{"id":6733,"date":"2009-05-30T15:29:58","date_gmt":"2009-05-30T13:29:58","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6733"},"modified":"2018-08-19T07:14:32","modified_gmt":"2018-08-19T05:14:32","slug":"informilo-05-2009","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-05-2009\/","title":{"rendered":"Informilo 05 2009"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF-5-2009_html_m467a9805.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\n<p align=\"justify\">\n<p align=\"justify\">\n<p align=\"justify\">\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Enhavo:<br \/>\nNekredebla evento 28-foje Skokovy<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">IJK en 2010 en Kubo<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">E-monumento<br \/>\nHerzberg Rememoriga rajdo<br \/>\nRenkonti\u011do en Poli\u010dka<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Invitoj: \u0160umperk, Dob\u0159ichovice, Pardubice<br \/>\nLingva angulo<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Nekredebla evento<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF-5-2009_html_m6f5d6893.jpg\" width=\"180\" height=\"148\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a 10-an de januaro, proksime de la vendej-magazeno en Prago, multaj homoj fari\u011dis atestantoj, kiel hundo savis vivon de sia sinjoro. B\u00e1ra estas 8-jara bela hundino de ora retrivro (reporthundo). Kiel asistanta hundo \u011di helpas al s-ro H. el Prago, kiu post tre grava akcidento pro raboatako, povas iradi nur helpe de<\/span> <span style=\"font-size: small;\">du lambastonoj. Sabate matene la viro, kun sia hunda akompano, veturis per buso al apoteko por bezonataj medikamentoj kaj kiam amba\u016d elbusi\u011dis, la sinjoro falis en la ne\u011don kaj perdis la konscion.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la kriza centro 112 (por ur\u011da helpo) s-ro H. registrigis siajn telefonnumeron, adreson, specon de invalideco kaj anka\u016d tion, ke li havas hundan asistanton kun junga\u0135o, sur kiu estas signo de la drescentro Help-pes (helphundo). La hundino B\u00e1ra portas sur sia kolo po\u015dtelefonon, kiu estas instalita tiamaniere, ke per premo de kiu ajn prembutono sonos alarmo de la kriza linio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La hunda asistanto kondutis eminente: unue \u011di ekkuris post homoj el la buso, sed kiam \u011di konstatis, ke \u011di jam ne atingos ilin, \u011di eniris sur la \u015doseon kaj per kurado \u0109irka\u016d a\u016dtomobiloj haltis trafikon. Tio \u015dajnis stranga al unu homo kaj tiu alvokis policon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiam la hundino vidis, ke neniu volas sekvi \u011din, \u011di kaptis la po\u015dtelefonon en sian bu\u015don, premis \u011din kaj tiel klopodis voki la helpcentron. Sed iu \u015dtelisto eluzis la okazon kaj \u015dtelis la porteblan telefonon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Intertempe amasi\u011dis homoj \u0109irka\u016d la ku\u015danta viro. Kiam B\u00e1ra a\u016ddis, ke alveturas hupanta sanitara ambulanco, \u011di kuris reen al sia mastro kaj jam de li ne plu movi\u011dis. La policanoj volis prizorgi \u011din, sed la<\/span> <span style=\"font-size: small;\">sav-personaro ekkomprenis, ke la hundino kaj s-ro H. estas preska\u016d \u201eunu animo en du korpoj\u201c. Kaj tial la hundino B\u00e1ra forveturis kun sia mastro per ambulanco en la hospitalon Praha-Vinohrady.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La kuracisto diagnozis pulmoembolion. Sinjoro H. estis savita, en la malsanulejo \u0109iuj kondutis al ili afable, oni e\u0109 disponigis al li unu-personan \u0109ambron, ke la hundo ne faru problemon por pacientoj alergiaj je hunda hararo. E\u0109 pri B\u00e1ra bonege zorgis la personaro de la malsanulejo. Ni a\u016ddis, ke anka\u016d pasintjare B\u00e1ra jam savis la vivon de sia mastro.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Por homoj kun grava invalideco estas ta\u016dge<\/span> <span style=\"font-size: small;\">dresita hundo ne nur bona helpanto kaj amiko, sed anka\u016d fidinda savanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El abilimpiada bulteno 2\/09 el\u0109e\u0125igis Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Dudek-ok-foje en pensiono Espero<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Denove tuj post la Pasko-festotagoj renkonti\u011dis esperantistoj, kiuj \u015datas tiun \u0109i lokon de la Bohemia paradizo kaj tiun \u0109i pensionon kaj grupon de fidelaj uzantoj de la lingvo Esperanto. Ali\u011dis 6 francoj, 1 nederlandano kaj 33 \u0109e\u0125oj. Post enlo\u011digado kaj la unua vesperman\u011do