{"id":7065,"date":"2011-01-31T11:03:09","date_gmt":"2011-01-31T09:03:09","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=7065"},"modified":"2018-09-03T07:17:14","modified_gmt":"2018-09-03T05:17:14","slug":"informilo-01-2011","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-01-2011\/","title":{"rendered":"Informilo 01\/2011"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-1-2011_html_m373cf3c1.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Novjara deziro,<br \/>\nAEH-agado,<br \/>\ninundo,<br \/>\nel red.,<br \/>\n6 invitoj,<br \/>\nDancanta domo<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Franti\u0161ek Hrub\u00edn<\/span><span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>J a n u a r o<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Novnaskito, vi bonvena estas \u0108iam ja la suno bluas froste, <\/span><span style=\"font-size: medium;\">\u0109e ni en malluma vintro nun, sub \u011di kreski ja ne povas flor\u00b4, <\/span><span style=\"font-size: medium;\">vintro kaj mallum\u00b4 mallonge restas, sed per manoj \u011di vin kaptos poste per ridigaj fingroj frapas sun\u00b4. kaj la vintro balda\u016d estos for.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-1-2011_html_64b9cce0.jpg\" width=\"116\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-1-2011_html_m33246f58.jpg\" width=\"112\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Vintro, sur la sojloj vin etendu, murojn \u0109irka\u016diru vi \u011dis ted\u00b4, kvankam la suneton ni atendu, ni havas tempon por kantet\u00b4!<br \/>\nEsperantigis Jaroslav Mr\u00e1z<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Estimataj AEH-anoj, karaj geamikoj !<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La malnova jaro renkonti\u011dis kun la nova jaro kaj transdonis al \u011di re\u011dsceptron. Same mi volus renkonti\u011di kun vi \u0109iuj kaj persone deziri al vi feli\u0109an jaron. \u0108ar tio ne eblas, do almena\u016d tiamaniere.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Por \u0109iu estis la <\/span>\u0135us pasinta jaro alispeca. Por iu estis la jaro ri\u0109a je okaza\u0135oj, je diversaj renkontoj, je gajaj kaj feli\u0109aj traviva\u0135oj. Por la alia ne tiom gaja, eble e\u0109 trista. Sed tia estas la vivo, oni devas vivi plu, esperi.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la jaro ni renkonti\u011dis kun malnovaj geamikoj, da kiuj<\/span> esperantistoj havas \u0109ie multajn, dum diversaj E-aran\u011doj ni ekkonis anka\u016d amikojn novajn. Iu multe voja\u011dis, la alia travivis ordinaran kvietan jaron.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed \u0109iu el ni certe faris, la\u016d siaj ebloj, fortoj kaj povoj, \u0109ion por disvastigo kaj diskonigo de nia \u015datata lingvo, por pli bonaj interhomaj rilatoj subtenataj \u011duste pere de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pro tio permesu, ke mi nome de la AEH-komitato kaj mianome kore salutu vin \u0109iujn. Samtempe ni deziras al vi feli\u0109an kaj gajan jaron 2011, simple familian bonhumoron, iom da feli\u0109o kaj multe, multe da sano. \u0108ion plej bonan, kio respondas al via korpa kaj anima stato. Kaj kiel mi konas esperantistojn, tiuj estas anime junaj \u011dis cent jaroj. Mi deziras, ke tiel restu plu, spite al ekonomiaj problemoj kaj \u011denerale malbonaj interhomaj rilatoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1.25cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pavel Nechv\u00edle kaj komitato de AEH<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Retrorigardo al la pasintjara agado<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi turnas la pa\u011dojn de niaj laborkajero kaj kroniko de AEH de pasinta januaro, ke ili helpu al mi rememori pri<\/span> nia agado. Sed kiam mi skribos ekzemple unu punkton: &lt;preparo, kompilo kaj elfarado de videofilmo el \u0109iuj pasintaj 30 lingvaj seminarioj en Skokovy&gt;, \u011di bezonas \u0109i tie nur 1-2 linietojn, sed en la realo \u011di prezentas multegajn horojn da laboro, kiun faris du-tri amatoroj sen la bezonataj aparatoj kaj filmaj ekipa\u0135oj. Kaj al tiu jubilea renkonti\u011do estis nepraj anka\u016d pluaj laboroj kiel fari memorindajn foliojn por la plej oftaj partoprenantoj, prepari kulturan programon, ekskursojn ktp.