{"id":7234,"date":"2012-06-30T14:25:07","date_gmt":"2012-06-30T12:25:07","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7234"},"modified":"2018-09-16T13:39:25","modified_gmt":"2018-09-16T11:39:25","slug":"informilo-06-2012","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-06-2012\/","title":{"rendered":"Informilo 06\/2012"},"content":{"rendered":"<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2012_html_m20d4444f.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La kongreso de AEH,<br \/>\nE-sta\u011do en Francio,<br \/>\nLBV,<br \/>\nMitologio en Vikipedio,<br \/>\nE-infana tago Svitavy,<br \/>\nIFEF-Herzberg,<br \/>\nSeminario Jevany,<br \/>\nLingva \u0125aoso,<br \/>\nMuzea nokto en Svitavy,<br \/>\nEredakcia po\u015dto<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>\u0108u Vi volas viziti kun ni tiun \u0109i unikan\u00a0 <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>pilgrim-pre\u011dejon?<\/b><\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2012_html_m157ea20b.jpg\" width=\"376\" height=\"282\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Partoprenu la 6-an Internacian kongreson de Asocio de Esperantistaj Handikapuloj en la tagoj 13.-16.9.2012 <\/span><span style=\"font-size: large;\">en \u0160t\u00ed\u0159\u00ed D\u016fl \u0109e Krucemburk.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>La ali\u011dilojn ni akceptas \u011dis la 25.7.2012. La kongreso okazos en Somerejo, do ne en ia luksa hotelo, tamen en tre agrabla naturo. Tiuj, kiuj pli \u015datas dulitajn \u0109ambretojn ol plilitajn, devas pli rapidi kaj sendi frue la ali\u011dilon kaj anta\u016dpagon.<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Tiun \u0109i interesan pilgrim-pre\u011dejon \u201eZelen\u00e1 Hora\u201c (Verda Monto) ni vizitos en la sabata ekskurso.<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La tuta restado inkluzive de man\u011dado, kongresa kotizo kaj busekskurso kun enirbileto en la pre\u011dejon kostas 1760,-K\u010d (85 e\u016drojn).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Pri pluaj informoj a\u016d ali\u011diloj skribu al la redakcio de AEH \u0109e J.R\u00fdznarov\u00e1. <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>aeh-ikeh@volny.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 4-a sta\u011do por lerni Esperanton en translima regiono\u00a0<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La kvara sta\u011do por lerni kaj praktiki Esperanton disvolvi\u011dis la 23\u201328.4. 2012 en Nilvange (nord-orienta Francio). La loka asocio Esperanto Thionville kaj Franca Fervojista E-Asocio, kiuj kunorganizis la sta\u011don, allogis pli ol 20 partoprenantojn el Belgio kaj el diversaj francaj regionoj por ri\u0109a programo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2012_html_70e297da.jpg\" width=\"244\" height=\"162\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>\u0108iumatene okazis kurso por komencantoj, progresantoj kaj paroliga kurso por spertuloj. La posttagmezoj estis dedi\u0109itaj al vizitado de la translima regiono: Vizito de la romiana vilao Borg Germanio, vizito de fuortoj kaj tombejegoj en Douaumont kaj Vaux apud Verduno, Francio, vizito de Nacia Fermineja Muzeo en Rumelange Luksemburgo, kaj finfine Thionville, Francio grava ekonomia lorena urbo.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iuvespere okazis kultura programo, kadre de kiu estis montritaj du filmoj: pri voja\u011do al Hamburgo en 2011 kaj aparta filmo pri la 96-a Universala Kongreso Kopenhago en 2011; okazis anka\u016d prelego kun bildoj pri Uralo en Rusio. \u0108iuj estis kontentaj pri la programo kaj man\u011da\u0135o. La regiono estas verda kaj belega, \u011di situas apud tri najbaraj landoj (Belgio, Luksemburgo, Germanio), kaj la restado estis malmultekosta.