en la klubejo la seminarion ina\u016dguris prezidanto de AEH Pavel Nechv\u00edle. Li prezentis la respondeculojn \u2013 la \u0109efon Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1 kaj la<\/span> <span style=\"font-size: small;\">instruantinojn \u2013 Margit Turkov\u00e1, L\u00edba Filipov\u00e1 kaj Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1. Poste, la\u016d la kutimo, \u0109iu prezentis sin mem kaj parolis pri sia klubo, pri kluba agado, pri nova\u0135oj en Esperantujo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108iu tago komenci\u011dis per 20-minuta gimnastiko, kiun perfekte gvidis Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1. En tri libervole elektitaj grupoj anta\u016dtagmeze \u0109iuj klopodis plibonigi sian ling-van scipovon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Posttagmeze ili promenadis, ekskursis, ripozadis, la\u016d propra decido kaj volo. La francaj amikoj admiris la pitoreskajn rokojn proksime de la kastelo Hrub\u00e1 Sk\u00e1la kaj amatorajn skulpto-reliefojn en la rokoj apud la Kopic-bieno. Kelkaj partoprenis rondeton de lertaj manoj, kie la\u016d instruo de Eva P\u00e1nkov\u00e1 ili plektis korbetojn el paperaj tubetoj. Komuna ekskurso okazis \u0135a\u016dde posttagmeze<\/span><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><span style=\"font-size: small;\">26 anoj vizitis<\/span> <span style=\"font-size: small;\">naturajn labirintojn en la parko de kastelo Lou\u010de\u0148 (unika e\u016dropa vidinda\u0135o) kaj la muzeon de ludiloj kaj pupoj en la urbeto Ben\u00e1tky nad Jizerou.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Interesa estis \u201evespero de niaj eksterlandanoj\u201c kiam du amikoj, Jean-Pierre kaj Jean Christophe el la urbo Caen, konatigis nin kun la vidinda\u0135oj kaj historio de sia lo\u011durbo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">D<img decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF-5-2009_html_m61e129ce.jpg\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>um la lasta vespero \u0109iu kontribuis al la sukceso de tuta aran\u011do. Peter den Breems deklamis sian poemon \u201eOdon pri Skokovy\u201c verkita en la lasta momento kaj surprizis nin pro sia talento. Kelkaj prezentis ventran dancon, aliaj kankanon kaj poste \u0109iuj kantis \u0109e akompano de gitaro. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La adia\u016don \u0109iuj beda\u016dris, sed ili promesis partopreni venontjare denove, se la sanstato kaj cirkonstancoj tion ebligos.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">Pavel Nechv\u00edle<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jen la poemeto de nia nederlanda membro:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En Skokovy ni denove estas, nun jam ni la lastan vesperon festas.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiel rapide la tempo iras, pri tio ni \u0109iam refoje miras. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Denove ni Esperanton studis kaj kun la lingvo ni anka\u016d nun ludis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kun la akuzativoj denove estis luktoj, sed la progresoj fine estis la fruktoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">-ata, -ita, -ota ofte nin embarasas, sed la lingvajn problemojn ni nun postlasas.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Oni a\u016ddis multe \u0109e\u0125e krokodili, e\u0109 francoj povis inter si france babili.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiel la unusola nederlanda reprezentanto &#8211; nur eblis por mi la lingvo Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dankon meritas niaj instruistinoj, en tiu \u0109i fako evidente regas la virinoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Bone estis renkonti niajn gekonatojn, por renovigi la amikajn bonajn rilatojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Novajn viza\u011dojn ni povis bonvenigi kaj kontaktojn kun ili ligi,<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Skokovy adia\u016d! ni morga\u016d diros, volonte ni denove tien reiros. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Peter Breems NL<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>I J K en la jaro en 2010 en Kubo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La estraro de la<\/span> <span style=\"font-size: small;\">Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kun \u011dojo informas, ke \u011di venis al la decido, ke la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazu en Los Cocos, Santa Cruz del Norte, Kubo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post longa kaj serioza diskutado pri \u0109iuj proponitaj kandidatoj, esperantistoj el Kubo montris la plej ta\u016dgajn kondi\u0109ojn.