{"id":7066,"date":"2011-02-28T11:03:22","date_gmt":"2011-02-28T09:03:22","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7066"},"modified":"2018-09-03T07:23:28","modified_gmt":"2018-09-03T05:23:28","slug":"informilo-02-2011","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-02-2011\/","title":{"rendered":"Informilo 02\/2011"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2011_html_m3ee4c233.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">:<br \/>\nLa dekjara Vikipedio,<br \/>\nEsperando Muzeo Svitavy,<br \/>\nDesegnita <\/span><span style=\"font-size: small;\">humuro,<br \/>\n27-a festivalo en N\u00f6rdlingen,<br \/>\n\u0108aretulo ludas basketbalon<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La deka datreveno de Vikipedio en Esperanto <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>kun 140\u00a0000 artikoloj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la tuta Vikipedio-projekto (la 15-a de januaro), la Esperanto-Vikipedio atingis 140 000 artikolojn. Nuntempe &#8220;nia&#8221; versio de la vaste konata internacia projekto enhavas sume pli ol 30 milionojn da vortoj \u2013 \u011di estas simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. \u011ci aktuale okupas la\u016d la nombro de artikoloj la 26-an lokon kompare kun alilingvaj versioj de Vikipedio. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La \u0109efa iniciatinto de la Esperanta versio estas Chuck Smith. En artikolo originale aperinta felietone en lia anglalingva blogo, li rakontas kiel la fre\u015dbakita komencanto, hazarde i\u011dis fondinto de enciklopedio en lingvo, kiun li ankora\u016d ne bone scipovis, de kie venis la unuaj 139 artikoloj de la E-Vikipedio kaj kiel Esperanto kontribuis al la transiro de Vikipedio al Unikodo. Jen legu la tradukon el la angla: <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nuntempe en Esperantujo oni \u0109efe konas min kiel fondinton de la Esperanta Vikipedio. Sed kiel tio okazis? Nu, iun tagon mi parolis kun kara amiko Scott Moonen, kiu klopodegis konvinki min pri tio, ke vikioj estos la sekva granda furora\u0135o&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2011_html_m71860cb9.png\" width=\"178\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Mi partoprenis en universitata kurso pri komputado, kiu \u0109efe temis pri la tiam-en-2001 furora temo Peer-to-Peer (P2P). Tio baze signifas kion ajn, en kio la \u0109efa enhavo estas kreata de la uzantoj, anstata\u016d la malnovmoda hierarkia sistemo kun redaktoro, kiu elektas la enhavon por la sistemo. Tiun lastan jaron en la universitato mi decidis fari mian studprojekton pri vikioj. Dum mi esploris la temon en aprilo 2001, mi trovis ion nomatan WikiPedia, fonditan en januaro 2001. Ha, kia \u015derco tio estis. Iu provas uzi vikion por krei enciklopedion. Kiel dol\u0109e&#8230;<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ian tempon mi ne<\/span> <span style=\"font-size: small;\">multe pensis pri la afero. Sed iel en septembro mi denove a\u016ddis pri \u011di. Nu, jen, ni vidu, kiel la \u015derco progresas&#8230; Klak klak., klak, k&#8230;. Vi konas ja la Vikipedian sindromon. Simple ne eblas \u0109esi legi, saltante de unu temo al alia&#8230; tio eksplodigis mian cerbon! Kiel eblas, ke \u0109i tiu ridinda retejo, kiun mi vidis en aprilo, efektive funkcias?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post kiam mi serioze kontribuadis dum monato, mi rimarkis, ke ekzistas alilingvaj projektoj en Vikipedio. La popularaj estis la hispana, pola, germana&#8230; hm, japanaj kaj rusaj verkantoj e\u0109 ne povas tajpi en siaj propraj lingvoj, sed devas uzi kodojn, \u0109ar la programaro ne subtenas iliajn skribosistemojn. Ho jen, vidu, estas anka\u016d Esperanto, tiu mojosa (bonega) internacia lingvo, kiun mi eklernis en februaro.