{"id":6565,"date":"2008-02-28T11:24:18","date_gmt":"2008-02-28T09:24:18","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6565"},"modified":"2018-08-06T11:23:29","modified_gmt":"2018-08-06T09:23:29","slug":"informilo-2-2008","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2-2008\/","title":{"rendered":"Informilo 02 2008"},"content":{"rendered":"<h1 class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Unor_2008_html_m3a29f5aa.png\" width=\"483\" height=\"165\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/h1>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1><strong>Enhavo:<\/strong><\/h1>\n<p>E-sur la pa\u011doj<br \/>\nArtefarita<br \/>\nhoma vo\u0109o, Ekspozicio en E-parlamento,<br \/>\n<span style=\"font-size: medium;\">Studentoj<br \/>\nen Strasburgo,<br \/>\nEsperanto kaj teatro,<br \/>\nPluaj renkonti\u011doj,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: medium;\">La fino de la jaro,<br \/>\nGastronomia vortareto,<br \/>\nLingva anguleto<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto sur la pa\u011doj de la Konsilio de E\u016dropo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Ni informas, ke danke al nia traduko de la Komuna E\u016dropa Referenckadro la 20-an de decembro 2007 nia versio listi\u011dis oficiale en la pa\u011daro de la Konsilio de E\u016dropo. La\u016d la plej fre\u015daj informoj la esperanta traduko estas la 32-a versio (post la albana, angla, araba, armena, bulgara, \u0109eha, \u0109ina, finna, franca, friula, galega, germana, greka, hispana, hungara, itala, japana, kataluna, kartvela, korea, kroata, molda-va, norvega, nederlanda, pola, portugala, rusa, serba, slovaka, ukraina kaj vaska). Vidu la koncernan pa\u011don \u0109e:<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.coe.int\/T\/DG4\/Portfolio\/?L=E&amp;M=\/documents_intro\/common_framework.html\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.coe.int\/T\/DG4\/Portfolio\/?L=E&amp;M=\/documents_intro\/common_framework.html<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nLa du popularaj tabeloj de la dokumento nun el\u015duteblas anka\u016d en Esperanto \u0109e la pa\u011daro de la Konsilio de E\u016dropo:<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.coe.int\/T\/DG4\/Portfolio\/?L=E&amp;M=\/main_pages\/levels.html\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0http:\/\/www.coe.int\/T\/DG4\/Portfolio\/?L=E&amp;M=\/main_pages\/levels.html<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nNi volonte legas vian opinion en gastlibro \u0109e edukado.net . <\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Rimarko:<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>1) la dokumento nun estas tradukata al la dana, estona, rumana kaj slovena lingvoj.<br \/>\n2) Por pliaj informoj konsultu nian Referenckadran pa\u011don:<br \/>\n<a href=\"http:\/\/www.edukado.net\/pagina\/REFERENCKADRO\/18364\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.edukado.net\/pagina\/REFERENCKADRO\/18364\/<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nKatalin Kovats <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.edukado.net\/anoncoj\/19986\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.edukado.net\/anoncoj\/19986\u00a0<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><u>http:\/\/www.eventoj.hu<\/u><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La\u016d spuroj de artefarita homa vo\u0109o<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Unor_2008_html_m48761163.jpg\" width=\"192\" height=\"160\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"8\" \/><\/span><\/p>\n<p>En televido, je kanalo \u010cT 24, la 13an de januaro \u0109.j., kaptis min la programo el ciklo &#8220;Planedo Scienco&#8221; nomita &#8220;La\u016d spuroj de artefarita homa vo\u0109o&#8221;.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Eartefarita parolanto <\/span><span style=\"font-size: small;\">la Okcidentbohemia universitato Pilzeno, k<\/span><span style=\"font-size: small;\">atedro de kibernetiko, oni okupi\u011das,sub gvido de prof. Jozefo Psutka, je problemaro de rilatoj inter parola kaj skriba formo de la lingvo, nome pri a\u016dtomata perkomputila transportado de homa parolo al skriba formo, kaj male \u2013 per legado de skriba teksto pere de artefarita komputile kreita homa vo\u0109o. Nuntempa komputika tekniko tion ne nur ebligas, sed \u011di sukcesas samtempe krei artefaritan movi\u011dantan bildon de parolanta viro a\u016d virino kaj certigi, ke ties vo\u0109o per intonacio, melodio kaj ritmo de parolo korespondu kun priparolata temo kaj supozata psika stato de la parolanto. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Eblecoj por apliko de tiuj \u0109i teknologioj estas grandegaj. Ekzemple en televido oni povas simultane ka\u015de subtekstigi parolojn por a\u016dde handikapitaj homoj, \u0109e \u0109iuj programeroj, anstata\u016digi protokolistinojn \u0109e ju\u011daj procesoj kaj \u0109e diversaj kunsidoj kaj konferencoj. Por vide handikapitaj homoj, sed anka\u016d por sanaj mallegemuloj, oni povas en parolan formon transigi \u0135urnalojn, gazetojn kaj tutajn librojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Temas ne nur pri komputika tekniko kaj programkoncerna solvo, sed anka\u016d pri lingva flanko de la problemaro. Por ke komputilo povu la tradukadon praktiki, \u011di devas en sia storo havi grandegajn elektronikajn vortarojn, kiuj bildigos rilaton inter skribo kaj sono. Tiujn vortarojn oni devos \u0109iam aktualigi, \u0109ar sen\u0109ese ekestadas novaj vortoj por novaj nocioj, signifo de multaj vortoj dumtempe \u015dan\u011di\u011das kaj anka\u016d maniero de ilia uzo en kongruo de frazoj ne estas eterna.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Teknologio de la transigo de parolado en skriban formon ebligos anka\u016d solvi problemon \u0109e ser\u0109ado de tekstoj (pritraktataj certan temon) en arkivoj de parolaj dokumentoj. Dum en skribaj elektronikaj tekstoj la ser\u0109ado estas facila kaj rapida helpe de \u015dlosilvortoj, en storitaj parolaj dokumentoj tio ne eblas. Post la transporto de parola teksto en la skriban oni simple utiligos la konatan manieron de ser\u0109ado helpe de la klavkombino Ctrl-F. La esploristoj kompreneble ankora\u016d solvas multajn problemojn, sed jam por printempo de tiu \u0109i jaro ili preparas eksperimentan a\u016dtomatan subtekstadon de televida prezentado el sesio de la \u0109e\u0125a parlamento, per tiu \u0109i teknologio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Por mi mem estas la pritraktata problemaro interesa anka\u016d el tiu vidpunkto, ke, kiel plejparto de la legantoj de Informilo scias, mi kompilas elektronikan &#8220;Grandan Vortaron Esperantan-\u0108e\u0125an (kaj samtempe \u0108e\u0125an-Esperantan)&#8221;, kiu jam nuntempe per sia amplekso de 200.000 vortoj povas egali al &#8211; en la raporta\u0135o menciita \u2013- &#8220;grandegaj&#8221; vortaroj por tradukoj inter parolado kaj skribado. Per interligo de lingva vortaro kun la menciita teknologio, lige kun reguleco kaj unusignifeco de Esperanto, oni povas certigi rektan prezentadon de \u0109e\u0125a parolado en skriban kaj e\u0109 parolan Esperanton kaj male. Tio povus malfermi vojon al senpera a\u016dtomata interpretado inter diversaj naciaj lingvoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La raporta\u0135on vi povas vidi en Interreto je adreso: <\/span><a href=\"http:\/\/www.ct24.cz\/vysilani\/?id=165541&amp;datum=2008-01-13&amp;porad\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.ct24.cz\/vysilani\/?id=165541&amp;datum=2008-01-13&amp;porad<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">=<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jozefo Hron<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ekspozicio pri Esperanto en la E\u016dropa parlamento<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Danke al slovena parlamentanino en la E\u016dropa parlamento, sinjorino Ljudmila NOVAK, malfermi\u011dos en la ejoj de la E\u016dropa parlamento en Bruselo ekspozicio pri Esperanto. \u015ci nome interkonsentis jam anta\u016de organizi ekspozicion pri slovenoj, kiel minoritato en A\u016dstrio, Italio kaj Hungario, kaj pri aliaj popolminoritatoj en Slovenio, kaj decidi\u011dis parton de la ekspozicia spaco dedi\u0109i al Esperanto. La ekspozicio estos malfermita la 30-an de januaro 2008 kaj la koncernan esperantan parton de\u0135oros kaj klarigados Maja Ti\u0161ljar, kiu estas enpostenigito de EEU.