{"id":5475,"date":"2006-06-30T20:31:19","date_gmt":"2006-06-30T18:31:19","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5475"},"modified":"2018-05-18T06:58:05","modified_gmt":"2018-05-18T04:58:05","slug":"informilo-6-2006","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-6-2006\/","title":{"rendered":"Informilo 6\/2006"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Informilo 2006\/6<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Pri s-anino Jana C\u00edchov\u00e1<br \/>\nTri kondi\u0109oj<br \/>\nProjekto Trampolino<br \/>\nEl la redakcio<br \/>\nTradicia printempa E-renkonti\u011do<br \/>\n\u015canco por feli\u0109o<br \/>\nKonferenco en Kom\u00e1rno <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pri samideanino Jana C\u00edchov\u00e1<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la enketo, kiun nia redakcio printempe taksis, estis kelkaj deziroj koni pli proksime meritplenajn membrojn de AEH, pri kiuj pli junaj kaj pli novaj membroj nenion scias. Do la redakcio provas sinsekve proksimigi kelkajn membrojn, kiuj jam superis \u201ela okan kruceton de sia a\u011do\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><i><b>Kiu estas samideanino Jana C\u00edchov\u00e1 \u2013 Hrdli\u010dkov\u00e1?<\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"left\"><span style=\"font-size: small;\">En la libreto \u201eHistorio de la E-movado en \u0108SR\u201c de Stanislav Kamar\u00fdt estas <\/span><span style=\"font-size: small;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/informilo_2006_6_html_708ad6a5-1.png\" width=\"132\" height=\"125\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/> skribitaj nur ses linioj pri \u015diaj meritoj. Tio ne sufi\u0109is al mi kaj mi volis tiun \u0109i sinjorinon ekkoni pli multe. La hazardo helpis. En la franca gazeto sendita de nia amiko mi legis longan artikolon pri fama \u0109e\u0125a pentristo Alfons Mucha, pli poste pri Mozart kaj tion mi jam ne eltenis kaj almetis por \u015di letereton en la Informilon, en kiu mi gratulis pro publikigo de la tutpa\u011da artikolo. La s-anino Jana C\u00edchov\u00e1 afable respondis. Niaj leteroj esti\u011dis pli kaj pli oftaj, ni ekkonis nin reciproke el la fotoj kaj en pluaj leteroj ni rakontis pri niaj E-vivoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj mi jam povas rakonti al niaj legantoj ion pli pri mia amikino \u201eJac\u00ed\u201c, kiel \u015di subskribas siajn artikolojn a\u016d leterojn. Jen la intervjuo:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>red.: <\/b>Kara Janjo, mi jam scias pri Vi, ke en Via admirinda a\u011do Vi ankora\u016d instruas germanan, anglan kaj francan lingvojn, ke Vi multe tradukis kaj tradukas pri famaj personecoj en kelkajn francajn gazetojn, ke Vi anka\u016d verkis a\u016d tradukis poezia\u0135ojn kaj ke Vi nun revizias grandan verkon \u201ela Grafo Monte Kristo\u201c el franca lingvo Esperanten. Kiam Vi eklernis Esperanton kaj kial, kiam Vi jam konis pluajn lingvojn?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Jac\u00ed: <\/b>Mi konas Esperanton de la jaro 1947. Ricevinte ekzamenan atestilon de la jaro 1952 mi jam publikigis en 36 diversaj eksterlandaj Esperanto-revuoj kaj gazetoj ekzemple Heroldo, Oomoto, Norda Prismo, Belarto, Esperanto, Forumo ktp. Mi eldonis 4 libretojn de poezio: Kvar sezonoj, Liriko intima, Signo de ekkrio kaj Pragaj pre\u011doj \u2013tiu lasta estis e\u0109 en la libroservo de UK\u00a0en Prago.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>red.: <\/b>Kia estis Via unua profesio, sed pli frue: kie Vi vivis en juna\u011do kun Viaj gepatroj?