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni rendevuos post unu jaro. Por instigi lernantojn paroli Esperante, ni ser\u0109as instruist(in)on el eksterlando kaj invitos alilandajn partoprenantojn por praktiki kune Esperanton. Bruno Henry<br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Retmesa\u011doj:<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:esperanto-thionville@laposte.net\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0esperanto-thionville@laposte.net<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Retejo:<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/esperanto-thionville.ass0.fr\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0http:\/\/esperanto-thionville.ass0.fr\/<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Legio de Bona Volo prelegas en simpozio <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>\u0109e Unui\u011dintaj Nacioj<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">LBV prezentis videon pri sia komunika laboro. La prelego temis anka\u016d pri la E-lecionoj gvidataj en la Eduka Centro de Jos\u00e9 de Paiva Netto, de la Institucio, en la \u0109erfurbo Rio-de-\u0134anejro, Brazilo kaj Novjorko, Usono.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 1-an de majo, Universala Esperanto-Asocio (UEA) organizis simpozion \u0109e Unui\u011dintaj Nacioj pri la temo &#8220;Lingvoj kaj UN&#8221;. Tiuokaze, distingitaj gastoj kaj fakuloj pri la temo, venintaj el pluraj landoj, kunsidis por pridiskuti la gravecon de lingvoj en la laboroj disvolvataj \u0109e Unui\u011dintaj Nacioj kaj kiel lingvaj temoj helpas al la evoluigo de homaj socioj. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2012_html_m5a73dd9f.jpg\" width=\"244\" height=\"163\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Tiu internacia organiza\u0135o \u0109iutage uzas tradukadon kaj interpretadon en siaj aktivadoj por diskonigi informojn al siaj \u015dtatoj-membroj kaj al la \u011denerala publiko. UNESKO (Organizo de Unui\u011dintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo), cetere, dedi\u0109as sin al konservado de lingva diverseco. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Per invito de la simpozia prezi-danto, d-ro Humphrey Tonkin, pro-fesoro pri humanistiko kaj emerita prezidanto de la Universitato de Hartford, Legio de Bona Volo (LBV) prezentis al la publiko sian sperton pri internacia komunikado. \u0108iam konscia pri la kultura di-verseco de la popoloj, en diversaj lingvoj, de pli ol ses jardekoj la Institucio diskonigas al la mondo sian sociedukan laboron, funda-mentitan sur la ekumena idearo de la Bona Volo cele al konstruo de ia Kulturo de Paco. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>vizito de E-a\u016dtoritatuloj en LBV<\/i><\/span> \u2013<span style=\"font-size: small;\"><i>Novjorko<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-style: normal;\">D-r<\/span><\/span>o Humphrey Tonkin tiel sin esprimis pri la prelego de la Institucio en la evento: &#8220;Mi tre dankas al LBV pro la grava kontribuo igi tiun tagon sukcesa. La prezentado helpis elstarigi la kontribuon de Esperanto. Resume, la kontribuo de LBV estis perfekta&#8221;. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Konu la Reprezentan oficejon de Legio de Bona Volo por la Unui\u011dintaj Nacioj, en Novjorko, situanta \u0109e 36 W 44th Street Mezzanine. Por pliaj informoj telefonu al: (1646) 398-7128. Helpu vi LBV-on ampleksigi \u011dian agadon. Vi povas aliri al <a href=\"http:\/\/www.legionofgoodwill.org\/\"><u>www.legionofgoodwill.org<\/u><\/a>. <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2012_html_821e39a.jpg\" width=\"264\" height=\"176\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">De maldekstre: s-ro Neil Blonstein, reprezentanto de Universala Esperanto &#8211; Asocio (UEA) \u0109e Unui\u011dintaj Nacioj; la junulo Felipe Duarte, de LBV; kaj d-ro Humphrey Tonkin, profesoro pri humanistiko, emerita prezidanto de la Universitato de Hartford kaj iama prezidanto de UEA. Ili tenas la libron &#8220;Meditadoj el la Animo&#8221;, de la verkisto Paiva Netto. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Felipe Duarte, esperantigita de Maria Aparecida da Silva<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Mitologio en Vikipedio<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La Vikipedio en Esperanto nun enhavas \u0109irka\u016d 180 000 pa\u011dojn. Por esperantistoj ili estas fonto de vastaj fakaj scioj, sed anka\u016d eblo por kompletigi siajn konojn de Esperanto, \u0109efe de vortprovizo kaj liga\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Unu el la fakoj, kiujn la E-Vikipedio pritraktas, estas mitologio, aparte la ri\u0109aj mitologioj greka kaj romia. Origine temis pri parola transdonado de antikvaj okaza\u0135oj de la dioj kaj herooj, kiuj poste estis prilaboritaj de antikvaj verkistoj kaj dramistoj kaj tiel fari\u011dis fontoj de la e\u016dropa novtempa kulturo. En la enciklopedio temas pri fako tre grava, \u0109ar scioj de \u011di \u011denerale tre malalti\u011dis post eligo de la latina lingvo, kiel deviga lernofako en gimnazioj kaj demandoj pri \u011di, pro tio estas oftaj. Nun en la E-Vikipedio estas proksimume 650 artikoloj pri mitologio, dum la bezono estas minimume duobla. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pro tio mi lastatempe pri tiu \u0109i fako de la Esperanta Vikipedio intense okupi\u011das penante kontribui al kovro de la bezono per enmetado de novaj pa\u011doj. Ilia kreado estas sufi\u0109e facila, \u0109ar en la \u0109e\u0125a estas pri mitologio ri\u0109a literaturo kun bona nivelo. Sed \u0109efe mi utiligadas fakton, ke en la \u0109e\u0125a Vikipedio estas multaj belaj artikoloj, kiuj en Esperanto ne ekzistas. Multajn mankantajn pa\u011dojn do sufi\u0109as nur traduki el la \u0109e\u0125a Vikipedio en Esperanton. Praktikado de la tradukoj estas la\u016d reguloj de Vikipedio ne nur allasebla, sed e\u0109 postulata, \u0109ar per tio estas prezentataj informoj atingeblaj al esperantistoj de la tuta mondo. Per praktika uzo de Esperanto estas aparte subtenata ideo de la internacia lingvo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi provizore metis en la enciklopedion nur 40 pa\u011dojn pri mitologio, sed mi esperas, ke mi aldonos ankora\u016d pluajn. Per siaj konsiloj kaj korektoj al tio kontribuas anka\u016d sekretariino de AEH Jarmila R\u00fdznarov\u00e1. Josef Hron<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanta infana tago en Svitavy<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2012_html_m4f719ef6.jpg\" width=\"233\" height=\"175\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>La klubo de E-geamikoj en la urbo Svitavy preparis la 19-an de majo 2012 la tradician infanan tagon, pro kio infanoj jam tre anta\u016d\u011dojis. Partoprenis la infanoj el Svitavy, Rat\u00ed\u0161kovice kaj el \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1. Post trarigardo de la nova stadiono en Svitavy, kie la infanoj povis enrigardi kabinojn de sportistoj, masa\u011dejojn, vestejojn, fortigejon, krome ili povis spekti futbalmat\u0109on de sur la tribuno.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Poste ili okupi\u011dis pri propraj konkursoj, ili ser\u0109is paperojn kun mesa\u011doj. Ilia konkurso fini\u011dis \u0109e ba-lanciloj kaj glitejoj. Posttagmeze ili da\u016drigis en la Muzeo de Esperanto, kie \u0109iuj tri infanaj grupoj prezentis sin en kulturaj, E-gramatikaj kaj anka\u016d en gimnastikaj lernofakoj. La infanoj ricevis multajn premiojn kaj dol\u0109a\u0135ojn, kiujn preparis svitavaj esperantistinoj. Prezentis sin anka\u016d hundeto de Zdenka el \u010c.T\u0159ebov\u00e1, kiu dancis, saltis, alportis kaj ser\u0109is \u015dlosilojn la\u016d ordonoj en Esperanto.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iuj estis kontentaj kun interese travivita tago. Zd.Novotn\u00e1<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>IFEF kongreso en Herzberg \u2013 Germanio<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 64-a IFEF kongreso okazis inter la 9-25 majo 2012 en la bela urbo Herzberg am Harz. La kongreson \u0109eestis 160 personoj el 21 landoj. Inter ili partoprenis esperantistoj el Ganao, \u0108inio kaj Brazilo, el \u0108e\u0125io 15 personoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2012_html_m583f5128.png\" width=\"196\" height=\"147\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>En la parko \u0109e stacidomo oni ina\u016dguris Esperanto-placon kun E-memor-\u015dtono kaj nomumis vojon honore al E-pioniro, la multjara herzberga fervojisto, \u201eJoachim Giessner-vojo\u201c. De la jaro 2006 la urbo portas la oficialan titolon \u201eEsperanto urbo\u201c kaj funkcias tie Inter-nacia kultura centro. En la urbo staras marmora statuo de L. L. Zamenhof.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la kongreso la fervojistoj pridiskutadis fakajn okaza\u0135ojn el diversaj landoj. La ekskursoj en \u0109irka\u016da\u0135on pla\u0109is al \u0109iuj \u0109eestantoj. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La venonta IFEF-kongreso reali\u011dos en Francio. Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Jam la trian jaron<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">reali\u011dis la lingva seminario en privata kabano en Jevany \u0109e Prago. La 26-an de majo 2012 tie partoprenis 15 personoj, inkluzive de unu bulgara esperantisto, kiu revenis el IFEF kongreso en Herzberg. Post duhora diligenta tradukado de preparita teksto, dum kiu \u0109iuj klopodis difini plej precize la traktitajn esprimojn, la bulgara gasto rakontis pri bulgaraj nova\u0135oj (\u0109efe pri okazonta tutlanda kongreso en Blagoevgrad, de kiu li mem estas \u0109efa organizanto, al kiu li invitis nin) kaj poste \u0109e gitaro li komencis kanti kaj ekkantigis nin \u0109iujn. Ne mankis kafo, teo, etaj sandvi\u0109oj kaj dol\u0109a\u0135oj. Posttagmeze \u0109e bivakfajro \u0109iuj rostis siajn kolbasetojn kaj \u0109ar anka\u016d la vetero estis agrabla kaj amuzo estis gaja, \u0109iuj viza\u011doj brilis pro amikeca sento. Nur post la 17-a horo la kabano kaj \u0109irka\u016da arbaro denove silenti\u011dis.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Lingva \u0125aoso<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiom da lingvoj estas en la mondo? Tion scias neniu, e\u0109 ne lingvistoj, tial taksoj pri la nombro de lingvoj varias inter tri mil kaj dek mil. Fakte tiu \u0109i nombro sen\u0109ese \u015dan\u011di\u011das, \u0109ar multaj lingvoj malaperas, formortadas, kaj aliflanke aperadas iom da novaj lingvoj. Multaj lingvoj havas du a\u016d pli da varioj, versioj, formoj, dialektoj ktp. kaj ofte estas disputinde, \u0109u temas pri memstaraj lingvoj, a\u016d nur pri varioj de unu lingvo. Multaj lingvoj, opiniitaj dialektoj, estas nun agnoskitaj memstaraj lingvoj, ekzemple jenaj: la ka\u015duba en Pollando, la frisa en Nederlando, la gotlanda sur la sveda insulo Gotlando, la erzja kaj mok\u015da en la rusia a\u016dtonoma respubliko Mordvio, la friula en Italio kaj multaj aliaj. La leceburga e\u0109 i\u011dis la \u0109efa oficiala lingvo de Luksemburgo. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La malaperanta soraba (luzacia) lingvo havas du literaturajn variojn: supraluzacian kaj malsupraluzacian. Germanoj parolas per tri komunaj lingvoj: en la norda Germanio per basgermana (malaltgermana, platdi\u0109a), en la suda Germanio kaj A\u016dstrio per la altgermana, kaj en Svislando la alemana (svisgermana). Por kompreni unu la aliajn necesas uzi literaturan lingvon. La galega lingvo uzas la hispanan ortografion. Anta\u016d pluraj jaroj \u011di transiris al portugala ortografio kaj tiel \u011di tre proksimi\u011dis al portugala lingvo. La moldava lingvo uzas la cirilan skribon de alfabeto. Post la disfalo de Sovetunio \u011di ekuzis la latinan skribon kaj i\u011dis preska\u016d identa kun la rumana lingvo. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anka\u016d la karela lingvo estis ciril-skribata, sed la kareloj \u0109esis skribi karele kaj ekskribis en la literatura finna lingvo, kiun ja oni skribas latinskribe. La kurdoj vivas en pluraj landoj kaj en diversaj landoj oni skribas la kurdan lingvon per diversaj skriboj: en Turkio latina, en Sirio kaj Irako araba, en Irano persa modifa\u0135o de la araba kaj en Azerbaj\u011dano, Armenio kaj Kartvelio cirila. En pasinteco e\u0109 per armena skribo. En pluraj landoj vivas anka\u016d arumanoj, parolantaj per dialekto de rumana lingvo kaj vivantaj en Makedonio, Serbio, Grekio kaj Albanio.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">Lubom\u00edr St\u0159eda, \u00dapice (Da\u016drigo venonte)<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Muzea nokto en Svitavy<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2012_html_m2b592eaa.jpg\" width=\"251\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>okazis <span style=\"font-size: medium;\">la 2-an de junio 2012 de la 14-a horo kaj da\u016dris \u011dis la noktomezo. La programo enha-vis ina\u016dguron de la nova tutjara ekspozicio okaze de 125-a jari\u011do de Esperanto, anka\u016d prezentadon de kelkaj E-filmoj, kantoj kaj ni a\u016ddis registritan sonon de la vo\u0109o de L. L. Zamenhof.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La E-eldonisto el Slovakujo s-ano Peter Bal\u00e1\u017e prezentis al ni projektojn de E@I, la redaktoro de la nova \u201eVerda stacio\u201c el Ostrava informis nin pri radio-elsendadoj. La partoprenantoj a\u016ddis pri la vivo kaj verko de la unua esperantisto en \u0108e\u0125io Francisko Valdomiro Lorenz.