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La estraro estis kontenta pro alveno de 45 partoprenantoj el 5 landoj, espereble anka\u016d la \u0109eestantoj. Estis multaj diskutoj \u2013 krom alia \u0109u aran\u011di pluajn seminariojn, \u0109ar malmulti\u011das la elano kaj grandi\u011das sanproblemoj de kelkaj organizantoj kaj novaj volontuloj ne videblas. Karajlegantoj, se inter vi estus interesatoj pri organiza helpo kaj gvidado de pluaj seminarioj, same pri laboro en la komitato de AEH, skribu al ni.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Do dume \u2013 almena\u016d por tiu \u0109i jaro estas decidite, ke la printempan seminarion en Skokovy organizos AEH kaj la a\u016dtunan la E-rondeto en Mlad\u00e1 Boleslav. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La regule monate eldonata gazeto Informilo kun la kvaronjara suplemento Anta\u016den prezentas sen\u0109esan laboron, ser\u0109adon de ta\u016dgaj artikoloj, insti-<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">gadon de niaj membroj por skribi ian interesa\u0135on a\u016d traduki interesajn rakontojn el nacilingvaj \u0135urnaloj. Nian dankon havu anka\u016d 4 korektantoj \u2013 (inter ili 2 eksterlandaj).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Komence de la pasinta jaro ni, instigitaj per<\/span> instruo de Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1 en nia klubo, ekintencis kontribuadi en Esperantan Vikipedion; nome krei pa\u011darojn pri komunumoj en nia regiono Pardubice, por ke ni helpu al \u011denerala kono pri la regiono kaj kontribuu al disvolvo de turismo en \u011di.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la <\/span>pasinta jaro ni preparis 283 pa\u011darojn pri komunumoj en la regiono kaj 12 pri diversaj aliaj temoj, ekzemple pri la \u0109evalvetkuroj Velk\u00e1 pardubick\u00e1, pri la kasteloj en \u017dehu\u0161ice kaj Nov\u00e9 Hrady, pri la riveroj Chrudimka, Lou\u010dn\u00e1, Cidlina, pri Sankta Prokopio kaj aliaj.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pluaj 20 artikoloj estas preparitaj por \u015dovi en Vikipedion. Preparado de artikoloj ne nur plenumas la starigitan celon, sed anka\u016d helpas al plibonigo de nia lingvoscio en Esperanto, plivastigas nian vortprovizon kaj alportas anka\u016d bezonojn de nekutimaj formuladoj solvi novajn vortojn kaj frazojn, pri kiuj ni ofte konsultas kun nia, e\u0109 internacia legantaro. Beda\u016drinde pri komunumoj de nia regiono estas en Vikipedio ankora\u016d malmulte da bildetoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kaj kio nova pri la <\/span>interreta vortaro?<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Komence de julio estis en interreton enpa\u011digita plua, jam la oka versio de Granda Vortaro Esperanta-\u0108e\u0125a. \u011ci enhavas jam 233 592 vortojn kaj estas destinita anka\u016d por skribado kaj legado de fakaj tekstoj. \u011ci estas la plej granda Esperanta-nacilingva traduka vortaro kaj eble unu el la plej grandaj tradukaj vortaroj absolute. Por rapida klarigo de la senco de fakaj esprimoj servas multo da klarigoj rekte \u0109e unuopaj vortoj. La vortaro estas plu kompletigita, kun la preparita vortprovizo \u011dis nun ne en\u015dovita en interreton, \u011di jam superas kvaronon de miliono. Iam la<\/span> ser\u0109ado de senco \u0109e vortoj en kelkaj anta\u016daj versioj de la vortaro iom da\u016dris, sed nuntempa komputila te\u0125niko tion, e\u0109 en multe pli granda vortaro, ebligas fari senprokraste.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Plu nun unufraze: <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Esperanta <\/span>propaganda vitrino en Pardubice funkciis kelkajn jarojn, sed \u0109i-jare la domo estos rekonstruata kaj ni perdos eblon tiamaniere (malmultekoste) propagandi Esperanton.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La pasintjara E-ekspozicio okaze de la 100-a EK-jubileo servis ankora\u016d en du lokoj, nun \u011di estis likvidita.