{"id":7233,"date":"2012-05-30T14:25:06","date_gmt":"2012-05-30T12:25:06","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7233"},"modified":"2018-09-16T13:31:34","modified_gmt":"2018-09-16T11:31:34","slug":"informilo-05-2012","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-05-2012\/","title":{"rendered":"Informilo 05\/2012"},"content":{"rendered":"<p align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2012_html_m78a3c4dc.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>E-Retradio,<br \/>\nE-semajno en Francio,<br \/>\nHeroldo \u0109esis aperi,<br \/>\nRenkon<\/span><span style=\"font-size: medium;\">ti\u011do Svitavy,<br \/>\nSeminario Skokovy,<br \/>\nD-ro Haszpra,<br \/>\nKiu li estas,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">\u015cipkrozado Afriko-E\u016dropo,<br \/>\nAvo kaj nepino<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pri la neceso de Esperanta Retradio<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiu regule partoprenas en E-renkonti\u011doj \u2013 kutime tio okazas unu- \u011dis dufoje jare \u2013 povus kredi, ke jam tio kondukas al bona regado de la lingvo. Kaj se tiu sama homo estas abonanto de iu perioda\u0135o en Esperanto, tiam tiu kredo povas e\u0109 esti pli granda. Tamen amba\u016d ne sufi\u0109as: La partopreno en unu a\u016d du aran\u011doj jare lasas grandajn tempajn truojn, dum kiuj oni ne a\u016ddas kaj ne parolas la lingvon. Legi oni ja povas dum la tuta jaro, sed la legado mem ne multe influas la parolkapablon.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Por atingi parol-fluecon necesas regule almena\u016d a\u016ddi \u011din. Tio ja eblis dum la pasintaj jardekoj, se oni a\u016dskultis radioelsendojn en Esperanto. Beda\u016d-rinde en la epoko de la mallongondaj elsendoj la plezuro kaj la sekva lern-efiko estis minimumaj. Nur kiam la elsendoj disa\u016ddi\u011dis persatelite, tio decide \u015dan\u011di\u011dis. Por mi tio estis vere granda pa\u015do anta\u016den. Kaj kiam la elsendoj fari\u011dis anka\u016d a\u016ddeblaj en la interreto, oni povis a\u016dskulti ilin en la tuta mondo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Do oni povus supozi, ke ekde tiam la parolnivelo en Esperanto grave pliboni\u011dis. Sed tio beda\u016drinde ne okazis. La diversaj elsendoj ne fari\u011dis sufi\u0109e popularaj por esti regule a\u016dskultataj de granda parto de la E-parolantoj. Tio havas la\u016d mi du ka\u016dzojn:<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Unue estas la enhavo de la elsendoj. Temis do pli-malpli pri \u015dtata a\u016d religia propagando, kiun oni volis nur jen kaj jen digesti, a\u016d estis ja E-temaj programoj, kiuj aliflanke pritraktis nur la vidon al nia tre malgranda Esperantujo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La dua ka\u016dzo estas la komprenebleco: \u011custe tiuj homoj, kiuj havas la plej grandan lernbezonon, ne uzis la radioelsendojn tiucele, \u0109ar la parolado estis a\u016d tro rapida por ili, a\u016d \u011di enhavis tro da nekonataj vortoj. Do ili ne kapablis transsalti tiun sojlon.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La Esperanta Retradio helpas en amba\u016d kazoj: La temaro estas la\u016deble vasta kaj la programoj krome enhavas ilustra\u0135ojn kaj filmetojn kaj forestas \u0109ia propagando. Por ebligi al progresantoj transpa\u015di la sojlon de kompreno, la kompleta programo estas anka\u016d legebla. Tio estas vere unika nova\u0135o. La viglaj reagoj de la a\u016dskultantoj klare konfirmas tion kaj do la Esperanta Retradio nun ofertas servon, kiu vere povas kontribui al decida plibonigo de la parolnivelo de multaj homoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Oni povus pensi, ke tio estas varme akceptata en la tuta Esperantujo, precipe \u0109e la E-organiza\u0135oj. Sed el tiu flanko la e\u0125o estas preska\u016d nula. E\u0109 okaze de la unua