{"id":6584,"date":"2008-06-30T09:34:03","date_gmt":"2008-06-30T07:34:03","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6584"},"modified":"2018-08-12T09:28:17","modified_gmt":"2018-08-12T07:28:17","slug":"informilo-06-2008","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-06-2008\/","title":{"rendered":"Informilo 06 2008"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_6_2008_html_40639eda.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Ekskurso al Arras,<br \/>\nE-festo en Togolando,<br \/>\nInterreto malfermas,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Observante de planedoj,<br \/>\nTrajno Zamenhof,<br \/>\n\u0134urnalistoj kongresis,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Hirudoj resanigas,<br \/>\nRenkonti\u011do en Losiny,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">Sekreto de firma aranea\u0135o,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Duoblaj konsonantoj, <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Maja ekskurso en la francan urbon Arras<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Komence de la monato majo mi iom voja\u011dis tra \u201ela dol\u0109a FRANCIO\u201c. \u011custe je la 1-a majo (festotago de laboro), ni trovi\u011dis en la urbo ARRAS, kiu situas en la departamento Artois. Sur la famaj urboplacoj nenio signis, ke francoj tiun tagon estimas \u2013 sed \u2013 kia erara supozo! Balda\u016d ni trovi\u011dis en la urboparto, kiu tuta estis destinita, por ke tie la civitanoj amasi\u011du kaj solenu la\u016d sia gusto. En grandega parko regis grandega muzikbruo (sed agrabla \u2013 jen junularaj grupoj), la stratojn plenigis diversaj standoj kun bongusta\u0135oj, kun vesta\u0135oj kaj precipe kun libroj. Jen \u2013 ververe \u201epopola festado\u201c, kiu agrable efikis al ni turistoj kaj neniel \u011denis nin nelonga pluveto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d forveturo ni enpa\u015dis en la informcentron, por elekti ta\u016dgajn turismajn prospektojn (tion ni faris en \u0109iuj urboj). Tuj en la vestiblo frapis min granda afi\u015do kun la titolo: ESPERANTISTOJ ORGANIZAS LINGVAN FESTIVALON. Mi nekredeble gapis \u2013 sed tuj \u0109irka\u016dis min kelkaj esperantistoj \u2013 simple dirite, ni \u0109irka\u016dbrakumis nin plensentimente kiel familianoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Beda\u016drinde nia a\u016dtobuso jam preska\u016d startis \u2013 sed ankora\u016d ni sukcesis \u201efari propagandon\u201c anta\u016d miaj samturistoj. Videblis, ke nia spontaneco tre efikis al ili \u2013 sed mi estas certa, ke tio estis pli dank\u00b4 al \u0109armeco de la belulino Arlette kaj \u015dia edzo \u2013 la fama kantisto JOMO, ol nur dank\u00b4 al la lingvo. Sed tamen \u2013 mi sentis miron kaj admiron&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">\u0108ar mi ne havis eblon sperti la propag-aferon, mi nun petas niajn novajn amikojn el la urbo Arras, ke ili priskribu sian agadon \u2013 kaj tiamaniere esti\u011du kunlegantoj de nia gazeto INFORMILO. \u011custe sur tiu \u0109i-linio mi skribas la retadreson de nia organiza\u0135o kun la espero, ke \u011di esti\u011du la adreso de niaj pluaj amikecaj kontaktoj:<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">. Nia redakta kolektivo \u011doje akceptos viajn mesa\u011dojn!<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Rekompence unu bona \u201eraporto\u201c anka\u016d el nia flanko: je la 13-a majo ni solene donacis kaj transdonis \u201ela memor\u015dtonon\u201c por intencata konstruo de nova NACIA BIBLIOTEKO en Prago. La \u015dtono estas bele gravurita (meritas pri tio la skulptisto Zden\u011bk Myslivec) kaj akompanata per la Donac-dokumento, en la lingvoj \u0109e\u0125a kaj esperanta \u2013 (tion niaj legantoj jam anticipe vidis en la pasinta Informilo). Nian kolektivon akceptis la vicdirektoro de \u0109i institucio, dankis nin pro nia nobla strebado kaj la \u015dtonon lokigis en vitrinon, kie trovi\u011das jam aliaj memora\u0135oj. La afero estis anka\u016d \u0135urnalisme dokumentita: la institucio mem invitis \u0135urnalistojn el la oficialaj televid-agenturoj (TV Nova) \u2013 kaj ni havis la \u0135urnaliston esperantistan. S-ano Franti\u0161ek Zelinka promesis krei filmeton kaj \u011din prezenti okaze de la septembra konferenco de la \u0108e\u0125a E-Asocio en la urbo P\u0159erov.