{"id":7287,"date":"2012-10-30T14:28:52","date_gmt":"2012-10-30T12:28:52","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7287"},"modified":"2018-09-19T19:04:48","modified_gmt":"2018-09-19T17:04:48","slug":"informilo-10-2012","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-10-2012\/","title":{"rendered":"Informilo 10\/2012"},"content":{"rendered":"<p align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m5f6fcd4.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">6<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>-a <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">kongreso de AEH,<br \/>\nSub verda flago,<br \/>\n79-a Itala kongreso,<br \/>\nGreziljono<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m22af0f4f.jpg\" width=\"287\" height=\"192\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 6-a Internacia kongreso de AEH-IKEH<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">en \u0160t\u00ed\u0159\u00ed D\u016fl (Skorpia Valo) \u0109e la urbo Krucemburk<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">okazis post kvin jaroj en la tagoj 13.-16.9.2012. La kongreso estis organizita en \u0109arma loko de la reg iono Vyso\u010dina, en somerrestadejo. Unue ali\u011dis nur 49 membroj, fine partoprenis 53 esperantistoj, inkluzive de kelkaj eksterlandanoj el Hungario, Bulgario kaj Nederlando<\/span><span style=\"font-size: large;\">. <\/span>La kongresa temo \u201eHelpu, kie vi povas\u201c akompanis la partoprenantojn dum \u0109iuj kvar tagoj. La psikiatro, kuracisto, verkisto kaj diakono Max Ka\u0161par\u016f traktis la temon en sia prelego \u201eRilatoj kaj statoj estas sor\u0109a cirklo\u201c. La prelego rilatis problemojn kaj minuskompleksojn de la homoj, kiujn li spertis en sia psi\u0125iatria kaj animzorga konsultejo. Teoriajn principojn kaj siajn spertojn, kiuj koncernis helpadon al handikapitaj homoj, precipe al infanoj, klarigis en la prelego Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">M argit Turkov\u00e1 rakontis pri la plej eminenta persono de la regiono Vyso\u010dina, pri Karel Havl\u00ed\u010dek Borovsk\u00fd. La esperantistoj vi-zitis anka\u016d memorejon de fama pentri<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_5e9c7a8c.png\" width=\"206\" height=\"155\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> sto Jan Zrzav\u00fd (en la kongresaj materialoj ni trovis belan libron pri lia vivo kaj arto, kiun al nia kongreso dedi\u0109is la estro de la urbo Krucemburk) kaj anka\u016d lian tombon. Sinjoro V\u00e1clav Janda, instruisto kaj kronikisto de la urbo Krucemburk bonvenigis nin kaj rakontis la historion de la urbo de la 14-a jarcento \u011dis la nuntempo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ne mankis e\u0109 spertoj pri la rekta metodo de E-instruado, pri kiu entuziasme rakontis Viktor Dvo\u0159\u00e1k. La radioamatoro Martin Kumpo\u0161t kaj Franti\u0161ek Fr\u00fdbert prezentis al la \u0109eestantoj radioelsendon sur mallongaj ondoj kaj \u0109iujn surprizis la sukcesa ondokontakto kun Novzelando. Ni admiris ilian lerton labori kun alportitaj aparatoj. Viktor Dvo\u0159\u00e1k aran\u011dis en apuda gimnastikejo E-ekspozicion \u201eDe Komensk\u00fd al Zamenhof\u201c kaj Petr Chrdle libroservon. Anka\u016d videoprezentadoj pri \u0109iuj universalaj kongresoj kaj rakonto de Kv\u00eddo Jan\u00edk pri Irano estis interesaj partoj de la programo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_384b4c81.jpg\" width=\"166\" height=\"125\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La vesperoj ne estis enuigaj. Tra la salono sonis\u00a0kantado akom<\/span>panata per du gitaroj kaj en malfruaj horoj \u0109e bivakfajro en indiana tendo estis agrabla traviva\u0135o. La sabata anta\u016dtagmezo apartenis al oficiala traktado de la 6-a kongreso. La kongreso estis ina\u016dgurita per la E\u016dropa himno kaj bonvenigo de gastoj.