datreveno de la komenco de la \u0109iutagaj elsendoj de tiu flanko venis preska\u016d nenio. Tamen la belga e\u016dropa deputito Germain Pirlot sendis kura\u011digajn bondezirojn kaj tio ja signifas rekonon, ricevitan de grava persono. Sed mankas la rekomendo: Mi opinias, ke la E-Retradio ja estas vere tre rekomendinda. Mi miras pri la silentado. Tio estas malhelpo por la evoluo de Esperanto. Mi esperas, ke la koncernaj organiza\u0135oj kaj influhavaj personoj balda\u016d \u015dan\u011dos sian sintenon tiurilate. Pri la neceso de la E-Retradio ja ne povas esti dubo. Anton Oberndorfer, Ref-info<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Adreso de Esperanta Retradio:\u00a0<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/peranto.posterous.com\/pri-la-neceso-de-la-esperanta-retradio\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/peranto.posterous.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Mediteranea Esperanto-Semajno<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Jam la 6-an fojon okazis en Francio \u0109e Mediteraneo la Esperanto-Semajno. La 25.2. \u2013 3.3.2012 organizis \u011din Monique Prezioso kaj Christine Graissaguel el la E-grupo de la urbo \u201cSaint Rapha\u00ebl\u201d. Anta\u016dajn jarojn \u011di okazis en la urbo \u201cAgay\u201d kaj \u0109i-jare oni elektis la rezidejon de \u201cVacanciel\u201d \u0109e la marbordo de \u201cLes Issambres\u201d. \u011ci trovi\u011das inter la urboj \u201cFr\u00e9jus\u201d kaj \u201cSaint\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">Tropez\u201d. La eventon partoprenis \u0109irka\u016d cent esperantistoj, precipe francoj, sed venis gastoj el aliaj e\u016dropaj landoj: Belgio, \u0108e\u0125io, Finnlando, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Svedio kaj Svislando. La aran\u011do okazis en luksa apud-mara hotelo, kie en la pasinteco feriis miliarduloj. Post ilia for-iro \u011di estis transformita en libertempan restadejon kun bele aran\u011dita parko. Al \u011di apartenas anka\u016d kelkaj komfortaj dometoj situantaj sur monteto. En la apuda konstrua\u0135o okazis \u0109iuj aktiva\u0135oj de la semajno.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2012_html_69ef4dcf.gif\" width=\"292\" height=\"218\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Matene kaj vespere, anta\u016d la man\u011doj, okazis E-kursoj de diversaj niveloj. Ni povis pliprofundigi niajn sciojn pri la historio, perfektigi la E-lingvoscion kaj \u0109efe de gramatiko. Instruis Perla Miele el Hungario, Zs\u00f3fia K\u00f3r\u00f3dy kaj Peter Zilvar el Germanio, Pascal Vilain kun sia edzino Mari-Roza kaj Daniel Moirand el Francio. Bone funkciis anka\u016d la libroservo. La posttagmezoj estis liberaj kaj \u0109iu povis elekti aktiva\u0135on por si mem.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La bela naturo kun florantaj kaj bonodorantaj mimozfloroj logis al montaraj a\u016d \u0109emaraj promenoj. Pluraj el ni vizitis pli malproksiman \u0109irka\u016da\u0135on pera\u016dte a\u016d buse. Merkrede posttagmeze ni \u015dipveturis al la famkonata (pro la filmoj pri \u011cendarmoj) apudmara somerrestadejo \u201cSaint Tropez\u201d. De la maro ni vidis luksajn domojn kaj vilaojn de konataj francaj aktoroj, artis-toj, kantistoj kaj de aliaj milionuloj. Post agrabla promenado en la pito-reska urbo ni revenis al \u201cLes Issambres\u201d.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Vespere ni povis \u011dui programerojn de la hotelo (kabaredo, kantado, masko-balo&#8230;) kaj la niajn. Peter kaj Zs\u00f3fia prezentis al ni la Esperanto-urbon \u201cHerzberg\u201d en Germanio, kie ili vivas kaj aktivas. Ili invitis la \u0109eestantojn al la fervojista kongreso, kiu okazos tie en majo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignnone\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2012_html_20f5c2bd.gif\" width=\"239\" height=\"179\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"right\" border=\"0\" hspace=\"6\" \/><\/span><\/p>\n<p>La geedza paro Hubert kaj Mich\u010dle el Belgio prezentis siajn E-aktiva\u0135ojn dum la jaro 2011, Saliko el Finnlando parolis pri sia lando kaj ties kutimoj. Jean-Fran\u00e7ois Cousineau el Francio prezentis unikan filmon pri sia voja\u011do al Sumatro kaj ties aventuroj.