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperante, ke miaj informoj \u011dojigos \u0109iujn \u201einternaciajn\u201c gelegantojn de nia INFORMILO, mi skribis ilin por la junia eldono.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Margit Turkov\u00e1, 16.5.08 <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:margit.turkova@quick.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>margit.turkova@quick.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto-festo de la 1-a de majo en Togolando<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mia korespond-amiko el afrika Togolando Koffi Doumegnon sendis al mi la raporton pri ilia E-festo de la 1-a de majo, kunorganizita de du E-asocioj ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando kaj FEIM (Fonduso Esperantista de Interhelpado kaj Mikrokredito). La renkonti\u011don partoprenis anka\u016d multaj civitanoj, kiuj nenion sciis pri Esperanto. Jen fragmento de la letero:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal;\" align=\"justify\">\u201e<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_6_2008_html_540cc41f.jpg\" width=\"176\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La temo de la debato estis: Solidareco kaj interhelpado. Unue la gvidanto de la debato prezentis la temon, donis multajn klarigojn anta\u016d aliaj kontribua\u0135oj. Resumo estis: solidareco ne signifas malrespekton de la regularo. Ni devas esti solidarecaj unu al la aliaj en vereco, justeco kaj honesteco. Se tion ni sincere aplikas, la interhelpado ne suferos kaj plifortigos nian landan asocion UTE (Unui\u011do Togolanda Esperantista). Estas rekomendite, ke \u0109iuj E-organiza\u0135oj de UTE sincere kunlaboru por subteni en \u0109iuj kampoj la landan asocion kaj ofte pensu pri tiaj renkonti\u011doj inter togolandaj E-organiza\u0135oj. Al tiu \u0109i temo anka\u016d kontribuis kvar gastinoj el Nederlando, kiuj beda\u016drinde ne parolas Esperanton kaj multaj kontribuoj venis de la membroj de ASELT kaj FEIM. <\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La debato da\u016drigis anka\u016d \u0109e la tagman\u011do. Poste okazis kelkaj individuaj fotoj, grupaj fotoj kaj promenado sur la pla\u011do de la marbordo, kie miloj da laboristoj celebris la feston. La disi\u011do okazis post la marborda promenado. La festo de la 1-a<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">de majo 2008 fari\u011dis historio por ASELT kaj FEIM.\u201c Ludmila Srbov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Interreto malfermas novajn eblojn<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Handikapita junulo rakontas pri sia \u011disnuna vivo:<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_6_2008_html_332b6010.jpg\" width=\"119\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>Mi nomi\u011das Pavel Hejhal kaj mi estas 24-jara\u011da. Samtempe mi estas pentaplegikulo. De tetraplegikuloj, kiuj havas paralizitajn manojn kaj krurojn, mi diferenci\u011das per tio, ke ankora\u016d paralizi\u011dis mia diafragmo kaj mi estas alligita al pulma ventilatoro.