{"id":7069,"date":"2011-05-30T11:03:42","date_gmt":"2011-05-30T09:03:42","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7069"},"modified":"2018-09-04T20:18:49","modified_gmt":"2018-09-04T18:18:49","slug":"informilo-05-2011","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-05-2011\/","title":{"rendered":"Informilo 05\/2011"},"content":{"rendered":"<div id=\"sas-leader\" dir=\"ltr\">\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2011_html_14023bcb.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<\/div>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj do Ondo de E.,<br \/>\nRaporto el Skokovy,<br \/>\nLetero pri junularo <\/span><span style=\"font-size: small;\">en Hanojo,<br \/>\nMallonge el redakcio,<br \/>\nPri \u201efluganta\u201c a\u016dtomobilo<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Grava \u015dan\u011do en nia vivo <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\">(skribas la redaktoro de la gazeto La ondo de Esperanto)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Tajponte \u0109i tiun kolumnon, kies temo estas grava \u015dan\u011do en nia vivo, mi subite konstatis, ke \u0109iuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En <b>1981<\/b> mi kaj Halina Gorecka konati\u011dis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la Urala movado, kio balda\u016d rezultigis la kreon de la Urala Esperanto-Komitato, Kolektiva Esperanta Biblioteko, bulteno Ekzakte, sed plej grave, \u0109i tiu konati\u011do tute \u015dan\u011dis niajn vivojn apartajn kaj kreis nian vivon komunan. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En <b>1991<\/b>, la plej lasta jaro de Sovetunio, ni entreprenis voja\u011don al Roterda-mo kaj Antverpeno. Niaj konati\u011doj kun la agado (precipe, kun la redaktado kaj eldonado) de UEA kaj FEL, niaj interparoloj kun Simo Milojevi\u0107, Osmo Buller, Mark Fettes, Paul Peeraerts kaj kun aliaj profesiuloj, decidigis nin en tiu jaro forlasi niajn sekurajn oficejojn, tute \u015dan\u011di nian vivon, kaj \u0135eti nin en la maron de la profesia vivo esperantista. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En <b>2001<\/b>, la unua jaro de la nova jarmilo, venis plia grava \u015dan\u011do. Post mul-taj jaroj en Uralo, ni forlasis \u011din kaj migris al la plej okcidenta regiono de Ruslando. Nova urbo, novaj homoj, ideoj, novaj elanoj, voja\u011doj, nova kunlaboro kun amikoj-partneroj en Pollando, Litovio kaj Germanio. Ni estis tre kontentaj pri la dek jaroj en la hejmeca kaj mild-klimata prusa lando.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed komenci\u011dis nova jardeko kaj en februaro <b>2011<\/b> ni havis plian \u015dan\u011don. Ni neniam publike skribis pri tio, sed ne plu eblas ka\u015di, ke la sano de Halina, kiun unue \u015dancelis la biologia katastrofo en Sverdlovsk (1979), tiel malprogresis, ke anta\u016d kvar jaroj \u015diaj renoj \u0109esis funkcii. Dum la lastaj kvar jaroj Halina subtenas la funkciadon de la organismo per \u0109iutaga kvarfoja proceduro de peritonea dializado. Sed tio ne povas da\u016dri eterne. Necesas grefto de la reno. \u0108ar tiu operacio ne estas farebla en provinco, ni devis portempe forlasi Kaliningradon kaj eklo\u011di en Moskvo atendante operacion. \u0108i tiu urbo-\u015dan\u011do metas nin en komplikajn cirkonstancojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Unue:<\/b> pro la manko de la biblioteko, arkivo, aparataro k.s. preska\u016d \u0109iuj niaj projektoj ekpa\u016dzas. Tio senteblas anka\u016d en La Ondo: \u0109i-kajere mankas Nia trezoro, kiun mi ne sukcesis<\/span><span style=\"color: #000000;\"> verki sen niaj libroj. Ni petas vian komprenemon\u2026<\/span><b>Due<\/b>: la atendado de la operacio kutime da\u016dras unu-du jarojn, sed la \u015dpara\u0135oj de nia tuta vivo apena\u016d sufi\u0109os por ses-sep monatoj da lo\u011dado en tre modest-kondi\u0109a lo\u011dejo, kiun ni luis rande de Moskvo. Sen aldonaj enspezoj somerofine ni devos kapitulaci\u2026 Se iuj el vi \u2013 kiuj dum jaroj legis niajn librojn kaj gazetojn, a\u016dskultis niajn podkastojn kaj prelegojn, partoprenis niajn renkonti\u011dojn, kursojn, konkursojn kaj ekskursojn, \u011duis koncertojn kaj ekspoziciojn, kiujn ni organizis, uzis niajn bibliotekon kaj arkivon \u2013 helpos al ni\u00a0 transvivi la nunan malfacilan periodon, ni estos tre dankaj al vi.