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La lasta vendreda vespero estis dedi\u0109ita al prezentoj de la partoprenantoj. Ni a\u016ddis kantojn, poemojn, ske\u0109ojn, humura\u0135ojn kaj fine oni invitis nin al dancado en akompano de akordionoj. La etoso estis gaja kaj agrabla. Sabate matene okazis la lastaj kursoj kaj post la tagman\u011do \u0109iuj disi\u011dis al sia hejmo. Ni \u011duis agrablan semajnon en bela regiono de suda Francio, kie abundis florantaj mimozoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Heroldo \u0109esis aperi<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">\u015cajne \u0109esis aperi Heroldo de Esperanto, kiu iam estis unu el la \u0109efaj gazetoj de la Esperanto-movado. La lasta numero la\u016d la regula vicordo estas numero 10 por la pasinta jaro. Poste sekvis truo de tri numeroj, \u0109ar la sekva aperinta numero estis numero 14 por 2011. La lastaj tri pasintjaraj numeroj ne aperis, same ne aperis iu ajn numero de la jaro 2012, kiuj devus jam esti tri a\u016d kvar.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nHeroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 en Kolonjo, Germanio kiel semajna gazeto &#8230; Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera Sikorska. Post \u015dia morto en 1996 &#8230; Heroldo de Esperanto balda\u016d i\u011dis la organo de la Esperanta Civito, kio supozeble gvidis al malkresko de la abonkvanto. La tuta artikolo estas legebla \u0109e: <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.liberafolio.org<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">ret-info<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><i>red.: Nun ni estis informitaj, ke aperis numero 2186 3\/2012, la redaktadon transprenis Anna Bartek. <\/i><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2012_html_m11f819ba.jpg\" width=\"468\" height=\"196\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/b><\/span><\/p>\n<p>E-renkonti\u011do en Svitavy <span style=\"font-size: medium;\">okazis la 14-an de aprilo 2012, partoprenis \u011din 33 esperantistoj el 21 lokoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Komune ni plantis pluan ZEOn \u2013 tilion, (Esperanto-arbo), poste ni vizitis la urban stadionon kun multaj internaj ejoj. Ekstere ni admiris elhakitajn kaj skulptitajn figurojn el iamaj arbotrunkoj, kiuj kreas interesan sub\u0109ielan galerion.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">El plua programo, kiun gvidis Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1, ni a\u016ddis konatan poemon \u201cHo mia kor\u00b4\u201c de L.L.Zamenhof en muzika formo. Poste ni spektis filmon pri ekesto de Pollando kaj pri la familio Zamenhof. Ni anka\u016d meditis pri liaj diversaj proverboj. Tiamaniere ni rememoris la 95-an mortodatrevenon de L.L.Z.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Plua interesa programero allogis la atenton de la partoprenantoj \u0109e tri nove instalitaj ekspoziciaj paneloj. Ili enhavis multajn informojn rilate al la historio de Esperanto kaj la Zamenhof-familio kaj la homoj poste devis respondi demandojn de la preparita konkurso.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">En la fermo de la programo ni a\u016ddis informon pri la novaj pa\u011doj de la E-Klubo Svitavy, kiujn kreis la plej juna klubano Mat\u011bj N\u00e1ro\u017en\u00fd. Ni gratulas! Ser\u0109u \u0109e <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.webz.cz\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.esperanto.webz.