{"id":6586,"date":"2008-09-30T09:34:04","date_gmt":"2008-09-30T07:34:04","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6586"},"modified":"2018-08-12T15:04:41","modified_gmt":"2018-08-12T13:04:41","slug":"informilo-09-2008","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-09-2008\/","title":{"rendered":"Informilo 09 2008"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf-9-08_html_644a7388.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>UK Rotterdamo,<br \/>\nUK en Kubo,<br \/>\nNovaj teknologioj,<br \/>\n<\/b><\/span>Savbiciklo,<br \/>\nKultura festivalo en Germanio,<br \/>\nE-infanoj el \u010c.T.,<br \/>\nVizito el Tanzanio<br \/>\nla geedzoj Gabalda el Francio la kongresejo<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf-9-08_html_m6e7578f9.gif\" width=\"222\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>93-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN ROTERDAMO<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">19-26 julio 2008<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Partoprenis \u011din 1845 esperantistoj el 73 landoj. La kongresa temo estis \u201cLingvoj, trezoro de la homaro\u201d. \u011ci estis pritraktita en pluraj prelegoj. La kongresejo trovi\u011dis en la centro de la urbo. \u0108iuj salonoj estis je la sama nivelo kaj en la granda halo oni povis renkonti\u011di, refre\u015di\u011di kaj interbabili starante \u0109e tabloj a\u016d sidante en komfortaj foteloj flanke. En la halo estis instalitaj diversaj ma<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf-9-08_html_m7470ffee.gif\" width=\"130\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><span style=\"font-size: medium;\">lnov-holandaj ludoj, kiujn multaj elprovis. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Samtempe kun la kongreso, UEA festis sian centjari\u011don. \u011ci devus estis elstara kaj iele memorinda, sed tion oni ne tre spertis. Pluraj partoprenantoj estis seniluziigitaj. \u0108i-kongreso fakte estis tute ordinara, e\u0109 kun pluraj malglata\u0135oj. Sed en \u0109iu kongreso okazas io, kio misfunkcias kaj tamen&#8230; valoras denove partopreni, revidi konatajn viza\u011dojn, konati\u011di kun novaj esperantistoj, babili kaj amuzi\u011di, akiri novajn spertojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiel jam kutime, dum la interkona vespero, okazis Mova-da Foiro. Diversaj movadoj pre-zentis sian asocion. \u011ci \u0109iam allo-gas plejmulton da partoprenantoj. Oni ekscias pri nova\u0135oj en Espe-rantujo. Diman\u0109e matene la pre-zidanto Probal Dasgupta bonveni-gis la kongresanojn. Dum la sole-na ina\u016dguro <\/span><span style=\"font-size: medium;\">festparoladis anka\u016d Louis-Christophe Zaleski-<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Zamenhof, la nepo de L. L. Zamenhof.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la semajno estis eblo viziti la renovigitan Centran Oficejon de UEA, kie estas instalita ekspo-zicio pri la historio de UEA. Anka\u016d en la Centra biblioteko de Roterdamo oni povis rigardi <\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf-9-08_html_m77f849cc.jpg\" width=\"252\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">inte-rese kaj alloge prezentitan ekspo-zicion pri Esperanto. Ekde la unua tago aperadis kongresa kuriero Jubileanto kun fre\u015daj artikoloj rilate la eventon. Estis eldonita E-po\u015dtmarko kaj en la dokumentujo ni trovis kvin malsamajn bildkartojn kun E-surskriboj. La kongresanoj havis eblon konati\u011di kaj viziti la landon dum \u0109iutagaj ekskursoj. Ne malpli interesa estis indikita promenvojo tra la urbo.\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Kompreneble dum la kongreso, kiel \u0109iam, okazas pluraj samtempaj prelegoj kaj malfacilas elekti. Oni ne povas \u0109eesti \u0109ion. Dum la Kleriga Lundo okazis serio da interesaj prelegoj pri diversaj temoj. Grandan sukceson havis tiu de Dua Vivo. Temas pri interreta virtualejo. Pere de rolfiguroj ni povis promeni tra Esperanto-lando kaj rekte komuniki per \u201cskajpo\u201d kun brazila samideano. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ekde la pasintjara kongreso estis enkondukita \u201cPin\u0109ilumado\u201d. Verda pin\u0109ilo surveste estis destinita por komunikemaj komencantoj kaj ru\u011da por spertaj esperantistoj. La celo estas helpi al malpli spertaj en lingvoekzercado. Dum la kongreso okazis internaciaj ekzamenoj, n<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf-9-08_html_m47f58955.jpg\" width=\"252\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">e mankis a\u016dtoraj duonhoroj, a\u016dkciado. La libroservo estis abunde provizita.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Anka\u016d gejunuloj havis sian programon. Samtempe okazis Internacia Infana Kongreseto en urbeto Oostvoorne.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La vesperaj kulturaj programeroj estis kontentigaj. Grandan sukceson atingis nia famulo JoMo. Helmut Kl\u00fcnder donacis pro E-centjari\u011do de sia familio piankoncerton de Frank Muschalle. \u0108i-foje la balo per varia elekto de muziko gvidita de disko\u0135okeo Leo Sakaguchi allogis multajn dancantojn. Anka\u016d japanoj en ritmo de orienta muziko montris sian dancmanieron. Tre varia kaj pla\u0109a estis la Internacia Vespero. Oni admiris plurajn artistojn el niaj vicoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1.27cm; font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ne eblas \u0109ion priskribi en unu pa\u011do&#8230; Tamen malgra\u016d la<\/span><span style=\"font-size: medium;\"> pluva vetero komence (sed post tri tagoj \u011di pliboni\u011dis) ni agrable kongresis kaj \u011duis la etoson. Nederlando konata pro tulipoj, vent-mueliloj, froma\u011doj, lignaj \u015duoj vere impresis nin. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; line-height: 0.49cm; orphans: 0; widows: 0;\"><span style=\"font-size: medium;\">Liba Gabalda Francio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano (Kubo). Tion anoncis la \u011denerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak en la solena fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro de UEA fine de la kongres-semajno. Legu pli en interreta gazeto <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.liberafolio.org<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<h1 class=\"western\" align=\"center\">Novaj teknologioj helpos al handikapuloj<\/h1>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">La invento de artefarita mano akiris en Britio sciencan aprezon, la pedal-rado kaj speciala programo kontra\u016de plilongigos la vivon de paraplegiuloj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><i>Londono. <\/i>La Mac-Robert-premion por tekniko en Britio gajnis lunde la invento de bionika* mano. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf-9-08_html_m53605d2d.jpg\" width=\"227\" height=\"170\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">La mano-protezo I-LIMB de la kompanio Touch Bionics havas kvanton da funkcioj simulantaj la movi\u011don de sana mano, \u011di estas finance atingebla kaj regata de la volo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Kiam ili unuafoje alfiksis al mi la manon, larmoj ruli\u011dis sur miaj vangoj. Post 21 jaroj estis unuafoje, kiam mi ekvidis, ke malfermi\u011das la pugno,\u201c diris al la televido BBC Ray Edwards, unu el la unuaj homoj en Britio, kiu elprovis la artan manon. <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La nova teknologio estis elprovita \u0109e ducent pacientoj inkluzive de usonaj veteranoj el Irako. La artefarita mano havas du fundamentajn kvalitojn, kiuj faras \u011din unika. Dank\u00b4 al miniaturaj motoretoj instalitaj \u0109e la artikoj de \u0109iuj fingroj estas eble fari movon per \u0109iu fingro aparte. La alia unika kapablo estas la turni\u011do de la polekso je 90 gradoj kiel \u0109e sanaj homoj. \u201eTiu \u0109i mano estas la unua protezo, kiu imitas amba\u016d aferojn, kiel la formon, tiel anka\u016d la funkciadon de la homa mano,\u201c klarigis ties avanta\u011dojn Stuart Mead, la plenum-direktoro de Touch Bionics. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La proteza brako Ray-on dume ne tute obeas, sed tio estas rezulto de manko de ekzercado. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La regado praktike dependas nur de la deziro de la handikapulo. La protezo kaj la brako-stumpo estas reciproke interligitaj per du elektrodoj, kiuj transigas la muskolajn impulsojn en komputilon en la protezo. La komputilo havas la taskon interpreti la signalojn kaj regi la funkciadon de la mano. I-LIMB estas delikata kaj sentiva. \u011ci kapablas ekpreni fragilajn, maldikajn kaj e\u0109 tute etajn objektojn, sed \u011di estas kapabla je firma kunpremo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Touch Bionics nun intencas plibonigi la dezajnon kaj plivastigi la produktadon. En plano \u011di havas produktadon de tuta artefarita brako anka\u016d kun la kubuto kaj la \u015dultro. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>SAVBICIKLO<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La invento de sciencistoj el la Norvega Universitato de Scienco kaj Tekniko helpos ilin plilongigi sian vivon. Homoj kun atakita mjelo povas havi problemojn kun la koro kaj la sangocirkulado. La\u016d statistikoj per tio mallongi\u011das ilia vivolongo kompare kun sanaj homoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Ergys 2 estas rotopedo**, al kiu la paciento estas alligita. Al liaj femuroj kaj gluteoj estas konektitaj elektrodoj kaj ili per elektraj impulsoj kuntiras kaj malstre\u0109as liajn muskolojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Per sistema ekzercado intensivi\u011das la sangofluo kaj la pulso, kreskas la forto, la ricevo de oksigeno kaj forti\u011das la funkciado de la koro. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Post ok semajnoj da trejnado \u0109e pacientoj alti\u011dis la ricevo de oksigeno je 25 procentoj kaj la funkciado de la koro pliboni\u011dis je kompletaj 37 procentoj. Tiaj rezultoj \u011dis nun ne estis registritaj. Sed Ergys 2 estas tre multekosta, dum la nombro de paraplegiuloj en la mondo konstante alti\u011das.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">El la \u0109e\u0125a \u0135urnalo Den\u00edk tradukis Ji\u0159\u00ed Patera<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ne-PIV-aj vortoj: bionika *= ne\u016drokibernetika <\/span><span style=\"font-size: small;\">rotopedo** = pedalrado<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1.25cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pri Kultura festivalo en Germanio<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Fine de la pasinta jaro ni partoprenis la 24-an Internacian festivalon, kiu okazis en la germana urbo D\u00fcsseldorf, \u0109efurbo de la federacia lando<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Nordrhein-Westfalen\u201c, naski\u011durbo de la fama verkisto Heinrich Heine. La \u0109eesto estis granda, 167 personoj el 20 landoj alveturis por komuna fino de la jaro (27.12.2007-3.1.2008). La loko de la festivalo estis en tute nova junulargastejo, parte ankora\u016d ne finkonstruita. \u011ci situas en bela kvartalo apud Rejno. Tereta\u011de estis man\u011dejo kaj kunvenejo, en la unua kaj dua eta\u011doj estis dormo\u0109ambroj bonege ekipitaj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">La programo estis tre ri\u0109a: 26 prelegoj kun oftaj videofilmoj, faritaj de altnivelaj geesperantistoj, ekzemple raporta\u0135oj pri la voja\u011do de Moskvo al Jokohamo, pri UK, pri Ipernity, pri Tibeto ktp., posttagmeze okazis pluraj vizitoj de la urbo, televid-turo, na\u011dejo, zooparko ktp., vespere amuzaj programoj, koncertoj, tuttaga ekskurso al Rejnvalo, kie ni vidis la enfluon de la rivero Mozelo en Rejnon, ni anka\u016d vizitis la famkonatan Lorelej-rokon, kie la\u016d la legendo tre bela longhara blondulino sidante sur la roko tiel bele kantis, ke \u015dipestroj malatentis la rokojn kaj la \u015dipoj dronis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Silvestra balo kun abunda man\u011da\u0135o kaj trinkado da\u016dris \u011dis mateno. La tuta restado kun bona etoso tre pla\u0109is al ni, anka\u016d pro tre bona organizado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">geedzoj Ribas el Nov\u00fd Bor<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>E-infanoj el \u0108e\u0125io denove en Pollando<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Vendrede la 13. 