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Do, mi komencis pensi&#8230; estus amuze havi enciklopedion komplete en la ling-vo, kiu estas nenies denaska! (Tiam mi nenion sciis pri denaskuloj.) Anta\u016d la reto apena\u016d ekzistis maniero fari tutan enciklopedion en Esperanto. E\u0109 se eblus iel kunordigi la laboron, kiu necesas por krei tian mastodonton, ne eblus vendi \u011din, \u0109ar necesus sendi pli ol dudek pezajn libregojn \u0109ien en la mondo. Sed nun eblas verki historion kune, en maniero<br \/>\nneniam anta\u016de spertita, en lingvo apartenanta el neniu lando&#8230; la ebloj estas senfinaj!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u011ci sonas bone. Sed ni rigardu la situacion. Ni havas malplenan pa\u011don. Kie komenci? Memoru, ke mi eklernis la lingvon nur en tiu jaro! Mi apena\u016d povis komenci verki tian seriozan projekton en tiu lingvo! Poste mi memoris, ke anta\u016d iom da tempo mi trafis ulon, kiu verkadis sian propran Esperantan enciklopedion en la reto. Ekde 1995 Stefano Kalb verkadis sian enciklopedion, kiun li nomis La Enciklopedio Kalblanda \u2013 ja dol\u0109a titolo, \u0109u ne&#8230; En ses jaroj li sukcesis amasigi kolekton da 139 artikoloj, kiuj \u0109efe estis verkitaj de li mem. Jen kion signifas sindedi\u0109o!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Certe li volus donaci siajn artikolojn al Vikipedio, por ke plenumi\u011du lia revo pri vere internacia enciklopedio. Mi kontaktis lin, klarigis pri \u0109i tiu freneza umo, Vikipedio, kaj a\u016ddinte la ordinarajn kritikojn, mi provis konvinki lin, ke la afero vere funkcias. Li \u015dajnis skeptika kaj diris, ke li pripensos kaj poste kontaktos min. Post semajno, li konsentis, ke Vikipedio \u015dajnas tre promesa, kaj probable estas la plej bona maniero atingi lian revon pri vera Esperanta enciklopedio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 15-an de novembro 2001 ni modifis lian artikolon pri modernismo al vikia formato. La Esperanta Vikipedio estis naskita! Post kelkaj pluaj semajnoj ni havis \u0109iujn 139 artikolojn de Enciklopedio Kalblanda kaj bonvenigan enirpa\u011don, por ke la homoj komencu kontribui.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Restis nur unu problemo&#8230;\u2013<\/span> <span style=\"font-size: small;\">la retejo ne subtenis la \u0109apelitajn literojn! La tajpilo de Zamenhof en 1887 senprobleme produktis la \u0109apelitajn literojn. Kiel li povus scii, ke iam usonanoj &#8220;progresigos&#8221; la teknologion per komputiloj, kiuj igos tajpadon de tiuj literoj malfacila? Ajnakaze, Zamenhof decidis, ke se ne eblas uzi la \u0109apelitajn literojn, \u0109iam eblas skribi per la h-sistemo, same kiel en la germana oni povas skribi ae anstata\u016d \u00e4 kaj ss anstata\u016d \u00df.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Iuj mal\u015datis la fakton, ke tian tekston ne eblas a\u016dtomate konverti al &#8220;vera Esperanto&#8221;, do oni komencis uzi la senambiguan, sed malpli belan iksosistemon. La h-sistemo povas esti problema por la vortoj kiel flughaveno, chas-hundo a\u016d traumata. \u0108u tra\u016dmata, a\u016d tra-umata? Tiaj kazoj maloftas, sed efektive estus konfuze vidi la skribajn formojn flu\u011daveno a\u016d \u0109a\u015dundo. En alia kazo en Vikipedio ni volis havi nenian ambiguecon, do ni restis \u0109e la iksosistemo, kio kondukis al kritiko de iuj puristoj akceptantaj nur la fundamentan h-sistemon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">B<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2011_html_2f96d647-1.jpg\" width=\"108\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>rion Vibber komencis esplori la kodon de Vikipedio kun la sola celo, ke ni povus redakti en la iksosistemo, sed ke la montrado a\u016dtomate okazu en vera unikodo. La 10-an de januaro 2002 li sukcesis konverti la tutan Esperantan Vikipedion al unikodo&#8230; Esperanto estis la unua lingvo en Vikipedio en \u0109i tiu supermoderna signokodo (unikodo 2.0 ricevis sian finan formon nur en 1996). Mi provis konvinki lin, ke la teksto kaj la pa\u011dotitoloj en la adresoj uzu iksokodon, kaj simple estu montrataj unikode, sed lia kapablo anta\u016dvidi la evoluon multe superis la mian. Bone, Brion, mi nun konfesas, vi pravis!