{"id":7286,"date":"2012-09-30T14:28:51","date_gmt":"2012-09-30T12:28:51","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7286"},"modified":"2018-09-18T16:55:41","modified_gmt":"2018-09-18T14:55:41","slug":"informilo-09-2012","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-09-2012\/","title":{"rendered":"Informilo 09\/2012"},"content":{"rendered":"<p align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_667d0156.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">UK Hanojo,<br \/>\nBlindaj esperantistoj en Ukrainujo,<br \/>\nLingva \u0125aoso,<br \/>\nVizito de Rumanio,<br \/>\nE-reklamo sur muroj,<br \/>\n60-a SET Lan\u010dov,<br \/>\nE-renkonti\u011do Szeged,<br \/>\nInvitoj<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">.<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_338fa0c6.gif\" width=\"456\" height=\"106\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 97-a Universala kongreso en Hanojo fini\u011dis, partoprenis 866 kongresanoj el 62 landoj. Nia redakcio dume ne ricevis raporta\u0135on, tamen ni estis informitaj de Andrzej Grzebowski, ke la kongreso en Hanojo apartenis al la plej sukcesaj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ukrainujo gastigis la Internacian Kongreson de blindaj esperantistoj <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>en Kievo<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_m201a2c3c.png\" width=\"153\" height=\"148\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">De la 13-a \u011dis la 20-a de julio okazis la 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. La aktiva\u0135oj havis lokon en Kievo (Ukrainujo). La temo de la evento estis \u201eBlinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj\u201c. La programo konsistis el kursoj de la internacia lingvo, prelegoj, ludoj, kulturkonkursoj kaj artaj prezentadoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">(La lasta parto)<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Lingva \u0125aoso<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">En la \u0109e\u0125a literaturo obstine aperas la esprimo \u201eflandra lingvo\u201c (vl\u00e1m\u0161tina), sed tiu \u0109i lingvo tute ne ekzistas. En IEV (<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/mujweb.cz\/%5C%5C)Ilustrita\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>Ilustrita<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">enciklopedia vortaro) 1980 \u2013 1982, oni skribas: \u201eLa nederlanda (holanda) lingvo kreas unu lingvan tuton kun la flandra lingvo en Belgio. La literatura nederlanda lingvo diferencas de la literatura flandra lingvo nur malmulte.\u201c En AVFV (Akademia vortaro de fremdaj lingvoj) 2007, oni skribas: \u201eLa nederlanda lingvo en norda Belgio estas nomata flandra lingvo\u201c. Sed unu profesoro de la antverpena universitato kaj lia edzino, flandroj denaske vivantaj en norda Belgio, diris al mi, ke ili parolas nederlande kaj la esprimon \u201eflandra lingvo\u201c ili tute ne konas. <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Fakta lingva \u0125aoso estas en Norvegio. Aperas kvar nomoj de norvega lingvo: bokm\u013al (libra lingvo), landsm\u013al (landa lingvo), riksm\u013al (regna lingvo) kaj nynorsk (la novnorvega). En AVFV oni skribas: <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">bokm\u013al \u2013 norvega literatura lingvo esti\u011dinta baze de la komuna dana lingvo. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">landsm\u013al \u2013 norvega literatura lingvo artefarita de I. Aasen el okcident-nor-vega dialekto, nuntempe nomata nynorsk. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">riksm\u013al \u2013 origina nomo de la literatura norvega lingvo, varia\u0135o esti\u011dinta baze de la komuna dana lingvo, poste nomita bokm\u013al.\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">nynorsk \u2013 nuntempa nomo por landsm\u013al.