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La IJK okazos de la 24-a \u011dis la 31-a de julio en 2010, tuj post la UK, kiu tie anka\u016d okazos.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto-monumento<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF-5-2009_html_m5be27c84.jpg\" width=\"113\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a franca entreprenisto kaj esperantisto Michel Basso volas donaci al la Esperanto-urbo en Herzberg am Harz grandan monumenton &#8220;Espero&#8221; kun terglobo (el betono). Li petas vin sendi al li \u015dtoneton (en grandeco inter olivo-frukto \u011dis kokina ovo) kun priskribo pri ties deveno, loko kaj speco. La unika E-mondsolidareco provu, ke Esperanto vivas.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La konstruisto bezonas \u015dtonetojn el la tuta mondo por konstrui belan betonkruston el E-solidarec\u015dtonoj. Bonvolu tuj sendi, \u0109ar la afero nun vere ur\u011das. Se vi partoprenos la E\u016dropan E-kongreson de la 28-a de majo \u011dis la 3-a de junio 2009 en Herzberg am Harz, vi povos kunporti la \u015dtonetojn kaj vi povos persone transdoni ilin al samideano Michel Basso. Anticipan dankon pro via komprenemo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Petro Zilvar kaj Zsofia Korody je nomo de LKK kaj Esperanto-urbo<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/esperanto-urbo.de\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/esperanto-urbo.de<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><a href=\"http:\/\/www.herzberg.de\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.herzberg.de<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><a href=\"http:\/\/ic-herzberg.de\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/ic-herzberg.de<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo: Germana Esperanto-Centro\/Interkultura Centro Herzberg, D-37412 Herzberg\/Harz, la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Tel: +49\/(0)5521-5983<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Rememoriga rajdo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">En aprilo 2009 okazis granda kelktaga evento oma\u011de al rememoro de la senkulpaj homoj, kiuj estis mortigitaj en la germana koncentrejo Dachau apud Munkeno. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">La urbo estas belega loko, iama sidejo de bavaria princo kaj lia edzino. Ravas<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">kastelo kaj \u0109arma parko kun belaj arboj kaj floroj, sed tuj apude trovi\u011das la<\/span> <span style=\"font-size: small;\">tombejo Dachau \u2013 Leitenberg kaj la iama koncentrejo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jam 25 jarojn la Asocio Polonia kune kun monda grupo de motorciklistoj el la tuta mondo regule organizas rajdon la\u016d la itinero tra kelkaj urboj de Pollando, \u0108e\u0125io kaj Germanio. Oni komencis la \u0109i jaran biciklan pilgrimadon el Jasna Gora, tra Prago al Nurenbergo, Freisingo kaj Munkeno.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En \u0109i tiuj urboj la partoprenintoj haltis por \u0109eesti meson a\u016d viziti muzeojn ktp. Dum la solena kavalkado kun protekto de loka polico la \u0109eestantoj veturis al la<\/span> <span style=\"font-size: small;\">monto Leitenberg kaj \u0109e la pola obelisko a\u016ddi\u011dis kantoj kaj pre\u011doj en tri lingvoj: pole, germane kaj esperante. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Venontjare \u2013 la turisma pilgrimado de motorciklistoj vizitos la koncentrejojn en Ravensbr\u00fcck kaj Sachsenhausen. Alicje Lewandersk\u00e1-Quednau DE<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Renkonti\u011do en la urbo Poli\u010dka<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF-5-2009_html_6014df2c.jpg\" width=\"131\" height=\"167\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a 25-an de aprilo 2009 esperantistoj<\/span> <span style=\"font-size: small;\">el la urbo Poli\u010dka organizis renkonti\u011don. La unua parto de la programo okazis en la loka muzeo, kie la partoprenantoj trarigardis ekspozicion de mondkonata muzikkomponisto Bohuslav Martin\u016f. Poste la \u0109efo de la fajrobrigado rakontis al ni pri la uzado de diversaj me\u0125anikiloj, per kiuj estas ekipita ilia fajroestinga a\u016dtomobilo. Interalie li diris, ke ili pli ofte laboras \u0109e a\u016dtoakcidento ol \u0109e fajro. Kaj fakte duonhoron post lia informo la fajroestingistoj devis forveturi al iu akcidento. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La lasta posttagmeza programero okazis en la restoracio Starohradsk\u00e1, kie sinjorino Marie J\u00edlkov\u00e1 rakontis al ni pri la laboro kaj vivo de la parlamentanoj en E\u016dropa Unio. \u015ci estas proponita kiel parlamentano. Dependas de tio, \u0109u \u015di estos elektita \u0109e la baloto. \u015ci anka\u016d sciigis al ni, ke anta\u016d nelonge okazis vo\u0109donado, \u0109u Esperanto povus servi kiel la lingvo por interpretado. \u015ci diris al ni, ke jesis por Esperanto nur 42%. Oni diras, ke estas eblo denove proponi \u0109i tiun demandon por vo\u0109donado.<\/span> <span style=\"font-size: small;\">Post la 16-a horo \u0109iuj 25 partoprenantoj disiris hejmen certe kontentaj.<br \/>\nK. \u010cada. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Invitoj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>Esperanto-klubo en \u0160umperk<\/b><\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">invitas vin al la \u0109iujara printempa renkonti\u011do, kiu efektivi\u011dos sabate la 16-an de majo 2009 en \u0160umperk. Alveno 9.30h. en la vestiblon de la stacidomo, el la programo: prelego, mona\u0125eja pre\u011dejo, tagman\u011do en la hotelo Grand, raportoj el ceteraj E-kluboj, tombolo, babilado en kafejo de la hotelo Grand. Pluaj informoj: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:sumperk@esperanto.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>sumperk@esperanto.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>Terminologia seminario en Dob\u0159ichovice<\/b><\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">okazos 6. 11.\u00ad\u20138. 11. 2009 en la pensiono Sokol. Petu pluajn informojn kaj ali\u011dilon \u0109e KAVA-PECH, Anglick\u00e1 878, CZ 252 29 Dob\u0159ichovice, a\u016d rete: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:info@kava-pech.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>info@kava-pech.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>La 30-an de majo 2009 de la 9-a horo <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">okazos la lasta sabata konversacia seminario (anta\u016d la somera libertempo) en Prago, strato Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25. Fine de junio \u011di ne okazos, sed venu venontan semajnfinon al Pardubice-Rybitv\u00ed okaze de la<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>100-jara jubileo de la klubfondi\u011do en Pardubice<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">D<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF-5-2009_html_m6553c8bf.jpg\" width=\"137\" height=\"146\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>o memoru: 3. \u2013 5. 7. 2009 en la Konstrulernejo Rybitv\u00ed (Stavebn\u00ed \u0161kola) \u2013 tranoktejo, man\u011dejo, kunvenejo, bonhumoro, \u0109io en la sama loko. \u0108u vi perdis la ali\u011dilon? Skribu a\u016d telefonu. Ni sendos al vi novan. Sed ali\u011du frue! red.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; text-align: center;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Lingva angulo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Stufrosta\u0135o \u2013 kaprompa enigmo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">U\u017e jste se nau\u010dili n\u00e1zev pro <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ro\u0161t\u011bnou <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">podle slovn\u00edku K. Krafta nebo brat\u0159\u00ed Filip\u016f? Pr\u00e1v\u011b jsem ho nov\u011b \u010detl tak\u00e9 v\u00a0jednom rukopise: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>stufrosta\u0135o<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Stufi<\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\">je dusit maso a <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>rosti<\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\">p\u00e9ci maso. Co v\u0161ak znamen\u00e1 kombinace obou sloves: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>stufrosta\u0135o<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">? Vnit\u0159n\u00ed antagonismus, protimluv.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">N\u00e1zev masa pro ro\u0161t\u011bnku je ro\u0161t\u011bnec. V\u00a0na\u0161ich esperantsk\u00fdch slovn\u00edc\u00edch tento v\u00fdraz chyb\u00ed, nikdo z\u00a0osloven\u00fdch ho nezn\u00e1. V\u00edme v\u0161ak, \u017ee se jedn\u00e1 o hov\u011bz\u00ed maso z h\u0159betn\u00ed \u010d\u00e1sti, kter\u00e1 se naz\u00fdv\u00e1 n\u00edzk\u00fd ro\u0161t\u011bnec (vysok\u00fd ro\u0161t\u011bnec je bl\u00ed\u017ee k\u00a0hlav\u011b). V\u00fdkladov\u00fd slovn\u00edk PIV pod heslem \u201egropo\u201c uv\u00e1d\u00ed zaj\u00edmav\u00e9 vysv\u011btlen\u00ed: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><b>gropo \u2013<\/b><\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\"><i>la posta parto de \u0109evalo, bovo, birdo k.s., etendi\u011danta de la lumbo \u011dis la komenco de la vosto.