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">De mia infana\u011do mi \u015datis lingvojn kaj post la fini\u011do de baza lernejo mi sopiris ali\u011di al mebla industria mezlernejo kaj post la maturekzameno en altlernejon de lignista industrio. Mi planis, tamen la sorto aliel faris. \u0108e la trafik-akcidento decembre 2002 mi vundigis mian kolspinon kaj mjelon. Pro tio mi esti\u011dis pentaplegikulo kaj mian estontecon mi pesimisme vidis \u2013 sen\u0109ese vivi en malsanulejoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tamen sinjoro direktoro dum la vizito informis min, ke mi povos la lernejon fini tuj, kiam permesos tion mia sanstato. Poste venis propono, ke mi provu desegni per la bu\u015do. Mi ne opiniis tion reala, tamen post la certa tempo mi tion ellernis. Anka\u016d \u0109e plua propono \u2013 provi estri komputilon per la bu\u015do, kiun mi konsideris neebla, post ia tempo mi sukcesis. Ligo de mia komputilo al interreto estis jam plua pa\u015deto al la vojo reen en la aktivan vivon. Mi komencis utiligi komunik-rimedojn, kiel retadresojn, ICQ, Skype (interretan telefonon) kaj post longa tempo mi denove povis komuniki kun \u0109irka\u016da mondo, kiu estis for de mia malsanuleja \u0109ambro. Post preska\u016d tri jaroj mi revenis hejmen kaj mi povis per interreto respondadi koresponda\u0135ojn, ser\u0109i interesajn informojn, regi bankokontojn kaj a\u0109etadi. Mi opiniis, ke mi atingis maksimon. Sed sinjoro direktoro diris, ke venis tempo, ke m<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_6_2008_html_360d6cb1.jpg\" width=\"86\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>i povu fini la lernejon kaj mi kun li kaj kun pluaj instruistoj interkonsentis individualajn planojn por la studado. \u0134us interreto estis mia \u0109efa komunika rimedo kaj mi ricevadis studajn bazajn testojn. Tiel mi povis fini la kvaran klason de industria lernejo kaj prepari min al abiturienta ekzameno. Mi bone sukcesis kaj mi nun serioze planas pere de interreto studi altlernejon spite de mia granda handikapo. Eble mi foje povos labori kiel projektanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>El abilimpia bulteno tradukis J. R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Observante de planedoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tycho de Brahe (1546 \u2013 1601) estis danlanda astronomo kaj la plej preciza observanto de pozicio de planedoj kaj de steloj el la tempo, \u011dis kiam estis la teleskopo venigita en la astronomion. Anta\u016d sia morto li vizitis Pragon kaj sinjoron VOK el Ro\u017emberk. Onidire Brahe anta\u016d sia morto transdonis rezultojn de siaj observadoj kaj mezuradoj al Jan Kepler (1571 \u2013 1630), kiu post lia morto fari\u011dis kortega astronomo kaj astrologo. Kepler deduktis siajn famekonatajn le\u011dojn pri movoj de la planedoj dank\u2018 al fidindaj sciigoj de Brahe, kiuj precizi\u011dadis ankora\u016d dekojn da jaroj poste, post la teleskopo kaj okulvitra fadena kruco, kiu ebligadis precizan lokigon de la stelo en centron de la vidkampo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum sia vivo Brahe estis malfidema kaj malalirebla koncerne la kritikon. Siajn rezulta\u0135ojn li zorgeme tenis sekrete. Male Kepler neniam entreprenadis proprajn astrologiajn observadojn, sed estis eminenta matematikisto kaj fizikisto. Li estis tiomgrade miopa, ke kelkaj historiistoj supozis, ke en sia matura\u011do Kepler la stelojn neniam ekvidis. El Spirit tradukis J. C\u00edchov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Trajno Zamenhof<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Danke al la afabla helpo de la Direkcio de la Regiona Trajna Kompanio en Bjalistoko, la\u016d la propono de la urbestro de Bjalistoko, kun la financa subteno de la Mar\u015dalo de la Podlahia Vojevodio en la somera horaro ekestis la TRAJNOZAMENHOF. La 1-an de junio 2008 \u011di startis la unuan fojon longan vojon de Bjalistoko al Bielsko-Bia\u0142a. Sur la kajo, apud la trajno, je la 06.05 h. okazis solena &#8220;bapto&#8221; kaj poste la adia\u016do de la trajno kun Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvoja\u011dis &#8220;al akvoj&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Survoje, \u0109e la Centra stacidomo de Varsovio kaj en Katovice salutis la familion Zamenhof esperantistoj atendantaj sur kajoj. Surloke, en Bielsko-Bia\u0142a, ges-roj Zamenhof renkonti\u011dis kun la honora komitato, kiu sub la gvido de e\u016drodeputino Margerita Handzlik atendis ilian alvenon. Posttagmeze \u0109iuj partoprenis la feston okaze de Internacia tago de infanoj, reklamis Esperanton kaj la naski\u011durbon de Ludoviko Zamenhof. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pri la vesta\u0135o el la epoko por la familio Zamenhof zorgis la Dram-teatro en Bjalistoko. En la trajno estis disdonitaj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko. Per la trajna mikrofono Ludoviko rakontis al voja\u011dantoj pri la ideo kaj la lingvo universala. La evento okazis sub la media protekto de la TV Bjalistoko kaj la televidkanalo TVN.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">\u0108iuj, kiuj deziras kunorganizi la festan voja\u011don de la trajno, estas bonvenaj. Kontaktu nin \u0109e: &#8220;<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/email.seznam.cz\/newMessageScreen?sessionId=&amp;to=mailto:esperanto.bialystok@interia.pl\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>esperanto.bialystok@interia.pl<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">&#8220;<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/email.seznam.cz\/newMessageScreen?sessionId=&amp;to=mailto:ret-info@blahus.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0ret-info@blahus.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n&#8220;Levi\u011danta Bjalistoko&#8221; \u2014 jen la slogano, per kiu dum 4 venontaj jaroj estos promociota la \u0109efa urbo de Podlahio. La\u016d la mendo de la urbestro Tadeo Truskolaski la firmao Grupo Eskadra, kiu okupi\u011das pri la promocio de la urboj, prilaboris la strategion de la promocio de Bjalistoko. &#8220;Temas \u0109efe pri tio, ke ni deziras montri Bjalistokon kiel la urbon vivantan, dinamikan, modernan kaj substrekantan sian ekziston, kulturon kaj tradicion&#8221;, \u2014 diris la vicurbestro pri kulturo Tadeo Arlukovic. La strategio bazi\u011das sur la multkultureco de Bjalistoko. Grupo Eskadra vidas ege grandajn eblojn de la promocio pere de Esperanto. Aldona argumento estas la fakto, ke en la jaro 2009, \u011duste en la naski\u011durbo de Ludoviko Zamenhof, estos organizota la 94-a Universala kongreso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">la\u016d Leopold Patek en [IFEF-listo] Eli Karczewska Bjalistoko, Pollando<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La \u0135urnalistoj kongresis<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La lasta kunsido de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-\u0134urnalistoj vendrede la 30-an de majo okazis en la Konstitucia salono de la litovia parlamento. La kunsidon \u0109eestis kaj malfermis anka\u016d Dainius Radzevi\u010dius, prezidanto de Litova \u0134urnalista Asocio. La kunsido taskigis la estraron de Tutmonda Esperantista \u0134urnalista Asocio (TE\u0134A) fari la unuajn pa\u015dojn direkte al jura registri\u011do de TE\u0134A en Litovio. La kongreso de esperantistaj \u0135urnalistoj (180 partoprenantoj el 37 landoj) okazis en nekutime favoraj cirkonstancoj, kun forta financa subteno de la litovia \u015dtato kaj aliaj neesperantistaj fontoj. Imponaj ejoj estis disponigitaj al la kongreso senpage, lo\u011dado en hotelo estis senpaga por la kongresanoj kaj anka\u016d man\u011dojn la kongresanoj ne bezonis pagi. El Libera folio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108e la retejo de la litova E-asocio estas troveblaj multaj rilataj dokumentoj: la dua bulteno, la detala programo, la kompleta kaj kompleksa kongresa libro, protokolo de TE\u0134A-kunveno, kvar numeroj de la loka taga bulteno &#8220;La fera lupo&#8221; &#8211; do oni povis\/-as e\u0109 kun ne-\u0109eesto