{"id":5797,"date":"2007-09-30T19:22:27","date_gmt":"2007-09-30T17:22:27","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5797"},"modified":"2018-08-04T10:33:18","modified_gmt":"2018-08-04T08:33:18","slug":"informilo-9-2007","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-9-2007\/","title":{"rendered":"Informilo 09 2007"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_7509cbaa.png\" width=\"483\" height=\"169\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<h1 class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\">Informilo 9\/2007 <\/span><\/h1>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><br \/>\nTraviva\u0135oj de la 92-a U K Jokohamo, la 94-a UK okazos en Bialistoko,<br \/>\nEl leteroj kaj de redakcio, Esperanto per rekta metodo <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><b>92-UK JOKOHAMO \u2013 Japanio<\/b><\/p>\n<p class=\"western\"><b>Mozaiko anta\u016dkongresa \u2013 kongresa \u2013 postkongresa<\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_m7c4b823f.jpg\" width=\"378\" height=\"284\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"50\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nia dusemajna voja\u011do estis celita ne nur al la Universala kongreso, sed anka\u016d (\u0109u mi hontu diri \u201eplejparte\u201c) por konati\u011di kun Japanio. \u0108ar \u011duste tiun programon proponas la agentejo \u201eChina tours&#8221; : konati\u011don kun \u0108inio kaj Azio. Nian karavanon organizis, kiel kutime, la KAVA-PECH agentejo, do fakte nia samideano Petro Chrdle. Al ni \u2013 10 \u0109e\u0125oj, ali\u011dis dumvoje slovaka membrino de AEH M. Fejfi\u010dov\u00e1, germanaj amikoj, hungara familio, tra Prago veturanta franca sinjorino, (el la insulo Reunion, kiu ku\u015das en la Hindia Oceano), en \u00d3saka alkro\u0109i\u011dis du italaj samideaninoj. E\u0109 unu neesperantisto \u0109eestis. Do, nia grupo formi\u011dis kiel kolektivo internacia.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">N<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_m14d6f9f9.jpg\" width=\"265\" height=\"186\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ia aviadilo (Korean Air) surteri\u011dis en Seulo post tutnokta flugo, tie ni \u015dan\u011dis kaj flugis al \u00d3saka-Kansai ankora\u016d 2 horojn. Jam nokti\u011dis, kiam ni atingis, per la fama rapidtrajno Hikari, nian celon: la urbon Kjoto (Kyot\u00f3). Mi ne povas prokrasti la mencion, ke tie nin atendis nia gvidanto \u2013 \u0109e\u0125a juna viro David Hochman, dank\u00b4 al kiu estis nia voja\u011do perfekta kaj \u011duiga de unua \u2013 \u011dis lasta momento. Li atentigis nin ne postuli vidi \u0109iujn vidinda\u0135ojn, kiujn ni preteriros.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La urbo Kjoto ja havas \u0109irka\u016d kvin mil (jes la\u016dlitere, kaj la\u016ddire \u2013 kvin mil) templojn kaj li strebis montri al ni la plej eminentajn kaj videndajn. Ni ja ne povis tuj kompreni \u2013 e\u0109 kredi, sed dum nia semajna restado en la urbo ni pri tio konvinki\u011dis. Preska\u016d post \u0109iu angulo trovi\u011das diversgranda templo, templeto, sanktejo&#8230; kaj ni vere vidis tiujn la plej belajn kaj signifajn. La urbo Kjoto estas kiel \u201ekoro de Japanio\u201c. \u011cia historio komenci\u011dis en la jaro 794, tuj kiel la \u0109efurbo de Japanio. Dum tiom da tempo oni ja povis konstrui tiom da temploj kaj \u0109irka\u016digi ilin per famaj \u011dardenoj. Tiuj esti\u011dis fenomeno de Japanio kaj kelkaj estas proklamitaj hereda\u0135oj de UNESKO (ne nur en la urbo Kjoto!). \u011custe kontra\u016d nia hotelo sterni\u011das la plej granda parko \u2013 kun la imperiestra palaco ene