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_md7f7290.jpg\" width=\"219\" height=\"164\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m500cfd5a.png\" width=\"125\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m41a0cf0e.jpg\" width=\"192\" height=\"144\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">S injorino Jarka Pecinov\u00e1, la gvidantino de la restadejo, klarigis al ni la historion de la tuta areo kaj de la \u0109ir-ka\u016da\u0135o.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la nomo de \u0108e\u0125a E-Asocio salutis la kongreson Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1 kaj poste estis legitaj dek salutmesa\u011doj: de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta el Hindujo, de Ligo de Bona Volo el Brazilo, de la prezidanto de ILEI el Hungario, de la administranto de E-kastelo en franca Greziljono, de samideano Koffi Doumegnon el Togolando, el Germanio de gemembroj: Kurt Langer el Dresden, Delia Pick el Hamburg kaj Heinrich Dandorfer kun Herbert Busch el Weiden; el Francio de Jo\u00eblle Huet kaj de nia \u0109e\u0125a multjara membro St. \u0160tefan el Kl<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m28ed047f.png\" width=\"113\" height=\"137\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>adno.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post la raporto pri agado de la asocio (de la lasta kongreso en 2007 \u011dis nun), sekvis raportoj pri la financa mastrumado, la revizia komisiono kaj baloto de la malnov-nova komitato.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">.<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m5ead23f8.png\" width=\"100\" height=\"143\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Estis aprobitaj: Lenka Angelov\u00e1, In\u011d. Josef Hron, In\u011d. Josef Krob, Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1, Miroslava Kosnarov\u00e1, Jarmila R\u00fdznarov\u00e1, Ludmila Srbov\u00e1, Pavol Petrik. Redakcia konsilio: M\u00ed\u0161a Filip, Zdenka Novotn\u00e1 kaj Ji\u0159\u00ed Kosnar.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Revizia komisiono: Pavel Nechv\u00edle kaj In\u011d. Stanislava Nov\u00e1kov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiel organizantino de lingvaj seminarioj en Skokovy Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post la diskuto kaj preparo de rezolucio la kongresan traktadon ni finis per E-himno.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_438a271a.png\" width=\"228\" height=\"152\" name=\"obr\u00e1zky11\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Endas mencii la turismajn traviva\u0135ojn: Posttagmeza busekskurso al la pilgrimpre\u011dejo \u201eZelen\u00e1 hora\u201c kaj al la kastelo \u017d\u010f\u00e1r lasis en la partoprenantoj bonajn impresojn, same kiel iom bizara skulpta\u0135o, kiu staras kiel simbolo de la limo inter Moravio kaj Bohemio. Granda statuo de la \u0109e\u0125a simbolo \u2013 leono rigardas en Bohemion kaj la moravia simbolo \u2013 la aglino direktas sin al Moravio. Por la lasta vespero venis muzikbando. La amuzadon brile gvidis Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1, kiu unue instigis nin, ke niaj \u201ecerbaj dratoj\u201c veki\u011du kaj ni devis respondi 2-pa\u011dan demandilon. La plej bonaj ricevis premion. Ne mankis ri\u0109a tombolo<span style=\"font-size: large;\">.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_18654075.png\" width=\"183\" height=\"140\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p align=\"center\"><b>La rezolucio de la 6-a kongreso de AEH,<\/b><\/p>\n<p align=\"center\">kiu estis la\u016dte legita anta\u016d la fino de la kongreso:<\/p>\n<p align=\"justify\">Nia organiza\u0135o zorgas pri tio, ke handikapitaj homoj povu reciproke inter\u015dan\u011di informojn pri siaj vivo kaj vivproblemoj kaj pri la ebloj solvi tiujn problemojn helpe de la internacia lingvo Esperanto. Per la uzado de ne\u016dtrala lingvo ni tiamaniere plenumas la artikolojn 2 kaj 7 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiuj \u011dis nun estas beda\u016drinde de la plimulto da a\u016dtoritatoj neglektataj.