{"id":6547,"date":"2007-11-30T08:37:42","date_gmt":"2007-11-30T06:37:42","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=6547"},"modified":"2018-08-04T10:51:01","modified_gmt":"2018-08-04T08:51:01","slug":"informilo-11-2007","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-11-2007\/","title":{"rendered":"Informilo 11 2007"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_11_2007_html_198f88eb.png\" width=\"483\" height=\"169\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<h1><\/h1>\n<h1><\/h1>\n<h1><\/h1>\n<h1 class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Enhavo:<br \/>\n<span style=\"font-weight: normal;\">Raporto pri kolokvo pri<br \/>\nE-bibliotekoj<br \/>\n\u263a Sukcesa prezentado de Esperanto<br \/>\n\u263a Afrika \u0109asgvidisto<br \/>\n\u263a Senbezona turmento<br \/>\n\u263a Envio<br \/>\n\u263a Ostro, kiu ne estis vundita, ne produktas perlojn<br \/>\n\u263a 19-a IKF en \u00dast\u00ed<br \/>\n\u263a La \u0108EJ kunsidis<br \/>\n\u263a 500 novaj studentoj en \u0108inio<br \/>\n\u263a Lingva angulo<br \/>\n\u263a Atentigo por rekotizo kaj plialti\u011do<\/span><\/span><\/h1>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Raporto pri kolokvo pri E-bibliotekoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_11_2007_html_6ae282ff.gif\" width=\"99\" height=\"76\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">En la tagoj 19. &#8211; 20. 10. 2007 partoprenis Miroslav Malovec kun Marek Blahu\u0161 la kolokvon en la a\u016dstria urbo Vieno. Partoprenis proksimume 20 personoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u011ci okazis en la konstrua\u0135o de la nacia biblioteko. Tie nun trovi\u011das Muzeo de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiel aspektas la nova E-muzeo?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La ekspozicia parto estas nur en du ejoj, la vandoj ornamitaj per la portreto de Zamenhof, pendas <\/span>tie anka\u016d <span style=\"font-size: small;\">granda foto de la kongreso el Krakovo en 1913 kaj diversaj afi\u015doj. Sur la tabloj ku\u015das kelkaj vitro\u015dranketoj, en kiuj trovi<\/span>\u011das <span style=\"font-size: small;\">malnovaj libroj pri temoj el komencoj de la E-movado. Sur la muro eblas projekcii filmojn kun komento en Esperanto, en germana a\u016d angla lingvoj. Sur unu el paneloj trovi\u011das interaktiva mapo de la mondo, sur kiu aperas (per premo de la fingro) unuopaj lokoj, kie ekzistas E-movado. Ne mankas tie abundaj informoj pri diversaj aran\u011doj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">En keloj de la muzeo estas arkivo de libroj<\/span>, gazetoj kaj valoraj hereda\u0135oj <span style=\"font-size: small;\">de E-eminentuloj. Sekuriga sistemo gardas <\/span>arkiva\u0135ojn en klimatizataj spacoj.<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El multaj prelegoj mi elektas: estis prezentita historio de la muzeo, klopodo kaj projekto pri elektronika prilaboro de fotoj, sonarkivo de sonregistroj. La partoprenantoj estis informitaj pri preparo de grandega katalogo de \u0109iuj E-perioda\u0135oj, pri germana E-biblioteko en la urbo Aalen, pri maniero de di\u011ditado, \u0109ar paperaj originaloj malboni\u011das kaj ilin ne eblas kopii kiel di\u011ditan noton.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">M<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_11_2007_html_md25d800.gif\" width=\"130\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>. Malovec rakontis pri E-bibliotekoj en \u0108e\u0125io kaj kiel li di\u011ditadas E-literaturon, M. Blahu\u0161 proponis krei specialan katalogon de E-bibliotekoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Okazis pluaj prelegoj, el kiuj d-ro Detlev Blanke kompilos bro\u0135uron.