{"id":6970,"date":"2010-11-30T16:26:47","date_gmt":"2010-11-30T14:26:47","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6970"},"modified":"2018-09-01T07:54:28","modified_gmt":"2018-09-01T05:54:28","slug":"informilo-11-2010","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-11-2010\/","title":{"rendered":"Informilo 11\/2010"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\"><img decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-11-2010_html_m40b19bf.png\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">50j.E-rondeto \u010c.T.,<br \/>\nFajro en Bona Espero,<br \/>\n600j. de praga horlo\u011do,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Interesa\u0135oj el la kluboj,<br \/>\n\u0108u valoras?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>50-a jubileo de la E-rondeto\u201cAmikeco\u201d en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La urbo \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 situas en \u0108e\u0125io 160 kilometrojn oriente de Prago kaj 90 km norde de Brno. \u011ci havas iom pli ol 16 000 enlo\u011dantojn kaj estas konata kiel urbo de fervojistoj pro la grava fervojstacio, pri kiu oni fieras. Tri esperantistoj-fervojistoj Jind\u0159ich \u0160tancl, Franti\u0161ek Jindra kaj <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>Ji\u0159\u00ed Pi\u0161tora <\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>(sur la foto)<\/u><\/span> <span style=\"font-size: small;\">gvidis tie<br \/>\nEsperanto-kurson. Ekde tiam la int<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-11-2010_html_3dc66e9a.gif\" width=\"96\" height=\"138\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ereso pri Esperanto kreskis kaj oni fondis la rondeton \u201cAmikco\u201d.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">\u011ciaj membroj aktivas organizante diversajn aran\u011dojn. Renomaj estis baloj por nefumantoj kaj jarfine oni regule okazigas Silvestrajn vesperojn, dum kiuj \u0109iuj bone amuzi\u011das kaj bonvenigas la Novan Jaron. Menciindas, ke la esperantistoj \u011dis nun renkonti\u011dadas kun najbaraj kluboj por komunaj ekskursoj. Kvin kronikoj atestas pri \u0109iuj tiuj aktiva\u0135oj. La jubileon de la 50-a jari\u011do festis la rondeto \u201cAmikeco\u201d de la 17-a \u011dis la 19-a de septembro 2010.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La eventon partoprenis 115 geesperantistoj de pluraj \u0109e\u0125aj urboj, inkluzive 15 eksterlandanoj el 5 landoj: A\u016dstrio, Danio, Francio, Germanio kaj Nederlando. La festado komenci\u011dis vendrede en la Kultura centro de la urbo per seminario \u201cLa rolo de Esperanto en moderna mondo\u201d. Estis pritraktita serio da prelegoj pri la historio de Esperanto kaj la nuntempa E-movado en la mondo. Oni parolis pri la E-rondeto \u201cAmikeco\u201d, pri la fervojista movado en la mondo kaj la aplikado de Esperanto en faka terminologio. Prelegis \u0109e\u0125aj kaj eksterlandaj esperantistoj. La solenan ina\u016dguron \u0109eestis la vicurbestrino kaj la estrino de la loka muz<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-11-2010_html_3d6df036.gif\" width=\"122\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> eo. La okaza\u0135on filmis loka televido OIK. Vespere oni diskutis kaj babilis en la apuda kafejo \u201cEsperanto\u201d.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La solena programo estis anta\u016dvidita sabate. Matene ni amasi\u011dis en la urba parko \u201cJavorka\u201d, kie post festparolado estis malkovrita memor\u015dtono okaze de la 50-a jubileo. Post la komuna fotado \u0109e \u011di ni transloki\u011dis al la restoracio \u201cHory\u201d, kie per tostado kun \u015da\u016dmvino komenci\u011dis la solena\u0135o. Sekvis bonvenigaj vortoj fare de Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1 kaj Ladislav Kov\u00e1\u0159. Oni legis salutojn kaj bondezirojn venintajn el pluraj landoj. Anka\u016d reprezentantoj de la menciitaj landoj salutis la \u0109eestantaron.