<\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_78b9b7c3.jpg\" width=\"386\" height=\"185\" name=\"obr\u00e1zky12\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m4062d0b5.png\" width=\"206\" height=\"155\" name=\"obr\u00e1zky13\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>La kongreson ni organizis en la 125-a naski\u011ddatreveno de Esperanto. La lingvo estas \u0109iam pli vaste uzata kiel ponto de amikeco, paco kaj disvolvi\u011do de alia tutmonda komunikado.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni plu organizos renkonti\u011dojn, per kiuj ni ebligos al handikapuloj seni\u011di de izoleco kaj soleco. Samtempe ni rekomendas al \u0109iuj esperantistoj-handikapuloj, ke ili diskonigu la internacian lingvon Esperanto anka\u016d inter membroj de aliaj organizoj.<br \/>\n<i>Fotoj de V.\u0160t\u011bp\u00e1nov\u00e1, V.Stib\u016frek kaj J.Hron, <\/i><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><i>kompilis M.Kosnarov\u00e1 kaj J.R\u00fdznarov\u00e1.<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Sub la verda flago<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m583deb3b.jpg\" name=\"obr\u00e1zky14\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>La grupo de \u0109e\u0125aj esperantistoj akceptis inviton \u015dipveturi sur ja\u0125to preter la bordo de Kroatio en la tagoj 14.-21.7.2012.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La vetero estis belega kaj ni travivis plejparte belajn sunajn tagojn \u0109e Adria Maro. Ni konati\u011dis kun bela lando kaj kun sekretoj de stirado de la granda \u015dipo\u00a0ANDY. Ni povis viziti lokojn, kiuj estas atingeblaj nur per \u015dipo \u2013 pitoreskajn insulojn, mirindajn naturvida\u0135ojn&#8230; Multaj el ni la unuan fojon en la vivo spertis ion similan.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nLa mara dio Neptuno anka\u016d testis nin kaj foje nokte sendis al ni martondron nomitan \u0109i tie &#8220;borao&#8221;-n, kiam la ondoj ruli\u011dis trans la boatferdeko. Sed danke al la kapitano, iama esperantisto, ni sukcesis feli\u0109e fu\u011di kaj en la ka\u015dloko inter insuloj atendi pli trankvilan veteron. Kaj dum la tuta vojo flirtis sur nia masto sub malgranda \u0109e\u0125a flago anka\u016d la verda Esperanto-flago, kiun volonte kunportis membrino de AEH, samideanino Lenka Angelov\u00e1. Kaj kiam ni la lastan tagon malhisis \u011din, e\u0109 preterirantoj sur la \u011deto apla\u016dde salutis \u011din. Mirka Tome\u010dkov\u00e1<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p>.<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_405d57cf.png\" width=\"267\" height=\"200\" name=\"obr\u00e1zky15\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 79-a Itala Kongreso de Esperanto<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\">16. &#8211; 25.8.2012<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108i-jare estis elektita Sicilio por kongresi. Suno, maro kaj Esperanto altiris multajn geesperantistojn el kvin kontinentoj. La kongreson partoprenis pli ol 330 samideanoj el 32 landoj. La itala nacia kongreso fakte fari\u011dis internacia. La kongreso okazis \u0109e la mediteranea marbordo en la multkultura urbo Mazaradelvalo. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times, serif;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_m5b43c0d4.gif\" width=\"283\" height=\"178\" name=\"obr\u00e1zky16\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Mazara havas pli ol 51\u00a0<span style=\"font-family: Times, serif;\">000 lo\u011dantojn. \u011ci situas en la provinco Trapanio. En \u011dia historia urbocentro trovi\u011das multaj pre\u011dejoj kaj aliaj historiaj konstrua\u0135oj. Tre agrabla estas promeno en la araba kvartalo tra mallar\u011daj stratetoj kun domoj surmure ornamitaj per fajencaj bildoj. Kadre de la kongreso aldoni\u011dis fajenca ornama\u0135o pri Esperanto farita de lernejanoj de la Arta liceo. Ni kongresis en hotelo \u201dHopps\u201d. Multaj el ni \u011duis la hotelan na\u011dejon a\u016d Mediteranean maron. Pro granda varmeco la homoj posttagmeze siestas. La urbo revigli\u011das vespere \u011dis malfruaj noktohoroj. Amaso da afi\u015doj pri prezentadoj por la publiko kaj pluraj surstrataj banderoloj anoncis la kongreson. La lo\u011dantoj havis eblon \u201cgustumi\u201d Esperanton propraorele kaj propraokule dum \u0109iutagaj vesperaj koncertoj. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Diman\u0109e okazis la solena ina\u016dguro de la kongreso. Unue la membroj de la LKK Bru\u0109jo Kasini kaj la prezidanto de Itala E-Federacio Aldo Grassini bonvenigis nin. Sekvis paroladoj de profesoro Khaled Fouad Allam pri interkulturo kaj la festparolado de Barbara Pietrzak, la \u011denerala sekretariino de UEA. Intertempe venis la urbestro, s-ro Nicol\u00f3 Cristaldi, kiu entuziasme bonvenigis nin, kaj poste sekvis la kutimaj salutoj de E-institucioj kaj de reprezentantoj el diversaj landoj. Post la E-himno la kongreso estis malfermita.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La urbestro tre favoras disvastigon de Esperanto. En Mazara estis starigita Centro por Esperanto kaj Interkulturo. \u011ci celas disvastigon de la lingvo en la lernejoj. Jam anta\u016d la kongreso pli ol 500 homoj (\u0109efe lernejanoj, studentoj kaj instruistoj) sekvis entuziasme kurson de Esperanto. La instruado da\u016dros anka\u016d estonte. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La temo de la kongreso estis \u201cSed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof\u201d. \u011ci estis pritraktita en du seminarioj, gvidataj de Kristin Tytgat kaj Elizabeth Schwarzer. La ri\u0109a programo proponis prelegojn, seminarojn, trinivelajn E-kursojn kaj anka\u016d rapidan kurson de la itala lingvo. Katalin Kov\u00e1ts gvidis intensan trejnseminarion por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto. \u015ci anka\u016d zorgis pri KER-ekzamenoj kaj disdonis diplomojn al sukcesintoj de anta\u016daj ekzamenoj. Ne mankis libroservo, ekspozicio pri Esperanto, prelegoj kun aperitivo por la publiko, promeno tra la urbo kun la urbestro, kantado kun duopo Ankie kaj Nanne de la muzikgrupo Kajto, mediteraneaj vesperoj kun Davide Astori, noktaj junularaj mojosaj programeroj, animitaj de la talenta italo Michael Boris Mandirola. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2012_html_5e575667.gif\" width=\"232\" height=\"172\" name=\"obr\u00e1zky17\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Same kiel lastjare okazis Verda Foiro, kaj eblis a\u0109eti filatela\u0135ojn kun po\u015dta stampo de la kongreso. Sur la \u0109efa placo oni starigis podion, kie niaj plej elstaraj kantistoj kaj muzikistoj havis eblon vespere prezenti koncertojn. Inter la plej famaj estis JoMo, Kim kaj la ensemblo Kajto. \u0108iuj havis grandegan sukceson kaj plurcentopan publikon. Anka\u016d sur la strandoj aperis kelkaj lokaj muzikantoj, kiuj plezurigis la\u016dstrandajn promenantojn kaj e\u0109 instigis iujn al dancado surtrotuare.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Al la buntaj muzikaj vesperaj programeroj kontribuis impresa mezepoka prezentado de sicilia historio en formo de parado. Bela spektaklo de dancoj, teatrecaj movoj en historiaj kostumoj. Oni komencis \u011din el la tempo de la grekoj, sekvis araboj, normanoj kaj tiel \u011dis nun. La procesio estis spektata kaj forte apla\u016ddata de homoj starantaj sur plen\u015dtopitaj trotuaroj amba\u016dflanke. Alia nokta procesio temis pri la religia parado por Sankta Vito. En la internacia vespero oni multe kantis, gitar- kaj flutludis, deklamis, teatrumis. La etoso estis gaja.