de \u011di. La imperiestro ja rezidas nun en la \u0109efurbo Tokio (T\u00f3kyo) kaj en Kjoto vizitadas nur 1-2 foje en la jaro. La internon de la palaco ni ne vidis \u2013 sed iri \u0109irka\u016d la parko, tio da\u016dris \u011duste unu horon! La perloj kaj hereda\u0135-trezoroj situas precipe sur la piedoj de la montaro, kiu \u0109irka\u016das la urbon. Mi nomu la \u201eoran pavilonon\u201c, la \u201ear\u011dentan pavilonon\u201c, en aliaj regionoj la U\u0135i-komplekson, la Nara-komplekson, la faman Nikko (\u201eNikko is Japan\u201c \u2013 propagandas la afi\u015do, en la angla) \u2013 tiujn centrojn de budhisma, de zen-budhisma, de \u015dintoisma religioj. Sed estas unu religio, kiu precipe koncernas la Esperanto-fenomenon: la Oomotop roklamas tri devizojn: unu Dio \u2013 unu Mondo \u2013 unu Lingvo; kaj tiu lingvo estu \u011duste ESPERANTO! Sub ties \u201eflago\u201c la religio propagas kaj varbas por siaj idealoj anka\u016d en fora Brazilo. Do, tute nature, ke ni estis akceptitaj kiel plej proksimaj homoj (dank\u00b4 al personaj kontaktoj de Petro Ch.), en la \u0109efaj centroj de la religio: en <b>Ajabe <\/b>\u2013 la loko, kie ekestis la fenomeno (tie ni e\u0109 havis honoron oferi la pino-bran\u0109eton, simbolon de pureco; reprezentanto de \u0109iu nacio faris tion). Anta\u016d ol ni trapromenis tutan komplekson (inkluzive la tagman\u011don), estis farita jena fotografa\u0135o.<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_m5b59f2dd.jpg\" width=\"265\" height=\"187\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Bonvolu rimarki, kiel ni \u0109iuj \u201ebrilas pro interna \u011dojo\u201c, kiun ni vere sentis en la \u0109irka\u016do. La dua centro de Oomoto, kiu havas misian celon, trovi\u011das en la urbo <b>Kameoka<\/b>. (\u011ci situas sub la same nomita monto-kresto, kiu japane signifas \u201e testud-dorso\u201c; \u011di vere tiel aspektas). Tie ni spertis la samajn pensojn kaj sentojn: kvieton, afablecon, edukcelojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"color: #000000;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_620465e2.png\" width=\"248\" height=\"30\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"1\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Mi tamen revenu al budhismaj konstrua\u0135oj kaj kompleksoj, \u0109ar ili abundas, lavangigas la landon; kaj rememorigu pri kelkaj \u201ela plej\u201c: en la <b>Nara-komplekso; <\/b>la Amid-Budho rezidas en la plej granda ligna konstrua\u0135o de la mondo (en sanktejo). La ora statuo de Budho, sidanta sur lotus-folioj, estas 15 metroj alta. \u0108i tie mi ne povas ne mencii por ni gravan okaza\u0135on: por 1000 jenoj estis a\u0109etita t<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_m1e24cafb.jpg\" width=\"189\" height=\"262\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>egolo por tegmento-kresto destinita por nove konstruita templo. Sur \u011din ni skribis jenan tekston: \u201e<i>Esperantistoj de KAVA-PECH- karavano. Je la 02 .08. 07\u201c. <\/i>Kaj nun ni povas esperi pri la protekto kaj favoro de dioj, estante tiel proksime al la \u0109ielo, \u0109u?<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la duan \u201eGrandan Budhon\u201c ni povis e\u0109 eniri: lia statuo tronas ne en templo, sed en natura parko sub montaro, kiu protektas la duan iaman antikvan \u0109efurbon <b>Kamakura<\/b> (de la 12-jrc.). La urbo estas monde konata pro siaj <i>sakuraj festotagoj.<\/i> La 2 km longa aleo de sakuroj gvidas al la \u0109efa sanktejo. (Tiuj solenoj okazadas kompreneble printempe, kiam abundas la roza koloro de sakuraj arbo-floroj). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kongresa semajno<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kion novan diri, karaj legantoj al vi, kiuj la etoson almena\u016d unufoje spertis? Jam sur la alloga afi\u015deto videblas, ke ni gastis en la plej moderna parto de la urbego <b>Jokohama <\/b>\u2013 oni titolas \u011din anka\u016d \u201e la futureca urbo-loko.\u201c En la ina\u016dgur-halo trovi\u011dis cca 1900 \u0109eestantoj, sur la podio komitatanoj de UEA, reprezentantoj de unuopaj asocioj, gastoj. Entute el 57 landoj. Ni estis petataj saluti per nelongaj frazoj, do mi al mikrofono diris jenon: \u201e Karaj, akceptu saluton de \u0108e\u0125a Esperanto-Asocio\u201c &#8230; kaj havis sinceran apla\u016ddon, ke mi estis esprimanta la memoron de vi \u0109iuj, kies k<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_696027c.png\" width=\"484\" height=\"98\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>oroestis kun ni en Jokohamo, \u0109u ne?!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_600eccc1.png\" width=\"484\" height=\"46\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"1\" vspace=\"23\" \/><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\">\n<p>En la kongresejo mi plenumis du ne tute privatajn taskojn:<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">1.\/ Jam la unuan tagon, la 4-an de a\u016dgusto, okazis en la salono Hodler t.n. \u201eFoiro\u201c. Pravis tiu nomo \u2013 en la salono estis \u011duebla la etoso de \u2013 bazaro. 73 diversaj organizoj, grupoj, unuopuloj sternis sur tabletoj kaj tabuloj sian \u201evaron\u201c. (Ne estis permesite vendi la \u201evaron\u201c).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_m7d0afc5f.jpg\" width=\"220\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><br \/>\nMi, delegito de AEH, hazarde ricevis mian lokon apud s-ano Renato Corsetti. Certe lia personeco estis tiu \u201eallogilo\u201c, kiu gvidis multajn al nia loko. Balda\u016d mi mian materialon disdonis al la interesi\u011dantoj. \u0108i tie mi eldiras serioze la rezulton: pri nia agado interesi\u011dis kelkaj \u201egravaj\u201c personoj, kies kontakto-adresojn mi ricevis kaj kiuj igis nian organiza\u0135on la kontaktojn disvolvi! Tio estas afero de nia venonta traktado&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2.\/ Same agrable mi travivis la okazon publike montri la ekzemplerojn de \u0109e\u0125a literaturo. En la salono Lapenna prezentis sin esperantistaj eldonistoj. La KAVA-PECH eldonejo sin vidigis per 5 libroj, \u0109ijare eldonitaj. Inter ili per tiu de Eli Urbanov\u00e1 \u201e<i>Prefere ne tro rigardi retro\u201c.<\/i> Petro CH. min petis deklami unu poemon \u2013 nome la MATENMAN\u011cO; \u011di elvokis \u011duon de la publikaro. Instigita per tio, mi prezentis la \u0135us-eldonitan poemaron \u201e <i>Kosmo sonoras per steloj\u201c <\/i>, kies autorino estas Zdenka Bergrov\u00e1 kaj kies esperantiganto estas Jaroslav Krolupper. Tiam mi tre beda\u016dris, ke la verketon mi ne povas enmanigi al KURISU KEI, la famulo. Ni \u0109iuj \u011dojis vidi lin, kiel honoran membron de la komitato kaj kiel \u201especialisto pri \u0109e\u0125a literaturo\u201c \u2013 tiel lia nomo estas enskribita en la KONGRESA LIBRO. \u011coje ni apla\u016ddis tiun 97-jarulon, kiu \u0109e mikrofono instigis nin a\u0109etadi la esperantistan literaturon; \u201eKiel mi mem faros. Pro tio mi alprenis jenan sakon\u201c \u2013 kaj li montris grandan nigran sakon&#8230; <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Miaj \u0109e\u0125aj amikoj demandas min, kiel japanoj perceptas la fenomenon de \u201e\u0109e\u0125io\u201c. Jen: kiam mi malfermis noktan muzikan programon (\u011duste tio estis memore la atom-atakon al