{"id":6908,"date":"2010-03-30T16:17:09","date_gmt":"2010-03-30T14:17:09","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6908"},"modified":"2018-08-27T18:26:00","modified_gmt":"2018-08-27T16:26:00","slug":"informilo-03-2010","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-03-2010\/","title":{"rendered":"Informilo 03\/2010"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"justify\"><img decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_3_2010_html_m6ab1644f.png\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Surpriza informo de britaj esp.,<br \/>\nLa Grafo de Monte-Kristo,<br \/>\nEspe<\/span><span style=\"font-size: small;\">ranto.com,<br \/>\nVoja\u011di tra Sudameriko,<br \/>\nEksterordinara viv-epizodo,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La jubilea 30-a seminario en Skokovy,<br \/>\nInvito al turismaj tagoj,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Legu pri sabataj seminarioj en Prago ,<br \/>\nKalendaro.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_3_2010_html_m2d780873.jpg\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><b><\/b><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Marto<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Sur nia puto en mateno fajfis merlo,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">iras la printempo, iras la printempo.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Kaj dum malfermis mi fenestron al \u011dardeno,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">krevantaj bur\u011donetoj flustris:<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Iras la printempo, iras la printempo.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">DeK. Toman esperantigis<br \/>\nJaroslav Mr\u00e1z<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Surpriza informo de britaj esperantistoj!<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: medium;\">Ok britaj parlamentanoj skribe nomumis Universalan Esperanto-Asocion, UEA-n, kandidato por la Pac-premio Nobel en 2010. Inter ili estas parlamentanoj bone konataj en Britujo. Jen iliaj nomoj kaj iliaj partioj:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nAndrew Smith Labour Charles Kennedy Liberal Democrat Austin Mitchell Labour Lord Bob Maclennan Liberal Democrat Bill Etherington Labour Lord Robin Corbett Labour Oliver Heald Conservative Roger Gale Conservative<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Mi ne komentas la informon kaj ne utiligas \u011din por instigi aliajn landajn asociojn agi same efike, \u0109ar la regularo pri la Pacpremio Nobel (la\u016d kelkaj interpretoj) malhelpus tion, sed vi certe povas mem kompreni, ke mi estas kontenta kaj ke mi certas, ke vi komprenas mem, kion vi devas fari. Renato Corsetti la\u016d [landa-agado]<br \/>\nfonto: Ret-Info <\/span><\/span><\/span><a class=\"western\" href=\"http:\/\/www.eventoj.hu\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.eventoj.hu<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La Grafo de Monte-Kristo<\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\n<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_3_2010_html_6d5213e.jpg\" width=\"99\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><br \/>\nLa vivoverko de Alexandro Dumas kaj la vivoverko de la tradukisto Daniel Moirand balda\u016d aperos! Oni kutimas konsideri la libron &#8220;La Grafo de Monte-Kristo&#8221; kiel la \u0109efverkon de A. Dumas. \u011ci estas vere fascina. \u0108iu plia (re)legado ebligas trovi ion novan, novan interpretadon, novan aspekton &#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nLa \u0109efrolanto, Edmond Dantes, perfidita pro kalumnia denunco, estas en<\/span>karcerigata dum dek kvar jaroj en la malliberejo de la fortresoIf, sur insuleto apud Marsejlo. Tie li konati\u011das kaj amiki\u011das kun sammalliberulo, la abato Faria, kiu transdonas al li la sekreton pri la loko de ka\u015dita trezoro. Post lia forfu\u011do el la malliberejo kaj akiro de la trezoro, la strebo de lia tuta vivo, danke al supera ri\u0109eco kaj inteli-genteco, estas ven\u011di sin kontra\u016d tiuj, kiuj atencis lian junecon, lian feli\u0109on.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nLa klasika versio enhavos 1184 pa\u011dojn kaj konsistos el 2 binditaj volumoj. Kiu mendas kaj pagas la verkon al Flandra Esperanto-Ligo anta\u016d la 1-a de majo 2010, pagos nur 64 e\u016drojn inkluzive la kostojn de registrita alsendo (post tiu dato \u011di kostos 96 e\u016drojn + afrankon).