Informilo 5/2005

Informilo 5/2005

Enhavo:
Ekumena renkontiĝo de esperantistoj
La XX-a lingva seminario en Skokovy
El la mondo: E-en la filmo , Kolektaĵoj Fajszi
100-a jubileo en Bulonjo
Brusela lingvobatalo , Prelegu en Vilnius
Invito al Šumperk
Mia ceramik-farado
Eĉ ĝentileco iam kulpas
Lingva anguleto

Ekumenta renkontiĝo de katolikaj esperantistoj

Katolikaj esperantistoj organizis komence de la  marto 2005 ekumenan renkontiĝon en franca urbo Strasburgo por reprezentantoj el vico de eŭropaj landoj. En la programo krom diservoj estis prelegoj kaj diskutoj pri spertoj de novaj kaj kandidataj ŝtatoj de Eŭropa Unio.   La kulmino de la renkontiĝo estis vizito de la kunsido de Eŭropa parlamento kaj interparolo kun iliaj deputitoj.

Esperantistoj interesiĝis krom aliaj pri spertoj kun sistemo de la tradukado en ĉiujn lingvojn de membraj ŝtatoj. Kiel konstatis la vicprezidanto de la katolika sekcio de ĈEA inĝ. Jan Kalný, la eŭrodeputitoj konsentis, ke helpe de eluzo de internacia lingvo kiel ponto malaperus multaj problemoj en  Eŭropa parlamento.

( laŭ katolika semajna ĵurnalo)

La XX-a lingva seminario en  Skokovy

Dum tre bela vetero pasis semajno en Bohemia paradizo en Skokovy de 11. –17. 4. 2005. Ĝi estis jam la XX-a lingva seminario de AEH – Asocio de Handikapitaj Esperantistoj. Ne ĉiuj povis ĝui la tutan semajnon, sed entute 50 personoj partoprenis. Nia nederlanda gasto Peter restis eĉ pli longe. Loka klubo petis lin prelegi pri sia lando en Mladá Boleslav al studentoj de Universitato de la tria aĝo. Esperantistoj interpretis lian prelegon ĉe la  granda mapo de Nederlando.

Dum la seminario aperis kelkaj komencantoj kaj interesantoj. Estraranoj de ĈEA s-anoj Chrdle kaj Pluhař dediĉis al ni tempon kaj prezentis librojn kaj sciigis al ni informojn.

Antaŭtagmeze la partoprenantoj perfektigis siajn konojn en kvar grupetoj, kiujn gvidis ing. J. Werner, M. Turková, L. Filipová kaj J. Drahotová. Frua posttagmezo apartenis al printempa verda naturo. Oni povis la unuan fojon trairi „Padon de Drahoš“, kiun post longa penado permesis lokaj institucioj realigi, sed nur por bezonoj de pensiono ESPERO. Geedzoj Stibůrkovi kaj s-ino Drahotová indikis la vojon per verdaj palisetoj, enbatitaj profunde en la teron. La vojeto gvidas paŝantojn laŭ rokaro kaj arbaro, proksime de la pensiono.

Vesperaj prelegoj estis ĉiam riĉigitaj per abunda diskuto kaj iuj vesperoj ne enhavis nur prelegon unu. Estas necese laŭdi prelegon de Majka Pichová pri ŝia laboro kun ceramiko, kun montraĵoj de la procedo de la laboro. Cetere ĉiuj prelegoj estis valoraj kaj informoj utilaj.

Grava estos ekspozicio en Plzeň okaze de centjara jubileo de la klubo kaj akompana programo, pri kiu parolis al ni s-ano Václav Kaprál.

La venonta seminario okazos de la 7-a ĝis la 13-a de novembro 2005.

Jindřiška Drahotová

Aldono de Jan Werner:

Bieno de Dlask  en Dolánky apud Turnov

       La partoprenantoj de la lingva seminario en Skokovy ĉi printempe vizitis la rare konservitan monumenton de popola arkitekturo en Jizera-regiono, la Dlask-bienon, konstruitan en la jaro 1716. La komplekso de trabdomoj estas ekde 1957 parto de etnografia sekcio de la Distrikta muzeo de Bohemia Paradizo en Turnov. La vizito vekis seriozan intereson kaj la bieno prezentiĝis ankaŭ kiel temo en la konversacia rondo de la seminario. Malfacilaĵoj montriĝis en priskribado de konstrufakaj aferoj.

