{"id":5471,"date":"2006-02-28T20:31:16","date_gmt":"2006-02-28T18:31:16","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5471"},"modified":"2018-05-20T08:17:53","modified_gmt":"2018-05-20T06:17:53","slug":"informilo-2-2006","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2-2006\/","title":{"rendered":"Informilo 2\/2006"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 2\/2006<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nW.A.Mozart<br \/>\nRememoro<br \/>\nZamenhofa strato<br \/>\nLa arbato Esperanto<br \/>\nEl ricevitaj leteroj<br \/>\nEl komitata AEH kunveno<br \/>\nKiel maljuni\u011das regantoj<br \/>\nDankesprimo<br \/>\nLingva angulo<br \/>\nPaska konkurso<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/picmozart206-1.jpg\" width=\"101\" height=\"136\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Wolfgang Amadeus Mozart <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>(27.1.1756 \u2013 5.12.1791)<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">apartenis al la plej famkonataj muzikpersonecoj de la mondo. La 27-an de januaro 2006 ni rememoris 250-an naski\u011ddatrevenon de tiu \u0109i a\u016dstria komponisto. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kion ni\u00a0 scias pri li? Jam en sia kvarjara\u011do li scipovis pianludi, kaj komponi etajn muzik-kompona\u0135ojn. Lia patro Leopold \u2013 (vickapelmajstro de Salcburga arciepiskopa kapelo, a\u016dtoro de operoj, oratorioj, violon\u0109elisto kaj muzikpedagogo) akompanis lin tra nobelkortoj kaj prezentis por la mono sian talentan fileton. Sed peniga voja\u011dado malfortigis etan Wolfgang kaj pro nebona sanstato li mortis jam en siaj 35jaroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Estas neimagebla, kiom da operoj, simfonioj, kvartetoj kaj koncertoj li komponis dum sia tiel mallonga vivo. En la verka\u0135oj de Mozart okazis sintezo de unua frutempa klasicismo el tuta e\u016dropa muzika kulturo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jam kiel dekkvaran geniulon Mozarton dekoris la papo per Ordeno de ora sprono. Li entreprenis tri studvoja\u011dojn en Italion, en 1769-81 li estis koncertmajstro de arciepiskopo en Salcburgo, anka\u016d li aktivis kiel kortega komponisto \u0109e la imperiestro.\u00a0 Ekde j.1781 li da\u016dre vivis en Vieno, kie li estis orgenisto en katedralo de sankta Stefano, li vizitadis diversajn germanajn urbojn kaj kelkfoje Pragon, kie li trovis multajn favorantojn kaj entuziasman publikon. Al siaj \u201ekaraj praganoj\u201c li dedi\u0109is eble sian la plej faman operon Don Giovanni, \u0109ar ili havis por lia muziko multe da komprenemo. Lakatalogo de liaj verka\u0135oj registras pli multe ol 600 kompona\u0135ojn de \u0109iuj fakoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ju pli multaj homoj admiris dian\u00a0 Amadeus dum la vivo, des pli malmultaj interesi\u011dis pri lia morto. En la gazetoj aperis nur 6linia sciigo, ke mortis 35jara Mozart \u2013 muzikisto. Lia enterigo, kiun neniu partoprenis, e\u0109 ne lia edzino, okazis nokte. Lian \u0109erkon forveturigis forlasita \u0109aro sen floroj, sen kutimaj ceremonioj en la tombejon de sankta Markus en amastombon inter malri\u0109ulojn, vagabondojn kaj krimulojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nekredebla estis tia fino de papa kavaliro, al kiu la paro\u0125estro rifuzis doni la sakramenton de la sanktoleado. Kiu scias,\u00a0 kial \u0109i tio povis okazi, \u0109u la kialo estis ia dan\u011dera infekta malsani\u011do a\u016d grandaj \u015duldoj? Ekzemple dum\u00a0 la lasta vojo de fama Josef Haydn mar\u015dis kun la tuta pompo kelkmila procesio. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Tamen lia belega, klara kaj melodia muziko tre ofte estas ludata sur laplej grandaj mondaj podioj kaj sen\u0109ese karesas niajn korojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-align: right;\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Jana C\u00edchov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: large;\"><b>Rememoro<br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la Hejmo por homoj kun malbona vidkapablo (Domov pro zrakov\u011b posti\u017een\u00e9) mi vivas jam unu jaron. Mi ne povis plene akcepti, ke la belega palaco vere esti\u011dos\u00a0 \u201ehejmo\u201c \u011dis fino de mia vivo. En la unuaj semajnoj mi vidis nur handikapitajn kunlo\u011dantojn, kelkaj el ili estas tute blindaj. Mi ne pripensis, ke tiu \u0109i domo havas sian historion kaj valoron, kiun al \u011di donadas homoj \u0109i tie vivantaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Tion mi plene konsciis je la 13-a de\u00a0 novembro \u0109i-jare, kiam estas rememorigita la Internacia tago de nevidantoj. El nia komunikilo \u201eZpravodaj\u201c mi prezentas la artikolon pri <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Rudolf Krch\u0148\u00e1k,<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"> kies 100-an datrevenon rememorigas tuta asocio de nevidantoj ne nur en nia lando, sed en la tuta E\u016dropo, \u0109ar li aktivis anka\u016d en la e\u016dropa organizo. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Li estis homo de l\u00b4eksterordinara intelekto, talento kaj multflanka eduko. \u0108iujn jenajn dotojn li uzadis por plene servi al tiuj, kiuj havis \u2013 same kiel li \u2013 malfacilojn rilate la vidkapablon. La agadon en la organizoj por nevidantoj li sentis kiel sian internan bezonon kaj moralan devon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Rudolf Krch\u0148\u00e1k naski\u011dis en la jaro 1905. Li estis nevidanto jam de sia naski\u011do. Sed dank\u00b4 al\u00a0 bona hejmeca medio kaj senlaca helpo de sia patrino li sukcesis havi bazan edukon, kio en tiama tempo ne estis \u0109e la nevidantoj tute kutima afero.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la blindulejo li ellernis la metion brosisto kaj en sia libera tempo li studis muzikon. La muziko poste esti\u011dis kaj lia okupo kaj lia \u015datata hobio. Li estis instruisto de l\u00b4muziko, li estis aktiva muzikisto, li estis anka\u016d komponisto. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Kvardek jarojn li instruis la vid-handikapitan junularon kaj dum tiu tempo li ja edukis longan vicon da kapablaj muzikistoj. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Lia alia hobio estis agado sur kampo literatura. Li dedi\u0109is sian strebon por studado de la vivo de elstaraj nevidantaj personuloj. Lia verko \u201eLa nevidantoj \u2013 konataj, nekonataj\u201c gajnis e\u0125on e\u0109 internacian. Rudolf Krch\u0148\u00e1k estis entuziasma propagandisto de la lingvo Esperanto kaj anka\u016d en tiu \u0109i fako li estis aktiva kaj respektata \u0109e ni kaj eksterlande.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La literatura aktivado de \u0109i-eminenta homo estis ne nur faka, sed anka\u016d poezia kaj beletra. Beda\u016drinde el liaj manuskriptoj estis eldonita nur \u201esvelta\u201c libreto \u201eKun blanka bastono\u201c (kiun eldonis la Helpiga asocieto de\u00a0 memstaraj nevidantoj en la jaro 1948). El \u011di ni alprenas jenan poezia\u0135on:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Manoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Per manoj ne povas vi stelojn kaj sunon esplori, <\/span><span style=\"font-size: small;\">ne povas vi vastajn fora\u0135ojn ardege adori, <\/span><span style=\"font-size: small;\">vi povas tenebre misterajn objektojn diveni, <\/span><span style=\"font-size: small;\">anta\u016d ol glitfali je a\u0135oj obstine vin teni. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Sed se vi animon anta\u016den el\u0135eti pripenas, <\/span><span style=\"font-size: small;\">ho ve! Jen \u2013 okuloj ekflugus, sed manoj sin\u011denas.