{"id":6910,"date":"2010-05-30T16:17:28","date_gmt":"2010-05-30T14:17:28","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6910"},"modified":"2018-08-28T07:21:54","modified_gmt":"2018-08-28T05:21:54","slug":"informilo-05-2010","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-05-2010\/","title":{"rendered":"Informilo 05\/2010"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"justify\"><img decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_m7211cb5e.png\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">30-a Skokovy,<br \/>\nMalferma Tago CO,<br \/>\nEl redakcio,<br \/>\nAdonido,<br \/>\nSerbiaj <\/span><span style=\"font-size: small;\">esperantistoj,<br \/>\nVizito en Sebranice-Lezn\u00edk<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ni festis en Skokovy<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 30-a jubilea lingvo-seminario de AEH okazis de la 12-a \u011dis la 18-a de aprilo 2010 en la kutima loko de la Bohemia paradizo. Ni okupis la pensionon Espero en la vila\u011do Skokovy. Programon ellaboris kaj lerte gvidis Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1 el la urbo Lan\u0161kroun. Inter 45 gesamideanoj, precipe el \u0108e\u0125io, estis gastoj el Slovakio, Pollando, Germanio, Nederlando kaj Francio. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">O<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_m13c26470.gif\" width=\"147\" height=\"196\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>kaze de la lunda ina\u016dgura vespero la prezidanto de AEH, Pavel Nechv\u00edle bonvenigis la partoprenantojn, Jana anoncis la detalan \u0109iutagan programon kaj poste estis prezentita filmo pri la dekkvinjara historio de la 30 aran\u011doj en Skokovy. La plej fidelaj partoprenintoj<\/span> ricevis memorigan ateston kaj donaceton.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iutage, anta\u016d la matenman\u011do, okazis gimnastikado, kiun gvidis Jana. Je la 9-a horo komenci\u011dis instruado en tri diversnivelaj kursoj. Post la tagman\u011do estis libera tempo por piedpromenoj en la bela \u0109irka\u016da\u0135o kaj al turismaj alloga\u0135oj. Dum la posttagmezaj manlaboroj oni kreis papiliojn el perloj a\u016d el paperaj teo-saketoj. La vesperoj estis dedi\u0109itaj al sufi\u0109e ampleksaj kaj interesaj prelegoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Marde vespere Magdalena Fejfi\u010dov\u00e1 el Slovakio surekrane montris bildojn kaj parolis pri \u201eHistorio de Slovakio sur la monbiletoj kaj moneroj\u201c kaj pri la e\u016dro. La prelego estis tre interesa kaj pla\u0109a. Merkrede posttagmeze estis ekskurso al P\u011bn\u010d\u00edn. Tie ni vizitis farmbienon, kie oni bredas kaprinojn kaj fabrikas froma\u011dojn. Ni spektis filmon pri produktado de la froma\u011do, poste ni gustumis divers-spicitajn produktojn kaj ni povis ilin a\u0109eti. En la sama loko trovi\u011das vitroproduktejo, ni vizitis anka\u016d tiun<\/span><span style=\"color: #0000ff;\">.<\/span> En la urbo \u017delezn\u00fd Brod ni povis vidi kreadon de rulitaj bidoj kaj etnografian ekspozicion en la loka muzeo B\u011bli\u0161t\u011b. \u011ci estas la plej granda \u0109arpentita konstrua\u0135o en \u017delezn\u00fd Brod. Vespere ni eksciis pri preparado de diversnaciaj specoj de pudingoj. Listigitaj estas \u0109irka\u016d 80 variantoj; dol\u0109aj kaj salaj. Sekvis interesa inform-prelego pri diversaj arboj. Laste ni vidis videofilmon pri la Internacia Festivalo, kiu okazis jarfine en Germanio. \u0134a\u016dde vespere povis la partoprenantoj spekti filmojn pri Venezuelo, gustumi tiean konfititan frukton \u201egujavo\u201c kaj admiri ekspozicion pri kelkaj muzikiloj, albumoj, bildkartoj kaj diversaj memora\u0135oj. Dum dancado ekregis gaja etoso.<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_7a9440da.gif\" width=\"194\" height=\"144\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Vendrede Jaroslav Pokorn\u00fd interese rakontis pri mineraloj kaj \u015dtonoj, pri arbaro-kreska\u0135oj trovitaj dum la promenado. Li instalis interesan ekspozicion de la trovita\u0135oj. Je la 20-a horo komenci\u011dis gaja vespero per vin-tostado. Sekvis kantoj, poemoj, spritaj versa\u0135oj, anekdotoj, kvizo, amuzaj scena\u0135oj kaj \u015dercoj. Ri\u0109a tombolo altiris la partoprenantojn kaj balda\u016d \u0109io estis distribuita. Poste ni komune kantis Esperante, \u0109e\u0125e kaj e\u0109 ruse \u0109e gitar-akompano. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sabate estis la lasta tago por profiti la kutiman tuttagan programon. Vespere ni havis okazon a\u016ddi interesan prelegon pri la grafino Bertha von Suttner, kiu estis la unua virino premiita per Nobel-premio. \u015ci anka\u016d parolis Esperante. Per tio la programo fini\u011dis. Ni ankora\u016d restis en amika rondo kantante kaj babilante. La aran\u011do estis tre sukcesa, ni \u011duis tre agrablan semajnon en amika rondo. <i>Liba Gabalda Francio<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kaj jubileo kaj jubilo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Per jenaj vortoj mi povas karakterizi la \u0109i-jaran seminarion en Skokovy.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Danke al grandega kompillaboro de la \u201epardubica teamo\u201c ni spektis kun nostalgio serion da fotoj, kiuj pli precize ol nia cerbo rememorigis al ni, kiel fluis kaj forflugis 15 jaroj. Ni vidis tiujn amikojn, kiuj ne estas plu videblaj per niaj okuloj, sed kiujn ni sen\u0109ese vidas per nia \u201einterna vidkapablo\u201c. Ni povis vidi anka\u016d nin, kiam ni estis ankora\u016d pli belaj kaj pli junaj ol hodia\u016d (\u0109ar \u201enun ni restis nur belaj\u201c \u2013 kiel diras la popola slogano, \u0109u?!).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">D<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_m9bb7e45.gif\" width=\"216\" height=\"171\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>o, ni, kiuj \u011disvivis la hodia\u016dajn tagojn, povas anka\u016d \u201ejubili\u201c pro la simpla kaj samtempe grandioza fakto, ke ni vivas kaj povas \u011dui plezuron pro \u0109eesto. La komuna \u011dojo apartenas al tiuj seminarioj same kiel la strukturo de la \u0109iutagaj programoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi cerbumadas pri la \u201eeternaj komencantoj\u201c, kaj mi konkludis, ke tiu fenomeno ne konservi\u011das (nur) pro maldiligenteco, sed pro sopiro restadi kune, kune kun la samkursanoj kaj la saminstruantoj, en \u201evarmeta nesteto\u201c, kie oni sentas sekurecon. \u0108u ne jubili anka\u016d pro tio?! Mi povas tion esprimi anka\u016d mianome. Mi povas konfesi, ke mi anta\u016d\u011dojis esti en la kolektivo de miaj kursanoj pli, ol pro traktado de la E-lingvo mem. Des pli dankema mi estas pro la fakto, ke en la kurso de progresintoj &#8211; antoj (kaj espereble -ontoj), kunvenis homoj, kiuj plene komprenis mian celon: ni instruu nin reciproke. Kaj tio okazis. Kaj tio estas mia kialo por jubili. Margit Turkov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La busa ekskurso al P\u011bn\u010d\u00edn<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi partoprenis la busan posttagmezan voja\u011don al \u201eEkskursa areo en P\u011bn\u010d\u00edn\u201c. \u011ci situas en regiono de Liberec, \u011di havas montaran aspekton, ni vidis \u0109e unu flanko la Bohemian Paradizon kaj \u0109e la dua flanko la okcidentan parton de la montaro Krkono\u0161e.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">P\u011bn\u010d\u00edn \u2013 \u0109u ordinara vila\u011do? Entute ne. \u011ci havas du speciala\u0135ojn. Ekzistas \u0109i tie kaprina farmo, la dua plej granda bredejo en \u0108e\u0125a respubliko. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni, vizitantoj, dum la trarigardo de la farmbieno ricevis klarigon pri bredataj kaprorasoj kaj pri te\u0125nologio de la froma\u011dproduktado. Parto de la trarigardo estas gustotestado de la produktoj, kiujn la vizitantoj povas a\u0109eti en la froma\u011dvendejo. Oni povas elekti el 13 specoj de fre\u015daj kaprofroma\u011doj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_md04caea.jpg\" width=\"274\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a plua speciala\u0135o \u2013 eble la \u0109efa \u2013 estas produktado de vitraj bidetoj. Ni \u0109iuj rigardis kun granda intereso knabinon, kiu sidis \u0109e la vitra brulilo kaj kreis \u0109armajn a\u0135etojn. Sed iom pri la komencoj: Ni estis informitaj pri facetado de la vitraj perloj kaj povis dum la vizito en facetigejo trarigardi la kompletan produktadprocedon de vitraj perloj, nome premejon (kie koraletoj estas premataj el anta\u016dfanditaj vitrostangoj), kribrilo-klasigejon (koraletoj tie sur kribriloj perdas siajn premdifektojn), barelmuelejon (kie ili akiras glatan supra\u0135on per malseka muelado en lignaj bareloj), facetejon kaj