\u0108ar temas pri tute nova informo, ne rapidu \u2013 pripensu dum unu monato, \u0109u kaj kiel vi povos helpi, kaj en la venonta Ondo vi trovos pli da informoj pri la manieroj helpi. Dankon pro via solidaremo!<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Aleksander Kor\u0135enkov<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Karaj, \u0109ar mi konas persone amba\u016d redaktorojn de &#8220;La Ondo de Esperanto&#8221;, mi volus ion fari por ili&#8230;Eble per \u0109i tiu letero mi povas iomete helpi&#8230; Marian ZDANKOWSKI Olsztyn-POLLANDO<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Aleksander da\u016drigas en aprila numero:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 90%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post la aperigo de la redakcia kolumno en la marta numero Ondo kaj de la sama teksto en nia retejo, ni ricevis multajn kortu\u015dajn leterojn. Ni kore dankas al \u0109iuj, kiuj sendis sandezirojn kaj esprimis sian pretecon subteni nin en la nuna tre malfacila situacio. Denove ni vidas, ke amikeco kaj solidareco en Esperantujo estas pli ol vortoj \u2014 ili estas ecoj de la adeptoj de la internacia lingvo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 90%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kelkaj amikoj decidis ne atendi kaj tuj subteni nin; sed la pli multaj demandis pri la manieroj, en kiuj oni povas helpi al Halina transvivi en Moskvo dum la atendado pri operacio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 90%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Oni povas helpi multmaniere. Ni mencias kelkajn. Se vi, via klubo, a\u016d via asocio eldonas informilon paperan a\u016d retan, aperigu artikolon a\u016d alvokon, por ke anka\u016d tiuj, kiuj ne legas <i>La Ondon,<\/i> sciu pri nia problemo. Rakontu pri \u011di anka\u016d en klubkunveno, en renkonti\u011do. Uzu la pretan artikolon en nia retejo a\u016d mem verku resumon de \u011di. Kontaktu bonfarajn fonda\u0135ojn kaj mecenatojn, kiuj helpas neri\u0109ajn personojn en krizaj situacioj, rakontu al ili pri nia kazo kaj petu helpon a\u016d konsilojn pri helpo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Abonu <i>La<\/i> <i>Ondo <\/i>por via klubo a\u016d por viaj konatoj. A\u0109etu niajn librojn kaj instigu aliajn (ekzemple, la organizantojn de tradiciaj esperantistaj renkonti\u011doj) mendi ilin en iu el la libroservoj a\u016d rekte \u0109e ni, Viaj abonoj kaj a\u0109etoj faros pli prospera nian etan entreprenon, el kies profito ni vivtenas nin de dudek jaroj. Fari\u011du dumviva abonanto. Kontra\u016d l000-eura koti<i>zo<\/i> vi ricevados <i>La Ondon<\/i> papere (kaj elektronike, se vi volos) tiom longe, kiom \u011di aperos. Kontribuu al nia savfonduso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 90%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La\u016d proksimuma takso, ni bezonas 20-26 mil eurojn (la sumo dependas de la longeco de la restado en Moskvo). Ni mem disponas \u0109. 6 mil eurojn (jam 5 mil, \u0109ar unu monato pasis), do la mankanta sumo estas 14-20 mil euroj. Viajn donacojn vi povas sendi al nia UEA-konto&#8221;gore-z&#8221; per la kutimaj pagmanieroj, klarigitaj en la Jarlibro.. de UEA, kelkaj el niaj perantoj volonte helpos \u0109e transpago.