Hiro\u015dimo, la 6-an de a\u016dgusto), sonis la simfonia\u0135o \u201e<i>Mia Patrujo\u201c <\/i>kaj la overturo de la opero \u201e<i>Vendita fian\u0109ino\u201c<\/i>, verkoj de Bed\u0159ich Smetana, kiujn ludis la \u0108e\u0125a filharmonio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Krome: \u0109iloke mi dankas al mia kunvoja\u011danto Viktor Dvo\u0159\u00e1k, kiu alportis plenan saketon de flugfolioj pri Prago. \u0108i tiujn \u2013 en la angla kaj japana \u2013 ni disdonadis ne nur en la kongresejo, sed anka\u016d dumvoje; kiel rekompenco por donacoj \u2013 ventumiloj kaj papertukoj, kiuj en la sen\u0109ese 34 gradoj varmegaj tagoj tiel ta\u016dgis. La studentoj pri niaj flugfolioj dankeme aspektis kaj klini\u011dis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ka nun <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>la postkongresa traviva\u0135o.<\/b> <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi parolos pri nia grimpo al la monto FU\u0134I.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108e la fino de mia raporto legu poemon, kiu proksimigu al vi mian preparon por la evento, psikan kaj fizikan. Jam de la jarkomenco mi preparis, parolis, ventumis tion \u2013 anta\u016d mia amiko \u010c. Vidman. Li trafe respeguligis la aferon \u2013 kaj J. Krolupper certe trafe la poemon esperantigis&#8230; Sed vin interesas, kiel la evento plenumi\u011dis, \u0109u? <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Intence mi sciigos vin nur pri la rezulto-faktoj, \u0109ar priskribi niajn emociojn kaj traviva\u0135ojn, tio estas kiel malkovri misteron de niaj animoj. \u0108u la enigmo? Jes! Kiu surpa\u015dis LA MONTON, ne volontas kaj ne kapablas transdoni siajn spertojn al aliaj \u2013 ol al la samgrimpintoj. Tial vi nur eksciu, karaj gelegantoj, ke la pinton de la vulkano \u2013 la 3776 metrojn \u2013 atingis: Petro Chrdle, Marie Mad\u011brov\u00e1, Milo\u0161 Bloudek, Lenka Bloudkov\u00e1. Kaj ni estis 4, kiuj atingis \u201enur\u201c la alton 3360 m. Kredu nin, ke tio ne estas \u201enur\u201c! Tio estas neimageble malfacila tasko. Sed anka\u016d en tiu alto ni \u2013 Margit Turkov\u00e1, Libu\u0161e Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1, Viktor Dvo\u0159\u00e1k, Vladim\u00edr Macek \u2013 vidis \u201ela sunon aperi glore&#8221;. La suno glorigis nian voja\u011don al Japanio kaj reen&#8230; Margit Turkov\u00e1, la 17-an de a\u016dgusto<br \/>\n2007. <\/span><\/span><\/span><em><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-style: normal;\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/span><\/span><\/em><\/p>\n<table width=\"667\" cellspacing=\"0\" cellpadding=\"5\">\n<tbody>\n<tr valign=\"top\">\n<td style=\"border: none; padding: 0cm;\" width=\"412\">\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Fud\u017ei<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">U mo\u0159e mohutn\u011b se vyp\u00edn\u00e1<br \/>\nposv\u00e1tn\u00e1 hora hor<br \/>\nPod n\u00ed<br \/>\nr\u00fd\u017eov\u00e1 krajina<br \/>\na\u017e po obzor<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Snem<br \/>\nka\u017ed\u00e9ho je vystoupit<br \/>\na\u017e na vrchol A kraj pozdravit<br \/>\np\u0159i<br \/>\nrann\u00edm rozedn\u011bn\u00ed<br \/>\nCo\u017e lehk\u00fd \u00fakol nen\u00ed<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Den<br \/>\na noc se stoupat mus\u00ed<br \/>\nale nikdo nehartus\u00ed<br \/>\nPozvolna se<br \/>\nvle\u010de tenhle pochod hus\u00ed<br \/>\nJen a\u0165 to n\u011bkdo zvl\u00e1dnout zkus\u00ed<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Zvl\u00e1\u0161\u0165<br \/>\npro na\u0161ince jde to zt\u011b\u017eka<br \/>\nv\u017edy\u0165 by se sem ve\u0161la dvakr\u00e1t<br \/>\n\u010desk\u00e1 Sn\u011b\u017eka<br \/>\nTak p\u0159edem neust\u00e1le<br \/>\ntr\u00e9novat se mus\u00ed<br \/>\nvytrvale<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Tak\u00e9<br \/>\ndech cvi\u010dit hou\u017eevnatost<br \/>\nP\u0159ekon\u00e1vat lidskou<br \/>\nslabost<br \/>\nStoupat rozv\u00e1\u017en\u011b ale ne\u00fanavn\u011b<br \/>\na\u017e kone\u010dn\u011b<br \/>\nslunce objev\u00ed se slavn\u011b<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">P\u0159ekonat<br \/>\n\u00fanavu a lenost<br \/>\nv\u0161edn\u00ed a \u0161edou dennodennost<br \/>\nNapnout<br \/>\nsv\u00e9 s\u00edly<br \/>\n(i kdy\u017e snad ochabuj\u00ed chv\u00edli)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">a<br \/>\nb\u00fdt v\u010das v\u00a0c\u00edli<br \/>\nPaprsky sv\u011btla u\u017e se probudily<br \/>\nNad<br \/>\njaponsk\u00fdmi ostrovy jako jejich m\u00e1ma<br \/>\nty\u010d\u00ed se hora Fud\u017eijama <\/span><\/p>\n<p>\u010cestm\u00edr Vidman<br \/>\n1.4.07<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/INF_Septembro_2007_html_120a9bfc.jpg\" width=\"303\" height=\"271\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"right\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/td>\n<td style=\"border: none; padding: 0cm;\" width=\"235\">\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Fu\u0135i-monto<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108e maro nin surprizas<br \/>\nmasiva sankta monto<br \/>\nSub \u011di pejza\u011do<br \/>\nriza<br \/>\n\u011dis horizonto<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Supreniri<br \/>\n\u0109iuj revas<br \/>\nposte ili supre salute manon levas<br \/>\nal la<br \/>\nlando en a\u016droro<br \/>\nNepras tie \u0109i fervoro<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Tagon<br \/>\nnokton oni devas iri<br \/>\nsen \u011demplori sen suspiri<br \/>\nPri la<br \/>\nlanta mar\u015do ansero povas miri<br \/>\nEstas malfacile monton tuj<br \/>\nakiri<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Tiu<br \/>\ntasko por ni estas ambicia<br \/>\nnur duona estas Ne\u011dmont\u2018<br \/>\nbohemia<br \/>\nDo ekstaras postulo insista<br \/>\npri anta\u016da trejnado<br \/>\npersista<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Spiron<br \/>\ntrejni volon plifortigi<br \/>\nDe malforto sin senigi<br \/>\nSupreniri<br \/>\npace kaj senlace<br \/>\n\u011dis kiam la suno tuj aperos grace<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">Laci\u011don<br \/>\npigrecon superi<br \/>\npro ordinareco ne suferi<br \/>\nStre\u0109i siajn<br \/>\nfortojn<br \/>\n(malforti\u011dintajn de komforto)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">por<br \/>\nal celo alporti raportojn<br \/>\nElsaltis sunradioj jam kiel<br \/>\nrisortoj<br \/>\nAl japanoj kiel ponto el rakonto<br \/>\nalkondukas<br \/>\n\u011duste Fu\u0135i-monto<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: small;\">esperantigis<br \/>\nJaroslav Krolupper<\/span><\/p>\n<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Pluaj kongresoj: 2 0 0 8 :<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 93-a Universala kongreso okazos en nederlanda Rotterdamo 19-26 julio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Busan ekskurson organizos M.Tome\u010dkov\u00e1, \u010cesk\u00e9Bud\u011bjovice.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La KELI kongreso okazos en Slovakio en hotelo Pribylina de 27.7.-2.8.2008. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: large;\"><b>UK 2009 okazos en pola urbo Bjalistoko<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La nova Estraro de UEA decidis en sia kunsido la 9-an de a\u016dgusto en Jokohamo, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko, Pollando, <\/span><span style=\"font-size: small;\">por oma\u011di la 150-an datrevenon de la naski\u011do de d-ro L.L. Zamenhof, en la urbo, kie li mem naski\u011dis. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La urbestro de Bjalistoko, d-ro Tadeusz Truskolaski \u0109eestis la kunsidon, kune kun la prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo, s-ino Elzbieta Karczewska, kaj\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">s-ro Aleksander Zdechlik, kiu reprezentis la \u0109efan estraron de Pola Esperanto-Asocio. D-ro Truskolaski transdonis al la estraro alvokon de bjalistokanoj por okazigo de la UK en ilia urbo. Dum unu semajno preska\u016d 3500 personoj subskribis la alvokon. Krom entuziasma akcepto de la urbanoj, la urbestro promesis vastan apogon de la urbo al la organizado de la kongreso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">el [gazetaraj\u00a0komunikoj de UEA]<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Interesa\u0135oj <\/b><b>el la redakcio kaj el la leteroj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">1) Anta\u016d kelkaj semajnoj po\u015dto alvenigis \u0109arman libreton\u00a0 &#8220;Kosmo sonoras per steloj&#8221; de a\u016dtorino Zd. Bergrov\u00e1 kaj de la tradukisto Jaroslav Krolupper. 63 poe- metoj en \u0109e\u0125a kaj Esperanta lingvoj estas indaj por tralegi kaj la redakcio gratulas al la poetino kaj anka\u016d al nia membro pro sukcesaj kaj belaj tradukoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2) Fragmento el la letero de s-ano Bret\u0161najdr: Jes, Esperanto solenas nunjare la 120-an datrevenon. Kiel rapide forflugas la tempo. Vere Esperanto pliri\u0109igis mian vivon, ebligis al mi korespondadon kun preska\u016d tuta mondo kaj renkonti\u011dojn kun interesaj gesamideanoj; certe mi povas esti kontenta. Do \u0109ion la plej bonan kaj sufi\u0109e da fortoj por via plua sukcesa agado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal; background: #ffffff;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) La redakcio gratulas al s-ano Novosad, kiu kunlabore kun la direktoro de Kultura domo aran\u011dis ekspozicion okaze de 50 jaroj de Esperanto en la urbo Ostrov por tri someraj monatoj. Li skribis: &#8230;.Kaj mi &#8211; junulo &#8211; post 3 1\/2 jaroj na\u016ddekjarulo mi konstante aktivas kaj \u011dojas kun vi \u0109iuj revidi en konferenco de \u0108EA en Poli\u010dka.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">4) Post longa tempo aperis en interreta SKYPE-telefono vo\u0109o por multaj memorigantoj tre konata, sed sub la pasvorto Rashid Awad. La eksredaktoro de praga radio-elsendo por angloj Richard Howard salutas \u0109iujn \u0109e\u0125ajn geamikojn. Kiu volus paroli kun li, jen lia adresa signalvorto =rashid.awad .<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">5) La redakcio deziras balda\u016dan resani\u011don al nia membrino Eva Hoffmannov\u00e1 el Prago, kiu jam longe ku\u015das en praga malsanulejo. \u011cojigu \u015din per amika letero, sed skribu al \u015dia hejma adreso: Africk\u00e1 16, Praha 6 160 00.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">6) La nova statuto de la asocio de AEH estis jam aprobita la 16.7.2007 de Ministerio de enlandaj aferoj. De tiu \u0109i tempo nia asocio oficiale nomi\u011das Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj, civitana societo.(\u0109e\u0125e post la nomo= o.s.