{"id":7230,"date":"2012-02-28T14:24:40","date_gmt":"2012-02-28T12:24:40","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7230"},"modified":"2018-09-14T07:06:46","modified_gmt":"2018-09-14T05:06:46","slug":"informilo-02-2012","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-02-2012\/","title":{"rendered":"Informilo 02\/2012"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2012_html_3acb0578.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Monda Pup-ekspozicio,<br \/>\nInternacia festivalo Xanten,<br \/>\nTeleskopo,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Fervoja mondo,<br \/>\nRutenio,<br \/>\nPrezentado pri B.N\u011bmcov\u00e1,<br \/>\nTristaj forpasoj<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Monda Pup-ekspozicio per Esperanto<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kun la \u0109eesto de la urbestraro kaj la \u0109efaj amaskomunikiloj (NHK, Yomiuri, Asahi, Nihon Keizai, ktp.) la 1-an de oktobro 2011 estis ina\u016dgurita la Monda Pup-ekspozicio per Esperanto en Izucu Ya\u015diki \u2013 sidejo de la Nova Turisma Asocio en la urbo Higashikagawa.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nEn mia ina\u016dgura parolado kiel prezidanto de la Asocio (skribas Etsuo Miyoshi), mi esprimis, ke \u0109i tiu ekspozicio klare montris la gravecon de kulturaj inter\u015dan\u011doj, kion 25 artikoloj en la gazetaro de 11 landoj el 4 kontinentoj prave montris. La ambasadorino de Pollando, s-ino Jadwiga Maria Rodowicz-Czechowska, asertis, ke la ekspozicio certe estas sukcesa kaj kontribuas al la da\u016dra interpopola interkompreni\u011do. La ambasadoro de Argentino en Japanio, s-ro Ra\u00fal Dejean, sendis gratulmesa\u011don okaze de la malfermo de la evento.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\n630 pupoj el 22 diversaj landoj kaj kontinentoj, Japanio, Afriko, Orienta E\u016dropo kaj Sud-ameriko estis montrataj dum 10 tagoj en la\u016dlandaj standoj. La vizitantoj trovis informojn pri la landoj kaj ilia rilato kun Japanio en la aldonaj paneloj, bele ornamitaj per fotoj pri turismaj alloga\u0135oj, mapoj kaj la bildoj pri la pupsendintoj. La pupoj estis el porcelano, ligno, \u015dtofo ktp. kaj portis tradiciajn kostumojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nUnu el la plej valoraj kontribuoj estis farita de Vla\u010fka Chv\u00e1talov\u00e1, \u0109e\u0125a esperantistino, laboranta kiel EU-interpretisto kaj gvidanto de la orfejo \u2018Nabouba\u2019 en Benino. \u015ci kolektis 52 interesajn pupojn el Benino, Ganao kaj Togolando kaj grandpaka\u0135e ilin portis al Belgio kaj de tie sendis ilin al Japanio. Ekstere la gastoj estis bonvenigataj de 22 flagoj kaj interne apud kartona terglobo trovi\u011dis Esperanto-flago por montri, ke la kolekto estis farita danke al Esperanto-parolantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nDum la ekspozicia periodo okazis tri atelieroj pri marionetfarado, ombroludado kaj en la restoracio oni estis servataj per argentinaj vegetaraj pladoj. Proksimume 10 000 homoj vizitis la eventon. La\u016d la enketo plenigita \u0109e la fino, la beleco de la kostumoj kaj la \u0109armaj pupviza\u011doj pleje altiris la atenton kaj vizitantoj esperas en la balda\u016da estonteco vidi aziajn pupojn. Ni celas tiel vastigi la eventon, ke ni altiru 100 000 homojn al la aran\u011do.<\/span><\/p>\n<p>Informis: Etsuo Miyoshi, prezidanto de la Nova Turisma Asocio<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 28-a Internacia festivalo en Xanten.<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\">27. 12. 2011 \u2013 3. 1. 2012 Kadra temo: BENELUKSO<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2012_html_mb64db5.gif\" width=\"210\" height=\"175\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>La jarfina Internacia festivalo prezentas altkvalitan programon kaj ri\u0109an originalan E-literaturon el pluraj landoj de la mondo. Dumtage ni \u011duas diversajn seriozajn prelegojn, seminariojn kaj aliajn interesajn aktiva\u0135ojn. La vesperaj programeroj estas kutime distraj.