{"id":6969,"date":"2010-10-30T16:26:47","date_gmt":"2010-10-30T14:26:47","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6969"},"modified":"2018-09-02T11:41:49","modified_gmt":"2018-09-02T09:41:49","slug":"__trashed","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/__trashed\/","title":{"rendered":"Informilo 10\/2010"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2010-10_html_m26427851.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">AEPA-2010 KAEST<br \/>\n2010 Junulara kongreso Kubo<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Silenta muziko<br \/>\nMarylin el Bretonio<br \/>\nPiramido de Bona Volo<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La dua internacia seminario <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"en-US\"><b>(A E P A-2010) <\/b><\/span><\/span>\u201c<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>Apliko de Esperanto en la profesia agado\u201c<\/b><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">okazis la 11. \u2013 14. 06. 2010 en Karlovo \u2013 Sopot en Bulgario. \u011ci\u00a0estis E-seminario, organizita \u0109efe de esperantistoj, sed \u011din partoprenis anka\u016d scienculoj kaj fakuloj, kiuj ne estas esperantistoj, kiuj prelegis kaj partoprenis la diskutojn, \u0109ar reali\u011d\u00eds\u00a0 rekta tradukado (Esperante-bulgare-Esperante). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La seminarion partoprenis reprezentantoj de 12 landoj. Pli ol 120 esperan-tistoj el 38 landoj sendis salutmesa\u011dojn bondezirante sukcesan laboron de la seminario kaj esprimante beda\u016dron, ke ili pro vizaj kaj oficaj kialoj ne povus persone partopreni.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La solena ina\u016dguro okazis en la halo de la urbodomo de Karlovo. Partoprenis \u011din reprezentantoj de la oficialaj instancoj, Radio, TV, gazetaro kaj pluaj civitanoj. La seminarion ina\u016dguris prof. Bojidar Leonov, prezidanto de AIS-Bulgario.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Tuj post la ina\u016dguro okazis kunveno oma\u011de al la famkonata \u0135urnalistino Ada Sikorska-Fighiera kaj \u015dia patro gen. Fr. Sikorski.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La solena\u0135o estis bonege organizita sub la gvido de vicrektorino de IUK-Prof. Alicja Lewanderska-Quednau kaj D-ro G. C. Fighiera (vidvo post Ada).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sabate la prelegoj kaj diskutoj okazis en la urbo Sopot. Diman\u0109e kaj lunde okazis la prelegoj en la Internacia Universitato-Karlovo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la seminario okazis 38 prelegoj fare de signifoplenaj profesoroj, docentoj, doktoroj kaj pluaj eminentaj prelegantoj. La prezidanto de Bulgara Esperanto Asocio, in\u011d. Petar Todorov, honorigis per jubileaj BEA-medaloj du eminentulojn de la E-movado \u2013 D-ron Gian Carlo Fighiera, jam 82-jara\u011dan kaj Prof. Hans Ditrich Quednau 70-jara\u011dan, pro ilia multjara aktiva partopreno en la internacia E-movado kaj pro aktivaj kontaktoj kaj kunlab<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2010-10_html_m45bf1575.jpg\" width=\"202\" height=\"140\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>oro kun BEA.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Danke al altnivela kaj lerta tradukado en amba\u016d lingvoj fare de in\u011d. N. Uzunov, M. Evlogieva kaj M. Kumanova la bulgaraj profesoroj, fakuloj kaj oficialuloj, kiuj ne estas esperantistoj, havis la eblon kontakti kun siaj eksterlandaj gekolegoj kaj mem kompreni la utilecon de Esperanto kiel kontaktlingvo inter la fakuloj en diversaj landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La seminario tiel denove sukcese plenumis sian bazan celon prezenti Esperanton anta\u016d neesperantistaro, fakuloj tutmonde kaj al la oficialuloj. La internacia lingvo Esperanto ne estas nur komuna lingvo por babilado, amuzo kaj kontaktoj inter la esperantistoj, sed \u011di povus esti kaj devas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj sciencaj kaj profesiaj fakaj seminarioj. Prof. Bojidar Leonov<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>KAEST 2010 okazos 18. &#8211; 21. 11. 2010<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kio estas KAEST? Mallongigo de &#8220;Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La aran\u011don gastigos la malgranda slovaka urbeto Modra-Harm\u00f3nia, nur 30 km-ojn de la \u0109efurbo de Slovakujo Bratislava kaj 90 km-ojn for de Vieno. (La loko de SES 2008 kaj 2009 por tiuj, kiuj \u011din partoprenis.)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La \u0109eftemo de KAEST 2010: \u201eModernaj teknologioj por Esperanto\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La programo\u00a0konsistos el kelkaj partoj: prelegoj (en du paralelaj blokoj \u2013 \u0109eftemaj kaj alitemaj), trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.), fakaj diskutoj (pri certa temo), vespera (neformala) programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.), eblaj ekskursoj (la\u016d interkonsento kaj mendoj). La E@I-teamo invitas vin \u0109iujn \u2013 \u0109u ali\u011di kaj prelegi a\u016d simple ali\u011di kaj \u0109eesti en KAEST 2010. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">Petr Chrdle<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 66-a Internacia Junulara Kongreso<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La lasta, kvara Esperanto-evento en Kubo &#8211; IJK okazis tuj post la 95-a Universala Kongreso, la lastan semajnon en julio, en la bela \u0109emara turismejo \u201cVilla Tr\u00f3pico\u201d en la regiono de Matanzas. \u011ci situas mezdistance inter la \u0109efurbo Havano kaj la konata feriejo Varadero. Al la kongreso ali\u011dis 133 geesperantistoj, sed lastmomente aldoni\u011dis kelkaj pliaj. Bon\u015dance multaj latinamerikanoj havis la unikan okazon partopreni la eventon. Krom kubanoj venis gejunuloj el Argentino, Bolivio, Brazilo, Dominika respubliko, Haitio, Meksiko, Nikaragvo, Peruo, Venezuelo. Tiel ekestis bunta mozaiko el diversaj landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">LKK-anoj zorgis pri transportado. \u0108e la alveno ni estis regalitaj per koktelo. Muzikistoj bonvenigis nin per tipaj kubaj kantoj. Amuza virino (travestita viro) invitis al dancado. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">P<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2010-10_html_3ba71fae.png\" width=\"170\" height=\"163\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ro la situo la kongreso estis iom pli ripoziga ol kutime. La fiksitajn programerojn oni kompletigis surloke per kelkaj aldonaj. La gejunuloj pasigis multe da tempo gaje amuzi\u011dante \u0109e la na\u011dejo. Okazis pilkludoj na\u011dejaj kaj herbejaj. Krome oni \u011dissate profitis la maron. \u011ci estis ideala loko ne nur por na\u011di, sed anka\u016d por observi la submaran ri\u0109a\u0135on de fi\u015doj kaj koraloj \u0109e la proksima koralrifo. Iuj profitis promenadon sur pedal\u015dipetoj a\u016d nur simplan sunumadon en ombro de kelkaj arboj kaj palmoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La ofertitaj servoj entenis trifojan tagan man\u011dadon, libervolan servon \u0109e la trinkejo, prunton de necesaj akcesora\u0135oj por subakvi\u011dado, pla\u011dtukojn&#8230; Ni lo\u011dis en komfortaj bangaloj panorame al la maro. La apuda naturo de verda monto invitis al grimpado. Dum la promeno ni vizitis proksiman vila\u011don, kie ni gustumis kelkajn fruktojn kaj kokoson. La junuloj havis siajn komitat-kunsidojn kaj prelegojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108e la komenco Marek Blahu\u015d (sur la foto) klarigis, kio estas E@I, konatigis \u011diajn principojn kaj prezentis ties ambiciajn projektojn. Amri Wandel parolis kaj skizis la historion de TEJO \u2013 \u201cKiam, kiel, kial\u201d. De Franklin Montenegro ni eksciis ion pri Yamar-Festo. La gejunuloj \u015datis diversajn danc- kaj lingvokursojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Tre interesa estis la Lingva Festivalo okazanta surloke \u0109e la na\u011dejo. Oni prezentis pli ol dek lingvojn. Brazilanoj aldone invitis al \u201cedzi\u011dfesto \u2013 kvadrilo\u201d (brazila kampara danco), kio estis gaja okaza\u0135o por \u0109iuj \u0109eestantoj. Paro el Danio regalis nin per tipaj produktoj: pano, froma\u011do, fi\u015da\u0135o kaj likvoro. Anka\u016d rusoj regalis nin per kelkaj speciala\u0135oj: vodko kaj kaviaro. Aliaj proponis kelkajn sialokajn franda\u0135ojn. Meksikanoj, krom bela ekspozicio de memora\u0135oj kaj kelkaj bongusta\u0135oj, prezentis tipan meksikan dancon. Ili estis bele kostumitaj. Koreoj instigis al kaligrafia skribado. Marek kaj mi prezentis la \u0109e\u0125an lingvon. Kubanoj gaje dancis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2010-10_html_m74cf3de6.gif\" width=\"181\" height=\"142\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a vesperaj programeroj okazis en teatro, kie oni poste povis \u201c\u011dui\u201d noktan diskotekon. Interesintoj povis rigardi esperantigitajn filmojn. \u011cis malfruaj horoj funkciis la kutimaj \u201cgufujo\u201d kaj trinkejo \u0109e la na\u011dejo. Tio sub tropikvarma kaj stel\u0109iela nokto estis agrabla okazo por babilado. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La hotelo dufoje proponis kaj organizis por ni profesian, kabaredan spektaklon kun muzika akompano. Anka\u016d la E-muzikgrupo \u201cAmindaj\u201d havis okazon prezenti sin kaj dancigi la \u0109eestantojn. Dum la planita ekskursa tago, unu tuttaga ekskurso celis la proksiman urbon Matanzas kaj la alia vizitigis al ni Havanon. En nia restado ni spertis anka\u016d fortan tropikan pluvegon, dum kiu transbordi\u011dis la rivero kaj makulis per nigraj akvoj kaj malpura\u0135oj la maron. Tamen, la sekvan tagon la maro denove helblui\u011dis. Ravaj estis la vesperaj sunsubiroj, kiuj kolorigis la \u0109ielon kaj la strandon ru\u011de. Dum la IJK ni \u011duis trankvilon \u0109e la bela pla\u011do, bonajn man\u011dojn kaj gajan junularan etoson. Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Silenta muziko<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kantado de nea\u016ddantoj en la surdmutula signolingvo? \u0108u vi ne scipovas imagi tion? Silenta muziko demonstros tion al vi. Pri interparolo mi petis la estrinon de la ensemblo Kate\u0159ina \u010cervinkov\u00e1-Hou\u0161ov\u00e1. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Mi petas vin, diru al ni, kiam kaj kie ekestis la ideo kanti en la surdmutula signolingvo. <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En januaro de la jaro1998 formi\u011dis ensemblo de Silenta muziko sub la komuna asocio, kiu nomi\u011das Renkonti\u011do. Inspiris min usonaj grupoj, kiuj kantadas en la surdmutula signolingvo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kiom da anoj havas la ensemblo? <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Nuntempe la ensemblo havas ses anojn, sed dum la dek unu jaroj de \u011dia ekzisto preska\u016d kvardek anoj trairis \u011din. La anoj de la<\/span> ensemblo devenas el diversaj lokoj de \u0108e\u0125a respubliko (Prago, Brno, Hradec Kr\u00e1lov\u00e9\u2026) kaj nuntempe estas unu ano e\u0109 el Slovakio, li studas altlernejon en Prago.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u0108u anta\u016d \u0109io vi devas konati\u011di kun la enhavo de kantoj kaj nur poste vi alpa\u015das al ilia interpretado? Kiel aspektas la studado de nova kanto? <\/b>Ni elektas kanton, eventuale ricevas mendon. Kune ni pritraktas la tekston, poste ni komune trastudas \u011din, elektas adekvatajn signojn kaj ni ritmigas ilin. Poste mi elektas muzikrapidon, ke la interpretado kongruu kun la muziko. Kaj jam restas nur trejni, trejni kaj ripeti \u011dis \u0109io estas perfekta.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2010-10_html_5e14241a.jpg\" width=\"111\" height=\"159\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"4\" \/><b>\u0108u vi povas malka\u015di, kiel estas eble, ke la anoj de la ensemblo kantas la\u016d la ritmo? Kiamaniere ili entute komprenas la muzikon? <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni ekzercas kanton tiel, ke ni povu tion fari anka\u016d sen muziko. Ritmo estas enradiki\u011dinta en \u0109iu homo kaj en ties bazaj vivfunkcioj, ritmo estas vidmaniera afero, \u011din anka\u016d ekuzadas belarto. Por tio, ke ni povu kanti la surd-mutulan lingvon ritme, ne estas bezone la muzikon a\u016ddi.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u0108u la Silenta muziko havas post si multajn prezenti\u011dojn anta\u016d publiko?<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108ijare ni prezenti\u011dis okaze de societa balo en la \u0108e\u0125a unio de nea\u016ddantoj, en Trire\u011da benefic-koncerto de B\u00e1ra Basikov\u00e1, en festivalo, kiu nomi\u011das \u201eParolantaj manoj\u201c, ni partoprenis anka\u016d en ,,Rigardu, kion ni scipovas\u201c en la teatro Dejvice. La grupo ekzemple partoprenis transdonon de premioj, kiujn liveris Registara komitato por handikapuloj, en la burgo Krakovec okaze de la festivalo de stepo Prago \u2013 DC \u2013 Philly 2003, en la internacia festivalo de kulturo en Nitra, en la festivalo Inter Baroj ktp. Sed plej ofte ni plenumas societan aran\u011don de nea\u016ddantoj, kiel estas ekzemple abiturientaj baloj, datrevenaj jubileoj en kluboj por nea\u016ddantoj, la renkonti\u011do, kiu nomi\u011das ,,Kantantaj manoj\u201c. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kiel aspektas similaj aktiva\u0135oj eksterlande? <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiel mi jam menciis, inspiris min<\/span> usonaj nea\u016ddantoj. En Usono kantas kelkaj ensembloj de nea\u016ddantoj. \u0108i tie en E\u016dropo estas konata la finna rapero Singmark, sed li laboras solkante. Konstantan e\u016dropan ensemblon de nea\u016ddantaj kantistoj mi beda\u016drinde ne konas. Estas malfacile diri, \u0109u entute ekzistas tia. En \u0108e\u0125a respubliko certe ni estas la solaj. Sed pli ofte ni povas vidi prezenti\u011don kun kanto de la surdmutula signolingvo (unuopulojn a\u016d grupojn), kiel \u0109e ni, tiel eksterlande, kiu sin formis por ia konkreta okazo, ekzemple festo a\u016d datreveno.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kaj kiajn planojn vi havas \u0109ijare? <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108ar a\u016dtune modifi\u011dis granda parto de la ensemblo, atendas nin en proksimaj monatoj \u0109efe laboro pri novaj kantoj. Alie la komenco de la jaro estas tradicie plena je abiturientaj baloj de lernejoj por nea\u016ddantoj, kien oni invitas nin prezenti \u2013 anta\u016d nelonge ni estis en Vala\u0161sk\u00e9 Mezi\u0159\u00edc\u00ed, post ia tempo ni estos en Brno. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kion diris al ni pri sia laboro la anoj de la ensemblo:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b><span style=\"color: #000000;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2010-10_html_mcbacae4.jpg\" width=\"483\" height=\"51\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"1\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b><span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><br \/>\n<span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><br \/>\n<span style=\"color: #ffffff;\">.<\/span><br \/>\n\u017daneta<\/b>: Mi pensas, ke kantado de la surdmutula signolingvo estas bona ideo. Danke al \u011di kaj nia estrino Kate\u0159ina, ni faras kantadon de la signolingvo por nea\u016ddantoj, ke ili sentu sin agrable kaj povu la kantojn a\u016dskulti alrigarde. Mi sentas la muzikon danke al a\u016ddiloj kun fortaj amplifiloj, a\u016d eventuale danke al la forta sono de la\u016dtparoliloj, mi scias, kiam \u011di komenci\u011das kaj kiam la muziko fini\u011das. Tio helpas min, anka\u016d la gekolegojn, kiuj havas pli bonan a\u016ddkapablon ol mi. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Roman:<\/b> Libere pere de la signolingvo oni povas esprimi \u0109ion \u2013 kanton, \u015dercon, prezenti\u011don de teatra\u0135o ktp. Per kantado de la signolingvo ni volas montri al a\u016ddantoj, ke estas eble kanti ne nur vo\u0109e, kiel \u0109iu kutimas, sed anka\u016d en alia formo kaj per movoj de manoj. Samtempe ni volas ebligi al personoj kun a\u016ddhandikapo, \u0109efe al la nea\u016ddantoj, travivi la muzikon en kantado de la signolingvo. Kaj kiel mi sentas la ritmon? Kvankam mi estas grave nea\u016ddanta, el muziko mi sentas ion, eble melodion a\u016d ritmon, sed absolute mi ne komprenas la vortojn. En la ekzercado de kantado en la signolingvo helpas min la tradukita teksto de kanto kaj ne nur la\u016d \u011di, sed anka\u016d la\u016d la muziko ni agas. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Sandra:<\/b> Kantado en la signolingvo multe pla\u0109as al mi, \u0109ar simple tio estas belega. El la kantado absolute mi a\u016ddas nenion, nur iom mi sentas sonon, kaj tio estas bela sento.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">El la gazeto \u201eM\u016f\u017ee\u0161\u201c(gazeto de handikapuloj) el\u0109e\u0125igis Majka Pichov\u00e1 <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Marylin el Bretonio<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">e<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2010-10_html_m2ad4db93.jpg\" width=\"187\" height=\"246\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>stas instruistino pri la bretona lingvo en infan\u011dardeno. En a\u01d4gusto 2010 \u015di denove vizitis nian urbon en Mlad\u00e1 Boleslav survoje el Pollando por unu tago kun tranokto. \u015ci voja\u011dis per lo\u011d-a\u01d4tomobilo kun sia amiko, anka\u01d4 esperantisto kaj kun hundino sufi\u0109e granda, nigra, afabla, miksrasa.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Marylin estas babilema, agema, afabla, kun densa hararo. \u015ci estas en virina a\u011do la plej aktiva, \u0109ar \u015diaj infanoj jam estas matura\u011daj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum \u015dia rakontado impresis nin tri aferoj. Pasintjare \u015di voja\u011dis \u0108inien kun tri E-koleginoj, kaj vizitis post interkonsento samideanojn. En pluraj urboj ilin bonvenigis 100-200 homoj kun slogan-rubando BONVENON. En \u0109iu urbo \u0109inoj preparis por ili programon, lo\u011dadon kaj man\u011don, ili estis e\u0109 akceptitaj en kelkaj urboj de urbestroj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Krome \u015di rakontis pri la maniero, kiel dommastrinoj abonas legomojn por bezono de unuopaj familioj. Oni anta\u01d4pagas por duono de jaro \u0109e loka \u011dardenisto pere de iu kooperativo kaj poste regule ili ricevas la\u016dsezonajn, fre\u015dajn, diversajn legomojn. Tiel la hejma menuo estas diversspeca. Oni anka\u01d4 povas peti receptojn, kiel la man\u011don prepari el tiuj legomoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Same interesaj estis \u015diaj spertoj pri instruado de fremdaj lingvoj al infanoj en la a\u011do anta\u01d4 la deviga lerneja edukado. La\u01d4 \u015dia opinio 3-5 jaraj infanoj nepre devas bone alproprigi la gepatran lingvon \u2013 do la bretonan \u2013 por ke ili poste povu kun sukceso eklerni la lingvon francan. Marylin tute ne rekomendas instrui la anglan en infan\u011dardeno, \u0109ar poste la lernantoj nebone regos la francan lingvon. Simple, \u0109io havas sian \u011dustan tempon: infano a\u01d4das la patrinon, la informojn stokas en sia cerbo kaj poste komencas paroli. Sur tiu gepatra lingvo infano konstruas pluajn lingvojn, \u0109ar la gepatra lingvo estas la fundamento de cerba agado. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Marylin foriris el nia klubejo post kvar horoj. Anta\u016d la adia\u016do \u015di esprimis la deziron reveni, por denove viziti nian landon, precipe la \u0108e\u0125an paradizon kaj la homojn, kiuj por \u015di tre valoras.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Anka\u01d4 por ni. Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span style=\"font-style: normal;\">La piramido de Bona Volo datrevenas en Brazilo<\/span><\/span><\/span><\/strong><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-2010-10_html_m2e521f2a.jpg\" width=\"240\" height=\"144\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a piramida Templo de Bona Volo, en Brazilio, la \u0109efurbo de Brazilo, fari\u011dos 21-a jara\u011da en tiu \u0109i monato oktobro. La loko, kiu anka\u016d estas esperantujo, \u0109ar inter la oficialaj lingvoj parolataj ene de la monumento trovi\u011das Esperanto, jam estis vizitata de miloj kaj miloj da homoj. En la da\u016dro de sia vivo, la Templo de Bona Volo jam akceptis grandegan nombron da gesamideanoj el la tuta mondo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La laboro kaj la propono de tiu Templo estas vivi en paco, ekumenismo, kiu estas universalismo, kaj klopodi, por ke ni havu pli bonan mondon, plenan je solidareco kaj interkompreno, sendepende de la religia vidpunkto de la civitanoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La konstruinto de la Templo, s-ro Jose de Paiva Netto, kiu estas \u0135urnalisto kaj verkisto, estas fervora apoganto de la lingvo Esperanto. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 23-an de oktobro okazos granda solena\u0135o oma\u011de al la 21-a datreveno de la Piramido de LBV kaj kelkmiloj da homoj amasi\u011dos en la \u0109efurbo de Brazilo por la granda festo kaj por kanti, meditadi kaj por pre\u011di.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Paulo C\u00e9sar Brazilo<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: AEPA-2010 KAEST 2010 Junulara kongreso Kubo Silenta muziko Marylin el Bretonio Piramido de Bona Volo \u00a0 La dua internacia seminario (A E P A-2010) \u201cApliko de Esperanto en la profesia agado\u201c okazis la 11. \u2013 14. 06. 2010 en Karlovo \u2013 Sopot en Bulgario. \u011ci\u00a0estis E-seminario, organizita \u0109efe de esperantistoj, sed \u011din partoprenis [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6969","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6969","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6969"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6969\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7064,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6969\/revisions\/7064"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6969"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6969"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6969"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}