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">M<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-11-2010_html_m29e08dc.gif\" width=\"253\" height=\"217\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>eritplenaj personoj de la klubo ricevis<\/span> <span style=\"font-size: small;\">diplomon pro sia longjara agado en la rondeto \u201cAmikeco\u201d. Oni projekciis filmitan resumon pri okazinta\u0135oj kaj aktivado dum la 50-jara ekzisto de la klubo. Post bonega tagman\u011do ni komune promenis en la \u0109irka\u016da\u0135o kaj vizitis apudan kapeleton, a\u016dskultis orgenon kaj kantis. Vespere muzikistoj ludis konatajn nostalgiajn melodiojn por \u011dojigi la \u0109eestantojn kaj invitis ilin al dancado. Ne mankis ri\u0109a tombolo, en kiu \u0109iu gajninto trovis ion por sia gusto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Diman\u0109e okazis komputila seminario pri Esperanto. Promenon tra la urbo ni komencis \u0109e la stacidomo. La 15-an de septembro 2010 oni tie ina\u016dguris modernan multfunkcian trafikterminalon kun nova busstacio. En la Kultura centro ni spektis ekspozicion pri la projekto kaj konstruado de tiu-\u0109i impona komplekso. Sekvis vizito \u0109e la Malnova placo kaj apuda pre\u011dejo. Poste ni atingis la plej malnovan konstrua\u0135on de la urbo \u2013 rotondon de Sankta Katarina. La aran\u011do estis plensukcesa.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\">\u201e<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>Bona Espero\u201c ree viglas post la fajro<\/b><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">(Esperantujo en Brazilo)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Rakontas Ursula Grattapaglia en intervjuo de Libera Folio: <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kiam okazis la fajro?<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Ursula: La fajro komenci\u011dis sabaton, la 18-an de septembro, posttagmeze, alvenante el distanco de \u0109irka\u016d 15 km el la nordo. Ni jam estis preparintaj fari defendan zonon per nia traktoro \u0109irka\u016d la planta\u0135oj kaj domoj. La fronto estis kilometrojn lar\u011da kaj la funkciuloj de la Nacia Parko klopodegis jam la tutan posttagmezon haltigi la fajron je dek km de ni. Ni fidis, sed restis vekaj dum la nokto. La fajro alproksimi\u011dis senhalte kaj je la 2-a horo frumatene atingis nian teritorion.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La E-bienoj \u201eBona Espero\u201c posedas 943 hektarojn de savana grundo, sed ri\u0109a estas la bieno pro endemiaj specialaj plantoj kaj multaj bestoj, kiel jaguaroj, simioj, cervoj, lupoj, dazipoj, serpentoj diverstipaj, emuoj kaj plej diversaj specioj de papagoj, araoj, tukanoj kaj aliaj birdoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Fakte nia teritorio estis parto de la najbara fama nacia parko kun dekoj da akvofaloj, kiun vizitas da\u016dre turistoj, sed, pro nia socia servo al la sep urbetoj de la regiono, la \u015dtatprezidanto faris specialan dekreton eltirante nian areon el la parko, jam en 1981 pro niaj petoj. Pro tio nin \u0109irka\u016das je tri flankoj la parko. Ni fakte ne rajtus modifi per konstrua\u0135oj a\u016d grandaj monokulturoj la medion, kiu \u011dis 10 km de la parklimoj estas protektata areo.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La unua domo, nun estas 5 domoj<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">D<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-11-2010_html_13f6bb40.jpg\" width=\"252\" height=\"119\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>o la fajro atingis nin en kelkaj lokoj \u011dis 10 metrojn de la domoj, sed en aliaj areoj ni sukcesis per kontra\u016dfajro bari la alvenon. Oni metas fajron en kontrolita mallonga areo (eble nur 20 m) kaj zorgas, ke \u011di iru nur for de ni kaj ne reen al ni. Tio estas arto, kiun ni lernis dum niaj 36 jaroj da defendo. Kiam nia fajro renkontos la alvenantan fajron \u2013 nerakontebla momento! La du fajroj mortas abrupte per altegaj flamoj. Simple. Kaj restas nur fumantaj arbetoj. Tion ni sukcesis per la helpo de pluraj ekslernantoj, kiuj alvenis nokte je la 3a horo vidante de 6 km la fajron \u0109e ni.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kio ka\u016dzis la fajron, kaj kion \u011di detruis?