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Printempa seminario en Skokovy<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">okazis jam la 35-an fojon, laste de la 16-a \u011dis la 22-a de aprilo 2012.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Spite de malfavora prognozo la vetero permesis promeni sub suno. Entute venis 28 homoj, inkluzive de tiuj, kiuj venis nur por semajnfino a\u016d nur por unu tago. \u0108iutage matene anta\u01d4 la matenman\u011do okazis gimnastiko, kiun pliri\u0109igis Blanka Hu\u017eerov\u00e1 per jogaj elementoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2012_html_m7b81968.jpg\" width=\"270\" height=\"201\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Niaj lernantoj estis tiel diligentaj, ke ili petis lecionon e\u0109 en la tempo anta\u01d4 la vesperman\u011doj. Marde kelkaj el ni veturis al Mlad\u00e1 Boleslav, kie Petro Chrdle prelegis pri Japanio en la Domo de senioroj. Anta\u01d4 \u011di ni promenis tra la urbo, kie estas nova instrua vojeto kun kolonetoj kun \u0109e\u0125lingva, angla kaj germana informoj pri la vidinda\u0135oj kaj pri la historio. Nia E-rondeto en Mlad\u00e1 Boleslav sukcesis krei flugfolion pri la instrua vojeto, kiu estas vizitinda.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Reen al Skokovy: vespere okazis interesa diskuto pri gramatiko, instigita de Viktor Dvo\u0159\u00e1k, poste la juna komputist-programisto Petro Dibl\u00edk prezentis al ni kreon de mozaiko (\u201epuzlo\u201c), kiun oni faras helpe de komputilo kaj en kiu li estas elstara, \u0109ar lia propra metodo estas unika.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Merkrede ni estis akceptitaj de la urbestro en Mnichovo Hradi\u0161t\u011b (kiel jam kutimas) en la modernigita akceptejo de la urbodomo. Poste ni disi\u011dis en la urbo, sed precipe ni \u011duis la jam malfermitan kastelo-parkon.Vesperan E-prelegon realigis Petro Chrdle \u2013 lian prelegon pri Japanio, kiu da\u016dris 2 horojn, \u011due akceptis ni \u0109iuj. \u0134a\u01d4de ni spektis (danke al M. Smy\u010dka) la televid \u2013 filmon (el \u201eBarvy \u017eivota\u201c) pri Eli Urbanov\u00e1, pri kiu sincere parolis Petro Chrdle, la eldonisto de \u015diaj libroj, kaj Jar. Krolupper, kiu \u015din certagrade opinias \u201esia instruisto\u201c \u2013 rilate la poemadon. Vendrede anta\u01d4tagmeze ni \u0109iuj rigardis, kiel la E-movado (ne nur la \u0109e\u0125a) publiki\u011das en la interreta mondo. \u011cin regas kaj plenigas Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1 kun aliaj komitatanoj de \u0108EA (ekz. la junularano Miro Hru\u0161ka, kiu zorgas pri aktuala\u0135oj). Por multaj senioroj estis certe surprizo, ke \u201eEsperanton oni povas lerni anka\u016d per aliaj metodoj\u201c. \u011custe pro tio estis la prezento grava!! <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Vespere ni spektis filmon pri putetoj \u201ekun saniga akvo\u201c, kiuj trovi\u011das sub la monto K\u0159eme\u0161n\u00edk en Vyso\u010dina, ni lernis la E-tradukon de la \u0109e\u0125a himno kaj kantis E-kantojn, kies vortoj estis projekciitaj sur la muron. En nia ri\u0109a tombolo \u0109iu lotbileto gajnis. Sabate tagmeze alvenis ing. Jan Posp\u00ed\u0161il kun siaj fotoj kaj filmetoj kaj abundaj informoj el brazila Bona Espero kaj filmo de Roman Dobrzynski pri la \u201eLernejo en bieno\u201c. Sur la ret-pa\u011doj <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.knihabonaespero.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">, <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.mlboleslav.cz\/esperanto<\/u><\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">a\u01d4<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.wz.cz\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0www.esperanto.wz.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">vi povas legi libron, kiu estas tradukita el Esperanto al la \u0109e\u0125a.