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ljudmila Novak Zlatko Ti\u0161ljar, tradukis J.Drahotov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Studentoj en Strasburgo havos eblon studi Esperanton<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la universitatoj de Strasburgo (Francio), samkiel en multaj e\u016dropaj universitatoj, regas la angla kiel eksterlanda lernolingvo, kun ioma \u0109eesto de la germana (pro proksimeco de la germana landlimo).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Por ebligi al la strasburgaj studentoj plurlingvi\u011di, tri urbaj universitatoj anta\u016d kelkaj jaroj kreis la lingvocentron SPIRAL, kie la universitatanoj povas memstare kaj gvidate de instruistoj lerni dudekon da lingvoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post klopodo dum pasintaj kvar jaroj la lokaj esperantistoj finfine sukcesis enkondukigi lernadon de Esperanto en tiu \u0109i lingvocentro. Al enkonduko eble helpis, ke \u0109i-jare la lingvocentro malfermi\u011das por lernado de ne amase parolataj lingvoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La unuaj studentoj povos lerni Esperanton ekde la 1-a de oktobro, kiam la lingvocentro malfermi\u011dos post ferioj. Enkadre de la memlernado en SPIRAL oni ne akiras notojn, tial la studentaro, vizitanta la lingvocentron, estas memvole lingvolernema kaj laboras ne nur por poentoj. La nura maniero por taksi sian nivelon estas utiligi la Komunan E\u016dropan Referenckadron kaj valorigi siajn konojn kompletigante la lingvan dokumentujon. <\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Unor_2008_html_m20c38f95.jpg\" width=\"384\" height=\"347\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tio montras, kiel gravas la ellaborado de oficialaj taksorimedoj por Esperanto, kion nun faras ILEI kunlabore kun UEA kaj la Konsilio de E\u016dropo. Pri tiu \u0109i nova\u0135o Informilo ankora\u016d informos vin. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Venontjare la tri universitatoj de Strasburgo kunfandi\u011dos en unu, kiu nomi\u011dos &#8220;E\u016dropa Universitato de Strasburgo&#8221;. Kiel bele scii, ke eblos lerni Esperanton en la &#8220;e\u016dropa&#8221; universitato!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La\u016d la informoj de Fabien Tschudy, asociano de Esperanto-Strasburg.\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">Informis Jindra Drahotov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><span style=\"font-style: normal;\">Esperanto kaj teatro<\/span><\/span><\/span><\/strong><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Mi anoncas al niaj gelegantoj, ke &#8220;dank\u00b4 al Esperanto&#8221; okazos prezento de l\u00b4 teatro-monologo <\/span><\/span><\/span><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">&#8220;La skandalo pro Jozefo&#8221;.<\/span><\/span><\/span><\/strong><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La sprita teksto de l\u00b4verkisto kaj esperantisto <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\">\u00a0<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Valdemar Vina\u0159 estis kelkfoje prezentita pere de Eva Seemannov\u00e1 anta\u016d esperantista a\u016dskultantaro (sub la titolo&#8221; Konfeso de l\u00b4 Potifar-edzino&#8221;). La \u0109e\u0125a versio (en traduko de Renata Mauserov\u00e1), kiun en la jaro 2001 eldonis KAVA-PECH, ebligas prezenti \u011din sur podioj por la \u0109e\u0125a publikaro. La aktorino <\/span><\/span><\/span><strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Stanislava Ho\u0161kov\u00e1<\/span><\/span><\/span><\/strong><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, kiu transprenis kelkajn dram-tekstojn post Eva S., okazigos tion en Prago, la 25-an de februaro. \u015ci mem deziras konati\u011di kun esperantistoj kaj tial \u015di invitas nin alveni: je la supre menciita dato, je la 14,30 horo, en la KD VLTAVSK\u00c1, Prago. (Rim. \u2013 la &#8220;blanka&#8221; konstrua\u0135o atingebla per la metro-linio C, stacio Vltavsk\u00e1).<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Margit Turkov\u00e1 \u2013 peranto<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kion ni legis pri pluaj renkonti\u011doj kaj kongresoj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\">\u2013 \u00a0<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">60-a IFEF-kongreso\u00a0okazos dum la 17.