<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">La direktoro de la Parko sukcesis klare ekkoni, en kies bieno komenci\u011dis la fajro kaj tiu bienisto ricevis ege altan monpunon. La bienistoj tutnormale bruligas pecetojn de eble dek hektaroj de siaj grundoj, por ke la centoj da bovinoj havu fre\u015dan herbejon post dudek tagoj. Ili tute ne man\u011dus sekan herbon. Brazilaj bovinoj&#8230; Sed en nia kazo, la fajro fu\u011dis la kontrolon de la bovgardistoj&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kion la flamoj detruis?<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Estas ekologia katastrofo sur areo de kelkmiloj da hektaroj, 90% de nia grundo, 100% de \u0109iuj niaj najbaroj, pluraj domoj forbrulis, 50% de la parko, kiun lundon, la 20-an de septembro, komencis savi tuta grupo de fajrobrigadistoj, kiuj venis el la \u0109efurbo Brasilia (je 250km) dum pluraj tagoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La viroj de Bona Espero havis evidente kelkajn brulvundojn, sed jam plu ekzistas nur la cikatroj. Dum tiuj tagoj vizitis nin brazila esperantisto Amar\u00edlio Carvalho el Mato Grosso, kiu malgra\u016d siaj 77 jaroj, kura\u011de kaj forte batalis kontra\u016d la fajro. Sed iun momenton li estis \u0109irka\u016dita de \u0109iuj flankoj kaj liaj kruroj brulvundi\u011dis, diman\u0109on frumatene. Mi tuj surmetis nian indi\u011denan medikamenton, t.e. aloo vera, planto \u0109iam preta por tiaj okazoj; post kelkaj tagoj jam li bonfartis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kian poseda\u0135on ni perdis?<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Kilometrojn da fostoj de niaj pikdratbariloj \u0109irka\u016d la diversaj limigitaj kampoj. Ili estas el e\u016dkaliptoarboj, \u0109ar tiel senpagaj, ni plantas multajn kaj ili rapide kreskas. Sed nun nia estraro faris la decidon, ke en la plej necesaj zonoj ni klopodu starigi fostojn el cemento \u2013 kontra\u016d la venontaj fajroj!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kiom da lo\u011dantoj kaj kunlaborantoj nun trovi\u011das en Bona Espero?<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">En Bona Espero man\u011das \u0109iutage inter 35 \u011dis 40 homoj. Ni agadas en tri kampoj: Socia asisto \u2013 ekologia agrikulturo \u2013 Esperanto-kulturo. Tiel decidis la statuto de la 6 brazilaj fondintoj en la fora jaro 1957. La grundon ili ricevis duone donace kaj duone a\u0109etis \u011din. Tiam grundo estis preska\u016d senpaga, sed nuntempe, post 53 jaroj, \u011di jam havas altan valoron anka\u016d pro siaj 5 grandaj domoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kiuj estas la \u0109efaj agadoj, kaj kiel estas financata la funkciado de Bona Espero?<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Nia eduka institucio estas je publika utileco municipa, \u015dtata (Goi\u00e1s) kaj federacia; tiel ni ne pagas impostojn, ricevas senpage elektran energion kaj beda\u016drinde nur parton de la necesaj a\u0109etendaj nutra\u0135oj kaj vesta\u0135oj por la infanoj, kiujn ni ne povas mem produkti.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ni funkciigas filion de la urba publika lernejo en niaj instala\u0135oj por infanoj inter 4 kaj 13 jaroj. Duono de ili lo\u011das da\u016dre en Bona Espero, la aliaj alvenas per speciala buso de la urbestro, kiu kolektas la infanojn en la regiono kaj ves-pere reportas hejmen. La\u00a0instruistino kaj la kuiristino estas pagataj de la \u015dtato. Plian instruiston pagas la germana subtena asocio Bona Espero e.V., kies prezidanto estas Bernd Schoenberner. Tiu grupo anka\u016d multege helpas por garantii la a\u0109eton de lernomaterialoj, \u015duoj kaj vesta\u0135oj, gaso por la kuirado, benzino kaj etanolo por la a\u016dtomobiloj, \u0109ar ofte oni devas transporti infanojn al hospitalo a\u016d dentisto a\u016d ju\u011disto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pluraj volontuloj zorgas la centojn da fruktoarboj (bananoj, oran\u011doj, citronoj, mangoj, kafo, gujavoj, papajoj, avokadoj kaj aliaj indi\u011denaj plantoj) kaj grandegan legomejon. Francaj esperantistoj pagas la salajron de unu agrikulturisto por produkti legomojn kaj fruktojn. Ni da\u016dre kaj senhalte de 50 jaroj plantas arbojn. Granda fajro en 2003, detruis 30 oran\u011doarbojn kaj ne