sekvi la evoluon de la kongreso. Adreso por la el\u015duteblaj kongresaj dokumentoj kaj bulteno: <\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.lt\/board\/zboard.php?id=jk\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.esperanto.lt\/board\/zboard.php?id=jk<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Pli detalan, interesan raporton pri la kongreso vi povas trovi kaj legi \u0109e: <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2008\/jhurnalistkongreso\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.liberafolio.org\/2008\/jhurnalistkongreso\/<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">el Ret-info<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La hirudoj resanigas<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tiuj \u0109i malpla\u0109aj animaloj \u2013 hirudoj estis jam utiligataj 200 jarojn anta\u016d nia jar-epoko kaj nuntempe utiligas ilin tri hospitaloj en Hindujo D\u0135ammu kaj Ka\u015dmir. Pacientoj el la tuta Hindujo veturadas tien kaj la kuracistoj estas kontentaj pri rezultoj de la kurac-metodo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">P<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_6_2008_html_m7a84fa20.png\" width=\"175\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>er la hirudoj estas kuracata granda vico da malsanoj, inkluzive de artritido, kronikaj kapdoloroj, inflamoj de kava\u0135oj kaj ha\u016dtmalsanoj. La kuracisto Nas\u00edr Ahmed Hakim diras, ke moderna medicino eluzas tion, \u0109ar salivoj de hirudoj enhavas bioaktivan substancon, kiu defendas sango-koagula\u011don, sed anka\u016d helpas kiel analgetiko kaj anestetiko.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Do, la hirudoj estas miraklaj kuracistoj \u2013 iliaj salivoj venas per su\u0109-sango en la korpon de pacientoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sed inter ceteraj kuracistoj ne regas \u011dojo. Kelkaj proklamas, ke dume ne estas tro da informoj pri bonaj efikoj kaj ke unue necesas fari sciencajn analizojn. Hindujo ne estas sola loko, kie oni uzadas hirudojn por la kuracado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d kelkaj jaroj agnoskis la federala registaro de USA sango-su\u0109adon per la hirudoj kiel medicinan proceduron \u0109e la kuracado de difektoj de sango-cirkulado kaj \u0109e transplantado de ha\u016dtaj partoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d nelonge oni skribis en iu \u0135urnalo, ke la artistino Demi Moore el Hollywood utiligis la hirudojn por plibeligo de sia viza\u011do. Anka\u016d la pacientoj de Ka\u015dmir la\u016ddas la efikojn de hirudoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Unu virino el malgranda malsanulejo en \u015crinagaro uzis kvar hirudojn por su\u0109sango de sia kruro, \u0109ar deko da kuracistoj el la tuta Hindujo ne kapablis helpi \u015din.Tri jarojn \u015di vane kuracis la artik-dolorojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiel longe la hirudoj su\u0109as la sangon? Post 30 minutoj ili mem forlasas la ha\u016dton.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La malsanulejoj kalkulas por \u0109iu hirudo 50 rupiojn (proksimume 20 K\u010d) krom pago por la kuracista konsulto.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Por la 70jara\u011da viro Abdul Ahad estas la hirudoj la lasta espero, kiel forigi konstantan malvarmumi\u011don kaj fortajn kapdolorojn, kiuj lin turmentas jam kelkajn jarojn. La kuracista scienco ne sukcesis helpi lin.