{"id":6685,"date":"2008-12-30T10:15:30","date_gmt":"2008-12-30T08:15:30","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6685"},"modified":"2018-08-05T12:32:58","modified_gmt":"2018-08-05T10:32:58","slug":"informilo-12-2008","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-12-2008\/","title":{"rendered":"Informilo 12 2008"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf_12-2008_html_me8a4178-1.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b><b><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Kristnaska pripensado<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Biologia libraro<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Studadsesio en Silezio<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">KAEST<br \/>\n\u011cangalo portugali\u011dis B. Golden forpasis<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ni a\u016ddis<br \/>\nLingva angulo<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Kristnaskaj marcipanetoj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf_12-2008_html_5cd5b84d-1.jpg\" width=\"205\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">La Kristnaskofestoj denove frapas\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">je niaj pordoj. Ni elkore deziras al\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">\u0109iuj legantoj kaj membroj de\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">AEH-IKEH travivi la festojn kaj <\/span><span style=\"font-size: medium;\">la jarfinon en bona harmonio, kontento\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">kaj \u0109efe en bona sano. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Samtempe ni rememoru la 15. 12.\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">la naski\u011d-datrevenon de nia Majstro\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: medium;\">Doktoro Ludoviko L. Zamenhof.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Via redakcio de AEH-IKEH kaj la komitato de E-klubo de d-ro Schulhof en Pardubice<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Karaj samideanoj, karaj geamikoj!<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La jaro 2008 iom post iom foriras kaj ni balda\u016d bonvenigos la jaron venontan. Do venas tempo, kiam \u0109iuj homoj kutimas bilanci kaj reen rigardi. Kaj samtempe multaj denove promesas al si mem kaj al siaj proksimuloj pli bone kaj pli sane vivi, pli multe da tempo dedi\u0109i al la familianoj, al amikoj. Same la organizantoj de diversaj asocioj kaj kluboj, inkluzive de la nia, klopodos pli bone gvidi diversajn aran\u011dojn, renkonti\u011dojn kaj pli bone organizi sian bonvolan laboron.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi opinias, ke ne eblas diri \u201e\u0109io estis bona kaj sukcesa\u201c, sed samtempe oni devas diri, ke \u0109iu faris maksimumon rilate al siaj ebloj kaj povoj. Dis-vastigo de la informoj pere de nia gazeto INFORMILO estas unu el la agado, per kiu ni regule komunikadas kun niaj membroj. Kaj kredu, ke ne temas pri bagatela agado. Plej multon faras sekretariino de la Asocio kaj redaktorino de niaj gazetoj Jarmila R\u00fdznarov\u00e1 kaj \u015diaj fidelaj gehelpantoj Lu\u010fka Srbov\u00e1 kaj Jirka Kosnar. Kaj mi tre dankas al ili. Estas necese danki anka\u016d al \u0109iuj, kiuj sendas al nia redakcio diversajn informojn, artikolojn \u0109u nur en la \u0109e\u0125a lingvo a\u016d rekte en Esperanto. Kaj apartajn dankojn mi esprimas al kelkaj bonvolaj korektistoj, kiuj faras tian merithavan laboron nur por la sincera vorto \u201edankon\u201c. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Mia danko apartenas anka\u016d al la gvidantino kaj al \u015diaj helpantoj de niaj lingvaj seminarioj en Skokovy. Lastatempe ni decidis pri la divido de kompetencoj rilate al la seminarioj. La a\u016dtunajn gvidos EK Mlad\u00e1 Boleslav kaj la printempajn AEH.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed ni \u0109iuj scias, ke nombro da \u0109eestantoj malkreskas, do eble venas tempo cerbumi, \u0109u estus ta\u016dga organizi la printempajn seminariojn aliloke.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Nia pripensado fontas el nia bona volo, ke la gesinjoroj Hradil ne malprofitu pro tio, ke ili rezervas tutan pensionon nur por ni. Kompreneble ni \u0109iuj kaj \u0109iam tie \u0109i estis tute kontentaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Jam 26 restadoj okazis en Skokovy kaj eble la homoj \u015datus ekkoni novan lokon, novan regionon, eble tiel pligrandigos la intereso. Mi jam demandis pri tio plenan komitaton de AEH, nun mi demandas vin, niajn membrojn. Ni bezonas vian helpon. Bonvolu skribi al ni vian opinion, anka\u016d, \u0109u la restadon organizi por pli mallonga tempo \u2013 eble kvar-tagan, a\u016d nur dum semajnfino kaj \u0109u dufoje en la jaro kiel \u011dis nun.