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sabate ni amuzi\u011dis per naciaj kantoj kaj rakontado. Ni ne forgesu danki al oferema artistino Eva P\u00e1nkov\u00e1, kiu \u0109iujare surprizas nin per novaj manieroj koncerne la plastik-arta\u0135ojn, kiujn ni sukcese (a\u016d mal-) strebas anka\u016d fari. Kaj jen \u2013 trovi\u011das inter ni \u201enova\u201c kreo-artistino \u2013 Majka Kr\u00e1\u010dmarov\u00e1. Do, vico da Esperantaj artistoj plimulti\u011das, ili ja povus nin reprezenti anta\u016d publikaro \u2013 en la Svitavy-muzeo. Kvankam fini\u011dis la 35-a Skokovy-seminario, vivu la 36-a !! <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>La venonta seminario okazos de la 8-a de oktobro 2012.<\/b> Jam nun vi povas ali\u011di.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1 kaj Margit Turkov\u00e1<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La doktoro Haszpra Otto<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">forpasis la 18-an de aprilo en sia 84-a jara\u011do (*1928). Li estis emerita profesoro de la hidro-konstrua katedro de la Teknika Universitato de Budape\u015dto, eksperto de UN, membro de la Hungara Akademio de Sciencoj. Esperanton li lernis en 1958. Li estis estrarano kaj vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, komitatano kaj estrarano de UEA. Ekde 2004 li membris en la Akademio de Esperanto. Li anka\u016d estis gvidanto de Scienca El-dona Centro de UEA en Budape\u015dto komence de la 1980-aj jaroj. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La doktoro Haszpra verkis pli ol 1000 sciencajn publika\u0135ojn (librojn, studojn, artikolojn, ktp.), multajn el ili en Esperanto, ofte li prelegis. En la jaro 2000 aperis lia ampleksa lernolibro de Esperanto por hungaroj. Li anka\u016d a\u016dtoris studojn pri la kostoj de multlingveco, de lingvolernado, kaj pri egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj. <\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nLi estis unu el la plej elstaraj kaj meritplenaj figuroj en la historio de Esperanto pri la evoluigo de scienca aplikado kaj faka lingva\u0135o de Esperanto. Kune kun d-ro M\u00e1th\u00e9 \u00c1rp\u00e1d li fondis kaj redaktis la unikan revuon &#8220;Sciencaj Komunika\u0135oj&#8221; aperinta kiel suplementa\u0135o al Budape\u015dta Informilo inter 1974-82, en kiu li verkis pionirajn artikolojn en pluraj fakoj. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2006\/uk0804b\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.liberafolio.org\/2006\/uk0804b<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiu li estas?<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anta\u016d 140 jaroj naski\u011dis la unua \u0109e\u0125a esperantisto, kiu ekinstruis Esperanton en Prago, li eldonis la unuan E-lernolibron por \u0109e\u0125oj, sed pro politikaj opinioj li enmigris Brazilon. Tie li estis anka\u016d la unua esperantisto, sed multe pli fama ol \u0109e ni. Li konis 80 \u2013 104 lingvojn. \u0108u vi scias, kiu li estas? (<i>Lian nomon Vi trovos \u0109e la fino de Informilo<\/i>).<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>\u015cipkrozado Afriko \u2013 E\u016dropo<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz, Pollando realigis dum 28.03. \u2013 17.04.2012 interesan \u015dipkrozadon el Afriko al E\u016dropo per 13-eta\u011da \u015dipo MSC SINFONIA, kiun partoprenis pli ol 2000 turistoj kaj 700 personoj de la \u015dipanaro el 46 landoj de la mondo. Komence dum 25.-29. 03.2012 mi kaj mia 82-jara\u011da amiko Alojzy Graczyk vole ne vole devis fari rekordajn flugojn kun Esperantotur. Dum kvin tagoj ni devis reflugi el A\u016dstralio \u2013 Sydney tra Bangkoko \u2013 Dubai \u2013 Frankfurto \u2013 Varsovio al Bydgoszcz, de kie nur post kelkaj horoj ni denove flugis per LOT kaj Emiratoj el Varsovio tra Londono \u2013 Dubai al Cape Town dormante dum kvar noktoj nur en aviadiloj, kvankam komfortaj. En la 27\/28.03.2012 ni flugis 6 horojn per la moderna AIRBUS A-380 el Londono al Dubai konstante man\u011dante kaj trinkante. Nun Emiratoj kun siaj komfortaj flugoj al 260 destinoj en la mondo kaj bonaj prezoj fari\u011dis ege konkurenca flugkompanio.