Informilo 05/2010

 

Enhavo:
30-a Skokovy,
Malferma Tago CO,
El redakcio,
Adonido,
Serbiaj
esperantistoj,
Vizito en Sebranice-Lezník

 

Ni festis en Skokovy

La 30-a jubilea lingvo-seminario de AEH okazis de la 12-a ĝis la 18-a de aprilo 2010 en la kutima loko de la Bohemia paradizo. Ni okupis la pensionon Espero en la vilaĝo Skokovy. Programon ellaboris kaj lerte gvidis Jana Křížková el la urbo Lanškroun. Inter 45 gesamideanoj, precipe el Ĉeĥio, estis gastoj el Slovakio, Pollando, Germanio, Nederlando kaj Francio.

Okaze de la lunda inaŭgura vespero la prezidanto de AEH, Pavel Nechvíle bonvenigis la partoprenantojn, Jana anoncis la detalan ĉiutagan programon kaj poste estis prezentita filmo pri la dekkvinjara historio de la 30 aranĝoj en Skokovy. La plej fidelaj partoprenintoj ricevis memorigan ateston kaj donaceton.

Ĉiutage, antaŭ la matenmanĝo, okazis gimnastikado, kiun gvidis Jana. Je la 9-a horo komenciĝis instruado en tri diversnivelaj kursoj. Post la tagmanĝo estis libera tempo por piedpromenoj en la bela ĉirkaŭaĵo kaj al turismaj allogaĵoj. Dum la posttagmezaj manlaboroj oni kreis papiliojn el perloj aŭ el paperaj teo-saketoj. La vesperoj estis dediĉitaj al sufiĉe ampleksaj kaj interesaj prelegoj.

Marde vespere Magdalena Fejfičová el Slovakio surekrane montris bildojn kaj parolis pri „Historio de Slovakio sur la monbiletoj kaj moneroj“ kaj pri la eŭro. La prelego estis tre interesa kaj plaĉa. Merkrede posttagmeze estis ekskurso al Pěnčín. Tie ni vizitis farmbienon, kie oni bredas kaprinojn kaj fabrikas fromaĝojn. Ni spektis filmon pri produktado de la fromaĝo, poste ni gustumis divers-spicitajn produktojn kaj ni povis ilin aĉeti. En la sama loko troviĝas vitroproduktejo, ni vizitis ankaŭ tiun. En la urbo Železný Brod ni povis vidi kreadon de rulitaj bidoj kaj etnografian ekspozicion en la loka muzeo Běliště. Ĝi estas la plej granda ĉarpentita konstruaĵo en Železný Brod. Vespere ni eksciis pri preparado de diversnaciaj specoj de pudingoj. Listigitaj estas ĉirkaŭ 80 variantoj; dolĉaj kaj salaj. Sekvis interesa inform-prelego pri diversaj arboj. Laste ni vidis videofilmon pri la Internacia Festivalo, kiu okazis jarfine en Germanio. Ĵaŭde vespere povis la partoprenantoj spekti filmojn pri Venezuelo, gustumi tiean konfititan frukton „gujavo“ kaj admiri ekspozicion pri kelkaj muzikiloj, albumoj, bildkartoj kaj diversaj memoraĵoj. Dum dancado ekregis gaja etoso.

Vendrede Jaroslav Pokorný interese rakontis pri mineraloj kaj ŝtonoj, pri arbaro-kreskaĵoj trovitaj dum la promenado. Li instalis interesan ekspozicion de la trovitaĵoj. Je la 20-a horo komenciĝis gaja vespero per vin-tostado. Sekvis kantoj, poemoj, spritaj versaĵoj, anekdotoj, kvizo, amuzaj scenaĵoj kaj ŝercoj. Riĉa tombolo altiris la partoprenantojn kaj baldaŭ ĉio estis distribuita. Poste ni komune kantis Esperante, ĉeĥe kaj eĉ ruse ĉe gitar-akompano.

Sabate estis la lasta tago por profiti la kutiman tuttagan programon. Vespere ni havis okazon aŭdi interesan prelegon pri la grafino Bertha von Suttner, kiu estis la unua virino premiita per Nobel-premio. Ŝi ankaŭ parolis Esperante. Per tio la programo finiĝis. Ni ankoraŭ restis en amika rondo kantante kaj babilante. La aranĝo estis tre sukcesa, ni ĝuis tre agrablan semajnon en amika rondo. Liba Gabalda Francio

Kaj jubileo kaj jubilo

Per jenaj vortoj mi povas karakterizi la ĉi-jaran seminarion en Skokovy.