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">El tag\u0135urnalo Den\u00edk esperantigis J. R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La tradicia renkonti\u011do en urbeto Velk\u00e9 Losiny<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post fridaj majaj tagoj sabate la 24-an de majo aperis la suneto kaj tion tuj utiligis 23 esperantistoj kaj favorantoj de la internacia lingvo, por partopreni la tradician renkonti\u011don de \u0160umperk-E-klubo denove en kuracloko Velk\u00e9 Losiny. Ni promenis tra la kastela parko, tamen por banado en termala banejo ne estis intereso.Ni gustumis ne tro odoran, sed ege sanigan mineralan akvon kaj agrable ni amuzi\u011dis \u0109e la promenado apud rivereto Losinka. Kelkaj vizitis fabrikon por manpapero, aliaj trarigardis la kastelon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">E<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_6_2008_html_2a9d9a7f.jpg\" width=\"148\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>n la kastela parko ni admiris ri\u0109e ekflorantajn rododendronojn kaj azaelojn kaj nutris karpetojn en la fi\u015dlago. Poste ni venis al Esperanto-arbo, kiun plantis la anoj de \u0160umperka klubo en la jaro 1967 kaj ni pendigis sur \u011din novan tabuleton. La arbo estas el Kanado. \u011ci nomi\u011das Tsuga Canadesis, \u0109e\u0125e Jedlovec kanadsk\u00fd.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post la tagman\u011do en la restoracio Losinka ni a\u016dskultis informojn de ceteraj E.-kluboj, anka\u016d raporta\u0135on de IFEF-kongreso el Pozna\u0148. La gvidanto Kvido Jan\u00edk montris al ni binditan kolekton de E-gazetoj de UEA el la jaroj 1931-33, kiu estos konservita en Esperanto-muzeo. La renkonti\u011do estis finita per tradicia tombolo. Anta\u016dvespere ni adia\u016dis kaj jam \u011dojas je venonta renkonti\u011do. Lenka Angelov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La sekreto de firma aranea\u0135o malkovrita.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La esploristoj de la tuta mondo strebas inventi jam dekojn da jaroj superfirman fibron, kiu signifus veran miraklon en medicino.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Germanaj sciencistoj konstruis aparaton, kiu similas manieron de araneoj en produktado de iliaj superfirmaj fadenoj. Kuracistoj atendas jam multajn jarojn je maldika fibro, kiu estus kvinoble pli firma ol \u015dtalo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">A<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_6_2008_html_3ac3635e.png\" width=\"150\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>rtefarite pretigita aranea\u0135o trovus aplikadon en multaj medicinaj fakoj. \u011ci helpus \u0109e renovigo de difektitaj nervaj kunligoj kaj \u011denerale \u0109e kirurgiaj operacioj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La sciencistoj el Teknika universitato en germana urbo Munkeno informas, ke ili jam trovis principon, kiamaniere la araneoj produktas la superfirman fadenon. La fadeno konsistas el proteinoj solveblaj en la akvo. La araneoj filtras la fluida\u0135on en sia korpo trans mikroskopaj truetoj. Simile anka\u016d laboras novaj aparatoj, konstruitaj en la universitato de Munkeno. Artefaritaj<\/span><span style=\"color: #ff0000;\"><u><br \/>\n<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">proteinoj trapenetras tra tri kanaloj. Tra la unua fluas proteinoj kaj tra pluaj du fluas sala solva\u0135o. La salo \u0109e kunmiksado devigas proteinojn proksimi\u011di plej proksime \u2013 priskribas laboron de la aparato \u011dia kuna\u016dtoro Sebastian Rammensee. Tamen la fibroj elvenantaj el la aparatoj ne havas tian kvaliton kaj firmecon, kiel la natura aranea produkto.La germanaj esploristoj kredas, ke temas pri provizora manko, \u0109ar ili jam pli bone komprenas la procesojn, kiuj influas kvaliton de la fibro. Ili nepre bezonas trovi \u011dustan proporcion de proteinoj kaj salo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El tag\u0135urnalo DEN\u00cdK esperantigis Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pri duoblaj konsonantoj kaj aliaj lingvaj problemoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La Informilo en la aprilo 2008 enhavis interesan artikoleton de s-ano Jan Werner. Li defendis uzon de