-24.majo 2008 en Pollando, en la urbo Pozna\u0144 &#8211; <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.pefa.pl\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.PEFA.PL<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a> <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">;<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.poznan.pl\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0www.Poznan.PL<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">,<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.pl\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0www.esperanto.PL<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\">\u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">40-a Landa Amika Fervojista Renkonti\u011do\u00a0okazos en Hungario dum la 4-6a julio 2008 en urbo Tata (HU)\u00a0&#8211; <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.tata.hu\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.Tata.HU<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal;\">\u2013 \u00a0<span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">93-a UK 2008 okazos en nederlanda Rotterdamo dum la 19-26-a julio <\/span><\/span><span style=\"font-size: medium;\">Pro malgranda nombro de ali\u011dintoj la \u0109e\u0125a busvoja\u011do ne reali\u011dos.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\">\u2013 <\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">94-a UK 2009 okazos en pola Bialystok (150-a datreveno de la naski\u011dtago de D-ro L .L. Zamenhof <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.bialystok.pl\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>www.Bialystok.PL<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Litova \u015dtato financas kongreson de E-\u0135urnalistoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Fine de majo en Litovio estos aran\u011dita kongreso de Esperantistaj \u0135urnalistoj, kiun financas la registaro de Litovio kaj la urbestraro de la \u0109efurbo Vilno (Vilnius), kie okazos la kongreso. La\u016d la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, la grandaj subvencioj eblis, \u0109ar Litova Esperanto-Asocio kaj Esperanto \u011denerale havas bonan reputacion kaj presti\u011don en Litovio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal;\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\nLa tutmonda kongreso de Esperantistoj-\u0135urnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a \u011dis la 30-a de majo kun la \u0109eftemo &#8220;Internacia interkultura komunikado: \u0135urnalismo kaj Esperanto&#8221;. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, lo\u011dado kaj man\u011dado estos senpagaj por la \u0109eestantaj \u0135urnalistoj. <\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nAl la kongreso estas invitataj \u0109iuj nunaj kaj iamaj membroj de Tutmonda Esperantista \u0134urnalista Asocio TEJA, \u0109iuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj \u0135urnalistoj kaj homoj de apudaj profesioj iel rilataj al \u0135urnalismo \u2013 ekzemple literaturistoj. Krome estas invitataj \u0109iuj estraranoj de UEA kaj ties \u011denerala direktoro. Entute oni anta\u016dvidas \u0109irka\u016d 100 partoprenantojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">fragmento el la artikolo en &#8220;Libera Folio&#8221;, legu pli \u0109e:<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2008\/jhurnalistakongreso\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>\u00a0http:\/\/www.liberafolio.org\/2008\/\u0135urnalistakongreso<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La fino de la jaro<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">ne \u0109iam estas gaja. Homoj, kiuj restis solaj kaj iliaj familioj diskuris tra la mondo a\u016d jam forpasis, ne \u015datas jarfinajn festojn. Tamen kelkaj dekoj da esperantistoj el diversaj urboj \u0109iujare \u011dojatendis je Esperantista Silvestro, kiun en la urbo \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 organizas ilia E-klubo jam multajn jarojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La redaktorino demandis multjaran funkciulinon Zd.Novotn\u00e1: <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u Vi povus rememori, anta\u016d kiom da jaroj estis aran\u011dita la unua E-Silvestro \u0109i tie? \u015ci klopodis ser\u0109i en malnovaj kronikoj. Nekredeble! La unua E-Silvestro en \u010c.T\u0159ebov\u00e1 okazis en la jaro 1977, do tiu \u0109i lasta, la 28-an de decembro 2007 estis la 30-a. Kaj \u015di anka\u016d diris, ke la unua E-dancbalo por nefumantoj, kiu akiris grandan sukceson, estis organizita jam en la jaro 1970.