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times, serif;\">Tre allogaj estis multnombraj \u0109iutagaj ekskursoj al diversaj lokoj ligitaj kun la prahistorio de la okcidenta parto de Sicilio. Ni \u011duis vizitojn al la urboj: Palermo, Agri\u011dento kaj la Valo de la Temploj Erice, salmar\u0109oj kaj Trapani, Salemi, Sciacca, Sambuca. Interesaj estis la templo kaj amfiteatro en Segesta kaj la temploj de Selinunte. Dum tiuj ekskursoj ni vizitis kelkajn muzeojn: pri konkoj, pano, salo, tinuso. Pluraj ceramikaj vendejoj ravis nin kaj anka\u016d vizito de teatro. Koncerne Sicilion oni ofte pensas pri mafio. Ni ne renkontis mafianojn (feli\u0109e!), sed ni havis okazon viziti muzeon pri mafio. Ni \u015dipekskursis al la insulo Flavignan. Iuj preferis biciklajn ekskursojn kaj promenojn. \u0108ie ni renkontis afablajn homojn, kiuj \u015datis paroli kun ni kaj iuj e\u0109 interesi\u011dis pri Esperanto. <\/span>La etoso estis varmega same kiel la vetero. La venonta, jubilea itala kongreso okazos en Ligurio en Kastelaro proksime al San Remo. Tie estos nova okazo \u011dui interesan E-aran\u011don kaj krei novajn amikajn kontaktojn. <span style=\"font-family: Times, serif;\"><i>Liba Gabalda<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La fama kastelo Greziljono en Francio<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">invitas vin por komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj. Kursoj, koncertoj, muzikado, mantro, promenado, ludoj kaj aliaj aktiva\u0135oj la\u016d via elekto.\u00a0Specialaj gastoj: Svetlana Smetanina el Moskvo kaj Kees Ruig el Nederlando\u00a0de sabato, 27.10 \u011dis 3.11. 2012,\u00a0en la franca Kulturdomo de Esperanto. Detalaj informoj en reto:<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.gresillon.org\/autune\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0www.gresillon.org\/autune<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Kontakto:<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:kastelo@gresillon.org\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0kastelo@gresillon.org<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">, tel. 0033-2.41.89.10.34<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Adreso:<br \/>\nMaison Culturelle de l&#8217;Esp\u00e9ranto, Gr\u00e9sillon, F-49150 St. Martin d&#8217;Arc\u00e9. La simbolo de la aran\u011do estas skarabo sur falinta folio:<br \/>\n<\/span><a href=\"http:\/\/gresillon.org\/local\/cache-vignettes\/L140xH140\/rubon36-b5c6e.png?1345917169\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/gresillon.org\/local\/cache-vignettes\/L140xH140\/rubon36-b5c6e.png?1345917169<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Fotoj de la kastelo trovi\u011dis en tiu pa\u011do <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/gresillon.org\/fotoj\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>gresillon.org\/fotoj<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">; elektu la\u016dvole. Bert Schumann<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Trista informo:<\/b> La 9.9.2012 mortis post longa malsano oferema kaj meritplena esperantisto Ji\u0159\u00ed Vychodil (72j.) el Prago, multjara gvidanto de blindula sekcio de \u0108EA kaj anka\u016d multjara redaktoro de la A\u016droro, gazeto por nevidantoj . Honoron al lia memoro. red.<\/span><\/p>\n<p style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: 6-a kongreso de AEH, Sub verda flago, 79-a Itala kongreso, Greziljono \u00a0 La 6-a Internacia kongreso de AEH-IKEH en \u0160t\u00ed\u0159\u00ed D\u016fl (Skorpia Valo) \u0109e la urbo Krucemburk okazis post kvin jaroj en la tagoj 13.-16.9.2012. La kongreso estis organizita en \u0109arma loko de la reg iono Vyso\u010dina, en somerrestadejo. Unue ali\u011dis nur 49 [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7287","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7287","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7287"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7287\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7386,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7287\/revisions\/7386"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7287"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7287"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7287"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}