{"id":6907,"date":"2010-02-28T16:17:07","date_gmt":"2010-02-28T14:17:07","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6907"},"modified":"2018-08-27T18:08:48","modified_gmt":"2018-08-27T16:08:48","slug":"informilo-02-2010","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-02-2010\/","title":{"rendered":"Informilo 02\/2010"},"content":{"rendered":"<p><img decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_2_2010_html_me93d764.png\" name=\"obr\u00e1zky1\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">:<\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Pri angla lingvo,<br \/>\nFestlibro al Tonkin,<br \/>\nSvisa muzeo,<br \/>\nFestivalo en <\/span><span style=\"font-size: small;\">N\u00f6rdlinden,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ponto <\/span><span style=\"font-size: small;\">de Esperantujo el Urugvajo,<br \/>\nGuglo festis,<br \/>\nPlasy,<br \/>\nEl redakcio,<br \/>\nKoncize<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pri la angla lingvo en Belgio&#8230;<\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\n<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_2_2010_html_m69ef64ba.gif\" width=\"177\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><br \/>\nOni povus diri, ke la flandra lingvo (nederlanda parolata en Belgio) ne plu ekzistas en la muziko. La kulturo estas reduktata al nur unu: la angla. Preska\u016d \u0109iuj nomoj de butikoj kaj komercaj produktoj estas en la angla. Pli kaj pli da vortoj entrudi\u011das en nian \u0109iutagan lingvon, en reklamojn, en gaze-tojn, kaj en la oficialajn mediumojn \u2013 kiel estas la radio 6 kaj televidostacioj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Niaj posteuloj ne plu estas &#8220;kinderen&#8221; (infanoj) sed &#8220;kids&#8221;.\u00a0 Intervjuoj kun anglalingvanoj estas oftaj kaj \u0109iam malpli tradukataj, kvaza\u016d \u0109iuj filmoj en televido estus anglalingvaj (en la flandra televido ili estas subtitolitaj). Nur rare escepte ni povas spekti filmon en lingvo alia ol la angla.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Reklamoj en nia flandra televido senhonte alparolas nin en la angla. La entreprenoj, kiuj kredas sin internaciaj, deklaras la anglan kiel sian &#8220;oficialan entreprenan lingvon&#8221; kaj devigas siajn dungitojn uzi tiun lingvon e\u0109 inter si&#8230; kontra\u016dle\u011de, sed ne \u0109iu dungito kura\u011das ekprocesi kontra\u016d sia labordonanto!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Niaj identigaj kartoj montras NUR en sia titolo la 3 oficialajn belgajn lingvojn: la nederlandan, la francan kaj la germanan, sed krome anka\u016d la anglan. Sed la respekto por lingvoj de niaj alilingvaj samlandanoj ekzistas nur en la titolo &#8220;BELGIE BELGIQUE\u00a0 BELGIEN\u00a0 BELGIUM&#8221; <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Plue sur la karto estas nur la denaska lingvo (\u0109e mi la nederlanda) kaj&#8230; la angla. Ekzemple: naam \/ name. Tiuj identigaj kartoj jam anta\u016d pli ol 20 jaroj estis kondamnitaj de la \u015ctata Konsilio (la plej alta jura instanco) pro kontra\u016dle\u011deco. Tiamaj ministroj decidis ne tuj anstata\u016digi la \u0135us eldonitajn dokumentojn, \u0109ar la kostoj estintus tro altaj. Ili promesis, ke \u0109e nova eldono (ne temas pri donaco: ni devas pagi \u011din kaj \u011di\u00a0 estas multekosta) ili enordigos la aferon. Intertempe ni jam devis a\u0109eti du novajn kartojn (la lasta enhavas elektronikan cirkvitaron) same kontra\u016dle\u011dajn pro uzo de la angla. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ordinaraj homoj ne konscias tiajn aferojn. Iu komparas tiun fenomenon kun rano, kiu estas en poto da akvo, kiun oni iom post iom varmigas&#8230; La rano sentas nenion, \u011dis&#8230; tro malfruas. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi foje demandis iun, kiom da lingvoj estas sur lia identiga karto. Preska\u016d\u00a0 neniu scias. Post kelkdekoj da jaroj la popolo eble komprenos (kie restis la ranoj?), ekkonscios kaj tio tiam povos i\u011di dan\u011dera por la pluekzisto de EU a\u016d e\u0109 por la paco en EU. En nia landeto kun ties trilingvaj komunumoj ni havas sperton pri lingvaj problemoj, kiuj tre regule lamigas la tutan landon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">el ret-info <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Leo de Cooman <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.europo.eu\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.europo.eu<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <a href=\"http:\/\/www.eventoj.hu\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.eventoj.hu<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Transdono de la festlibro al Tonkin anka\u016d \u0109e &#8220;UEA-viva&#8221;<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_2_2010_html_6670e6b1.jpg\" width=\"199\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a plej nova eldono de la film\u0135urnalo &#8220;UEA-viva&#8221; estas dedi\u0109ita al publikigo de la festlibro &#8220;La arto labori kune&#8221;, kiun UEA eldonis okaze de la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin. Prof. Tonkin festis sian vivjubileon la 2-an de decembro<\/span> 2009, sed la transd;ono de la festlibro estis aran\u011dita la 9-an de januaro 2010 en la Centra Oficejo de UEA lige kun lia \u0109iujara vizito al Biblioteko Hodler pro bibliografia laboro por la usona Asocio de Modernaj Lingvoj.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 10-minuta filmo redonas la varman etoson de la transdona ceremonio per fragmentoj el \u011diaj programeroj, i.a. el la prelegoj de la du redaktoroj de la festlibro, Ulrich Lins kaj Detlev Blanke. La redaktoroj prilumis kaj la multflankan aktivadon de la jubileulo kaj la enhavon de la impona 900-pa\u011da volumo, al kiu kontribuis 106 a\u016dtoroj. En tiu \u0109i panorama kolekto estas artikoloj lingvopolitikaj, interlingvistikaj, esperantologiaj, historiaj, movadaj, literaturaj kaj strategiaj temoj kaj rememoroj; la redaktoroj estas tiuj supre nomitaj. La filmo videblas \u0109e:\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/UEAviva#p\/a\/u\/0\/hzNlAD7ve38\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.youtube.com\/UEAviva#p\/a\/u\/0\/hzNlAD7ve38<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">(el revuo E.)<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Svisa Muzeo de l&#8217; Ludoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La muzeo trovi\u011das \u0109e bordo de la lago Lemano (\u011cenevo) en la urbeto La Tour-De-Peilz, proksime al Lausanne. \u011cia retejo estas:\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/www.museedujeu.com\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.museedujeu.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u011ci konsentis aldoni Esperanton al la elekteblaj lingvoj por vizitoj kaj laborgrupoj: franca, germana, angla, hispana, portugala kaj nun Esperanto. Unue, bonvole dissendu tiun informon.<\/span><\/span><\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_2_2010_html_3011e3e6.jpg\" width=\"234\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Due, oni povus organizi Esperantajn grupojn, kiuj vizitos \u011din. Mi povus kunordigi la aferon kaj \u0109i\u0109eroni. La vizito da\u016dras \u0109irka\u016d 1 horon; aliflanke estas anka\u016d temaj laborgrupoj, kie oni lernas specifajn ludojn (afrikajn, \u0109inajn, romiajn, faraonajn ktp), kiuj da\u016dras 90 minutojn inkluzive de la vizito.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La muzeo, en mezepoka kastelo, konservas \u0109armajn ekzemplerojn de ludoj antikvaj kaj modernaj el diversaj landoj (Barato, Afriko, \u0108inio, ktp). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Poste oni povas ankora\u016d restadi en la belega parko \u0109irka\u016danta la kastelon, a\u016d partopreni alian programeron, kiel ekzemple viziton al la proksima Kastelo de Chillon (\u015cijon), a\u016d la Alimentarium de Nestl\u00e9. <\/span><span style=\"font-size: medium;\">Amike salutas Vin Cesco Reale.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eventualaj interesi\u011dantoj povas kontakti: Cesco Reale, +41-76-2341843, retadreso: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:cescoreale@gmail.com\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>cescoreale@gmail.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">transprenita el ret-info<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 26-a Internacia festivalo en N\u00f6rdlingen<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\">27. 12. 2009 \u2013 3. 1. 2010<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: large;\">Kadra temo: Fabeloj, fabloj kaj legendoj<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La \u0109i-jaran IF-on ni povas nomi fabelan. \u011ci okazis en la belega bavara urbeto N\u00f6rdlingen komplete \u0109irka\u016dita per mezepoka murego. Ni lo\u011dis en la novstila junular-familia gastejo situanta tuj malanta\u016d la muro. La urbo estis facile atingebla perpiede. La \u0109eftemo<b>:<\/b> fabeloj, fabloj kaj legendoj revenigis nin en juna\u011don. Ni a\u016dskultis historiojn kaj fabelojn de Andersen, de la fratoj Grimm, rusajn, latvajn, dagestanajn kaj specialan bildfabelon pri la \u015dipeto Narklo, kreita de niaj rusaj amikoj Anna kaj Dima.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La evento komenci\u011dis per interkona vespero, kiun jam de pluraj jaroj animas Mikaelo Bron\u015dtejn el Rusio. \u0108eestis dudek novuloj, kiuj rapide integri\u011dis al la grupo de jam konataj kaj regule partoprenantaj esperantistoj. La plej foraj venis el Japanio, Usono, Israelo, Rusio&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_2_2010_html_744dd6b7.jpg\" width=\"243\" height=\"170\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a libroservo de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) ofertis multajn librojn, muzikdiskojn kaj aliajn esperanta\u0135ojn. Prizorgis \u011din Tina kaj Paul Peeraerts. La \u201cKnajpa\u201d etoso apartenas al la plej gajaj. \u0108i-foje Harald, Jeon-ok, Vida, Bruno kaj HDP priservis nin per biero, vino, kokteloj&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La a\u016dtorajn horojn prezentis Lena Karpunina kaj Mikaelo Bron\u015dtejn. Pri situacio en Afganio parolis Ulrich Brandenburg, pri Norda Koreio kaj porka gripo Harald Schicke, pri kajakado \u0109irka\u016d insuloj Ugo kaj Annarosa el Italio, artan enpakadon per tukoj prezentis kaj pri ties historio parolis Masumi kaj Tacuo Hu\u011dimoto el Japanio, memorindan jubilean IF-on en retrospektivo prezentis Brian Moon. Krom tio okazis vico da interesaj prelegoj. Estis prezentita baleto, mantro, pianludado, matena gimnastikado. Oni prezentis kurson de desegnado, paroligan kurson ktp. Multaj interesi\u011dis pri vizito al la loka bierfabriko Ankerbr\u00e4u, kie \u0109iu vizitanto ricevis memore bierglason kaj kompreneble ni gustumis diversspecajn bierojn. Anka\u016d urbaj promenoj kolektigis multajn interesatojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pluraj profitis el oferto de surloka sa\u016dnado. Jam la trian fojon okazis IVU (Internacia Vintra Universitato) kaj la duan fojon Internaciaj ekzamenoj la\u016d la nova metodo, gvidataj de Zs\u00f3fia K\u00f3r\u00f3dy kaj Peter Zilvar. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La ekskurso al N\u00fcrnberg (Nurnbergo) bone kaj la\u016d la plano disvolvi\u011dis. La \u0109i\u0109eronino detale rakontis pri interesaj vidinda\u0135oj. En la fama restoracio \u201eBratwurst R\u00f6slein\u201d (rozeta kolbaso) ni bonguste kaj abunde tagman\u011dis. Restis sufi\u0109e da tempo por promenado tra la urbo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">P<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_2_2010_html_698c386b.jpg\" width=\"240\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>or danc\u015datantoj Liba elektis muzikon en ritmo de flamenko kaj \u015di iniciatis lernadon de mazurko, kiu estis prezentita kun granda sukceso anta\u016d la Silvestra balo. Dum la tradiciaj silvestraj bufedoj kaj baloj \u0109iam estas okazo bone man\u011di, babili, amuzi\u011di, danci kaj bonvenigi<\/span> novan jaron la\u016d horzono de la \u0109eestantaj partoprenantoj el diversaj landoj. La novjara promeno celis rondiron sur la \u0109irka\u016durba murego, kiun gvidis Floreal. Li akompanis interesatojn al la 90 metrojn alta turo Daniel, de kie bela vetero ebligis rigardon al <span style=\"color: #000000;\">la<\/span> vasta \u0109irka\u016da\u0135o kaj ne\u011dkovrita urbo N\u00f6rdlingen.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Krom la dagestana, rusa kaj <\/span><span style=\"color: #000000;\">la <\/span>israela vesperoj, dum kiuj ni estis regalitaj ne nur per kantoj, dancoj, sed anka\u016d per tiulandaj bongusta\u0135oj, ni anka\u016d festis la 150-jaran Zamenhofan datrevenon per interesa programo kaj \u015daumvino ofertita de nia organizanto HDP (Hans-Dieter Platz), al kiu ni tutkore dankas pro la brila organizado de IF-oj, kiuj i\u011das jaron post jaro pli kaj pli perfektaj.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiel anta\u016dvidite, la festivalo estis ege sukcesa kaj mi invitas vin denove reveni \u0109i-jarfine al la sama loko &#8211; la fabela urbo N\u00f6rdlingen- por festi la 27-an IF en agrabla kaj amika etoso. Dum la tuttaga ekskurso ni vizitos Munkenon. Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ponto de Esperantujo el Urugvajo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Saluton karaj, \u0109i tie estas la RADIO AKTIVA &#8211; ponto de Esperantujo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Por ne \u011deni vin,\u00a0 dum la jaro\u00a0 2009\u00a0 ni sendis\u00a0 al vi\u00a0 malmultajn informojn\u00a0 pri niaj elsendoj, tamen\u00a0 ili da\u016dris aperante kiel \u0109iam.\u00a0Okaze de la komenco de la nova jaro\u00a0ni kontaktas vin denove por deziri al vi \u0109ion bonan dum la tuta jaro kaj profiti la okazon\u00a0 por informi vin pri la laste aperinta podkasto kaj la plej interesaj, kiujn ni disponigis por el\u015dutado dum la anta\u016da jaro. La podkasto\u00a0 #20,\u00a0 unua\u00a0de la\u00a02010-a jaro, estos tre interesa por vi.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Ni havis eblon partopreni\u00a0en\u00a0Bonaero atelieron en Argentino,\u00a0gvidita de \u00a0Atilio\u00a0Orellana Rojas, pri instruado de lingvoj per rekta\u00a0metodo. La atelieron \u2013 direktita\u00a0\u0109efe\u00a0al\u00a0instruantoj\u00a0de\u00a0Esperanto, aran\u011dis AEL (Argentina Esperanto-Ligo), kaj ni profitis la okazon por ne nur partopreni la atelieron kiel instruantoj, sed anka\u016d por fari diversajn intervjuojn kaj kundividi ilin kun vi.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Vi\u00a0trovos intervjuon kun Atilio Orellana Rojas, gvidinto\u00a0de la ateliero kaj membro de la Amerika Komisiono de UEA; kun s-ino Silvia Rotemberg, prezidantino de AEL; kaj anka\u016d kun tre\u00a0konata\u00a0esperantista argentina kantisto, kiun ni trovis kiel\u00a0partoprenanton de la ateliero (se vi volas scii pri kiu temas, a\u016dskultu la podkaston).\u00a0Li donacis al ni KD-on kun sia kompilita kantaro, el kiu ni povos aprezi diversajn erojn dum \u0109i tiu podkasto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anka\u016d en la\u00a020-a podkasto de Radio Aktiva vi\u00a0trovos informojn pri la Esperanta movado, salutvortojn de gejunuloj, kiuj partoprenis la atelieron, kaj kiel \u0109iam: multon da muziko.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni atendas viajn komentariojn \u0109e la pa\u011doj de Radio Aktiva:\u00a0\u00a0 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Plej amike Daniel. <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/radioaktiva.esperanto.org.uy\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/radioaktiva.esperanto.org.uy<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.42cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Guglo festis Z-tagon<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.42cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 15-an de decembro 2009 aperis Esperanta flago en la fama interreta ser\u0109ilo Guglo (Google) logotipo, en 33 lingvaj versioj tra la mondo. Apud la bildeto aperis anka\u016d la teksto \u201eLa 150-a naski\u011ddatreveno de L.L.Zamen-hof, fondinto de Esperanto\u201c, en la koncerna lingvo. Guglo tiel faris al Esperanto grandan reklamon, kio tuj montri\u011dis en la nombro de la vizitataj pa\u011doj. Ekzemple la servilon <i>lernu! <\/i>vizitis en tiu tago anstata\u016d la kutimaj 5 mil, pli ol kvinobla nombro da unikaj vizitantoj (26 mil) kaj la intereso estis pli granda anka\u016d en postaj tagoj. el revuo Esperanto<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>P l a s\u00a0y<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.42cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">invito al populara turisma renkonti\u011do<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.42cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Esperantistoj de la Pilzena klubo invitas vin al la 9-a turisma renkonti\u011do (TREP) en la urbeto Plasy, kiu trovi\u011das en belega naturo 25 km de Pilzeno. La renkonti\u011do okazos denove en la ripozloko M\u00e1j en la tagoj 17.-20. 6. 2010. Dum ekskursoj a\u016d piedpromenoj vi havos eblon ekkoni plurajn interesa\u0135ojn en la regiono kaj vespere rigardi videofilmojn. La prezo por 1 tago, inkluzive 3x man\u011dadon kun lo\u011dado en kelklitaj \u0109ambroj estos por anoj de \u0108EA 300,-K\u010d kaj por eksterlandanoj 20 e\u016droj. Ali\u011dilojn kun adreso, naski\u011ddato kaj dato de alveturo bonvolu sendi \u011dis la fino de la monato majo letere al V\u00e1clav Kapr\u00e1l, p.o.box 11, CZ 331 51 Kazn\u011bjov. a\u016d rete:<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:esperantoplzen@centrum.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0esperantoplzen@centrum.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">\u0108iuj estos bonvenaj. La renkonti\u011do komenci\u011dos \u0135a\u016dde 17.6. de la 14-a horo. \u011cojatendas vin E-klubo Pilzeno.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la redakcio:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiam en arkivaj dokumentoj mi trovis Informilon n-ro 6\/1987, (kvankam mi ser\u0109is ion alian), mi devis haltigi miajn okulojn sur jena alineo: Josefo Van\u011b\u010dek tie skribis: \u0108u vi scias, ke en la majo 1985 aperis la unua numero de Informilo? \u011cis tiu \u0109i junio 1987 10 lernantoj <b>finis<\/b> la bazan perleteran kurson kaj 4 membroj <b>finis<\/b> perfektigan kurson por komencantoj, 12 membroj <b>finis<\/b> perfektigan kurson por progresintoj. 133 kursanoj <b>lernas<\/b> en baza perletera kurso por komencantoj, 14 membroj <b>lernas<\/b> en perfektiga kurso por progresintoj. Ni havas unu lernanton en \u0108inio kaj la duan en Togolando. Entute 175 studentoj\/membroj en la unuaj du jaroj de la fondi\u011do, do anta\u016d 23 jaroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Beda\u016drinde, ke ni ne povas nuntempe fieri per simila nombro de E-interesatoj. Kiam mi al tio alkalkulas, ke J. Van\u011b\u010dek estis tute surda kaj povis kontakti \u0109iujn lernantojn nur skribe (sen komputiloj, sen telefono), \u0109ion tajpi kaj mane forsendi, mia admiro estas senlima.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi instruas unusolan skriban kursanon de pasinta septembro, li estas tre diligenta, post du lecionoj li finos komencanto-kurson; ni kontaktas nur skribe pere de interreto, e\u0109 mi korektas liajn taskojn pere de komputilo. Li jam volus ekkorespondi kun eksterlandaj esperantistoj, kiuj havas la samajn hobiojn. Li bredas hundojn kaj kolektas pakumojn de ma\u0109gumoj, da kiuj li posedas jam multajn milojn. Kiu volus helpi trovi al li interesan korespondanton? Por Via helpo anta\u016ddankas Jarmila R\u00fdznarov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.42cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Koncize:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8212; Dankon al la francaj geamikoj Gerard kaj Jeaninne, kiuj sendis 11pa\u011dan raporta\u0135on de la somera libertempo tra sia lando. Ili vizitis dum 14 tagoj multajn interesajn lokojn, kastelojn, muzeojn, nur kelkfoje estis problemo parki a\u016dtomobilon kaj promeni sur \u015dtonetaj padoj pere de rulse\u011do.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">&#8212; La redakcio ricevis pluan libreton de nia membro Jaroslav Krolupper, kiu tradukis poemojn de Ljubov Vondrou\u0161kov\u00e1. Tiu \u0109i, jam la tria poemkolekto, nomi\u011das Iluzio, la poemoj estas tradukitaj el la rusa lingvo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Jen fragmento: Glaciajn larmojn en la koro Neatendita varmo fandos, <\/span><span style=\"font-size: medium;\">fini\u011dos tempo de malamo por \u0109iuj \u0109ie: hejmolando.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_2_2010_html_m721b3a7c.jpg\" width=\"99\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Tristaj informoj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En januaro ni ricevis informon, ke la 17-an de novembro 2009 mortis nia plej a\u011da membro Franti\u0161ek Man\u010d\u00edk el Slavkov en siaj ne\u011disvivitaj 97 jaroj. Liaj lastaj adia\u016daj vortoj estis en Esperanto, kiel skribis al ni lia filo<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>.<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La redakcio kondolencis al lia familio. Honoron al lia memoro<\/span><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\">Nia franca membro Raymond Bor\u00e9, komisiito de UEA pri ZEOj (Zamen- hof\/E-objektoj), forpasis la 6-an de januaro en Chamb\u00e9ry, Francio.(*1925). Lia financa helpo subtenis starigon de la memor\u015dtono de L.L.Z. en la urbo Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b. Honoron al lia memoro!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Enhavo: Pri angla lingvo, Festlibro al Tonkin, Svisa muzeo, Festivalo en N\u00f6rdlinden, Ponto de Esperantujo el Urugvajo, Guglo festis, Plasy, El redakcio, Koncize \u00a0 Pri la angla lingvo en Belgio&#8230; Oni povus diri, ke la flandra lingvo (nederlanda parolata en Belgio) ne plu ekzistas en la muziko. La kulturo estas reduktata al nur unu: la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6907","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6907","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6907"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6907\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7045,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6907\/revisions\/7045"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6907"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6907"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6907"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}