{"id":7390,"date":"2005-07-30T19:32:37","date_gmt":"2005-07-30T17:32:37","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7390"},"modified":"2018-09-22T19:37:26","modified_gmt":"2018-09-22T17:37:26","slug":"antauen-3-13-junio-2005","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-3-13-junio-2005\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN  3\/13  JUNIO 2005"},"content":{"rendered":"<p><strong>ANTA\u016cEN \u00a03\/13\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 JUNIO <\/strong> \u00a0<strong>\u00a02005<\/strong><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><strong>Enhavo:<br \/>\n<\/strong><strong>La sesa da\u016drigo de irana raporta\u0135o<br \/>\n<\/strong><strong>La sciuro<\/strong><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>La sesa kaj lasta da\u016drigo\u00a0 de irana raporta\u0135o pere de beograda E-instruistino Tereza Kapista:<\/p>\n<h2 style=\"text-align: center;\"><strong>Mia instrulaboro en Irano<\/strong><\/h2>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Kun la paroliga grupo mi faris parolekzercadon kaj la temo estis: \u201eKio estas la vera problemo de la mondo?\u201c Mi klarigis, ke mi deziras ilian opinion pri tio, kio estas komuna al \u0109iu lando kaj al \u0109iu popolo. La respondoj kaj la klarigoj, kial ili opinias, ke tio estas la problemo montri, ke vere esperantistoj pensas monde, ne loke, \u0109ar la cititaj problemoj estis: senlaboreco, aidoso (komence tio estis ka\u015dita, ke jam aperis anka\u016d en Irano), malsato, polucio, ekologio kaj aparte kelkaj virinoj petis, ke ni enlistigu la problemon de la homaj rajtoj kaj la rajtojn de virinoj. Emerita profesorino diris, ke la plej granda problemo estas Usono, pravigante sin, ke ili \u0109iam ie elvokas militon kaj post tio la nekulpa popolo suferas kaj faras problemojn anka\u016d al lando, kien oni fu\u011das. Dum du horoj ni diskutis pri tiu temo kaj mi konstatis, ke ili tute bone esprimas siajn opiniojn. Se estis iu granda eraro, mi notis en la angulo de la tabulo\u00a0 kaj poste mi klarigis kial, kiu vorto a\u016d gramatika formo ne konvenis, mi ne rompis ilian paroladon. Mi havis impreson, ke ili malpezigis siajn korojn pere de tiuj plendoj pri problemoj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Posttagmeze okazis la kursoj kaj mi hastas fini \u0109iun lernita\u0135on anta\u016d la fino de la kurso. Mi estas kontenta kun ilia scio.<\/p>\n<p>Mi iris dormi \u0109e s-ino Morineh Fahmi, kiu vivas kun la fratino. Ili havas belan apartamenton en nova konstrua\u0135o tre komforta kun propra a\u016dtejo en la kelo kaj de\u0135oranto \u0109e bele ekipita enireja halo. Vere la sekureco estas plena, \u011duste pro tio ili elektis tiun lo\u011dejon. La domegon \u0109irka\u016das bone ordigita kaj flegata parko. Kiam oni promenis, \u0109ie la \u011dardenistoj plantis novajn plantojn. Tio en la centro ne povas ekzisti. Tamen Tehrano havas kelkajn belajn parkojn kun akvobasenoj kaj fontanoj.<\/p>\n<p>Mi estis invitita en la domon de s-ro Morteza Habibpur, konata pentristo kaj bona esperantisto. Mi alvenis kun lia filo kaj mi sukcesis trovi la grupon de studentinoj, kiuj lernas \u0109e Morteza pentroarton. \u0108armaj knabinoj -studentinoj. Ili estis sen kaptukoj en ateliero, kio surprizis min. Ili uzis la okazon kaj demandis min rilate al Esperanto kaj aliaj virinaj temoj.<\/p>\n<p>Milfoje mi menciis, ke ni trinkis teon. Do, irananoj trinkas \u011din dum tuta tago multfoje kaj e\u0109 noktomeze, kiam ili sidas kaj babiladas. La teon oni ne trinkas kun sukero, sed servas daktilojn fre\u015dajn, a\u016d sekigitajn, blankajn morusojn, dol\u0109egajn, kiujn mi amegis! A\u016d iuspecajn bombonojn, kiuj similas al monereto, tio estas kandigita sukero kaj en \u011di estas pecetoj de speciala citron\u015delo kaj safrano. La dol\u0109a\u0135ojn vi metas sur la langon, tra \u011di iomete su\u0109as la teon. Kafon neniu trinkas; iam mi regalis per kafo miajn kursaninojn en hotelo, ili provis, sed pardonpetis, ke tio estas netrinkebla.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u0108u tiuj etaj diferencoj povas malproksimigi \u00a0nin? Tute ne, tiuj estas la eroj de diferencoj, kiuj estas interesaj kaj al ili kaj al mi. Pli diversaj, pli interesaj, se la mondo estus egala, ne plu estos interesa. Uniformigo forigas la speciala\u0135ojn kaj la belegajn popolajn kutimojn, kiujn oni herede akceptadis dum miloj da jaroj. Sed tio, kio devas esti al \u0109iuj la samo, estas la homaj rajtoj! Tie ni ne apogu diferencojn!