Terglobo surĉiele“ fariĝis tutmonde konata.
La israela kosmonaŭto Ilan Ramon kunprenis la bildon en la kosman ŝipon Columbia por honori la knabon Petr Ginz, kiu pereis en germana koncentrejo Oswiecim kaj ĉiujn aliajn viktimojn de la holokaŭsto. Bedaŭrinde la kosmoŝipo kraŝis, en ĝi pereis la kosmonaŭtoj, inter ili ankaŭ Ilan Ramon. Forbrulis ankaŭ la bildo desegnita de Petr.
Petr Ginz estis filo de la esperantista familio Ota kaj Marie Ginz. La patro Ota estis multjara funkciulo de la tiama Asocio de esperantistoj en Ĉeĥoslovakio, kunredaktoro de la Ĉeĥoslovaka antologio, eldonita en Budapeŝto – ĉe ĝia tradukado kunlaboris ankaŭ lia edzino. Post la milito li estis kunredaktoro de la ĉeĥa E-gazeto „Esperantista“.
En la jaro 1956 la geedzoj elmigris al Israelo, kie vivis ilia filino Eva, kies nomo nun estas Chava Pressburger. En Israelo Ota Ginz plu aktivis en la E-movado, li tradukis esperantlingven la romanon de R.Kritz „Freŝa mateno“ kaj instruis Esperanton al Ilan Ramon, kiu poste fariĝis la unua israela kosmonaŭto. Pro tio Ilan Ramon kunprenis en la kosmon la bildon desegnitan de Petr. Ota Ginz mortis en la jaro 1976.
En la muzeo Yad Vashem en Jerusalemo estas konservataj multaj pentraĵoj kaj skribitaj tekstoj de Petr Ginz, inter ili ankaŭ kelkaj paĝoj de la Esperanta-ĉeĥa vortareto, kiun li skribis antaŭ la forveturo al la koncentrejo.
En ĉi-jara januaro Ĉeĥa poŝto eldonis poŝtmarkon en valoro de 31 Kč kun la portreto de Petr Ginz kaj kun la bildo de la luna pejzaĝo. Oni eldonis ankaŭ unuatagan koverton.
La 10-an de februaro en la librovendejo Fišer en Kaprova-strato en Prago la sinjorino Chava Pressburger subskribis la libron „Deník mého bratra“ kaj post mia saluto nome de la Praga klubo ŝi tre afable alparolis min esperantlingve.
La Internacia Astronomia Unio decidis nomi sep asteroidojn per la nomoj de la pereintaj kosmonaŭtoj el la ŝipo Columbia. Ĉeĥaj astronomoj proponis, ke asteroido portu ankaŭ la nomon de Petr Ginz. Sur la ĉielo do cirkulos jam kvar Esperantaj asteroidoj: Esperanto, Zamenhof, Ilan Ramon kaj Petr Ginz.
Jiří Patera
Antaŭ 80 jaroj mortis Karel Emanuel Macan
La 6-an de februaro 1925, do antaŭ 80 jaroj, mortis nia majstro, fondinto de la porblindula preso en Ĉeĥio, blindulpedagogo kaj muzikkomponisto, fondinto de nialandaj porblindulaj gazetoj Zora kaj Aŭroro, Karel Emanuel Macan. Li naskiĝis la 25-an de decembro 1858 en la orientĉeĥa urbo Pardubice, kie lia patro, konata fervoja fakulo, tiutempe laboris. Studinte la pragan mezlernejon, li perdis la dekstran okulon pro eksplodo de patrono. Spite tion li komencis la studadon en la teknika altlernejo, sed tie li tute blindiĝis. Tiam li revenis al sia granda amo, al la muziko, kiu fariĝis por li konsolo en la travivita malfeliĉo.