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108i-foje oni elektis Xanten por realigo de la 28-a IF. \u011ci situas apud la nederlanda limo kaj ne tre malproksime de Belgio kaj Luksemburgo. La kadra temo estis \u201cBenelukso\u201d. Kun la urbo kaj la apuda arkeologia parko ni povis konati\u011di dum duontagaj ekskursoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Al la aran\u011do ali\u011dis 121 geesperantistoj el 17 landoj. La plej foraj venis el Japanio, Brazilo, Israelo, Rusio. Partoprenis \u011din anka\u016d la germana ambasadoro en Rusio Ulrich Brandenburg kun sia edzino. La aran\u011do komenci\u011dis per interkona vespero kun multaj amuzaj programeroj. La unuan tagon estis pritraktita la kadra temo. Matene okazis forumo, kiel enkonduko al pluraj prelegoj tu\u015dantaj tiun \u0109i temon. \u011cin lerte gvidis Claude Nourmont kaj Kristin Tytgat. En la semajno eblis elekti el multaj aliaj prelegoj pri variaj temoj. Allogis \u0109efe tiuj pri diversaj voja\u011doj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Amri Wandel el Israelo prezentis al ni la afrikan kontinenton. En Tanzanio li surgrimpis la monton Kiliman\u011daro. En Namibio ravis lin la Himba-tribo. Li entuziasme rakontis pri siaj aventuroj, dum ni spektis nekutimajn pejza\u011dojn. La franco R\u00e9my Bouchet donis informojn kaj promenigis nin pere de belaj bildoj tra Laoso. Ugo kaj Annarosa el Italio partoprenis la unuan kongreson de Armena E-Asocio. Ili raportis pri la evento kaj parolis pri siaj spertoj en tiu \u0109i rava lando. Tatjana Loskutova estis instrucele en Indonezio \u2013 la lando de \u0109iama somero. \u015ci instruis Esperanton en kvin lokoj de la insuloj Javo kaj Sumatro kaj \u015di vizitis anka\u016d la insulon Bali. La japana paro, ges-roj Hu\u011dimoto raportis pere de filmoj pri la tertremo kaj la cunamo, kiuj trafis ilian landon printempe, kaj pri iliaj konsekvencoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Okazis du E-kursoj, tenis-turniro, kutima \u0109ina gimnastiko kaj dancves-pero. Grandan sukceson havis atelieroj pri produktado de belaj ornama\u0135oj el bidoj por silvestra vespero kaj prilaborado de steatito (sap\u015dtono). Esperanto-retojn kaj la fabelan mondon alproksimigis al ni Anna Striganova kaj Dima \u015cev\u0109enko el Rusio. Ni admiris ilian ekspozicion de fantaziaj krea\u0135oj. Pri la tradicia sporta evento en Nijmegen informis Rob Keetlaer. La historion de enciklopedioj kaj la fonon de Vikipedio klarigis Ziko van Dijk.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2012_html_16e4deb1.gif\" width=\"195\" height=\"156\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Pri la moskva eldonejo Impeto parolis Dima, Anna kaj Mikaelo, pri la armena skribaro Susanna Baghdasaryan, pri korea ginsengo, alta sango-premo kaj kolesterolo informis Harald Schicke. Kun Kees Ruig oni povis mediti kaj mantrumi. A\u016dtoraj horoj okazis kun Mikaelo Bron\u015dtejn kaj Anneke Schouten-Buys.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum vesperaj programeroj ni \u011duis rusan, nederlandan, israelan kaj internacian vesperojn. \u0108iu havis sian \u0109armon kaj alportis ion novan al la partoprenantoj. La plej elstara spektaklo estis brila prezentado de la teatra\u0135o \u201cLudoviko\u201d de Georgo Handzlik. Lia alia sukcesplena vespero estis gitarkoncerto. Post la fino de \u0109iuj vesperaj prezenta\u0135oj ni transloki\u011dis al la \u201cKnajpo\u201d, kie ni \u011duis bonan etoson \u011dis malfruaj noktohoroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Jam tradicie, okazis la 5-a IVU (Internacia Vintra Universitato), en kiu multaj partoprenantoj ekzameni\u011dis kaj ricevis diplomojn. La astrofizikisto Amri Wandel \u0109iam surprizas kaj donas nova\u0135ojn el scienca esplorado de la kosmo. Lia plej interesa prelego prezentita dum IVU temis pri: \u201cNovaj planedoj kaj sunsistemoj\u201d.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La tuttaga ekskurso celis la nederlandan urbon Nijmegen, kie ni promenis sub la gvido de \u201ckapitano\u201d Kees Ruig kaj loka esperantisto. Poste ni \u015dipkrozadis sur la rivero Waal man\u011dante bongustajn patkukojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post la tradicia silvestra bankedo, la balo estis ina\u016dgurita per polonezo. Sekvis plurfoja festado de la Nova Jaro la\u016d diversaj horzonoj. La novjara promeno la\u016d lago refre\u015digis la partoprenantojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La festivalo estis bone organizita de nia kara HDP (Hans-Dieter Platz) kaj ni jam \u011dojatendas la venontan \u0109i-jarfine en Dortmund por komune \u011dui neforgeseblan semajnon en amika internacia rondo. Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>T e l e s k o p o<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Teleskopo estas scienca revuo, aperanta surrete por publikigi internacilingve artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj, kiuj povas esti el\u015dutataj tute SEN-PAGE pere de kiu ajn komputilo konektita al interreto kie ajn tra la mondo. Redaktas: Dominique Vieira, doktori\u011danto pri historio \u0109e Federacia Universitato de Goi\u00e1s en Brazilo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nPor sendi al la revuo Teleskopo viajn opiniojn, demandojn, sugestojn, kritikojn kaj tiel plu, simple kontaktu nian redaktoron pere de la retpo\u015dtadreso: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:redaktoro@teleskopo.com\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>redaktoro@teleskopo.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Internacilingva Scienca Revuo, <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.teleskopo.com\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.teleskopo.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Jen artikoloj en la tria eldono (= jaro 2011):<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8211; Apertium kaj Esperanto \u2013 Enkonduko al neregula ma\u015dintradukado al kaj el Esperanto per malfermkoda platformo \u2013 Jacob Nordfalk kaj H\u010dctor Al\u0148s i Font,<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8211; Aterosklerozo \u2013 Epidemologio, evoluo \u2013 Anthony Lucas,<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8211; Monografio pri la Gotha-letero de L.L. Zamenhof \u2013 La enigma odiseado de Zamenhofa letero \u2013 Bert Boon,<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8211; Pech Maho: Opidumo en Suda Ga\u016dlio \u2013 Arno Lagrange<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">fonto: Ret-Info <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.eventoj.hu\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.eventoj.hu<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la fervoja mondo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">informoj pri pluaj 3 landoj: Germanio:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Sanigo de kvaronvagonaroj por berlina urbofervojo S-Bahn<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Germanaj Fervojoj deziras konservi la vivkapablon de la vagonaj kombina\u0135oj, t.n. kvaronvagonaroj tipo 485 de la berlina urbofervojo \u011dis la jaro 2017. Tiucele oni komplete sanigos 80 duvagonajn kombina\u0135ojn kaj renovigos iliajn interna\u0135ojn per sumo 20 milionoj da e\u016droj. Reaktivigitaj estos anka\u016d 20 portempe finservitaj trafikiloj. La renovigon plenumos la riparejoj DB en Wittenberge. La serio 485 aperis en tiama GDR kaj estis fabrikata en la jaroj 1988 \u011dis 1992 en la tiama fabriko LEW Hennigsdorf, nun Bombardier. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Hispanio: <b>Al pasa\u011derkajoj venos trafikiloj de du \u015dpuroj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2012_html_m63f31e16.jpg\" width=\"190\" height=\"142\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Pluda\u016dras konstrulaboroj cele plilongigi la grandrapidan linion AVE de Barcelono nordorienten, al la franca landlimo apud Figueres. La linio estas pliparte konstruita kaj ekipita per kontaktolineo. Krude finkonstruita estas la subtera staciparto en la interstacio Girona, kaj sur \u011dia plafonplato nun kreskas priserva halo. Kvankam Hispanaj Fervojoj havas plejparte lar\u011dan \u015dpuron, AVE estas konstruata kun normala 1435 milimetra \u015dpuro. Kaj en la stacioj apud iuj kajoj estas trakoj kun du \u015dpuroj, por ke \u0109i tien povu veni trajnoj de amba\u016d \u015dpuroj.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Hungario:<br \/>\n<b>Senpaga Interreto en pasa\u011dervagonoj InterCity<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Hungara pasa\u011dertrafik-entrepreno M\u00c1V-START ekuzis trajnojn \u201eWiFi InterCity\u201c. Temas pri livero de senpaga Interreto en IC vagonoj de la tria generacio. En elektitaj ekspres-trajnoj inter Budape\u015dto kaj Miskolc (unu trajnparo trafikas sur la linio Budapest-Keleti \u2013 Ny\u00edregyh\u00e1za \u2013 Debrecen \u2013 Szolnok \u2013 Budapest-Nyugati) pasa\u011deroj tiel povas dum la voja\u011do rapide kaj senpage konekti al Interreto. La senpagan WiFi reton oni povas uzi helpe de la sistemo WLAN por personaj portkomputiloj (\u201elaptop\u201c), PDA \u2013 aparatoj a\u016d po\u015dtelefonoj. Kompilis Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Rutenio<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Rutenio estas malgranda lando, havanta areon de 12 800 km2, kiu neniam estis sendependa, nur \u011dia parto ne plenajn kvar monatojn \u201e\u011duis&#8221; a\u016dtonomion. (rutenio kun minuskla \u201er&#8221; estas \u0125emia elemento, nomata la\u016d la latina nomo de Rusio :Rutenia) Dum la historio Rutenio apartenis al diversaj regnoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la 10-a kaj 11-a jarcentoj al Kieva Rusio, ekde la fino de la 11-a jarcento \u011dis 1918 al Hungario, e\u0109 kiam Hungario mem estis nur parto de la A\u016dstria-Hungaria regno; 1919 Rutenio estis kunigita kun \u0108e\u0125oslovakio kaj nomi\u011dis Subkarpata Rusio. 2. 11. 1938 Hungario aneksis parton de Rutenio (kune kun la suda Slovakio), 22. 11. 1938 la restinta parto de Rutenio akiris a\u016dtonomion, sed 11. 3. 1939 Hungario aneksis anka\u016d tiun \u0109i reston. Ekde 29. 6. 1945 Rutenio estas parto de Ukrainio kaj nomi\u011das Transkarpata regiono.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En neniu alia loko de E\u016dropo vivas tiom da etnoj en tiel malgranda teritorio. Kiam Rutenio apartenis al \u0108e\u0125oslovakio, en la rutenaj lernejoj oni instruis 11 lingvojn: rutenan, ukrainan, rusan, slovakan, \u0109e\u0125an, polan, germanan, hungaran, rumanan, ciganan kaj jidan (judgermanan). Certe tie sonis e\u0109 dekdua lingvo \u2013 la hebrea, kvankam ne en fundamentaj lernejoj, \u0109ar judoj parolis jide, sed en Muka\u0109evo estis juda universitato, unu el la du en la tuta mondo (la alia estis en Jerusalemo). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Lubom\u00edr St\u0159eda<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2012_html_52c8e247.png\" width=\"147\" height=\"167\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/b><\/span><\/p>\n<p>Ne nur informo \u2013 anka\u016d rakonto<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Estas lundo, la 23-a de januaro 2012, kaj la salonego atenteme a\u016dskultas, kiel BO\u017dENA N\u011aMCOV\u00c1, la \u0109e\u0125a verkistino, rakontas pri sia vivo (pere de la aktorino Stanislava Ho\u0161kov\u00e1). Bo\u017eena N\u011bmcov\u00e1 ja havis malmulte da kialo tiel gaje aspekti, \u0109ar \u011duste en la etapo, kiun la nuna a\u016dtorino bildigas, \u015di havis nur kelkajn tagojn \u011dis la morto (21.1.1862). En la dramo la verkistino rememoras kaj bilancas sian 42-jaran vivon&#8230;, \u015di sentas \u011dian finon&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\">.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed la a\u016dtoro, \u010cESTM\u00cdR VIDMAN, povas esti kontenta. Hodia\u016d reali\u011dis lia deziro \u2013 estis prezentita la dramo \u201eBo\u017eena N\u011bmcov\u00e1 \u2013 kn\u011b\u017ena \u010desk\u00e9 literatury\u201c (Bo\u017eena N\u011bmcov\u00e1 \u2013 la princino de la \u0109e\u0125a literaturo). Des pli dankema li estas, ke li tiel kontribuis al la oma\u011da rememoro de la \u015datata verkistino en \u0109e\u0125a kaj slovaka nacioj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2012_html_5abce776.png\" width=\"196\" height=\"146\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><br \/>\n<span style=\"font-size: medium;\">Post la prezenta\u0135o memorigis nin sinjorino Dana Steinov\u00e1, la programestrino, ke oni jam \u011duis similan prezenton \u2013 pere de la neforgesebla Eva Seemannov\u00e1. \u015ci substrekis, ke Eva kaj \u010cestm\u00edr estis duopo, sen kiu la 30-jara programaro de la Kulturcentro VLTAVSK\u00c1 \u2013 Prago, ne estas imagebla. Poste \u015di petis la a\u016dtoron, ke li iom bilancu sian verkfaradon en la lastaj jaroj kaj diru, \u0109u li ankora\u016d (en siaj 90-jaroj) laboras sur la literatur-kampo. Do, nia a\u016dtoro respondis, ke dum la pasintaj sepjaroj, de kiam li vivas en la Hejmo de vid-handikapitoj, li publikigis 6 volumojn. Preska\u016d \u0109iujn en la spegulformo \u0109e\u0125a-Esperanta. Kaj ke nun estas en preparstato du aliaj volumoj. Kaj li substrekis la grandan meriton de la tradukanto Jaroslav Krolupper.