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tiom da jaroj regule vizitadas E-Silvestrojn en la urbo \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 grupo de esperantistoj el Pardubice; regule tien venadas anka\u016d geamikoj el Prago, \u00dast\u00ed n.L., Olomouc, Brno kaj kompreneble el pluaj proksimaj lokoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Unor_2008_html_m7de346ed.jpg\" width=\"400\" height=\"300\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Kial estas tiuj \u0109i renkonti\u011doj<\/span> <span style=\"font-size: small;\">tiel popularaj? \u0108iam estas ri\u0109a programo, ri\u0109a vesperman\u011do, poste diversaj kvizoj kaj konkursaj testoj, por ke niaj cerbaj volva\u0135oj ne pigri\u011du. \u0108ar por \u0109iujara Silvestra evento estas proklamita ia temo de la vespero, post la 22-a horo komenci\u011das prezentado de unuopuloj kaj grupoj. Estas tre amuze, kiam plenkreskuloj volonte ludas kaj prezentas \u0109e\u0125ajn fabelojn por infanoj, a\u016d scenetojn el naciaj kantetoj. Eble unu el la plej grandaj sukcesoj havis la temo &#8220;Unuanfojon en lernejon&#8221;, a\u016d konkurso pri la plej belaj E-sor\u0109istinoj a\u016d &#8220;\u0108e\u0125a vila\u011do&#8221;. Lastjare estis interesa temo &#8220;Parodio je majaj tagoj de pasintaj jaroj&#8221;. Unu grupo rememoris infanajn jarojn, kiam ili kantis sub granda maj-arbo, iuj rememoris devigan politikan procesion, anka\u016d sonis mallonga fragmento el la fama poemo de nia nacia poeto K. H. M\u00e1cha &#8220;Majo&#8221;. Pri tiuj \u0109i programoj jam multajn jarojn zorgas kaj respondecas Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1, al kiu la partoprenantoj dankemas pro \u015dia oferemo. Post tiuj \u0109i prezentadoj sekvadas disdonado de donacetoj. E-Silvestro pridonacas partoprenant<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Unor_2008_html_57b1f46c.jpg\" width=\"400\" height=\"300\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">ojn per etaj donacetoj, \u0109iam ili estas amuzaj kaj spritaj a\u0135oj. Danc-orkestro \u0109iam helpas al bona humoro kaj kontentigas dancavidajn \u0109eestantojn. J. R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kompilado de gastronomia vortareto<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Komence mi deziris mencii, ke tiu \u0109i \u015dajne banala temo donos al mi kaj espereble anka\u016d al mia kunlaborantino Margit multe da plezuro, multe da cerbumado. Fakte tiel okazis, sed tiu laboro donis anka\u016d multe da diskuto, foje e\u0109 disputo kaj pliri\u0109igis mian vortprovizon. Kaj krom tio,\u011di elvokis rememorojn el mia juna\u011do, kiam mi kiel novedzino komencis kuiri.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108ar mi scipovis nenion kuiri, mi \u0109iam petis viandvendiston: \u201eDonu al mi <\/span><span style=\"font-size: small;\">pecon da viando en kvanto por du personoj, diru, kiel tiun \u0109i viandon oni nomas, el kiu besto \u011di estas kaj kiamaniere mi preparu \u011din.\u201c <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj nun, mi bezonus ekkoni &#8220;viandvendiston&#8221;, kiu povus traduki en Esperanton nomojn de viandpartoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pro tio mi turnas min al niaj legantoj, ke ili helpu nin traduki la vortojn:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>ro\u0161t\u011bnec, podplec\u00ed.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Alia problemo por mi estis knedl\u00edky (farunbuloj). Mi pridemandis pli spertajn virinojn, kiamaniere mi preparu paston. \u0108iu havis iom alian kutimon, mi provis knedi paston kun bakpulvoro, kun gisto, mi uzis lakton, mi uzis akvon \u2013 \u0109io estis vana \u2013 miajn &#8220;knedl\u00edky&#8221; povis man\u011di nur enami\u011dinta edzo kun firmaj dentoj. Kaj mia bopatrino, kiu \u0109iam havis mielon sur la lango kaj venenon sub la lango, la\u016ddis: \u201eHo, viaj knedl\u00edky estas tiel malmolaj, sed certe vi faras tion por bona sano\u201c. Do, mi klopodis, eksperimentis kaj finfine mi sukcesis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj nun sekvas<\/span> <span style=\"font-size: small;\">la dua peto por vi, legantoj: elpensu ekvivalentojn por niaj \u0109e\u0125aj knedl\u00edky \u2013<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><b>knedl\u00edky kiel aldona\u0135o de <\/b><b>viandoj, sa\u016dcoj \u2013 houskov\u00e9, bramborov\u00e9, chlupat\u00e9.