{"id":5477,"date":"2006-09-30T20:31:21","date_gmt":"2006-09-30T18:31:21","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5477"},"modified":"2018-05-13T08:41:20","modified_gmt":"2018-05-13T06:41:20","slug":"informilo-9-2006","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-9-2006\/","title":{"rendered":"Informilo 9\/2006"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">\u00a0<span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo2006\/9<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Kelkaj e\u0125oj de UK,<br \/>\nHistorio de Davido,<br \/>\nREF-Pilsk\u00fd Ml\u00fdn,<br \/>\nIKUE en Velehrad,<br \/>\nE-infanoj en Anglio,<br \/>\nEl redakcio,<br \/>\nE-urbo Herzberg<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Raporto pri la 91-a UK en itala Florenco 29. 7. \u2013 5. 8. 2006<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El sudbohemia urbo \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice ekveturis la 28-an de julio dum nekutime varmega vetero luksa a\u016dtobuso kun vere internacia kolektivo: \u0109e\u0125oj, germanoj, poloj, hungaroj. La organizado de la karavano estis bone kunigita kun banado en la maro kaj kun ekskursoj al la insulo Elba, urboj Piza, San Gimignano kaj Siena. Estus senutile skribi pri la montaro Apeniny, kiu estas traborita per multaj tuneloj kaj kunigita per pontegoj, pri la programeroj de la universala kongreso, kiujn mi ne sukcesis partopreni, sed kiuj estis valoraj kaj allogaj. Tamen \u015dajnis al mi, ke la kongreso estis preska\u016d ka\u015dita por la publiko, \u0109ar mi surstrate vidis neniun afi\u015don. Pri eminentaj paroladoj de la prezidanto de UEA Renato Corsetti oni povas legi en interreto, anka\u016d pri danco de brazilanoj. La kongreson partoprenis proksimume 2.200 homoj el 62 landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi volas substreki fakton, ke la UK-on partoprenis pli da junaj homoj ol en pasinto, kaj ke mi dum la prezentado de \u201eAkademio de Esperanto\u201c a\u016dskultis la\u016ddan parolon pri la \u0109e\u0125a lingvista fakulo Miroslav Malovec kun apla\u016ddo por li. Tio tre \u011dojigis min, ke estis tiel aprezita \u0109e\u0125a samideano.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El miaj skribaj notoj mi elektas:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 26-an de septembro estos tago de lingvoj, estus bone kaj konvene atentigi publikon pri Esperanto. La 1-an de novembro estos tago de gepatra lingvo; al demando, ke Esperanto ne havas nacian kulturon, oni povas diri, ke Esperanto ne povas havi nacian kulturon, \u0109ar \u011di havas kulturon internacian, sed tio estas problemo, kiun oni ne povas klarigi en unu frazo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Profesia \u0135urnalisto klarigis sistemon de mondaj \u0135urnalaj agentejoj (AP, Reuters, AFP ktp), li rekomendis sendi artikolojn al lokaj \u0135urnaloj kaj gazetoj. En \u0109e\u0125a \u0135urnalo MF-DNES 7.8.2006 aperis letero de s-ro \u0160tefan el Kladno pri UK. Gratulon al li pro sukceso!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108iuj landaj e\u016dropaj E-asocioj estas anoj de EEU \u2013 E\u016dropa Esperanto-Unio &#8211; krom Estonio. EEU eldonas \u201eE\u016dropan bultenon\u201c, kiu estas akirebla nur en interreta adreso <\/span><a href=\"http:\/\/www.europo.eu\/\"><span style=\"font-size: small;\"><u>www.europo.eu<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><a href=\"mailto:eeu@europo.eu\"><span style=\"font-size: small;\"><u>eeu@europo.eu<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 7-a kongreso de EEU okazos en Slovenio \u2013 Maribor de la 28-a de julio \u011dis la 4-a de a\u016dgusto 2007 (<\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto-maribor.si\/\"><span style=\"font-size: small;\"><u>www.esperanto-maribor.si<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">). La temo \u201ePri akvo\u201c emus turni atenton de progresemaj asocioj kaj unuopuloj al tiu kongreso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la kunveno de Akademio estis anka\u016d interesa diskuto pri vortoj kun \u0109apeliloj kaj \u0109u al la alfabeto aldoni literon \u201ew\u201c, la debato da\u016dris pri problemo \u201edank\u00b4 al\u201c kaj pri peto de joginoj, kiel traduki \u201ejin kaj jang\u201c \u0109u jino kaj maljino, \u0109u jango a\u016d maljango, a\u016d \u0109u oni povas \u201emalgra\u016d\u201c liberigi de \u201emal\u201c al gra\u016d.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tamen por AEH estas interesa informo, ke al iuj ne pla\u0109as la vorto \u201ehandikapuloj\u201c \u2013 kiu pli apartenas al sporto kaj povas esti ofenda por la homoj kun handikapo. Venis proponoj pri vortoj: malavanta\u011duloj, neplenlertuloj, alilertuloj, alilertekapabluloj, \u011denerale tradukoj el diversaj lingvoj&#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">(noto de la redakcio de AEH: ni alvokas niajn membrojn esprimi siajn opiniojn. Dankon!)