<\/p>\n<p>La 21-an de decembro mi pasigis en la domo de s-ro Behzad Hashemian, kies edzino estas blindulino kaj instruas la blindulojn komputili. Ili estas tre agrablaj homoj. La\u016d la kutimo tiu plej longa nokto dum la jaro devas esti festata tiel, ke kunvenas la tuta familio kaj \u0109irka\u016d noktomezo oni devas man\u011di akvomelonon kaj dividi al \u0109iuj familianoj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Post la vesperman\u011do ni iris al la lo\u011dejo de la gepatroj, en la sama domo, kie estis la fratoj, bofratinoj, kaj multegaj genepoj. Ili diris, ke la familio havas 14\u00a0genepojn. Ili servis nin per kukoj, fruktoj, kernecaj a\u0135oj \u2013 juglandoj, migdaloj, sekvinberoj, kikeroj rostitaj, ternuksoj, ktp. kaj poste grandega akvomelono estis dividita, nepre \u0109iuj devas preni po peceto. La familianoj estis scivolemaj kaj parolemaj. Ni \u0109iuj sidis en \u201eturka sido\u201c en grandega \u0109ambro sur ega kaj dika tapi\u015do. \u0108io estis servata sur la tapi\u015do. Mi devas konfesi, ke neniam dum mia vivo mi sidis kune\u00a0 kun tiom grandnombra familio.<\/p>\n<p>La sekvan tagon kun Behzad mi iris al ilia lernejo por blinduloj, kie ili havas komputilojn kaj aliajn bezonatajn lernilojn. Ili eldonas e\u0109 \u0135urnalon kaj havas informpa\u011don en interreto. Tre diligentaj homoj kaj mi promesis fari kunligojn al ili kun niaj blinduloj el mia lando, \u0109ar mi ofte vizitas la lernejon kaj faras prelegojn al ili, \u0109ar en Beogrado en blindula lernejo ili lernas libervole Esperanton. Anka\u016d mi eksciis pri programo uzata en komputilo, kiu parolas en Esperanto kaj informis ilin pri tio.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Kaj la kunligo okazis. En mia lando en Beogrado estas la Universala Kongreso de blinduloj en 2004, kaj Behzad planas veni al tiu kongreso kun sia edzino. Mi \u011dojos denove vidi kaj gastigi ilin.<\/p>\n<p>La 22-an de decembro 12\u00a0gekursanoj iris kune al restoracio tagman\u011di kaj havis tradician man\u011da\u0135on, sed sidis \u0109e la tablo. Estis faritaj multaj fotoj kaj kvankam ni trinkis nur jogurton kaj iranan bieron (\u015da\u016dmanta limonado, sed iom bruneta! Ho, ve!) ni \u0109iuj estis viglaj kaj \u011dojaj. Mi denove spertis, ke la irananoj estas homamemaj kaj sociemaj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Venis la lasta instruhoro. \u0108iuj sentis iun solenan etoson. Ni denove kantis \u0109iun kanton kaj la ekzameno estis libera temo, pri kiu ni interparolis. Anka\u016d mi denove montris la plej gravajn partojn de gramatika\u0135oj (\u015dlosilon, la korelativojn, la verban stelon), kiel praktikis uzi Julio Baghy aplikante en kvinpintan stelon la verbajn tempojn, por ke ili denove havu anta\u016d okuloj tiujn ilustritajn partojn, kiujn ni lernis. Ili enskribi\u011dis en mian memorlibron kaj mi fiere povas diri, ke \u0109iuj esprimis sian kontenton kun mia instruado. Ili lastfoje interfotis sin kaj regalis nin per kukoj kaj teo kaj poste venis la adia\u016do. (\u0108u vi rimarkis, ke \u0109ie kaj \u0109iam oni man\u011das kukojn kaj trinkas teon, sen tio nenia kunesto okazas!)<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u0108iuj promesis da\u016dre lerni Esperanton. Mi esperas! Sed mi plej esperas, ke ili sukcesos: Kasra, la talenta knabo, kiu \u0109iam plej rapide komprenis la demandojn kaj per okuloj signis, ke li jam komprenas, sed retenis sin, atendis, ke aliaj respondu! Sukceson al li kaj al aliaj same!<\/p>\n<p>Mi dormis en la domo de Hamzeh kaj li akompanis min la venontan tagon al flughaveno, kie mi prenis aviadilon al Dubai, kie mi anka\u016d deziris pasigi kelkajn tagojn. Pro tio ni ne faris ekskursojn al aliaj belaj urboj. Poste mi a\u016ddis pri terura tertremo, kiu duonigis la urbon Bam. \u0108iuj miaj geamikoj telefonadis al mi kontrolante, \u0109u mi rehejmeni\u011dis anta\u016d la tertremo. Mi profunde kunsentas kun familianoj de viktimoj. Mia lando sendis helpon al ili kaj mi estas pro tio kontenta.<\/p>\n<p>Fine mi povas diri, ke Esperanto tie ekzistas kaj funkcias, mi spertis tion!