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La tutan programon vorte akompanis Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1, kiu poste invitis nin al la proksima urba muzeo, kie estis anka\u016d ina\u016dgurita nova ekspozicio, de \u201eNamibia safaro\u201c. \u011ci enhavis fotografa\u0135ojn, remburitajn bestojn kaj objektojn tipajn por Afriko. Ne mankis refre\u015di\u011do kaj ni \u0109iuj estis kontentaj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">jary<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la redakcia po\u015dto:<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">1) Informo el E-klubo Mlad\u00e1 Boleslav: Estis eldonita la kolekto de \u201eLegolibreto numero 7 + 5 kun verda birdo\u201c. \u011ci enhavas facilan lega\u0135on verkitan de diversaj esperantistoj kaj tradukojn el la \u0109e\u0125a lingvo. La prezo = 100,-K\u010d kaj la libro estas akirebla \u0109e J. Drahotov\u00e1, tel. 720\u00a0652\u00a0320, adreso: 293 01 Mlad\u00e1 Boleslav, Sadov\u00e1 745, retadreso: <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><a href=\"mailto:drahotovca@esperanto.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>drahotova@esperanto.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">. Krom tio Vi povas legi la libron \u201eBona espero \u2013 idealo kaj realo\u201cde Roman Dobrzy\u0148ski, tradukitan en la \u0109e\u0125an lingvon \u0109e la adreso: <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.mlboleslav.cz\/esperanto\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.mlboleslav.cz\/esperanto<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">a\u016d<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.wz.cz\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0www.esperanto.wz.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><span style=\"font-style: normal;\">. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Se Vi vizitos la urbon Mlad\u00e1 Boleslav, Vi povas peti \u0109e J.Drahotov\u00e1 E-informon pri \u201einstrua vojo\u201c.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">2) Al la 97-a Universala kongreso en Hanojo \u2013 Vjetnamio (28.7.-4.8.2012) ali\u011dis \u011dis komenco de junio 799 esperantistoj el 60 landoj, el tio tri \u0109e\u0125oj. Tuj post la UK sekvos en Hanojo la 68-a IJK (Internacia junulara kongreso) de la 5-11.8.2012.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">3) La venonta UK 2013 okazos en Rejkjaviko \u2013 Islando.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">4) <\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>Trista informo:<\/b><\/span> <span style=\"font-size: medium;\">La 4-an de junio 2012 forpasis unu el eminentaj multjaraj esperantistoj <\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>Lubom\u00edr St\u0159eda el \u00dapice <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\">(80j.)<\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>, <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\">a\u016dtoro de multaj<\/span> <span style=\"font-size: medium;\">fakaj artikoloj. La redakcio ekpublikis en tiu \u0109i numero de Informilo parton de lia ampleksa artikolo pri lingva \u0125aoso. Honoron al lia memoro.<\/span><\/p>\n<p style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.11cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: La kongreso de AEH, E-sta\u011do en Francio, LBV, Mitologio en Vikipedio, E-infana tago Svitavy, IFEF-Herzberg, Seminario Jevany, Lingva \u0125aoso, Muzea nokto en Svitavy, Eredakcia po\u015dto \u00a0 \u0108u Vi volas viziti kun ni tiun \u0109i unikan\u00a0 pilgrim-pre\u011dejon? Partoprenu la 6-an Internacian kongreson de Asocio de Esperantistaj Handikapuloj en la tagoj 13.-16.9.2012 en \u0160t\u00ed\u0159\u00ed D\u016fl [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7234","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7234","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7234"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7234\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7378,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7234\/revisions\/7378"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7234"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7234"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7234"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}