{"id":5472,"date":"2006-03-30T20:31:17","date_gmt":"2006-03-30T18:31:17","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5472"},"modified":"2018-05-19T06:59:22","modified_gmt":"2018-05-19T04:59:22","slug":"informilo-3-2006","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-3-2006\/","title":{"rendered":"Informilo 3\/2006"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 3\/2006<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b><br \/>\nKiel transvivi infarkton<br \/>\nPri la historio de okulvitroj<br \/>\n22-a Internacia festivalo<br \/>\nBilanco de AEH por la jaro 2005<br \/>\nEsperanto en interreto\u00a0 Certe vi scias, ke&#8230;<br \/>\nDiversa\u0135oj<br \/>\nLingva anguleto<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiel transvivi infarkton, kiam la homo estas sola?<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Ni diru, ke estas 18.15h. kaj vi \u011duste estas survoje hejmen, (memkompreneb-le sola) post tre malfacila labortago. Vi estas tre laca. Subite vi komencas senti doloron en via brusto, kiu iras al via mano kaj makzelo. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Vi trovi\u011das nur 5 km de malsanulejo, proksime de via lo\u011dejo. Vi beda\u016drinde ne scias, \u0109u vi sukcesos \u011disveturi tien. Kion fari? Foje vi partoprenis kurson pri la unua helpo, sed la viro, kiu gvidis la kurson, forgesis diri, kiel helpi al si mem. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Multaj homoj restas senhelpe solaj en la momento, kiam atakas ilin infarkto. Al la persono, kies koro batas neregule, restas nur dek sekundoj \u011dis la senkonscienco.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Kion fari? Ne paniku, sed komencu tusi ripete kaj tre energie. Forte enspiru anta\u016d \u0109iu ektusado. Tusu longe, vi devas senti la tusadon profunde en la brusto. La enspiro kaj la tuso devas esti ripetata \u0109iam post du sekundoj senhalte, \u011dis kiam ne venos helpo, a\u016d \u011dis kiam la koro denove komencas bati.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Forta enspiro enigas oksigenon en vian pulmon kaj movoj dum la tusado premas la koron kaj tiel ebligas cirkuladon de la sango. Tiu \u0109i premo al la koro komencas ekfunkciigi \u011din kaj helpas \u0109e reveno al normala ritmo. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Per tiu \u0109i maniero povas la viktimoj de infarkto elteni, \u011dis venos helpo en malsanulejo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">El\u0109e\u0125igis L.Filipov\u00e1<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Pri la historio de okulvitroj<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">\u0108u vi scias, ke nuntempe 30 procentoj de la eklernejanoj bezonas okulvitrojn?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Pro kio oni bezonas okulvitrojn?<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La lumradioj estigas bildon sur la retino (fundo de la okulglobo). Sed la okullenso povas misfunkcii denaske, a\u016d kun la a\u011do, perdas sian elastecon (ne hazarde preska\u016d \u0109iuj maljunuloj portas okulvitrojn) tiel, ke \u011di kunigas la lumradiojn anta\u016d la retino (miopeco) a\u016d trans \u011di (malmiopeco=hipermetropeco). Okulvitroj korektas tiun misfunkcion.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>De kiam oni uzas okulvitrojn?<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">En \u0108inio oni uzis okulvitrojn jam anta\u016d 2000 jaroj. Sed ili servis ne por plibonigi la vidpovon, sed kiel a\u016dmodaj ornama\u0135oj. Por pliakrigi la vidadon ili aperis \u2212 tre ver\u015dajne \u2212 en Italio kaj estis faritaj de Alessandro di Spina en la jaro 1299. \u0108i tiuj okulvitroj helpis al malmiopuloj. Miopuloj dankas pro siaj okulvitroj al germano Nikolaus von Kues, kiu eliris kun okulvitroj por miopuloj 152 jarojn post Spina.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kiel aspektis la malnovaj okulvitroj?