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">En IEV oni skribas: En la jaro 1814 esti\u011dis du literaturaj formoj de norvega lingvo: riksm\u013al (bokm\u013al) kun la norvega fonetiko, danaj leksiko kaj gramatiko, kaj leandsm\u013al(nynorsk), artefarita de I. Aasenbaze de norvegaj dialektoj; ekde 1895 amba\u016d estas oficialaj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anta\u016d multaj jaroj skribis al mi norvega profesoro Carl St\u00f6p-Bowitz, ke en Norvegio estas tri oficialaj lingvoj: riksm\u013al, landsm\u013al (artefarita) kaj bokm\u013al (anka\u016d artefarita \u2013 kompromiso inter riksm\u013al kaj landsm\u013al). Per riksm\u013al parolas 80% de la lo\u011dantoj, per landsm\u013al 20% de la lo\u011dantoj kaj per bokm\u013al parolas neniu, \u011di estas nur sur papero en libroj (tial \u201elibra lingvo\u201c), tamen \u0109iuj tri estas oficialaj. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Skribita riksm\u013al diferencas de skribita dana lingvo nur per ne tro oftaj unuopaj literoj, sed la prononcado diferencas tiel, ke dano kaj norvego ne komprenas unu la alian. Norvegoj povas kompreni la parolatan svedan lingvon, sed la skribita sveda lingvo tre diferencas de la dana kaj norvega. Iu angla turisto en Norvegio demandis, \u0109u en Skandinavio ekzistas tri lingvoj (norvega, sveda kaj dana), a\u016d \u0109u temas nur pri dialektoj de unu lingvo. Iu norvego respondis: \u201eEkzistas nur unu lingvo, la norvega, sed danoj \u011din malbone prononcas kaj svedoj \u011din malbone skribas.\u201c<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En aprilo 2002 skribis al mi s-ro Douglas Draper, sekretario de Norvega Esperantista Ligo: Oni parolas diversajn lokajn dialektojn, sed estas du oficialaj normoj \u2013 <b>bokm\u013al<\/b> (forte influita de la dana) kaj <b>nynorsk<\/b> (\u011dis 1929 nomita landsm\u013al, bazita sur norvegaj dialektoj). Riksm\u013al estas neoficiala pli frua versio de bokm\u013al \u2013 el tempo (\u0109.1920) anta\u016d la diversaj norvegaj reformoj, kiuj pliproksimigis \u011din al nynorsk. Iuj ankora\u016d pledas por \u011di kaj plu uzas \u011din. Lubom\u00edr St\u0159eda<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Vizito de Rumanio kun krozado tra Danuba delto<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>de la 4-a \u011dis la 14-a de junio 2012<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_62eab92.gif\" width=\"318\" height=\"159\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Rodica Todor, la prezidantino de IFEF organizis voja\u011don tra la Danuba delto kun vizito de la urboj Bukare\u015dto kaj Bra\u015dovo kaj \u011dia \u0109irka\u016da\u0135o. Ni pasigis kune 11 agrablajn tagojn. La aventuran aran\u011don partoprenis grupo de 34 esperantistoj el 9 landoj. Unue ni konati\u011dis kun la \u0109efurbo Bukare\u015dto. \u011ci estas unu el la plej gravaj turismaj alloga\u0135oj kaj la plej granda urbo de Rumanio kun pli ol du milionoj da enlo\u011dantoj. Ni lo\u011dis en la hotelo <i>Hello, <\/i>situanta proksime de la Norda stacidomo. Vizito al impona <i>Palaco de la Parlamento<\/i>, kiu enhavas 6 000 \u0109ambrojn nin ravis. \u011ci estas la dua plej granda konstrua\u0135o en la mondo post la Pentagono. Anka\u016d la Palaco <i>Cotroceni <\/i>estas grandioza. En \u011di trovi\u011das La Administrejo de la rumana prezidento kaj la Nacia muzeo.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Bukare\u015dto estas vivplena urbo kaj havas tre belajn parkojn kaj \u011dardenojn. Ni promenis en tiu de <i>Cismigiu <\/i>kaj poste tra la malnova centro. Tre interesa estis vizito de skanseno (sub\u0109iela muzeo) <i>Dimitrie Gust<\/i>i, kie ni konati\u011dis kun diversaj kolekta\u0135oj de konstrua\u0135oj el diversaj partoj de Rumanio. Post tritaga restado en la \u0109efurbo ni per buso transloki\u011dis al la urbo Tul\u0109a \u2013 loko, kie ni en\u015dipi\u011dis por tritaga krozado.<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_2763df22.gif\" width=\"250\" height=\"187\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>En Tul\u0109a ni vizitis ekologian turisman muzeon por konati\u011di kun la deltaj fa\u016dno kaj floraro anta\u016d ol vidi \u0109ion per propraj okuloj. Ni navigis sur du kunigitaj hotel-\u015dipetoj. Eblis sen\u011dene transiri de unu \u015dipo al la alia. Ni man\u011dis kaj dormis sur ili. Post halto \u0109e la marbordo de la riverego Danubo ni per malgranda boato navigis al danuba rezervejo tra kanaloj, foje inter flavaj kaj blankaj nufaroj por observi birdojn en la naturo. Tio estis interesa spektaklo. Ni vidis plurajn speciojn de birdoj. Inter la plej konataj estis cignoj, pelikanoj, ibisoj, cikonioj, kormoranoj kaj amaso da aliaj birdoj.