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Se vi lo\u011das en Pollando a\u016d en Ruslando, vi povas \u011diri la monon al niaj bankaj kontoj en Olsztyn kaj en Moskvo (petu informojn pri la kontonumeroj), informante nin pri la dato kaj sumo de la pago. Ni akceptas donacojn perYandex-denjgi kaj per Pay-Pal. Vidu informojn pri la kontoj en niaj retejoj: http:\/\/www.esperanto.org\/0ndo\/ kaj<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/sezonoj.ru\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0http:\/\/sezonoj.ru\/<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">En <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><i>La Ondo<\/i><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">regule aperos informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"de-DE\"><span style=\"font-style: normal;\">La unua listo estos publikigita post du monatoj, en la junia <\/span><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"de-DE\"><i>Ondo. <\/i><\/span><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"en-US\"><i>\u011ci estos jubilea \u2013 la ducenta<\/i><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"en-US\"><span style=\"font-style: normal;\">, kiun ni preparis ekde la refondo anta\u016d dudek jaroj.<\/span><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 90%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"de-DE\"><i>Dankon pro via subteno!<\/i><\/span> <span lang=\"de-DE\"><i>Aleksander Kor\u0135enkov<\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Raporto el Bohemia paradizo.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Jam la 32-a lingva seminario en la vila\u011do Skokovy okazis de la 11-a \u011dis la 16-a en aprilo 2011. Pri \u011di skribis Ale\u0161 V\u00e1vra tiun \u0109i frazon: En paradiza naturo, kie vulpoj deziras \u201ebonan nokton\u201c kaj kie leontodoj salutas matene \u201ebonan tagon\u201c, mi \u0109erpis paradizan, bonan akvon de Avulino el Skokovy (konata legendo). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2011_html_m6f5672b6.png\" width=\"264\" height=\"197\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a aran\u011don kun la programo preparis Pavel Nechv\u00edle kaj Ludmila Srbov\u00e1. La interkona vespero, krom kutimaj informoj, enhavis sciigon pri la agado de la partoprenantoj kaj vere oni devas aprezi la laboron de \u0109iuj, kiuj dum la vintro ne ripozis. Grave estis, ke venis novaj adeptoj (nur virinoj), kiuj surprizis per siaj entuziasmo kaj nekutima progreso, danke al Viktor Dvo\u0159\u00e1k, kiu instruis ilin pere de la \u0108e-metodo. Busa ekskurso al la sub\u0109iela muzeo(skanseno) en P\u0159erov nad Labem malgra\u01d4 la venta vetero kontentigis la \u0109eestantojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iun anta\u016dtagmezon okazis instruado en tri grupoj. Merkrede posttagmeze vizitis J.Drahotov\u00e1 kun kelkaj partoprenantoj la vila\u011destron en \u017d\u010f\u00e1r kaj proponis al li kunlaboron: traduki Esperanten la interretajn pa\u011dojn \u2013 informojn pri Skokovy kaj por la lo\u011dantoj en proksimaj vila\u011doj eblan partoprenon de la \u201erondeto de lertaj manoj\u201c dum la venonta seminario. Krom tio ili invitis lin por la ina\u01d4gura malkovro de la memortabulo pri MUDr. Josef Hradil, kiu okazos en la venonta oktobra seminario. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Vespere rakontis al ni Peter den Breems el Nederlando pri sia voja\u011do al Peterburgo tra Belorusio. Stano Mar\u0109ek dumvoje el Slovakio al Roterdamo ofereme alportis la bro\u015duron \u201eMalkovru Esperanton \u2013 fascina lingvo\u201c, kiun tradukis nia kara Miladka Kol\u00e1\u0159ov\u00e1, kiu tiel sopiris \u011disvivi la seminarion kaj saluti amikojn\u2026<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2011_html_7725350c.jpg\" width=\"283\" height=\"159\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a vespero kun la agrabla vo\u0109o de Stano estis tre interesa. La \u0135a\u01d4da vespero devis okazi en la granda man\u011dejo, \u0109ar kun la vic-prezidanto de \u0108EA Petr Chrdle venis \u201eharemo\u201c de liaj ok lernantinoj. Li prelegis pri la Esperanta movado \u0109e ni.