<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Okulvitro kun tenilo nur por unu okulo ne estis longe uzata (\u011di aspektis kiel nuna lupeo). La unuaj okulvitroj ne havis bran\u0109ojn por fiksi ilin malanta\u016d la oreloj, sed havis tenilon a\u016d per risorto, trovi\u011danta inter la vitroj, forte premis la nazodorson, pro tio ili ricevis trafan nomon: nazumo. En la 16-a jarcento oni uzis okulvitrojn fiksitajn al frunto-bendo a\u016d al la oreloj per rimenoj a\u016d bendoj. En la komenco de la 20-a jc. monoklo estis tre populara. \u011ci estas okulvitro kun a\u016d sen munta\u0135o por unusola okulo. Ne uzante \u011di pendis sur \u015dnureto de la kolumo de jako. Nuntempe anstata\u016d okulvitroj multaj uzas kontakto-lensojn sur<br \/>\nla irisoj.(Iriso estas ronda, diverskolora membrano en la okulo). El Juna amiko<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La 22-a Internacia Festivalo en Trier<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\"><b>27.12.2005 \u2212 \u00a03.1.2006\u00a0 \u2212\u00a0\u00a0\u00a0 la temo E\u016dropo pligrandi\u011dinta<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Jam la kvaran fojon okazis la Internacia Festivalo en Trier. \u0108iujare la populareco de IF pligrandi\u011das. Al la evento ali\u011dis 207 samideanoj. Aperis multaj novuloj, kiuj rapide enamiki\u011dis kaj konati\u011dis kun la aliaj. Ni \u0109iuj \u011duis agrablan semajnon. Post bonvenigo kaj salutvortoj de la organizanto Hans-Dieter Platz (HDP), Mikaelo Bron\u015dtejn el Rusio konatigis nin pri la semajna programo. Vera Vlasova el Ti\u0125vin (Rusio) prezentis kelkajn kantojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La programo estis, kiel kutime, ri\u0109a kaj \u0109efe dedi\u0109ita al la \u0109eftemo: \u201eE\u016dropo pligrandi\u011dinta\u201c. Abundis prelegoj kaj debatoj. Krom pridiskutataj lingvaj problemoj kaj klerigado estis aliaj interesaj temoj. Ni povis a\u016ddi pri spertoj de instruado de Esperanto en suda Hindio akompanataj per bild-projekciado, scii\u011di pri rusaj festoj. Eblis a\u016dskulti latvajn kantojn, sperti\u011di pri botelpentrado kaj pri la tradicia japana arto \u201eorigamio\u201c. Iuj preferis diversajn gimnastikadojn, aliaj \u015datis ludi diversajn tabloludojn dum pa\u016dzoj. Interesa estis la konati\u011do kun la bildlingvo \u201eBliss\u201c. Multaj interesi\u011dis pri la prelego \u201emaljuni\u011do kaj\u00a0 naturkuracado\u201c kaj plurajn altiris suko-seminario, kie ni gustumis malsamajn pomsukojn. Dum \u0109etabla babilado kun Ljuba el Rusio ni gustumis tieajn speciala\u0135ojn kaj trinkis teon. Bone funkciis la libroservo kaj de\u0135oro en la \u201eKnajpo\u201c. Anka\u016d infanoj kaj gejunuloj bone amuzi\u011dis kaj kunludis. Ne mankis retrospektiva serio da lumbildoj el la pasinta IF en Magdeburg.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Paralele okazis programo de AIS kaj de la societo \u201eE\u016dropaklub (EK)\u201c. Ni havis eblecon a\u016dskulti Ido-lingvon, sufi\u0109e bone komprenata en Esperanto, kaj iun nov-inventitan projekton \u201cLingve facil\u201c, preska\u016d sambone komprenata. Tiuj serioj da prelegoj montri\u011dis allogaj por multaj gesamideanoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Amaso da \u0109eestantoj partoprenis en la organizitaj urbaj vizitoj, dum kiuj sperte \u0109i\u0109eronis Brian Moon. Anka\u016d dum la tuttaga ekskurso en Luksemburgio li \u0109i\u0109eronis kaj klarigis la historion de tiu malgranda grandduklando.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La vesperoj estis dedi\u0109itaj al distraj kaj kulturaj programoj: okazis kvizoj, koncertis por ni \u0109armulinoj el Rusio kaj Dagestano. JoMo el Francio tuj kaptis la korojn de \u0109iuj per siaj bonhumoraj kaj viglaj kantoj akompanataj per trafaj sprita\u0135oj. Aldoni\u011dis gitarkantoj de Mikaelo Bron\u015dtejn kaj anka\u016d SoLoTRoNiK el Hispanio kolektis apla\u016d-dojn kaj admiron pro sia prezentado de la sor\u0109isto. Nostalgia dancvespero per belaj amkantoj portis nin al 60 \u2212 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. En la \u201eKnajpo\u201c regis gaja etoso \u011dis malfruaj noktohoroj. Ekestis novaj amikecoj kaj simpatioj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Abunda kaj bongusta silvestra bufedo kontentigis \u0109iujn \u0109eestantojn. Festajn vortojn de la direktoro de la junulargastejo donis apetiton al \u0109iuj. Plurfoja festado de novjaroj, sinsekvaj bondeziroj, kisadoj kaj dancado plenigis la nokton per \u011dojo kaj kontento. La lastan novjaron ni festis kun amiko el Kanado je la sesa horo matene. Sekvis novjara promeno \u0109e la mosela bordo, kiu refre\u015digis la partoprenantojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Dum la internacia vespero ni povis denove percepti, ke Esperanto posedas varian kaj ri\u0109an kulturon. Sonis kantoj el Rusio, Latvio, Koreio, Belgio, Finnlando, pianludado kaj flutludado.