Lia muziktalento kaj diligento manifestiĝis tiel eksterordinare, ke en la jaro 1881 li povis esti akceptita tuj en la duan studjaron de la orgena lernejo, tiam iom simila al konservatorio. Lia instruisto fariĝis fama muzikkomponisto kaj pedagogo Zdeněk Skuherský, kiu ĉiam laŭdis liajn sukcesojn. En tiu lernejo Macan manifestiĝis ankaŭ kiel talenta muzikkomponisto: la studojn li finis per tre bona kaj laŭdata komponaĵo „ meso en dorika skalo“, kiun la publiko povis aŭskulti en la jaro 1884. Post la trapaso de la orgena lernejo li ankoraŭ studis komponadon private ĉe la fama ĉeĥa komponisto Zdeněk Fibich, aŭtoro de la mondfama komponaĵo “Poem“, ĉar Macan ĉiam volis helpi al siaj sortofratoj. Li komencis en la jaro 1890 viziti kursojn por instruistoj de blinduloj en Vieno, la ĉefurbo de tiama aŭstria-hungaria monarĥio. De la jaro 1891 ĝis 1922 li laboris kiel instruisto en la tiam konata blindul-instituto de Klar. Ties direktoro akceptis lin tien, sed nur sub la kondiĉo, ke li tute dediĉos sin al la instruista profesio kaj lasos la komponistajn aktivecojn, ĉar la komponaĵoj de Macan intertempe fariĝis sufiĉe konataj en lia pli vasta ĉirkaŭaĵo Tia kondiĉo estis por li granda bato; sed eĉ malgraŭ tio li pro la alta celo konsentis. Sed liaj komponaĵoj estis ludataj en Ĉeĥoslovakio ankoraŭ longajn jarojn, kelkajn el ili, ekz. liajn kantojn kaj arĉkvarteton oni ludas ankoraŭ nun. La plej grandajn meritojn havas majstro Macan sur la kampo de blindulpreso.
Jam fine de la XIX-a jarcento montriĝis libroj, presitaj en brajla skribo. Ĉe ni oni presis librojn jam tiam en la blindul-instituto en Brno, sed la presita libro restis ĉiam ankoraŭ rara.
Kiam eksplodis la unua mondmilito, alvenadis el batalkampoj ĉiam pli da blindigitaj soldatoj, por kiuj la vivo sen vidpovo fariĝis tre malfacila. Macan tiam ekkonis, ke ili bezonas ĉefe aliron al klerigo kaj entute al kulturo pere de legado. Li organizis grandskale kopiadon de libroj en blindulskribon: multajvolontuloj el la plej diversaj tavoloj de la socio senpage kopiis librojn por ebligi al blinduloj konatiĝon kun plejparte ĉeĥa literaturo.
Macan plue sciis, ke la ĉeĥaj blinduloj bezonas regulan presitan gazeton, kiu povus konatigi ilin kun la plej freŝaj informoj el la plej diversaj fakoj de homa scio kaj kun la stato de la en- kaj eksterlanda blindulmovado. Tial li kun kelkaj volontuloj prizorgis bezonatajn aparatojn kaj komencis kun la presado. La unua provo tuj sukcesa estis la libro, titolita “Jitřenka“ (Aŭroro), kiu krom la fragmentoj el la ĉeĥa literaturo enhavis ankaŭ jurajn artikolojn kaj multpaĝan klerigon pri Esperanto kaj ĝia signifo por blinduloj.
En la jaro 1917 li komencis eldonadi la unuan ĉeĥlingvan brajlogazeton “Zora (alia vorto por aŭroro), kiu sen interrompo aperas ĝis nun. Macan estis ĝia unua redaktoro preskaŭ ĝis la fino de siaj vivjaroj. Majstro Macan estis ĉiam konvinkita pri la granda signifo de E-o por blinduloj. Pri tio atestas jam la enhavo de la unua presita libro Jitřenka, siajn strebojn li daŭrigis per fondo de la E-lingva aldonaĵo de Zora, kiu kun la interrompo pro la dua mondmilito, aperas jam de la jaro 1920.