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nur restis malmulte da tempo por pli da konsiloj de biblioteka tekniko, pri vicigado de la libroj kaj difinado de arkiva\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El la raporto de M. Malovec tradukis kaj mallongigis J. R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Sukcesa prezentado de Esperanto.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">E\u01d4ropa Esperanto-Unio (EEU) sukcesis prezenti Esperanton kaj la lingvopolitikan demandon dum la grava oriente\u01d4ropa aran\u011do \u201eEkonomia Forumo\u201c. \u011ci okazis en la tagoj de la 5-a \u011dis 8-a de septembro 2007, jam la 17-an fojon, en la pola kuracurbo Krynica.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">EEU \u0109eestis la forumon jam pasintjare. Tamen la nuna prezento kaj la atentemo pri Esperanto estis pli bonaj. Grave tion influis la \u0109eesto de prof. Reinhard Selten, kiu venis al la forumo kiel gasto de EEU kaj tiel li i\u011dis la unua Nobel-premiito en la Forumo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La aran\u011don, kies \u0109eftemo estis <i><b>E\u01d4ropo \u2013 krizoj, \u015dan\u011doj a\u01d4 \u015danco? <\/b><\/i>\u0108eestas kutime gravuloj: politikistoj, ekonomiistoj, entreprenistoj precipe el meza kaj orienta E\u01d4ropo. Ne mankas ambasadoroj, EU-komisionanoj, mana\u011deroj de gravaj elektraj, naftaj a\u01d4 komputilaj firmaoj\u2026 . Inter la gastoj eblis trovi ekz. la eksprezidentojn de Pollando kaj \u0108e\u0125io, Alexander Kwa\u015bniewski kaj V\u00e1clav Havel, la vic\u0109efministron de slovaka registaro Du\u0161an \u010caplovi\u010d, ministrojn, parlamentanojn de Pollando, \u0108e\u0125io, Slovakio, Ukrainio\u2026 .<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En Ekonomia Forumo kutime temas pri ekonomio kaj financoj. Sed la 7-an de septembro EEU prezentis Esperanton kaj la lingvan problemaron kun la temo <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i><b>E\u01d4ropa Unio \u2013 lingva komunikado. Krizo a\u01d4 ebleco?<\/b><\/i> Diskuton \u201e\u0109e ronda tablo\u201c gvidis prezidanto de EEU Se\u00e1n \u00d3 Rian, diskutis reprezentantoj de Germanio, Japanio, Francio, Pollando, Litovio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">EEU prezentis sin dum la tuta aran\u011do en propra stando, en bona loko \u0109e enirejo, kun propag-materialoj, libroj, diskoj, DVD-oj. Intereso pri la proponitaj propag-materialoj estis granda, multaj \u0109eestantoj a\u0109etis lernolibrojn kaj DVD-diskojn \u201e<i>Esperanto elektronike\u201c. <\/i>Nia deziro \u2013 pli multe da similaj aran\u011doj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Transprenita kaj mallongigita el revuo <b>ESPERANTO<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Afrika \u0109asgvidisto<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u vi ne havis iam okazon paroli kun fakta afrika \u0109asgvidisto? <span lang=\"de-DE\">Se vi ne \u0109eestis renkonti\u011don de geesperantistoj en Svitavy la 6-an de oktobro 2007, vi tian okazon preterpasis. Ni, proksimume 30 geesperantistoj, buse vizitis malgrandan vila\u011don Ban\u00edn, en kiu vivas sinjoro Miroslav Duch\u00e1\u010dek. Tiu invitis nin viziti parton de sia domo, estinta bieno, kie li ekspozicias siajn trezorojn, \u0109as-trofeojn, plejparte ekzotikajn. Sur vandoj de kelkaj \u0109ambroj pendas multaj remburitaj kapoj, korna\u0135oj kaj feloj de diversaj \u0109askaj sova\u011dbestoj, sur tabloj, \u015drankoj, bretoj, e\u0109 sur la planko staras en siaj naturaj pozicioj remburitaj leonino, urso, simio, linko, struto kaj diversaj birdoj \u0109as-akiritaj en \u0108e\u0125io, Rumanio, sed \u0109efe en diversaj \u015dtatoj de suda Afriko.