Solena inaŭgura parolo ĉe la Arbo de amikeco. Prezidantino de EK Pardubice M. Kosnarová
La Klubo de E-istoj en Pardubice estis fondita en la jaro 1909 de MUDr. Stanislav Schulhof, kiu naskiĝis en la jaro 1864. Li estis escepte talenta homo, kiu laboris kiel dentisto, ĵurnalisto, dramisto, redaktoro, verkisto kaj poeto. Li eniris la historion de la monda E-literaturo per la kolektoj “Per espero al la despero”, “Kion la […]