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Jac\u00ed: <\/b>Ni lo\u011dis en Prago, mia patrino estis verkistino same kiel mia patro, la panjo fondis infansanigejon (sanatorion) en \u0108ernovice. \u011cis la 50-aj jaroj ni havis danclernejon en Prago en la domo M\u011b\u0161\u0165ansk\u00e1 beseda. Anka\u016d mi tie \u2013 post mia patrino gvidis \u011din kiel dancmajstrino, sed kiam tie ekaktivi\u011dis \u010cTV, ni devis transloki\u011di en la urbokvartalon Vyso\u010dany. Poste mi laboris 5 jarojn kiel profesia turista gvidistino \u0109e Praga Informa Servo pri pragaj memorinda\u0135oj kaj 7 jarojn en \u015ctata Juda Muzeo kiel informatorino de kvin lingvoj + Esperanto. Ofte la eksterlandaj turistoj intencantaj viziti nian \u0109efurbon per oficiala letero petis la Turist-agentejon pri esperantlingve parolanta gvidisto. Ni tre \u011dojis, \u0109ar per tio la oficialigo de Esperanto gajnis. Oni devis \u011din rekoni kaj vicigi inter la aliajn lingvojn adekvatsence. Foje ekzemple mi gvidis dum du tagoj geesperantistojn, kiuj \u0135us alveturis el E-Kongreso en Vieno, traveturadis Pragon kaj volis gvidi esperantlingve, \u0109ar ilia grupo konsistis el 17 diversaj landoj. Kiu kura\u011dus gvidi en tiom da lingvoj? Do tie \u0109i povis helpi nur Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.: <\/b>Mi anka\u016d legis, ke Vi aktoris en Radio-elsendoj por A\u016dstrio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>J<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/informilo_2006_6_html_59654849-1.jpg\" width=\"102\" height=\"108\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ac\u00ed:<\/b> Jes. Ni havis multajn dankemajn a\u016dskultantojn. Anka\u016d mi kiel prezidantino de virinsekcio \u0109e MEM (Mondpaca E-movado) veturadis en la vila\u011don Lidice, (de fa\u015distoj likvidita la tuta vila\u011do), kie anta\u016d la kruco estis legataj miaj poemoj \u201eLidice\u201c kaj \u201eLa infanoj de Lidice\u201c. La poemoj estis multfoje publikigitaj en E-gazetoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En tiu tempo mi multe kunlaboris kun amikoj, eminentaj esperantistoj Rudolf Hromada, Milo\u0161 Luk\u00e1\u0161, Jaroslav Ma\u0159\u00edk, In\u011d. Drl\u00edk, Fr. Svit\u00e1k kaj pluaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>red.: <\/b>Janjo, \u0109u Vi povis en tiu tempo voja\u011di eksterlanden \u2013 komprenu, en okcidentajn landojn?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Jac\u00ed: <\/b>Nur en la jaro 1965 mi estis invitita al Jugoslavio por prelega rondvoja\u011do je temo pri pragaj memorinda\u0135oj kun diapozitivoj kaj en la j.1966 la franca E-asocio invitis min en 16 urbojn, do mi ekkonis praktike la tutan Francion. En kelkaj \u0135urnaloj aperis priskribo de mia voja\u011do kaj pri la sukcesoj de propagado de Esperanto. Anka\u016d mi parolis pri la voja\u011do en franca radiostacio \u2013 sed france.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Mi estas anino de E-verkista asocio kaj kiel verkistino kaj tradukistino mi estas registrita en \u0109e\u0125a, jugoslavia kaj nederlanda Enciklopedioj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>red.: <\/b>\u0108u Vi povus kompari malfacilecon de ceteraj lingvoj kontra\u016d Esperanto?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Jac\u00ed: <\/b>Mi kapablas e\u0109 venki la malfacila\u0135ojn en la aliaj lingvoj, sed mi regis \u0109iujn same bone, ke mi iliajn diferencojn ne registris. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>red.: <\/b>Kion alportis al Vi Esperanto persone?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Jac\u00ed: <\/b>Mi \u011din preferas rilate la aliajn, mi \u011din povas paroli kaj skribi flue sen uzi la vortaron. Kiam mi eksterlande prelegis, \u0109iam la publiko vidis, ke per E-o eblas tute libere paroli pri kio ajn kaj anka\u016d la interpretisto \u0109ion tuj sen problemoj tradukadis en nacian lingvon. Do la homoj vidis, ke temas ne pri lingvo \u201eartefarita\u201c, sed viva, viveca, ke \u011di kapablas esprimi \u0109ion eblan kaj anka\u016d iam pli multe ol per lingvo nacia.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>r<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/informilo_2006_6_html_m5ef285b3-1.png\" width=\"191\" height=\"147\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ed.:<\/b> \u0108u Vi longe lo\u011das en urbeto \u0108ernovice? <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Jac\u00ed: <\/b>Mi lo\u011das \u0109i tie kun mia edzo jam dudek jarojn, mi bone kutimi\u011dis en belega aero kaj agrabla regiono. Mi \u011dojas, ke mi ankora\u016d nun povas en mia a\u011do utiligadi Esperanton kaj konon de aliaj lingvoj, do, kiel Vi vidas, mi ne scias, kio estas enuo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>red.