El la mondo

Esperanto en la filmo “Blade: Trinity”!

Mi ĵus vidis la novan filmon “Blade: Trinity”, kaj estis E-o en la filmo!

      En unu sceno klare videblas reklamo kun la nomo “Esperanto” en grandaj literoj. En alia sceno, persono aĉetas ĵurnalon kaj parolas Esperante kun la proprietulo de la kiosko.

En tria sceno estas dulingva signo ĉe la enirejo de policejo, kun la vortoj “Police/Policejo” kaj “Protect and Serve/Protekti kaj Servi”. Kaj en kvara sceno, persono vundita batalante kontraŭ vampiroj konvaleskas en lito kaj rigardas la filmon “Incubus”.

      Granda tago por Esperanto!

Ismael Ejarque Doménech,  ismaelejarque@yahoo.es

     
mi dimanĉe spektis la filmon. Bedaŭrinde la dialogo preskaŭ tute ne aŭdeblas, ĉar samtempe sonas ruslingva traduko de la frazoj. (En la  originalo estis nur la E-lingvaj frazoj kaj anglaj surtekstoj.) Tamen la  ŝildo kun E-aj surskriboj “Policejo” kaj “Protekti kaj asisti” (apud la samaj anglalingvaj) bone videblas en centro de la ekrano dum 2-3 sekundoj.

Garik Kokolija

Kolektaĵo Fajszi: pli ol 10.000 E-libroj!

      La persona kolektaĵo de Károly FAJSZI estis unu el la plej granda privata Esperanto-biblioteko, havanta pli ol 10.000 Esperantajn librojn kaj eldonaĵojn.

Pri la kolektaĵo multfoje aperis artikoloj en la Esperanta-gazetaro, sed post la pasintjara forpaso de s-ro Fajszi daŭre venas demandoj al Hungario pri la sorto de la libro-kolekto.

La kolektaĵon aĉetis la Hungara Ministerio pri Kulturo, kaj transdonis ĝin al “Landa Fremdlingva Biblioteko” (hungare: Országos Idegennyelvû Könyvtár, OIK) por prizorgado kaj utiligado.

La unua parto de la katalogo (bibliografia priskribo de 5200 libroj) aperis en 1991, la dua volumo estas ĝuste nun presata.

Datenoj de la unua volumo estas jam aldonataj al la elektronika kaj interreta serĉilo de la biblioteko, kaj tiel okazos ankaŭ al la datenoj de la dua volumo.

La kolektaĵo mem estas lokita al aparta balkono en la biblioteko, sed pro ĝia valoro kaj aparta specifaĵo ĝi estas vizitebla nur post anticipa sinanonco kaj interparolo kun la respondeca dungito de la biblioteko.

Se vi estas en Budapeŝto, indas enprogramigi la viziton al la Biblioteko.

Kontaktadresoj:  Biblioteko “OIK“

Adreso: Molnár u. 11. HU-1056 Budapest (en la urbocentro)

Telefono: +36 (1) 3182772 (petu sinjorinon Böde Józsefné)

Retpaĝoj: http://www.oik.hu

Retpoŝto: bode.ilona@oik.hu
(Sinjorino Böde Józsefné)

Sukcesa 100-jara jubileo

      Laŭplane okazis en Bulonjo-ĉe-Maro simpozio organizita de UEA, kaj internacia amikeca renkontiĝo organizita de Nordfranca Esperanto-Federacio, kune kun pluraj aliaj asocioj: UFE, SAT-Amikaro, Franca Federacio de Esperantistaj Fervojistoj, JEFO, Belga Federacio kaj Brita Esperanto Asocio.

Ambaŭ aranĝoj estis tre sukcesaj; ili allogis multajn partoprenantojn kaj la programeroj estis senescepte altnivelaj: prelegoj de fakuloj, distraj aranĝoj, ekskursoj.

Certe la plej emocia momento estis la sabata mateno, kiam oni inaŭguris la renkontiĝon en la sama teatro kiel en  la jaro 1905 kaj poste parade iris tra la urbo al la Zamenhof-placo, kie staras la busto de la kreinto de Esperanto.