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pri la indonezia lingvo mi anka\u016d faris notojn, ke \u011di estas anka\u016d artefarita lingvo. Sed s-ano Ji\u0159\u00ed Patera skribis al ni pri tio, ke li a\u016dskultis prelegon de japana mecenato Miyoshi Etsuo, ke en Indonezio vivas nun 200 milionoj da homoj sur la diversaj insuloj Java, Borneo, Sumatra k. a., oni parolas multajn lingvojn. Do estis necese enkonduki unu \u015dtatan lingvon. \u0108ar la origino de \u0109iuj lo\u011dantoj estas malaja, oni prilaboris la malajan lingvon kaj enkondukis \u011din kiel oficialan indonezian lingvon. Tio sukcesis, en Malajzio kaj Indonezio ili havas komunan lingvon, sed nun oni jam parolas pri apartaj lingvoj malajzia kaj indonezia. Do la japano havis tion kiel ekzemplon, ke artefarita lingvo en Indonezio funkcias, sed li forgesis, ke la indonezia estas fakte malaja, do ne tute artefarita, kaj ke \u011di estis akceptita de la lo\u011dantaro. \u0108e Esperanto estas alie, \u011di estas rifuzata kaj devige estas trudata la angla.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Verkista asocio EVA volas \u015dan\u011di statuton kaj esti pli oficiala simile kiel Akademio \u2013 plialtvalorigi la asocion.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Plua interesa\u0135o por mi estis:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Italoj la\u016d prononcmaniero ekkonas lokon, de kiu ia italo devenas, britoj \u2013 al kiu socia tavolo apartenas. La itala lingvo devenas el florenca dialekto danke al Dante. Italoj neniam man\u011das viandon kun spagetoj, tial ili kutime man\u011das du pladojn. Ili \u015datas man\u011di \u015dinkon kun melono (la\u016d mia sperto). \u0108iam devas esti pano sur la tablo. Post la deka horo matene italoj ne plu trinkas \u201ekapu\u0109inon\u201c. Se vi volas trinki veran tason da kafo, mendu amerikanan kafon, alie vi ricevos kafon en speciala poto, kiun vi povus ver\u015di en malgrandan glason por brando.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><strong><span style=\"font-size: small;\">Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1,<\/span><\/strong><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nSadov\u00e1 745\/36, 293 01 <\/span><strong><span style=\"font-size: small;\">Mlad\u00e1 Boleslav<\/span><\/strong><span style=\"font-size: small;\">,<br \/>\ntel.: 326 731 845 retadreso: drahotovaesperanto@seznam.cz <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sur tiu \u0109i adreso vi povas mendi Legolibreton II. kaj III., por la prezo 50 K\u010d a\u016d 2 e\u016droj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Alia e\u0125o pri UK:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la tempo de la 29-a de julio \u011dis la 5-a de a\u016dgusto 2006 mi partoprenis la 91-an Universalan kongreson de Esperanto en la itala urbo Florenco, nacilingve: Firenze. Mi partoprenis buskaravanon organizitan de la voja\u011d-oficejo CIAO el Strakonice, pere kaj kun s-anino Mirka Tome\u010dkov\u00e1 el la E-klubo \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice. En la voja\u011do tien ni haltis matene \u0109e la maro proksime de Venecio kaj refre\u015di\u011dis na\u011dante en la maro dum kelkaj horoj. Poste ni da\u016drigis al Florenco, kie ni lo\u011dis en junulara tranoktejo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la kongresejo, krom la \u011deneralaj \u2013 komunaj programeroj, mi partoprenis por tiel diri la miajn: la fakajn kunvenojn de ateistoj kaj de nefumantoj. Tre \u011dojigis min la fakto, ke unu salono portis la nomon la\u016d itala esperantistino Clelia Conterno Guglielminetti. Ja mi havas agrablan edifan memoron pri \u015di: En la jaro 1975 mi tradukis kaj gazete publikigis \u015dian novelon \u201eVivo kaj morto de Wiederboren\u201c. Poste dum la UK en Varna en 1978 tute hazarde renkontinte la a\u016dtorinon, mi diris al \u015di pri la publikigita traduko. Beda\u016drinde \u015di mortis en la jaro 1984. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108ar la merkredo estis ekskursa tago kaj la kongresejo estis fermita, mi partoprenis kun mia karavana grupo ekskurson tra Toskanujo. De la urbo Piombino ni per granda \u015dipo veturis al insulo Elbo. Tie mi denove \u011duis fascinajn ondojn de la maro, \u0109i-foje la Tirena.