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Ne \u0109ion mi povas priskribi, vi mem partoprenu en la Internacia Festivalo por konvinki\u011di pri la sukcesa, interesa kaj alloga programo. La venonta IF okazos en Saarbr\u00fccken. Dum la tuttaga ekskurso ni konati\u011dos kun la franca urbo Strasburgo. Ne preterlasu tiun unikan okazon!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Liba Gabalda Francio<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Esperanto en interreto<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">E- Societo &#8220;Worsten&#8221; (<\/span><a href=\"..\/informilo\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>worsten@worsten.org<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">) informas:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">S-ano Edward Wojtakowski el Pollando faras konsiderindan fakan agadon pri genealogio. Li anka\u016d konsilas uzi en siaj retejoj nacilingvajn indeksojn, por ke anka\u016d neesperantistoj eniru kontakton kun la esperantistoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La ideo \u015dajnas bona al mi, sed mi ne povas taksi \u011dian komputilan flankon. Eble inter la listanoj kelkaj povas konsideri tiun ideon kaj raporti al la listo.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0.71cm;\" align=\"right\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>Renato Corsetti ,Via del Castello IT-00036 Palestrina, Italujo<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0.71cm;\" align=\"left\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<a href=\"..\/informilo\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>renato.corsetti@esperanto.org<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><br \/>\nS-ano Wojtakowski reagas:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Estimata samideano,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Esperanton oni povas kaj devas uzi por diversaj celoj. Komputile oni povas krei multegajn identajn kopiojn. Feli\u0109e homoj anko-ra\u016d ne estas programataj komputile kaj ne ekzistas du identaj individuoj. Homoj subtenas diversajn politikajn konceptojn, elektas diversajn studobjek-tojn, plenumas diversajn profesiojn, posedas diver-sajn talentojn kaj havas diversajn hobiojn. Esperanto devas eniri en \u0109iujn mediojn, sed varbado de homoj al bu\u015daj kursoj estas perdo de tempo kaj mono. Ni devas eluzi interreton. Kontakton kun interreto posedas jam kvarono de homaro, sed oni ne vidas tie Esperanton. Homoj enskribas \u015dlosilvorton en retser\u0109ilon en sia nacia lingvo a\u016d en la angla kaj trovas naciajn a\u016d anglolingvajn pa\u011dojn pri temo, kiu ilin interesas. La\u016d mi oni devas instigadi esperantistojn, ke ili redaktu esperant-lingvajn retejojn pri temoj, kiuj ilin interesas kun la\u016dtemaj indeksoj en multaj naciaj lingvoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Anta\u016d 5 jaroj mi elektis du temojn: genealogio kaj E\u016dropo. Kune kun mia nevo Gregoro (studento pri elektroniko) ni redaktas pli ol 10 retejojn. \u0108iu retejo posedas la\u016dteman indekson en 8-14 lingvoj. Se niaj retejoj ne posedus nacilingvajn indeksojn, trovus ilin nur esperantistoj skribante \u015dlosilvorton &#8220;genealogio&#8221;. Dank&#8217; al nacilingvaj indeksoj niajn esperantlingvajn genealogiajn retejojn trovas personoj, kiuj enskribas \u015dlosilvortojn: genealogy, genealogie, genealogia, familienkunde, rodokmen, csaladfa ktp.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Niajn retejojn vizitas \u0109iutage \u0109irka\u016d 1500 personoj, kiuj rigardas \u0109irka\u016d 10 mil pa\u011dojn. Dum 5 jaroj okazis pli ol 10 milionoj da pa\u011dvizitoj. Tiuj personoj ekvidis, ke Esperanto vivas.