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Li poste pluiris, konvertante \u0109iujn aliajn lingvoversiojn de Vikipedio al unikodo, kio fine solvis la problemojn pri la japana kaj la rusa, kaj samtempe ebligis verkadon en multaj aliaj pli frue neglektitaj lingvoj. Kun sia scio pri la detaloj de la kodo, li i\u011dis la unua plentempa dungito de la vikipedia projekto, kiel \u011dia \u0109efa evoluiganto. Multaj homoj devus esti dankemaj pro la enorma programara subteno, kiun Brion donis al la multlingva Vikipedio. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post kiam la \u0109efaj teknikaj problemoj estis solvitaj, ni opiniis, ke la projekto estas preta por vasta diskonigo. Mi memoras, ke Erik Zachte (nederlanda vikipediisto) iam diris al mi, ke li envias nian Vikipedion, \u0109ar esperantistoj jam estas tutmonda komunumo, kiu multe faciligas la disvastigon de informoj al \u0109iuj parolantoj de la lingvo, spite la grandajn geografiajn distancojn inter ni. La 15-an de januaro 2002 (en la unua datreveno de la anglalingva Vikipedio) ni publikigis mallongajn artikolojn en du retaj nova\u0135servoj, kiuj ne plu ekzistas: Eventoj kaj NUN. Post unu semajno ni estis listigitaj en la katalogo de Yahoo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Poste atendis nin suprizoj. La 1-an de marto aperis artikolo en la revuo Esperanto. La 28-an de aprilo, mia unua intervjuo estis disa\u016ddigita en Radio Polonia.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Por ankora\u016d pli anta\u016denigi la aferojn, meze de julio mi decidis iom veturi por vidi la mondon kaj fari prelegojn pri Vikipedio en Esperanto. Post semajno mi faris mian unuan prelegon \u0109e la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco, Brazilo. Mi memoras, ke al mi mankis sperto paroli Esperanton tiugrade, ke mi foje devis peti la helpon de la publiko, kiam temis pri nekutimaj vortoj. Tamen la a\u016dskultantoj \u015dajnis vere interesitaj pri la revolucia projekto kaj estis tre paciencaj, a\u016dskultante \u0109i tiun komencantan parolanton de Esperanto. Mi anticipe preparis flugfoliojn por disdoni, por ke la projekto ne estu forgesita, kiam la kongresanoj revenos al siaj hejmlandoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi volis fari la prelegon pri Vikipedio anka\u016d en la Universala Kongreso en Fortalezo, sed oni diris al mi, ke nur membroorganizoj de UEA rajtas aran\u011di prelegojn. Mi neniam forgesos la sperton vidi la grupon de kat-amantoj, dum mi ne rajtis fari formalan prezenton pri Vikipedio. Ege frustre! Tamen mi nun komprenas, ke UEA supozeble ricevas enorman kvanton da petoj de homoj, kiuj volas rakonti pri siaj amataj projektoj kaj bezonas ta\u016dgan manieron rifuzi afable. La E-Vikipedio en tiu tempo ver\u015dajne havis nur proksimume 3 500 artikolojn, do \u011di efektive ne estis ege ampleksa projekto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Poste mi parolis \u0109e KAEST (Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Mi ne povas forgesi, ke la unua demando de la publiko temis pri gramatika eraro en mia prezento. Mi supozas, ke iuj aferoj neniam \u015dan\u011di\u011das. La dua demando komenci\u011dis: &#8220;Nun mi havas demandon pri la enhavo&#8230;&#8221; Bele. Ajnakaze, la pli a\u011daj partoprenantoj estis \u0109efe skeptikaj pri \u0109i tiu juna komencanto, kiu klopodas krei enciklopedion.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiam mi verkis \u0109i tiun tekston, la E-Vikipedio havas pli ol 140 000 artikolojn. Mi apena\u016d povas kredi, kiel multe la afero progresis. Nekredeble, la 15-an de januaro 2011 estis la deka datreveno de la tuta vikipedia projekto en Vikipedio. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Chuck Smith.