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la UK kiel kutime mi renkontis multajn miajn konatojn el la tuta mondo. Tre pla\u0109is al mi ekzemple publika kunveno de la Akademio de Esperanto. Beda\u016drinde por tia interesega programo oni devas atendi plenan jaron \u2013 \u011dis la venonta Universala kongreso. Nu, eble en mia lando \u0108e\u0125io oni povos intelekte \u011dui el la nova fenomeno \u2013 nome la ELFO (Esperantologia kaj literatura forumo \u2013 kun administra sidejo en la urbo Brno). J.Rada, Most<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>La kontribuo el la plumo de juna komencanto <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Dum la fino de la pasinta jaro mi decidi\u011dis, ke mi somere en 2006 voja\u011dos en Italion por partopreni la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto. Voja\u011dagentejo el Strakonice kunlabore kun geedzoj Tome\u010dek kompleze organizis voja\u011don kaj tranoktadon en Florenco. Tien kaj reen ni veturis dum nokto, por ke ni evitu malagrablan voja\u011don dum varmaj someraj tagoj. Dumvoje al UK ni haltis por mallonga na\u011dado en la maro, sed posttagmeze ni jam alvenis en Florencon \u2013 kongresurbon. Modesta tranoktejo konformis al prezo kaj celo kaj krom eble nur unu persono, neniu plendis. Ankora\u016d tiun \u0109i tagon ni ricevis la kongres-dokumentojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Duan tagon \u2013 diman\u0109e \u2013 nin atendis solena bonvenigo kaj komenco de la kongreso. Kaj tuj diman\u0109e ni konvinki\u011dis, ke organizadon ekmastris vere italoj \u2013 sen ia averto estis inter\u015dan\u011ditaj du prelegoj. Tamen ni ne malamuzis pro tio kaj ni \u011duis amba\u016d programerojn pri Afriko kaj pri Ameriko. Kiel esperantisto \u2013 komencanto, malgra\u016d mi relative bone scipovas anglan lingvon, komence mi ne tro multe komprenis, pro tio mi decidi\u011dis partoprenadi paroligajn lecionojn por komencantoj. Kaj anka\u016d tio ne estis sen malgrandaj problemetoj \u2013 en kongresa libro estis skribite, ke por eniri la aran\u011don oni havu la libreton \u201ePo\u015damiko\u201c, sed se ni demandis kiun ajn, neniu el de\u0135orantoj povis diri al ni, kio \u011di estas kaj kie oni povas akiri \u011din. Tamen anka\u016d tion ni sukcese aran\u011dis. La kurso tre entuziasmigis min kaj krom tio mi \u0109iam pli bone komprenis. Mi \u0109eestis diversajn prelegojn, por ke mi estu en la kontakto kun parolata Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj elekti oni povis vere el bunta programo \u2013 de (la\u016d mia vidpunkto de e\u016dropano) enuiga prelego pri problemo de disvastigado de Esperanto en amerika kontinento, trans tre interesa parolado de Tereza Kapista pri \u015dia agado kiel instruistino de Esperanto en Irano kaj Afriko, al voja\u011d-prezenta\u0135o \u0109irka\u016d la mondo de unu juna italo, \u011dis al la instrua kaj nekredeble amuza prelego: \u201eArto paroli publike\u201c de neforgesebla Humphrey Tonkin pri la Esperanto-parolarto. Komputilaj entuziasmuloj povis vidi prelegon pri komputila programo \u201elinukso\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj miaj rezultaj impresoj? Malgra\u016d iaj organizaj mankoj mi devas diri, ke la kongreso estis sukcesa kaj \u011di lasis en mi grandegan sopiron ekkoni pli tiun \u0109i lingvon. Florenca kongreso estis mia unua, sed certe ne mia lasta. Jam nun mi \u011dojatendas pluan kongreson en E\u016dropo, kiu efektivi\u011dos en Rotterdamo en la jaro 2008. Jan Srb Pardubice<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kion aldoni al tiuj \u0109i impresoj de mia nepo? <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jes, post la reveno el Italujo mi demandis lin, \u0109u li skribus por Informilo siajn impresojn el tiu \u0109i nia ekskurso al Florenco. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El Pardubice ni \u0109eestis nur 3 personoj \u2013 ankora\u016d Jirka Kosnar, kiu multe kunlaboradas dum preparo de Informiloj, Anta\u016den kaj aliaj laboroj \u0109e komputilo. Entute el \u0108e\u0125io estis preska\u016d 40 geesperantistoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi partoprenis jam la kvinan UK-on (Rotterdamo, Prago, Berlino kaj Vilno) kaj en la lasta numero de kuriero de la 91-a UK nomata \u201eFlorenca lilio\u201c \u2013 la lasta ali\u011dinto estis dumonata bebo, KN 2209. Tiu \u0109i nombro estas la plej malgranda el ali\u011dintoj de tiuj miaj kongresoj. Mi konfesas, ke \u0109i tiu mia partopreno estis \u0109efe dedi\u0109ita al mia nepo, por ke li povu senti kaj entuziasmi\u011di per etoso de tiu unika kaj neforgesebla atmosfero de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Trastudinte la Kongresan libron ni elektadis programerojn, kiuj estus por ni interesaj. Anka\u016d ni volis trarigardi la urbon, kiu estas vere tre \u0109arma. Kaj ni anka\u016d partoprenis du tuttagajn busekskursojn \u2013 sur la insulon Elba kun la vilao, kie vivis Napoleono Bonaparto kaj anka\u016d tiun tagon ni por mallonga tempo vizitis toskanan urbon Piza, kun fame konata klini\u011dinta turo. Dum la dua ekskurso ni trarigardis belegajn kaj interesajn urbon Siena kaj etruskan urbeton San Gimignano. Amba\u016d ekskursoj kaj la tuta restado en Italio estis vere tre interesaj kaj mi \u011dojas, ke ni<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">povis partopreni \u0109ijaran kongreson<i>.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Ludmila Srbov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Fragmento el kongresa kuriero \u201eFlorenca Lilio\u201c<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La viza\u011do de Davido, kiel \u011din skulptis Mikelan\u011delo, estas la bildo elektita por la \u201elogoo\u201c de la 91-a UK. Jen malgranda historio de la statuo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mikelan\u011delo (6.3.1475 \u2013 18.2.1564) estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenci\u011dis la baroko. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo, servante al pluraj papoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Lia statuo de Davido, estas taksata \u0109efverko de la renesanca skulptarto (iuj artistoj kaj arthistoriistoj e\u0109 diras, ke \u011di estas la plej bela arta\u0135o, iam farita de homo). La statuo montras Davidon momenton anta\u016d ol ataki Goljaton (la rakonto estas en la Biblio).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La statuo \u2013 alta 5,17 metrojn \u2013 havas interesan historion. Jam de pli ol 40 jaroj granda marmora peco estis je dispono: Kelkaj artistoj provis realigi per \u011di statuon, sed sensukcese kaj la marmoro sekve prezentis la signojn de la pluraj eksperimentoj (i.a. granda fendo); plie oni taksis, ke la \u015dtono estis tro malkompakta kaj ke sekve la statuokruroj ne povus elteni la pezon de la tuta\u0135o. La marmora\u0135o restis do forgesita dum jaroj en malfermita spaco, korodita de la tempopaso \u011dis kiam, en 1501, Mikelan\u011delo akceptis la \u201edefion\u201c realigi per \u011di la Davidon. Lia laboro fini\u011dis tri jarojn poste, en 1504: por transporti la kolosan statuon necesis 4 tagoj, kaj dum la transporto \u011di estis \u015dtonumita de ribeluloj (Mikelan\u011delo surloke prizorgis tuj la forigon de la batsignoj). Dum la tumultoj de 1527 la statuo estis denove grave dama\u011dita. La maldekstra brako estis rompita en tri pecojn kaj la \u015dton\u0135etilo estis difektita: anka\u016d hodia\u016d oni povas konstati la signojn de tiu evento. Dum la jarcentoj la statuo suferis aliajn dama\u011dojn pro atakoj, meteorologiaj kondi\u0109oj kaj (nekredeble, sed vere) anka\u016d pro malbona resta\u016drado. En 1872 oni decidis transporti \u011din el la placo sub tegmenton, en la Galerion de la Akademio. Tiu en placo de la Signoria estas kopio. <\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La 28-a Renkonti\u011do de Esperanto-Familioj<\/b><\/span><\/h4>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">okazis la unuan fojon en sia historio en \u0108e\u0125io la 15.-29.7.2006 en feriejo Pilsk\u00fd Ml\u00fdn apud Blatn\u00e1. Dum la unua semajno partoprenis 64 personoj, en la dua semajno entute 86 personoj el 11 e\u016dropaj landoj (el tiu \u0109i nombro proksimume duono de infanoj, ekde 18-monata \u011dis 18-jara).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La partoprenintoj estis el \u0108e\u0125io, Pollando, Hungario, Kroatio, Germanio, Svislando, Francio, Britio, Belgio, Danlando kaj Norvegio. \u011ci estis specifa aran\u011do por familioj, kiuj uzas Esperanton en sia \u0109iutaga vivo, do partoprenis en \u011di nemalmultaj infanoj, kiuj denaske parolas du-tri lingvojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tiu \u0109i neformala grupi\u011do de amiki\u011dintaj E-familioj ne funkcias sub \u015dildo de iu E-organizo \u2013 \u0109iujare unu el la familioj proponas organizi la aran\u011don en sia lando. \u0108i-foje la gastigantoj estis familio Vladim\u00edr, Pavla kaj Edita Dvo\u0159\u00e1k el P\u00edsek, kiu elektis por la okazloko feriejon Pilsk\u00fd Ml\u00fdn situantan 20 km de \u011dia lo\u011durbo. Apuda lago kaj arbaro bon\u015dance iom mildigis grandan\u00a0<\/span><span style=\"font-size: small;\"> varmegon, kiu regis dum la da\u016dro de la tuta aran\u011do.<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignnone\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inf_zari_2006_html_6cb35566.jpg\" alt=\"\" width=\"285\" height=\"158\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Elekto el la bunta programo:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">okazigo de koncerto de renesanca muziko kadre de la ekskurso al la kastelo Kratochv\u00edle kaj de publika koncerto en la Urba Insulo en P\u00edsek; multaj manlaboraj minikursoj (dratado, manpapero, origami kaj kirigami, kasteloj el skatoloj, ornamado de marcipankuketoj ktp.); sportaj aktivecoj (na\u011dado, boatado, \u015dakludo, tabloteniso, futbalo kaj aliaj pilkludoj, netradiciaj olimpikaj ludoj); kadre de Tago de la libro \u2013 diskutprelego de P.Chrdle pri E-aktivecoj en \u0108e\u0125io (kune kun vendoekspozicio de E-libroj); komuna muzikumado kadre de anta\u016dtagmeza kantado, bivakfajroj kaj dancvesperoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d okazis kelkaj ekskursoj: urboludo kaj muzea ser\u0109kvizo en P\u00edsek, besto\u011dardeno en Ohrada, kastelo Hlubok\u00e1, \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice kaj multaj aliaj aktivecoj por \u0109iua\u011daj partoprenantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u00a0<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inf_zari_2006_html_5077e567.jpg\" width=\"79\" height=\"192\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Kadre de la kantado la partoprenantoj lernis kompreneble anka\u016d kelkajn \u0109e\u0125ajn kantojn \u2013 Vojo al Bud\u011bjovice (K Bud\u011bjic\u016fm cesta), Belas aer\u2018 (Kr\u00e1sn\u00fd je vzduch) de J. Hutka, Se estus \u0109i-tie tia junulino (Kdyby tady byla takov\u00e1 panenka) kaj aliajn. Kaj \u2013 ne nur \u0109e etuloj! Da\u016dre sukcesis la kanto \u201eKr\u00e1vy kr\u00e1vy\u201c de Z. Sv\u011br\u00e1k kaj J. Uhl\u00ed\u0159 (en E-versio \u201eKatoj katoj\u201c), kiu dum REF 2000 en V\u00e1c \u0109e Budape\u015dto tuj fari\u011dis \u015datata furora\u0135o.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Dum traviva\u0135ludoj en la arbaro oni ekzemple mem elprovis, kiel povas blinduloj percepti naturon, revenante en duopoj, en kiu \u0109iam unu persono devis mar\u015di kun fermitaj okuloj. Por kelkaj estis surpriza konstato, kiel tiukaze kvaza\u016d a\u016dtomate akri\u011das aliaj sensoj \u2013 kiel oni pli intense sentas grundon sub la piedoj, pli atenteme perceptas sonojn, ventetoblovon \u2013 kaj kiom nefacile povas esti \u2013 venki internan necertecon kaj transdoni sian tutan konfidon al sia vidanta gvidanto &#8230;<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La infanoj anka\u016d lernis kunsentemon kaj helpemon partoprenante en granda ludo da\u016dranta tutajn du semajnojn, dum kiu ili klopodis karpon Jakobon, turisman simbolon de la Sudbohemia re\u011dlando, sanigi el \u201eakvofobio\u201c. La lastan tagon la karpo bon\u015dance sentime subakvi\u011dis en la fi\u015dlago kaj tial la infanoj povis festi tiun \u0109i bonan finon dum la fina fabela merkato.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La aran\u011do trapasis supozeble sukcese kaj en bona etoso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sekvontjara REFo okazos plej probable ekde 22.7.2007 en Debrecen en orienta Hungario. Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1, P\u00edsek<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jen la raporteto, kiu anka\u016d ligas al Pilsk\u00fd Ml\u00fdn:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<b>Pri la koncerto de Esperantaj familioj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Marde la 25-an de julio 2006 posttagmeze okazis sur la Urba Insulo en P\u00edsek granda, nekutima evento. Sub gvido de Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1 oni aran\u011dis meze de la arboj, en bela medio eminentan kon-certon de esperantaj familioj el la tuta mondo. Ludis kaj kantis \u0109i tie infanoj komune kun la gepatroj kaj anka\u016d solaj. Sonis tradicia, klasika muziko, popol-kantoj kaj kompreneble kantoj \u015dercaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La programo da\u016dris preska\u016d du horojn. La \u0109eestantojn salutis kore anka\u016d eksgvidan-tino de la E-klubo &#8220;Ponto&#8221; en P\u00edsek \u2013 Radka K\u0159iv\u00e1nkov\u00e1. Ne mankis \u0109i tie atentemo de la\u00a0lokaj \u0135urnalistoj. La redak-torojn tutcerte ravis malgrandaj <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">infanoj flue parolantaj Esperanton! <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">V\u011bra Muchnov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.49cm; margin-bottom: 0.49cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>En Anglio ni bone fartis<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Komence de julio reveturis hejmen deko da infanoj kaj junularo apartenanta al E-rondeto Amikeco en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1. Ili estis invititaj en Anglion por montri ion el nia vivo kaj kulturo en nia urbo, pri kiu ni disdonis multe da propagandaj materialoj. La grupo prezentis sin en kvin lernejoj en Stroud, Gloucester, Stonenhaus kaj en \u0109irka\u016da\u0135o. \u011ci prezentis dancojn, kutimojn, fabelojn