<\/p>\n<p>Tereza KAPISTA, Cseh-metoda instruistino el Beogrado, Serbio<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h2 style=\"text-align: center;\"><strong> L A\u00a0\u00a0\u00a0 S\u00a0C I U R O<\/strong><\/h2>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Anta\u016d nelonge\u00a0 mi vizitis mian amikinon en sanatorio ISKREC, kiu situas en la sino de nia \u015datata Balkan-montaro. Veninte tien\u00a0 mi havis impreson, ke malsanuloj ne promenadas kiel kutime tra la aleoj inter la florbedoj, ne sidas sur la benkoj interparolante kun siaj gastoj. Eble mi venis tro frue kaj ili ankora\u016d ku\u015das en la \u0109ambroj sur siaj litoj, mi ekpensis.<\/p>\n<p>En tiuj momentoj diris flegistino, superiranta la \u015dtuparon:\u201cVenu kun mi por vidi, kie ili estas. Sed mi petas Vin, mar\u015di silente kaj senbrue.\u201c<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Post kelkaj minutoj ni eniris grandan, luksan kaj luman \u0109ambron, plenan de homoj. \u0108iuj rigardis ion. Mi alproksimi\u011dis sur piedfingroj kaj estis ege surprizita. Sur unu el la litoj ku\u015dis tute pala viro kun fermitaj okuloj. Sur la kuseno \u0109e lia kapo, delikata sciuro karesis per sia kapeto lian frunton kaj vangojn. En tiu momento li malfermis siajn dolorplenajn okulojn kaj kiam li vidis la sciuron, sur liaj lipoj aperis rideto. Per sia pala, maldika mano li tenere karesis la malgrandan gaston, kiu nekutime kaj malka\u015de vidigis sian amikecon.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>La pordo malfermi\u011dis. Eniris la kuracisto. Anka\u016d li rigardis surprizite kelkajn momentojn, poste, turni\u011dante al la malsanuloj petis, ke ili \u0109iuj forlasu la \u0109ambron.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Mi vidis mian amikinon kaj kune kun \u015di kaj kun aliaj malsanuloj ni iris en la \u011dardenon de la sanatorio. \u0108iuj parolis pri la nekutima amikeco inter la sciuro kaj la malsanulo. Mia amikino rakontis al mi, ke la malsanulo estas tute soleca homo. Pro sia longa malsanado iom post iom liaj parencoj kaj amikoj komencis forgesadi lin kaj tre malofte lin vizitadis. Eble pro tio, eble pro sia amplena koro, la malsanulo promenante en la arbaro de la sanatorio, \u0109iutage \u0135etis al la sciuroj juglandojn a\u016d avelojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>La malsana viro unufoje rakontis al mia amikino, ke eble la sciuroj alkutimi\u011dintaj al konstanta \u0109eesto de la homoj promenantaj en la arbaro, pli kaj pli kura\u011de venis preni de li la \u0135etitajn nuksojn. Sed unu el ili, malgranda kaj\u00a0 delikata sciuro, \u0109iutage sentime alproksimi\u011dis pli kaj pli. Estante tre \u011doja, li parolis al \u011di la tenerajn vortojn kaj fine la sciuro venis tute proksimen kaj permesis esti de li karesata. Ek de tiam la sciuro prenis la juglandojn a\u016d avelojn el lia mano. Tio plenigis lian koron de granda \u011dojo.<\/p>\n<p>Sed ne nur la malsanulo ekamis la sciuron. Anka\u016d la malgranda koreto de tiu \u0109i delikata besteto ekamis lin. Supozeble la sciuro atendis lin kaj \u0109ar li ne venis en la arbaron, \u011di komencis lin ser\u0109i kaj tra la malfermita fenestro trovis lin en la lito.<\/p>\n<p>\u011cis mia forveturo el la sanatorio \u0109iuj interparolis pri la nekutima konduto de la sciuro. Dum mia reveno al Sofio mi pensis pri tio, kion mi vidis. Mi miris, kiel\u00a0 tiu malgranda besteto trovis sian malsanan amikon. \u2013 Por mi ekestis demando, \u0109u la sciuro povas ne nur ami, sed anka\u016d almena\u016d iomete pensi. Sed eble tion neniu povos respondi.<\/p>\n<p>Benita el Bulgario, al redakcio transdonis A.Vesel\u00fd<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN \u00a03\/13\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 JUNIO \u00a0\u00a02005 &nbsp; &nbsp; Enhavo: La sesa da\u016drigo de irana raporta\u0135o La sciuro &nbsp; &nbsp; La sesa kaj lasta da\u016drigo\u00a0 de irana raporta\u0135o pere de beograda E-instruistino Tereza Kapista: Mia instrulaboro en Irano &nbsp; Kun la paroliga grupo mi faris parolekzercadon kaj la temo estis: \u201eKio estas la vera problemo de la mondo?\u201c [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-7390","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7390","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7390"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7390\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7395,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7390\/revisions\/7395"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7390"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7390"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7390"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}