Per la eldonado de Aŭroro ne finiĝas la klopodoj de Macan pri la disvastigado de nia lingvo inter blinduloj. Li komprenis, ke ĉefa signifo de Esperanto estas en interŝanĝo de specifaj priblindulaj konoj kaj spertoj. Tial li en la jaro 1921 organizis la unuan kongreson de blindaj esperantistoj en Prago, kiu okazis en la kadro de Universala kongreso UEA, tiam ankaŭ okazinta en nia ĉefurbo. La unua IKBE en Prago metis fundamentojn por tutmondaj kontaktoj inter blindaj e-istoj, kiuj kondukis al la posta kreo de ilia tutmonda organizaĵo. La kongreso ankaŭ helpis al ekkono de la situacio de blinduloj en la unuopaj kongreslandoj. Eble la lasta aktiveco sur la por E- kampo estis la ĉeĥoslovaka propono de transskribado de ne Esperantaj literoj kun diakritikaj signoj en brajlon. En la fina decido ĝi ne estis aprobita, sed ĝi certe helpis al la funda diskutado pri la tiom grava problemo.
Pro la sugesto de Macan, kiu estis realigita nur poste, estis starigita la Internacia blindulafera informejo kaj statistikejo ( IBIS), kiu ebligis reciprokan interŝanĝon de informoj pri la stato de blindulafero en unuopaj landoj. Macan, pro la promeso donita al la direktoro de la blindulinstituto de Klar, preskaŭ forlasis la ĉeĥan muzikan vivon; sed li estis dum sia tuta vivo tiamaniere pritaksata komponisto, ke okaze de lia 60-a naskiĝo oni aranĝis tre sukcesan koncerton el liaj komponaĵoj, kiun ĉeestis eĉ la tiama prezidento de Ĉeĥo- slovaka respubliko Tomáš G. Masaryk. Karel Emanuel Macan jam 80 jarojn ne estas inter ni, sed la ĉeĥaj blinduloj kaj precipe e-istoj ĉiam rememoros liajn meritojn pri nialanda blindulpreso kaj gazetaro kaj pri la fundamentoj de la ĉeĥa organizado de blinduloj.
Jiří Vychodil
Ni rememoru la 14-an de aprilo la 88-an mortdatrevenon de la aŭtoro de Esperanto Dr. L. L. Zamenhof.
M. Handzlik: “Esperanto utilus al EU”
En ekskluziva intervjuo donita al Libera Folio la unua esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, Malgorzata Handzlik, rakontas pri sia laboro. La nova posteno komplete ŝanĝis ŝian vivon, ŝi rakontas:
–
ĉiusemajne lunde mi flugas al Bruselo aŭ Strasburgo kaj revenas ĵaŭde nokte. Vendrede, sabate kaj dimanĉe mi kutime estas en Pollando. Tiam okazas multaj renkontiĝoj, kiujn mi devas partopreni. Foje mia familio venas por kelkaj tagoj al nia brusela loĝejo.
Laŭ ŝi Esperanto povus doni multan utilon al la Eŭropa Parlamento kaj al la Eŭropa Unio:
–
Unue malplialtigon de la kostoj. Poste precizecon de la tradukado kaj veran kaj praktikan interkompreniĝon de eŭropanoj. Eŭropo malvolonte parolas pri lingvaj problemoj, malgraŭ ke ili daŭre okazas. Spite al la enormaj sumoj, kiujn kostas la multlingveco, ne ĉiam la kunsidoj de la komisionoj estas tradukataj al la lingvoj de ĉiuj partoprenantoj. La plej multajn dokumentojn mi kaj aliaj parlamentanoj ricevas angle.
Legu pli en Libera Folio http://www.liberafolio.org
Kiu kapablas interpreti?