6. 2008 tagmeze kunvenis 8 infanoj el grupo de la E-rondeto AMIKECO el \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1, ilia instruistino Zdenka Novotn\u00e1 kaj anka\u016d helpantino Kl\u00e1rka en stacidomo. Ili tre \u011dojis renkonti\u011di kun la pola E-grupeto VERDA ARBETO en Rybnik. La voja\u011do ne estis tre agrabla, la trajno estis tro plena. Sed je la 17-a horo ni jam estis en la pola urbo Rybnik kaj tie atendis nin geamikoj por bonvenigi nin. Kunlaboro inter pola instruistino Teresa Konsek kaj la gvidantino de la \u0109e\u0125a grupeto Zdenka Novotn\u00e1 da\u016dras jam 5 jarojn.Teresa preparis belan<br \/>\nprogramon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf-9-08_html_m7d85a36.jpg\" width=\"276\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>Sabate la 14. 6. 2008 matene ni kun Teresa kaj polaj E-infanoj veturis al la urbo Ustro\u0148 sub la monto \u010cantoryja. \u010cantoryja estas tre konata de esperantistoj..Ni iris al zoo sur deklivo \u0109e arbaro. \u0108e la enirejo eblas a\u0109eti man\u011da\u0135on por bestoj. Ili estas tre malsova\u011daj, voras el infanaj manoj, kuras al la infanoj. Unu cervo estis malkontenta kun plenmaneto de la nutra\u0135o, \u015dtelis de nia knabino tutan saketon kaj forkuris. Je la 11-a horo komenci\u011dis nutrado de rabobirdoj sur granda herbejo. Du birdflegistoj rakontis pri la rabobirdoj kaj sinsekve nutris akcipitron, falkon, vulturon, ne\u011dan strigon, aglon&#8230; Tiuj kaptis \u0135etitajn viandopecojn flugante a\u016d man\u011degis sidante en ganta mano de la flegisto.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">De la herbejo kondukas por la infanoj interesa fabela vojeto. Vi povas premi butonon de unu el 14 \u201cvitro\u015drankoj\u201d. Tuj aperas interne lumo kaj movi\u011das figuroj el diversaj fabeloj. La fabela vojeto fini\u011das \u0109e granda ludejo kun balanciloj, la infanoj ne volis foriri, sed atendis nin tagman\u011do en la restoracio. Post \u011di surprizis \u0109iujn, e\u0109 Teresa-n, sinjorino el voja\u011d-oficejo, kiu veturis kun ni en buso. \u015ci donacis al \u0109iuj senpage voja\u011dbileton per kablotramo supren sur la pinton de \u010cantoryja kaj reen. La infanoj estis entuziasmaj, sed por mi estis terura afero pendi sur labila se\u011deto super altaj arboj. Post ludoj kaj ripozo sur la monto ni trarigardis anka\u016d urbon Ustro\u0148, kie estis folklora festivalo. Ni admiris sileziajn dancojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Diman\u0109e la 15. 6. 2008 restis anta\u016dtagmeze la \u0109e\u0125aj infanoj en polaj familioj kaj vizitis kun ili pre\u011dejon. Posttagmeze ni kun pola grupeto promenis tra Rybnik. Teresa montris al ni la urbon el la tegmento de nova ven-dejdomo. La pluvo ne permesis planitan tendarfajron.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Lundo 16. 6. 2008: Ni iris en la lernejon, kie instruas Teresa. \u015ci montris al ni ilian silezian muzeon, natursciencan klason kun bestoj kaj fi\u015doj, gimnastikejon, kie ni kunvenis kun polaj E-infanoj. Ni a\u016ddis belajn kantojn. Anka\u016d la infanoj el \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 kantis, rakontis kaj ludis fabelon Esperante. Amba\u016d grupoj konkursis en E-scioj. La tempo tro rapide pasis. Posttagmeze ni adia\u016dis kaj forveturis hejmen. Venontjare ni kunvenos kun la polaj geamikoj en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1. Ni nur timas, ke nia programo ne estos tiel interesa. Zdenka Novotn\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Vizito de esperantisto el Tanzanio<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Inf-9-08_html_13d7618.jpg\" width=\"247\" height=\"126\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>La francan urbeton Boissy sous Saint Yon vizitis amiko de nia AEH-membrino el la fora lando Tanzanio. Tia vizito ne estas tiom ofta kaj tiel en la urba salono estis preparita prelego por ceteraj civitanoj. La 16-an de junio partoprenis 25 homoj, kiuj atente a\u016fdis la prelegon de M&#8217;Ramba Simba. Tradukado de s-anino Janik