\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">La vendreda vespero estis adia\u01d4a kaj agrabla. La programon ornamis kaj kompletigis kant-koruso de partoprenantoj, kies dirigento kaj pianludantino estis Jana Brancuzsk\u00e1, unu el tri novaj \u0109eestantinoj de Skokovy. Tiel la restado estis post certa pa\u016dzo denove muzik-kaj kantplena. \u0108iuj partoprenis, neniu hezitis prezenti sin serioze a\u01d4 amuze. La venonta seminario okazos <b>de la 10-a oktobro 2011<\/b>. Venu admiri la kolorri\u0109an naturon de la Bohemia paradizo. Vi estas elkore invitataj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Nia redakcio ricevis leteron de Augusto Casquero:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Junularo aktivas en Hanojo, la urbo de UK por la jaro 2012.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Nuntempe mi trovi\u011das en Hanojo, Vjetnamio, post mia 4-jara instruado en Kantono, \u0108inio. Ekde la komenco mi ege surprizi\u011dis pro la alta nivelo de Esperanto \u0109i tie. Multaj homoj entuziasme lernas nian lingvon kaj ankora\u016d estas multaj kandidatoj por lerni \u011din.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Momente mi instruas Esperanton al du grupoj de universitataj gestudentoj, al alia grupo, kiu konsistas el instruistinoj de infan\u011dardeno, kie okazos la Infana Kongreseto, al du grupoj de miksitaj a\u011doj, kaj balda\u016d mi komencos instrui Esperanton al\u00a0la tria \u00a0grupo de universitataj gelernantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kion mi vidis \u0109i tie, estas, ke la homoj ne nur \u015datas lerni la lingvon, sed, diference de aliaj lokoj, ili havas Esperanton en la koro, ekde la komenco. Oni ne bezonas konvinki ilin. Ili entuziasme kaj tre rapide lernas kaj \u015datas paroli Esperanton kaj volas tuj esti parto de la movado, helpi \u011din kaj kunlabori kiel volontuloj en la organizado de la UK, kiu okazos en Hanojo en la jaro 2012.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iuj volas tuj komenci uzi la lingvon. Tio multe plifaciligas mian laboron kaj kortu\u015das min.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">K<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2011_html_m634f8c8.jpg\" width=\"238\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>aj interesa fenomeno estas, ke vjetnamoj detruas pedagogiajn teoriojn, kiuj diras, ke post la 50-jari\u011do homoj ege malfacile lernas novan lingvon. Unu el la grupoj konsistas el maljunuloj, inter -65 kaj 93- jara\u011daj. Ili estas tre diligentaj kaj jam post mallonga tempo paroletas en Esperanto. Kompreneble mi ne devas tion ka\u015di, ili havas altan kulturan kaj profesian nivelon (armea kuracisto, kolonelo; universitataj profesoroj; in\u011denieroj ktp). Certe ili estos granda helpo en la organizado de la UK.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kaj kion diri pri la vjetnama junularo? Mirinda. Ili ne estas la estonteco de la movado, sed jam reala\u0135o. De \u0109iuj miaj junaj gelernantoj mi mem lernas multe. Ili rapidege lernas. \u0108iuj estas talentaj. Dum mi laboras kun ili, mia koro plijuni\u011das. Kelkaj el ili jam multege laboris \u0109i tie en la organizado de naciaj kaj internaciaj E-aran\u011doj, kiel IJK, Tutazia Kongreso, Komuna Seminario. Speciale mi volus mencii Raquel. Meze de januaro, okaze de la lerneja vintra feriado \u015di decidis partopreni rapidkurson en \u0108inio, en la urbo Kantono, sub la gvido de la usona profesoro Dennis Keefe.