Danke al grandega kompillaboro de la „pardubica teamo“ ni spektis kun nostalgio serion da fotoj, kiuj pli precize ol nia cerbo rememorigis al ni, kiel fluis kaj forflugis 15 jaroj. Ni vidis tiujn amikojn, kiuj ne estas plu videblaj per niaj okuloj, sed kiujn ni senĉese vidas per nia „interna vidkapablo“. Ni povis vidi ankaŭ nin, kiam ni estis ankoraŭ pli belaj kaj pli junaj ol hodiaŭ (ĉar „nun ni restis nur belaj“ – kiel diras la popola slogano, ĉu?!).

Do, ni, kiuj ĝisvivis la hodiaŭajn tagojn, povas ankaŭ „jubili“ pro la simpla kaj samtempe grandioza fakto, ke ni vivas kaj povas ĝui plezuron pro ĉeesto. La komuna ĝojo apartenas al tiuj seminarioj same kiel la strukturo de la ĉiutagaj programoj.

Mi cerbumadas pri la „eternaj komencantoj“, kaj mi konkludis, ke tiu fenomeno ne konserviĝas (nur) pro maldiligenteco, sed pro sopiro restadi kune, kune kun la samkursanoj kaj la saminstruantoj, en „varmeta nesteto“, kie oni sentas sekurecon. Ĉu ne jubili ankaŭ pro tio?! Mi povas tion esprimi ankaŭ mianome. Mi povas konfesi, ke mi antaŭĝojis esti en la kolektivo de miaj kursanoj pli, ol pro traktado de la E-lingvo mem. Des pli dankema mi estas pro la fakto, ke en la kurso de progresintoj – antoj (kaj espereble -ontoj), kunvenis homoj, kiuj plene komprenis mian celon: ni instruu nin reciproke. Kaj tio okazis. Kaj tio estas mia kialo por jubili. Margit Turková

La busa ekskurso al Pěnčín

Mi partoprenis la busan posttagmezan vojaĝon al „Ekskursa areo en Pěnčín“. Ĝi situas en regiono de Liberec, ĝi havas montaran aspekton, ni vidis ĉe unu flanko la Bohemian Paradizon kaj ĉe la dua flanko la okcidentan parton de la montaro Krkonoše.

Pěnčín – ĉu ordinara vilaĝo? Entute ne. Ĝi havas du specialaĵojn. Ekzistas ĉi tie kaprina farmo, la dua plej granda bredejo en Ĉeĥa respubliko.

Ni, vizitantoj, dum la trarigardo de la farmbieno ricevis klarigon pri bredataj kaprorasoj kaj pri teĥnologio de la fromaĝproduktado. Parto de la trarigardo estas gustotestado de la produktoj, kiujn la vizitantoj povas aĉeti en la fromaĝvendejo. Oni povas elekti el 13 specoj de freŝaj kaprofromaĝoj.

La plua specialaĵo – eble la ĉefa – estas produktado de vitraj bidetoj. Ni ĉiuj rigardis kun granda intereso knabinon, kiu sidis ĉe la vitra brulilo kaj kreis ĉarmajn aĵetojn. Sed iom pri la komencoj: Ni estis informitaj pri facetado de la vitraj perloj kaj povis dum la vizito en facetigejo trarigardi la kompletan produktadprocedon de vitraj perloj, nome premejon (kie koraletoj estas premataj el antaŭfanditaj vitrostangoj), kribrilo-klasigejon (koraletoj tie sur kribriloj perdas siajn premdifektojn), barelmuelejon (kie ili akiras glatan supraĵon per malseka muelado en lignaj bareloj), facetejon kaj purigejon.

Domaĝe, ke ni venis en aprilo, de majo ni povus veturi per elrigarda vagonareto. Kiel oni skribas en la prospekto, ĝi proponas eblon ĝui belecon de la naturo iom alie. La vagonaro konsistas el lokomotivo kaj tri alkroĉitaj vagonetoj, kiuj estas malfermitaj, sed havas baŝajn tegmentojn. Ĉiu vagoneto estas ekipita per interna lumilo kaj per laŭtparolila sistemo regata el la stirloko, kiu ebligas al vojaĝantoj informojn dum la veturo.

Per nia buso ni ankoraŭ veturis al Železný Brod, kie ni vidis, en la vitrovendejo Kortan, kiel estiĝas el la peco de vitra stango malgrandaj ornamaĵoj helpe de spertaj manoj kaj vitra brulilo. Ni vizitis ankaŭ muzeon de metioj, kie ni vidis la vivon de la loĝantoj el pasinta epoko.
Zd.Novotná + el interreto

El la fina parolo de la programestrino

en Skokovy – nur fragmento:

Ĉiu afero havas sian komencon kaj sian finon. Mi kredas, ke vi ne enuis ĉi tie. La vetero estis sufiĉe agrabla, promenoj tra la arbaroj purigis viajn pulmojn. Helpe de la filmoj ni eĉ revenis al komenco de la seminarioj. La instruantinoj certe enŝovis utilajn E-sciojn en viajn kapojn.