<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_11_2007_html_1f5c77a8.jpg\" width=\"252\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sinjoro Duch\u00e1\u010dek kun sia afrika amiko entreprenas de la jaro 1990 kiel afrika \u0109asgvidisto. Ili en Afriko akompanas plejparte eksterlandajn \u0109asantojn, kiuj akiris \u015dtatan permeson \u0109asi iun beston, zorgas pri plenumo de la permeskondi\u0109oj kaj pri sekuro de la \u0109asanto. Se la \u015dtato petas ilin, ili mem \u0109asas sova\u011dbestojn, kiuj pro diversaj ka\u016dzoj fari\u011dis dan\u011deraj por homoj kaj mortigas aborigenojn a\u016d vizitantojn.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La sperta \u0109asgvidisto alloge rakontis al ni pri kelkaj siaj traviva\u0135oj en Afriko, kiun li dum pasintaj 17 jaroj vizitis jam 53-foje. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"de-DE\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Unu el ili, kiel specimenon, mi prezentos anka\u016d al vi:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"de-DE\">Registaro de Sudafrika respubliko petis lin pafi grandegan ok-tunan maljunan elefanton, kiu nur por sia perversa plezuro lastatempe mortigis kaj piedbatis teren jam 12 aborigenojn. \u0108ar sinjoro Duch\u00e1\u010dek ne havis en Afriko \u0109e si ta\u016dgan pezan pafilon, la registaro pagis al li flugon al \u0108e\u0125a respubliko kaj reen por alporti \u011din. Vidante la \u0109asiston la elefanto videble \u011doji\u011dis kaj tuj preti\u011dis ataki. Feli\u0109e por la \u0109asisto \u011di ne povis ataki rekte. \u011cia frunta osto, 11 centimetrojn dika, estis praktike netrapafebla. La elefanto devis \u0109irka\u016dkuri aron de grandegaj arboj kaj la \u0109asisto povis celi tempion de \u011di. <\/span><span lang=\"en-US\">Nur la tria kuglo tra orela truo penetris elefantan kapon kaj \u011dia certe longa vivo estis finita.<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"en-US\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Plenaj de impresoj ni revenis en la klubejon de Amikoj de Esperanto Svitavy kaj \u0109e la kafo kaj tortetoj de gastamaj svitavaninoj ni babilis pri Esperanta laboro en <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_11_2007_html_6c5e6973.jpg\" width=\"177\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> kluboj kaj a\u016dskultis samideanon Kvido sprite rakontantan pri sia ekskurso al Kreto.<br \/>\n\u011cis en Svitavy ! J. Hron<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" lang=\"en-US\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Senbezona turmento.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La vivo kiel post la malhela vitro. Malakuta kaj nebula malagrabla vidkapablo. Tiuj \u0109i anta\u01d4signoj atestas pri malsano, precipe \u0109e pli maljunaj homoj. Temas pri katarakto kaj sen bona kaj \u011dusta kuracado povas fari\u011di malsano eterna. La esenco de ekesto de la malsano ne estas \u011dis nun klarigita. Riskfaktoroj, kiuj influas la malsanon, estas anta\u01d4 \u0109io la a\u011do, sekso (\u0109e virinoj pli ofta), fumado, obezito, longtempa uzado de certaj medikamentoj ktp.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Denaskan katarakton \u0109e infanoj influas precipe iu malsano de patrino dum gravedeco (ekz. rubeolo). Katarakto trafas pli a\u011dajn homojn, plejparte post la 60-a jara\u011do.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La malsano venas malrapide, malboni\u011das malmiopeco kaj la objektoj vidi\u011das malhelaj kaj deformitaj. Rapideco de malklari\u011do de okullenso estas individua. Pli ofte temas pri monatoj e\u0109 jaroj. Se la malsano jam aperis, la vivo ne fini\u011das. La rigardo-kapablon de la homo eblas resanigi per operacio, ambulatorie en okulkliniko. La paciento bone vidas kutime jam venonttage. Kvaliton de vidado anta\u01d4 operacio kaj post \u011di ne eblas kompari kaj samtempe pliboni\u011dos la psika stato de paciento. La homo povas denove plenvalore vivi.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">La\u01d4 <b>SeniorTip<\/b> tradukis P. Nechv\u00edle<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>E n v i o<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi staris \u0109e la \u015doseo kaj a\u016dskultis gurdiston, kiu sur la dua flanko ludis. Li estis tie \u0109iujare, \u0109iam sur la sama loko \u0109e vojkurbi\u011do de la \u015doseo. De tiu \u0109i loko dank\u00b4 al ia akustika sor\u0109o vasti\u011das la sono al la tuta valo. Sufi\u0109as, kiam iu \u0109i tie normale parolas kaj la sono rezonas tiel, ke \u011di a\u016ddeblas vaste \u2013 malproksime.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi estis preska\u016d na\u016djara, kiam denove okazis kermeso, tre konata en nia vila\u011do. Mi konis multajn de tiuj \u0109i homoj, kiuj ser\u0109is simplan nutra\u0135on. Unu najbara almozulino tranoktis \u0109e mia avino kaj avo en iliaj litoj, sed anka\u016d ri\u0109aj sinjorinoj el Prago, kaj kelkaj mona\u0125inoj \u0109i tie tranoktis, sed tiam miaj geavoj dormis sur la fojno.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi rigardis gurdiston kaj mi silente diris al mi: Tiel simple ellabori monon \u2013 nur \u0109e turni\u011do de la kranko, tion scipovus \u0109iu! \u2013 Eble la gurdisto bone konis la homojn \u2013 kaj tralegis miajn pensojn kaj alvokis min. Li demandis, \u0109u mi volus provi ludadon. Kiu bubo rifuzus tion? Do mi prenis la krankon, sed ho ve!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El tiu skatolo sonis anstata\u016d bela melodio ia stranga kvikado. Per tiu kranko ne estis eble normale turni, la \u011dusta turni\u011do bezonis firman manon kaj grandan klopodon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Do, kion mi konsideris ordinaran almozadon, estis peza laboro, se oni devis ludi la tutan tagon por salajri iom da mono. Kun honto mi redonis al la gurdisto la krankon kaj tielmaniere mi estis senigita de la envio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nur malofte ni bon\u015dancas, ke iu ajn permesus al ni &#8220;turni la krankon&#8221; por povi konstati malfacilecon de la penado. Kaj tiam ni envias sen kialoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Zden\u011bk Myslivec<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ostro, kiu ne estis vundita, ne produktas perlojn<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Perloj devenas de doloro; ili rezultas el eniro de stranga a\u016d nedezirinda substanco, kiel parazito a\u016d sablero, en la internon de ostro (perlokonko). Perloj estas resanigitaj vundoj. En la interna parto de konko trovi\u011das rebrilanta substanco nomata <i>perlamoto<\/i>. Kiam sablero penetras en la konkon, la perlamotaj \u0109eloj komencas labori celante protekti la sendefendan korpon de la ostro per produktado de sinsekvaj tavoloj, kiuj kovras la sableron. Rezulte de tio bela perlo ekformi\u011das. Ostro, kiu neniel estis vundita, neniam sukcesos naski perlojn, \u0109ar perlo estas resani\u011dinta vundo &#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u vi jam sentis vin vundita per krudaj vortoj de aliulo?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u vi jam estis akuzita pri dira\u0135oj, kiujn vi ne diris?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u viaj ideoj jam estis rifuzitaj a\u016d misinterpretitaj?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u vi jam suferis pro la senkompataj anta\u016dju\u011dofrapoj?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u vi iam ricevis indiferentecon kiel pagon?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_11_2007_html_162ba891.gif\" width=\"154\" height=\"94\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>Doproduktu perlon! Kovru viajn \u0109agrenojn per tavoloj de amo. Beda\u016drinde tre malmultaj personoj interesi\u011das pri tia agmaniero. La plimulto lernas kulturi resentojn, subtenante la vundojn malfermitaj, ilin nutrante per varia speco de frivolaj sentoj ne permesante do, ke ili cikatri\u011du. Tial, en la praktiko, kion ni vidas, estas &#8220;malplenaj ostroj&#8221;. Ne pro tio, ke ili ne estis vunditaj, sed pro tio, ke ili ne lernis pardoni, kompreni kaj transformi doloron en amon. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ekrido, rigardo, gesto preska\u016d \u0109iam pli valoras ol mil vortoj &#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Post permeso transprenita el verdalando de Karesema &#8211; Brazilo<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>19-a IKF en \u00dast\u00ed n.L.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 19-a IKF en \u00dasti nad Labem efektivi\u011dos la 30-an de novembro \u011dis 2-a decembro 2007. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Vendrede la 30-an ek de la 17-a h. akceptado en la restaracio &#8220;Na Rycht\u011b&#8221;;\u2013 18h. \u011dis 22h. societa vespero kun vesperman\u011do samloke. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sabate ek de la 9:30h. &#8211; 12:30h. Prelega matineo en la &#8220;Z\u00e1kladn\u00ed um\u011bleck\u00e1 \u0161kola E.Randov\u00e9&#8221; en Churchillstr. (kiel pasinte). Post komuna tagman\u011do ek de 14:30h. spirita koncerto en Ru\u011da pre\u011dejo. En 18:30h bunta kultura programo denove en ZU\u0160 de ER (kiel matene). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Diman\u0109e: ekskursoj en la \u0109irka\u016da\u0135o de \u00dasti nad Labem.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tranoktado: Polica tranoktejo (St\u0159\u00edbrnick\u00e1 str. (trolebuso n-ro 53,55 \u011dis halt. Elba a\u016d 52 \u011dis Orlick\u00e1) (lito po 200 \u2013 250K\u010d, a\u016d pensiono Ekopros, str. Soci\u00e1ln\u00ed p\u00e9\u010de (220K\u010d po lito), event. hotelo Palace (290 \u2013 390K\u010d). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ali\u011dkotizo K\u010d 200 (pagota surloke en akceptejo). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Ali\u011dlimdato: 20.11.07 &#8211; ali\u011du al la adreso M.Smy\u010dka, Dlouh\u00e1 20, 370 11 \u010ces.Bud\u011bjovice, tel. 38 53 10 264, 721 962 612; <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:m.smycka@seznam.cz\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>m.smycka@seznam.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">.<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Programproponoj bonvenaj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_11_2007_html_370b0693.jpg\" width=\"250\" height=\"144\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a \u0108e\u0125a esperanta junularo kunsidis.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la tagoj 26. \u2013 28. 10. 2007 okazis la 4-a renkonti\u011do de \u0108EJ en Sv\u011btl\u00e1 nad S\u00e1zavou. Partoprenis 13 personoj inkluzive de gastoj el Slovakio, A\u016dstrio kaj Brazilo. Sabate okazis jarkunveno, kie estis elektita nova komitato. Pluajn fotojn el la renkonti\u011do vi trovos sur \u0109i tiu adreso\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/doc\/30128\/album\/37531\/?lg=eo\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/www.ipernity.com\/doc\/30128\/album\/37531\/?lg=eo<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/brichy.rajce.idnes.cz\/Setkani_CxEJ_ve_Svetle_2007\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/brichy.rajce.idnes.cz\/Setkani_\u0108EJ_ve_Svetle_2007\/<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">kaj pluajn informojn pri \u0108EJ \u0109i tie: <\/span><\/span><\/span><a href=\"http:\/\/cej.esperanto.cz\/\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>http:\/\/cej.esperanto.cz<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>500 novaj studentoj en \u0108inio<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 1-an de septembro 400 studentoj en nova semestro elektis Esperanton kiel ne-devigan studobjekton en kvar kursoj funkciigitaj en Shenyang Universitatoj. La 8-an de septembro 118 studentoj anoncis sin por dua Esperanto-kurso en Liaoning Universitato, sidejo de LEA ( Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, \u0108inio), kaj plue 80 studentoj eniris en kurson de Evolua Historio de Esperanto en la sama universitato. Post reveno de \u0109efaj estraranoj de LEA al \u0108inio el la Jokohama UK, \u011di plenumis por alveno de nova semestro stre\u0109ajn kaj sistemajn laborojn:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_11_2007_html_mb2f1e0a.jpg\" width=\"133\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n1) elekti E-instruistojn, inkluzive de disponeblaj instruistoj por aliaj kelkaj universitatoj, kiuj planos enkonduki Esperanton.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">2) represi 1000 lernolibrojn &#8220;Esperanto-kurso de la nova jarcento&#8221;<br \/>\n3) elekti Esperanto-kurson en Liaoning Universitato kiel provo-unuon de Masanori-Metodo pri Esperanto-instruado. Wu Guojiang vic-prezidanto de LEA Chinio, Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo, CN-113008 Fushun Liaoning Chinio Retadresoj: <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:ghemelurboj@yahoo.com.cn\"><span style=\"font-size: small;\"><u>ghemelurboj@yahoo.com.cn<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">,<\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:amikeco999@21cn.com\"><span style=\"font-size: small;\"><u>\u00a0amikeco999@21cn.com<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<h1 class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm; font-weight: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\">Lingva angulo:\u00a0<\/span><\/h1>\n<h1 class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">Ne <u>korekta<\/u>, sed <u>\u011dusta<\/u> respondo<\/span><\/h1>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Je roz\u0161\u00ed\u0159en\u00e9 m\u00edn\u011bn\u00ed, \u017ee esperantsk\u00e9 p\u0159\u00eddavn\u00e9 jm\u00e9no \u00abkorekta\u00bb znamen\u00e1 \u00abspr\u00e1vn\u00fd\u00bb nebo \u00abkorektn\u00ed\u00bb, to je v\u0161ak chybn\u00e9.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Slovn\u00ed ko\u0159en <b>korekt <\/b>je slovesn\u00fd a znamen\u00e1 opravovat. Zamenhof v \u201eUniversala vortaro\u201c (sou\u010d\u00e1st Z\u00e1kladu esperanta) v\u00fdznam ko\u0159ene <b>korekt<\/b> takto definoval pomoc\u00ed p\u011bti cizojazy\u010dn\u00fdch slovesn\u00fdch ekvivalent\u016f. Tuto z\u00e1sadu v\u0161ak ve sv\u00e9m d\u00edle s\u00e1m mnohokr\u00e1t poru\u0161il (jako \u010dlov\u011bk asi necht\u011bn\u011b chyboval) a u\u017eil p\u0159\u00eddavn\u00e9 jm\u00e9no \u00abkorekta\u00bb chybn\u011b ve v\u00fdznamu \u00abspr\u00e1vn\u00fd\u00bb, snad pod vlivem francouzsk\u00e9ho a n\u011bmeck\u00e9ho <i>correct<\/i> a n\u011bmeck\u00e9ho <i>korrekt<\/i>.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">V\u00a0esperantu mus\u00edme dodr\u017eovat z\u00e1sadu, \u017ee ka\u017ed\u00fd slovn\u00ed ko\u0159en m\u00e1 jen jeden gramatick\u00fd charakter, jinak by nastal chaos. Jak\u00fd? V\u00a0na\u0161em p\u0159\u00edpad\u011b se ptejme: Korigovat (odstra\u0148ovat chyby) by bylo korekti nebo korektigi? Korektor by byl korektisto nebo korektigisto? Korekta by bylo ve v\u00fdznamu opravn\u00fd nebo bezchybn\u00fd, spr\u00e1vn\u00fd? Doch\u00e1zelo by k nedorozum\u011bn\u00edm, <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pamatujte si, \u017ee korekti je opravit, opravovat, korekto je oprava, opraven\u00ed, korektado znamen\u00e1 opravov\u00e1n\u00ed, korekta je opravn\u00fd, korekte nen\u00ed \u201espr\u00e1vn\u011b\u201c, ale \u010desky popisn\u011b vyj\u00e1d\u0159en\u00e9 \u201eopravn\u00fdm zp\u016fsobem\u201c, korektisto je korektor.