= (ob\u010dansk\u00e9 sdru\u017een\u00ed). <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto per rekta metodo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La redaktoro de la Revuo de Esperanto skribas:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d la U K en Jokohamo mi dissendis koloran afi\u015deton pri 11 lingvaj mutacioj de Esperanto per rekta metodo, kiuj jam aperis kaj pri plia deko, kiu jam naski\u011das. La afi\u015deto prezentis anka\u016d la aperintajn didaktikajn helpilojn (instruaj bildoj kaj KD-oj), kiuj estas uzeblaj por \u0109iulingvaj lernolibroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En Jokohamo mi sukcesis prezenti la projekton dum la kvar menciitaj forumoj (Movada Foiro, A\u016dtora duonhoro, Libroj de la jaro, Tago de lernejo \/ILEI) kaj persone alporti la fre\u015de eldonitajn japanan kaj korean eldonojn, kiuj bone vendi\u011dis en la kongresa Libroservo. La sendita afi\u015deto estis malgrandigita afi\u015dego, kiu dum la Jokohama UK fone ornamis la menciitajn kongreserojn. Dum la UK ali\u011dis al nia projekto pliaj 9 tradukontoj (al la ta\u011dika, persa, ukraina, sveda, latva, kataluna, hebrea, urdua kaj nepala lingvoj). La lernolibro do havas tute realan \u015dancon aperi (dume) en trideko da lingvoj&#8230; <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Oferto pri tiuj libroj, kiuj jam aperis, estas mendeblaj \u0109e mi a\u016d \u0109e UEA. Mi petas vian helpon diskonigi tiujn informojn kaj helpi, ke la rezultoj de niaj komunaj strebadoj atingu tiujn, kiuj ilin bezonas: la lernantojn kaj iliajn instruistojn. La eblecoj de mia eldonejo estas limigitaj kaj la eldono de pluaj libroj kaj metodikaj helpiloj eblos nur kiam la investitaj rimedoj almena\u016d parte revenos. Amike salutas kaj je plua bona kunlaboro \u011dojas <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Stano Mar\u0109ek <\/span><\/span><\/span><a href=\"mailto:revuo.esperanto@gmail.com\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u>revuo.esperanto@gmail.com<\/u><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.18cm 0.14cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"> \u2013 monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">e-mail:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">interreto:<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>192150088<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">, k\u00f3d banky <\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-style: normal;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nRo\u010dn\u00ed p\u0159edplatn\u00e9 \u010dasopisu Informilo= 200,-K\u010d, p\u0159\u00edsp\u011bvek svazu dobrovoln\u00fd. La jarabono de Informilo 15 \u20ac.<br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><span style=\"font-style: normal;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; Informilo 9\/2007 Enhavo: Traviva\u0135oj de la 92-a U K Jokohamo, la 94-a UK okazos en Bialistoko, El leteroj kaj de redakcio, Esperanto per rekta metodo &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; 92-UK JOKOHAMO \u2013 Japanio Mozaiko anta\u016dkongresa \u2013 kongresa \u2013 postkongresa &nbsp; Nia dusemajna voja\u011do estis celita ne nur al la Universala kongreso, sed anka\u016d (\u0109u [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5797","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5797","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5797"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5797\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6545,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5797\/revisions\/6545"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5797"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5797"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5797"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}