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mia amiko Alojzy fari\u011dis anka\u016d rekordulo kun mi de Esperantotur, \u0109ar nur dum la lastaj ses monatoj ni kvar foje \u015dipkrozadis en kvar kontinentoj E\u016dropo \u2013 Afriko \u2013 Ameriko \u2013 A\u016dstralio kaj sur tri oceanoj \u2013 Atlantiko, Hinda Oceano kaj Pacifiko. S-ro Alojzy Graczyk voja\u011dos anka\u016d kun ni dum monato 15.07. \u2013 13.08.2012 al \u0108inio-Vjetnamio \u2013 la 97-a UK en Hanoi \u2013 Hongkongo (22 IEK) kaj jam ali\u011dis por la \u0109irka\u016dmonda voja\u011do kun Esperantotur dum 22.04. \u2013 15.05.2013 tra 12 landoj de la mondo \u0109efe tra la Suda Pacifiko el Sydney al Honolulu. Do la a\u011do de 82 jaroj ne malhelpas al li esti nun la plej aktiva turisto de Esperantotur.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2012_html_m3bb8208.png\" width=\"267\" height=\"200\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>La 29-an de marto ni atingis aviadile Cape Town \u2013 Kaba Urbon, kie surprize atendis nin en la flughaveno sespersona delegacio de E-firmao \u201cEsperanto en Afriko\u201d, vestita en belaj E-uniformoj. Ni faris tuj plurajn komunajn fotojn, per kiuj ni atentigis pri Esperanto-turismo. La dutagan restadon en Kaba Urbo bone organizis la E-Klubo kaj \u201eEsperanto en Afriko\u201c e\u0109 kun renkonto kun kelkdekoj da esperantistoj, dum kiu ni diskutis pri internacia E-turismo.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">El Kaba Urbo ni \u015dipkrozadis dum du tagoj tra Atlantiko al Walvis Bay en Namibio. Tie atendis nin surprizo. La sur\u015dipa enmigrada oficisto de Namibio ektimis de kvar poloj, nuligis niajn enirpermesojn al Namibio en niaj pasportoj, malgra\u016d, ke Pollando estas anka\u016d Schengen-lando. \u0108u eble vize ili volis defendi la landojn plej ri\u0109ajn en la mondo je juvelaj diamantoj? Do ne nur E\u016dropo diskriminacias vize Afrikon, sed foje afrika lando-Namibio ven\u011dis vize kontra\u016d Pollando. Viza diskriminaciado ekzistas kaj tial necesas surbaze de vizoebloj plani niajn voja\u011dojn tra Afriko en 2013. Tial rezulte de vizoj ni dum dek tagoj \u015dipkrozadis kaj sub ni en Gvinea Golfo estis 5 km profundeco de Atlantiko, kiu estis tre trankvila.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiam mi skribas tiun \u0109i raporton, ni \u0135us trapasis kun amasa ceremonio kun re\u011do Neptuno la ekvatoron. Dum kelkaj tagoj ni vidis neniun \u015dipon kaj el 35 kablaj kanaloj de la \u015dipa televido la plej multaj silentis \u2013 la plej aktivaj estis EURONEWS kaj AFRIKA 24. Ne pla\u0109is al ni tre lastmomenta sur\u015dipa gazetara informado. MSC Sinfonia kaj \u011dia Krozdirektoro transdonadis samtempe \u0109iujn informojn en kvin lingvoj: angla, franca, germana, hispana kaj itala kaj foje en portugala \u2013 tio pla\u0109is al ni. Nian grupon priservis kelneroj el Albanio kaj Indonezio kaj stevardoj el Honduro kaj Madagaskaro.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kvankam la \u015dipo estas pli modesta, tamen \u0109iutage ni perdis kvar horojn por man\u011dado en memservaj bufedoj kaj vespere en restauracio JL Covo.