<\/b>: Dankon por Viaj respondoj. Mi deziras al Vi bonan sanon por pluaj jaroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" lang=\"en-US\" style=\"orphans: 2; widows: 2;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tri kondi\u0109oj (deziroj)<\/span><\/h2>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la tuta mondo sen\u0109ese okazas batalo de antagonismoj: tago kontra\u016d nokto, bono kontra\u016d malbono, malri\u0109eco kontra\u016d ri\u0109eco, feli\u0109o kontra\u016d malfeli\u0109o, unuopuloj kontra\u016d socio, kolektivismo kontra\u016d individuismo, uniismo kontra\u016d separatismo ktp., ktp. La plimulto de homoj sopiras pri pli bona vivo, sed preska\u016d \u0109iu strebas akiri \u011din alimaniere. \u011custe tiu \u0109i diverseco estas bremso de la plibonigo de socia vivo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La rusa verkisto Gorkij skribis : \u201eNe ekzistas limoj de la homa forto, se tiu \u0109i forto estas kolektiva.\u201c Tio signifas, ke se oni kapablus atingi unuaniman \u201e\u011deneralan volon\u201c, se \u0109iuj agus sammaniere, oni kapablus fari e\u0109 agojn \u015dajne maleblajn. Sed kiu vidas tutmondajn eventojn, por tiu estas klare, ke en la tuta mondo atingi unuaniman \u011deneralan volon estas malebla. En demokratia socio sufi\u0109us volo de pli ol duono de homoj, sed \u0109ie ne estas demokratio kaj precipe ne estas eble atingi unuecon e\u0109 de duono de la homaro. \u0108u tio estos eble almena\u016d en fora estonteco? Se ne, sorto de la homaro estas sigelita. J. A. Komenio skribis: \u201eLa potenculoj de tiu \u0109i mondo jam multfoje montris, kion ili kapablas fari, kiam ili staras unu kontra\u016d la alia. Venonte ili montru, kion ili kapablas fari unui\u011dintaj.\u201c \u0108u ili unui\u011dos iam?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Se oni sukcesus plenumi fundamentan kondi\u0109on, \u011deneralan volon, vivo de la homaro pliboni\u011dus helpe de plenumo de tri kondi\u0109oj, kaj tiu \u0109i plenumo estus, danke al \u011denerala volo, tre facila. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>La unua kondi\u0109o<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/informilo_2006_6_html_2a6b8ba1-1.png\" width=\"110\" height=\"144\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">En interreto estis publikigitaj demandoj de infanoj al Dio. Unu knabineto skribis: \u201eKara Dio, kiu desegnas liniojn \u0109irka\u016d regnoj?\u201c (Noto: Mi uzas la vorton \u201eregno\u201c en la senco la\u016d Nova PIV.) Tio pruvas, ke e\u0109 infanoj konscias absurdecon de la limoj inter regnoj. Kiam estos \u011denerala volo, estos nenio pli facila ol la limojn likvidi. La senlimigo senlime plifaciligos vivon de la homoj. Ne ekzistos dogano, doganproceduroj kaj doganpagoj, pasportoj kaj vizoj, kiujn akiri estas ofte tre malfacile a\u016d e\u0109 neeble. Ne estos fremduloj kaj homoj sen regna civitaneco, kies civitanaj rajtoj estas tre reduktitaj. La plej granda feli\u0109o por la homaro estos tio, ke ne plu ekzistos militoj, kiuj per siaj terura\u0135oj superas e\u0109 la plej grandajn naturajn katastrofojn. (Neniu natura katastrofo da\u016dras tiel longe, kiel milito.) Tial anka\u016d ne ekzistos armeoj, kiuj deprenas grandajn partojn de bu\u011detoj el fiskoj. \u0108u povas esti pli granda patriotismo ol enkonduko de la da\u016dra paco?