<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Transprenita el Libera folio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Noto de Marek Blahu\u0161: <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">La unua fizika internacia renkonti\u011do de kontribuan-toj al E-Vikipedio, oma\u011de al \u011dia dekjari\u011do, okazos de <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>la 30.10.2011 en Svitavy <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">en \u0108e\u0125io, kie parte \u011din gastigos la tiea Esperanto-Muzeo. Okazos prelegoj, seminarioj, laborgrupoj, instruado por komencantoj, urbotrarigardo, ekskursoj ktp. La aran\u011don kunorganizas E@l kaj Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1 el \u0108EA; anka\u016d Chuck Smith estas jam invitita kaj anta\u016dvideblas partopreno de kelkdek esperantistoj el pluraj landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Retpa\u011daro de Vikimanio 2011 nun prepari\u011das, sed vi jam nun povas ekplani vian partoprenon kaj sekvi la retejon <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.vikipedio.net\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.vikipedio.net<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, kie \u011dustatempe aperos pliaj informoj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Konciza prezento de la Esperanto-Muzeo en Svitavy<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2011_html_63ba8853.jpg\" width=\"136\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>e\u0125a Esperanto-Asocio (\u0108EA) jam plurajn jarojn klopodis starigi konstantan ekspoziciejon la de Esperanta movado en \u0108e\u0125io. La unua lernolibro por \u0109e\u0125oj estis eldonita jam en la jaro 1890, nur tri jarojn post la apero de la unua lernolibro de D-ro Zamenhof. La historio de la E-movado en nia lando estas ri\u0109a kaj certe ni povas fieri pri \u011di.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dank&#8217; al lokaj esperantistoj, al subteno de la Urba muzeo kaj galerio kaj al la urbo Svitavy, ni sukcesis starigi la Esperanto-muzeon en impona historia konstrua\u0135o en Svitavy \u2013 la sidejo de la iama biblioteko konstruita kaj fondita de la loka mecenato Valentin Oswald Ottendorfer. La ek-eston de la muzeo afable finance subtenis la Ministerio pri kulturo de \u0108e\u0125a respubliko, la urbo Svitavy kaj Esperantic Studies Foundation (Usono).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La \u0109efaj celoj de la muzeo estas multflanke kaj multteknike informi la \u0109e\u0125an kaj eksterlandan publikon pri Esperanto, pri \u011dia historio kaj bezono kaj utiligebloj en la nuna mondo, okazigi portempajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aran\u011dojn, prilabori kaj alirebligi la Esperanto-bibliotekon kaj vendi E-librojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Retpo\u015dta kontakto: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:muzeagrupo@esperanto.cz\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>muzeagrupo@esperanto.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Pluaj informoj:<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.svitavy.cz\/\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.svitavy.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">,<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.muzeum.esperanto.cz\/\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0www.muzeum.esperanto.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<h1 class=\"western\" align=\"center\">Unika ekspozicio pri desegnita humuro en Esperanto<\/h1>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u011c<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2011_html_23af10ff.jpg\" width=\"181\" height=\"136\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>is 3.6.2011 da\u016dras unika ekspozicio, prezentanta erojn el la bunta kaj ampleksa verkaro de la fama \u0109e\u0125a desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, kiu estas i.a. delonge aktiva esperantisto. Liaj desegna\u0135oj estas konataj