Fojfoje eĉ esperantistoj bezonas interpretistojn, kapablajn labori profesinivele en budoj. Tio estas malfacila laboro: samtempe interpreti el Esperanto en la anglan kaj inverse, aŭ por aliaj lingvoj. Pro la nervostreĉa laboro profesiuloj alternas ĉiujn 20-33 minutojn…
La Nitobe-kolokvoj en Prago 1996, Berlino 1999 kaj pasintjare en Pekino bezonis tiajn spertulojn. Por tiaj kaj similaj aranĝoj kun kelkaj laborlingvoj, direktitaj al la neesperantista publiko, nur ege malfacile estis troveblaj laborpretaj homoj.
Nur esceptokaze je nia dispono estis profesiaj interpretistoj, ne por Esperanto, ili ne ekzistas. Ili tamen profesie interpretis por aliaj lingvoj kaj samtempe bone regas Esperanton. Ili konas la metion de interpretado kaj kapablas plenumi la atendojn. Bedaŭrinde ekzistas grandaj miskomprenoj pri la temo, interalie laŭ jena skemo:Mi bone konas Esperanton, sekve mi kapablas traduki; mi kapablas traduki, sekve mi kapablas interpreti ktp. Tio nur malofte funkcias.
Kiel konate, ankaŭ bonaj konantoj de la lingvoj ne nepre kapablas bone traduki en sian gepatran lingvon aŭ el ĝi Esperanten. Oni ja devas konscii pri diversaj problemoj por tion bone fari. Kaj nur malmultaj bonaj tradukistoj aŭ regantoj de la lingvoj samtempe havas la lerton (kaj la nervojn) interpreti. Ekzistas kelkaj tiaj homoj, kiuj ja interpretis ekz. dum la Nitobe-simpozioj. Sed ankaŭ estas fakto, ke ne ĉiu el la volontuloj liveris akcepteblan rezulton.
Diversaj spertoj montris, ke estas urĝe necese sisteme serĉi talentulojn. Tio signifas, ke UEA (la Centra Oficejo) devus scii:
a) Kiu esperantisto estas profesia interpretisto, samtempe bona lingvospertulo kaj pretus se necese interpreti “siajn” lingvojn en Esperanton, respektive el ili en “siajn” lingvojn?
b) Kiu esperantisto, eĉ ne estante profesiulo, tamen disponas pri la necesaj kuraĝo, lerto kaj spertoj?
Estus tre dezirinde, se tiuj malmultaj profesiaj interpretistoj en niaj vicoj ne nur disponigus siajn spertojn kaj kapablojn por konkretaj aranĝoj, sed – eble en la kadro de trejnseminarioj – helpus trovi kaj kvalifiki taŭgajn personojn, kiuj fariĝus nia interpretista rezervo. Interesatoj pri la temoj plej bone sin direktu al la Centra Oficejo. (retadreso: “uea@inter.nl.net“)
Detlev Blanke
El redakcia tablo:
La redaktorino adiaŭis kun larmoj en okuloj la malnovan kopiomaŝinon, je kiu ŝi dum 7 jaroj kutimiĝis kaj nun en la redaktejo staras nova moderna kopioaparato, digitale ligita kun la komputilo. Post la unua cento da ekzempleroj ĝi montris diablajn kornetojn, ke la redaktorino devis atendi servisteknikon por kontroli aparaton. Riparo ne helpis, eĉ ne plua vizito de la riparisto. Post atendo de pluraj tagoj estis alportita alia aparato. Espereble post ia tempo kiel redaktorino, tiel la aparato kunrepaciĝos.