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la unueca mondo ne malhelpus e\u0109 tia kurioza\u0135o, se unu a\u016d kelkaj malgrandaj regnoj restus \u201esendependaj\u201c, t. e. ili konservus \u201eliniojn \u0109irka\u016d si\u201c kaj ne estus membroj de la tutmonda unio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>La dua kondi\u0109o<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u011ci nature rezultas el la unua. En la unueca mondo estos necesa unueca lingvo. Estas facile en lernejojn enkonduki, krom la instruado de gepatra lingvo, anka\u016d instruadon de alia lingvo, kiu estos en \u0109iuj lernejoj de la mondo la sama. Jam nun en plimulto de lernejoj oni instruas du a\u016d pli da lingvoj. Al \u0109iuj homoj sufi\u0109os du lingvoj, ke ili interkompreni\u011du \u0109ie en la mondo. Mi substrekas: AL \u0108IUJ, kio signifas, ke al neniu sufi\u0109os la gepatra lingvo, \u0109ar lingvo de la mondo ne povas esti iu lingvo nacia, sed lingvo internacia. Tio estas klara al tiuj, kiuj \u011dis nun vane klarigas al la ceteraj, ke unueca internacia lingvo estus bonfara\u0135o por la homaro jam nun, kiam \u0109iam pli rapide disvolvi\u011das internaciaj interrilatoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>La tria kondi\u0109o<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u011ci estas el \u0109iuj tri la plej grava. \u011cia plenumo estas necesa ne nur por plibonigo de la vivo de la homaro, sed por konservo de la homa ekzistado mem: redukto de la homkvanto. La homaro estas senlime tromulti\u011dinta kaj \u011dia kvanto \u0109iam pli kaj pli rapide pligrandi\u011das. En tio ka\u015di\u011das mortminaca dan\u011dero, \u0109ar tromulti\u011dintaj populacioj de organismoj neeviteble formortos. Kiel glavo de Damoklo super ni pendas minaco, ke sur la Tero povos esti surskribo: \u201eAlvenanto, sciigu al kosmo, ke ni formortis, kiel honoro kaj le\u011doj ordonis al ni.\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiam estos \u011denerala volo, estos eble redukti la homkvanton helpe de direktata naskokvanto teorie dum la tempo de unu generaci\u015dan\u011do, t.e. dum dudek jaroj, sed estos necese ellabori planon de la redukto poioma kaj flua, por ke ne okazu malfacila\u0135oj. La redukto devos esti malsama en diversaj partoj de la mondo, por ke ne estu bezonaj grandaj transmigroj de la lo\u011dantaro. Tial da\u016dros longe, ol estos atingita optimuma lo\u011dateco sur la Tero, kiun oni devos plu konservi.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">K<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/informilo_2006_6_html_6df1daa2-1.jpg\" width=\"118\" height=\"116\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/informilo_2006_6_html_14f0cdd9-1.png\" width=\"55\" height=\"52\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>e malgranda kvanto de lo\u011dantoj estas necesa por ilia bona vivnivelo, estas evidente. Se ni komparas vivnivelon en trolo\u011dataj regnoj, ekzemple en Hindio kaj Banglade\u015do, kun la vivnivelo en maldense lo\u011dataj regnoj, ekzemple en Skandinavio, kie krom tio la lo\u011dantkvanto havas tendencon malgrandi\u011di, same kiel en plimulto de regnoj en E\u016dropo. Danke al la redukto de la homkvanto malgrandi\u011dos kvanto de trafikakcidentoj kaj de \u0109iuj ceteraj katastrofoj ka\u016dzataj de homoj. Naturaj katastrofoj trafos malpli multajn homojn, do redukti\u011dos anka\u016d kvanto de homa malfeli\u0109o. \u0108esos destruado de la natura medio.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la enkonduko al granda sepvoluma naturscienca verko, eldonita en la jaro 1930, skribis profesoroj Josef Babor kaj Ji\u0159\u00ed Janda: \u201ePost kelkaj nemultaj jarcentoj, eble jam jardekoj, el nuntempaj vertebruloj restos nuraj ruinoj, mizeraj, misformitaj kaj kripligitaj, ekzistocele tro multi\u011dinta, me\u0125anizita homo. En trolo\u011data, trome\u0125anizita regiono estos malapero de libere vivantaj animaloj katastrofa. Kiam malaperos la lastaj, nun ankora\u016d netu\u015ditaj ka\u015danguloj, estos ilia sorto sigelita. Vanaj estos streboj konservi almena\u016d la lastajn reziduojn \u2013 la ekspansio de la homaro tamen diros sian lastan vorton. Unusola eblo, kiel savi tiujn \u0109i reziduojn, estus konservi medion, en kiu ili povas vivi kaj evolui. Sed \u011duste tiun \u0109i medion neniigos la homa ekspansio.\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ekde la tempo, kiam oni skribis cititajn vortojn, la nombro de homoj pligrandi\u011dis pli ol trioble. Se ni havus tempoaparaton, helpe de kiu ni povus transigi nin en estontecon, kian mondon ni trovus? \u0108u mondon, en kiu estas plenumitaj \u0109iuj tri cititaj kondi\u0109oj, a\u016d mondon, en kiu la homaro ne plu ekzistas?