Schumann ebligis al neesperantistoj informi\u011di pri la preleganto, pri geografio kaj historio de Tanzanio. Li diris pri si, ke li a\u011das 47 jarojn kaj havas grandan familion, profesie li estas tajloro. Li eklernis Esperanton en 1983. En 2005 li estis elektita al la posteno de vila\u011d-estro de Salama, kiu kunigas 5 vila\u011dojn kun 14000 lo\u011dantoj. En 2007 li fondis la evoluhelpon Mazingira, kiu celas helpi al la distrikto Bunda (la plej malri\u0109a distrikto en Tanzanio). Nun li estis en E\u016dropo por varbi subtenantojn al iliaj pluraj projektoj. Li rakontis pri realigo de projektoj, kiuj estis faritaj jam en la pasinta jaro kaj nomis pluajn projektojn:<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">1) NOVA MEZLERNEJO: \u0109iujare pli ol 700 infanoj volas iri al la mezlernejo, sed estas loko nur por\u00a0\u00a0160-200 infanoj, tial Mazingira decidis konstrui novan lernejon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">2.) MIKROKREDITOJ: Mazingira starigis la mikrokreditajn sistemojn por virinoj, en kiuj virinoj grupe povas facile prunti negrandajn monsumojn por starigi\u00a0malgrandajn projektojn, kiuj donas enspezon por la familio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">3.) ORFOJ:\u00a0En Bunda estas proksimume 10 000 georfoj, kiuj ne lo\u011das kun siaj\u00a0gepatroj pro diversaj kialoj, tiuj tute ne povus vizitadi la lernejon kaj do\u00a0Mazingira volas subteni ilin. La baptopatro, kiu donas 20 a\u016d 30 e\u016drojn por unu jaro,\u00a0 ricevas dokumenton kun foto, informojn\u00a0pri la\u00a0a\u011do, klaso,\u00a0la familia situacio\u00a0&#8230; Li promesis, ke la baptopatro ricevos anka\u016d dufoje jare informojn pri la lernado (kiel tio okazis pasintjare).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">4.) AKVOPUTOJ:\u00a0Necesas minimume 4-6 km piediradi por akiri akvon, kiu ofte estas malbonkvalita kaj dum la seka sezono la virinoj devas piedmar\u015di pli malproksimen por la akvo kaj kelkfoje ricevas ili nur po 10\u00a0litrojn) tage. Tio ne sufi\u0109as por familiaj bezonoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Li montris fotojn de lo\u011dantoj, kiuj fosis tre profunde, ke ili povu atingi la akvon kaj klarigis, ke eblus per plua mono a\u0109eti fosma\u015dinon, kiu permesos ricevi puran akvon por pluraj vila\u011doj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">S-ano M\u00b4Ramba tiel interesis la partoprenantojn, kiuj respondis jese al la peto pri mono por la venonta jaro. Li ricevis monon por la projektoj kaj kunportis la esperon de pli facila vivo por la lo\u011dantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"left\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">Joelle Huet, 14 rue de Choiseul, FR 91790 Boissy sous Saint Yon<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:huet.joelle%40wanadoo.fr\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0huet.joelle@wanadoo.fr<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\ne-mail: <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\nLa jarabono de Informilo 15 \u20ac. Kodo \u0109e UEA : aehk-z<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; &nbsp; Enhavo: UK Rotterdamo, UK en Kubo, Novaj teknologioj, Savbiciklo, Kultura festivalo en Germanio, E-infanoj el \u010c.T., Vizito el Tanzanio la geedzoj Gabalda el Francio la kongresejo &nbsp; &nbsp; &nbsp; 93-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN ROTERDAMO 19-26 julio 2008 Partoprenis \u011din 1845 esperantistoj el 73 landoj. La kongresa temo estis \u201cLingvoj, trezoro de [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6586","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6586","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6586"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6586\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6726,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6586\/revisions\/6726"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6586"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6586"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6586"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}