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La a\u016dtoro ne forgesis \u201efieri\u201c, ke li pro sia Esperanta laboro de \u0108e\u0125a Esperanto Asocio estis honorigita per diplomo. La a\u016dskultantaro \u2013 kompreneble ne-Esperanta, sincere apla\u016ddis. Kaj ni, esperantistoj, aprezu alte, ke la estrino dum la 30 jaroj montras sian favoron al Esperanto \u2013 certe pro tio, ke \u011din digne reprezentas la perantoj \u2013 Eva Seemannov\u00e1 kaj \u010cestm\u00edr Vidman. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ne pro fiero, sed pro informo kaj imago de la laboro, mi precizigas: se nia amiko \u010cestm\u00edr estas \u201ela cerbo\u201c de la eldon-agado, mi estas \u201ela manoj\u201c&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Li tajpas siajn verkojn sur la malnova tajpoma\u015dino (parkere), poste ni tion kune korektadas kaj mi reskribas \u011din en la komputilo kaj prizorgas la pres-laboron. La plej apla\u016ddinda tamen estas la laboro de J. Krolupper \u2013 koncerne la Esperantan tradukon. Mi \u0135uras \u2013 kaj vi tion kredu! <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Margit Turkov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Tristaj forpasoj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>E<img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2012_html_m2318a641.jpg\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>li\u0161ka &#8220;Eli&#8221; URBANOV\u00c1<\/b> (naski\u011dis la 8-an de februaro 1922 en \u010c\u00e1slav, \u0108e\u0125io \u2013 mortis la 20-an de januaro 2012 en Prago) estis \u0109e\u0125a Esperanto-poetino, honora membrino de UEA kaj \u0108EA, la\u016d knabina nomo Vrz\u00e1kov\u00e1, instruistino; eks-akademianino; kiel poetino debutis Urbanov\u00e1 en la jaro 1940, kiam la librovendisto Mal\u00fd en \u010c\u00e1slav eldonis \u015dian lirika\u0135on en la \u0109e\u0125a lingvo <i>Zrcadlo<\/i> (Spegulo). En 1948 \u015di ellernis Esperanton kaj jam post kelkaj monatoj esti\u011das tekstoj, versoj &#8230; De tiam \u015di verkis multajn originalajn poemojn, el kiuj la plej bonaj atingis aprezon en Belartaj konkursoj de UEA. Eli Urbanov\u00e1 estas unu el la fondintoj de Internacia Verkista Asocio en la jaro 1956 kaj dum tri jaroj estis membro de la ju\u011dkomisiono por Belartaj konkursoj. Inter 1986 kaj 1995 \u015di estis akademianino. En 2001 \u015di akiris OSIEK-premion pro sia verko <i>Hetajro dancas<\/i>.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2012_html_m5cc9572e.jpg\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>MILAN NEUWIRT<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">,(79-j), nia multjara membro el V\u0159esina, mortis la 13-an de januaro 2012; kiu volas rememorigi lin, bonvolu trarigardi la fotoalbumon. Kontakto: Esperanto-klubo Ostrava-V\u00edtkovice ret-adreso: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:rondeto@centrum.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>rondeto@centrum.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><u><\/u><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"color: #0000ff;\"><u><br \/>\n<\/u><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>In\u011d. ANTON\u00cdN KLADORUBA<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">el Stud\u00e9nka forpasis la 28-an de a\u016dgusto 2011 (91j.) La redakcio ricevis tiun \u0109i mesa\u011don nur fine de januaro 2012.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Honoron al ilia memoro. red.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel.\u00a0 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: Monda Pup-ekspozicio, Internacia festivalo Xanten, Teleskopo, Fervoja mondo, Rutenio, Prezentado pri B.N\u011bmcov\u00e1, Tristaj forpasoj \u00a0 Monda Pup-ekspozicio per Esperanto Kun la \u0109eesto de la urbestraro kaj la \u0109efaj amaskomunikiloj (NHK, Yomiuri, Asahi, Nihon Keizai, ktp.) la 1-an de oktobro 2011 estis ina\u016dgurita la Monda Pup-ekspozicio per Esperanto en Izucu Ya\u015diki \u2013 sidejo de [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7230","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7230","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7230"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7230\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7372,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7230\/revisions\/7372"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7230"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7230"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7230"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}