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nLa verko estos ricevebla anka\u016d kiel elektronika libro en la formoj <\/span><\/span><\/span>ePub, Mobipocket kaj PDF kontra\u016d 32 e\u016droj. Por mendi la verkon skribu retpo\u015dte al<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><a class=\"western\" href=\"mailto:retbutiko@fel.esperanto.be\">\u00a0retbutiko@fel.esperanto.be<\/a><a class=\"western\" href=\"mailto:retbutiko@fel.esperanto.be\">retbutiko@fel.esperanto.be<\/a><\/u><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">fonto: Ret-Info <\/span><\/span><\/span><a class=\"western\" href=\"http:\/\/www.eventoj.hu\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.eventoj.hu<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<h1 class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"center\">Esperanto.com<br \/>\n<span style=\"font-size: large;\">ela\u0109etita por esperantista projekto<\/span><\/h1>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis a\u0109etita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn. Ekde julio 2008 la pa\u011daro de Amikumu.com ne plu funkcias. Kelkajn tagojn post la lan\u0109o, la nova retejo Esperanto.com jam havas pli ol 250 membrojn. Libera Folio petis, ke Dima \u015cev\u0109enko, denaska esperantisto kaj unu el la aktivuloj, rakontu pri la celoj de la projekto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><i><b>L<span style=\"color: #000000;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_3_2010_html_m5de684e0.jpg\" width=\"223\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"1\" hspace=\"12\" \/><\/span>ibera Folio: <\/b><\/i><b>Kiel vi sukcesis ricevi la adreson <\/b><a href=\"http:\/\/esperanto.com\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><u><b>esperanto.com<\/b><\/u><\/a><b>, kiu \u015dajne estis dum multaj jaroj rezervita?<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><i><b>Dima \u015cev\u0109enko: <\/b><\/i>&#8211; Unu el niaj teamanoj, usona esperantisto, a\u0109etis \u011din \u0109e la anta\u016da posedanto kontra\u016d sufi\u0109e alta prezo. <b>Kiajn perspektivojn vi planas por la retejo?<\/b>&#8211; Unue ni devas fini &#8220;beta-testadon&#8221; kaj solvi plurajn teknikajn demandojn de la uzantoj, kiuj \u0109iutage ali\u011das kaj poste ni malkovros la planojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kiel \u011di diferencas de aliaj sociaj retejoj, kiuj havas Esperantan interfacon, ekzemple de Ipernity, kie kolekti\u011das multaj esperantistoj, a\u016d de Facebook?<\/b>&#8211; Unue \u011di havas la adreson Esperanto.com, kio jam gravas. Due, tio estas virtuala komunumo, kiun kreas esperantistoj nur por esperantistoj. La sola laborlingvo de la teamo kaj lingvo de \u0109iuj servoj estas Esperanto. Kiom da esperantistoj estas nun en Facebook a\u016d Ipernity? Neniu precize scias. Sed ni ja scias, ke hodia\u016d \u0109i-sekunde \u0109e esperanto.com ili estas 221, kaj &#8220;oficiala beta-versio&#8221; aperis nur kelkajn tagojn anta\u016de.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kial la\u016d vi indas, ke esperantistoj kolekti\u011du en aparta retejo, kaj ne en diverslingvaj retejoj?<\/b>&#8211; Kiel mi menciis en la anta\u016da respondo, esperantistoj almena\u016d volas scii, kiom da ili proksimume estas en la reto. Ni strebas provi doni al esperantistoj la eblon ne perdi\u011di en la amaso de aliaj uzantoj (kiel tio okazas, ekzemple en Facebook). Krome ni volas estonte doni al la Esperanta komunumo eblon elekti tiujn servojn, kiujn ili specife bezonas, kaj esti sendependa de politiko de neesperantistaj sociaj retoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u0108u esperanto.com povas interagi kun aliaj sociaj retejoj &#8211; ekzemple, \u0109u eblas iel ligi \u011din kun jam ekzistantaj kontoj en Facebook a\u016d en Twitter?<\/b>&#8211; \u011cis nun ne, sed eble tiu eblo aperos.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u0108u vi iel inspiri\u011dis de Amikumu.com?<\/b> &#8211; De Amikumu.com &#8211; ne.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u0108u vi planas kunlaboron kun aliaj retejoj?<\/b>&#8211; Jes, ni planas kaj kunlaboras. Ekzemple, ni planas eble integri klaku.net, esperanto.info kaj mondakalendaro.org en la nunan sistemon de esperanto.com. Nia teamo kunlaboras pri evoluigado de Esperanta-versio de EMS Drupalo (drupalo.org), kiun jam uzas multaj esperantistoj. Ni havas konstantan kontakton kun estroj de pluraj esperantistaj retejoj kaj \u0109iam pretas kunlabori.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kiom da teamanoj estas? Kiel longe vi laboras pri la projekto?<\/b>&#8211; Ni komencis labori anta\u016d proksimume unu jaro, sed aktive laboras eble la lastajn kelkajn monatojn. Nun estas kvin teamanoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u0108u vi konsideris, ke la adreso esperanto.com eble pli bone ta\u016dgus por informa retejo pri Esperanto?<\/b> Ni uzos por informa retejo &#8211; esperanto.info. Transprenita el Libera folio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Voja\u011di tra Sudameriko instruante Esperanton<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Homoj, kiuj havas 6-12 liberajn monatojn, post la someraj aran\u011doj en Kubo, povas voja\u011di tra Sudameriko instruante Esperanton, sen pagi la voja\u011d-kostojn kaj lo\u011dadon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">La posteno estas por homoj, kiuj sufi\u0109e bone scipovas instrui Esperanton pere de la Cseh-metodo. \u011ci estas malfermita kaj al denaskaj a\u016d nedenaskaj hispan-parolantoj.<\/span><\/p>\n<p>La elektota homo devos esti sufi\u0109e memstara, ne timante peti helpon de universitatanoj kaj estroj. La volontulo restos 3-4 semajnojn en \u0109iuj vizitotaj urboj.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nPor pli da informoj, kontaktu la Oficejon de TEJO a\u016d rekte kontaktu respondeculon pere de <\/span><\/span><\/span><a class=\"western\" href=\"http:\/\/www.ameriko.org\/eo\/contact\/ak\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.ameriko.org\/eo\/contact\/ak<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">ret-info<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Eksterordinara viv-epizodo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anta\u016d du jaroj mortis virino, nomata Irena Sendler, 98-jara. Dum la dua mondmilito \u015di akiris permeson labori en la Varsovia geto kiel instalistino-veldistino.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Irena sciis pri planoj, kiel nazioj volas likvidi judojn. Sur la tekofundo kun metiiloj \u015di transportadis etajn infanojn el la geto kaj en la malanta\u016do de sia \u015dar\u011dveturilo \u015di havis lokon por pli a\u011daj infanoj. En tiu a\u016dtomobilo \u015di anka\u016d veturigis hundon, dresitan boji dum veturado tra la pordego. Soldatoj tion ne volis solvi kaj krome la bojado povis maski la sonojn, kiujn eble povus fari la infanoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum sia agado Irena tiamaniere sukcese savis preska\u016d 2500 infanojn. En la jaro 2008 vivis ankora\u016d proksimume 700 da ili. Inter ili estas vico da signifaj personuloj, ekzemple \u0160evach Weiss, deputito en la jaroj 1981-1999, a\u016d Michal Glowi\u0148ski, verkisto kaj profesoro de literaturo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Fine la nazioj kaptis \u015din. \u015ci estis arestita kaj torturita de gestapanoj, tamen \u015di nenion gravan perfidis. Nazioj rompis \u015diajn brakojn kaj krurojn kaj brutale batadis \u015din. Irena estis kondamnita al la morto, sed feli\u0109e \u015di savis sian vivon de ekzekuto kaj poste plu laboris en ribelo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Irena faris notojn pri \u0109iuj infanoj, kiujn \u015di sukcesis liberigi. La notojn \u015di ka\u015dis en la glasoj, kiujn \u015di enfosis en la \u011dardeno de sia amikino. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post la milito \u015di provis trovi la gepatrojn de la infanoj kaj denove kunligi la familiojn, sed plimulto de la gepatroj estis murdita en gaskameroj. La infanojn oni dislokis en infanaj hejmoj kaj poste ili estis adoptitaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la jaro 2007 Irena Sendler estis proponita por Nobel-pacpremio, sed \u015di ne estis elektita.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La premion ricevis Al Gore por la projekto pri tutmonda varmigo&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pasis jam pli ol 60 jaroj de la fino de la dua mondmilito. Nuntempe, kiam estas a\u016ddeblaj vo\u0109oj pri neekzisto de la holoka\u016dsto, necesas fari \u0109ion, por ke la mondo ne forgesu, kio tiam okazis. tradukis jary<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">Irena en la jaro 1942\u00a0 <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_3_2010_html_7844d6b9.jpg\" alt=\"\" width=\"138\" height=\"190\" align=\"left\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">Irena en la jaro 2008<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_3_2010_html_b103eec.jpg\" width=\"143\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>,\u00a0 + 12.5.2008<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p align=\"justify\">.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La jubilea 30-a lingva seminario en Skokovy <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>proksimi\u011das !<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni vokas \u0109iujn estintajn kaj nunajn \u201eSkokovanojn\u201c! Ali\u011du al la nunjara jubilea semajno, \u0109ar la programo estos vere ri\u0109a <\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>(12.4.-18.4.2010) <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\">kaj simila jam ne estos ripetebla.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni malka\u015das parton de la programo:<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">Rememora vespero pri 30 seminarioj en videofilmo, ( vi ekvidos vin, kiel vi aspektis de la jaro 1994), taksado de plej oftaj \u0109eestintoj, (ni ne forgesos anka\u016d perfekti\u011di en grupetoj); en rakontoj kaj prelegoj Vi voja\u011dos tra Slovakio kaj Venezuelo \u2013 kun la vizitintoj de tiuj landoj, vi estos informitaj pri la vivo de a\u016dstria baronino. Ni busekskursos al P\u011b\u010d\u00edn kaj Turnov en unu posttagmezo, ni amuzi\u011dos \u0109e gaja vespero kaj certe vi ion gajnos en granda tombolo. Sankta Petro promesis bonan printempan veteron!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\">Ne hezitu kaj rapide ali\u011du! <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; text-align: left;\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">La ali\u011dilojn sendu al Pavel Nechv\u00edle, F\u00fcgnerova 233, 533 51 Pardubice, telefono 737\u00a0606\u00a0559; retadreso;<\/span><\/span><\/span><a class=\"western\" href=\"mailto:nechvilep@seznam.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0nechvilep@seznam.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">jary<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Invito kaj ali\u011dilo al Internaciaj lingvaj kaj turismaj tagoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"en-GB\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">de la 24-a \u011dis la 27-a junio 2010 en la pensiono \u201eKamzik\u201c en Studen\u00fd-<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">norde de la urbo \u010cesk\u00e1 Kamenice<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"de-DE\">En la programo estas: lingvaj kursoj, komunaj maten- kaj vesperman\u011doj, turistiko, parolado, prelego, <\/span>kunestado kun muziko kaj danco. Alveno \u0135a\u016dde de la 17-a horo, adia\u016do diman\u0109e tagmeze. <span lang=\"en-US\">Partoprenos anka\u016d la sinjorino prof. d-rino <\/span><span lang=\"en-GB\">S. Fiedler kaj Teresa Nemere el Pollando. <\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><span lang=\"en-GB\">Partoprenon anoncu \u011dis la 20-a de aprilo 2010 \u0109e sinjoro N. Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Str. 12, DE-01796 Pirna.<\/span> <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Retpo\u015dto:<\/span><\/span><\/span><a class=\"western\" href=\"mailto:nokosaksio@googlemail.com\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0nokosaksio@googlemail.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Prezo\/persono: 91,00 \u20ac inkluzive matenman\u011don kaj vesperman\u011don<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"en-GB\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Unulita \u0109ambro plus 5,00 \u20ac, membroj GEA: 81,00 \u20ac<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Bonvolu transpagi sur la konton, numero: 1000736600, kodo: 850 600 00<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0109e la Volksbank Pirna. \u0108e\u0125oj povas pagi surloke.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Legu pri sabataj lingvaj seminarioj en Prago:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>27.3.2010 <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\">partoprenu la pragan lingvan anta\u016dtagmezon en la strato Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25, esperante, ke la trotuaroj estos sekaj, kaj oni jam ne devos timi falon. Pluan monaton ni renkontos en Skokovy, de <\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>12.-18.4.2010<\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\">, ni rememoros pri la restadoj en Skokovy de la jaro 1994 \u011dis 2009. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Fine de majo (<\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>29.5.) ni ne povos<\/b><\/span> <span style=\"font-size: medium;\">veni en la pragan klubejon pro tut\u015dtataj balotoj. Sed, se vi volas tamen partopreni E-konversacion kaj samtempe promeni en bela naturo, ni invitas vin sabate <\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>la 29-an de majo<\/b><\/span> <span style=\"font-size: medium;\">en nian privatan kabanon en Jevany \u0109e Prago.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed la kabano ne estas granda vilao, ni bezonos pli frue scii, kiom da partoprenantoj venos; al ili ni tuj sendos precizajn horojn de alveno kaj pluan programon. Bonvolu telefoni, skribi a\u016d sendi retmesa\u011don.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">tel. 46 66 11\u00a0941, retadreso: <\/span><\/span><\/span><a class=\"western\" href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>aeh-ikeh@volny.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\">Invitas vin J.R\u00fdznarov\u00e1 kaj L. Angelov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\"><b>KALENDARO<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-03-06 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Esperanto-renkonti\u011do en Svitavy, dvor.libuse@seznam.cz <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-03-29 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Vespero de V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 oma\u011de al Bo\u017eena N\u011bmcov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\"><span style=\"font-size: medium;\"><i>en N\u00e1prstek-muzeo en Prago<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-04-09\/11 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Sabla Printempo, seminario en la urbo P\u00edsek<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\"><i>Esperanto kaj Interreto\u201c, pisek@esperanto.cz<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-04-12\/18 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Pensiono Espero en Skokovy, jubilea la 30-a<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\"><span style=\"font-size: medium;\"><i>lingva seminario, nechvilep@seznam.cz<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-04-16\/18 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Adonido (natur- \/ vin-amantoj),<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\"><span style=\"font-size: medium;\"><i>Rat\u00ed\u0161kovice melicharkova8@seznam.cz<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-05-7\/8 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Tradicia maja renkonti\u011do de IKUE-sekcio, -Spiritekzerca domo en \u017dirovnice,m.svacek@seznam.cz<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-06-06 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Infana Esperanto-tago en Svitavy<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-06-12 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Muzea nokto kun ina\u016dguro de 4-a ekspozicio \u201ePavel Rak\u201c en E-muzeo Svitavy<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-06-17\/20 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>La 9-a TREP en Plasy, S. Pech, <\/i><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><i>esperantoplzen@centrum.cz<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-06-20 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>\u0108antorio, suchanekj@seznam.cz<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\"><i><b>2010-06-24\/27 <\/b><\/i><\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-ItalicMT;\"><i>Internaciaj lingvaj kaj turismaj tagoj en la loko <\/i><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><i>Studen\u00fd, nokosaksio@googlemail.com<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\">La<\/span><span style=\"font-family: Times New Roman, serif;\">\u016d <\/span><span style=\"font-family: TimesNewRomanPS-BoldItalicMT;\">M. Malovec<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a class=\"western\" href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: Surpriza informo de britaj esp., La Grafo de Monte-Kristo, Esperanto.com, Voja\u011di tra Sudameriko, Eksterordinara viv-epizodo, La jubilea 30-a seminario en Skokovy, Invito al turismaj tagoj, Legu pri sabataj seminarioj en Prago , Kalendaro. \u00a0 Marto Sur nia puto en mateno fajfis merlo, iras la printempo, iras la printempo. Kaj dum malfermis mi fenestron [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6908","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6908","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6908"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6908\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7049,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6908\/revisions\/7049"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6908"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6908"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6908"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}