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Lubom\u00edr St\u0159eda, \u00dapice<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Noto de la redakcio:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tamen ni \u0109iuj esperas, ke tiu \u0109i morna vizio ankora\u016d longe ne efektivi\u011dos. La homaro en sia historio frontis kontra\u016d diversaj dan\u011deroj, spite al tio \u011di \u0109iam mar\u015das plu. La vivnivelo certe estas pli alta ol en la jaro 1930. Se ni racie uzos natur-provizojn, tiam ni ankora\u016d longe \u011duos feli\u0109an vivon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Projekto Trampolino<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El same nomita artikolo de David Kelso en la gazeto \u201eJUNA AMIKO\u201c ni estis informitaj pri interesa iniciato de britaj esperantistoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La registaro de Britio decidis enkonduki devigan studadon de fremdaj lingvoj, jam en lernejoj de la unua grado. Tiuokaze britaj esperantistoj klopodas konvinki lernejojn kaj edukinstancojn, ke la plej ta\u016dga lingvo por tiu celo estas Esperanto. En Esperanto oni \u0109ion legas kiel \u011di estas skribita, gramatiko de Esperanto estas simpla, \u011di similas al la angla, sed sen esceptoj, kaj la vortprovizo enhavas kvanton de internacie uzataj vortoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Do la lingvo estas aparte tre facila por angloj. Lernantoj senkonscie pere de Esperanto eklernos metodon de la studado de fremdaj lingvoj, konstruon de e\u016dropaj lingvoj kaj diferencojn de la senco inter anglalingvaj kaj la samaj kontinentaj vortoj. Tiun \u0109i efikon de instruado de la unue studata fremda lingvo oni nomas propede\u016dtika valoro de la lingvo. En tiu \u0109i rolo la\u016dsperte Esperanto eminentas.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperanto-Asocio de Britio (EAB) asignis adekvatan bu\u011deton por reeldono de lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj, por propagandaj materialoj kaj por instruado de la venontaj instruistoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Projekton de la starto de unuagradaj lernantoj al studado de fremdaj lingvoj oni nomis \u201eTrampolino\u201c. \u011ciaj kreintoj Angela Tellier kun kolektivo prezentis \u011din dum presti\u011da \u201eLingva foiro 2005\u201c en Londono.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperantan standon dum la foiro vizitis miloj da vizitantoj. Vidi\u011das iom da (sed ne troa) intereso de lernejoj kaj eduk-instancoj. Evidente oni devas da\u016drigi en la klopodo informi naciajn kaj lokajn instancojn. Britaj esperantistoj aktuale trapasas la duan etapon de inform-atako de leteroj kaj respondoj al informpetoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>(mallongigita de la redakcio)<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la redakcio<\/b><\/span><\/p>\n<ol>\n<li class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">Venis interesa letero el Demokratia respubliko Kongo. En la urbo Lukala estis fondita Konga esperantista asocio de handikapulo (KEAH). La gvidantoj petas pri kunlaboro kun nia AEH kaj pri lernodidaktikaj materialoj. Ili salutas nian membraron. La redakcio respondis.<\/span><\/li>\n<\/ol>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2) En la maja gazeto \u201eKatolick\u00fd t\u00fdden\u00edk\u201c aperis du artikoloj pri Esperanto de Jan Kaln\u00fd kaj de Viktor Dvo\u0159\u00e1k. Ni gratulas al ili.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) E-klubo en \u0160umperk organizis tradician renkonti\u011don, sed la invito venis tro malfrue, \u011di jam ne povis esti publikigita. Tamen la fotoj kaj la priskribo de la renkonti\u011do venis anta\u016d finpretigo de Informilo.