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La plej vidinda estis la renkonto kun nestantaj kormoranoj. Ili okupis plureta\u011de la arbojn kaj kriis la\u016dtege alportante man\u011don al siaj idoj. Ni vizitis anka\u016d la fi\u015distan vila\u011don <i>Mila 23. <\/i>Post tiu \u0109i neforgesebla traviva\u0135o ni revenis per buso al Bukare\u015dto. Survoje ni mallonge haltis \u0109e la bordo de la Nigra Maro kaj poste ni tagman\u011dis en restoracio Murfatlar meze de vitejoj. Ni partoprenis gustumadon de kelkaj vinoj kaj man\u011dis lokan speciala\u0135on.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Nia posta celo estis la urbo Bra\u015dovo. \u011ci situas en montara regiono \u0109irka\u016d 166 km norde de Bukare\u015dto. Survoje al \u011di ni vizitis la montaran urbeton Bu\u015dteni. Rekte super la urbo staras grandega kruco, videbla jam de malproksime. \u0108ar la bela vetero tion permesis, ni supreniris per telfero al la altebena\u0135o de Bu\u0109e\u011di. De \u011di ni admiris grandegajn \u015dtonojn, inter kiuj sfinkson, boleto-fungojn kaj aliajn formojn de \u015dtonegoj. La panoramo de la vasta \u0109irka\u016da\u0135o ravis nin. La Bu\u0109e\u011dia montaro en Transilvanio estas la plej vizitata loko en Rumanio kun la plej alta pinto Omul &#8211; 2505 metrojn super la marnivelo. Ni traveturis anka\u016d Sinaion &#8211; luksan turisman centron, kie okazas diversaj eventoj kaj kie vintre oni organizas sportajn aran\u011dojn.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_m4eb20e91.gif\" width=\"295\" height=\"256\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> <\/span>Bra\u015dovo ni lo\u011dis en la malnova hotelo <i>Coroana, <\/i>situanta en la centro de la urbo. Tie ni renkonti\u011dis kun lokaj esperantistoj kaj pasigis kun ili agrablajn momentojn dum vesperman\u011doj. Rodica, kiu lo\u011das en tiu \u0109i bela urbo, promenigis nin tra \u011di kaj montris al ni la plej interesajn vidinda\u0135ojn. Poste ni vizitis la kastelon <i>Bran<\/i>, kiu situas 30 kilometrojn for de la urbo. \u011cia famo estas ligita al la legendo pri la grafo Drakulo, sed neniu historia dokumento atestas pri lia \u0109eesto tie. Nuntempe estas en \u011di Muzeo pri fe\u016dda historio kaj arto. Revenvoje ni vidis la fortika\u0135on Ra\u015dnov, kiu estas nuntempe rekonstruata.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La sekvan tagon, en la vila\u011do Pre\u0135mer ni admiris la fortikigitan pre\u011dejon, plej bone konservitan en orienta E\u016dropo. \u011ciaj eksteraj muroj kaj aliaj fortika\u0135aj partoj defendis kontra\u016d malamikoj. Nun la pre\u011dejo estas sub la protekto de \u201cUnesko\u201d.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ne malpli interesa estis la vizito al la sinaja ortodoksa mona\u0125ejo. \u011ci estis fondita fare de princo <i>Mihai Cantacuzino <\/i>en la deksepa jarcento kaj estas tre bele dekorita. Impresis nin la re\u011da kastelo <i>Pele\u015d <\/i>kun belega interno konsistanta el 160 \u0109ambroj. \u011ci estas la <\/span><span style=\"font-size: medium;\">antikva somera rezidejo de la re\u011do de Rumanio <i>Carol I <\/i>(1866-1914). La korton ornamas vico de statuoj kaj bele aran\u011dita promenejo. Tiu \u0109i kastelo estas nuntempe unu el la plej vizitataj en Rumanio.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Rodica montris al ni multajn belajn kaj allogajn lokojn: pre\u011dejojn, kastelojn, muzeojn, mirindan naturon kaj aliajn interesajn vidinda\u0135ojn. \u0108io tio estis spicita de \u015dia spriteco, rideto kaj sindonemo. La suno akompanis nin \u0109iutage. Ni man\u011dis en belstilaj restoracioj, konati\u011dis kun la rumana historio, renkontis afablajn homojn kaj \u011duis agrablan etoson. \u011ci voja\u011do kun neforgeseblaj traviva\u0135oj, certe ripetinda. Ni da\u016dre sentas nostalgion pri tiom ri\u0109aj kaj plezurplenaj tagoj. Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto-reklamo sur la muroj<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_m43818997.jpg\" width=\"272\" height=\"204\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>La esperantisto Evandro de Freitas, lo\u011danto de la urbo Valen\u00e7a, suda regiono de la \u015dtato Rio-de-\u0134anejro, decidis propagandi Esperanton sur la muroj de tiu urbo. Jam de la unua semajno de aprilo estis elmetita bildo 2,5 metrojn alta al la rigardo de centoj da homoj, kiuj frekventas la lokan klubon. La\u016d la interkonsentita kontrakto la reklamo restos tie \u011dis aprilo 2013. Por atingi e\u0109 pli grandan publikon alia panelo estis pentrita \u0109e privata lernejo, en la urbocentro. La\u016d Evandro de Freitas la elspezoj estas pli malaltaj, ol tiuj por aliaj komunikaj rimedoj. ret-info<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 60-a datreveno de SET Lan\u010dov<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Nunjare okazis la renkonti\u011do oma\u011de al 60-jara ekzisto de la Someraj Esperantaj Tendaroj \u0109e la vila\u011do Lan\u010dov apud la Vranova akvovalbara\u0135o. Post la tria etapo de regulaj lingvaj kursoj estis invititaj \u0109iuj eks-tendaranoj alveni por la semajnfino. En la tagoj 10.-12.8. renkonti\u011dis preska\u016d 60 esperantistoj. Matene ni staris en vicoj \u0109irka\u016d masto kun flagoj kaj a\u016dskultis solenan parolon de s-ano Sittauer okaze de la jubileo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La hisadon de flagoj ni akompanis per solenaj kantoj. Poste ni kantis \u0109e \u015datataj tendarfajroj \u011dis noktomezo. Matene nin vekis la kanto \u201eVeki\u011du ho dormantoj, jam vokas la kukol\u00b4&#8230;\u201c. \u0108e la matena gimnastiko ni rememoris nian juna\u011don, kiam ni estis pli movi\u011demaj.Tamen ni post multaj jaroj \u011dojis renkonti malnovajn geamikojn.<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_3b21c010.jpg\" width=\"306\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> <\/span><span style=\"font-size: medium;\">Unuafoje mi partoprenis la tendaron kun miaj gepatroj en la jaro 1961, kiam mi estis 6-jara kaj mia fratino Lenka 3-jara.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">Mirka Kosnarov\u00e1 (Ryb\u00e1\u010dkov\u00e1).<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 44-a Landa Amika Fervojista Esperantista Renkonti\u011do<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Szeged, 29.6. \u20131.7. 2012.<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anta\u016d kvin jaroj vizitis nin esperantista familio el hungara urbo Szeged. Ilia patrino sendis al ni anta\u016de leteron, skribitan Esperante kun la demando: <\/span>\u201e<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-9_2012_html_m3c53ef31.png\" width=\"255\" height=\"192\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">..ni per a\u016dtomobilo veturos al Moravsk\u00e9 Bud\u011bjovice, sed kie vi lo\u011das?\u201c En tiu okazo mi respondis: \u201eBonvolu malfermi la E-pa\u011dojn de nia urbo <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.mbudejovice.cz\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.mbudejovice.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">, lingvo Esperanto, Suveniroj kaj Kastelo. Se vi veturos de Vieno tra la urbo Znojmo al Jihlava, vi ekvidos en nia urbo kastelon kaj en la dekstra flanko de la \u015doseo \u0109e la trotuaro telefonan budon. Nia domo estas malanta\u016d \u011di.\u201c Simpla afero, \u0109u ne?<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Tiel mi utiligas la TTT pa\u011dojn de nia urbo. Ili alveturis, sed Esperante parolis nur per la Hungara-esperanta vortaro. Nu, ne gravas. Ni uzis en frazoj anka\u016d rusajn, anglajn a\u016d germanajn vortojn kaj fine ni bone kaj amuze konversaciis. Pasis kelkaj jaroj kaj \u0109i-okaze hungaraj fervojistaj esperantistoj realigis la 44-an Landan Amikan Fervojistan Esperantistan Renkonti\u011don en Szeged. Ni partoprenis kaj lo\u011dis \u0109e niaj amikoj. \u0108iuokaze mi metis en la kofron etan donacon, hungaran lernolibron \u201eEsperanto per rekta metodo\u201c kun CD. Tio montri\u011dis ege utila kaj ni pere de tiu lernolibro vidis, kiel facile oni povus lerni. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0134a\u016dde, la 28-an de junio, ni alveturis trajne en la belan urbon Szeged kaj la sekvan tagon la renkonti\u011do estis malfermita. Estas interese, ke la renkonti\u011do estis realigita kiel societa okazinta\u0135o, \u0109ar partoprenis anka\u016d parencoj de E-fervojistoj, kiuj ne scias la lingvon, kaj \u0109iuj, \u0109efe \u0109i\u0109eronoj, parolis hungare, ne havante tradukiston. La kialo estas manko de anoj de fervojistaj esperantistoj, \u0109ar multaj jam ne estas inter ili. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la programo estis trarigardo de la urbo, vizito de la katedralo, fervojhistoria ekspozicio, la Muzeo M\u00f3ra kaj Sova\u011da parko. La ekspozicion memore al Julio Baghy kaj Tibor Sekelj ni vizitis en universitata biblioteko. Kiel \u0109e esperantistoj estas kutimo, sabate vespere estis adia\u016da balo, diman\u0109e per urba trajno vizito de la urbo kaj oma\u011de al Julio Baghy estis sur la muro de lia naski\u011ddomo lokitaj florkronetoj (vidu bildon). Se vi havos \u015dancon viziti Szeged, kaptu \u011din kaj alvenu. Tiu \u0109i urbo estas bela kaj la kajo de la rivero Tisa estas vespere \u0109arma. Viktor Dvo\u0159\u00e1k<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"en-US\"><span style=\"font-style: normal;\">Invitoj:<\/span><\/span><\/span><\/span><\/strong><\/p>\n<p><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"en-US\"><span style=\"font-style: normal;\"><span style=\"font-weight: normal;\">1) <\/span><\/span><\/span><\/span><\/span><\/strong><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"en-US\"><span style=\"font-style: normal;\">al la 1-a Forumo <\/span><\/span><\/span><\/span><\/strong><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"en-US\"><span style=\"font-style: normal;\"><span style=\"font-weight: normal;\">pri disvolvigo de Esperanto<\/span><\/span><\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"en-US\"><span style=\"font-style: normal;\"><span style=\"font-weight: normal;\">en Xi&#8217;an, \u0108inio,<\/span><\/span><\/span><\/span><\/span><\/strong> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">28.9 \u2013 1.10.2012. Detala\u0135oj de la invitilo kaj ali\u011dilo- \u0109e la redakcio.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">2) <\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>al la \u0108e\u0125a-Saksa Tago en <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\">Bad Schandau <\/span>3-10-2012.<\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Venu je la 10-a horo en la Nacian Parkdomon (de la Nacia parko de Saksa Svisujo). Post la trarigardo de la \u0108e\u0125a kaj Germana domo, kie oni tagman\u011dos, sekvos prelego de s-ano Karel Voto\u010dek kaj poste la partoprenantoj veturos al novkonstruita turo, de kiu estas bela rondrigardo. Post komuna kafotrinko kaj babilado la \u0109eestantoj estos forveturigitaj al la stacidomo Bad Schandau. Pluaj informoj \u0109e N. Karbe(<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:NoKoSaksio@gmail.com\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>NoKoSaksio@gmail.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">).<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: UK Hanojo, Blindaj esperantistoj en Ukrainujo, Lingva \u0125aoso, Vizito de Rumanio, E-reklamo sur muroj, 60-a SET Lan\u010dov, E-renkonti\u011do Szeged, Invitoj . . . . . . La 97-a Universala kongreso en Hanojo fini\u011dis, partoprenis 866 kongresanoj el 62 landoj. Nia redakcio dume ne ricevis raporta\u0135on, tamen ni estis informitaj de Andrzej Grzebowski, ke [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7286","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7286","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7286"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7286\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7380,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7286\/revisions\/7380"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7286"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7286"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7286"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}