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La rezulto estis mirinda, nekredebla. La kurso da\u016dris unu monaton. ( po ok horoj tage). En tiu tempo Raquel (\u015di havas hispanan nomon, \u0109ar \u015di estas studentino de hispana lingvo, kiun \u015di perfekte parolas, en la Universitato de Hanojo) akiris tre altan nivelon en la kono de Esperanto. Fakte kiam mi konati\u011dis kun \u015di, \u0109iam \u015di parolis kun mi en la hispana lingvo, sed nun, kiam ni renkonti\u011das, el \u015dia bu\u015do venas nur Esperantaj frazoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Balda\u016d \u015di komencos instrui Esperanton, kaj multege helpas en la organizado de la kursoj de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi aldonas foton, en kiu videblas unu el la grupo de universitataj gestudentoj. Augusto <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Mallonge el la redakcio:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>1) <\/b>Ali\u011du, se Vi volas partopreni la lingvan sabatan seminarion en Jevany la 28-an de majo, skribu al nia redakcio, ni tuj sendos detalajn informojn, \u0109e la bushaltejo ni atendos Vin. (tel.466 611\u00a0941)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>2) <\/b>Partoprenu la literaturan konkurson kun la temo: \u201eAventuro, kiun mi neniam forgesos\u201c, Vian kontribuon sendu \u011dis la 10.6.2011.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>3) <\/b>La 25-an de junio ni atendos Vin en Pardubice okaze de la 17-a Espe-ranto-tago, kiu okazos en la nova restoracio \u201eU jezera\u201c en la strato K\u00a0Vi-nici. Mendu la tagman\u011don \u011dis 10.6. red. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108u kredi a\u016d ne kredi? <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><b>A<\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><span lang=\"lv-LV\"><b>\u016dtomobilo kiel tiu de Fantomas a\u0109etebla jam \u0109ijare!<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2011_html_4a8d9b38.jpg\" width=\"204\" height=\"156\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"lv-LV\">\u0108u vi, spektante la francan filmon \u201cFantomas koleras\u201d, admiris lian a\u016dtomobilon, kiu neatendite fari\u011dis <\/span>aeroplano? Jam \u0109i-jare vi povas a<span lang=\"lv-LV\">\u0109eti ion similan. \u0108u vi ne kredas? Kredu!<\/span><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>La unuaj a<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"lv-LV\"><b>\u016dtomobiloj jam havas sian posedanton<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2011_html_2af2fad.jpg\" width=\"212\" height=\"156\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a usona kompanio <i>Terrafugia <\/i>ja konstruis novan prototipon de trakciilo kun aloj. Kun la nomo <i>Transition <\/i>prezentas sin a<span lang=\"lv-LV\">\u016dtomobilo de moderna aspekto kaj unikaj funkcioj. La projekto estis inspirita per spertoj de la aeroplangvidistoj mem en kunlaboro kun evoluigaj konstruistoj el la instituto <\/span><span lang=\"lv-LV\"><i>Massachusetts Institute Of Technology <\/i><\/span><span lang=\"lv-LV\">en <\/span><span lang=\"lv-LV\"><i>Cambridge. <\/i><\/span><span lang=\"lv-LV\">Pri la sa\u011da inventa\u0135o, kiun oni sukcese elprovis en marto 2009 kaj kiun oni preparas transdoni al la merkato en la jaro 2011, estas granda intere<\/span>si<span lang=\"lv-LV\">\u011do, malgra\u016d la fakto, ke \u011diajn unikajn kvalitojn oni enkalkulis en la prezon. Tiu \u0109i estos \u0109irka\u016d 148.000 US<\/span>D<\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">De <span lang=\"lv-LV\">\u015doseo en aeron kaj reen <\/span>\u201eFluganta\u201c a<span