Claude Nourmont

Brusela lingvobatalo

      La kolizio inter la franca kaj angla akriĝas en EU-Bruselo. La EU-Komisiono havas tri laborlingvojn: la francan, anglan kaj germanan. Ĝis 1995 la franca estis la lingua franca, rolo kiun ĝi pli kaj pli perdas al la angla.

En la gazetaraj konferencoj de la Komisiono nur ekde 1995 la angla estas uzata apud la franca. La germana, kvankam plej granda nacia grupo de ĵurnalistoj, ne estas permesata por starigi demandojn al la Komisiono tie – same ne en aliaj EU-lingvoj. Ĝis nun tamen estis plenlingva interpretado de gazetaraj konferencoj de EU-Komisionano. Nun post la plilarĝigo kaj 20 lingvoj tiu praktiko renkontas siajn limojn. Pro kostoj kaj mankantaj homfortoj la Komisionanoj povas oferti nur interpretadon al sia gepatra lingvo kaj la tri Komisionaj laborlingvoj.

Hispanio kaj Italio timas nun, ke iliaj lingvoj malaperas kiel ilo en la EU-instancoj. Ekde kelkaj semajnoj tieaj ĵurnalistoj ĉe ĉiu momento demandas al la Komisiono, kial ne ekzistas interpretado al iliaj lingvoj. Politikistoj el ambaŭ landoj kuraĝigas la ĵurnalistojn starigadi tiun demandon al la Komisiono sub Barroso.

Prelegu ankaŭ vi en Vilnius!

Karaj, En Gotenburgo kaj Pekino, ni organizis en la kadro de la Universala Kongreso specialan kaj tre sukcesan klerigan tagon, en kiu okazis plej diversaj kunvenoj – pri la lingvo Esperanto, pri ĝia historio, pri la kongresa lando, pri novaj metodoj de informado pri kiel organizi kongresojn, ktp. Multaj kongresanoj partoprenis (verŝajne eĉ plimulto de la kongresanoj) kaj sekve iris hejmen kun novaj ideoj kaj nova entuziasmo. En Vilno ni denove prezentos nian Klerigan Tagon. Ni invitas vian partoprenon.

Ĉu vi en via urbo aŭ lando ellaboris sukcesan elpaŝon en la disvastigo de Esperanto? Eble vi trovis manieron enpenetri la lokan gazetaron, aŭ utiligas lokajn foirojn por prezenti Esperanton, aŭ ellaboris novajn kaj trafajn informilojn, aŭ organizas novstilajn kongresojn aŭ kunvenojn.  Ni deziras, ke tiuj bonaj ideoj cirkulu en la Esperanto-movado kaj ke  vi prezentu ilin en nia Kleriga Tago.

Ĉu vi aparte interesiĝas pri iu aspekto de lingvoj – pri la minoritataj lingvoj en via lando, aŭ pri la stato de la angla lingvo, aŭ pri lingvoinstruado? Ĉu vi havas ion seriozan por diri pri la lingvo Esperanto kaj ĝia funkciado? Se jes, proponu vin kiel parolanton en la Kleriga Tago. Ĉu vi havas ion por diri pri la historio de nia lingvo, eble en via regiono? Ĉu ion pri la Esperanto-literaturo, kiun eble vi aparte studis aŭ deziras prezenti? Aŭ pri tradukado? Aŭ pri utiligo de Esperanto  en interreto? Aŭ pri Esperanto en radio? Aŭ en scienco?

Bonaj ideoj kaj interesaj informoj abundas en nia movado, sed ili ofte ne atingas la tagolumon. Jen okazo por prezenti viajn ideojn kaj opiniojn. Ni ankaŭ aparte interesiĝas pri plenaj programeroj. Se du-tri personoj deziras kune prezenti ion novan, aŭ organizi podian diskuton pri iu temo, ili nepre proponu tion.

Tradicie, nur fakaj asocioj kaj instancoj de UEA aŭ aparte invititaj personoj havis rajton prezenti programojn en la kadro de la Universalaj Kongresoj. Nun, per la Kleriga Tago, la vojo estas malfermita ankaŭ al vi. Kaptu la okazon! Sendu vian proponon kiel eble plej baldaŭ al mi (tonkin@hartford.edu). Ne prokrastu!

Humphrey Tonkin

Invito al Šumperk

       La tradicia printempa renkontiĝo en Šumperk okazos sabate la 14-an de majo 2005. Ni kunvenos en la stacidomo je la 9.45 horo. Ni promene trarigardos la rekonstruitan monaĥejan preĝejon (10.30 h.) kaj la konstruon de Meza sanlernejo (11.00 h.).