<\/span><span style=\"font-size: small;\">Mi spite vin, manoj sen birdaj flugiloj, tre \u015datas\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">e\u0109 kiam vi, manoj, ne povas \u011dis kosmaj lontanoj vetremi! <\/span><span style=\"font-size: small;\">Per manoj tenere mi milojn da a\u0135oj tu\u015dflatas, <\/span><span style=\"font-size: small;\">e\u0109 manojn similajn povas elser\u0109i, al koro alpremi, <\/span><span style=\"font-size: small;\">kaj pro la manpremo min kiel kristnaskan kandelon plumigi <\/span><span style=\"font-size: small;\">por venki aflikton, por ree plezuran viv\u011dojon venigi. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Traleginte tion, mi cerbumas pri la analogio, kiu en la homara vivo estas konstanta elemento.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Do, mi promenas sur la samaj koridoroj kiel li, mi \u015datas Esperanton kiel li, mi estas poeto kiel li \u2013 mi e\u0109 poetas pri la samaj\u00a0 homaj kaj e\u0109 kosmaj aferoj kaj a\u0135oj, kiel li. Se ni estus vivintaj en la sama epoko \u2013 kiel ni komprenus nin reciproke!!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">\u010cestm\u00edr Vidman, novembro 2005\u00a0<\/span> <span style=\"font-size: small;\">La poemon esperantigis Jaroslav Krolupper<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Zamenhofa vespero en E-klubo de Pardubice<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiel \u0109iujare rememoras la membroj de E-klubo Pardubice en duono de la decembro naski\u011ddatrevenon de doktoro L. L. Zamenhof. Kvankam la klubejo dum tiu anta\u016dkristnaska tempo ne estis plena, tamen\u00a0 la enhavo de la vespero estis tre interesa. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Ni estis informitaj pere de rakontado de la membrino St\u00e1\u0148a pri enhavo de la nove eldonita libro de Roman Dobrzy\u0148ski pri Zamenhof-strato. La libro skribita en Esperanto en la j. 2005 priskribas per la formo de interparolo la vivon de la doktoro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, t.e. la nepo de doktoro Ludoviko L. Zamenhof. \u0108e\u0125an tradukon de la libro prizorgis s-ano Ji\u0159\u00ed Patera. La libro estas samtempe tradukata en 14 lingvojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Louis Christoph naski\u011dis same kiel lia propra avo Ludoviko Zamenhof en kuracista familio en Varsovio en la j. 1925 en la domo n.9, kie doktoro Zamenhof lo\u011dis\u00a0 kaj laboris multajn jarojn. En sia kuracejo faris praktikon anka\u016d lia filo Adam kaj poste lia bofilino Wanda. En la sama strato, kiu estis rekonstruita sur militaj ruinoj, ricevis lia nepo post 50 jaroj de\u0135oran lo\u011dejon en la numero 8. Tra tiu \u0109i Zamenhof-strato mar\u015dis centmiloj da mort-komdamnitaj judoj al vagonaro veturanta\u00a0 en koncentrejon Treblinka. Same\u00a0 trairis anka\u016d\u00a0 eta Louis &#8211; Ludoviko kune kun sia patrino, onklinoj kaj pluaj geparencoj. Abstrakta Zamenhof-strato povus konduki la homaron al toleremo, interkompreni\u011do kaj frateco.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La libro beda\u016drinde ne estas skribita per romana formo kaj \u011di tiel perdas sian dramatikecon. Sed la sorto de \u201eEta princo\u201c, &#8211; kiel estis la\u00a0 eta Ludoviko nomita dum mondkongresoj de Esperanto, estis \u011dis nekredeble dramoplena.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post mallonga kaj bela infana\u0135o venis adoleskado en la jaroj de la Dua mondmilito, getto, mirakla savo anta\u016d morto. Ludoviko estis \u0135etita sur la veturileton kun mortintoj kaj forportita kun ili en tombejon. Poste li sukcesis fu\u011di el la getto kun la patrino kaj akceptis novan nomon Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof, kiun li\u00a0 lasis por si anka\u016d post la milito. \u011cis la fino de la milito Ludoviko laboris kiel skribisto en fabriko de Minsk, poste li vici\u011dis en ribeligan movadon. Sed pli poste li estis arestita kaj sekve liberigita por 50 boteloj da alkohola\u0135o Vodka.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La milito fini\u011dis, Ludoviko povis studi. Li elektis fakon de prestre\u0109ita betono en konstru-in\u011denierio. En la j.1959 li enmigris Francion. Tie li i\u011dis projektanto de flosantaj insuloj \u2013 (plata\u0135oj por \u0109erpado de nafto el mara fundo), sportaj haloj a\u016d de submaraj tuneloj, li anka\u016d prelegis en\u00a0 mondfamaj universitatoj. Hodia\u016d \u2013 jam kiel emerito \u2013 li vizitadas Esperanto-asociojn kaj propagandas interkompreni\u011don inter la homoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La libro rakontas ne nur pri la vivo de L.C.Zaleski-Zamenhof, sed anka\u016d pri la vivo de lia avo kaj pri ekesti\u011do de Esperanto, en \u011di ne mankas humuro, stre\u0109o kaj historio. Tre amuza estas ekzemple priskribo de alju\u011dado de familiaj nomoj de judoj, kiuj en la jaro 1807 estis transdonitaj anka\u016d kun la tuta teritorio al Prusio. Ernst Hoffmann, muzikisto kaj verkisto estis alt-nivela prusa oficisto. La homoj trairante lian oficejon ricevadis nomojn, kiujn li elpensis en tiu momento. Anta\u016d tagman\u011do ili ricevis malgajajn, posttagmeze gajajn nomojn. Kiam la suno brilis, la homo bon\u015dancis ricevi nomon Himmelblau (\u0108iela bluo) a\u016d Sonnenfeld (Suna kampo). Foje post sukcesa koncerto s-ro Hoffmann ricevis bukedon da rozoj, do li nomis la homojn Rosenkranz, Rosenzweig, Rosenberg, Rosenfeld ktp. Postulanto, kiu ne estis al li simpatia, ricevis\u00a0 ridindan nomon kiel Dreyfuss, Plattfuss a\u016d Breitfuss.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Neeblas \u0109i tie elskribi \u0109iujn temojn, pri kiuj la interesa libro rakontas, ekzemple pri firmao Bona Espero en Brazilo, pri Zamenhofaj objektoj (ZEOj) en la mondo kaj en la kosmo, pri pogromoj de judoj en Rusio kaj Ukrainio. Tial mi povas nur rekomendi tiun \u0109i libron al \u0109iuj, kiuj volas legi ion interesan.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">St.Nov\u00e1kov\u00e1, esperantigis J.R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kion oni aran\u011dis en la loka arbaro&#8230;.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la vila\u011do Rokitki &#8211; proksime de la granda stacidomo TCZEW (norda Pollando) iu E.-familio ricevis parteton de loka arbaro por aran\u011di parkon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La familianoj invitis esperantistojn el Nederlando, Francio, Hispanio kaj anka\u016d el Japanio. \u0108iuj plantis arbetojn kaj kantis himnon de E\u016dropa Unio en Esperanto. Inter la \u0109eestantaj gastoj estis inter alia s-ro Etsuo Miyoshi, malfacile movi\u011dema. Li solene senvualigis la memor-\u015dtonon kun la surskribo <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>LA ARBARO ESPERANTO.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Alia fervora esperantisto s-ro Swany, prezidanto de Korporacio produktanta rulse\u011dojn, rakontis: Mia pli a\u011da filino revenis el \u0108inio kaj kunportis katon. Tiu \u0109ina kato renkontadas japanajn katojn kaj ili komunikadas bonege. Sed ni beda\u016drinde havas lingvojn: japanan, \u0109inan, polan, anglan ktp. kaj pro tio ni bezonas Esperanton por kompreni unu la alian.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Partoprenis anka\u016d konata e\u016droparlamentanino s-ino Margaret Handzlik kaj plantante kverkon, diris: Mi deziras, ke la komune plantita kverko estu simbolo de forto kaj unueco, kiu transda\u016dru multe da jaroj same forta, kiel nun estas E\u016dropo. <\/span><span style=\"font-size: small;\">(la\u016d artikolo de A.Adamczyk, aperinta en pola \u0135urnalo Dziennik Baltycki en Gdansk) \u2013 skize esperantigis kaj sendis\u00a0 Krystyna Babian. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El ricevitaj leteroj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">1) \u0108iam min \u011dojigas reago de niaj legantoj je\u00a0 publikitaj artikoloj, \u0109ar tiel mi vidas, ke nia Informilo havas por ili valoron. Kare surprizis min letero de s-ano Karel Kraft, kiu rimarkis, ke <b>\u011duste nun la februara numero estas la\u00a0 250-a.<\/b> Li skribis al la redakcio: Mi deziras da\u016drajn sukcesojn en via klopodado kaj nelacigebla laboro por AEH. Mi oma\u011dos salve la aperon de la 250-a numero de Informilo. Kvankam fore, mi tostos kun plena glaso en la mano simbole al la redaktantoj kun la deziro: ne cedu, ne perdu kura\u011don. Tenu plu alte la nivelon en eldonado de pluaj numeroj de Informilo kaj Anta\u016den! <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Koran dankon por Viaj kura\u011digaj vortoj.jary<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2)Same \u011dojigis nin pluaj leteroj kaj novjaraj salutoj kun dankoj por sen\u0109ese fre\u015daj informoj en Informilo anka\u016d de niaj foraj membroj, ekzemple el Kanado de nevidanta amiko Jean Sorel, kiu ricevadas Informilon pere de sonkasedo kun la vo\u0109o de L.Filipov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3)Venis saluto el urbo P\u0159erov: La \u011denerala kunveno de la Klubo de esperantistoj okazos<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>la 22-an de marto 2006\u00a0 je la 17-a horo<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\"><b>en restoracio PEGAS P\u0159erov <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">( kontra\u016d trajna stacidomo).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la kunveno de AEH:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Komitata kunveno de AEH okazis la 18-an de januaro en Pardubice \u0109e la \u0109eesto de na\u016d komitatanoj. Estis pritraktitaj planitaj \u0109iuj programeroj. La komitato aprobis bilancon de mastrumado de la jaro 2005 kaj bud\u011deton por 2006, \u011di estos publikigita en aprila Informilo. Anka\u016d kontdokumentoj estis kontrolitaj de la revizia komisio, kiu ne trovis esencajn difektojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Nur vane estas ser\u0109ataj volontuloj posedantaj komputilon kun interreto por korektoj de niaj artikoloj, a\u016d de tradukitaj libroj de J.Drahotov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d estis diskutita propono de J.Hron partopreni \u0108ebaltan E-printempon en pola Mielno 13.6. \u2013 21.6.2006. Se estus sufi\u0109e da interesuloj, li preparus busekskurson.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Por venontjara kongreso de AEH la komitatanoj klopodos trovi interesan lokon kun malmultekosta, tamen komforta senbariera pensiono.<br \/>\njary<\/span><\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Kiel maljuni\u011das regantoj de la mondo<\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-size: small;\">Ili \u011denerale a\u011das agrable same, kiel aliaj homoj, kiuj ne estas regantoj de la mondo\u201c \u2013 konstatas doktoro Franti\u0161ek Koukol\u00edk, en la \u201eMeteoro\u201c \u2013 elsenda\u0135o de la Radio.cz. La potenculoj plej ofte a\u011das ordinare, kun negrandaj disturboj psikaj. Talentita kaj sperta stabo da sekretarioj (kiujn iam la potenculoj enkondukis en iliajn funkciojn) ofte evitas misuzon kaj misfarojn de siaj \u0109efoj.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Iuj el la potenculoj a\u011das e\u0109 sukcesoplene \u2013 dank\u00b4al sia eksterordinare konservita kreivokapablo&#8230;<\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Kaj aliaj maljuni\u011das patologie, kun grandaj disturboj de siaj psikaj funkcioj, kio memkompreneble influas iliajn decidojn. Interese estas, ke iuj el ili tenas sin en siaj funkcioj \u201eper dentoj kaj ungoj\u201c, \u011dis fino de sia vivo. Tiel faras same tiuj, kiuj estas konsiderataj herooj de la historio, kiel grandaj politikistoj \u2013 plej ofte la \u201epolitikaj krimuloj\u201c.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ekzemple la prezidento Ronal Reagan estas konata kiel brava homo pro sia publika proklamo, ke li suferas de la t.n. Alzheimer-malsano. Tio okazis anta\u016d \u0135urnalistoj kaj televid-kamero, en la jaro 1994, post la ekspertizo, kiu estis farita en la Mayo-kliniko. La malsano, kiu estis \u011dis tiu tempo interes-objekto de sciencistoj, kuracistoj kaj psikologoj, esti\u011dis nun koncerna centro de monda atento. La homoj konscii\u011dis, ke ili anka\u016d maljuni\u011das kaj ke povas ilin trafi same terura malsano.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La biografisto de Winston Churchill, tre tolerema viro, skribis en la jaro 1995, ke Churchill jam ne plu estis kapabla funkcii en la rolo de \u0109efministro, nome li estis \u201egrandege malkapabla\u201c.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ofte estas analizitaj la manifesti\u011doj de maljuni\u011do de Stalin, kiu \u2013 kiel montri\u011dis post la abdukcio, suferis pro malsani\u011do, kiu estas nomata \u201efrua stadio de t.n. multinfarkta demenco\u201c. En la koncerna cerbo trovi\u011das multaj malgrandaj areoloj de hista formorto, kiel sekvo de grava cerba trafo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">El\u0109e\u0125igis d-ro Josef Hradil <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Dankesprimo al la kolektivo de la okulkliniko<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Cornea Lexum en Prago. Permesu al mi, karaj gelegantoj de\u00a0 nia \u015datata Informilo, esprimi tiuvoje miajn sincerajn dankegojn al la kolektivo de kirurgoj el \u201eO\u010dn\u00ed klinika Cornea Lexum\u201c en Prago. La katarakto de miaj amba\u016d okuloj estis sukcese forigita kaj mia vidkapablo reakri\u011das. Specialaj dankoj apartenas al docentino MUDr. Drahom\u00edra Bar\u00e1kov\u00e1, CSc, kiu operaciis min en januaro kaj nun denove en decembro 2005. \u015ci apartenas al simpatiantoj de nia internacia lingvo. Pri tio ni interparolis, kiam mi informis \u015din pri la artikolo en Esperanto. Mi tiuokaze transdonis al \u015di unu ekzempleron de Informilo kaj petis pri permeso esprimi miajn dankojn al \u015di kaj al la kirurgia kolektivo gvidata de \u015di, denove esperantlingve.<\/span><span style=\"font-size: small;\">Do, la simpatia kolektivo de la okulkliniko, ricevu de mi verajn sincerajn dankesprimojn por viaj senlacaj zorgo kaj kuracflego pri pacientoj, al kiuj vidkapablo estas vivgrava. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Favora medio de via kliniko estas jam la unua pa\u015do al resani\u011do.<\/span>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Stanislav \u0160tefan\u00a0 el\u00a0\u00a0 Kladno<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Lingva angulo por \u0109e\u0125oj<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ellernu!\u201c, instigis kaj admonis D-ro Kamar\u00fdt skribe kaj parole la membrojn de nia asocio siatempe \u2013 jam anta\u016d preska\u016d sesdek jaroj. Pro tio aperas \u0109i-pa\u011de kelkaj atentigoj por \u0109e\u0125aj samideanoj (D-ro L. L. Z. dirus \u201elingvanoj\u201c). \u2013 Ellerni = lerni \u011dis plena sciado. <\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Vyu\u017e\u00edt, vyu\u017e\u00edvat\u201c nen\u00ed \u201eeluzi\u201c<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">S\u00a0chybn\u00fdm v\u00fdrazem \u201eeluzi\u201c se setk\u00e1v\u00e1me nejen u \u010cech\u016f. P\u0159edpona \u201evy\u201c toti\u017e nem\u016f\u017ee b\u00fdt vyj\u00e1d\u0159ena v\u017edy jen esperantsk\u00fdm \u201eel\u201c. N\u00e1le\u017eit\u00fd ekvivalent \u010desk\u00e9ho \u201evyu\u017e\u00edt\/vyu\u017e\u00edvat\u201c, nap\u0159. p\u0159\u00edle\u017eitosti, voln\u00e9 chv\u00edle, vlastnost\u00ed (n\u011bkoho, n\u011b\u010deho), p\u0159\u00edzniv\u00e9ho v\u011btru apod., je \u201eutiligi\u201c\u00a0 (tedy vlastn\u011b \u201ezu\u017eitkovat\u201c). A co znamen\u00e1 \u201eeluzi\u201c? Definice v\u00a0PIV zn\u00ed:<br \/>\n1. \u011disfine uzi, tedy \u201evypot\u0159ebovat, spot\u0159ebovat\u201c, nap\u0159 n\u00e1boje, munici, \u0161\u00edpy z\u00a0toulce, a<br \/>\n2. difekti per longa uzado, tedy nap\u0159. \u201epro\u0161lapat, ochodit\u201c (koberec, boty podpatky), \u201eo\u0161oupat\u201c (ruk\u00e1vy, kalhoty), \u201cprochodit\u201c (podr\u00e1\u017eky, boty\/), \u201ezkazit si\u201c (o\u010di) apod. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Ne ka\u017ed\u00e9 \u201ei\u201c je \u201ee\u0109\u201c<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">N\u011bkdy, ba dost \u010dasto sta\u010d\u00ed prost\u011b \u201ekaj\u201c, p\u0159\u00edpadn\u011b \u201eanka\u016d\u201c nebo \u201ekaj anka\u016d\u201c. P\u0159i\u0161el tam pan Nov\u00e1k i jeho pan\u00ed = Venis tien sinjoro Nov\u00e1k kaj anka\u016d lia edzino (ta mohla p\u0159ij\u00edt pozd\u011bji, ale nebylo to nic neo\u010dek\u00e1van\u00e9ho, aby to muselo b\u00fdt vyj\u00e1d\u0159eno \u010d\u00e1stic\u00ed \u201ee\u0109\u201c). Byli tam tedy oba: man\u017eel\u00e9 Nov\u00e1kovi, \u201egeedzoj Nov\u00e1k\u201c, (pozor, ne chybn\u011b \u201egeedzoj Nov\u00e1kovi\u201c).<br \/>\n<\/span>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">E\u0109\u201c je na m\u00edst\u011b, kdy\u017e jde o n\u011bco neo\u010dek\u00e1van\u00e9ho, mimo\u0159\u00e1dn\u00e9ho. \u201eI chytr\u00e1k se sp\u00e1l\u00ed\u201c odpov\u00edd\u00e1 esperantsk\u00e9mu \u201ee\u0109 plej ruza vulpo en kaptilon falas\u201c. V z\u00e1poru \u010de\u0161tina vyjad\u0159uje \u201eani\u201c, nap\u0159. \u201epusa se j\u00ed ani na chvilku nezastavila\u201c \u2013 \u015dia bu\u015do e\u0109 por momento ne fermi\u011dis.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Zden\u011bk Hr\u0161el<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Konkurso<\/span><span style=\"font-size: large;\">! Konkurso!<\/span>\u00a0 \u00a0<span style=\"font-size: x-large;\">Konkurso! <\/span><span style=\"font-size: xx-large;\">Konkurso!<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Verku kaj forsendu al nia redakcio plej malfrue \u011dis 31.3.2006 spritan paskan interparolon inter la gekokoj. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Tri la plej spritaj rakontoj \u2013 anekdotoj &#8211; <\/span><span style=\"font-size: small;\">interparoloj estos premiitaj per E-libretoj. <\/span><span style=\"font-size: small;\">(la verketo estu longa\u00a0 + \u2212 \u00bd pa\u011do) <\/span><span style=\"font-size: small;\">La rezulto\u00a0 estos en aprila Informilo. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Trista informo: <\/span><span style=\"font-size: small;\">La 17-an de januaro 2006 forpasis post longa malsano samideanino V\u011bra Kopeck\u00e1 el Prago en siaj 78j. Honoron al \u015dia memoro. La redakcio esprimis kondolencon al \u015dia familio. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> \u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0\u00a0 Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 CZ tel. 466 611 941\u00a0 <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">e-mail:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><\/b><\/u><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> interreto:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/u><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3d banky <b>0300<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 2\/2006 Enhavo: W.A.Mozart Rememoro Zamenhofa strato La arbato Esperanto El ricevitaj leteroj El komitata AEH kunveno Kiel maljuni\u011das regantoj Dankesprimo Lingva angulo Paska konkurso Wolfgang Amadeus Mozart (27.1.1756 \u2013 5.12.1791) apartenis al la plej famkonataj muzikpersonecoj de la mondo. La 27-an de januaro 2006 ni rememoris 250-an naski\u011ddatrevenon de tiu \u0109i a\u016dstria komponisto. Kion [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5471","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5471","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5471"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5471\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5622,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5471\/revisions\/5622"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5471"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5471"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5471"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}