Kredu al ni, kiuj antaŭlaboris kaj preparis la seminarian programon, ke malantaŭ viaj aliĝiloj ni ne vidis nur anonimajn numerojn, sed konkretajn personojn, kiuj ĉi tie bone harmoniis kaj subtenis la ideon de la internacia lingvo. Mi kredas, ke en viaj pensoj restos belaj rememoroj pri la jubilea 30-a seminario en Skokovy. En la nomo de la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj mi tre dankas al vi ĉiuj por la agrabla etoso en la kolektivo.

Jana Křížková

Noto: en la redakcion venis ses kontribuaĵoj – raportoj pri la seminario kaj fotoj. Mi pardonpetas, ke mi ne povis ĉiujn ĝisvorte publiki.

jary

Malferma Tago en la CO spite la cindran nubon

Pli ol 70 partoprenantoj vizitis la 32-an Malferman Tagon de la Centra Ofi-cejo de UEA en la nederlanda Roterdamo, sabate, la 17-an de aprilo. Mul-taj estis malhelpitaj pro nuligitaj flugoj aŭ fortimigitaj de plenplenaj trajnoj sekve de la haltigo de aertrafiko pro la cindra nubo elsputita de islanda vulkano.

La ĉefgasto estis d-ro Mark Fettes, asista profesoro pri edukado en la Universitato Simon Fraser en Vankuvero. Fettes prelegis dufoje pri Esperanto kaj pri la monda eduka problemo, klarigante sian ideon pri UEA kiel unuavice eduka organizaĵo. Nora Caragea legis el “Pacrakontoj”, kiu estas jam la kvara libro de la germana aŭtoro Gudrun Pausewang en ŝia traduko. Rob Keetlaer prezentis sian retejon pri proverboj: http://www.proverbaro.net. Sian agadon prezentis ankaŭ TEJO kaj E@I, dum komitatano Johano Derks diskutigis interesitojn pri la utilo de reta decidfarado. Estis prezentitaj ankaŭ pluraj filmoj. La venonta Malferma Tago estos sabate, la 27-an de novembro 2010.

El la redakcio:

…. Venis kelkaj gratuloj okaze de la tricenta numero de nia gazeto Informilo. Ĝojigas nin, ke ĝi senĉese interesas niajn legantojn.

…. Al interesiĝantoj pri korespondado kun esperantistoj el diversaj landoj per retpoŝto; ni povas sendi adresojn. Ni havas ilin sur 52 paĝoj.

…. Kiel propagandi Esperanton senpage?

Ekzemple: kunligitaj ĉeĥaj radiostacioj de la 23-a ĝis la 1-a horo ĉiunokte instigas aŭskultantojn por rakonti siajn travivaĵojn en la programo „Nokta linio“ telefone aŭ per retpoŝto. Ĉiam estas alia temo. Nia membrino el Pardubice jam kelkfoje partoprenis kaj rakontis pri diversaj vojaĝoj tra Eŭropo helpe de la internacia lingvo Esperanto.

Alia ekzemplo: Se vi havas sufiĉe da informaj flugfolioj pri Esperanto en via nacia lingvo kaj eventuale vi atendas ĉe kuracisto aŭ frizisto kaj trarigardas la magazinojn aŭ reklamflugfoliojn, enŝovu en ilin ankaŭ niajn propagandilojn!

Oficiala informejo estas nun en ĉiu urbo. Kutime tie estas rako aŭ bretaro, kien la oficistino permesos al vi meti kelkajn interesaĵojn el via E-klubo, aŭ flugfolion, broŝuron ktp. Skribu, kiamaniere vi informadas pri Esperanto en via loĝloko. Ni publikigos viajn spertojn.

…. La redakcio ricevis la antaŭnelonge eldonitan libron de Čestmír Vidman „Poutník K.H.M.“. (Migranto K.H.M.). Ĝi estas la biografio de la fama ĉeĥa poeto Karel Hynek Mácha en rimoj, pere de malnov-japana poemformo „hajko“. Pli multe ni skribos pri tiu ĉi poeto aŭtune, okaze de lia 200-a naskiĝdatreveno.

…. Ĉeĥa E-junularo preparas por 16.5. en Kralupy nad Vltavou kaj por la 20.6. sur la monto Velká Čantoryje (ĉe la urbo Český Těšín) programojn por la alproksimiĝanta 5-a fonddatreveno de Ĉeĥa E-junularo. Interesi-

ĝantoj ricevos detalojn ĉe la adreso (miro.volny@centrum.cz).
Marek Blahuš (cxej@blahus.cz) volonte helpos pri aliĝiloj kaj antaŭpagoj sen necesaj internaciaj transigoj. red.