precipe el la gazeto Juna Amiko kaj diversaj libroj de Stefan McGill. Mallongaj komentarioj al la desegna\u0135oj estas en la \u0109e\u0125a, Esperanto, germana kaj la angla lingvoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La ekspozicio estas vizitebla en la Muzeo de Esperanto en Svitavy, urbo situanta en mezo de \u0108e\u0125io, en \u0109arma regiono de la t.n. bohemia-moravia limlando. En la muzeo mem, situanta en belega historia vilao, videblas anka\u016d da\u016dra inform-ekspozicio en Esperanto, inkluzive informa tu\u015dpanelo. La urbo Svitavy konatas precipe kiel naski\u011dloko de Oskar Schindler, germano fami\u011dinta kiel savinto de judoj dum la dua mondmilito. Pri lia polemikiga personeco ni povas multon interesan malkovri en la ekspozicio en la urba muzeo. Sed la loko proponas anka\u016d aliajn alloga\u0135ojn por siaj vizitanto. Pli vi povas informi\u011di en la oficiala urba retejo <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.svitavy.cz\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.svitavy.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 27-a Internacia festivalo N\u00f6rdlingen <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>27.12. 2010 &#8211; 3. 1. 2011<\/b><\/span> Kadra temo: LINGVOJ<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Denove post unu jaro ni renkonti\u011dis en la bela bavara urbo N\u00f6rdlingen por festi la 27-an IF. La urbo bonvenigis nin imprese blanke vestita. Pro rigora malvarma kaj ne\u011da vetero trajnoj malfruis ka\u016dzante problemojn al multaj partoprenantoj. Al la aran\u011do ali\u011dis 111 personoj el 17 landoj, sed ne \u0109iuj povis veni. Tamen la festivalo estis tre sukcesa. Belkolora IF-bro\u015duro konatigis nin kun la semajna programo. Ni \u011duis altkvalitajn prelegojn kaj vesperajn kulturajn prezenta\u0135ojn. Pluraj prelegoj traktis la kadran temon pri lingvoj; ni povis konati\u011di kun la hebrea, armena, nederlanda, luksemburga, dana, rusa kaj anka\u016d kun lernigaj teknikoj por lingvoj. Tacuo Hu\u011dimoto el Japanio klarigis pri idiolekto, dialekto kaj idiomo. Krome oni povis sperti gestan lingvon kaj lingvon de fabeloj. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>En la mondo ekzistas miloj da lingvoj, sed nia Esperanto estas la plej facila kaj belsona<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">. Ni praktikadis \u011din \u0109iutage en gaja, agrabla kaj amika etoso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">E<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2011_html_m22d09d67.jpg\" width=\"180\" height=\"147\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>stis okazo promeni en la urbo, rondiri la urban muregon, viziti pre\u011dejan turon kaj lokan muzeon. Plurfoje ni povis sekvi voja\u011d-prelegojn kun allogaj bildoj: tra Rusio al Mongolio per transsiberia trajno, pri Kubo, Brazilo kaj Bona Espero, Maroko de la nord-afrika Atlaso \u011dis Saharo, \u011dui bildfabelojn kaj a\u016dskulti operojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Aparte interesaj prelegoj temis pri: kosmo kaj meteor\u015dtonoj, pri longitudo, pri reta Esperanta proverbaro, pri vintraj sportoj, pri efiko de korea ginsengo kaj kuracado la\u016d la metodo de pastro Kneipp, pri Aleksandro Dumas kaj Antoine Galland kaj aliaj. Kun perkomputila foto-prilaborado konatigis nin R\u00e9my, kiu mem sukcese sperti\u011das en tiu \u0109i \u015datokupo. Per mandalismo ni provis trovi solvojn pri la estonteco de IF. Tuj naski\u011dadis ideoj kaj proponoj por plibonigoj&#8230; Filmo pri la pasintjara IF refre\u015digis la memoron pri la anta\u016da aran\u011do.