{"id":7130,"date":"2011-10-30T11:05:38","date_gmt":"2011-10-30T09:05:38","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7130"},"modified":"2018-09-07T17:41:45","modified_gmt":"2018-09-07T15:41:45","slug":"informilo-10-2011","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-10-2011\/","title":{"rendered":"Informilo 10\/2011"},"content":{"rendered":"<div id=\"sas-leader\" dir=\"ltr\">\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2011_html_4ad6959c.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<\/div>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Rememoro pri UK<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>,<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Kongreso KELI en Pod\u011bbrady,<br \/>\nIKUE en \u017dirovnice,<br \/>\nKiam la okuloj ne vidas,<br \/>\nSomera studado en Nitra,<br \/>\nItala E-kongreso,<br \/>\nEl Ret-info <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\">\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ankora\u016d unu rememoro pri la UK en Kopenhago <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>a\u016d<\/b><\/span><\/p>\n<h1 class=\"western\" lang=\"de-DE\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Kio pla\u0109is kaj kio ne pla\u0109is al mi dum la kongreso<\/span><\/h1>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anta\u016d la UEA-kongreso en Kopenhago mi kun amiko interkonsentis voja\u011don per buso kaj komunan kunlo\u011dadon. Tial mi estis surprizita, ke en la buso voja\u011dis pluaj 4 samideanoj. Tio kompreneble pla\u0109is al mi. En Dresdeno enbusi\u011dis la sepa kaj en Berlino la oka esperantisto. Do al Kopenhago ni alvenis ok-ope.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"de-DE\">Ni alvenis frumatene, \u0109iuj zorgis kion nun fari. Feli\u0109e nin atendis dana samideano, kiu konsilis al ni, kiamaniere a\u0109eti voja\u011dbiletojn por urba trafiko. Poste li nin anka\u016d akompanis al kongresejo. Sed tie komenci\u011dis la unuaj malagrabla\u0135oj. <\/span><span lang=\"en-US\">\u0108ar ni estis samlandanoj, tiam ni havis similajn kongresnumerojn, do aperis unua vico feli\u0109e ne tro longa. Kun tio ni \u0109iuj kalkulis. Beda\u016drinde \u0109e la gi\u0109eto ni ricevis nur kongresmaterialojn, por \u015dlosiloj de nia lo\u011dejo necesis atendi en alia vico. Dum la aliaj organizantoj ripozis, ununura junulo zorgis pri lo\u011dado, lastatempaj ali\u011doj kaj ekskursoj. <\/span><span lang=\"de-DE\">Tiel ni perdis almena\u016d horon senutile. Tio kompreneble ne pla\u0109is al mi. <\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"en-US\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anka\u016d la vetero ne estis tre agrabla, tamen tio estis super la fortoj de la organizantoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"en-US\">Alveninte en pluvego Studentan hejmon, kie ni lo\u011dis dum la kongresa semajno, mi estis plezurigita per sciigo, ke la lo\u011dado inkluzivas e\u0109 matenman\u011don. \u011ci estis sufi\u0109e forta kaj bongusta. <\/span><span lang=\"de-DE\">E\u0109 hejme mi sopiras pri bon-gusta dana pano, kiu restis mola dum pluaj tagoj.<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Alia \u011dojo por mi estis la Kajto-ateliero. Dum la koncerto de la nederlanda duopo Kajto ni estis invititaj al komuna kantado en ilia \u201cateliero\u201d. Mi kantas terure, \u0109ar mi ne havas \u011dustan muzika\u016ddon, tamen en la ateliero mi tute perdi\u011dis inter la bonaj kantistoj. Plu la kantoj pla\u0109egis al mi. La kulmino de niaj klopodoj estis \u0135a\u016dda koncerto sur \u015dtuparo en vestiblo, kiu ricevis grandan apla\u016ddon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0134a\u016dde vespere mi spektis filmon \u201cAtako de lunaj zombioj\u201d. La filmo estis ja bone parolata en la internacia lingvo, tamen similan stulta\u0135on mi jam delonge ne vidis. E\u0109 infanoj devus ridi. Mi enuis. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la ekskursa tago ni interalie vizitis la katedralon en Roskilde, kie estas entombigitaj danaj re\u011doj. Pa\u015dante \u0109irka\u016d la sarkofagoj mi provis legi iliajn epitafojn. Subite mi rimarkis vorton \u201cvoto\u201d kaj tuj mi ekhavis ideon, ke mezepoka \u015dton\u0109izisto emis skribi mian nomon, beda\u016drinde li ne sukcesis, \u0109ar la literon \u201c\u010d\u201d li malhavis en sia \u015dablonaro. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">P<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2011_html_164b8836.jpg\" width=\"189\" height=\"141\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>roksime de la kongresejo trovi\u011dis granda konstrua\u0135o, sur kies anta\u016da flanko estis pentrita montaro. Vane mi cerbumis kial, \u011dis mi kun mia amikino entreprenis pied-promenon al la konstrua\u0135o. Tie mi ekvidis, ke temas pri supertera a\u016dtoparkejo. Por plibeligi la konstrua\u0135on oni instalis al la fasado grandan bildon de montaro. Bona ideo, \u0109u? <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">Karel Voto\u010dek <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperantistoj kunvenis en la banloko Pod\u011bbrady<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Neforgeseblan traviva\u0135on havas 49 kristanaj esperantistoj el 13 landoj, kiuj en la tagoj de la 2-a \u011dis la 9-a de a\u016dgusto 2011, partoprenis la kongreson de KELI en la \u0109e\u0125a urbo Pod\u011bbrady. La kongreso estis interesa kun solena ina\u016dguro de urbestro en bela salono de la urbodomo. Sekvis koncertoj, prelegoj, diservoj kaj anka\u016d vizito de ekspozicio \u201e\u0108u Esperanto estas morta lingvo\u201c kompletigita per muziko. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La tuttaga ekskurso kondukis nin al la urbo Kutn\u00e1 Hora, kie ni trarigardis memora\u0135ojn de mondheredeco inkluzive de vidinda\u0135oj en Sedlec, kaj revenante ni veturis per et\u015dpura fervojo \u0109e la urbo Kol\u00edn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La duontaga ekskurso montris al ni sub\u0109ielan muzeon de popola arkitekturo kaj vivstilo en la urbo P\u0159erov nad Labem. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Promenante tra la urbo Pod\u011bbrady ni eksciis, ke tiu \u0109i kuracloko estas la plej juna en nia lando. Proksime de minista pre\u011dejo ni trovis anka\u016d \u201eAleon de Esperanto\u201c. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) tiel digne solenis 100 jarojn de sia ekzisto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">Tradukita el \u0109e\u0125a \u0135urnalo de jary, kompletigita de Pavel Polnick\u00fd<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>IKUE-renkonti\u011do en \u017dirovnice<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">De la 9-a \u011dis la 11-a de septembro 2011 okazis en la \u0109e\u0125a urbeto \u017dirovnice renkonti\u011do de katolikaj esperantistoj. Komence estis komplika alveno per trajno pro la trakfermo, sed la \u0109eforganizanto de la renkonti\u011do d-ro Max Ka\u0161par\u016f savis la partoprenantojn per sia a\u016dtomobilo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2011_html_100992fe.jpg\" width=\"189\" height=\"142\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a programo estis interesa: ni vidis videofilmojn pri la IKUE-kongreso okazigita en Zagrebo, renkonti\u011don en la slovaka urbo Nitra kaj pri aliaj aran\u011doj de nia sekcio. Interesa estis anka\u016d prelego de J. Kaln\u00fd pri la vivo de la sanktulo Jan Nepomuk Neumann, kiu naski\u011dis en \u0108e\u0125io en la urbo Prachatice, lia patrino estis \u0109e\u0125ino, la patro estis germano kaj li estis episkopo en Usono. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni admiris la urban kastelon kaj en \u011di interesajn fragmentojn de malnovaj valoraj freskoj. Ni povis konati\u011di anka\u016d kun la vivo de la vila\u011danoj en anta\u016daj tempoj dum trarigardo de iama grenejo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Estis sufi\u0109e da tempo anka\u016d por konferenco de la sekcio kaj elekto de nova komitato. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Poste sekvis esperantista meso, kiun celebris jam 90jara\u011da pastro Xaver Kobza kaj oraciis la diakono d-ro Max Ka\u0161par\u016f. Al lia vespera prelego pri la rilato inter homoj venis krom esperantistoj anka\u016d lo\u011dantoj de la urbeto \u017dirovnice. Li estas konata kiel psi\u0125iatro, pedopsi\u0125iatro, hipnoterapiisto, diakono kaj ju\u011dfakulo. Li scipovas alloge paroli kaj \u0109e lia prelego ofte homoj ridas. La enhavon de la prelego pri rilatoj estas eble legi en lia plej nova libro \u201ePri eratikaj rondoj kaj eratikaj \u015dtonoj\u201c. Anka\u016d diman\u0109e matene ni a\u016dskultis lian prelegon pri hipnoto, kiun oni povas lerni kaj helpe de kiu eblas kuraci kelkajn malsanojn, ekz. stomakmalsanojn, kapdolorojn kaj iajn ha\u016dtmalsanojn &#8230;. Sed ne \u0109iuj homoj povas esti hipnotigitaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni \u0109iuj volonte rememoros tiun renkonti\u011don. Zdenka Novotn\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiam la okuloj ne vidas kaj la oreloj ne a\u016ddas<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2011_html_2ca64a93.jpg\" width=\"56\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a posedanto de kafejo vokis sian nevidantan dungiton: \u201eSaluton Luk\u00e1\u0161, la kuiristino Jana malsani\u011dis kaj tial vi de\u0135oros nun kun Lucie. \u015ci kuiros kaj vi priservu gastojn, iamaniere interkompreni\u011du. Mi jam hastas, se ekestos ia problemo voku min per po\u015dtelefono.