<\/i><\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Znamen\u00e1 to tedy, \u017ee p\u0159ed hov\u011bz\u00edm zadn\u00edm masem (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>gropo<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">) je lumbo \u2013 n\u00edzk\u00fd ro\u0161t\u011bnec. Lumbo zn\u00e1me jako anatomick\u00fd v\u00fdraz pro bedra, ledv\u00ed. V\u00a0esperantu tedy znamen\u00e1 i jate\u010dn\u00ed maso na ro\u0161t\u011bnku. A jazykov\u00fd probl\u00e9m \u010desk\u00fdch esperantist\u016f, star\u00fd p\u0159es sto let, je pravd\u011bpodobn\u011b vy\u0159e\u0161en. Ro\u0161t\u011bnka je <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><b>lumba\u0135o<\/b><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">. Probl\u00e9m v\u0161ak z\u016fst\u00e1v\u00e1 nevy\u0159e\u0161en u \u010desk\u00e9 \u201esv\u00ed\u010dkov\u00e9\u201c, pro kterou \u010de\u0161t\u00ed esperantist\u00e9 u\u017e\u00edvaj\u00ed ji\u017e p\u0159es sto let v\u00fdraz, sv\u011bte div se, <\/span><span style=\"color: #000000;\">\u201e<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>lumba\u0135o\u201c<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">. Tak prav\u00ed v\u0161echny \u010desko-esperantsk\u00e9 slovn\u00edky od K\u00fchnla, Proch\u00e1zky (1914), brat\u0159\u00ed Filip\u016f, Hromady, Urbana, Krafta, Malovce a\u017e po Hrona (2009). Jak m\u00e1me naz\u00fdvat sv\u00ed\u010dkovou, vysv\u011btl\u00edm v\u00a0samostatn\u00e9m textu.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Je\u0161t\u011b mus\u00edm vyvr\u00e1tit n\u00e1mitku, \u017ee ro\u0161t\u011bnka se pe\u010de. Maso na ro\u0161t\u011bnku se sice ope\u010de, v\u00a0po\u010d\u00e1te\u010dn\u00ed f\u00e1zi po naklep\u00e1n\u00ed, a to kr\u00e1tce a prudce na p\u00e1nvi po obou stran\u00e1ch (pro uchov\u00e1n\u00ed \u0161\u0165\u00e1vy), potom v\u00a0hlavn\u00edm technologick\u00e9m postupu se po del\u0161\u00ed \u010das dus\u00ed do m\u011bkka. Ro\u0161t\u011bnka je maso du\u0161en\u00e9, nikoliv pe\u010den\u00e9, nem\u016f\u017ee se proto naz\u00fdvat pe\u010den\u00ed (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>rosta\u0135o<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Resumo en Esperanto<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">: En \u0109e\u0125aj esperantaj vortaroj estas stranga kunmetita vorto <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>stufrosta\u0135o <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">por <\/span>\u201e<span style=\"font-size: small;\"><i>ro\u0161t\u011bnka\u201c<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">. En tiu vorto estas kombinitaj du te\u0125nologioj, stufado kaj rostado, kiujn mi ne scias imagi kiel samtempan kuirprocedon. Helpe de la \u0109e\u0125lingva nomo \u201ero\u0161t\u011bnec\u201c, kiu prezentas la viandon por \u201ero\u0161t\u011bnka\u201c, mi venis al la nocio por la koncerna bu\u0109o-viando: lumbo. \u011custe tiu viando kuire preparita \u2013 stufita \u2013 estas lumba\u0135o, \u0109e\u0125e nomata \u201ero\u0161t\u011bnka\u201c a\u016d \u201ero\u0161t\u011bn\u00e1\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La nomo <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><u><b>lumba\u0135o <\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>ne signifas <\/b><\/span>\u201e<span style=\"font-size: large;\"><i><b>sv\u00ed\u010dkov\u00e1 pe\u010den\u011b\u201c<\/b><\/i><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>!<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF-5-2009_html_m2a912441.jpg\" width=\"167\" height=\"117\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">En \u0109iuj \u0109e\u0125a-esperantaj vortaroj ekde la komenco de la 20-a jarcento \u011dis nun (K\u00fchnl \u2013 Proch\u00e1zka, fratoj Filip, Urban, Hromada, Kraft, Malovec, Hron k.a.), same en la slovaka vortaro de \u0160. Seemann, estas erare menciita \u201esv\u00ed\u010dkov\u00e1\u201c kiel lumba\u0135o. Tiu nomindiko estis por mi embarasa, \u0109ar la latina vorto <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>lumbus <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">en la formo plurala, en la \u0109e\u0125a lingvo, signifas <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>ledv\u00ed<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>bedra<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, esperante lumbo. \u011ci estas primare anatomia termino, sed prave oni konkludas \u011din anka\u016d