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">O<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2011_html_32954b37.gif\" width=\"204\" height=\"144\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>kazis la 4-a IVU, skribaj E-ekzamenoj la\u016d la normoj de la E\u016dropa Referenckadro, funkciis libroservo. \u201cPosidelki\u201d kun Ljuba el Rusio donis okazon agrable babili \u0109e teo-trinkado kaj gustumi kelkajn bongusta\u0135ojn el Rusio. Siajn novajn librojn prezentis dum a\u016dtora horo Mikaelo Bron\u015dtejn. Matene okazis gimnastiko, posttagmeze jogo, plurfoje eblis \u011dui sa\u016dnon. Mi, inspirita de voja\u011dado en Kubo, invitis danc\u015datantojn al afrokuba dancvespero. Interkonan, distran kaj internacian vesperojn gvidis Mikaelo Bron\u015dtejn, dagestanan vesperon A\u0125man Junusov. Josi \u015cemer preparis interesan kvizon. Nia magiisto Triksini amuzis nin per novaj trukoj. \u0108iuvespere ni kun\u011duis restadon en nia \u015datata \u201cKnajpo\u201d. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 30-an de decembro ni tradicie ekskursas. \u0108i-foje ni vizitis la bavaran \u0109efurbon Munkeno. Tie ni tagman\u011dis en barelforma restoracio kaj iom promenis en la urbo. Sed la plej interesa kaj atendata parto de la semajno estas la silvestra nokto kun abunda bufedo, balo ina\u016dgurita per polonezo kaj speciale festa etoso dum bonvenigo de pluraj Novjaroj la\u016d la diversaj horzonoj de la \u0109eestantaj partoprenantoj. Do, brakumado, tostado kaj kisoj tiuvespere abundis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Korajn dankojn kaj gratulojn al nia \u0109eforganizanto Hans-Dieter Platz (HDP), kiu sukcese dum pluraj jaroj aran\u011das por ni neforgeseblan semajnon kaj zorgas pri \u011dia bona disvolvi\u011do. Jarfine ni renkonti\u011dos en la 28a IF, \u0109i-foje en Xanten. Bonvenon al vi \u0109iuj! Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>\u0108aretulo ludas basketbalon<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2-2011_html_mfce816a.jpg\" width=\"184\" height=\"140\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>5-jara\u011da viro Jan post sia malfeli\u0109a falo restas alligita al invalid\u0109areto. Kiel eksfutbalisto li ne volis rezigni pri la sporto kaj kun sia kamarado fondis basketbalan klubon, kiu nuntempe havas sep membrojn; ili sin regule trejnas.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Por tiu \u0109i sporto \u0109aretuloj bezonas specialajn \u0109arojn, kiuj havas pli klinitajn radojn ol normale, \u011denerale \u2013 por pli granda rapideco kaj lertmovo. Al la radoj estas alligitaj radetoj por pli bona stabiligo. Sed \u0109iu \u0109aro estas originalo farita la\u016dmezure kaj \u011di kostas proksimume 60 mil kronojn. Sen la subvencio la klubo ne povus ekzisti.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La trejnlecionojn partoprenadas anka\u016d ne handikapitaj virinoj kaj \u0109iuj sidante en la \u0109aretoj komune sin trejnas. En la \u0108e\u0125a respubliko ekzistas kvar kluboj. La trejnisto de la pardubica klubo kredas, ke liaj membroj havos balda\u016d bonan sportan nivelon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">El la \u0109e\u0125a \u0135urnalo IDNES tradukis J.R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Enhavo: La dekjara Vikipedio, Esperando Muzeo Svitavy, Desegnita humuro, 27-a festivalo en N\u00f6rdlingen, \u0108aretulo ludas basketbalon \u00a0 La deka datreveno de Vikipedio en Esperanto kun 140\u00a0000 artikoloj Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la tuta Vikipedio-projekto (la 15-a de januaro), la Esperanto-Vikipedio atingis 140 000 artikolojn. Nuntempe &#8220;nia&#8221; versio de la vaste konata [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7066","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7066","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7066"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7066\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7208,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7066\/revisions\/7208"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7066"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7066"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7066"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}