{"id":5473,"date":"2006-04-30T20:31:17","date_gmt":"2006-04-30T18:31:17","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5473"},"modified":"2018-06-30T07:45:37","modified_gmt":"2018-06-30T05:45:37","slug":"informilo-2006-4","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2006-4\/","title":{"rendered":"Informilo 4\/2006"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo<br \/>\n4\/2006<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Enhavo:<\/b><br \/>\nPaskon<br \/>\nen Anglujo<br \/>\nKalendaro<br \/>\nKiel mi fari\u011dis esperantisto<br \/>\nElla redakcio<br \/>\nRenkonti\u011do Plasy<br \/>\nE- klubo en Kocianka<br \/>\nPaska konkurso<br \/>\nLingva anguleto por \u0109e\u0125oj<br \/>\nAtenco \u0109e la tombo L.<br \/>\nL. Zamenhof<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">La tuta redakcia kolektivo deziras al \u0109iuj legantoj kaj al\u00a0 iliaj familioj <\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>feli\u0109ajn Paskofestojn!<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kiel oni festas <\/b><\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Paskon en Anglujo<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Same kiel Kristnasko, anka\u016d Paskofestoj estas pli kaj pli komercaj kaj jam malpli religiaj. Jam meze de la monato de februaro aperas en vendejoj \u0109okoladaj ovoj, leporoj, kokidoj k.s. por anonci, ke balda\u016d estos Paskofestoj. Oni en nia lando ne tro sekvas tradiciojn de karesmo, konatajn en katolikaj landoj. (Karesmo estas periodo inter Cindro-merkredo kaj \u0109efaj tagoj de Pasko = fasto).Tamen anta\u016dvespere de la karesmo oni preparas patkukojn. En la \u0109efstratoj de niaj plej grandaj urbegoj, sed anka\u016d en urbetoj kaj en la plej malgrandaj vila\u011doj oni aran\u011das interesajn konkursojn tradicie por virinoj. La celo estas kuri kiel eble plej rapide kurtan distancon, proksimume 50 metrojn, tenante enmane paton. En la pato estas patkuko kaj la kurantinoj devas konstante \u0135etadi la patkukon en la aeron, por ke \u011di renversi\u011du. Vespere konkuras infanoj. Kiu povas forman\u011di pli da patkukoj? La sekvan tagon komenci\u011das karesmo, sed por protestantoj \u011di ne havas grandan signifon. Protestantoj nun ne festas. Male, dum la karesmo la infanoj, kaj ne nur ili, estas tentataj de la allogaj montrofenestroj, en kiuj oni vidas ovojn, bestetojn kaj birdetojn el bongusta \u0109okolado. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kvankam la angloj ne estas tiom religiemaj, multaj familioj vizitadas pre\u011dejon okaze de la Palmodiman\u0109o. La pastroj disdonas krucojn plektitajn el palmofolioj, kiuj simbolas la alvenon de Jesuo en Jerusalemon. Dum la sankta semajno, \u0135a\u016dde la re\u011dino donacas specialajn monerojn al kelkaj oldaj homoj por montri sian humilecon, kiel tion faris Jesuo. Li ne disdonis monon, sed lavis la piedojn de la dis\u0109iploj dum la Lasta vesperman\u011do. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dum sankta vendredo la bankoj ne malfermas siajn pordojn kaj anta\u016d dudek jaroj anka\u016d vendejoj estis fermitaj. Nun ne plu. Nun la vendejoj estas apertitaj anka\u016d dum paskaj diman\u0109o kaj lundo. Sed preska\u016d \u0109iuj familioj memoras pri la Krucumo, man\u011dante speciale bakitajn panbulkojn, sur kiuj estas kruco. La bulkoj estas el nefermentita pasto.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Spite al\u00a0 la materiismo, la angloj klopodas nun retrovi kaj renovigi siajn iamajn kutimojn. Tial aperas nun instrukcioj en la porvirinaj revuoj, kiel kolorigi la kuiritajn ovojn kaj kiel plekti krucojn el salikobran\u0109oj. En la paska lundo kutim-amantoj iras promeni kun la infanoj sur monteton. En la po\u015doj ili portas kuiritajn ovojn, kiujn ili rulas de sur la pintomonteto malsupren.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La \u0109okolada\u0135ojn oni donacas al la infanoj en la paska diman\u0109o tuj post la matenman\u011do a\u016d post la diservo. En mia \u0109irka\u016da\u0135o mi konas neniun, kiu iradas en \u00a0la pre\u011dejon kaj nur du-tri homojn, kiuj kredas je Dio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pli grava en Anglujo estas alia tago dedi\u0109ita al la generintinoj. Oni festas dum la kvara karesma diman\u0109o Tagon de la patrino. Estas okazo por esprimi sian dankon al la patrino kaj reesprimi siajn amon kaj respekton. Miloj kaj miloj da narcisoj helpas al la infanoj vortigi sian estimon. Aliajn diman\u0109ojn