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Estas necese konstati, ke unuopaj kluboj kaj pluaj organiza\u0135oj \u0109iujare proponas multajn aran\u011dojn kaj estas bone, kiam la homoj povas renkonti\u011di. Do Vi mem decidu. Ni anta\u016ddankas pro viaj respondoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf_12-2008_html_m68f02aa3-1.jpg\" width=\"99\" height=\"121\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Mia danko apartenas anka\u016d al oferema Josefo Hron, kiu denove organizas, por venonta jaro, partoprenon de la UK en Bjalistoko. Ali\u011dintoj jam plenigis tutan buson. <\/span><span style=\"font-size: medium;\">Anka\u016d ni rememoru \u0109iujn niajn anojn, kiuj jam ne estas inter ni. Ja, dum tiu \u0109i jaro forpasis ok membroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108e la fino mi volus deziri al vi por la tuta venonta jaro sukceson kaj precipe firman sanon, kio estas grava kondi\u0109o por nia kontentiga agado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Pavel Nechv\u00edle<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Biologia Libraro<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nEn la retejo <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.biolib.cz\/en\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.biolib.cz\/en<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">trovi\u011das 10 mil da sciencaj latinaj esprimoj pri fungoj, plantoj kaj animaloj, 4.000 el ili estas tradukitaj al Esperanto (la\u016d PIV kaj aliaj fontoj).<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nVer\u015dajne temas pri unu el la plej ampleksaj biologiaj nomenklaturoj esperantlingvaj en la interreto. Oni povas plu redaktigi kaj kompletigadi \u011din, ne nur per esperantaj, sed anka\u016d alilingvaj esprimoj (tridek lingvoj). La sistemo ebligas poste elekti vortarojn la\u016d \u0109iu ajn kombino inter la enkondukitaj lingvoj (Esperanta-hungara, hungara-franca, dana-angla, Esperanta-dana ktp.) kaj samtempe elekti fakon (la tuton a\u016d ekz. nur plantojn, nur mamulojn ks.).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Por pli facila kompreno flanke de esperantistoj ekzistas klariga pa\u011do<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/members.chello.cz\/malovec\/BioLib.htm\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0http:\/\/members.chello.cz\/malovec\/BioLib.htm<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Estus bone, se esperantistoj helpus kompletigi la esperantlingvan nomenklaturon kaj anka\u016d esprimojn en sia gepatra lingvo, por ke la libraro povu rilatigi Esperanton al la ceteraj lingvoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Miroslav Malovec <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:malovec@volny.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>malovec@volny.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Studadsesio en Silezio<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">E<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf_12-2008_html_m66317621-1.png\" width=\"249\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>n la monato novembro 2008 okazis en Silezio solena kaj bunta programo de Silezia-Studadsesio. Oni ligis \u011din kun kelkaj aliaj festoj. Partoprenis \u011din studentoj kaj lernejanoj, anoj de juda, ukraina, germano-pola asocioj (kun honora gasto \u2013 Prof. Bartoszewski), sciencistoj el Pollando, \u0108e\u0125io, Bulgario, Ukraino, Mongolio, Slovakio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la sesio prelegis multaj scienculoj pri diversaj temoj, anka\u016d okazis kursoj krom Esperanto en aliaj kvin lingvoj. La partoprenantoj vizitis anka\u016d diversajn historiajn lokojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La sesio pasis en tre amika kaj tamen scienca etoso. Multe helpis la Klubo en Gliwice (PEA), tre alte estis pritaksitaj kelkaj ekspozicioj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La \u0109eestantoj povis senpage viziti aran\u011dojn en Teatro \u2013 Zabrze, en la Domo de DE-PL kunagado &#8211; Gliwice kaj en pluraj Sileziaj muzeoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Raportas: Alicja Lewanderska-Quednau (AIS-Pl)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Nova etapo de KAEST<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La 7-9-an de novembro okazis en la urbo Dob\u0159ichovice apud Prago Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) kun 48 partoprenantoj el 13 landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Oni komencis la konferencon rekte per la sciigo, ke \u0109i-jara KAEST estas la lasta, okazanta en \u0108e\u0125io kaj la lasta, kiun organizas \u011disnuna motoro de la aran\u011do Petro Chrdle (kun granda helpo de sia dekstra mano Zden\u011bk Pluha\u0159).