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0134urnalaj artikoloj koncerne Esperanton<\/span> aperis dum la pasinta jaro nur dufoje, tamen la redaktoro de la gazeto \u201eSedmi\u010dka\u201c(Sepo) dedi\u0109is al Esperanto tutan pa\u011don. J.R\u00fdznarov\u00e1 + J.Hron<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La \u0109e\u0125a radiostacio Region<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">de 12 kunigitaj radiostacioj por Centra Bohemio, elsendas \u0109iunokte programon \u201enokta linio\u201c, (de 23-a \u011dis la 1-a horo) \u0109iam pri specifa temo. A\u016dskultantoj telefonas a\u016d skribadas elektronike siajn kontribua\u0135ojn. Komence de la radioprogramo redaktoro sciigas pri diversaj mondkonataj homoj, kiuj en tiu aktuala<\/span> tago naski\u011dis.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 12-an de decembro J.R. skribis al la<\/span> redaktoro, ke oni ne forgesu la 15-an de decembro rememori anka\u016d la naski\u011ddatrevenon de a\u016dtoro de Esperanto D-ro.L.L.Zamenhof. Kiam ni hazarde a\u016ddis, ke la nokta linio havos la temon: \u201einternacia lingvo Esperanto, \u0109u \u011di estas bezonata kaj pri pluaj fremdaj lingvoj\u201c, mi tuj instigis (per e-po\u015dto) 15 \u0109e\u0125ajn E-sciantojn por kontribui, por ke tie estu a\u016ddeblaj pli multaj pozitivaj vo\u0109oj ol eble negativaj. Kelkaj adresatoj la mesa\u011don dissendis al pluaj geamikoj kaj la redaktoro dum la elsendo diris, ke li ricevis multegajn vokojn kaj e-mesa\u011dojn, onidire, ke venis \u2013 inundo da retmesa\u011doj en la redakcion.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi opinias, ke tia delikata propagando de Esperanto povus esti pli ofte aplikata, koncerne<\/span> la temojn, kiuj rilatas diversajn traviva\u0135ojn, voja\u011dojn ktp. Al samideanoj, kiuj aktivis en la menciita programo, ni sincere dankas.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">J. R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Okazinta\u0135o pri homa forto kaj solidareco<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-1-2011_html_1126deee.jpg\" width=\"158\" height=\"106\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a dometo en vila\u011do B\u00edl\u00fd Kostel \u0109e la rivero Nisa estis unu el la plej multe dama\u011ditaj dum la<\/span> a\u016dgusta inundo en la pasinta jaro 2010.La dometo estis inter la unuaj, al kiuj ruli\u011dis la akvo kiel el la rivero Nisa, tiel de la dua flanko, el la neuzata akvokanalo. Tiel rakontas sinjorino Zdena Z\u00e1tkov\u00e1, staranta \u0109e la kristnaskarbeto.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la kuirejo dume staras \u015dranketoj donacitaj, en lo\u011d\u0109ambro jam ku\u015das nova planko, tie \u0109i<\/span> la \u015drankoj estas novaj, malmultekostaj el likvido-vendo, sed sur la muroj videblas grandaj malsekaj makuloj, kiujn \u015di klopodas sen\u0109ese sekigi. La akvo trafluegis tra la tuta tereta\u011do de la dometo, ruinigis \u0109iujn ekipa\u0135ojn, anka\u016d bele prizorgatan \u011dardenon. Ja la tuta familio \u2013 panjo Zdena, sesjara Anjo kaj pa\u0109jo Tonda devis forlasi la domon sur la \u015dnurkablo de savo-helikoptero.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anjo vizitas lernejon, s-ino Zdena preparas sin por posttagmeza laborskipo en la fabriko kaj \u015dia edzo estas jam pensiulo. Li diras: \u201eSen\u0109ese ni laboras en la domo, sekigas murojn,<\/span> mi e\u0109 ne kapablas viziti kuraciston pro ega doloro. Mi tran\u0109is mian kruron, kiam el la tereta\u011do de la domo mi elportadis por la homo nepre bezonatajn a\u0135ojn tra malpura akvo\u201c. De tiu tempo li kelkfoje estis operaciita, sed la kruro ne sani\u011das.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kaj li rememoras, ke tuj post la inundo alveturis fremdaj junaj homoj, la tutan tagon ili laboris en la \u011dardeno kaj \u0109e la adia\u016do premis en lian manplaton 1000,-K\u010d-monbileton. Tio kortu\u015dis lin tiel, ke larmoj aperis en liaj okuloj. Li e\u0109 ne scias, kiel la homoj nomi\u011dis, li nur kapablis<\/span> simple danki. La familio havis tutan vicon da similaj traviva\u0135oj, do almena\u016d en la \u0135urnalo ili dankis al la nekonataj bonkoruloj por ilia helpo. Spite al granda laboro kaj financa peno ili povis \u0109e la kristnaskarbo, en sia dometo, resti vivaj kaj sanaj. El tag\u0135urnalo Den\u00edk 23.12. esperantigis