kiel bovan bu\u0109oviandon. Lumba\u0135o do estas kuire preparita man\u011dplado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi do observis alilingvajn nomojn por tiu viando-peco kaj prezentas la rezulton: germane <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>(Rind)filet n<\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\">a\u016d <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Lendenst\u00fcck n<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">; angle <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>sirloin of beef<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, france <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>aloyau m, filet m (de b\u0153uf)<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, itale <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>filetto m<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>lombata f<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, hispane <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>solomo<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>solomillo (filete). <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">En <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Speisekarte Deutsch-Esperanto<\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\">(1915) estas lumba\u0135o tradukita kiel <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Lendenbeefsteak<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">. La germana nomo <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Lende<\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\">la\u016d Krause (2007) estas anatomia termino por lumbo (\u0109e\u0125e <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>bedra<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">) kaj en kuirarto lumba\u0135o, kiu apena\u016d signifas <\/span>\u201e<span style=\"font-size: small;\"><i>sv\u00ed\u010dkov\u00e1\u201c<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">. Mia suspekto pri eraro firmi\u011dis. Nur en tiu \u0109i situacio mi konsultis la Plenan Ilustritan Vortaron (PIV 2005):<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>lumbo <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">\u2013 <\/span><span style=\"font-size: small;\">malsupra parto de la dorso amba\u016dflanke de spino, inter tiu kaj la koksoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>fileo <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">\u2013 <\/span><span style=\"font-size: small;\">karnori\u0109a peco de bovo, bovido, kapreolo k.s. detran\u0109ebla de la spino proksime al lumbo; <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>falsa fileo<\/i><\/span><span style=\"color: #000000;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-size: small;\">pli proksime al ripoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>gropo <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">\u2013 <\/span><span style=\"font-size: small;\">la posta parto de \u0109evalo, bovo, birdo k.s., etendi\u011danta de la lumbo \u011dis la komenco de la vosto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">R\u00fcdiger Eichholz en la traduko de la germana enciklopedio Duden \u2013 aperinta sub la titolo \u201eEsperanta Bildvortaro\u201c (1988), pa\u011do 95 pri \u201eBu\u0109-pecoj\u201c nomis la de ni traktatan viandopecon \u201efileo\u201c (n-roj 7, 24, 44). Markita \u011di estas per du steletoj, tiu signo la\u016d Eichholz indikas \u201enovan radikon, neologismon\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la \u0109e\u0125lingva enciklopedio Diderot mi eksciis, ke <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>sv\u00ed\u010dkov\u00e1 <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">estas \u201elongforma muskolo (proks. 60 cm longa), \u0109e bova bu\u0109oviando \u011di estas lokita proksimume de la koksa osto \u011dis la unua lumba vertebro (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>bedern\u00ed obratel<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">). Neta, tre fajna muskola\u0135o sen sebo, tendenoj kaj membranoj (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>bez loje, \u0161lach a blan<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">)\u201c. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Panensk\u00e1 sv\u00ed\u010dkov\u00e1 <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">estas parto de porka dorsa viando, \u0109e\u0125e nomata <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>pe\u010den\u011b<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, en Esperanto la\u016d Eichholz \u011di estas nomata anka\u016d fileo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La\u016d la trovitaj informoj estas klare, ke <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>sv\u00ed\u010dkov\u00e1 <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">en Esperanto ne estas lumba\u0135o, sed fileo. La latindevena nomo \u201elumbo\u201c estas (anatomie) <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>ledv\u00ed<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>bedra<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, kiel M. Malovec indikis \u011din en la esperanta-\u0109e\u0125a vortaro (1995). Sed kiel speco de bova bu\u0109oviando \u011di estas \u0109e\u0125e nomata alimaniere, la\u016d mia trovo: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>n\u00edzk\u00fd ro\u0161t\u011bnec \u2013 <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">la\u016d bu\u0109istoj <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>n\u00edzk\u00fd \u0161us \u2013 <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">sub \u011di estas <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>sv\u00ed\u010dkov\u00e1<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">. Restas respondi, kio estas \u201elumba\u0135o\u201c. Kion kuiristino faras el <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>ro\u0161t\u011bnec<\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\">(el lumbo)? Miaopinie lumba\u0135o do estas <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>ro\u0161t\u011bnka<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>ro\u0161t\u011bn\u00e1<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, kiun K. Kraft en la \u0109e\u0125a-esperanta vortaro (1998) nomis strange \u201estufrosta\u0135o\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Malagrabla fakto estas, ke la vorto \u201efileo\u201c la\u016d la nova PIV havas du signifojn sence proksimajn. Mi ju\u011das, ke la solvon ne povas proponi laiko. Sed kiu en la Esperanto-movado respondecas pri la viandista terminaro? Supozeble neniu. La Akademio de Esperanto apena\u016d scipovas orienti\u011di en la metio. Esperanto tre post-restas \u011duste pro neglektado de terminologia laboro en centoj da te\u0125nikaj kaj metiaj profesioj. Ni nun korektu almena\u016d niajn \u0109e\u0125a-esperantajn vortarojn, por ke ili ne mistifiku novajn adeptojn. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>J. Werner \u2013 (<\/i><\/span><a href=\"mailto:wernerjan2@gmail.com\"><span style=\"font-size: small;\"><i><u>wernerjan2@gmail.com<\/u><\/i><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><i>)<\/i><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Atentigo:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF-5-2009_html_58775de4.gif\" width=\"74\" height=\"74\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Komenci\u011das jam la kvina monato de la nuna<\/span> <span style=\"font-size: small;\">jaro kaj ankora\u016d ne \u0109iuj abonantoj pagis la kotizon K\u010d 200,- a\u016d 15 e\u016drojn. Se vi trovas en tiu \u0109i kadreto ru\u011dan kruceton, vi \u011dis nun, la\u016d nia registrado, ne pagis por la jaro 2009. Anta\u016ddankon por via pago. Se Vi jam pagis, bonvolu skribi al ni, kiam kaj kiamaniere. La kont-eltiroj ne venadas tro ofte.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kdo m\u00e1 \u010derven\u00fd k\u0159\u00ed\u017eek ve \u010dtvere\u010dku, dle na\u0161ich z\u00e1znam\u016f nezaplatil zat\u00edm p\u0159edplatn\u00e9 na rok 2009. D\u011bkujeme p\u0159edem za platbu.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\ninterreto: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo = 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: Nekredebla evento 28-foje Skokovy IJK en 2010 en Kubo E-monumento Herzberg Rememoriga rajdo Renkonti\u011do en Poli\u010dka Invitoj: \u0160umperk, Dob\u0159ichovice, Pardubice Lingva angulo \u00a0 Nekredebla evento La 10-an de januaro, proksime de la vendej-magazeno en Prago, multaj homoj fari\u011dis atestantoj, kiel hundo savis vivon de sia sinjoro. B\u00e1ra estas 8-jara bela hundino de ora [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6733","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6733","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6733"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6733\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6889,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6733\/revisions\/6889"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6733"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6733"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6733"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}