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La\u016d interkonsento kun la teamo de E@I estas \u011duste \u011di, kiu transprenos organizadon de la aran\u011do kaj zorgos pri \u011dia pluekzisto kaj disfloro. Per tio KAEST revenos tien, kie \u011dia historio komenci\u011dis: en 1978 la unua Konferenco okazis en la slovaka urbo \u017dilina. \u011cis 1989 \u011di estis organizita alterne en Slovakio kaj \u0108e\u0125io, post na\u016djara pa\u016dzo ekde 1998 nur en \u0108e\u0125io.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post la enkondukaj vortoj jam okazis prelegoj, diversfakaj, diverstemaj, diversnivelaj. La komenco apartenis al Detlev Blanke kaj lia temo \u2013 ege ta\u016dga por nia E-komunumo: \u201eLa rolo de amatoroj \u0109e la progresigo de scienco\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sekvis la prelego \u201eKvar jaroj de Konstru-Forumo\u201c de Jan Werner, poste L\u00e1szl\u00f3 Szilv\u00e1si resumis la kvinjaran funkciadon de la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB). Ne eblas mencii \u0109iujn prezentojn kaj prelegojn \u2013 temoj abundis kaj oni eblis ekscii multon de tiom diversaj fakoj kiel gastronomio, robotiko, geodezio, medicino, juro, mekaniko&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108i-jara nova\u0135o estis mini-trejnseminario pri Vikipedio \u2013 por instrui kaj spertigi diversflankajn fakulojn i\u011di ne nur pasivaj uzantoj de tiu \u0109i libera interreta enciklopedio, sed anka\u016d \u011diaj aktivaj kontribuantoj. Anka\u016d tiamaniere eblos levi la fakan nivelon de Esperanto-artikoloj, kiuj tie aperadas.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la seminario estis prezentitaj la manlibro de Ziko van Dijk \u201eVikipedio <\/span><span style=\"font-size: medium;\">por vi\u201c, \u0135us eldonita de E@I, kaj la projekto \u201eVikipedio por \u0109iuj\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ege grava por plibonigi rilatojn kaj starigi novajn kontaktojn, elpensi novajn projektojn kaj kunlaborojn estis la neformala parto de la programo en koridoroj post kaj anta\u016d prelegoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La\u016d \u0109iuj vidpunktoj \u0109i-jara KAEST estis ege bona kaj sukcesa \u2013 certe imitinda aran\u011do anka\u016d por aliaj mondopartoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La lasta programero estis publika diskuto pri la estonteco de KAEST. Peter Bal\u00e1\u017e prezentis la lokon kaj kondi\u0109ojn de la venonta konferenco KAEST, kiu okazos novembre 2010 en la urbeto Modra apud Bratislava. La plano estas aran\u011di KAEST je unu tago pli longa, kun aldonaj trejnseminarioj kaj du paralelaj sekcioj \u2013la \u0109eftema kaj ceteraj fakoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">\u0108iufoje post KAEST aperas prelego-kolekto. Interesatoj pri la \u0109i-jara (kaj pri la anta\u016daj) turnu sin rekten al la organizanto (<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.kava-pech.cz\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.kava-pech.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">) a\u016d al la libroservo de UEA.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Peter Bal\u00e1\u017e, E@I-kunordiganto <\/span><span style=\"font-size: small;\">transprenita el la gazeto La ondo de Esperanto 12\/2008<\/span><\/p>\n<h1 class=\"western\" align=\"center\">\u011cangalo portugali\u011dis<\/h1>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Definitive malaperis el la reto la iam furora esperantlingva retejo \u011cangalo. La adreso plu ekzistas, sed la enhavo nun estas en la portugala lingvo. La portugala pa\u011daro anstata\u016danta \u011cangalon temas pri la konata pola pedagogo Janusz Korczak, kun la anglalingva nomo &#8220;Korczak Books&#8221;. Rilato al Esperanto \u015dajnas tute foresti, se ne kalkuli la fakton, ke la adreso estas posedata de esperantisto. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Bernard Golden forpasis<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nLa 19-an de oktobro en la a\u011do de 82 jaroj forpasis la konata esperantisto kaj dumviva membro de UEA, Bernard Golden. Lin funebras la vidvino \u00c9va Golden kaj la du filoj D\u00e1niel Lariko kaj D\u00e1vid Alko. Bernard Golden naski\u011dis la 23-an de novembro 1925 en Newark, Nov-Jerzejo, Usono. Li estis arkeologo kaj a\u016dtoro de pli ol 1.800 artikoloj, recenzoj, beletra\u0135oj kaj tradukoj en Esperanto. Lia verkado estis tiel abunda, precipe sed ne nur en la esperantologia kampo, ke iutempe oni uzis la neologismon goldeni en la signifo &#8220;abunde verki por \u0109iaj perioda\u0135oj&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nEl liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj Hiera\u016d \u2013 hodia\u016d \u2013 morga\u016d (1982) kaj Bestoj kaj homoj (1987), la romanetoj Infero en a\u016dtuno (1993) kaj Samanoj en la kosmo (1994), kaj la teatra volumo Anta\u016d la kulisoj (1994).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nLi lernis Esperanton en 1946, edzi\u011dis al hungarino kaj eklo\u011dis en Hungario en 1971. Anka\u016d liaj du filoj scias Esperanton. Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato, ano de la Akademio de Esperanto, estrarano de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Li zorgis pri pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En 1998, koincide kun la alveno de reta epoko, Bernard Golden publike deklaris verko\u0109eson, sed ne kabeis. Ankora\u016d ne ekzistas kompleta bibliografio de lia vasta verkaro. el [Libera Folio]<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ni a\u016ddis \u2013 ni legis&#8230;&#8230;<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En la urba kulturcentro de la urbo Moravsk\u00e9 Bud\u011bjovice okazos ekspozicio de J. A. Komenio al L.L. Zamenhof en la tempo 7.\u201327. 2. 2009. La ekspozicio utiligos panelojn de la muzeo en P\u0159erov kaj nia membro Viktor Dvo\u0159\u00e1k zorgas pli plua materialo. Li demandis nian redakcion kaj petas pluajn membrojn pri iuj novaj dokumentoj kun E-temo, prospektoj ktp., escepte koresponda\u0135o, po\u015dtmarkoj a\u016d insignoj. Se vi havas ion novan, interesan, skribu al V. Dvo\u0159\u00e1k, \u010cs. arm\u00e1dy 37, Mor.Bud\u011bjovice 676 02. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">***<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La redakcio gratulas al s-anino Milada Zemanov\u00e1 el la urbo Pacov, kiu kelkfoje sukcese aperis en televida kvizo kaj parolis anka\u016d pri sia hobio Esperanto kaj pri sia restado en Skokovy. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">red.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><br \/>\n<b><br \/>\n<span style=\"background: yellow;\"><br \/>\nKoran dankon, ke Vi ne forgesis pagi Vian AEH-kotizon por la jaro 2009<\/span><\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Lingva angulo:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Diferencigu la sufiksojn \u2013ebl- kaj \u2013iv-<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">En konferenca prelego mi a\u016ddis (nov. 2008): <i><b>Konkludoj nesufi\u0109e konvinkeblaj\u2026<\/b><\/i> Tute certe preleganto deziris diri, ke \u201ekonkludoj ne estas sufi\u0109aj por iun konvinki\u201c. Sed kion li fakte diris?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Ebl\/a<\/b> signifas (PAG \u00a7 348): <i>ta\u016dga por esti -ata<\/i>. Ekzemploj: <i>legebla<\/i> (ta\u016dga por esti legata), <i>martelebla<\/i> (ta\u016dga por esti martelata). Ni povas konstati, ke la <b>aga<\/b> karaktero kaj <b>pasiva<\/b> senco apartenas kiel atributo al la koneksa substantivo, egale \u0109u tiu funkcias kiel subjekto a\u016d objekto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La esplorata esprimo do signifas: <i>Konkludoj nesufi\u0109e ta\u016dgaj por esti konvinkataj<\/i> (mem la konkludoj). Tute certe preleganto ne celis konvinkadi konkludojn, li volis diri, ke la konkludoj estas ta\u016dgaj por konvinki iun, iun celatan objekton. Por tio konvenas la sufikso \u2013iv-: <i>Konkludoj nesufi\u0109e konvinkivaj<\/i>. A\u016d li povis uzi simplan verban adjektivon sen ajna sufikso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Tiu formo plenumas la rolon de \u201ecela (verba) adjektivo\u201c. Ekzemploj: <i>sega ma\u015dino<\/i> (ma\u015dino destinita por segado), <i>labora ilaro<\/i> (ilaro destinita por labori), <i>puriga te\u0125nologio<\/i> (te\u0125nologio destinita por purigado) ktp.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Rim.: Pri \u201ecelaj adjektivoj\u201c vi povas legi en mia libro \u201eTerminologiaj konsideroj\u201c (eld. KAVA-PECH, 2004), pa\u011do 148-152.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u0108e\u0125lingva resumo<\/b>. Esperantsk\u00e1 p\u0159\u00edpona <b>-ebl<\/b> p\u0159ipojen\u00e1 k\u00a0slovesn\u00e9mu ko\u0159enu vyjad\u0159uje, \u017ee v\u00fdznam (\u010dinnost) tohoto slovesa se m\u016f\u017ee aplikovat na podm\u011bt nebo p\u0159edm\u011bt, u n\u011bho\u017e je adjektivum jako p\u0159\u00edvlastek, a to v\u00a0pasivn\u00edm tvaru (ta\u016dga por esti \u2013ata).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Sd\u011blen\u00ed \u201ez\u00e1v\u011bry nedostate\u010dn\u011b <i>p\u0159esv\u011bd\u010diteln\u00e9<\/i>\u201c v\u0161ak ned\u00e1v\u00e1 smysl, pou\u017eit\u00ed p\u0159\u00edpony \u2013ebl- je zde chybn\u00e9. Autor sd\u011blen\u00ed cht\u011bl \u0159\u00edci: \u201ez\u00e1v\u011bry nedostate\u010dn\u011b <i>p\u0159esv\u011bd\u010div\u00e9<\/i>\u201c a m\u011bl pou\u017e\u00edt mezin\u00e1rodn\u00ed p\u0159\u00edponu \u2013iv- (<b>konvinkiva<\/b>) nebo se spokojit s\u00a0\u00fa\u010delov\u00fdm slovesn\u00fdm adjektivem, kter\u00e9 je bez p\u0159\u00edpony (<b>konvinka<\/b>). O t\u00e9to posledn\u00ed mo\u017enosti je podrobn\u00e9 pojedn\u00e1n\u00ed v\u00a0knize zm\u00edn\u011bn\u00e9 v\u00a0p\u0159edposledn\u00edm odstavci<\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jan Werner 2008-11-20<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kristnaskaj marcipanetoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf_12-2008_html_m764410e-1.jpg\" width=\"177\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">5 dkg da butero,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">25 dkg da pulvora sukero,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">10 dkg da mielo,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">4 ovoj \u2013 \u0109ion miksi en la elektra kirlilo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni aldonu:<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">du kuleretojn da natria hidrogenkarbonato, <\/span><span style=\"font-size: medium;\">du kuleretojn da muelita marcipana spico, <\/span><span style=\"font-size: medium;\">65 dkg da delikata faruno (la\u016d la bezono <\/span><span style=\"font-size: medium;\">eblas iom aldoni, por ke la pasto ne estu glueca).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">La tutan paston ni bone prilaboru. Poste ni disruligos \u011din en la platon, ni eltran\u0109os diversajn formetojn a\u016d figuretojn kaj ni bakos. Tuj poste ni \u015dmiros ilin per kirlita ovo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Glazuro: 1 ovoblanko + 14 dkg da pulvora sukero kune miksi (kirli) kaj ornami Bonan apetiton deziras Mirka Kosnarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p>Represo: \u0108iuj homoj rajtas represi artikolojn de la AEH-gazetoj, kondi\u0109e ke oni indiku la fonton.<\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf_12-2008_html_m2dd27b9a-1.jpg\" width=\"155\" height=\"109\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a0<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf_12-2008_html_2ea4eb5b-1.jpg\" width=\"135\" height=\"114\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"bottom\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf_12-2008_html_m3475075a-1.jpg\" width=\"126\" height=\"114\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"bottom\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\ninterreto: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; Enhavo: Kristnaska pripensado Biologia libraro Studadsesio en Silezio KAEST \u011cangalo portugali\u011dis B. Golden forpasis Ni a\u016ddis Lingva angulo Kristnaskaj marcipanetoj &nbsp; La Kristnaskofestoj denove frapas\u00a0 je niaj pordoj. Ni elkore deziras al\u00a0 \u0109iuj legantoj kaj membroj de\u00a0 AEH-IKEH travivi la festojn kaj la jarfinon en bona harmonio, kontento\u00a0 kaj \u0109efe en bona sano. Samtempe [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6685","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6685","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6685"}],"version-history":[{"count":4,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6685\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6704,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6685\/revisions\/6704"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6685"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6685"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6685"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}