Admiro de adonidoj

Post unujara paŭzo denove realiĝis E-renkontiĝo ĉe printempaj adonidoj (Adonis vernalis). Krom la tradicia migrado al protektataj plantetoj kaj vizito de la kastelo en Milotice ni naĝis en baseno en Ratíškovice, sub la instruo de A.Vyšinková ni komprenis la principojn de artformado de marcipano kaj ni ankaŭ sukcese frekventis la kurson de folkloraj dancoj kun knabinoj el la loka artista lernejo. Ni jam ĝojas je venonta renkontiĝo.

Lenka Angelová

La kongreso de serbiaj esperantistoj


La Tria kongreso de serbiaj esperantistoj okazos de la 25-a ĝis la 27-a de junio en Beogrado – Zemun en ejoj de la lernejo „Veljko Ramadanoviĉ“.

La organizadon de la Kongreso en tiu lernejo oni aparte dankas al la lernejo kie, laŭ la dokumentoj, Esperanto estas instruata de la jaro 1920. Tiam, laŭ la dokumentoj de la tria kongreso de blindaj esperantistoj, Esperanton oni komencis lerni laŭ la lernolibro de la ĉeha esperantistino Julia Šupichová, kies lernolibron sendis al la zemuna lernejo Ligo de ĉeĥaj blindaj esperantistoj. En la lernejo estis fondita la unua Esperanto-societo „Nova lumo“ en la jaro 1927 kaj ĝi fariĝis membro de la monda asocio en la jaro 1932.

En la 14-a kongreso de blindaj esperantistoj en Varsovio, s-ro Veljko Ramadanoviĉ (kies nomon nun portas la lernejo,) estis distingita per arĝenta medalo, ĉar lia lernejo presis 26 brajlajn librojn, kiuj estis senditaj al multaj lernejoj por blinduloj enlande kaj eksterlande. Ejoj de la lernejo estos utiligitaj dum la kongreso, kiun preparas beogradaj Esperanto-societoj „Radomir Klajiĉ“ kaj „La suda stelo“. Bojana el Serbio

Vizito ĉe kontentaj bovinoj

Preskaŭ kvardek geesperantistoj akceptis inviton de la esperantista rondeto Polička al amika renkontiĝo sabate la 24-an de aprilo 2010. Antaŭtagmeze ni per buso vizitis pinte modernan laktoproduktan areon de Agrokooperativo Sebranice en Lezník.

La ĉefa bovinejo de ekstere ne aspektis tro konfidinde. La ŝtala konstruaĵo estas sur vandoj kovrita per molplastaj manikoj, en kiujn bloviloj ventigas aeron. Kiam la manikoj estas aerplenaj, la vando estas fermita, malplenaj manikoj malfermas parton de la vando kaj en la bovinejon venas freŝa aero. La tegmento de la konstruaĵo estas el tolo.

En la bovinejo estas ok sekcioj, en ĉiu libere moviĝas 45 bovinoj. Ili povas laŭbezone manĝi zorgeme preparitan miksaĵon liveritan per granda maŝino al ilia sekcibaraĵo, laŭplaĉe kuŝi sur litejoj kun sternaĵo; iliaj ekskrementoj estas kontinue forigataj per speciala instalaĵo.

Sed la ĉefa aparato servanta al la bovinoj en ĉiu sekcio estas melka roboto. Kiam iu bovino sentas bezonon esti melkata, ĝi iras en la roboton. Tiu laŭ la ĉipo identigas ĝin, per laserradioj trovas ĝian mamegon, lavas kaj masaĝas ĝin kaj la bovinon melkas. La roboto tuj analizas la lakton. Se ĝia kvalito estas bona, pumpilo liveras ĝin en grandan ujon. Se la lakto ne estas bonkvalita, ĝi estas pumpata en alian ujon.

Ĉiuj datumoj pri la laktado – nome pri la tempo, melkita kvanto, kvalito de la lakto, sanstato de la bovino ktp. iras en komputilon, kiu interpretas kaj enmemorigas ilin. Pro bona laktado la roboto ĉiun bovinon premias per malgranda bongustaĵo.

La ĉefa principo de tiu moderna laktoproduktado estas maksimuma kontento de la bovinoj, kiuj tion kompensas per alta averaĝa produktado de 10 mil litroj da lakto jare. En la bovinejo laboras nur du laborantoj.

Posttagmeze sekvis esperantista amika programo en restoracio.

Josef Hron

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.