pli malfrue dum la jaro oni dedi\u0109as al la patroj\u00a0 kaj al la geavoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Elektita el la letero de Richard Howard, Anglujo<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kalendaro de E-aran\u011doj en \u0108e\u0125io:<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Venis pli precizigitaj informoj pri E-aran\u011doj en \u0108e\u0125io, do jen nia invito:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La plej frua dato estas por SEMAJNA LINGVA SEMINARIO en SKOKOVY;la <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">tradicia aran\u011do de Asocio de Esperantistoj-Handikapitoj okazos printempe 2006-04-18\/23 kaj a\u016dtune 2006-10-16\/22 en la pensiono Espero en la vila\u011deto Skokovy (nord-orienta Bohemio). Pli da informoj \u0109e Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Inf.:<\/span><a href=\"http:\/\/www.mlboleslav.cz\/esperanto\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>www.mlboleslav.cz\/esperanto<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>ADONIDO (HLAV\u00c1\u010cEK) en RAT\u00cd\u0160KOVICE \u2212 VRACOV,\u00a0 2006-04-21\/23. La renkonti\u011do de amantoj de la naturo kaj bongusta vino.Inf.: <a href=\"mailto:melicharkova@quick.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>melicharkova@quick.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>MAJA RENKONTI\u011cO de la \u0109e\u0125a IKUE-SEKCIO, 2006-05-13\/14 en P\u0159ibyslav, oma\u011de al la elstara esperantisto Jan Filip, devenanta el \u0109i tiu urbo kaj tie anka\u016d entombigita. Inf.: <a href=\"mailto:m.svacek@seznam.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>m.svacek@seznam.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">TRADICIA RENKONTI\u011cO de esperantistoj el \u0108e\u0125io, Pollando kaj Slovakio sur la pinto de \u0108ANTORIA, 2006-06-18. Informoj: <\/span><a href=\"mailto:suchanekj@seznam.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>suchanekj@seznam.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nEKOTURISMA SEMINARIO (EKOTUR), 2006-07-01\/08 en la urbeto Dob\u0159ichovice (apud Prago) kaj ties \u0109irka\u016da\u0135o. La seminario invitas ekoturistojn \u2212 biciklistojn kaj piedirantojn. Ili iom konati\u011dos kun montetaro \u0109irka\u016d Dob\u0159ichovice, kun Bohemia Karsto kaj en unu tago ili vizitos anka\u016d Pragon. Informoj:<\/span><a href=\"http:\/\/www.kava-pech.cz\/ekotur\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>www.kava-pech.cz\/ekotur<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>LA 59-a KONGRESO de Internacia Unui\u011do Esperantista (IKUE), 2006-07-08\/15 en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio).Informoj: <a href=\"http:\/\/www.ikue.org\/\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>www.ikue.org<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, a\u016d: &lt;<\/span><a href=\"mailto:m.svacek@seznam.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>m.svacek@seznam.cz<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&gt;<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n54-a SOMERA ESPERANTO-TENDARO (SET) en LAN\u010cOV estos organizata en tri etapoj: la 1-a: 2006-07-02\/15, la 2-a: 2006-07-16\/29 kaj la 3-a: 2006-07-30\/08-12. En \u0109iu etapo okazos anka\u016d kurso de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informoj:<\/span><a href=\"mailto:podhradska@volny.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>podhradska@volny.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>LA 28-a RENKONTI\u011cO de ESPERANTAJ FAMILIOJ (REF), 2006-07-15\/29 en PILSK\u00dd ML\u00ddN. Eblas ali\u011di nur por unu semajno.<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informoj:<\/span><a href=\"mailto:pavladvorakova@tiscali.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>pavladvorakova@tiscali.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nRENKONTI\u011cO de \u201eEKS-TENDARANOJ de SET\u201c, 2006-08-11\/13 en LAN\u0108OV.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informoj: <\/span><a href=\"mailto:podhradska@volny.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>podhradska@volny.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nLA 56-a KONGRESO de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), 2006-08-12\/19 en vila\u011do Str\u00e1\u017en\u00e9 ( montaro Karkono\u015do, nord-orienta Bohemio). Informoj:<br \/>\n<\/span><a href=\"mailto:cea.polnicky@quick.