Post la tagmanĝo sekvos anoncoj el kluboj kaj prelego pri Egiptio.

Kore invitas esperantistoj el Šumperk

Vala + Janík

Mia ceramik-farado

Denaske mi preskaŭ ne kapablas iri, pro tio mi uzas ĉareton. Mi pensiiĝis, sed ne rezignis, mi  havas multajn hobiojn. Inter ili apartenas Esperanto kaj ceramiko. Mi volus diri al vi, kion mi faras el ĝi.

Mi admiras argilon, ĉar ĝi estas mola, humida, fleksema. Ĝi lasas sin modli, knedi, preni, kurbigi, kunplekti, ruli, volvi. Ĝia avantaĝo estas, ke estante malmola, sufiĉas ĝin trempi kaj oni povas uzi ĝin denove. Por mi ĝi estas granda helpanto. Kiam mi  suferis pro spasmoj, ĝi efikis malstreĉe. Kiam la geinfanoj de mia frato estis malgrandaj, oni ne volis, ke ili iradu en ceramikejon, ĉar ili tie „dekorus“ la faritaĵojn per siaj fingretoj, aŭ ili falus en glazuron. De tempo al tempo Věrka al ili alportis argilon en kuirejon. Foje mi estis ĉe ili vizite kaj Věrka diris al mi: „Provu tion!“ Mi la argilon nur premis, sed mi sentis kvazaŭ la argilo dirus „Eble vi povos uzi min, post iu tempo.“

       Antaŭ kvar jaroj, kiam mi diversmaniere korpekzercis, mia korpo al mi sufloris, ke mi faru ion mane. Komence mi senŝeligadis cepon kaj ajlon. Poste mi en speciala ĵurnalo por handikapuloj vidis reklamon por ceramika kurso. Ĝi okazas en la domo Exodus en Třemošná apud Plzeň. Tiu domo havas senbarierajn loĝejojn, ceramikan kaj teksan laborejojn. La kurso daŭras  unu semajnon. Aliĝinte, mi faris diversajn aĵojn, inter ili pladeton. Mi diros al vi, kiel mi ĝin pretigis.

El argilo mi faras rulon volvitan kiel serpenton, tiun mi enmetas sur fundon de gipsa formujo kaj tie mi la rulon dispremas, por ke ĝi estu kiel volvaĵo videbla nek interne nek ekstere. Poste mi ringe volvitajn rulojn metas en du tavoloj super si, supren mi aldonas longan serpento-rulon, kiu la pladeton firmigas. Ĉion mi dispremas tiel, ke interne estu pladeto glata kaj ekstere la ruloj estu videblaj. Fine per malseka spongo mi la pladeton interne elfrotas, por ke la ruloj estu kunligitaj. En la gipsa formo la produkto devas resti unu tagon. Post ĝia elpreno oni devas ĝin ĉirkaŭe distranĉi. Kiam la pladeto estas malmola, oni metas ĝin en fornon unue – tiu procedo nomiĝas ardigo. Glazura substanco estas diverskolora fajna sablo, kiun oni devas bone dismiksi en akvo. Ĝi devas aspekti kiel kremo kaj grasaĵo, por ke oni povu ĝin bone prilabori. Malbone dismiksita glazuro malsuprenfluas, malbone alteniĝas kaj post bakado ĝi estas senkolora. Se ĝi estus tro densa, ĝi malfacile tavoliĝus, formus makulojn kiel insuletojn, malbone kunfluus.

La pladeton mi glazuras tiel, ke mi donas ĝin sur malgrandan pentro-diskon, unue mi glazuras la internon, poste la eksteran surfacon. La diskon mi uzas, por ke mi povu turni la pladeton. Kiam ĝi estas per glazuro plene ŝmirita, mi donas ĝin en fornon tuj, ĉar la akvo en la freŝa glazuro sekiĝas rapide. La unua bakado okazas ĉe 800°C kaj la posta ĉe 1500°C.