purigejon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">D<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_2fb1a456.jpg\" width=\"94\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>oma\u011de, ke ni venis en aprilo, de majo ni povus veturi per elrigarda vagonareto. Kiel oni skribas en la prospekto, \u011di proponas eblon \u011dui belecon de la naturo iom alie. La vagonaro konsistas el lokomotivo kaj tri alkro\u0109itaj vagonetoj, kiuj estas malfermitaj, sed havas ba\u015dajn tegmentojn. \u0108iu vagoneto estas ekipita per interna lumilo kaj per la\u016dtparolila sistemo regata el la stirloko, kiu ebligas al voja\u011dantoj informojn dum la veturo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Per nia buso ni ankora\u016d veturis al \u017delezn\u00fd Brod, kie ni vidis, en la vitrovendejo Kortan, kiel esti\u011das el la peco de vitra stango malgrandaj ornama\u0135oj helpe de spertaj manoj kaj vitra brulilo. Ni vizitis anka\u016d muzeon de metioj, kie ni vidis la vivon de la lo\u011dantoj el pasinta epoko.<br \/>\nZd.Novotn\u00e1 + el interreto<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la fina parolo de la programestrino<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">en Skokovy \u2013 nur fragmento:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iu afero havas sian komencon kaj sian finon. Mi kredas, ke vi ne enuis \u0109i tie. La vetero estis sufi\u0109e agrabla, promenoj tra la arbaroj purigis viajn pulmojn. Helpe de la filmoj ni e\u0109 revenis al komenco de la seminarioj. La instruantinoj certe en\u015dovis utilajn E-sciojn en viajn kapojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_12f0a53a.gif\" width=\"126\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Kredu al ni, kiuj anta\u016dlaboris kaj preparis la seminarian programon, ke malanta\u016d viaj ali\u011diloj ni ne vidis nur anonimajn numerojn, sed konkretajn personojn, kiuj \u0109i tie bone harmoniis kaj subtenis la ideon de la internacia lingvo. Mi kredas, ke en viaj pensoj restos belaj rememoroj pri la<\/span> jubilea 30-a seminario en Skokovy. En la nomo de la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj mi tre dankas al vi \u0109iuj por la agrabla etoso en la kolektivo.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Noto:<\/b> en la redakcion venis ses kontribua\u0135oj \u2013 raportoj pri la seminario kaj fotoj. Mi pardonpetas, ke mi ne povis \u0109iujn \u011disvorte publiki.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">jary<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Malferma Tago en la CO spite la cindran nubon<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pli ol 70 partoprenantoj vizitis la 32-an Malferman Tagon de la Centra Ofi-cejo de UEA en la nederlanda Roterdamo, sabate, la 17-an de aprilo. Mul-taj estis malhelpitaj pro nuligitaj flugoj a\u016d fortimigitaj de plenplenaj trajnoj sekve de la haltigo de aertrafiko pro la cindra nubo elsputita de islanda vulkano.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">La \u0109efgasto estis d-ro Mark Fettes, asista profesoro pri edukado en la Universitato Simon Fraser en Vankuvero. Fettes prelegis dufoje pri Esperanto kaj pri la monda eduka problemo, klarigante sian ideon pri UEA kiel unuavice eduka organiza\u0135o. Nora Caragea legis el &#8220;Pacrakontoj&#8221;, kiu estas jam la kvara libro de la germana a\u016dtoro Gudrun Pausewang en \u015dia traduko. Rob Keetlaer prezentis sian retejon pri proverboj: <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.proverbaro.net\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.proverbaro.net<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">. Sian agadon prezentis anka\u016d TEJO kaj <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:E@I\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>E@I<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">, dum komitatano Johano Derks diskutigis interesitojn pri la utilo de reta decidfarado. Estis prezentitaj anka\u016d pluraj filmoj. La venonta Malferma Tago estos sabate, la 27-an de novembro 2010.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la redakcio:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8230;. Venis kelkaj gratuloj okaze de la tricenta numero de nia gazeto Informilo. \u011cojigas nin, ke \u011di sen\u0109ese interesas niajn legantojn<\/span><span style=\"font-size: large;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8230;. Al interesi\u011dantoj pri korespondado kun esperantistoj el diversaj landoj per retpo\u015dto; ni povas sendi adresojn. Ni havas ilin sur 52 pa\u011doj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8230;. Kiel propagandi Esperanton senpage?