<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" lang=\"en-US\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tradician printempan E-renkonti\u011don<\/span><\/h2>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">en la urbo \u0160umperk aran\u011dis lokaj esperantistoj la 20-an de majo en areo de la urba na\u011dejo. De la fervojstacio okazis komuna promeno de 24 gesamideanoj al la na\u011dejo Akvatol, kie en sa\u016dna ripoz\u0109ambro okazis videoprelego pri pasinta UEA-kongreso en Litovio, kiun prezentis konata preleganto Kvido Jan\u00edk. Post grava operacio de spinaj meniskoj li estas denove en bona ordo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En agrabla etoso de la ripozejo treege bongustis malvarma biero, sed anka\u016d kafo refre\u015digis kelkajn partoprenantojn. Tiuj, kiuj kunportis bankostumojn, povis en la tempo de du horoj na\u011di en bela na\u011dejo en pura akvo 26 C\u00b0 varma. Poste la tuta grupo transiris preter fi\u015dlageto al proksima restoracio por komune tagman\u011di. Post l<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/informilo_2006_6_html_m5527a58c-1.jpg\" width=\"261\" height=\"146\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a tagman\u011do sekvis raportoj de na\u016d reprezentantoj de E-kluboj kaj \u0109iam \u015datata tombolo. La man\u011da\u0135o kaj gaja parolado de Kvido Jan\u00edk kontentigis \u0109iujn partoprenantojn, sed oni anka\u016d rememoris anta\u016d nelonge forpasintan membron kaj fondinton de la loka klubo s-anon Josef V\u00e1clav Otta. Post la deksesa horo la partoprenantoj adia\u016dis kaj kun agrablaj traviva\u0135oj hejmenveturis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>K. Vala + L. Angelov\u00e1 <\/i><\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" lang=\"en-US\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u015canco por feli\u0109o anka\u016d por vi!<\/span><\/h2>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108iu el ni soifas pri feli\u0109o. Tamen, samtempe tiom da homoj aspektas malgajaj kaj estas malfeli\u0109aj! \u0108u ili da\u016dre vivas en malagrablaj cirkonstancoj, kaj vidas nur la malbonajn flankojn de la vivo?<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kio estas vera feli\u0109o? \u011ci trovi\u011das en la homo mem. \u011ci tute ne dependas de la \u0109iutagaj okaza\u0135oj, sed nur de via preteco akcepti ilin en kontento kaj trankvilo. Anka\u016d ne klopodu vidi vian feli\u0109on tro dependa de la agoj de la aliaj. Kiam vi trarompos la barojn inter viaj egoismaj esperoj kaj la bonaj agoj de aliuloj, tiam vi eksentos, de kie profunda \u011dojo venas. Vi trovos \u011din en via propra akceptemo de la vivo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kion ni havas enmane hodia\u016d? Nian sanon, la sunon sur la \u0109ielo. Man\u011da\u0135ojn kaj trinka\u0135ojn. Infanon, kiu ridas al ni, florojn endome. Eble ni tro malproksime ser\u0109as la feli\u0109on!<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ni vivu hodia\u016d. Ni fermu la pasintecon. Ni ne plu kapablas \u015dan\u011di \u011din. Nur teni malfermita fenestreton je belaj memoroj kaj ne tro zorgeme pensu pri morga\u016do.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Repaci\u011du kun viaj sentoj kaj donu al via menso \u011dojajn pensojn, al via koro pardonemon, teneron kaj amon, al viaj lipoj rideton kaj \u0109io estos preta por i\u011di pli bona. (El levilkarto de MSN)<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Konferenco en Kom\u00e1rno<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nova Universitato de J. Selye (UJS) en Kom\u00e1rno, suda Slovakio, organizas la 6-an kaj 7-an de septembro 2006 internacian scienc-fakan konferencon DIDMATTECH 2006 (Didaktiko, materialoj, teknologio) kunlabore kun pluaj kvin alilandaj universitatoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Laborlingvoj de la konferenco estas: angla, slovaka, hungara, \u0109e\u0125a, Esperanto, germana, pola kaj rusa. Lingvoj krom la angla, slovaka kaj \u0109e\u0125a estos uzeblaj por prelegoj nur tiam, se estos sufi\u0109a nombro de partoprenantoj, en aparte kreitaj sekcioj, por publikigo en prelegokolekto sen limigo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ne estas multaj tiaj konferencoj, kiuj inter laborlingvoj uzas Esperanton. Oni povas nur rekomendi uzi \u0109i tiun eblon kaj partopreni la konferencon kun kontribuo en Esperanto, des pli, ke anta\u016d \u011di okazas en Kom\u00e1rno SUS kaj TAKIS kongreso; sufi\u0109os do iom plilongigi la restadon sen aldona veturado. Celo de la konferenco estas inter\u015dan\u011do de informoj kaj spertoj, precipe pri inform-komunikadaj teknologioj kaj prezentado de rezultoj el propra scienc-esplora agado kun speciala orienti\u011do al didaktikaj aspektoj de instruado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La konferenco estas destinita precipe por pedagogoj instruantaj studobjektojn el la sfero de materialoj kaj teknologioj en diversaj tipoj de lernejoj kaj studentoj de doktoriga studado kaj talentaj studentoj. Pli detalajn kaj aktualajn informojn pri la konferenco kaj elektronikan ali\u011dilon vi trovos en:<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><a href=\"http:\/\/www.selyeuni.sk\/\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\">http:\/\/www.selyeuni.sk<\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><a href=\"mailto:tothk@zoznam.sk\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a0tothk@zoznam.sk<\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Netpa\u011doj de la universitato estas en slovaka kaj hungara versioj, sed ligo &#8220;Aktuality&#8221; malfermas ligon al anglalingva versio de invitilo kaj ali\u011dilo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">de: &#8220;Josef Vojacek&#8221; <\/span><a href=\"mailto:vojacek_j@ped.muni.cz\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\">vojacek_j@ped.muni.cz<\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">fonto: &#8220;Ret-Info\u201c <\/span><a href=\"http:\/\/www.eventoj.hu\/\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\">http:\/\/www.eventoj.hu<\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"right\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/informilo_2006_6_html_1e49678b-1.jpg\" width=\"149\" height=\"112\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la redakcion venis malgaja anonco, ke la 12-an de majo 2006 forlasis nin en la a\u011do de 86 jaroj s-ano Ladislav Bala el Moravsk\u00e9 Bud\u011bjovice. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">S-ano Bala estis longjara esperantisto kaj funkciulo de la Somera Esperanto-Lernejo en Lan\u010dov kaj estis konata kiel tutviva skolto. En la lastaj jaroj li vizitis la Lernejon almena\u016d dum la Renkonti\u011do de la malnovaj tendaranoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kara Lada, ni ne forgesos Vin! <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"border: 1px solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm; orphans: 0; widows: 0;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"> \u2013 monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0 530 03 PARDUBICE, CZ tel. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">e-mail: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> interreto: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 2006\/6 Enhavo: Pri s-anino Jana C\u00edchov\u00e1 Tri kondi\u0109oj Projekto Trampolino El la redakcio Tradicia printempa E-renkonti\u011do \u015canco por feli\u0109o Konferenco en Kom\u00e1rno Pri samideanino Jana C\u00edchov\u00e1 En la enketo, kiun nia redakcio printempe taksis, estis kelkaj deziroj koni pli proksime meritplenajn membrojn de AEH, pri kiuj pli junaj kaj pli novaj membroj nenion scias. [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5475","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5475","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5475"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5475\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5609,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5475\/revisions\/5609"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5475"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5475"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5475"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}