J.R\u00fdznarov\u00e1<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-1-2011_html_5c0774e6.jpg\" width=\"166\" height=\"128\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a tradicia Silvestro <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>de esperantistoj en la urbo \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">okazigita la 29-an de decembro 2010 estis denove tre sukcesa. Partoprenis \u011din 55 personoj el 18 lokoj inkluzive unu nederlandaninon. La gvidantino Jana \u0109iam surprizis nin per iaj interesa\u0135oj kaj per specialaj temoj. \u0108i-jare la temo estis \u201eTalentmanio\u201c, al kiu ali\u011dis 8 grupoj. La unuan premion ricevis Kvido Jan\u00edk el \u0160umperk por teatra\u0135sceneto \u201ckantorememoroj\u201c. red.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la redakcio:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">1) Interreta \u201eLa internacia gazeto\u201c finis sian agadon post pli ol 5 jaroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">2) <b>Atentigo:<\/b> Kiu ne ricevis la lastan Informilon, bonvolu skribi al la redakcio. El la po\u015dtoficejo revenis unu letero, de kiu estis forgluita la adreso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">3) Post longa klopodo ni estis beda\u016drinde informitaj, ke nia multjara franca membro \u2013 eksprezidanto de la Internacia klubo de EH Andr\u00e9 Wagner el la urbo Dieuze mortis anta\u016d 1 \u02dd jaroj, same lia edzino (amba\u016d rulse\u011duloj).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Honoron al ilia memoro.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">4) <b>Demando:<\/b> En la konteltiro de Po\u015dt\u015dparejo ni trovis la pagon 200,-K\u010d el la <b>16-a<\/b> <b>de decembro<\/b> 2010 sen \u011dusta numero kaj ni ne konas sendinton. Bonvolu sendi la fotokopion de la dokumento.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>5) <\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Interesato pri korespondado: Mi estas 45-jara pola esperantisto kaj mi lo\u011das en Lublin. Kun geamikoj mi fondis E-Klubon &#8220;Lublino&#8221; kaj nia adreso estas jena; <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.lublino.pl\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.lublino.pl<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u201c<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Mi ser\u0109as geamikojn en \u0108e\u0125io. Eble por Vi estus interese korespondi kun gepoloj? Se jes, bonvolu skribi. Kun amika saluto Stanislavo Pilat\u201c <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">adreso:<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:esperanto.lublin@wp.pl\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0esperanto.lublin@wp.pl<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>I n v\u00a0i t o j :<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>La 6-a Sabla Printempo,<br \/>\n<\/b><\/span>sed nunjare <span style=\"font-size: large;\">en Milevsko<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">okazos en la tagoj 1.-3.4.2011. La renkonti\u011do estos dedi\u0109ita al tradukado de \u0109i\u0109eronaj kaj \u011denerale geografiaj (vikipediaj kaj retejaj) tekstoj. Aktivaj tradukantoj \u011duos kotizrabaton. Bv. jam nun pripensi, kiun tekston vi elektos por traduko kaj alportos al la tradukseminario.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Kontakto:<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:pisek@esperanto.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0pisek@esperanto.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 32-a lingva seminario de AEH<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">en Bohemia paradizo, en la pensiono ESPERO en Skokovy bonvenigos vin en la tagoj 11.-16. 4. 2011. Ali\u011du frue!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 63-a kongreso de IFEF<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span style=\"font-style: normal;\">(Internacia Fervojista Esperanto-Federacio)<\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">okazos<\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">en la tagoj 7-an \u011dis 14-an de majo 2011 en la \u0109e\u0125a urbo Liberec en la kongresa centro Babylon kaj postkongreso en la tagoj 14-an \u011dis 18-an de majo 2011 en Prago. LKK preparas por vi programon, en kadro de kiu vi povos vidi pluajn vidinda\u0135ojn de nia patrujo. La ali\u011dilon vi povas sendi anka\u016d per interreto al tiu \u0109i reta adreso:<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:IFEF63@gmail.com\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0IFEF63@gmail.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">,<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.ifef.wz.cz\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0www.ifef.wz.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">, a\u016d <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:ladislav.kovar@tiscali.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>ladislav.kovar@tiscali.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">a\u016d per<\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">la po\u015dtadreso: \u010c\u017dES, Brat\u0159\u00ed Hub\u00e1lk\u016f 161, 560 02 \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>E-Muzeo <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>Svitavy:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">4.6. 2011 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>Ina\u016dguro de nova ekspozicio<\/b><\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">en la E-muzeo Svitavy enkadre de Muzea nokto pri la temo:\u201c Esperanto kaj spiritaj tradicioj de la mondo\u201c. Info: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:dvor.libuse@seznam.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>dvor.libuse@seznam.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Olomouc \u2013 Solena\u0135o oma\u011de al la centjari\u011do de la E-klubo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><span style=\"font-weight: normal;\">La E-klubo en Olomouc estis fondita la 14-an de marto 1911, en tiu dato <\/span><\/span><\/span><\/span><\/strong><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><span style=\"font-weight: normal;\">\u0109i-jare la \u0109e\u0125a radio en Olomouc prezentos je la 11-h. en la programo V\u011btrn\u00edk dialogon inter la redaktorino kaj J. Duda pri tiu \u0109i temo. Sed dum februaro oni povas vidi en la Scienca biblioteko ekspozicion pri la datreveno kaj E-librojn, speciale tiujn de Moraviaj Esperanto-pioniroj .<\/span><\/span><\/span><\/span><\/strong><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><span style=\"font-weight: normal;\">La samon oni vidos dum majo \u011dis la tago de nia solena renkonti\u011do kaj koncerto, kiu okazos la <\/span><\/span><\/span><\/span><\/strong><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">11-an de junio 2011 je la 10.30h. <\/span><\/span><\/span><\/strong><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><span style=\"font-weight: normal;\">\u0109e la E-\u015dtono en la Smetana-parko; tie post la programo kaj trarigardo de fontanoj kaj tag-man\u011do okazos solena koncerto en la korto de la urbodomo. Poste sekvos programo \u0109e la Fontano de Arion, kie ni dedi\u0109os unu horon al Esperantaj kaj \u0109e\u0125aj popolaj kantoj kun harmoniko, violono kaj gitaro kaj nia programo laupla\u0109e fini\u011dos. La invitiloj kun detala programo kaj necesaj teknikaj konsiloj estos \u011dustatempe senditaj.<\/span><\/span><\/span><\/span><\/strong> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Info:<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:dudajano@centrum.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0dudajano@centrum.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>Pardubice:<\/b><\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">La <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>17-a Esperanto-tago en Pardubice <\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">reali\u011dos sabate la 25. 6. 2011 en la nova restoracio \u201eU jezera\u201c. La invitilon vi ricevos en aprilo. Info: AEH Pardubice, a\u016d<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Dancanta domo en Prago<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">D<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-1-2011_html_6d21dfb3.jpg\" width=\"145\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ancanta domo, alinomata anka\u016d Ginger and Fred, finkonstruita en la jaro 1996, staras en Prago sur la dekstra bordo de la rivero Vltava, en la angulo de Ra\u0161\u00ednovo n\u00e1b\u0159e\u017e\u00ed (Kajo de Ra\u0161\u00edn) kaj Jir\u00e1skovo n\u00e1m\u011bst\u00ed (Placo de Jir\u00e1sek). Temas pri unua konstrua\u0135o de elstaraj mondaj arkitektoj, kiu estis en la \u0109e\u0125a \u0109efurbo realigita post la novembra revolucio en 1989. \u011ci estas\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">na\u016deta\u011da (du subteraj, sep surteraj eta\u011doj) kaj \u011di ricevis la nomon danke al siaj domangulaj turoj, inspiritaj de la fama intermilita dancparo Fred Astaire kaj Ginger Rogers. La \u015dtona turo prezentas usonan filmaktoron kaj danciston (Fred Astaire), la vitra turo lian kundancantinon \u2013 la usonan film-aktorinon kaj dancistinon Ginger Rogers. Supre de la turo, simbolanta viran figuron, estas kupolo kun konstrukcia\u0135o el metalaj tuboj, surkovrita de rustorezista retaro kun ma\u015doj 10&#215;10 mm, vualita en imageblajn harojn. La kupolo prezentas kapon de meduzo kaj \u011dia a\u016dtoro estas Frank O. Gehry. La dancantan domon proponis Vlado Miluni\u0107 kune kun Frank O. Gehry, kiun investinto invitis al la projekto. La kancelariaj interna\u0135oj de la investinto estis parte komisiitaj al la brita \u0109e\u0125devena arkitektino Eva Ji\u0159i\u010dn\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La konstruado de la domo elvokis la plej vastan diskutadon pri arkitekturo en Prago. La dancanta domo ricevis unu el la distingoj en la kategorio de aspekta formado en la enketo de la usona gazeto Time. En la \u0109e\u0125a gazeto Architekt (Arkitekto) \u011di envici\u011dis inter kvin elstarajn \u0109e\u0125ajn konstrua\u0135ojn de 1990-aj jaroj. En la konstrua\u0135o, financita de Nationale Nederlanden (nun ING), trovi\u011das oficejoj, luksaj kafejo kaj restoracio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La tereta\u011do kaj subtereta\u011do, origine destinitaj kiel vendoareoj, nun estas uzataj kiel plurcelaj lueblaj spacoj. La tereta\u011do estas solvita kiel grandspaca \u0109ambrego kun aliro de la \u0109efa akceptejo kaj de ekstere el la kajo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La dancanta domo apartenas al la vidinda\u0135oj, viziteblaj dum la 63-a IFEF-kongreso kaj postkongreso en tiu \u0109i jaro.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">(La\u016d Vikipedio preparis Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-1-2011_html_736bbe96.jpg\" width=\"150\" height=\"140\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: Dolphin, sans-serif;\">La redakcio deziras al Vi tutan jaron\u00a0 <\/span><span style=\"font-family: Dolphin, sans-serif;\">sen grandaj zorgoj en firma sano,<\/span> <span style=\"font-family: Dolphin, sans-serif;\">kontento, amo kaj elano.Ni esperu, ke novaj<\/span> <span style=\"font-family: Dolphin, sans-serif;\">esperantistoj helpos<\/span> <span style=\"font-family: Dolphin, sans-serif;\">al interkompreni<\/span>\u011d<span style=\"font-family: Dolphin, sans-serif;\">o sur nia planedo<\/span><span style=\"font-size: medium;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE: jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; \u00a0 Enhavo: Novjara deziro, AEH-agado, inundo, el red., 6 invitoj, Dancanta domo \u00a0 Franti\u0161ek Hrub\u00edn: J a n u a r o Novnaskito, vi bonvena estas \u0108iam ja la suno bluas froste, \u0109e ni en malluma vintro nun, sub \u011di kreski ja ne povas flor\u00b4, vintro kaj mallum\u00b4 mallonge restas, sed per manoj \u011di [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-7065","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7065","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=7065"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7065\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7207,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/7065\/revisions\/7207"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=7065"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=7065"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=7065"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}