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ekzemple: kunligitaj \u0109e\u0125aj radiostacioj de la 23-a \u011dis la 1-a horo \u0109iunokte instigas a\u016dskultantojn por rakonti siajn traviva\u0135ojn en la programo \u201eNokta linio\u201c telefone a\u016d per retpo\u015dto. \u0108iam estas alia temo. Nia membrino el Pardubice jam kelkfoje partoprenis kaj rakontis pri diversaj voja\u011doj tra E\u016dropo helpe de la internacia lingvo Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Alia ekzemplo: Se vi havas sufi\u0109e da informaj flugfolioj pri Esperanto en via nacia lingvo kaj eventuale vi atendas \u0109e kuracisto a\u016d frizisto kaj trarigardas la magazinojn a\u016d reklamflugfoliojn, en\u015dovu en ilin anka\u016d niajn propagandilojn! <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Oficiala informejo estas nun en \u0109iu urbo. Kutime tie estas rako a\u016d bretaro, kien la oficistino permesos al vi meti kelkajn interesa\u0135ojn el via E-klubo, a\u016d flugfolion, bro\u015duron ktp. Skribu, kiamaniere vi informadas pri Esperanto en via lo\u011dloko. Ni publikigos viajn spertojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8230;. La redakcio ricevis la anta\u016dnelonge eldonitan libron de \u010cestm\u00edr Vidman \u201ePoutn\u00edk K.H.M.\u201c. (Migranto K.H.M.). \u011ci estas la biografio de la fama \u0109e\u0125a poeto Karel Hynek M\u00e1cha en rimoj, pere de malnov-japana poemformo \u201ehajko\u201c. Pli multe ni skribos pri tiu \u0109i poeto a\u016dtune, okaze de lia 200-a naski\u011ddatreveno.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8230;. \u0108e\u0125a E-junularo preparas por 16.5. en Kralupy nad Vltavou kaj por la 20.6. sur la monto Velk\u00e1 \u010cantoryje (\u0109e la urbo \u010cesk\u00fd T\u011b\u0161\u00edn) programojn por la alproksimi\u011danta 5-a fonddatreveno de \u0108e\u0125a E-junularo. Interesi-<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">\u011dantoj ricevos detalojn \u0109e la adreso (<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:miro.volny%40centrum.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>miro.volny@centrum.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">).<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Marek Blahu\u0161 (<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:cxej@blahus.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>cxej@blahus.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">) volonte helpos pri ali\u011diloj kaj anta\u016dpagoj sen necesaj internaciaj transigoj. red.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Admiro de adonidoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"background: #ffffff;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_m18f0c106.png\" width=\"168\" height=\"124\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">Post unujara pa\u016dzo denove reali\u011dis E-renkonti\u011do \u0109e printempaj adonido<\/span><span style=\"color: #0000ff;\">j <\/span>(Adonis <span style=\"font-size: medium;\">vernalis). Krom la tradicia migrado al protektataj plantetoj kaj vizito de la kastelo en Milotice ni na\u011dis en baseno en Rat\u00ed\u0161kovice, sub la instruo de A.Vy\u0161inkov\u00e1 ni komprenis la principojn de artformado de marcipano kaj ni anka\u016d sukcese frekventis la kurson de folkloraj dancoj kun knabinoj el la loka artista lernejo. Ni jam \u011dojas je venonta renkonti\u011do.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">Lenka Angelov\u00e1<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_36e9ad2.jpg\" width=\"180\" height=\"127\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La kongreso de serbiaj esperantistoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nLa Tria kongreso de serbiaj esperantistoj okazos de la 25-a \u011dis la 27-a de junio en Beogrado \u2013 Zemun en ejoj de la lernejo \u201eVeljko Ramadanovi\u0109\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La organizadon de la Kongreso en tiu lernejo oni aparte dankas al la lernejo kie, la\u016d la dokumentoj, Esperanto estas instruata de la jaro 1920. Tiam, la\u016d la dokumentoj de la tria kongreso de blindaj esperantistoj, Esperanton oni komencis lerni la\u016d la lernolibro de la \u0109eha esperantistino Julia \u0160upichov\u00e1, kies lernolibron sendis al la zemuna lernejo Ligo de \u0109e\u0125aj blindaj esperantistoj. En la lernejo estis fondita la unua Esperanto-societo \u201eNova lumo\u201c en la jaro 1927 kaj \u011di fari\u011dis membro de la monda asocio en la jaro 1932.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la 14-a kongreso de blindaj esperantistoj en Varsovio, s-ro Veljko Ramadanovi\u0109 (kies nomon nun portas la lernejo,) estis distingita per ar\u011denta medalo, \u0109ar lia lernejo presis 26 brajlajn librojn, kiuj estis senditaj al multaj lernejoj por blinduloj enlande kaj eksterlande. Ejoj de la lernejo estos utiligitaj dum la kongreso, kiun preparas beogradaj Esperanto-societoj \u201eRadomir Klaji\u0109\u201c kaj \u201eLa suda stelo\u201c. Bojana el Serbio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Vizito \u0109e kontentaj bovinoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">P<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo-5-2010_html_mf2fc5c7.png\" width=\"201\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>reska\u016d kvardek geesperantistoj akceptis inviton de la esperantista rondeto Poli\u010dka al amika renkonti\u011do sabate la 24-an de aprilo 2010. Anta\u016dtagmeze ni per buso vizitis pinte modernan laktoproduktan areon de Agrokooperativo Sebranice en Lezn\u00edk.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La \u0109efa bovinejo de ekstere ne aspektis tro konfidinde. La \u015dtala konstrua\u0135o estas sur vandoj kovrita per molplastaj manikoj, en kiujn bloviloj ventigas<\/span> aeron. Kiam la manikoj estas aerplenaj, la vando estas fermita, malplenaj manikoj malfermas parton de la vando kaj en la bovinejon venas fre\u015da aero. La tegmento de la konstrua\u0135o estas el tolo.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la bovinejo estas ok sekcioj, en \u0109iu libere movi\u011das 45 bovinoj. Ili povas la\u016dbezone man\u011di zorgeme preparitan miksa\u0135on liveritan per granda ma\u015dino al ilia sekcibara\u0135o, la\u016dpla\u0109e ku\u015di sur litejoj kun sterna\u0135o; iliaj ekskrementoj estas kontinue forigataj per speciala instala\u0135o.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed la \u0109efa aparato servanta al la bovinoj en \u0109iu sekcio estas melka roboto. Kiam iu bovino sentas bezonon esti melkata, \u011di iras en la roboton. Tiu la\u016d la \u0109ipo identigas \u011din, per laserradioj trovas \u011dian mamegon, lavas kaj masa\u011das \u011din kaj la bovinon melkas. La roboto tuj analizas la lakton. Se \u011dia kvalito estas bona, pumpilo liveras \u011din en grandan ujon. Se la lakto ne estas bonkvalita, \u011di estas pumpata en alian ujon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iuj datumoj pri la laktado \u2013 nome pri la tempo, melkita kvanto, kvalito de la lakto, sanstato de la bovino ktp. iras en komputilon, kiu interpretas kaj enmemorigas ilin. Pro bona laktado la roboto \u0109iun bovinon premias per malgranda bongusta\u0135o.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La \u0109efa principo de tiu moderna laktoproduktado estas maksimuma kontento de la bovinoj, kiuj tion kompensas per alta avera\u011da produktado de 10 mil litroj da lakto jare. En la bovinejo laboras nur du laborantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Posttagmeze sekvis esperantista amika programo en restoracio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\"><span style=\"font-size: medium;\">Josef Hron<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: 30-a Skokovy, Malferma Tago CO, El redakcio, Adonido, Serbiaj esperantistoj, Vizito en Sebranice-Lezn\u00edk \u00a0 Ni festis en Skokovy La 30-a jubilea lingvo-seminario de AEH okazis de la 12-a \u011dis la 18-a de aprilo 2010 en la kutima loko de la Bohemia paradizo. Ni okupis la pensionon Espero en la vila\u011do Skokovy. Programon ellaboris [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6910","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6910","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6910"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6910\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7051,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6910\/revisions\/7051"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6910"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6910"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6910"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}