kaj kantojn en Esperanto. Danca klaso en Stonenhaus interesi\u011dis pri orientbohemiaj naciaj dancoj kaj volis ilin eklerni. Ni restis tie dum la tuta tago, niaj knabinoj estis jam tre lacaj. \u0108ie el la dancoj plej multe pla\u0109is danco la\u016d malnova gilda kanto pri bu\u0109istoj el \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inf_zari_2006_html_7b70596.jpg\" width=\"246\" height=\"168\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Post kvin tagoj ni veturis en Oksfordon. La urbo pla\u0109is precipe al gestudentoj. Universitatan kolegion de Hilda ni trarigardis e\u0109 interne, ni tie prezentis nin per dancoj, kantoj kaj kutimoj. Por vesperman\u011do nin invitis inter esperantistojn anka\u016d konata E-verkistino doktorino Marjorie Boulton.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sukcesa estis nia prezentado en E-klubo en Londono. Al ili pla\u0109is ne nur niaj dancoj, kantoj, pantomimo kaj fabelo, sed anka\u016d donaco ricevita por la klubo de Keralit en Litomy\u0161l, florvazo ornamita per naciaj motivoj. Post la programo ni sidis kun geklubanoj \u0109e tabloj kaj babilis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Lastajn tri tagojn ni trarigardis Londonon kaj \u011dian \u0109irka\u016da\u0135on. Ni vizitis nulan meridianon en Grenwich, domon de la unua re\u011da astronomo, observatorion, maristan muzeon, barilojn kontra\u016d alta tajdo en la rivero Tamizo, Placon de Trafalgar, ni vidis \u015dan\u011don de gardistoj kaj muzikistojn anta\u016d la re\u011da palaco, \u011duis Londonan okulon\u2026<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Gejunuloj kaj infanoj estis pri la vizito tre kontentaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Zdenka Novotn\u00e1\u00a0<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>IKUE kongreso en urbo Velehrad<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">De la 8-a \u011dis la 15-a de julio 2006 reali\u011dis la 59-a kongreso de IKUE en bela moravia urbo Velehrad. Kongresa temo estis: E\u016cKARISTIO \u2013 RENKONTI\u011cO KUN JESUO KRISTO. Tiu temo estis anka\u016d en la kongresa emblemo. La kongreson partoprenis pli ol cent esperantistoj el dek landoj de du kontinentoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La kongreso estis ina\u016dgurita en belega baziliko per solena sankta meso kun \u0109efcelebranto \u0109efepiskopo Jan Graubner el Olomouc kun pluaj kvin katolikaj pastroj-esperantistoj el diversaj landoj. \u0108iuj vizitintoj povis kunkanti, \u0109ar \u0109e la pordo \u0109iuj ricevis tekstojn de la kantoj en Esperanto. Propraj kongresaj paroladoj okazis en loka kapelo de la pilgrima domo Stojanov, kie anka\u016d estis lo\u011digitaj \u0109iuj \u0109eestantoj de la kongreso. Kongresajn salutojn sendis multaj signifaj personecoj. En la nomo de \u0108EA salutis persone Jana Melich\u00e1rkov\u00e1, en la nomo de KELI Pavel Polnick\u00fd kaj en la nomo de AEH Jarmila R\u00fdznarov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La programo de la kongreso konsistis el \u0109iutagaj sanktaj mesoj, el prelegoj, posttagmezoj estis dedi\u0109itaj al ekskursoj ne nur tra bela urbo Velehrad, kiu havas faman historion kaj signifon por nia kulturo, sed anka\u016d spite tro varmega vetero la partoprenintoj vizitis arkeologian skansenon en vila\u011do Modr\u00e1, kastelon kaj <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inf_zari_2006_html_m2996f034.jpg\" width=\"213\" height=\"204\" name=\"obr\u00e1zky11\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> re\u011dejon en Valtice, kastelon kun belega parko en Lednice, Templan vinkelon en \u010cejkovice ktp. Dum vesperoj okazis koncertoj de niaj kaj eksterlandaj kantistoj kaj al la programoj kontribuis anka\u016d grupoj de infanoj, kiuj dum la kongreso prezentis sian propran programon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Samtempe okazis renkonti\u011doj de E-junularo, kiuj havis propran programon. Admirinda estis unu studento, kiu per trajno alveturis kun trimonata fileto, sen patrino. La knabeton la oferema pa\u0109jo sen\u0109ese portis sur sia brusto, e\u0109 dum la vespera koncerto en baziliko, kiam sonplena orgeno akompanis bibliajn kantojn de Miroslav Smy\u010dka, la bebeto estis trankvila.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi tre \u011dojis, ke partoprenintoj taksis tiun \u0109i kongreson en nia lando tre bone, al la tuta komitato kaj \u0109efe al \u011dia prezidanto s-ano Miloslav \u0160v\u00e1\u010dek apartenas granda danko. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Zdenka Novotn\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la redakcio<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">1) Venis letero de franca E-familio, ilia knabo suferas Wiliams-sindromon. Ili tre volonte \u015dan\u011dus siajn spertojn kun ceteraj simile handikapitaj esperantistoj, \u0109efe en Esperanto, \u0109ar en la angla lingvo ili ne povis tiel perfekte esprimadi sentojn kaj problemojn de tiu \u0109i malsano kaj \u011dis nun ne renkontis tiom da varmega komprenemo. Estus eminente koni detale eblecojn, kiujn alportis E\u016dropa federacio por tiuj \u0109i handikapitaj homoj. En E\u016dropo naciaj asocioj \u0109e tiu sindromo federacii\u011dis. Poste la federacio proponis internacian kunlaboron kaj ferian restadon inter siaj membroj helpe de E\u016dropa parlamento.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Por pluaj informoj skribu al <\/span><a href=\"mailto:christian.castillon@laposte.net\"><span style=\"font-size: small;\"><u>christian.castillon@laposte.net<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2) <b>\u0134us mi finlegis<\/b> ege interesan libron, kiun mi a\u0109etis dum mia mallonga restado \u0109e IKUE kongreso en Velehrad. Kredu al mi, ke mi ankora\u016d neniam tralegis tiel rapide kaj kun tiel granda intereso la nove eldonitan libron \u201e\u0108e\u0125a kuracisto en koro de Afriko\u201c de la kuracisto MUD-ro Marcel Drl\u00edk. La verkisto, kiu mem anka\u016d fotografis kaj kolore ilustris la libron, priskribas agadon en Centroafrika respubliko anta\u016d tri jaroj. La doktoro Drl\u00edk laboris en Centroafrika respubliko dum unu jaro en fora kamparo en la karmelana misiejo meze de tropika arbustaro. En stato de sen\u0109esa manko de la sanitaraj rimedoj kaj en primitivaj kondi\u0109oj li estis por la indi\u011denoj \u0125irurgo, ginekologo, kuracisto pri internaj malsanoj, aku\u015disto kaj la infankuracisto en unu persono. Li fari\u011dis \u015datata kaj amata bonfaranto inter la lo\u011dantoj de la urbo Bozoun kaj \u011dia vasta \u0109irka\u016da\u0135o. <\/span><span style=\"font-size: small;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inf_zari_2006_html_5066156a.jpg\" width=\"234\" height=\"192\" name=\"obr\u00e1zky12\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a libron, kiun esperantigis s-ino Olga Glendov\u00e1 kun eta kolektivo, mi legis preska\u016d sen spiro. Ofte oni diras, kiu ne povas ekdormi, \u201emi etan tempon legas kaj poste mi povas bone ekdormi.\u201c Mi tion ne kapablis. Plu kaj plu mi estis scivolema pri pluaj \u0109apitroj, kvankam estis jam malfrua nokto. Fakte mi rekomendas al \u0109iuj gesamideanoj legi tiun \u0109i interesan libron.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) La redakcio tre kore gratulas al sia membro docento Jan Werner por bela rezulto en Belarta konkurso de UEA. Li akiris la 2-an premion el la bran\u0109o eseo \u201ePri bono, malbono kaj multkulturismo\u201c. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">J.R\u00fdznarov\u00e1<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Herzberg \u2013 la Esperanto-urbo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Unika evento okazis por Esperanto-movado: la urba konsilantaro de Herzberg en Germanio, E\u016dropo (iuj deputitoj de kvar partioj kun tri sindetenoj) vo\u0109donis la 11-an de julio 2006: la nova oficiala nomo de la urbo fari\u011das: Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt (la Esperanto-urbo)!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La urbo en \u0109iu kampo fiere subtenas kaj la\u016d sia kapablo anta\u016denigas la uzadon de Esperanto por neutrala internacia interkompreni\u011do kaj planas uzi la lingvon por montri al la mondo siajn homajn kaj turistikajn valorojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kion la urbo jam faris kaj da\u016dre faras por kaj en Esperanto?<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">E-lingvaj urbaj vojmontriloj montras al la Esperanto-Centro;<br \/>\n<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inf_zari_2006_html_m6a50ccc0.jpg\" width=\"107\" height=\"134\" name=\"obr\u00e1zky13\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">&#8211; la oficiala leterpapero de la urbo surhavas la novan nomon: Herzberg<br \/>\n&#8211; la Esperanto-urbo;<br \/>\n&#8211; Esperanto estas uzata por la \u011demelurbaj kontaktoj (Herzberg kaj Gora (PL) kadre de modelprojekto, paralele ofertas E-on por siaj civitanoj kaj helpas la disvastigon de la lingvo por interkomunikado);<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-E-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo;<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-parttempa dungito de la urbo zorgas pri E-rilataj aferoj, kunorganizas programojn, disdonas E-afi\u015dojn, alvokojn por programoj, ktp;<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-la urbo provizas (senpage a\u016d ege favorpreze) ejojn por E-kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkonti\u011doj, koncertoj, ktp.;<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">&#8211; en \u0109iuj lernejoj de la urbo estas E-instruado (en la lernojaro 2005\/2006 por proksimume 100 gelernantoj).<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kelkaj ekzemploj, kie kaj kiel Esperanto \u0109eestas en la Esperanto-urbo:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperanto-Gesellschaft S\u00fcdharz aktivas jam 30 jarojn, kunligas esperantistojn de la urbo kaj regiono, Interkultura Centro Herzberg\/Germana Esperanto-Centro) ofertas tutjaran programon kun lingvokursoj en \u0109iuj niveloj, seminariojn, konferencojn kaj kiel klerigejo de GEA klerigas kaj lernigas E-instruantojn, instruistojn. Esperanto-biblioteko kaj video- kaj gazet-arkivo estas tutjare viziteblaj, praktike uzeblaj por studado, esplorado ktp., anka\u016d por solenaj vesperoj por neesperantista publiko.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Estis malfermita ekzamenejo por Germana Esperanto-Instituto kun 2 rajtigitaj ekzamenantoj, kiel\u00a0 porokaza oferto de UEA\/ILEI-ekzamenoj. Kompreneble estas kaj estos multaj farenda\u0135oj, por ke dum la venontaj monatoj kaj jaroj ni kune kreu ta\u016dgan Esperanto-infrastrukturon kaj por Esperanto-movado kaj por la piloturbo Herzberg. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ni bezonas ies subtenon, ideojn, la amasmediojn ktp. por bonkvalite merkatumi tiun unikan bon\u015dancon por Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Viaj eventualaj gratulleteroj povus esti bona tuja subteno. Bonvolu adresi ilin al nia urbestro Gerhard Walter: <\/span><a href=\"mailto:buergermeister@herzberg.de\"><span style=\"font-size: small;\"><u>buergermeister@herzberg.de<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"> kaj bonvolu sendi kopion al ni: <\/span><a href=\"mailto:esperanto-zentrum@web.de\"><span style=\"font-size: small;\"><u>esperanto-zentrum@web.de<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\nDankon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Elkore salutas vin la EGS-estraro: Peter Zilvar, Otto Kern, Zsofia Korody, Kuba Rybczynski, Marika Frense, H.Mantz, M. Reimann.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\">\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo: Germana Esperanto-Centro\/Interkultura Centro Herzberg, D-37412 Herzberg\/Harz, Grubenhagenstr. 6, Tel: +49\/(0)5521-5983 <\/span><a href=\"http:\/\/www.ic-herzberg.de\/\"><span style=\"font-size: small;\"><u>http:\/\/www.ic-herzberg.de<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">transprenita el RET-info<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inf_zari_2006_html_3e65587f.jpg\" width=\"128\" height=\"114\" name=\"obr\u00e1zky14\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Denove trista informo: <\/span><span style=\"font-size: small;\">forlasis nin nia multjara\u00a0 membro Robert Synek el Ole\u0161nice, kiu mortis neatendite\u00a0la 11-an de julio 2006 en sia 56-a jaro. La tristan informon sendis lia panjo, la redakcio sendis al \u015di kondolencon.\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\n<p align=\"justify\">\n<p align=\"justify\">\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; orphans: 0; widows: 0; padding: 0.14cm 0.14cm 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"> \u2013 monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, CZ tel. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>466 611 941, <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">e-mail: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">interreto: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300 <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0Informilo2006\/9 Enhavo: Kelkaj e\u0125oj de UK, Historio de Davido, REF-Pilsk\u00fd Ml\u00fdn, IKUE en Velehrad, E-infanoj en Anglio, El redakcio, E-urbo Herzberg Raporto pri la 91-a UK en itala Florenco 29. 7. \u2013 5. 8. 2006 El sudbohemia urbo \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice ekveturis la 28-an de julio dum nekutime varmega vetero luksa a\u016dtobuso kun vere internacia kolektivo: [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5477","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5477","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5477"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5477\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5583,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5477\/revisions\/5583"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5477"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5477"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5477"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}