\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi premis la manon de mia surda kunlaborantino kaj esperis, ke eble anka\u016d tiun \u0109i problemon mi solvos. Indikilo de akvonivelo kaj \u015dablono por bankbiletoj estis la ununuraj helpiloj, kiujn mi \u0109i tie bezonis. Kelkaj gastoj miris, kiam priservis ilin kelnero kun blanka bastono, sed balda\u016d ili alkutimi\u011dis. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kvankam mi \u0109i tie laboris longan tempon, mi renkonti\u011dis kun Lucie nur duan fojon. Rapide mi ser\u0109is la manieron, kiel forigi egalsignon inter ne vidi kaj ne scii, \u0109ar komuniko kun iu, kiu travivas la tutan vivon sen ion a\u016ddi, estis por mi tute nekonata. Lucie scipovas bone legi miajn vortojn el mia bu\u015do, sed kiel ricevi certecon, ke \u015di kuiros kafon, la\u016d mia postulo. Mi kaj anka\u016d \u015di ne scipovas \u201elormi\u201c (lormado estas uzado de signa lingvo, destinita por surd-blindaj personoj), la skribado en manplaton tiklis kaj \u0109e pli granda rapideco almemorigis enigmon. Pli bonan ideon mi ne trovis. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Subite mi rememoris pri la lastaj vortoj de nia estro: \u201eSe estus ia problemo, voku min pere de po\u015dtelefono.\u201c Tekst-mesa\u011don oni ne devas forsendi kaj mia sono-telefono povas helpi al ni. La vortoj estas videblaj kaj a\u016ddeblaj kaj kia rapideco! Ni provis tion kaj \u011di funkciis perfekte. La po\u015dtelefonon ni rapide \u015dan\u011dadis kaj balda\u016d ni \u201eparolis\u201c nur en mallongigoj. E\u0109 J. A. Komenio certe \u011dojus pro tiu \u0109i skribtabuleto, kvankam ni en la kadro de modernigado transiris el ardezo al silicio. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Pardonu mian demandon, sed \u0109u vi fakte ne vidas kaj \u015di ne a\u016ddas? Kaj \u0109u vi sukcesas labori la tutan tagon solaj?\u201c demandis unu gasto. Kiam mi kapjesis, li diris: \u201eTian kafejon mi ankora\u016d nenie vidis kaj e\u0109 pri \u011di ne a\u016ddis.\u201c <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La soniga po\u015dtelefono \u0109iam pli kaj pli helpadis al mi, ne nur \u0109e komunikado kun Lucie \u2013 ekzemple \u0109e mendo de tabloj, kalkulado de fakturoj ktp. kaj anka\u016d kiel vekhorlo\u011do, kiu atentigas nin pri fermo de la kafejo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En tiu \u0109i kafejo mi spertis multajn traviva\u0135ojn kaj \u0109iun jaron mi revenas tien por unu semajno kiel volontulo. La kafejon ni por kelka tempo mallumigadas kaj la publikon konatigas kun reala\u0135o el la vivo de nevidantoj. Mi postulas de gastoj, ke ili malfunkciigu la po\u015dtelefonojn, \u0109ar per ilia lumo oni difektus la malluman medion. Dum tia \u201enigra horeto\u201c mi rakontas al niaj gastoj, kiel mi tiam kun Lucie kunlaboris kaj sendis signalojn pri tio, ke tiu \u0109i \u201ebateria kamarado\u201c scipovas efike nuligi la limojn inter mondoj de mallumo kaj silento.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8212;&#8212;&#8212;-<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Luk\u00e1\u0161 Treml, a\u016dtoro de tiu \u0109i artikolo, sukcesis akiri premion en abilimpiada konkurso. Li blindi\u011dis post akcidento, kiam li estis 15-jara\u011da. Li studas specialan pedagogion en universitato, li scipovas la anglan lingvon, vizitadas teatron.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">El abilimpia bulteno esperantigis J.R kaj L.S.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Somera E-studado en la slovaka Nitra<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2011_html_539b0575.jpg\" width=\"113\" height=\"118\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"5\" vspace=\"5\" \/><br \/>\nDe la 30-a de julio dum 8 tagoj ni \u011duis SES \u2013 Someran Esperantan Studadon en la universitato \u201ede Konstantina Filizofa\u201c en la urbo Nitra en Slovakio. Partoprenis \u011din 190 personoj el 28 landoj. Pla\u0109is al ni la grandnombra junularo kaj multaj komencantoj, kiuj e\u0109 bezonis tradukadon al la angla lingvo. La organizantoj estis junaj kaj \u015dajne jam spertaj pri aran\u011doj. Ni \u011dojis, ke \u0109e\u0125aj junuloj estas tre aktivaj, helpemaj kaj bone kunlaboris kun la organiza skipo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Estis por ni okazo akiri spertojn por la instruado de la lingvo. Tuj post la a<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2011_html_39407480.jpg\" width=\"189\" height=\"141\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> lveno \u0109iu partoprenanto skribis teston kaj la\u01d4 la poentoj estis kreitaj 5 klasoj. Du el ni partoprenis sta\u011don \u201eFlugiloj de malfacila vento\u201c kaj povis vizitadi aliajn klasojn kaj observi la manierojn de instruado de la ceteraj instruistoj. Fakte temis pri lernado de la arto instrui kaj prepari kaj realigi prov-lecionon. Du el nia kvarpersona grupeto vizitadis la duan klason. La progreso de \u0109iuj lernantoj estis evidenta.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-10_2011_html_524ad323.jpg\" width=\"189\" height=\"141\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><br \/>\nNe estis eble partopreni \u0109iujn programerojn, kiujn ni deziris \u0109eesti, \u0109ar la prelegoj, filmoj, koncertoj ktp. estis ri\u0109e proponitaj kaj estis bonkvalitaj. Pri la aran\u011do aperis informoj en lokaj \u0135urnalo, televido kaj radio. Po\u015dtkartoj kaj markoj ne estis en la loko de SES a\u0109eteblaj, sed la aran\u011do estis en moderna junulara stilo kaj ni, beda\u01d4rinde, ne preferis kalkuli niajn jarojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La venonta SES en Nitra estos certe partopreninda por \u0109iu novulo, \u0109ar tiu \u0109i aran\u011do estas vere efika por perfektigado de komencantoj kaj anka\u01d4 progresantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1.25cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">V\u00e1clav Stib\u016frek Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1 <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1.25cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Maria Stib\u016frkov\u00e1 Marie \u017d\u00ed\u017ealov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.42cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La raporto de s-anino dr. Lewanderska<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Tre solene estis malfermita la 79-a Itala Esperanto Kongreso en Torino. \u011ci okazis de la 20-a \u011dis la 27-a de a\u016dgusto 2011 kaj havis abundan programon, interesajn ekskursojn kaj vizitadon de kulturaj objektoj. Krom la prezidanto de LKK kaj samtempe la prezidanto de AIS San Marino \u2013 prof. A Pennacchietti \u0109eestis kaj multe pri la fondo kaj agado de AIS diris prof .C. Minnaja.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anka\u016d agis aliaj anoj de AIS, i.a. la prezidanto de IEA, prof. R. Corsetti. \u0108eestis krome la reprezentanto de AIS-RO prof. M. Butan kaj rektoro de IUK Karlovo, prezidanto de AIS-BG, prof. B. Leonov, kiu dum Verda foira tago kune kun prof. A. Lewanderska informis pri la nuna agado (dum 30 jaroj post la fondo) de AIS-SM kaj la unuopaj filioj kaj disponigis inform-materialojn. Tre interese kaj koncize prelegis la \u0109efgvidanto de seminario B &#8211; nova ano de AIS &#8211; Fr, Bertrand Hugon. Li priskribis detale la historion de EU kaj demokration, substrekante anka\u016d la kulturan kaj lingvan diversecojn. Li anka\u016d klarigis la celon kaj taskon de EDE.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nSubtenis nin junaj fortoj el Torun kaj Bydgoszcz (PL), kiuj ne nur \u0109eestis ina\u016dguron kaj kelkajn prelegojn, sed krome prezentis al publiko belegan dancon kaj kanton.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Al la organizantoj kaj respondeculoj de LKK \u0109iuj dankis pro ilia agado kaj amika zorgo pri partoprenantoj kaj al prof. Pennacchietti pro la eksterordinara gvidado kaj \u0109i\u0109eronado en diversaj muzeoj. Korajn dankojn al li sendis AIS-studentoj kaj mgr. el Albanio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la kongreso partoprenis pluraj italaj gravuloj kaj politikistoj, kiuj favore subtenas Esperanton. A. Lewanderska- Quednau<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.42cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Kion ni legis en Ret-info:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>Anstata\u016d vortaro &#8211; havi frazaron por kompreni la vorton en natura \u0109irka\u016do<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0134us la frazokolekto Tatoeba atingis 1 000 000 da frazojn, el kiuj 94 107 estas en Esperanto, kiu plu tenas la trian lokon rilate al la nombro de frazoj, post la angla kun 194 311 frazoj kaj la japana kun 157 487 frazoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">La frazoj de la kolekto Tatoeba, <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/tatoeba.org\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/tatoeba.org<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">, estas iom post iom tradukataj al intertempe 93 lingvoj, el kiuj unu estas Esperanto. La ideo estas havi ne nur vortaron, kiu donas la tradukon por unuopaj vortoj, sed havi la tradukon de kompletaj frazoj por kompreni la vorton en natura \u0109irka\u016da\u0135o. Oni povas ser\u0109i frazojn kun difinita vorto en unu lingvo, kiu havas tradukon en iu alia lingvo &#8211; ekzemple frazojn kun &#8220;fidas&#8221; tradukitajn al la itala,<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/tatoeba.org\/epo\/sentences\/search?query=fidas&amp;from=epo&amp;to=ita\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0http:\/\/tatoeba.org\/epo\/sentences\/search?query=fidas&amp;from=epo&amp;to=ita<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La frazaro Tatoeba da\u016dre kreskas, ja post ali\u011do oni povas aldoni proprajn frazojn, kutime tradukojn de frazoj, kiuj estas jam en la frazo-kolekto. En julio 2010 Esperanto havis malpli ol mil frazojn &#8211; ekde tiam tradukemaj Esperanto-parolantoj aldonis pli ol 90 000 frazojn. Ne \u0109iam estas facile trovi ta\u016dgajn tradukojn kaj kelkfoje oni iom diskutas pri unuopaj versioj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Aktuale \u0109iutage la frazaro kreskas per proksimume 200 Esperanto-frazoj &#8211; sekve oni povas atendi la rondan nombron 100 000 post proksimume unu monato. Pli foraj celoj estas iam preterpasi la japanan kaj la anglan frazokolektojn&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Tatoeba estas nur unu el multaj lokoj, kie Esperanto-parolantoj &#8211; eble anka\u016d partoprenantoj de lingvokursoj por progresantoj &#8211; povas ekzerci siajn tradukajn kapablojn kun iom da utilo: &#8211; La Esperanto-vikipedio,<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0http:\/\/eo.wikipedia.org<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">, da\u016dre ser\u0109as kunlaborantojn kaj tradukantojn (al kiuj povas helpi la a\u016dtomataj tradukiloj de GramTrans <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/gramtrans.com\/editor\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/gramtrans.com\/editor\/<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">kajVikitradukilo <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/vikitraduko.saluton.dk:8080\/vikitraduko\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/vikitraduko.saluton.dk:8080\/vikitraduko\/<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">..<br \/>\n&#8211; Anka\u016d filmoj sopiras je traduko &#8211; kutime enmetata kiel subteksto, ekzemple \u0109e TED <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/www.ted.com\/translate\/languages\/epo\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.ted.com\/translate\/languages\/epo<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">kaj \u0109e <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/filmoj.net\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/filmoj.net\/<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-size: medium;\">Jes, oni rajtas anka\u016d spekti sen mem traduki&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand <\/span><span style=\"font-size: medium;\">(teksto por libera transpreno)<br \/>\n<\/span><a href=\"http:\/\/www.eventoj.hu\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.eventoj.hu<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: Rememoro pri UK, Kongreso KELI en Pod\u011bbrady, IKUE en \u017dirovnice, Kiam la okuloj ne vidas, Somera studado en Nitra, Itala E-kongreso, El Ret-info Ankora\u016d unu rememoro pri la UK en Kopenhago a\u016d Kio pla\u0109is kaj kio ne pla\u0109is al mi dum la kongreso Anta\u016d la UEA-kongreso en Kopenhago mi kun amiko interkonsentis voja\u011don [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7130","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7130","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7130"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7130\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7222,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7130\/revisions\/7222"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7130"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7130"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7130"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}