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>cea.polnicky@quick.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nLA 11-a KONFERENCO de \u0108EA ( \u0108e\u0125a Esperanto-Asocio), 2006-09-22\/24, en la sudbohemia urbo \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice. En la konferenco estos spaco por organizi tie propran kunvenon de la \u0108EA-sekcioj. La unua sekcio, kiu uzis tiun eblon, estas Sekcio de katolikoj.<br \/>\nInformoj:<br \/>\n<\/span><a href=\"mailto:jirka.tomecek@post.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>jirka.tomecek@post.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nINTERNACIA PAROLIGA SEMAJNO (InPaSem), 2006-10-02\/08 en la urbeto Dob\u0159ichovice, en la pensiono Sokol. Informoj kaj ali\u011diloj:<\/span><\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.kava-pech.cz\/inpasem\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>www.kava-pech.cz\/inpasem<\/u><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">a\u016d <\/span><a href=\"mailto:info@kava-pech.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>info@kava-pech.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nLA 18-a KULTURA FESTIVALO en \u00dast\u00ed nad Labem, 2006-12-08\/10, honore al 100-a naski\u011ddatreveno de J. Ko\u0159\u00ednek kaj D-ro T. Pumpr.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informoj:<br \/>\n<\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.cz\/\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>www.esperanto.cz<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">,<br \/>\n<\/span><a href=\"mailto:m.smycka@seznam.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>m.smycka@seznam.cz<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<h4 class=\"western\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kompilis<br \/>\nPetr Chrdle\u00a0<\/span><\/h4>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\">Kiel mi fari\u011dis esperantisto<\/span><\/h1>\n<h1 style=\"font-weight: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">kaj kiel mi konati\u011dis kun doktoro \u201eESPERANTO\u201c<\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la jaro 1887, kiam aperis la unua bro\u015duro de D-ro Esperanto, mi estis liceano en Varsovio. Unu el miaj kolegoj, S. D., granda \u015derculo, a\u0109etis la lernolibreton, legis \u011din al ni dum la pa\u016dzoj inter la lecionoj kaj uzis sian tutan spritecon por moki la lingvon kaj precipe kelkajn sufiksojn, kiujn li trovis \u2013 maldecaj. Mi devas konfesi, ke anka\u016d mi partoprenis kaj subtenis la mokojn kaj \u0109ar mi estis bona latinisto, mi forte kritikis la lingvon, en kiu mankas, interalie, tiaj formoj kiel futurum exactum kaj plusquamperfectum. Tamen la versa\u0135oj \u0109armis min kaj dum kelke da tagoj sen\u0109ese \u201een son\u011do princinon mi vidis.\u201c Post kelke da semajnoj mia kolego S. D. forgesis pri la maldecaj sufiksoj, mi pri la princino. La leganto ne ju\u011du nin tro severe: ni estis junaj, la vetero estis bela, ne estas do mirinde, ke la boatveturado sur Vistulo allogis nin pli forte, ol nova lingvo; \u0109u ne sufi\u0109e jam tedis nin la antikvaj!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pasis 16 jaroj. Kiel abonanto de la angla \u201eReview of Reviews\u201c mi legis tie kun intereso la esperantan kronikon, sed post kelke da monatoj \u011di komencis inciti min. \u201eKia diablo estas tiu Esperanto, kiun faris en Varsovio iu D-ro Zamenhof, okulisto, same kiel mi?\u201c Mi a\u0109etis la unuan malgrandan bro\u015duron de D-ro Esperanto por poloj, mi prenis de kolego (li tiam ne estis ankora\u016d esperantisto) la jarkolekton 1896 de \u201eLingvo Internacia\u201c kaj post kelke da tagoj, \u011dustadire post kelkhora laboro, mi jam libere komprenis \u0109iajn Esperantajn tekstojn sen helpo de vortaro.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi jam konis la novan lingvon, mi ekdeziris koni\u011di kun \u011dia a\u016dtoro. Vere mi ne konis lin; mi pensis, ke oni bezonas pretekston por lin viziti en lia hejmo. Balda\u016d mi trovis rimedon: mi iris al la doktoro por a\u0109eti kelke da unuaj esperantaj eldona\u0135oj, kiujn li tiam ankora\u016d vendadis en sia lo\u011dejo. D-ro Zamenhof akceptas la malsanulojn de la 4-a \u011dis la 6-a horo, mi do venis tuj post la 6-a. La atendejo estis ankora\u016d plena kaj mi devis esti pacienca preska\u016d unu horon. Fine eliris el la kabineto la lasta paciento, kaj kun batanta koro mi prezentis min al la Majstro.