Mi faras ankaŭ malgrandajn bildajn figurojn kun floretoj. Unue mi pretigas bulon, kiun mi bate platigas. Poste sur la plataĵon mi kunmetas nevolvitajn ruletojn, etajn buletojn kaj platetojn. Ili kune formas floretojn, kiujn mi sur la argilan bazon gluas. Kiel gluon mi uzas ŝlimon, ĝi estas argilo miksita kun akvo. En lokoj, kie mi gluos la floretojn, mi skrapas la argilon per pikstangeto, unuopajn partojn de ĉiu floreto mi ŝmiras per ŝlimo kaj gluas. Fine mi per la stangeto trapikas truon por pendigo.

Majka Pichová

Eĉ ĝentileco iam kulpas…..

       Multaj jaroj jam forfluis de priskribita okazintaĵo, kiun rememorigas unu enskribaĵo en kroniko de la  E-klubo en Česká Třebová.

En iu belega somera tago alveturis en nian urbon inĝ. Fred Mawson el Anglio, bonega esperantisto, spertulo pri ĉeĥa muziko (Smetana, Dvořák ktp.). Preskaŭ samaĝa Jindřich, ankaŭ sperta esperantisto, akceptis inviton de esperantisto Miloš viziti lian kabanon, lokigita en valo proksime de Česká Třebová. Miloš transdonis ŝlosilon de la kabano al Jindřich kaj tiu kun Fred veturis per aŭtobuso. Miloš kun mi prenis refreŝaĵon kaj ni sekvis ilin piede. Subite Miloš ekkriis: „Mi forgesis atentigi Jindřich, ke tuj post la enirpordo de la kabano troviĝas malfermita pordo-klapo en la kelon!“ Kaj tuj ni rapidis kaj ambaŭ ni ege timis.

Alveninte al la kabano ni aŭdis el interne laŭtan ridon. En la kabano sidis sur la benko Fred kaj Jindřich kaj ambaŭ ridegis. Kial? Kiam ili ambaŭ venis al la kabano, Jindřich malfermis la enirpordon kaj diris al Fred: „Bonvolu eniri“. „Ne, nur post Vi,“ respondis Fred. „Vi estas nia kara gasto, bonvolu eniri!“

Poste sekvis ambaŭflanke kelkaj ĝentilaj frazoj kaj la kabanon eniris kara gasto Fred, kiu tuj falis en la kelon! „Feliĉa“  falo en la kelon restis sen vundigo kaj ambaŭ maljunuloj ege sincere ridis. Kaj post la refreŝiĝo eĉ pli!

Bedaŭrinde, Fred, Jindřich eĉ Miloš jam troviĝas en Esperanta ĉielo, sed instruo, kiel en la fablo, restas:  Ĝentileco ne ĉiam estas konvena.

J.Pištora

Lingva anguleto

Amaskomunikiloj, mediato

       Oni demandas, kiel traduki la ĉeĥajn vortojn „média“, resp. „masmédia“. Ilian signifon ni imagas kiel rimedojn de amasa komunikado (masové sdělovací prostředky). Al anonima homamaso de akceptantoj ili portas mesaĝojn pere de granda nombro de identaj kopioj (en la formo de presitaj ekzempleroj, signalo, magnetaj kopioj, filmkopioj, flugfolioj, afiŝoj k.s.). Rimedoj de amasa komunikado estas verdire monologaj, nur en unu direkto ili rapide disvastigas informojn, disvastigas amaskulturon. Ili helpas eliminadi diferencojn inter urboj kaj vilaĝoj, inter klera „elito“ kaj amaso. Aliflanke ili estas konsiderataj rimedo de ĝenerala manipulado, kaŭzo de malseriozigo kaj vulgarigo de homaj pensoj kaj sensoj, la ĉefa vastiganto de konsuma pensmaniero. Ili signife partoprenas la evoluon de t.n. amasa socio.

En Esperanto ne eblas la nocion nomi „masmedioj“ aŭ „amasmedioj“, ĉar la vorto medioj ne estas ekvivalento de la supre priskribita ĉeĥa „média“. Ĉar temas pri iloj de komunikado, ni povas „masmédia“ nomi amaskomunikiloj. Nova Ilustrita Vortaro krome enhavas singularan nocion mediato, kiun ĝi eksplikas kiel „unu el la amaskomunikiloj“.

 Jan Werner

Ne forgesu ĉeesti sabatan lingvan seminarion  en Prago (Ve Smečkách 25) la 28-an de majo de la 9-a ĝis  la 13-a h.
red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: 
www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH
192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj