{"id":7070,"date":"2011-06-30T11:03:43","date_gmt":"2011-06-30T09:03:43","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7070"},"modified":"2018-09-06T07:05:38","modified_gmt":"2018-09-06T05:05:38","slug":"informilo-06-2011","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-06-2011\/","title":{"rendered":"Informilo 06\/2011"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_137a4615.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Lernu net,<br \/>\n110j. en E-Brno,<br \/>\nHanu\u0161ovice,<br \/>\nNova libro,<br \/>\nJevany,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Oficiala instruado,<br \/>\nVenas somero,<br \/>\nIFEF,<br \/>\nHa\u0161ekologia konferenco<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Lernu.net atingis sojlon de 100 000 registritaj <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>uzantoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Karaj samideanoj, ni kun granda plezuro informas vin pri gravega mejlo-\u015dtono por \u201eLernu.net\u201c: \u011di ricevis sian 100-milan registritan uzanton. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>ESF (Esperantic studies foundation)<\/b> elkore dankas \u0109iujn kunlaborantojn de -lernu- kaj anka\u016d \u0109iujn esperantistojn, kies malavaraj donacoj kontribuis al tiu \u0109i sukceso. Fakte, Lernu.net estas unu el la plej ambiciaj kaj sukcesaj projektoj sponsoritaj de ESF kaj tiu jubileo estas grandega atingo ne nur por nia fonda\u0135o, sed anka\u016d por la tuta Esperanto-komunumo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">ESF fieras, ke nia financa subteno ebligis la ekeston de tiu \u0109i unika kaj plej vizitata Esperanto-retejo en trideko da lingvoj, kun \u0109. 100\u00a0000 pa\u011d-vizitoj \u0109iutage, kun pli ol cento da volontulaj lingvohelpantoj kaj tradukistoj, kaj nun kun komunumo <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>de cent mil registritaj uzantoj el 240 landoj!<\/b><\/span><\/span><\/span><br \/>\n<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Por festi tiun \u0109i jubileon, la lernu-teamo okazigas konkurson por krei reklamojn por la retejo (legu pli \u0109e <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/lernu.net\/konkurso\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/lernu.net\/konkurso<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">).<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">ESF tre fieras pri siaj atingoj kaj la jubileo de Lernu.net estas klara ekzemplo de tio. Sed ni tamen vidas ankora\u016d pli grandajn eblojn por evoluo kaj kreo de novaj Esperanto-projektoj kaj NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto: <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/esperanto.org\/nask\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/esperanto.org\/nask<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">), edukado.net kaj aliaj projektoj sponsorataj de ESF da\u016dre vigle evoluas. Ekzemple, edukado.net anta\u016dnelonge lan\u0109is Retan Instruistan Trejnadon) kaj ni investis en la kreo de a\u016dtomata lingvo-kontrolilo por lernu!, por doni pli rapidajn respondojn al la lernantoj kaj faciligi laboron de lingvohelpantoj (bv. vidi la testan ver-sion \u0109e <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/lingvohelpilo.ikso.net\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>lingvohelpilo.ikso.net<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">). Tiuj estas nur du ekzemploj el multaj iniciatoj, kiuj meritas vian subtenon. Ni invitas vin viziti nian retejon por legi pli pri niaj agadoj: <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.esperantic.org\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.esperantic.org<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">kaj anka\u016d kiel vi povas subteni ESF-n:<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/esperantic.org\/eo\/donacoj\/subtenu\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/esperantic.org\/eo\/donacoj\/subtenu<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">. ESF <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>110 jaroj de Esperanto en Brno<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 21-an de majo partoprenis la solenon 51 personoj, inter ili 7 el A\u016dstrio. Ili transdonis saluton de Bernhard Tuider, la nuntempa prezidanto de AEF, laboranto en la Esperanto-Muzeo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">El la \u0109e\u0125aj kluboj ni bonvenigis samideanojn el \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice, Prago, Chropyn\u011b, Ok\u0159\u00ed\u0161ky, Prost\u011bjov, Netolice, Olomouc, P\u0159erov kaj el EK V\u00edtkovice. Ni bonvenigis anka\u016d zorganton pri nia klubejo en la strato Starobrn\u011bnsk\u00e1, s-ron Kosina. La speciala gasto estis operkantistino Helena Hal\u00ed\u0159ov\u00e1, kiu preparadis por nia klubo koncertojn ekde 1958. Anka\u016d nun \u015di promesis, ke \u015di venos koncerti kun trideko da siaj studentoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La programo komenci\u011dis per Esperanta himno La Espero kaj per rememoro pri niaj forpasintoj, poste Miroslav Smy\u010dka kantis kelkajn kantojn sen m<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_m19e23892.jpg\" width=\"216\" height=\"129\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"4\" \/> uzika akompano. La kluba prezidanto Miroslav Malovec koncize priskribis la historion de la klubo kaj la honora prezidanto Zden\u011bk Hr\u0161el alparolis a\u016dskultantojn per kelkaj vortoj. Miroslav Hru\u0161ka prezentis agadon de nia junularo projekciante bildojn sur la muron. Post tagman\u011do en la proksima restoracio Omega da\u016drigis la programon Miroslav Malovec per rememoro pri forpasintaj gravuloj de nia klubo. V\u011bra Podhradsk\u00e1 priskribis la kulturajn programojn postmilitajn (teatra\u0135ojn kaj koncertojn), Pavel Lehk\u00fd projekciis bildojn kun argumentoj, ke sen komuna facila lingvo EU ne povas konkurenci al Usono kaj \u0108inio. La prelegan posttagmezon finis Jan Werner per rememoro pri kvar epizodoj. La solenon gvidis kaj re\u011disoris <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">V\u011bra Podhradsk\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La E-renkonti\u011do en Hanu\u0161ovice<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La organizantoj el \u0160umperk bonvenigis la 14-an de majo 2011 pli ol 30 geesperantistojn el EK Pardubice, Svitavy, \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1, Olomouc, P\u0159erov, Brno kaj el aliaj urboj. Inter ili estis gasto el Bulgario, Lazar Karaka\u0161ev, kiu anta\u016de \u0109eestis IFEF-kongreson en Liberec. Komune ni vizitis bierfabrikon HOLBA kaj a\u016dskultis parolon pri la entrepreno kaj pri produktado de biero. Poste sekvis anka\u016d interna trarigardo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_50ac5220.jpg\" width=\"176\" height=\"144\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">Jen iom el la historio:<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">La unua kvanto da biero estis fermentigita en la jaro 1874 kaj la\u016d tradicia recepto oni \u011din preparas \u011dis nun. Tiam en la kapacito de 22 400 hektolitroj jare, nuntempe 300 000 hektolitroj. La bierfabriko akiris sian nomon la\u016d iama vila\u011deto Holba, kiu pli malfrue fari\u011dis parto de Hanu\u0161ovice. La plej \u015datata biero nuntempe estas \u201e\u0160er\u00e1k 11\u201c La nomon \u011di ricevis la\u016d montara pinto en Hrub\u00fd Jesen\u00edk. \u011ci gajnis multajnpremiojn, ekzemple \u201eBiero de la jaro\u201c, \u201eE\u016dropa biero\u201c kaj aliajn.<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_m1bdebc14.jpg\" width=\"200\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"8\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_6f17ce1f.jpg\" width=\"189\" height=\"139\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u0108irka\u016d la fabriko videblas lagoj, kiuj pozitive influas la naturan medion kaj samtempe bele ornamas la bierfabrikan korton. En ili vivas fi\u015doj kaj aliaj animaloj.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p class=\"western\">\u00a0 .<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_1c2173e8.jpg\" width=\"188\" height=\"139\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_m4c055005.jpg\" width=\"213\" height=\"159\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">La <\/span><span style=\"font-size: medium;\">estroj de la bierfabriko rekte en la areo \u0109iujare organizas tradiciajn bierfestojn. Tre \u015datata estas anka\u016d mar\u015dado tra la naturo nomata \u201ePivovarsk\u00e1 \u010dtvrtka\u201c. La bierfabrikon vizitadas \u0109iujare pli ol 5\u00a0000 homoj por \u011din trarigardi, a\u016dskulti interesajn informojn, kiel prepari bieron kaj poste \u011din gustumi. En malgranda muzeo en apuda restoracio eblas vidi la evoluon de bierfarado, tiamajn laborilojn, historiajn dokumentojn kaj ujojn\u201eholba\u201c, en kiujn oni tiam ver\u015dadis bieron. \u011cia enhavo-spaco estas 0,707 lt. Tre interesaj vaksaj kvaza\u016dhomaj figuroj de la \u0109efbierfaristo kaj de \u0109iutaga gasto en vivgrandeco \u011dojigis \u0109iujn partoprenantojn kaj allogis por fotado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">El nia rondeto \u0109eestis I. Bauerov\u00e1 kun infanoj, J. K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1 kaj K. \u010cada.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum ni atendis tagman\u011dojn, ni a\u016dskultis klubajn informojn kaj gajnis tombolajn premiojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mallonga promenado tra la naturo finis amikan renkonti\u011don.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">J<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_69886f2e.jpg\" width=\"217\" height=\"163\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1, fotoj Karel \u010cada<\/span><\/p>\n<p align=\"right\">.<\/p>\n<p align=\"right\">.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">La nova libro <\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>Meditadoj el la animo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Okaze de la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, en San-Pa\u016dlo, Brazilo, de la 9-a \u011dis la 14-a de julio 2011, Legio de Bona Volo (LBV) aperigos ri\u0109-enhavan kaj allogan libron (E-tradukon), nomatan MEDITADOJ EL LA ANIMO, kies a\u016dtoro estas \u0135urnalisto, radiopreleganto kaj verkisto Jos\u00e9 de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo. Mi petas Vin, ke Vi bonvolu diskonigi \u0109i tiun nova\u0135on per papera informilo a\u016d retejo al via E-organiza\u0135o. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Ni Vin invitas aliri al la suba ligilo por ekkoni \u0109i tiun verkon:<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.boavontade.com\/inc\/interno.php?cm=90630&amp;cs=2&amp;ci=6\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0http:\/\/www.boavontade.com\/inc\/interno.php?cm=90630&amp;cs=2&amp;ci=6<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Via kunlaboro estas tre grava! Frate Vin salutas <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Maria Aparecida da Silva, Respondeculino de la Departemento pri Esperanto de LBV, San-Pa\u016dlo, Brazilo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Sabata lingva seminario<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ok<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_m39f870a3.jpg\" width=\"226\" height=\"169\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_mfb9481f.png\" width=\"217\" height=\"168\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> azis la 28-an de majo 2011 en kabano situita en bela naturo, en Jevany (apud Prago). Anta\u016d tiu tago avertis la radioelsendoj, ke nian landon trafos grandaj fulmotondroj kaj pluvtorentoj kaj la organizantinoj timis, ke venos malmultaj. Tamen dek du ali\u011dintaj personoj venis anta\u016d la deka en bona ordo; ni perfektigis la lingvon anta\u016dtagmeze en la kabano pro ioma malvarmeto, sed dum la tagmezo ni jam rostis kolbasetojn sur preparita bivakfajro kaj posttagmeze sur la teraso ni kafumis, kantis kaj bone amuzi\u011dis. Kaj e\u0109 unu guto da pluvo ne falis sur nin. Estis bela tago inter geamikoj. red.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto en oficiala instruado<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Probable vi jam a\u016ddis pri la kampanjo \u201eEsperanto \u0109e abiturienti\u011do\u201d: esperanto-au-bac.fr., por provi tion, kion ni ne sukcesis dum pli ol cent jaroj, sed tio \u0109i eniru pli vastan kuntekston: <u>Esperanto en la oficiala instruado<\/u>. Difinante novajn lingvo-ekzamenojn konformajn al Komuna E\u016dropa Referenckadro, nun oficiala en multaj landoj, interalie en Francio, hungaroj sukcesis doni al Esperanto-diplomoj la saman valoron kiel havas alilingvaj diplomoj. En Francio, oni sendube plibonigu sian strategion surbaze de nova analizo de la kunteksto, tamen ne necesas atendi novajn le\u011dojn por enkonduki Esperanton en diversnivelajn lernejojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108io \u0109i konsistigos la temon de seminario, \u201eEsperanto en oficiala instruado\u201d, organizata por la semajno en kastelo Greziljono <u>inter la 17-a kaj la 23-a de julio 2011<\/u>. Michel Dechy, Cyrille Hurstel, Fran\u00e7ois Lo Jacomo kaj Guy Camy prezentos kvar aspektojn de tiu \u0109i problemaro por veki konstruan diskuton.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiel Kulturdomo de Esperanto, la kastelo Greziljono (<b>gresillon.org<\/b>) estas ideala loko por trakti punktojn tiel gravajn por la Esperanto-kulturo. Sed \u011di krome estas, tradicie, ejo por kursoj, ekzamenoj kaj aliaj aktiva\u0135oj: dum la sama periodo, vi povos sekvi konversaciajn a\u016d gramatikajn kursojn de Jean-Luc Kristos kaj Thierry Saladin, trapasi du unuajn gradojn de FEI-ekzamenoj, lerni jogon, kanti kaj a\u016dskulti kantadon, \u0109eesti prelegojn pri diversaj temoj&#8230; Ne hezitu viziti nian retejon: <b>gresillon.org\/somero<\/b> por trovi pli da detaloj pri nia programo, a\u016d rekte por ali\u011di al la dezirata periodo: restas ankora\u016d kelkaj liberaj lokoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u011cis tre balda\u016d en nia kastelo, kiu \u0109i-jare festos sesdekjari\u011dan jubileon!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Amike Fran\u00e7ois LO JACOMO, 72 quai de la Loire, 75019 Paris 06 80 88 53 27.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Venas somero<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Proksimi\u011das libertempaj tagoj. Kien veturi kun infanoj a\u016d genepoj, kiam Vi devos gardi ilin? Venu al la Somera Esperanto-Tendaro en la Lan\u010dov-golfo \u0109e la akvovalbara\u0135o Vranov nad Dyj\u00ed. Se Vi ne bezonas komforton, se sufi\u0109as al Vi amika medio en 4litaj kabanetoj kaj bona man\u011da\u0135o, krome Vi a\u016d Viaj zorgatoj povos lerni Esperanton (a\u016d aliajn lingvojn). En SET estas ankora\u016d multaj liberaj lokoj, ja estas tri etapoj:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">1. etapo: 3.7. \u2013 16.7. 2011 Esp., angle, germ.,<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">2. etapo : 17.7. \u2013 30.7. 2011 Esp., angle, hisp., germ. , ruse<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">3. etapo: 31.7. \u2013 12.8. 2011 Esp., angle, germ.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Ali\u011dilojn Vi povas ricevi a\u016d en nia redakcio, a\u016d rekte en la E-klubo T\u0159eb\u00ed\u010d a\u016d \u0109e <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:info@set-lancov.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>info@set-lancov.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">, a\u016d sur www.set-lancov.cz. red.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>I F E F<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">De la 14.-a de majo okazis en Liberec la 63-a kongreso de E-fervojistoj IFEF. \u0108eestis \u011din 172 personoj el 18 landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iuj alvenintoj estis akceptitaj en la stacidomo kaj pera\u016dtomobile transportitaj en akceptejon. \u0108i tie ili ricevis siajn kongresajn dokumentojn kaj denove a\u016dtomobile estis transportitaj al hoteloj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Diman\u0109a solena malfermo okazis en bela medio de la hotelo Babylon kaj poste sekvis komunafotado. Posttagmeza ekumena diservo okazis en la pre\u011dejo de sankta Antonio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Vespera koncerto de la kantkoruso \u201eBendl\u201c el \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 kun arioj el la opero Rusalka (Najado) krom aliaj, tre pla\u0109is al \u0109iuj. Same anka\u016d pluaj kulturaj programeroj, kiel simfonia kaj sakfajfila orkestroj, alveturis e\u0109 JOMO el Francio por pligajigi nin per siaj kantoj. La partoprenantoj tre la\u016ddis anka\u016d dancbalon kun ri\u0109a bufedo kaj gaja tombolo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la pluaj tagoj sekvis kunsidoj, terminaraj komisionoj kaj fakaj prelegoj pri fervojo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La ekskursoj gvidis nin al zoologia kaj botanika \u011dardenoj, al la kasteloj Hrub\u00fd Rohozec kaj Sychrov, al Prago. Persone \u0109iuj admiris la \u0109irka\u016da\u0135on de Liberec-Je\u0161t\u011bd, la Kristoforo-valon kaj trame eblis viziti anka\u016d Jablonec nad Nisou.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La venontjara IFEF-kongreso okazos en la Esperanta urbo Herzberg, Germanio. Veturu kun ni!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">PS: LKK-anoj jam ricevis multajn leterajn dankojn el diversaj landoj, por la bone organizita kongreso. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">J.K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\">Ha\u0161ekologia konferenco<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"color: #000000;\"><b>oma\u011de al la 100-jara datreveno de fondi\u011do de t.n. Partio de Modera Progreso en la Limoj de Le\u011do \u2013 <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">la mistifika\u0135o, kiun organizis mem la verkisto Jaroslav Ha\u0161ek, okazis la 9-an de junio en Prago. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni akceptis inviton de la organizantoj \u2013 Unio de \u0109e\u0125aj tradukistoj kaj interpretistoj kaj partoprenis la konferencon kun la temo \u201eJaroslav Ha\u0161ek kaj Esperanto-tradukado\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni estis du, kiuj reprezentis la \u0109e\u0125an esperantistaron: Margit Turkov\u00e1 kaj Ji\u0159\u00ed Patera. J.P. preparis la prelegotajn materialojn, Petro Chrdle pruntis la prezentotajn librojn (\u201eAventuroj de brava soldato \u0160vejk&#8230;\u201c kaj \u201eNe nur la soldato \u0160vejk\u201c \u2013 tio estas elekto de 37 rakontoj de J.Ha\u0161ek), kaj Margit Turkov\u00e1 \u201efieris\u201c, parolante anta\u016d la sesdeka a\u016dskultantaro. Por klarigi la temon, mi utiligis kiel ekzemplon la traduklaboron de japana tradukisto Kurisu Kei. Per ta\u016dge elektitaj specimenoj el la korespondado inter li kaj niaj elstaraj esperantistoj (V. Ko\u010dvara, M. Malovec, J. Patera) mi demonstris lian propran proklamon: \u201eSen Esperanto mi ne estus kapabla traduki ((japanen)) la \u0109e\u0125ajn gravajn verka\u0135ojn\u201c \u2013 kiuj apartenas al trezoro de la monda literaturo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">Margit Turkov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_20c773c.jpg\" width=\"169\" height=\"121\" name=\"obr\u00e1zky11\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Nova\u0135oel la redakcio: <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Nova helpanto por ekspedi Informilojn. La virkateto nomi\u011das Lump\u00edk.<\/span><\/p>\n<p>.<\/p>\n<p>.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_m8c2949.gif\" width=\"62\" height=\"62\" name=\"obr\u00e1zky13\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: large;\"><i><u>Karaj gesamideanoj, jam pasas duono de la jaro kaj certe triono de niaj membroj ankora\u016d ne pagis la abonon (kotizon) por tiu \u0109i jaro. Se Vi trovis<\/u><\/i><\/span><u> <\/u><span style=\"font-size: large;\"><i><u><b>kruceton<\/b><\/u><\/i><\/span><u> <\/u><span style=\"font-size: large;\"><i><u>en \u0109i tiu kadreto, ni \u011dis nun ne ricevis Vian pagon.<\/u><\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: large;\"><i><u>Se Vi pagis, bonvolu skribi al ni. Anta\u016ddankon <\/u><\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: medium;\">red.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: large;\"><b>T<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-6-2011_html_c9eaa9c.jpg\" width=\"124\" height=\"62\" name=\"obr\u00e1zky12\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>rista anonco:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\">La 23-an de majo 2011 forpasis konata esperantisto 81-jara Ludv\u00edk Chytil, eksprezidanto kaj kunfondinto de Esperanto-klubo en P\u0159erov. Li akiris meritojn pri propagando de sia urbo kaj E-klubo. Honoron al lia memoro.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO <\/b><\/span><\/span><\/span>\u2013 <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><br \/>\n<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Enhavo: Lernu net, 110j. en E-Brno, Hanu\u0161ovice, Nova libro, Jevany, Oficiala instruado, Venas somero, IFEF, Ha\u0161ekologia konferenco \u00a0 Lernu.net atingis sojlon de 100 000 registritaj uzantoj Karaj samideanoj, ni kun granda plezuro informas vin pri gravega mejlo-\u015dtono por \u201eLernu.net\u201c: \u011di ricevis sian 100-milan registritan uzanton. ESF (Esperantic studies foundation) elkore dankas \u0109iujn kunlaborantojn de -lernu- [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7070","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7070","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7070"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7070\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7220,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7070\/revisions\/7220"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7070"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7070"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7070"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}