<\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inform1406.jpg\" width=\"120\" height=\"113\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">D-ro Zamenhof estis jam iom laca, sed eksciinte pri la celo de mia vizito, li tre afable akceptis min, kaj ni komencis Esperante interparolon pri Esperanto. Mi konstatis kun plezuro, ke sen iu ajn peno mi komprenas \u0109ion: \u0109u D-ro Zamenhof same facile komprenis min, mi ne scias, sed mi iom dubas, \u0109ar de mia konverti\u011do pasis apena\u016d unu semajno. La simpleco kaj natureco de la manieroj de la doktoro tute \u0109armis min; kun stre\u0109ita atento mi a\u016dskultis \u0109iun lian vorton kaj mi decidis, ke mi pli ofte\u2026 a\u0109etos Esperantajn bro\u015durojn kaj librojn. Je la 8-a horo D-ro Zamenhof komencis oscedi. Timante, ke mi tedis lin, mi tuj lin adia\u016dis kaj foriris. Mi ankora\u016d ne sciis tiam, ke nia Majstro \u0109iam kaj \u0109ie oscedas vespere; mi <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inform2406.jpg\" width=\"120\" height=\"29\" name=\"Obr\u00e1zek2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"8\" \/> tion eksciis nur poste kaj mi trankvili\u011dis. \u201eBone,\u201c pensis mi, \u201ene mi estis la kulpo.\u201c Sed tute konsolita mi min eksentis nur dum la Dresdena kongreso: D-ro Zamenhof, tute ne indiferenta je \u201edas ewig Weibliche\u201c (cita\u0135o el la dramo \u201eFaust\u201c de Goethe), oscedis vespere, parolante kun la fama aktorino fra\u016dlino Hedwig Reicher!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi da\u016drigis miajn vizitojn, sed mi devas konfesi, ke ne \u0109iuj kontentigis min. Traleginte unu propagandan bro\u015duron, la ekzercaron kaj kelke da noveloj, kaj tradukinte du rakontetojn, mi venis al firma konkludo, ke diversaj reformoj estas absolute neeviteblaj en Esperanto kaj mi prezentis miajn proponojn al la doktoro. Kun miro mi konstatis, ke li ne estas ravita kaj ke li ne volas akcepti ilin. \u201eTerura konservativulo,\u201c pensis mi, \u201emi ne plu diskutos kun li pri la reformoj; balda\u016d li komprenos sian eraron kaj beda\u016dros, ke li ne adoptis pli frue miajn proponojn.\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mia E-biblioteko pli kaj pli grandi\u011dis, dum miaj vizitoj mi pli kaj pli intime ekkonis nian Majstron, ne nur kiel a\u016dtoron de Esperanto, sed anka\u016d kiel homon, kiel idealiston, kiel noblan viron, kiu \u0109iam pensas pri aliaj kaj \u0109iam forgesas pri si mem.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><i>(skribis 15.10.1909 D-ro. Kazimierz Bein (KABE) en Varsovio)<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Transprenita el la gazeto Bohema revuo esperantista 1910.<\/i><\/span><\/p>\n<p><strong><span style=\"font-size: x-large;\">El la\u00a0 redakcio<\/span><\/strong><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anta\u016d fino de la jaro 2005 estis prove dissendita enketo proksimume al 70 personoj, revenis 31, eble 10 membroj telefonis kaj skribis rete, ke ili estas plene kontentaj kun oferema kaj utila laboro de la redakcio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jen konkludo pri la enketaj proponoj, kiel plibonigi enhavon de la Informilo kaj Anta\u016den, pri seminarioj, lingvaj anguletoj ktp.:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">1) Plejmulto da niaj membroj interesi\u011das pri voja\u011draportoj, pri historiaj kaj literaturaj eminentuloj kaj verketoj, pri helpmetodoj \u0109e malsanoj, pri la vivo de handikapitoj, sanzorgado kaj pri agado en E-kluboj \u0109e ni kaj anka\u016d en aliaj landoj kaj pri humura\u0135oj. Plej malmulte da poentoj ricevis poemoj. En plimulto de ricevitaj enketiloj estis esprimita kontento pro \u0109iumonate ricevata gazeto, nur tri rekomendis eldoni la gazeton \u0109iun duan\u00a0 monaton, por ke la redakcio ne havu tiom da laboro.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">2) Pri la enhavo de lingvaj anguletoj anka\u016d regas kontento, kelkaj membroj bezonus pli bone scii ekzemple: prepoziciojn kun a\u016d sen akuzativo, diferencon de por\/pro (kiel diferencigi celon de kialo), -igi\/\u2013i\u011di, -ito\/\u2013into, precizigon de la artikolo \u201ela\u201c, diversajn gramatikajn problemajn esprimojn kaj \u0109e\u0125ismojn kaj diferencon inter predikativoj kaj epitetoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">3) Proponoj por plibonigo de la restadoj en Skokovy: realigi la restadon en majo kaj komence de la oktobro, en man\u011da\u0135o pli multe da legomo kaj fruktoj, malpli saligi supojn kaj \u0109e tagman\u011doj kaj vesperman\u011doj liveri varman teon. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Unu propono venis por sabataj anta\u016dtagmezaj seminarioj \u2212 plilongigi ilin.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">4) En pluaj proponoj estis: trovi ri\u0109an sponsoron por nia E-agado, konsili kiel disvastigi Esperanton, prepari nomaron de komputilaj retadresposedantoj kaj ke \u0109iu ali\u011dinto de la seminario en Skokovy por progresanta kaj konversacia grupoj anta\u016dpreparu propran prezenta\u0135on pri libera temo. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En pluaj kvin demandoj \u201e\u0108u vi volus helpi al la asocio\u201c venis po unu vo\u0109o.\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dankon almena\u016d por tio.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><i>jary<\/i><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Pri la renkonti\u011do en Plasy 15.-18.6.2006<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni aldonas informon pri la loko de la renkonti\u011do: Refre\u015di\u011dejo M\u00c1J. Se vi anoncos tempon de la alveturo per trajno a\u016d buso, atendos vin \u015doforo kun a\u016dtomobilo. Se vi venos per propra a\u016dtomobilo, en la urbocentro deflanki\u011du anta\u016d la urbodomo direkten Man\u011bt\u00edn, post subveturo de fervoja viadukto proksimume 50 m deflanki\u011du dekstren sub alian fervojan viadukton. La vojo fini\u011das \u0109e la pordo de M\u00c1J. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Krom tio en la fervoja kaj busa stacidomoj pendos informtabuletoj kun signita vojo.<br \/>\nV. Kapr\u00e1l<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Esperanto en handikapula instituto<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En Brno estas instituto por handikapitaj gejunuloj KOCI\u00c1NKA kaj en \u011di nun studas Esperanton 10 gejunuloj 15 \u011dis 26-jara\u011daj sub gvido de Francisko Hor\u00e1\u010dek. Krom la lingvo ili konati\u011das anka\u016d kun la stato kaj celoj de la movado kaj jam komencas ligi amikajn kontaktojn kun eksterlandaj sama\u011duloj. Subtenu ilin! La adreso: KP ESPERANTO, \u00daSP PRO TPM KOCI\u00c1NKA 2, CZ-61247 BRNO; retadreso: <\/span><a href=\"mailto:kpesk@seznam.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><u>kpesk@seznam.cz<\/u><\/span><\/a>\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Jan Werner<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Paska konkurso:<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Beda\u016drinde venis al nia paska gaja konkurso de telefon-interparoloj a\u016d anekdotoj nur sep kontribua\u0135oj. La \u0135urio donis la unuan premion al s-ino J. Drahotov\u00e1. La duan lokon ricevis s-ino K. Babian el Pollando kaj la trian lokon ricevis s-ro M. Pokorn\u00fd. \u0108iuj tri membroj ricevos E-libreton.<br \/>\nLa redakcio gratulas.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jen la unua premio: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">De E-Eko-Koko, Brazilo Al E-Eko-Kokino, \u0108e\u0125io<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kara samideanino!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En interreto sur la pa\u011do www.edukado.net\/koresponda-servo mi trovis vian adreson kaj mi tuj skribas al vi. Permesu, ke mi unue prezentu min. Mi estas brazilano, batalkoko el glora gento kun argentinaj anta\u016duloj. Miaj ungegoj estas\u00a0 akraj kaj mia aspekto, la\u016d opinioj de aliuloj, estas impona. \u0108ar \u0109i tie kokinoj produktas nur blankajn ovojn, mi volus, tre dezirante tion, ri\u0109igi mian posteularon tra la mondo, precipe en la landoj, kie oni produktas kolor-ornamitajn ovojn. Se vi konsentus, kara Kokino, respondu al mi, kiel mi povus realigi mian amson\u011don.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">De E-Eko-Kokino, \u0108e\u0125io Al E-Eko-Koko, Brazilo<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kara, bela, nekonata Koko, samideano, mi estas ravita pro via mesa\u011do. Sed nuntempe okaze de birda malsano estas kontaktoj severe kontrolitaj kaj oni ne permesas voja\u011di. Tamen nia kokinejo estas bone science ekipita kaj artefaritaj kontaktoj havas altan sciencan nivelon. Sufi\u0109os, ke vi sendu amormaterialon bone frostitan aviadile. Kaze de la favora efiko mi sendos foton al vi en venonta mesa\u011do. E-Eko-Kokino \u0108e\u0125io <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lingva anguleto por \u0109e\u0125oj<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Propagi \u2013 a\u016dskulti \u2013 absolvi \u2013 \u011doji<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.64cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La redaktoro de \u201eInformilo\u201c, M\u00ed\u0161a Filip, konfesis, ke pluraj legantoj \u201edoktajn\u201c lingvajn anguletojn preterlasas, ne legas, ke por progresanta lernanto de Esperanto pli utilas mallongaj simplaj admonoj pri eraroj. Li atentigis pri kvar ofte nekonvene uzataj verboj, mi prikomentas ilin:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.64cm; text-indent: -0.64cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">1. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Propagi (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>\u0161\u00ed\u0159it<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">; fizika kaj medicina nocio) ne estu uzata en la senco de <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>propagandi <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">(<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>propagovat, \u0161\u00ed\u0159it, ve\u0159ejn\u011b uv\u00e1d\u011bt ve zn\u00e1most<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">).<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.64cm; text-indent: -0.64cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2. <\/span><span style=\"font-size: small;\">A\u016dskulti (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>poslouchat, naslouchat, (pr\u00e1vnicky) vyslechnout<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">) ne konvenas por esprimi \u201erespekti ordonon\u201c (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>b\u00fdt poslu\u0161n\u00fd, \u0159\u00eddit se p\u0159\u00edkazem<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">). Por tiu signifo konvenas: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>obei<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.64cm; text-indent: -0.64cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Absolvi estas precipe religia termino kaj signifas \u201e<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>rozh\u0159e\u0161it\u201c <\/i><\/span>\u2013 <span style=\"font-size: small;\">la\u016d Nova PIV: pardoni kaj nuligi pekojn (pekliberigi); deklari iun senkulpa (malkondamni). Absolvi estas por \u0109e\u0125oj falsa internacia amiko. La \u0109e\u0125lingva \u201e<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>absolvovat\u201c<\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\">estas: (lernejon) fini, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>finstudi<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, trafrekventi, finfrekventi, netransitive estas uzebla anka\u016d abiturienti\u011di, (kurson) <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>plenumi<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, (ekzamenon) <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>sukcese trapasi<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.64cm; text-indent: -0.64cm; margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">4. <\/span>\u201e<span style=\"font-size: small;\">\u011cojas min\u201c estas eraro, la verbo \u011doji ja estas netransitiva kaj esprimas, ke subjekto mem (mi, vi, li\u2026) \u011dojas. Se vi deziras diri, ke io a\u016d iu ka\u016dzas al vi \u011dojon, vi devas diri, ke tio a\u016d tiu (vi, li, \u015di\u2026) <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>\u011dojigas min<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">. Jan Werner<\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Post la redakta fermo venis tiu \u0109i trista informo la 1\/4\/2006:<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Atenco \u0109e la tombo de L. L. Z. en Varsovio<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Unu el la plej gravaj sanktejoj de la internacilingva movado estis barbare profanita je \u0109i tiu sabato \u2212 la tombo de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, estis detruita pro bomb-eksplodo. Polaj a\u016dtoritatoj ankora\u016d ne scias la kialon de la atenco, sed la esploroj de la polico da\u016dras.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">&#8220;Kial oni provis detrui la tombon de nia kara majstro Zamenhof?&#8221; \u2212 demandis, konsternita, la varsovia esperantisto Kviecienjo Znajdova\u0109 [Kwiecie\u0144 Znajdowa\u0107]. Fakte la barbareco de la krimo \u015dokis e\u0109 neesperantistojn \u2212 la pola gazetaro montris sin tu\u015dita de la atenco, eble pro la internacia rekono, kiun havas tiu grava filo de Pollando, kiu kreis, anta\u016d centkelkjaroj, la plej sukcesan projekton de internacia lingvo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: xx-small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Je la 6a45 atm (loka horo), eta bombo eksplodis apud la monumento \u0109e la tombo de Ludoviko Zamenhof, en varsovia tombejo. La eksplodo sukcesis detrui parton de la tombo, serioze dama\u011dante la tutan monumenton. La loka polico tuj alvenis al la tombejo, kaj izoligis la lokon de la eksplodo por pliaj esploroj. Dum la tuta mateno, grupoj de esperantistoj venas vidi tion, kio restis de la tombo de nia kara majstro, kiu celis nur amon al la mondo per sia lingvo, sed kiu e\u0109 postmorte devas trasuferi la perforton, kiu regas \u0109ie nuntempe.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: xx-small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La varsovia polico esploras du eblecojn, kiuj eksplikos la okazigon de tiu bizara atenco kontra\u016d la tombo de la kreinto de Esperanto \u2212 la unua hipotezo estas tio, ke junaj fa\u015distoj decidis detrui la monumenton kiel protesto al la glorigo de la juda okulkuracisto. La dua esplorvojo tu\u015das la hipotezon de terorisma atenco. \u0108i tiu lasta tezo montri\u011dis pli kaj pli ver\u015dajna, post kiam la redakcio de la varsovia gazeto Po\u0142o\u017cenie ricevis telefonvokon de nekonatulo, kiu diris ke la atako al la tombo de Ludoviko Zamenhof estis la unua \u015dtupo de tutmonda terorisma agado kontra\u016d Esperanto. La nekonatulo deklaris esti ano de la terorgrupo &#8216;Brigadoj de la Martiroj de Bofronto&#8217;.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: xx-small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Universala Esperanto-Asocio beda\u016dris la incidenton, kaj per depe\u015do la organiza\u0135o deklaris hodia\u016d la &#8220;funebran tagon por la Esperanto-Movado&#8221;. Siavice la Esperanto-Civito jam decidis prezenti formalan proteston \u0109e Unui\u011dintaj Nacioj, kaj pledas por ke Usono kaj EU (E\u016dropa Unio) agnosku la grupon &#8216;Brigadoj de la Martiroj de Bofronto&#8217; kiel terorisman organiza\u0135on. de \u011cangalo-redakcio<\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 24-an de februaro 2006 mortis <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Jan V\u00e1clav Otto<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> (70j), fondinto de la\u00a0 E-klubo en \u0160umperk. Honoron al lia memoro.<\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<br \/>\n<\/b><\/span>\u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por<br \/>\nesperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Redaktoroj:<br \/>\nM. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Adreso:<br \/>\nSvaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f, Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0 <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 CZ tel. <b>466 611 941\u00a0 <\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">e-mail: <u><b>aeh-ikeh@volny.cz <\/b><\/u>interreto:\u00a0 <u><b>www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/u><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3d banky <b>0300<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; border: none; padding: 0cm;\" align=\"justify\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; Informilo 4\/2006 Enhavo: Paskon en Anglujo Kalendaro Kiel mi fari\u011dis esperantisto Ella redakcio Renkonti\u011do Plasy E- klubo en Kocianka Paska konkurso Lingva anguleto por \u0109e\u0125oj Atenco \u0109e la tombo L. L. Zamenhof La tuta redakcia kolektivo deziras al \u0109iuj legantoj kaj al\u00a0 iliaj familioj feli\u0109ajn Paskofestojn! Kiel oni festas Paskon en Anglujo Same kiel [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5473","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5473","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5473"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5473\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5811,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5473\/revisions\/5811"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5473"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5473"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5473"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}