<\/b><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.64cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Unor_2008_html_2cdac0a2.jpg\" width=\"231\" height=\"188\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><b>k nedl\u00edky kiel \u0109efa man\u011da\u0135o \u2013 pln\u011bn\u00e9 masem, \u0161pekov\u00e9, houbov\u00e9 (viandaj)<\/b><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.64cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Unor_2008_html_m2e0f91e9.jpg\" width=\"384\" height=\"247\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><b>knedl\u00edky kiel \u0109efa man\u011da\u0135o \u2013 sladk\u00e9, ovocn\u00e9 <\/b><b>z r\u016fzn\u00fdch t\u011bst (dol\u0109aj)<\/b><b><br \/>\n<\/b><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Unor_2008_html_2f2fc98.jpg\" width=\"248\" height=\"223\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.64cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Mi deziras al vi belan amuzon dum cerbumado kaj anticipe dankas pro\u00a0 via\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">helpo. Mi \u011dojus, se Viaj tradukoj povus veni al la redakcio, a\u016d al mia retadreso<\/span> <span style=\"font-size: small;\">(ribas@volny.cz) plej malfrue \u011dis fino de februaro (de tiu \u0109i jaro!).<br \/>\n<\/span>Marie Ribasov\u00e1 Nov\u00fd Bor<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.5cm; margin-bottom: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Lingva anguleto:<\/b> <\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>la urbo Pilseno? NE! Pilzeno !<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.5cm; margin-bottom: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">V \u010dasopise AEH Informilo \u010d. 6 a 9\/2007 (Anta\u016den 3\/15), je pro m\u011bsto Plze\u0148 u\u017eit n\u00e1zev <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.5cm; margin-bottom: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pilseno, podle m\u00e9ho n\u00e1zoru nespr\u00e1vn\u011b. Plze\u0148 je \u010desk\u00e9 m\u011bsto a v\u00a0jeho \u010desk\u00e9m n\u00e1zvu je souhl\u00e1ska \u201ez\u201c, zat\u00edmco v pou\u017eit\u00e9m n\u00e1zvu je souhl\u00e1ska \u201es\u201c podle <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.5cm; margin-bottom: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">n\u011bmeck\u00e9ho n\u00e1zvu Pilsen. Pokl\u00e1d\u00e1m za samoz\u0159ejm\u00e9, \u017ee je t\u0159eba esperantsk\u00fd n\u00e1zev odvodit od n\u00e1zvu dom\u00e1c\u00edho, tedy \u010desk\u00e9ho.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">N\u00e1zev Pilzeno je ji\u017e dlouhodob\u011b u\u017e\u00edv\u00e1n, nap\u0159. Kamar\u00fdt v\u00a0knize Historio de la Esperanto-movado en \u0108e\u0125oslovakio pou\u017eil Pilzeno. Je tak\u00e9 v\u00a0presti\u017en\u00edch slovn\u00edc\u00edch n\u011bmeck\u00e9ho lexikografa E. D. Krauseho. Vinu za sou\u010dasnou \u201eoblibu\u201c germanismu Pilseno p\u0159isuzuji Kraftovu \u010desko-esperantsk\u00e9mu slovn\u00edku, kde je dubletn\u00ed tvar Pilsen(j)o. Pro\u010d? S\u00e1m autor to nev\u00ed, domn\u00edv\u00e1 se, \u017ee mu tento tvar doporu\u010dil n\u011bkdo z\u00a0jeho spolupracovn\u00edk\u016f. Doporu\u010duji, abyste si ve slovn\u00edku tvar Pilsen(j)o opravili na Pilzeno.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">N\u011bkdo se m\u016f\u017ee zeptat, pro\u010d tvar Plze\u0148 neasimilovat na Plzeno. Ne, proto\u017ee esperantsk\u00e1 abeceda m\u00e1 dv\u011b souhl\u00e1sky ozna\u010dovan\u00e9 jako dent\u00e1ly \u201el\u201c a \u201er\u201c (likvidoj), kter\u00e9 jsou v\u00a0\u010de\u0161tin\u011b slabikotvorn\u00e9, v\u00a0esperantu v\u0161ak nikoliv.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">V\u00a0mezin\u00e1rodn\u00edm jazyku je t\u0159eba respektovat skute\u010dnost, \u017ee pro \u0159adu etnik \u010desk\u00e9 slabiky \u201epl\u201c a tak\u00e9 nap\u0159. \u201e\u201cbr\u201c (Br-no) jsou vysloviteln\u00e9 jen obt\u00ed\u017en\u011b, proto\u017ee v\u00a0t\u011bchto jazyc\u00edch neexistuj\u00ed. Je proto p\u0159irozen\u00e9, \u017ee v\u00a0n\u00e1zvu Pilzeno je do prvn\u00ed slabiky vsunuta samohl\u00e1ska, zde opr\u00e1vn\u011bn\u011b \u201ei\u201c podle n\u011bmeck\u00e9ho Pilsen, Podobn\u00e1 situace je u n\u00e1zvu \u010desk\u00e9 \u0159eky Vltava. Absolutn\u011b nelze prosazovat asimilovan\u00fd n\u00e1zev Vltavo. Tak\u00e9 proto, \u017ee ji\u017e snad sto let se pou\u017e\u00edv\u00e1 n\u00e1zev Vultavo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tak\u00e9 jsem se setkal s\u00a0pou\u017e\u00edv\u00e1n\u00edm n\u00e1zvu Brno, jako by to byl asimilovan\u00fd esperantsk\u00fd n\u00e1zev. Tito esperantist\u00e9 od n\u00e1zvu Brno odvozuj\u00ed tak\u00e9 adjektivum Brna, nebo brna. Je to hrub\u00e1 chyba. Brn\u011bn\u0161t\u00ed esperantist\u00e9 pou\u017e\u00edvaj\u00ed ji\u017e od po\u010d\u00e1tku 20. stolet\u00ed, sice z\u0159\u00eddka, n\u00e1zev Brunno. Samohl\u00e1ska \u201eu\u201c se vyskytuje v\u00a0latinsk\u00e9m n\u00e1zvu m\u011bsta, dnes se hojn\u011b pou\u017e\u00edv\u00e1 adjektivum \u201ebrunensis\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Je\u0161t\u011b pozn\u00e1mka na z\u00e1v\u011br. Esperantista, jeho\u017e jm\u00e9no neuv\u00e1d\u00edm, mi sd\u011blil: \u201ePro\u010d by se nemohly pou\u017e\u00edvat oba n\u00e1zvy, Pilseno i Pilzeno, jak se to komu l\u00edb\u00ed?\u201c Z\u00e1sadn\u011b nemohly. Existuje v\u00a0\u010cesk\u00e9 republice obec, kter\u00e1 m\u00e1 dva ofici\u00e1ln\u00ed n\u00e1zvy? Neexistuje. A p\u0159esto n\u011bkte\u0159\u00ed \u010dlenov\u00e9 esperantsk\u00e9ho hnut\u00ed \u201eodv\u00e1\u017en\u011b\u201c prosazuj\u00ed v\u0161elijak\u00e9 osobn\u00ed lib\u016fstky. Postih jim za to nehroz\u00ed, rozkol\u00eds\u00edvaj\u00ed v\u0161ak a zneva\u017euj\u00ed tento mezin\u00e1rodn\u00ed pl\u00e1nov\u00fd jazyk.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Resumo en Esperanto<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">: Por la okcidentbohemia urbo Plze\u0148 estas uzata, sporade, la esperanta nomo Pilseno (ekz en \u201eInformilo\u201c de AEH, n-roj 6 kaj 9\/2007, anka\u016d en la \u0109e\u0125a-esperanta vortaro de K. Kraft). Por tiu formo kun la konsonanto \u201es\u201c interne ne ekzistas racia kialo. Seriozaj a\u016dtoroj uzas la etimologie defendeblan formon Pilzeno, \u011di estas anka\u016d en la grandaj vortaroj germanaj de E. D. Krause. J. Werner<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; font-variant: normal; font-style: normal; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> \u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">SKYPE : jary_esperanto<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">e-mail: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">interreto: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b>www.volny.cz\/aeh-ikeh<br \/>\n<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ro\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La jarabono de Informilo 15 \u20ac.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; Enhavo: E-sur la pa\u011doj Artefarita homa vo\u0109o, Ekspozicio en E-parlamento, Studentoj en Strasburgo, Esperanto kaj teatro, Pluaj renkonti\u011doj, La fino de la jaro, Gastronomia vortareto, Lingva anguleto \u00a0 Esperanto sur la pa\u011doj de la Konsilio de E\u016dropo Ni informas, ke danke al nia traduko de la Komuna E\u016dropa Referenckadro [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6565","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6565","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6565"}],"version-history":[{"count":4,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6565\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6684,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6565\/revisions\/6684"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6565"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6565"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6565"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}