la duoblaj konsonantoj anka\u016d en Esperanto, kiel kutimas en (ver\u015dajne) la plej multaj lingvoj. Mia patrina lingvo estas la finna. En la lingvo oni uzas multe da duoblaj konsonantoj kaj anka\u016d duoblajn vokalojn. La diferenco de la duobla kaj unuobla fonemoj estas grava, \u0109ar la longeco donas al vortoj tute alian signifon. Kelkaj ekzemploj: \u201etuli\u201c = fajro, \u201etuuli\u201c = vento, \u201euuni\u201c = forno, bakujo, \u201euni\u201c = dormo, son\u011do. Tial la duoblaj fonemoj estas klare pli longaj kaj la unuoblaj fonemoj pli mallongaj ol \u2013 ekzemple \u2013 en germanaj lingvoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi samopinias kun s-ano Werner, ke en Esperanto la duoblaj konsonantoj kaj vokaloj ne povas esti malpermesitaj. Sed tiam \u0109iu esperantisto devus tre zorgeme diferencigi en prononcado la fonemojn por eviti miskomprenojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Problemo pri propraj nomoj estos ver\u015dajne \u201eeterna\u201c, \u0109ar mi ne vidas futuron, kie \u0109iuj nacilingvaj nomoj estus malaperintaj! La\u016d mia opinio (kaj la\u016d rekomendo de Jan Werner) la nomojn oni skribu originforme, se tiuj devenas de la lingvo uzanta la latinan alfabetaron. Sed estas \u011dentile montri proksimuman E-prononcadon (James Watt = \u011dejmz \u0171ot). Certe prononcadon de multaj finnaj nomoj praktike maleblas esprimi, \u0109ar nia lingvo havas tiajn \u201estrangajn\u201c fonemojn kiel y, \u00e4, \u00f6 &#8230; Mi kredas, ke anka\u016d la slavaj nomoj estas kompare facile esperantigeblaj sen grava kripligo. Sed kion fari kun arabaj, \u0109inaj, japanaj ktp. ktp. nomoj? Tute simple: mi ne scias! Ekzistas Internacia Fonetika Skribado, kiu principe ta\u016dgus. Beda\u016drinde skribiloj, komputiloj kaj aliaj teknikaj \u201emirakloj\u201c ankora\u016d ne sufi\u0109e konas IFSn kaj la invado de la angla lingvo bremsados tiun \u0109i bonan (kvankam perfektan) solvon. Do ni devas nur pacience atendi kaj samtempe propagandi por la racieco! <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Antero Harju, Finnlando<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; font-variant: normal; font-style: normal; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> \u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><b> <\/b><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, <\/span><span style=\"font-size: small;\">530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">SKYPE : jary_esperanto<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">e-mail: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">interreto: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b>www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ro\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La jarabono de Informilo 15 \u20ac.<\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Enhavo: Ekskurso al Arras, E-festo en Togolando, Interreto malfermas, Observante de planedoj, Trajno Zamenhof, \u0134urnalistoj kongresis, Hirudoj resanigas, Renkonti\u011do en Losiny, Sekreto de firma aranea\u0135o, Duoblaj konsonantoj, &nbsp; Maja ekskurso en la francan urbon Arras Komence de la monato majo mi iom voja\u011dis tra \u201ela dol\u0109a FRANCIO\u201c. \u011custe je la 1-a majo (festotago de laboro), [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6584","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6584","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6584"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6584\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6724,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6584\/revisions\/6724"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6584"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6584"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6584"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}