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">En nia regiona televido unu redaktorino diris &#8220;Esperantistoj estas elmortanta popoleto&#8221;. \u015ci tiel diris, \u0109ar en sia vivo \u015di neniam renkontis surstrate esperantiston, esperantlingvajn librojn en librovendejo a\u016d biblioteko, kanzonon, retpa\u011don. Se esperantistoj volas esti &#8220;elmortanta popoleto&#8221; ili da\u016dre fermu sin en siaj klubejoj kaj posedu apartajn forumojn kaj dissendolistojn &#8220;nur por esperantistoj&#8221;. Se ni tamen volas esti rigardataj kiel &#8220;vivanta popolo&#8221;, ni devas miksi\u011di kun normalaj homoj kaj iliaj ideoj. En niaj urboj ofte tio ne estas ebla, \u0109ar ni estas izoluloj, sed en la interreto ni povas esti rigardataj kiel forta kaj multnombra grupo, tio dependas nur de ni mem.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>Kun amikaj salutoj Edward Wojtakowski (Vroclavo, Silezio, Pollando)<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Certe vi scias, ke &#8230;<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. \u2212 Kie timo, tie honto. \u2212 Pli kara estas kapo ol \u0109apo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La proverboj resumas sa\u011don de la popolo. La generacioj, unu post la alia uzas ilin por transdoni la sa\u011don al la junaj. \u0108iu anka\u016d komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en \u0109iu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron de popola sa\u011deco kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multvorta parolado.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Ne alie okazas en Esperanto. Permesu citi kelkajn frazojn de nia majstro:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikadon de kvarlingva frazeologia proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la da\u016dro de longa tempo. \u0108ar li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana enhavu anka\u016d parton Esperantan, tial mi prenis sur min laboron pretigi tiun \u0109i parton, kiu estis eldonata poste kune kun la partoj de la aliaj kvar lingvoj. Provizore ili komencis eliradi per apartaj kajeroj sub titolo \u201eProverbaro Esperanta\u201c.<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>L.L.Zamenhof (La Revuo 1909)<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Tiel ekestis aparta Proverbaro Esperanta, aran\u011dita la\u016d la alfabeta ordo kaj \u011di enhavas 2630 proverbojn.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>Pavel Nechv\u00edle<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>D i v\u00a0e r s\u00a0a \u0135 o j :<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Esperanto-klubo en \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice organizas\u00a0 busekskurson al la <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>91-a<br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>U.K.<\/b><\/span> <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>en la itala Florenco<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">. Forveturo okazos el \u010c. Bud\u011bjovice. vendrede posttagmeze la 28-an de julio 2006 kaj reveno diman\u0109e la 6-an de a\u016dgusto 2006 anta\u016dtagmeze. Provizora prezo por tranoktado kaj\u00a0 buso, kiu estos dum la tuta semajno al nia dispono, estas 1000,- K\u010d por unu tago. Interesatoj skribu pri detaloj al Mirka Tome\u010dkov\u00e1, Dr.Bure\u0161e 3, 370 05 \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice, tel. 607\u00a0624\u00a0926, ret-adreso:<\/span><a href=\"mailto:mirka.tomeckova@seznam.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><u>\u00a0mirka.tomeckova@seznam.cz<\/u><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Asocio de Esperantistoj Handikapuloj proponis aran\u011di busan ekskurson al la 28-a \u0108ebalta Esperantista Printempo en <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>MIELNO (Pollando)<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"> en la tagoj 13. 06. \u2013 21. 06. 2006. Beda\u016drinde la esploro ne konfirmis intereson pri tiu \u0109i ekskurso (ali\u011dis nur kvar geamikoj) kaj pro tio la <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>buskaravano ne efektivi\u011dos<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">. Espereble iam venonte&#8230;<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>Josef Hron<\/i><\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inform1206.jpg\" width=\"297\" height=\"223\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>E-klubo E-mentalo<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><br \/>\norganizis la 25-an de februaro renkonti\u011don en Prago. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">13 personoj kunvenis en Zoologia \u011dardeno. Motivo de la\u00a0 renkonto estis kontrolo super kelkaj adoptitaj bestoj, al kiuj la klubanoj kotizas por ilia nutrado. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">\u0108ar la bestoj trovi\u011dis en bona ordo, anka\u016d la vetero estis vintre eminenta, la pikniko el alportitaj a\u0135oj okazis inter bariloj apud majestaj bestoj alkoj.<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La renkonto okazis en bona gaja atmosfero kaj tiel la partoprenintoj povis ripozi de \u0109iuj zorgoj kaj proble-moj kaj ili jam nun anta\u016d\u011dojas je ve-nonta renkonti\u011do. Ja ne nur per lerna-do la homo vivas. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>Lenka Angelov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Regula lingva <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>sabata seminario<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"> (anta\u016dtagmeze) en praga klubejo la 25-an de februaro estis neatendite multnombre vizitita. Parto de \u0109eestantoj estis surprizita, ke lingva perfektigado \u015dan\u011di\u011dis je gratulado al kelkaj jubileuloj kun tostoj, keksoj, dol\u0109a\u0135oj kaj vino. La bona humuro regis \u011dis posttagmeza tempo.<\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inform2206.jpg\" width=\"297\" height=\"81\" name=\"Obr\u00e1zek2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Venonte ni renkontos de la 9-a h. sabate la 25.3., 27.5. kaj 24.6. en praga klubejo Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25 kaj la\u00a0 29.4. en la\u00a0 redakcio de Informilo en Pardubice, Na Okrouhl\u00edku 953\/21<\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">jary<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p align=\"left\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>Korespondpeto:<\/b><\/span> <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">28jara hungara instruisto de la germana lingvo, handi-kapulo, ser\u0109as korespond-amikinojn (samsortajn fra\u016dlinojn) el la tuta mondo. Liaj hobioj: literaturo, historio, intereso pri lingvoj. Almasi Robert, 3661 Ozd, Nad ut.11, Hungario, retadreso:<\/span><a href=\"mailto:almasi.robert@freemail.hu\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>almasi.robert@freemail.hu<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>I n v\u00a0i t o<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">E-klubo Pilzeno invitas vin denove al jam la V-a turista renkonti\u011do (TREP) en Plasy, en refre\u015diga centrejo M\u00e1j, kiu okazos en la tagoj 15.-18.6.2006. Vizitantojn atendas denove piedpromenoj en belega \u0109irka\u016da\u0135o, tuttaga busekskurso kaj amikaj vesperoj. La lo\u011dado en kelklitaj \u0109ambroj kun man\u011do kostas 300,-K\u010d\/tago, por eksterlandanoj la restado = 15 e\u016droj\/tago. Ali\u011dilojn kun preciza adreso, naski\u011ddato kaj kun la tempoindiko pri via alveturo bonvolu sendi al: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>V\u00e1clav Kapr\u00e1l, CZ 33151 Kazn\u011bjov 252<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">, a\u016d rete al: <\/span><a href=\"mailto:esperantoplzen@centrum.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>esperantoplzen@centrum.cz<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a>\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">\u011dis la fino de majo. VK<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Lingva anguleto<\/span><\/p>\n<h1 style=\"margin-top: 0cm; margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\">Distingu la prepoziciojn dum kaj en<\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Mi legis: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>Mi dormis dum du tagoj \u0109e s-ino\u2026<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"> \u0108u la informo estas prava?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La prepozicio \u201edum\u201c montras la tempon, en kies da\u016dro io okazas (nova PIV). Ekzemploj el la vortaro: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>fleksu arbon dum \u011dia juneco<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"> (Zamenhof); <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>dum la parolado li dormis<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">. \u2013 Mi dubas, ke a\u016dtoro de la supra frazo \u0109e la sinjorino dormis la tutajn du tagojn (2 x 24 horojn). Uzo de la prepozicio \u201edum\u201c en la supra frazo estas mal\u011dusta. Bone uzebla tie estas la prepozicio \u201een\u201c.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La prepozicio \u201een\u201c havas ok signifojn, el kiu konvenas la 3-a: prepozicio montranta la tempoda\u016dron, interne de kiu okazas la ago. Ekzemploj: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>en la venonta jaro mi vizitos Germanujon<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"> (Zamenhof); <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>dek horojn en la tago \u015di kudradis.<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Anta\u016d nelonge mi kritikis uzon de \u201edum\u201c plurfoje, anka\u016d en artikolo por \u201eFervojfakaj kajeroj\u201c (IFEF), kie a\u016dtoro skribis: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>La inundo dum la jaro 2002\u2026<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"> La inundo en Bohemio ja ne da\u016dris la tutan jaron 2002! Nepre tie devas esti \u201e<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>en la jaro 2002\u201c.<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><b>Ne uzu \u201edum\u201c, se ago a\u016d stato ne da\u016dras dum la tuta indikita tempounuo.<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\"><i>Jan Werner<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Atentigo: Se en la kadreto estas ru\u011da signo, <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Vi ne pagis Vian kotizon por 2006. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Anta\u016ddankon por la frua pago.\u00a0\u00a0 red.\u00a0\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> \u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1, K.Voto\u010dek<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0 Na Okrouhl\u00edku 953\/21 530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 CZ tel. <b>466 611 941<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">e-mail:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a> <\/b><\/u><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">interreto:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/u><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3d banky <b>0300<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Charter;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; Informilo 3\/2006 Enhavo: Kiel transvivi infarkton Pri la historio de okulvitroj 22-a Internacia festivalo Bilanco de AEH por la jaro 2005 Esperanto en interreto\u00a0 Certe vi scias, ke&#8230; Diversa\u0135oj Lingva anguleto Kiel transvivi infarkton, kiam la homo estas sola? \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ni diru, ke estas 18.15h. kaj vi \u011duste estas survoje hejmen, (memkompreneb-le sola) post [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5472","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5472","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5472"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5472\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5611,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5472\/revisions\/5611"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5472"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5472"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5472"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}