lang=\"lv-LV\">\u016dtomobilo povus faciligi la \u015dosean trafikon. La\u016d la kreintoj de la unika trafikilo la homo matene povus elveturi <\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"lv-LV\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">e<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2011_html_m68f98e1a.jpg\" width=\"214\" height=\"126\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>l la propra gara\u011do tiel, kiel li \u011dis nun kutimas, do sur kvar radoj. Sur la aerodromo post \u015dalto de speciala \u015daltilo en la veturilo tiretendus sin la aloj. La veturilo povas flugi kun rapido de 200 km\/h, la veturo sur \u015doseo estas adaptita al normala trafiko.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"lv-LV\"><b>\u0108<\/b><\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>u okazos <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"lv-LV\"><b>\u015dtopi\u011doj anka\u016d en la aero?<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"lv-LV\">\u0108iu revolucia nova\u0135o alportas krom siaj prefera\u0135oj anka\u016d mankojn. Pro disetendi\u011do de la aloj kelkobli\u011das la<\/span> <span lang=\"lv-LV\">lar\u011do de la veturilo kaj pro tiu \u0109i fakto ne eblos fluglevi\u011di kie ajn. Mankon prezentas anka\u016d la malpli granda spaco, la kabino estas dusidloka kaj anka\u016d la spaco por valizoj ne estas grandampleksa. Disputebla estas anka\u016d la problemo de sekura trafikado. En la le\u011doj pri \u015dosea trafiko de pli multaj landoj ekzistas <\/span>\u201e<span lang=\"lv-LV\">mankoj\u201d, \u0109u ne anka\u016d en la le\u011doj aertrafikaj? \u0108u pro tromultigo de la trafikiloj en la aero ne malfacili\u011dos la nuntempa aertrafiko? Tio certe estas nur kelkaj el la problemoj, kiujn oni devas pripensi anta ol oni trafikos per <\/span>\u201e<span lang=\"lv-LV\">flugantaj\u201d a\u016dtomobiloj. Ni tamen restu trankvilaj kaj restu ankora\u016d iun tempon <\/span>\u201e<span lang=\"lv-LV\">surtere\u201d.<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"lv-LV\">Teksto kaj fotoj la\u016d <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Terrafugia, <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">esperantigis Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2011_html_6144258d.jpg\" width=\"62\" height=\"97\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Trista anonco:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\">La 15-an de aprilo 2011 forlasis nin post longa malsano nia <\/span><span style=\"font-size: medium;\">kara praga amikino Marta \u0160midrkalov\u00e1 en la 89-a jara\u011do.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Honoron al \u015dia memoro!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">La jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Enhavo: Redaktoroj do Ondo de E., Raporto el Skokovy, Letero pri junularo en Hanojo, Mallonge el redakcio, Pri \u201efluganta\u201c a\u016dtomobilo \u00a0 Grava \u015dan\u011do en nia vivo (skribas la redaktoro de la gazeto La ondo de Esperanto) Tajponte \u0109i tiun kolumnon, kies temo estas grava \u015dan\u011do en nia vivo, mi subite konstatis, ke \u0109iuj lastaj jardeko-komencaj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7069","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7069","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7069"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7069\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7214,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7069\/revisions\/7214"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7069"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7069"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7069"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}