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2012_html_86a72c6.png\" width=\"279\" height=\"209\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Indas substreki, ke nun nia 19-taga \u015dipkrozado Afriko \u2013 E\u016dropo kostis tri oble malpli multe ol marta 2012 anka\u016d 19-taga \u015dip-krozado Australio-Tasmanio-Novzelando. Nun unu tago de la \u015dipkrozado kostis al ni \u0109irka\u016d 50 USD kun voja\u011do, lo\u011dado, abunda man\u011dado kaj ri\u0109a kulturprogramo. Interese, ke la itala \u015dipkompanio MSC kalkulas \u0109ion en USDolaroj ne en E\u016cROJ. Anka\u016d iom pli modesta \u0109iutaga kulturprogramo pla\u0109is al ni \u2013 kun pluraj festparadoj kaj e\u0109 operaj koncertoj en la \u015dipa teatro. La longa \u015dipkrozado (i.a. senpa\u016dze 10 tagoj sur Atlantiko) permesis fari komparojn.<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni da\u016drigis dum sekvaj du tagoj tra Atlantiko apud \u011cibraltaro \u2013 Ceuta kaj Maroko kun du pilieroj de Herkules al hispana Malaga-Costa del Sol. Post mallonga vizito en Malaga ni da\u016drigis jam tra Mediteraneo, kie okazis adia\u016da koktelo kun kapitano Ciro Pinto kaj Granda Galo Vegas.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Trapasante Sardinion ni atingis havenon Civitavecchia, de kie ni buseks- kursis al Romo. \u011ci estis unika busekskurso \u2013 \u011di da\u016dris nur kvin horojn \u2013 Romo en pilolo \u2013 unuhora busvizitado kun \u0109i\u0109erono, kiu montris kelkdek antikva\u0135ojn de la antikva Romo, unu horo libera en Vatikano kaj trihora busvoja\u011do de la \u015dipo al Romo kaj reen.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni adia\u016dis Romon per lasta okmenua vesperman\u011do. La 17-an de aprilo 2012 matene ni atingis la \u011cenovan havenon, de kie dum 12-horoj tre rapide per sep diversaj veturiloj ni atingis Bydgoszcz \u2013 Pollando, kontentaj, malgra\u016d kelkaj problemoj. Nun ni jam planas la\u016dvicajn \u015dipkrozadojn tra la maroj kaj pluraj landoj, al kiuj ni bonvenigas vin.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Andrzej Grzebowski, INTERNACIA KLUBO &#8220;ESPERANTOTUR&#8221;<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">str. M.SK\u0141ODOWSKIEJ-CURIE 10, PL 85-094 BYDGOSZCZ <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">TEL\/FAX: +48 52 346-11-51 e-mail: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:esperanto-turismo@wp.pl\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>esperanto-turismo@wp.pl<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">kaj<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:info@esperanto.bydgoszcz.eu\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0info@esperanto.bydgoszcz.eu<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">La tempo \u015dan\u011di\u011dis&#8230;.. <\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>Avo kaj nepino<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Foje vespere la avo babilis kun sia nepino pri samtempa vivo. Subite la nepino demandis : \u201eAveto, kiom da jaroj vi havas?<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La aveto respondis: \u201ePermesu al mi iom cerbumi. Mi naski\u011dis en la tempo, kiam ankora\u016d ne ekzistis \u0109e ni televidilo, kopiaparato, anka\u016d ne estis vakcinado kontra\u016d infana paralizo, neniu sciis pri kontakta lenso, e\u0109 ne pri kontra\u016dgravedaj piloloj. Ne ekzistis kreditkarto, a\u016d a\u016dtomataj lavma\u015dinoj kaj sekigujoj, la tola\u0135on simple la avino lavis kaj pendigis sur \u015dnurojn en fre\u015da aero por sekigi \u011din. Homo ne estis sur la Luno, ne ekzistis jetaviadiloj.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi edzi\u011dis kun via avino kaj ni vivis kune, en \u0109iu familio estis patrino kaj patro. La vorto \u201egay\u201c estis angla vorto, kiu signifis gajan, kontentan kaj afablan viron. Ne samseksemulon. Pri samseksemulinoj ni e\u0109 ne a\u016ddis kaj viroj ne ornamis siajn orelojn per oreljuveloj. En tiu tempo ankora\u016d ne ekzistis komputiloj, neniu a\u016ddis pri grupterapio. Homoj ne devis partopreni profilaktinajn kontrolojn, sed la kuracisto, la\u016d bezono, postulis de specialisto analizon de sango a\u016d urino.