facilas a\u0109eti novajn arbidojn. \u0108ifoje neniu fruktoarbo forbrulis, \u0109ar ni jam anta\u016de faris sekureczonon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">N<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-11-2010_html_m432d8e52.jpg\" width=\"181\" height=\"162\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ia \u0109efa agado estas kunlabori kun sociaj instancoj, du el la bonesperanoj estas membroj de urbaj konsilioj, ni akceptas infanojn el riska situacio. Ofte ni devas protekti infanojn misuzitajn de plenkreskuloj, a\u016d ka\u015di atestantojn de krimoj. Vi skribas, ke estas orfejo. Sed fakte ni ne havas orfojn, tio signifus, ke amba\u016d gepatroj mortis, sed \u011denerale niaj infanoj estas forlasitaj de vivantaj gepatroj. La polico forprenas de tiuj (plej ofte fortaj alkoholuloj, droguloj, prizonuloj, prostituistinoj ktp.) la infanojn por kelkaj jaroj, dum oni klopodas rehabiliti tiujn familiojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kelkaj infanoj restas unu jaron, aliaj kvin a\u016d dek, tio dependas de la kazo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kiel oni uzas Esperanton \u0109e vi?<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Esperanto en Bona Espero estas tutsimple utila kaj necesa elemento en la senco, ke \u0109u la franca patrino kun siaj tri infanetoj, \u0109u la nuna belga studento de antropologio, \u0109u Ester Schor, \u0109u Roman, Marian, Georgo Handzlik, Amar\u00edlio, Francesco Maurelli, Alejandro Cossavella, Anton Oberndorfer (nur lastjare \u0109iuj tiuj) a\u016d aliaj dekoj, e\u0109 centoj da bonvolaj volontuloj sidas kvarfoje tage \u0109e la man\u011dotabloj a\u016d ludas kun la infanoj, a\u016d instruas, a\u016d flegas arbojn, a\u016d farbas domojn, a\u016d kantas a\u016d kuiras. Ili uzas Esperanton nature. La infanetoj estas ofte Esperanto-analfabetoj, t.e. ili parolas, komprenas, per simpla simbiozo, \u0109ar ili alvenas \u0109iuj analfabetoj, e\u0109 11-jara\u011daj, sed ne lernas en la lernejo skribi, kvankam ili post iom respondas flue. Prioritata estas la kapablo legi, skribi kaj kalkuli en sia portugala lingvo, evidente.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ni instruas Esperanton kaj kelkfoje prelegas en nia urbeto Alto Paraiso, en la rotaria klubo ekzemple, ni akceptas multajn vizitantojn el Bras\u00edlia, kiuj interesi\u011das pri Esperanto. \u0134urnalistoj de revuoj kaj TV ofte intervjuas kaj pro nia speciala situacio multe informas, ja e\u0109 mi diru, propagandas la ideon pri internacia lingvo pro nia konkreta fakto de \u0109iutaga uzo de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kian helpon unuavice bezonas nun Bona Espero? \u0108u jam alvenis a\u016d estis promesitaj kontribuoj de esperantistoj?<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Kion ni bezonas? Brakojn por helpi en la planta\u0135oj, monon por a\u0109eti fostojn por protekti nian teritorion. Akvumi 500 arbidojn, kiujn ni plantis kunlabore kun UNEP por planti tutmonde unu miliardon da arboj. Kaj tiel plu. Jam alvenis multege da mesa\u011doj de solidareco el la tuta mondo \u2013 ni miregas, \u0109ar ni nur informis kelkajn eksvolontulojn en Francio unue, sed ili sendis al aliaj. Jes, jam alvenis anka\u016d kelkaj financaj kontribuoj kaj multaj jam promesis sendi helpon. Ni povas diri al vi, ke la cementaj fostoj estas multekostaj, unu fosto kostas dek e\u016drojn. La plej ur\u011da estas la norda linio de 2300 metroj. Sed ja mankas pli ol dek kilometroj da bariloj entute. Tamen ne tiel ur\u011daj, \u0109efe \u0109ar ni ne trovas fortajn homojn por fiksi la fostojn en la terenon kaj meti la draton. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u0108u esperantistoj pretus veni por tiu peza laboro?<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Mi sendas al vi kelkajn fotojn de niaj lernantoj, por ke vi vidu ne nur tiujn nigrajn panoramojn sed anka\u016d la gajajn viza\u011dojn de niaj etuloj. Sciu, ke jam la \u015doko pasis, la unua pluvo post monatoj da seka periodo helpas verdigi la kampojn. Ni dankas anticipe por \u0109ies solidara helpo! <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Kampanjo -&#8220;Fosto&#8221;<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Afi\u015dita de Stanislaw Rynduch <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ekzistas ri\u0109aj kaj malpli ri\u0109aj esperantistoj, sed mi opinias, ke montrante internacian E-solidarecon, \u0109iu povus almena\u016d unu foston donaci.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Transprenita el Libera Folio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Noto de la redakcio AEH: Ni sendas monon por tri fostoj.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Sescent jarojn de la astronomia horlo\u011do de Prago<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Certe \u0109iu vizitanto de la \u0109e\u0125a \u0109efurbo Prago, \u0109u \u0109e\u0125o \u0109u eksterlandano, alvenas je \u0109iu plena horo sur la Malnovurban placon, al la astronomia horlo\u011do por spekti belegan \u201eteatra\u0135on\u201c, neforgeseblan vidinda\u0135on. Sonoriletoj ekludas kaj en du fenestretoj sinsekve aperas la 12 apostoloj, fine kokerikas virkoko. Sed nur kelkaj fakuloj scias, ke la astronomia horlo\u011do montras pli da informoj. \u011cian historion anka\u016d ne \u0109iu konas.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Astronomia horlo\u011do.<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">La plej malnovan parton de la horlo\u011do (\u0109e\u0125e oni nomas \u011din \u201eorloj\u201c) \u2013 la horlo\u011dmekanismon konstruis en la jaro 1410 la majstro Mikul\u00e1\u0161 z Kadan\u011b (Nikolao el Kadan), la\u016d projekto de la majstro Jan \u0160indel (profesoro de filozofio, matematiko kaj astronomio kaj rektoro de la praga universitato). La skulpto-ornama\u0135oj devenas el skulptejo de Petr Parl\u00e9\u0159.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u011c<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-11-2010_html_m21c7a074.jpg\" width=\"101\" height=\"190\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>is la mezo de la 20-a jarcento estis diskonigita kiel a\u016dtoro de la horlo\u011do la majstro Hanu\u0161 de R\u016f\u017ee kun sia helpanto Jakub \u010cech. La\u016d la legendo la a\u016dtoro de la horlo\u011do estis blindigita, por ke li ne plu povu konstrui similan vidinda\u0135on. La horlo\u011do estis riparita en la jaro 1880 kaj ornamita per kalendar-disko konsistanta el 12 belege pentritaj monat-simboloj, fare de la fama \u0109e\u0125a pentristo Josef M\u00e1nes. Dum la jarcentoj la horlo\u011do kelkfoje haltis kaj estis riparita.Ver\u015dajne en la jaro 1629 a\u016d 1659 al la horlo\u011do estis aldonita bato-mekanismo kaj lignaj skulpta\u0135oj. En la 18-a jarcento la horlo\u011do estis ruini\u011dinta kaj la praga magistrato cerbumis \u011din vendi kiel metal-defala\u0135on. La horlo\u011do estis savita danke al meteorologo kaj profesoro de la Universitato de Karlo la IVa \u2013 Anton\u00edn Strnad. Tiam la riparo kostis 793 florenojn kaj \u011di efektivi\u011dis en la jaroj 1787 \u2013 1791 fare de la horlo\u011disto \u0160imon Landsperger.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum plua riparo en la jaroj 1865-1866 oni ekmovis anka\u016d astronomiajn funkciojn kaj estis ensonoriligita la skulpta\u0135o de virkoko. La horlo\u011do estis grave dama\u011dita per bombardado de la urbo fine de la dua mondmilito, (dum ribelo de la praga civitanaro la 5-an de majo 1945) kaj riparita en la jaro 1948.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Konstrua\u0135o.<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">En la jaro 1338 la re\u011do Johano la Luksemburga donis permeson al la malnov-urbanoj konstrui urbodomon. En la orienta flanko oni ekkonstruis turon, sur kiu estis origine lokita horlo\u011do (1402), poste sonorilo (1409) kaj en la jaro 1410 la astronomia horlo\u011do. Al la turo estis poste alkonstruita kapelo kaj en la jaroj 1805 \u2013 1807 oni finkonstruis ambiton (\u0109irka\u016direjon) de la turo.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">El diversaj fontoj kompilis Pavel Nechv\u00edle<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Interesa\u0135oj el la kluboj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">1)\u00a0 Sabate la 27-an de novembro 2010 de la 9.30 \u011dis 15-a horo okazos <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>konversacia anta\u016dtagmezo de AEH en la E- klubejo Pardubice.<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">Uzu trolebuson n-ro 2, a\u016d buson n-ro 8 a\u016d 12. Strato Na Okrouhl\u00edku 21. Lasta sabata lingva seminario okazis fine de junio kaj dum decembro \u011di ne okazos. Elkore invitas J.R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2) <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>E-Silvestro okazos en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">la 29-an de decembro 2010 en la Sportklubo (Horbytka) de la 19-a \u011dis la 2-a nokte. Vespera temo: Talentmanio. Sendu 200 K\u010d kaj ali\u011du al Svat. \u010cech, Javorka 980 \u010c. T\u0159ebov\u00e1, tel. 465532788.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) La 28-10-2010 la redakcio ricevis agadplanon de la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>E-klubo en P\u0159erov<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">por la dua duono de tiu \u0109i jaro. Venontaj programoj estos la 1-12-2010, kiam okazos rememoriga prelego de A. Krej\u010d\u00ed\u0159 okaze de la naski\u011ddatreveno de L.L.Zamenhof kaj la lasta kunveno estos la 15-12-2010: Tradicia anta\u016d-kristnaska kantado \u0109e la muzik-akompano de s-anoj J. Duda kaj V. Nosek.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">4) <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Esperantista klubo D-ro Schulhof Pardubice<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">kontribuas al Esperanta Vikipedio per siaj pa\u011doj, \u0109efe pri urboj kaj vila\u011doj el la regiono de Pardubice. Pasintmonate ili kompletigis la pa\u011darojn de \u0109iuj komunumoj situantaj en la distriktoj Pardubice kaj Chrudim kaj komencas laboron pri la distriktoj Svitavy kaj \u00dast\u00ed nad Orlic\u00ed. Per sia laboro ili volas kontribui por kono de la vivo kaj turismaj eblecoj en la regiono. J.Hron<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>\u0108u valoras?<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiam oni tradukas tekston en fremdan lingvon, ofte ekestas problemo, kiun vorton uzi el diversaj, sencosimilaj. Solvi la problemon en multaj lingvoj, anka\u016d en Esperanto, povus helpi nova frazlibro &#8220;Tatoeba&#8221;, kiu sinsekve ekestas el la japana iniciato. Pere de interreta adreso\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/tatoeba.org\/epo\/sentences\/show_all_in\/epo\/none\/none\/indifferent\/page:1\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/tatoeba.org\/epo\/sentences\/show_all_in\/epo\/none\/none\/indifferent\/page:1\u00a0<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">vi jam povas trovi preska\u016d 40 mil diversajn Esperantajn frazojn, ekzemplojn de uzo de diversaj Esperantaj vortoj. En tiuj pa\u011doj vi povas bone ekzerci viajn lingvajn kapablojn. La nombron de la frazoj \u0109iam kreskigas multaj esperantistoj kontribuantaj pere de siaj nove elpensitaj krea\u0135oj. Beda\u016drinde ne \u0109iam sen gramatikaj eraroj. J. Hron<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: 50j.E-rondeto \u010c.T., Fajro en Bona Espero, 600j. de praga horlo\u011do, Interesa\u0135oj el la kluboj, \u0108u valoras? \u00a0 50-a jubileo de la E-rondeto\u201cAmikeco\u201d en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 La urbo \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 situas en \u0108e\u0125io 160 kilometrojn oriente de Prago kaj 90 km norde de Brno. \u011ci havas iom pli ol 16 000 enlo\u011dantojn kaj estas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6970","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6970","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6970"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6970\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7058,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6970\/revisions\/7058"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6970"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6970"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6970"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}