I N V I T I L O J :
Lanĉov:
La redakcio ricevis invitilon por 53.Somera Esperanto tendaro en Lanĉov – suda Moravio, kiu okazos en tri etapoj de 3.7. ĝis 16.7., de 17.7. ĝis 30.7., de 31.7. ĝis 13.8. 2005. Krom kursoj de Esperanto okazos ankaŭ de angla, germana, franca, rusa kaj hispana lingvoj. La renkontiĝo de iamaj partoprenintoj okazos 13.8.-14.8.2005. Kontakta adreso por pluaj informoj: Esperanto Třebíč, Esperantistů 3, 674 01 Třebíč, tel./fakso: 568 841 909,
e-mailo: esperanto.trebic@volny.cz
Plzeň:
1) Okaze de centjara datreveno de Esperanto en la Pilseno realiĝos E-ekspozicio de 16.–27.5.2005. Solena renkontiĝo okazos de 20.-21.5.2005 en Ruĝa saloneto de bierfabrikejo Prazdroj.
2) Venu al la IV. turisma E-renkontiĝo en Plasy en la tagoj 9.-12.6.2005
3) 14-a dektaga tradicia tendaro okazos en Nekvasovy komence de aŭgusto.
Pluaj informoj kaj aliĝiloj estas riceveblaj ĉe s-ano Václav Kaprál, CZ-331 51 Kaznějov 252 aŭ rete: esperantoplzen@centrum.cz
Pardubice:
Regula sabata lingva seminario nun estos la 30-an de aprilo en klubejo de EK+AEH en Pardubice je la 9.30 – 15 h., strato Na Okrouhlíku 953/21. Buso de la stacidomo numero 8 aŭ 12 aŭ trolebuso numero 2.
Kiel diferencas prezenti kaj reprezenti?
Mi legis: La portreto reprezentas virinon de la familio Fürstenberg. Ĉu bone?
La nova Plena Ilustrita Vortaro (PIV) traktas la verbojn prezenti kaj reprezenti kiel aŭtonomajn radikvortojn pro malproksimeco de ties signifoj. Ambaŭ verboj originas en la latina lingvo: praesentare kaj repraesentare. Evidente temas pri unu sama radiko kaj la prefikso re, do ankaŭ la esperantan duopon ni povas laŭetimologie trakti tiel.
praesento, -are: transdoni, liveri,
repraesento, -are:
1. denove prezenti, antaŭ oni aktualigi; imiti (virecon, latine virtutem);
2. senprokraste fari, plenumi;
3. (en la mezepoka kaj novtempa latino) reprezenti.
Esperantaj signifoj laŭ la nova PIV:
prezenti:
1. Meti ion antaŭ iu. Ekz.: Prezenti tason al invitito.
2. Konduki iun antaŭ aliaj personoj kaj konigi tiun al ili. Ekz.: La princo prezentis sian fianĉinon al la kortego.
3. Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io. Ekz.: Prezentu al vi mian embarason.
4. Meti antaŭ ies okuloj ion faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto. Ekz.: La bildo prezentas virinon.
5. Ludi antaŭ publiko teatraĵon aŭ filmon. Ekz.: Mi prezentas dramon.
6. (io) Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj. Ekz.: La afero prezentas malfacilaĵon.
7. (io) Montri la karakterizajn trajtojn de io. Ekz.: Vesto homon prezentas.
reprezenti:
1. Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de ties taskoj kaj rajtoj. Ekz.: Ambasadoro reprezentas sian regnon.
2. Vojaĝi kaj komerci en la nomo de iu firmo. Ekz.: Li reprezentas firmon Hachette.
Konkludo: La verbo reprezenti en la legita frazo estas uzita malĝuste, ĉar la celata signifo identas kun la verbo prezenti n-ro 4 (vidu supre). La sole ĝusta versio: La portreto prezentas virinon de la familio Fürstenberg.
J. Werner
Kara leganto,
Vi scias, ke ni sendas al Vi regule nian gazeton Informilo kaj kvaronjare suplementon Antaŭen. Sed ekzisto de nia gazeto kaj entute asocio AEH dependas rekte de Via financa subteno. Ni dankas al Vi, ke Vi ne forgesis pagi Vian kotizon – abonon por la jaro 2005.
red.
INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ tel. 466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj