{"id":6774,"date":"2009-08-30T15:32:23","date_gmt":"2009-08-30T13:32:23","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6774"},"modified":"2018-08-20T19:04:55","modified_gmt":"2018-08-20T17:04:55","slug":"informilo-07-08-2009","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-07-08-2009\/","title":{"rendered":"Informilo 07-08 2009"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\"><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m7f65ff3b.png\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Resonoj de 100-a jubileo de EK Pardubice,<br \/>\nE- en radioelsendo de Pardubice,<br \/>\nE- en italajn bibliotekojn,<br \/>\nRenkonto en Plasy,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">Du kongresoj en Herzberg, ,<br \/>\nRaporto pri Kuba E-A,<br \/>\nGrafologia fakulo pri B.Obama,<br \/>\nEraro en Bjalistokaj busoj,<br \/>\nPluaj atentigoj,<br \/>\nInvitilo al IFEF 2010 en Sofio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Resonoj<\/b><\/span> <span style=\"font-size: large;\"><b>de la solena renkonti\u011do en Pardubice<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m38c349b6.jpg\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m2dfd0744.jpg\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a 100-jara jubileo de la Esperanto-klubo de d-ro Schulhof okazis en la tagoj 3-5. 7. 2009 en la Konstrulerneja areo en Rybitv\u00ed. En tiu \u0109i loko jam kelkfoje okazis renkonti\u011doj de esperantistoj, \u0109ar tie ni \u0109iam renkontas afablan lernejestraron, ta\u016dgan tranoktadon kaj bongustan man\u011don, \u0109ion nur kelkajn pa\u015dojn distance.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La preparo de la renkonti\u011do ne estis simpla, \u0109ar ni planis okaze de tiu \u0109i datreveno eldoni bro\u015duron en la \u0109e\u0125a kaj Esperanta lingvoj, memglumarkojn kun la centa datreveno, tolsakojn kun surskribo kaj inviti artistojn de la urba teatro, kiu anka\u016d nunjare solenos la centan datrevenon de sia fondi\u011do. Samtempe la Regiona biblioteko en Pardubice proponis senpage al ni liberan ekspozician salonon por amba\u016d someraj monatoj. Pro financa \u201ene tro plena ujo de EK+AEH\u201c ni devis prizorgi nur plastajn sakojn kaj simpligi niajn planojn kaj mem prepari kulturan programon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Centjari\u011don oni ne solenas ofte. Do, mallonga videofilmo sur DVD estus ta\u016dga, \u0109u?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">T<img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_18c9f51b.jpg\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>io signifis verki tekstojn la\u016d multaj notoj el arkivaj dokumentoj kaj kronikoj kaj poste denove kelkfojan trarigardon de na\u016d kronikoj kaj de 17 fotoalbumoj (de amba\u016d organiza\u0135oj), skani a\u016d denove fotografi multegon da fotoj. Najbara spertulo, posedanta pluajn teknikajn aparatojn, multe helpis kaj tiel tekstoj kaj fotoj povis esti ilustritaj per delikata muziko. La videofilmo havis grandan e\u0125on, \u011di pla\u0109is al \u0109eestantoj, \u0109ar en 35 minutoj ili vidis multe el nia E-agado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ke \u0109io teknike bone funkciu (datenprojekciilo, komputilo, sonaparato ktp.), respondece zorgis Ji\u0159\u00ed Kosnar.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la solena\u0135o ni rememoris la fondinton de nia E-klubo, doktoron Schulhof kaj lian na\u016ddekan mortodatrevenon (18.8.1919). Estis elektitaj kelkaj \u011dis nun nekonataj poemoj kun kelkaj fragmentoj el lia biografio, kiujn Esperante deklamis Lenka Angelov\u00e1 kaj Mirka Kosnarov\u00e1. En la programo volonte partoprenis la reprezentantino de la Regiona biblioteko s-ino Karla Jar\u00e1, kiu deklamis \u0109e\u0125e unu poemon de St. Schulhof.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kio estis ankora\u016d en la programo. Ni alparolis pli ol 10 memorulojn, kiuj anta\u016d kelkaj jardekoj vizitadis la klubon en Pardubice. Ni petis ilin pri rememoroj de la tiama tempo, \u0109u agrablaj, \u0109u neagrablaj. Fine konsentis 6 klubanoj, ke ili ion preparos el siaj traviva\u0135oj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m6cf6caae.jpg\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a plej interesajn rememorojn havis du esperantistoj alvenintaj el Nederlando (Z .Zeman) kaj el Danujo (O. Hrube\u0161), estintaj Pardubicanoj, kiuj en erao de komunista re\u011dimo forlasis la patrujon&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post la E-himno \u201eLa espero\u201c la solena\u0135on ina\u016dguris Pavel Nechv\u00edle, prezidanto de AEH, (kvankam la centjari\u011do rilatas la E-klubon, sed jam de longe amba\u016d organizoj laboras komune). La renkonti\u011don vizitis 45 esperantistoj, inkluzive 12 eksterlandanojn el 7 landoj \u2013 Bulgario, Danlando, Francio, Germanio, Korea Resp., Nederlando kaj Pollando.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_7f68bddc.jpg\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Al la programo ankora\u016d apartenis interkonati\u011da vespero kun akordiono kaj kantoj, muzika kvaronhoreto de du flutoj fare de s-ino Daria Rosov\u00e1 kun \u015dia lernantino, nova\u0135oj de Margit Turkov\u00e1 pri tri laste eldonitaj poemaroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Vizito de la E-ekspozicio en la Regiona biblioteko en Pardubice, pri kiu plej multe meritis Mirka Kosnarov\u00e1, pla\u0109is al \u0109iuj. Pri la financaj aferoj zorgis Lu\u010fka Srbov\u00e1 kaj plua klubmembrino Irena Kolma\u0161ov\u00e1 zorgis pri refre\u015di\u011do de la partoprenantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Parto de la \u0109eestantoj vespere vizitis la kuraclokon Bohdane\u010d. Pavel Nechv\u00edle zorgis pri la diman\u0109a ekskurso en la Afrikan muzeon de D-ro Emil Holub kaj al la fame konata ekspozicio de betlehemoj en T\u0159ebechovice. Post fino de la ekskurso ne \u0109iuj rapidis hejmen. Du poloj, unu germano kaj du \u0109e\u0125inoj posttagmeze \u201egrimpis\u201c al Kun\u011btick\u00e1 hora (monto de Kun\u011btice) kaj vizitis anka\u016d la Mielkukan hetmanejon, nur poste ili adia\u016dis, plenaj de traviva\u0135oj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_mb3aff91.jpg\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Jarmila<br \/>\nR\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pri Esperanto en radioelsendo de Pardubice<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">O<\/span><span style=\"font-size: medium;\">kaze de la centa <\/span><span style=\"font-size: medium;\">fonddatreveno de la E-klubo d-ro Schulhof ni renkontis afablecon de la redakcio de la \u0108e\u0125a radioelsendejo en Pardubice kaj interkonsentis preska\u016d unu horan <\/span><span style=\"font-size: medium;\">intervjuon pri la historio de la E-klubo, pri nia <\/span><span style=\"font-size: medium;\">agado kaj pri Esperanto \u011denerale. <\/span><span style=\"font-size: medium;\">La elsendo <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">reali\u011dis vendrede la 19-an de junio 2009 de la deka horo en la konata \u0109iutaga programo \u201eNi havas <\/span><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m300778ab.jpg\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">gastojn\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">S-ino redaktorino Jitka <\/span><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m300778ab.jpg\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Slez\u00e1kov\u00e1 per sia \u0109armo ka\u016dzis, ke nin post eta tempo forlasis tremo el la rekta elsendado&#8230; Anta\u016d fino ni povis e\u0109 inviti interesatojn pri tiu \u0109i lingvo al la solena renkonti\u011do okazonta en Rybitv\u00ed. Tamen \u2013 a\u016d a\u016dskultis nin malmulte da homoj \u0109e radioaparatoj, a\u016d ka\u016dzis tion la financa krizo, la \u0109eeston en Rybitv\u00ed certigis en plimulto nur niaj \u201eplej fidelaj\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Pave<\/span><img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m300778ab.jpg\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">l Nechv\u00edle<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto en la italajn bibliotekojn<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nItala Esperanto-Federacio jam de longa tempo zorgas pri kontaktoj kun italaj bibliotekoj kaj kelkaj el ili regule ricevas la Itala-Esperanto-revuon. En la pasinta jaro la Nacia Konsilantaro de IEF lan\u0109is kampanjon, kiun kunordigis Ermigi Rodari. Li pere de lokaj esperantistoj enketis pri la emo de la bibliotekoj ricevi librojn pri Esperanto kaj meti ilin en la bibliotekan katalogon.La sukceso estis rimarkinda.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\n109 bibliotekoj akceptis niajn librojn kaj la direktoroj de kelkaj el ili e\u0109 dankis skribe. Oni donacis 86 lernolibrojn de Migliorini, 107 vortarojn de Corsetti-Vessella, 106 ekzemplerojn de la verko de Janton en la itala, &#8220;Esperanto: lingua, letteratura, movimento&#8221; kaj anka\u01d4 kelkajn aliajn verkojn. Kompreneble oni anka\u01d4 donacis abonon de itala Esperanto-revuo por la bibliotekoj, kiuj petis tion. La pozitiva sperto instigas al aliaj similaj agadoj. Gravega estas la rolo de la kunordiganto kaj de la lokaj esperantistoj, kiuj plenumas la esencajn lokajn kontaktoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Renato Corsetti<\/span><\/p>\n<h1 class=\"western\" align=\"center\">La oka renkonto en kampadejo Plasy<\/h1>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">J<img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m5f5e23d9.jpg\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>am la 8-a turisma renkonti\u011do de esperantistoj el \u0108e\u0125io, Germanio kaj Francio okazis en la tagoj 18-21. 6. 2009 en la ripozcentro \u201eM\u00e1j\u201c proksime de la urbeto Plasy. \u0108iuj 15 partoprenantoj estis kontentaj pri la lo\u011dado, man\u011dado kaj la programo, kiun por ni preparis anoj de la Esperanto-klubo Plze\u0148. Post la interkona vespero \u0135a\u016dde ni vidis filmojn pri la regiono. Tuj vendrede matene ni ekskursis al la urbo Kralovice kaj poste al la kastelo en Mari\u00e1nsk\u00e1 T\u00fdnice, kie ni trarigardis la interesan interna\u0135on. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post la tagman\u011do estis pied-ekskurso al Plasy. Vespere por ni prelegis kaj kantis Stanislav Rynduch kaj invitis nin al sia regiono. Poste s-anino Margit Turkov\u00e1 informis nin pri sia baptado de novaj libroj. La unua estas de \u010cestm\u00edr Vidman kaj la alia de Ljubov Vondrou\u0161kov\u00e1, la poemojn tradukis s-ano Jaroslav Krolupper el la \u0109e\u0125a kaj rusa lingvoj al Esperanto. Bildojn por unu el la libroj pentris Jaroslav Krpej\u0161.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sabate okazis tuttaga ekskurso al la kastelo Zbiroh, origina setlejo nordoriente de la urbo Rokycany, kie vivis kaj pentris siajn epopeojn la pentristo Alfons Mucha kaj kie naski\u011dis Josef V\u00e1clav Sl\u00e1dek. Fr\u00e1\u0148a \u0160r\u00e1mek \u0109i tie verkis faman romanon \u201eSt\u0159\u00edbrn\u00fd v\u00edtr\u201c (Ar\u011denta vento). La kastelo estas belega, \u0109i\u0109eronino agrabla. Reen al Plasy nin veturigis du minibusetoj. Krome ni vizitis la vila\u011don Lomany, kie estas muzeo de pe\u0109o.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Vespere ni a\u016ddis prelegon de Libu\u0161e Gabalda pri la E\u016dropa kongreso en la Esperanto-urbo Herzberg kaj amuzan vesperon denove gvidis Stanislav Rynduch. Ni proponis por la venonta jaro lokojn, kiujn ni eventuale dezirus vidi. Specialan dankon al la \u015doforoj, kiuj veturigis nin kaj al la kuiristinoj, kiuj preparis por ni bongustan man\u011don. Mi rekomendas partoprenon al \u0109iuj, kiuj \u015datas vidi belan naturon kaj iom da historio de la regiono Plze\u0148. Fili<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Du Esperanto-kongresoj en Herzberg <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>la Esperanto-urbo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m102f9cc.jpg\" width=\"237\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky11\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Fine de majo kaj komence de junio 2009 la Esperanto-urbo Herzberg am Harz gastigis samptempe du kongresojn. Nome la 8-an E\u016dropan Esperanto-Kongreson kaj la 86-an Germanan Esperanto-Kongreson. La eventon partoprenis pli ol 350 geesperantistoj kaj cento da artistoj kaj gastoj, inter kiuj grupo da geler-nantoj el la pola \u011demelurbo G\u00f3ra. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Krome, en tiu momento en Herzberg okazis la urba festo, al kiu la esperantistoj estis invititaj. Dum la solena ina\u016dguro muzikis la loka gimnazia grupo. Krom oficialaj gastoj la kongreson salutis kaj sukceson deziris la urbestro Gerhard Walter, kiu jam parolas Esperanton. Pola delegacio invitis al la \u0109i-jara UK okazonta en Bjalistoko, la naski\u011durbo de Zamenhof.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La programo estis tre ampleksa. Okazis multaj laborkunsidoj, prelegoj, lumbildaj prezentoj pri Japanio, Koreio, Kubo, amuzaj ske\u0109oj, informo pri AIS, seminarioj, Esperanto-ekzamenoj kaj \u0109iuvespere abunda kultura kaj distra programo. Por invititaj gastoj estis akcepto kun \u015daumvino. La gejunuloj havis apartan programon en la junulara domo, al k<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m66eb82f4.jpg\" width=\"236\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky12\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> iu ili anka\u016d invitis nin.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la unua vespero ni a\u016dskultis kantojn en la greka kaj Esperanto. El Hamburgo venis la fama kantisto Ralph Glomp, el Pollando Georgo Hanzlik, pupteatran prezenton pri barono \u201cM\u00fcnchhausen\u201d spektigis Christoph Frank, folklora grupo el apuda vila\u011do Pohlde prezentis popolajn dancojn, la hungara parlamenta koruso kantis por ni hungare, polaj gejunuloj prezentis varian danc-spektaklon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la urbodomo dum la \u0109eesto de la urbestro estis prezentita la \u0135us naski\u011dinta himno por la kongreso fare de Kees Ruig el Nederlando. En la urba biblioteko estis instalita Esperanto-ekspozicio de privata kolektanto pri diversaj esperanta\u0135oj, sed \u0109efe pri filatelo. Oni povis admiri rarajn leterojn, kompletan E-po\u015dtmark-kolekton kaj multajn fotojn pri diversaj E-aran\u011doj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anka\u016d en la urba kastelo eblis vidi ekspozicion pri Esperanto kaj la kastelan muzeon. Apartan intereson havis speciala po\u015dtstampo pri la E-kongreso. Ne mankis informoj pri la saniga efiko de ginsengo kaj multaj vizitis ginsengan vendejon, kiun en Herzberg prizorgas Song Jeong-ok kun sia edzo Harald Schicke. Harald anka\u016d parolis pri sia voja\u011do al Norda Koreio kaj gvidis bierseminarion. Kelkaj restoracioj havis menuo-kartojn en Esperanto kaj iuj ofertis man\u011da\u0135ojn speciale faritajn por esperantistoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m405cbafe.jpg\" width=\"234\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky13\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">La plej granda kaj impona aran\u011do estis la urba festo, dum kiu diversaj grupoj feste kaj folklore vestitaj paradis tra la urbo. \u011ci estis bunta kaj gaja evento. Anka\u016d esperantistoj partoprenis tiun festparadon. Bone videblis flirtanta E-flago kaj verdaj ombreloj kun surskribo Esperanto. Pluraj el ni portis sur si flagon, tiel markante de kiuj landoj ili venis. Ni estis multnombraj. Kantante kaj salutante la rigardantojn la\u016dvoje ni vekis intereson. Centoj da homoj eksciis pri Esperanto, e\u0109 a\u016dtomobilistoj devis atendi en longa vico dum nia mar\u015dado sur la \u0109efvojo. Por Herzberg \u011di estis sendube la plej granda Esperanto-evento iam ajn okazinta tie. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la kongreso eblis partopreni plurajn ekskursojn urbajn kaj ekster-urbajn. En la urbo Goslar admiris la imperiestran palacon, belajn stratojn kaj la \u0109efplacon. Alia interesa ekskurso gvidis nin al la E\u016dropa Rozario en la urbo \u201cSangerhausen\u201d, kie ni promenis inter multaj rozoj kaj aliaj floroj. Revene ni haltis \u0109e grandega kaj impona monumento \u201cKyffh\u00e4user\u201d. Trajne ni veturis al la urbo Braunschweig, kie ni vizitis muzeon, katedralon kaj poste ni kafumis a\u016d bierumis \u0109e surstrataj terasoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La lastan tagon esperantistoj renkonti\u011dis en la Esperanto-centro, kiun estras Peter Zilvar kaj Zs\u00f3fia K\u00f3r\u00f3dy. Ni eksciis pri Esperanto-agadoj kaj atingoj en Herzberg kaj pri la bezonoj por bona disvolvi\u011do de Esperanto tie. Herzberg estas alloga kaj pitoreska urbo \u0109irka\u016dita de la Harzmontaro kun multaj turismaj kaj migradeblecoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Raporto pri la 30-a datreveno de KEA <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>en Granma Esperanto \u2013 Filio.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Okaze de la 30-a datreveno de Kuba Esperanto-Asocio en la sidejo de Granma Esperanto &#8211; Filio en la urbo Bayamo,(provinco Granmo), la 10-an de junio 2009 en &#8221; Merkredo por mia espero&#8221;, la esperantistoj festis la datrevenon kun granda kulturaran\u011do, kie partoprenis esperantistoj, kunlaborantoj kaj amikoj de Esperanto.<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_mba3460d.jpg\" width=\"252\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky14\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La speciala invitito estis la anoncistino de radio Bayamo, s-ino Daiter\u00e9 de Los Angeles Valoy La O, \u0109ar \u015di estas la persono, kiu \u0109e la prezidanto de GEF gvidas la radiosekcion pri Esperanto ekde pli ol 15 jaroj per la radioprogra-mo &#8220;Renkonti\u011do&#8221;. En la kultur-aran\u011do kantis la grupo &#8220;Son de Kubo&#8221; multajn kubanajn kanzonojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La S-ro An\u011der Montero Ramos, prezidanto de Bayama Esperanto-Filio, prezentis la kulturprogramon kaj salutis la \u0109eestantojn oma\u011de al la naski\u011dtago de KEA. Poste sekretario de Granma Esperanto-Filio legis la dokumenton pri la rilatoj inter amba\u016d provincoj, subskribitan de S-ro Rubiel Corr\u00eda Iglesias, direktoro, kaj Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la aran\u011do la sekretario pri financoj deklamis poemon kaj invitis s-ron Cabrera, por ke li parolu pri la funkciado de la movado dum 30 jaroj en la lando, \u0109efe en ilia provinco. S-ro Cabrera parolis pri \u0109iuj personoj, kiuj helpis kaj helpas ilin, por ke la asocio povu ekzisti, li rememoris forpasintajn signifoplenajn homojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Poste la \u0109eestantoj a\u016ddis poemon de Zamenhof, kanzonon oma\u011de al Kuba E-Asocio, kaj la E-himnon La Espero. el la ret-info<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Grafologia fakulo esploris la subskribon <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>de Barack Obama<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La germana grafologo el Berlino Oliver Neter analizis la subskribon de la usona prezidento. Jen kelkaj detaloj de la analizo:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Barack Obama estas ege sentema homo kun senso pri arto, harmonia, fajna kaj kun interna imago. La subskribo malka\u015das, kia la homo volas esti kaj la skribo \u2013 trajtojn el la karaktero, aldonis la eksperto. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La prezidento devas \u015dpari sin kaj strebi gardi siajn fortojn. La subskribomalkovras anka\u016d lian decidemon. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Li skribas \u0109iun vorton preska\u016d senhalte, tio estas signo pri celdirekteco. Obama tenas sin strikte al siaj planoj kaj konceptoj. Li ne lasas sin esti ekhezitigita kaj agas preska\u016d senerare. La etlitera skribo malka\u015das modestecon, lia skriba\u0135o estas neta kaj preciza. La kapablo alpreni decidojn, la empatiemo kaj la disciplinemo estas aliaj liaj kvalitoj, kiujn la grafologo mal\u0109ifris.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la subskribo li trovis anka\u016d malhelajn flankojn \u2013 kelkfoje li pridubas siajn proprajn fortojn, ju\u011das sin tro severe. Lia memsento estas nutrata nur kaj sole per la propraj atingoj. Li timas kolizii kun la anta\u016dju\u011doj de a\u016dtoritatoj kaj laboras por kontra\u016di ilin per manifestado de sukceso kaj respondeco. Li havas profundan karakteron kaj bone konscias siajn mankojn, \u011deneraligas la grafologo Neter.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">(En \u201eLA GAZETO\u201c n-ro 143 eldonita 15.6.2009 sendis Stanislao \u015ctefan.)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\">Kion ni legis:<\/span><\/p>\n<h1 class=\"western\" align=\"center\">\u201eDankenoj\u201c en Bjalistokaj busoj<\/h1>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">P<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_m260092da.jpg\" width=\"200\" height=\"147\" name=\"obr\u00e1zky15\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>repare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklam\u015dildoj kun Esperantaj vortoj. La \u015dildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la \u015dildoj havas \u011denajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj \u0135urnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon \u201eEsperanton, en la tuta mondo\u201c. La nova\u0135o, unue dissendita de lokaj amaskomunikiloj kaj la pola nova\u0135-agentejo PAP, estis transprenita interalie de la granda franca agentejo AFP kaj aperis en multaj diverslandaj gazetoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En dudek a\u016dtobusoj de 17 linioj en Bjalistoko la veturantoj nun povas lerni diversajn vortojn kaj frazojn en Esperanto. Aldone al reklam-\u015dildoj super la fenestroj en la busoj, Esperantaj frazoj aperas anka\u016d sur televida ekrano.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm;\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">\u0108i tio estas ne nur maniero interesi urbanojn pri la lingvo Esperanto, sed anka\u016d \u015danco lerni simplajn frazojn kaj esprimojn, kiujn ili poste povos uzi en la praktikado dum la kongreso\u201c, diris Dariusz Ciszewski, prezidanto de la urba transport-entrepreno, kiam la a\u016dtobusa Esperanto-kurseto estis prezentita al la gazetaro komence de julio.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">La bela ideo evidente estis realigita sen proksima kontakto kun esperantistoj kaj sen kontrolo de la kvalito<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">. En filmeto<\/span><\/span><\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">pu<\/span><\/span><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">blikigita de la loka gazeto Kurier Poranny videblas klaraj eraroj en la lingvo-instruaj \u015dildoj. &#8220;Grandan dankon&#8221; la\u016d la busa versio i\u011das &#8220;dankenon&#8221;, kaj al tio oni respondu &#8220;ne dankine&#8221;. La frazo\u00a0&#8220;gxis revido&#8221; estas skribita \u011duste tiel, sen \u0109apelo, sed kun postmetita ikso.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La urbanoj eble ne lernos multajn frazojn en Esperanto, veturante al kaj el la laboro kaj kelkaj esperantistoj dum la Universala Kongreso sendube amuzi\u011dos pri la fu\u015doj. La a\u016dtobusa kampanjo jam nun tamen donis al Esperanto preska\u016d same multe da internacia atento, kiel la lasta kampanjo por havigi la pacpremion de Nobel al UEA.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La nova\u0135o pri la Esperantaj a\u016dtobusoj aperis ne nur en polaj amas-komunikiloj. Al granda kvanto da franclingvaj gazetoj kaj radiostacioj \u011din peris la nova\u0135-agentejo Agence France-Presse, kiu dissendis anka\u016d anglalingvan version de sia teksto. Por tia publikeco multaj esperantistoj sendube diros &#8220;grandan dankenon&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\">Sub tiu \u0109i artikolo en la reta gazeto Libera folio estas multaj komentoj, kelkaj \u015dercas pri tio, aliaj skribas \u201ealmena\u016d estas videbla la vorto Esperanto\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\">Atentigo:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">1)Konferenco de \u0108EA okazos en la urbo Svitavy en la tagoj 9-11.10.2009 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">La ali\u011dilo estis enmetita en Starto, a\u016d petu \u011din \u0109e AEH.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">2) Sabataj konversaciaj anta\u016dtagmezoj okazos en Prago, Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25 en la tagoj: 26.9., 24.10. kaj 28.11.2009 de la 9-a.<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Informilo_7-8_09_html_7fc0f0e2.jpg\" alt=\"\" width=\"172\" height=\"316\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">3) Interesuloj pri reliefo de Zamenhof (gips-bildo), en grandeco 15x8cm, fare de Z. Myslivec <\/span><span style=\"font-size: medium;\">kostas 40,-K\u010d, skribu al redakcio de Informilo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">4) Anta\u016d nelonge venis invitilo kaj ali\u011dilo al la 62-a Kongreso de laInter<\/span><span style=\"font-size: medium;\">nacia Fervojista Esperanto-Federacio. \u011ci okazos en Sofio, Bulgario de <\/span><span style=\"font-size: medium;\">la 8-15-a majo 2010.<\/span><span style=\"font-size: medium;\">La postkongresaj tagoj okazos de la 15-a \u011dis 18-a de majo 2010 en bul<\/span><span style=\"font-size: medium;\">gara Velingrad. LKK adreso: 62-a Kongreso de IFEF, Bulgario, <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Sofia-1080, str. Ivan Vazov 3, ret-adresoj: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:veskam@abv.bg.petia_\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>veskam@abv.bg.petia_<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><a href=\"mailto:aleks@abv.bg,renag@mail.bg\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>aleks@abv.bg,renag@mail.bg<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO <\/b><\/span><\/span><\/span>\u2013 <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE: jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><br \/>\n<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: Resonoj de 100-a jubileo de EK Pardubice, E- en radioelsendo de Pardubice, E- en italajn bibliotekojn, Renkonto en Plasy, Du kongresoj en Herzberg, , Raporto pri Kuba E-A, Grafologia fakulo pri B.Obama, Eraro en Bjalistokaj busoj, Pluaj atentigoj, Invitilo al IFEF 2010 en Sofio \u00a0 Resonoj de la solena renkonti\u011do en Pardubice La [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6774","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6774","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6774"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6774\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6897,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6774\/revisions\/6897"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6774"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6774"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6774"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}