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Esperanta resumo<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">: Ni neniam uzu korekta en la senco \u201esenerara, \u011dusta\u201c. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Korekta respondo<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\"><b>ne estas \u011dusta respondo<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, sed \u201erespondo, kiu montras manieron de \u011dustigo\u201c.<\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\"><i>Jan Werner<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\">\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Atentigo por \u0109e\u0125aj membroj rilate de plialtigo de po\u015dtelspezoj.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">V\u00e1\u017een\u00ed \u010dlenov\u00e9 AEH.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">T\u00e9m\u011b\u0159 ka\u017ed\u00fd t\u00fdden n\u00e1s \u201ep\u0159ekvap\u00ed\u201c n\u011bjak\u00e1 ekonomick\u00e1 \u201ejobovka\u201c t\u00fdkaj\u00edc\u00ed se n\u00e1s v\u0161ech jako jedinc\u016f. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jsou ale z\u00e1le\u017eitosti t\u00fdkaj\u00edc\u00ed se \u010dinnosti organizac\u00ed, klub\u016f, sdru\u017een\u00ed. Hlavn\u011b t\u011bch neziskov\u00fdch. Tak\u00e9 n\u00e1s zasko\u010dila zpr\u00e1va o zdra\u017een\u00ed po\u0161tovn\u00e9ho od 1.1.2008. T\u00edmto datem bychom se stali prod\u011ble\u010dnou organizac\u00ed, nebo\u0165 rozd\u00edl v po\u0161tovn\u00e9m p\u0159evy\u0161uje v sou\u010dtu n\u00e1\u0161 dosavadn\u00ed nepatrn\u00fd zisk a rozpo\u010det sdru\u017een\u00ed. Po porad\u011b s\u00a0nejbli\u017e\u0161\u00edmi spolupracovn\u00edky, \u010dleny v\u00fdboru, jsme nuceni zv\u00fd\u0161it cenu za INFORMILO ze 150,-K\u010d na 200,-K\u010d, pokud chceme vyd\u00e1vat \u010dasopis nad\u00e1le m\u011bs\u00ed\u010dn\u011b. A to jist\u011b chceme. P\u0159\u00edsp\u011bvek na ostatn\u00ed \u010dinnost AEH je i nad\u00e1le dobrovoln\u00fd.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>P\u0159ipom\u00edn\u00e1me, \u017ee ji\u017e je vhodn\u00fd term\u00edn pro zaplacen\u00ed p\u0159edplatn\u00e9ho na rok 2008.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Pavel Nechv\u00edle<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Estas tempo rekotizi INFORMILON por la jaro 2008!<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm; border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">e-mail:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300 <\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo = 200,- K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd. La jarabono de Informilo 15 \u20ac.<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0 Enhavo: Raporto pri kolokvo pri E-bibliotekoj \u263a Sukcesa prezentado de Esperanto \u263a Afrika \u0109asgvidisto \u263a Senbezona turmento \u263a Envio \u263a Ostro, kiu ne estis vundita, ne produktas perlojn \u263a 19-a IKF en \u00dast\u00ed \u263a La \u0108EJ kunsidis \u263a 500 novaj studentoj en \u0108inio \u263a Lingva angulo \u263a Atentigo por rekotizo kaj plialti\u011do \u00a0 Raporto [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-6547","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6547","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6547"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6547\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6560,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/6547\/revisions\/6560"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6547"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=6547"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=6547"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}