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum mi ne estis ankora\u016d dudek kvin jara, mi nomis \u0109iun viron \u201esinjoro\u201c kaj \u0109iun virinon \u201esinjorino\u201c a\u016d \u201efra\u016dlino\u201c. Tiam, kiam la virino enbusi\u011dis, \u0109iuj infanoj kaj junuloj rapidis por liberigi sidlokon por \u015di. Se la virino estis graveda, ili akompanis \u015din al la sidloko, e\u0109 iris a\u0109eti veturbileton, kiun reen ili alportis al \u015di. Sur la \u015dtuparo virinoj \u0109iam iradis \u0109e balustrado, virinoj eniris en lifton kiel la unuaj kaj viroj \u0109iam altiris se\u011don, kiam la virinoj volis eksidi al la tablo. Viroj neniam salutis virinojn sidante, \u0109iam ili ekstaris, viroj malfermadis por virinoj pordon de a\u016dtomobilo a\u016d aliajn pordojn, anka\u016d \u0109iam ili helpis al virino demeti mantelon.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En mia juna\u011do virgeco ne ka\u016dzis kanceron kaj virgulinoj signifis por familio honoron, same por estonta edzo. Nian vivovojon gvidis la Dekalogo (dek ordonoj de Dio), racia cerbumado, estimo al maljunuloj, konduto la\u016d la le\u011doj. Gepatroj instruis nin diferenciigi bonon kaj malbonon, esti respondeca je siaj agoj kaj akcepti konsekvencojn.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pri \u201erapida refre\u015digejo\u201c, a\u016d bufedo mi pensis, ke ili servas nur por rapidantaj homoj. Ni ne konis \u201eMcDonald\u201c kaj \u201ePizzo go home\u201c, instantan kafon kaj aliajn tiamaniere faritajn nutra\u0135ojn.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni nenion sciis pri sendrata telefono des pli pri po\u015dtelefono. Ni ne konis videon, CD, DVD, komputilon. Notebook signifis \u2013 simplan kajeron. Nenio estis di\u011dita kaj horlo\u011dan mekanismon mastris risorto, kiun ni devis regule, \u0109iutage stre\u0109i. Ne ekzistis elektronikaj skribma\u015dinoj, a\u016d bankaj a\u016dtomatoj. Fotografa\u0135oj estis nur nigre-blankaj, neniu havis di\u011ditan fotoaparaton a\u016d kameraon. Glacia\u0135o kostis nur unu kronon, nova a\u016dtomobilo 55 mil kronojn. Kio rilatas herbon, ni herbon fal\u0109is, ne fumadis..<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Do, kaj nun diru al mi, kiom da jaroj mi havas.<\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Oh, aveto, certe pli ol ducent\u201c.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Ne, ne, karulino mia, nur sepdek\u201c. <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">El interreto, el\u0109e\u0125igis Pavel Nechv\u00edle.<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">***********************************************<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Solvo: <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Kiu li estas? Francisko Valdomiro Lorenz, * 24.12.1872, + 24.5.1957.<\/span><\/p>\n<p style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Enhavo: E-Retradio, E-semajno en Francio, Heroldo \u0109esis aperi, Renkonti\u011do Svitavy, Seminario Skokovy, D-ro Haszpra, Kiu li estas, \u015cipkrozado Afriko-E\u016dropo, Avo kaj nepino \u00a0 Pri la neceso de Esperanta Retradio Kiu regule partoprenas en E-renkonti\u011doj \u2013 kutime tio okazas unu- \u011dis dufoje jare \u2013 povus kredi, ke jam tio kondukas al bona regado de la lingvo. [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7233","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7233","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7233"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7233\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7377,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7233\/revisions\/7377"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7233"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7233"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7233"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}