{"id":5470,"date":"2006-01-30T20:31:15","date_gmt":"2006-01-30T18:31:15","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5470"},"modified":"2018-06-17T18:30:53","modified_gmt":"2018-06-17T16:30:53","slug":"informilo_2006_1","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo_2006_1\/","title":{"rendered":"Informilo 1\/2006"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 1\/2006<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Novjara mesa\u011do<br \/>\nLa stenografio kaj Esperanto<br \/>\nDiversaj kulturoj<br \/>\nNova epoko<br \/>\nHalto en P\u00edsek<br \/>\nEl la mondo<br \/>\nSurprizo<br \/>\nEl redakcio<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Denove la tuta jaro\u00a0 anta\u016d ni&#8230;..<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">En januar\u00b4 la jar\u00b4 komencas monatojn siajn kalkuladi <\/span><span style=\"font-size: small;\">kaj anka\u016d ni pri l\u00b4taskoj pensas, por \u0109e l\u00b4 jarfin\u00b4 pli bone stati. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Post la Silvestra finbilanco progres\u00b4 videblas en socio; <\/span><span style=\"font-size: small;\">\u0109u ne en karnavala danco esprimu sin kontent\u00b4 pri tio? <\/span><span style=\"font-size: small;\">Naturo sin solene vestos per ne\u011da rob\u00b4 sur frosta tero. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Novjara bonintenc\u00b4 \u0109u restos nur gut\u00b4 degela de ne\u011dero? <\/span><span style=\"font-size: small;\">Sed ne nur farenda\u0135oj \u015dokas, sed \u011doja vintro kun plezuroj, <\/span><span style=\"font-size: small;\">la skioj, sledoj nin jam vokas al belaj horoj en naturo. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Se oldas vi por ski\u00b4, ne tristu, en prujntegita sor\u0109fabelo <\/span><span style=\"font-size: small;\">tra parkoj al montar\u00b4 turistu, tra rejuniga blanka belo. <\/span><span style=\"font-size: small;\">En januaro jam komencu ni en laboro bone starti, <\/span><span style=\"font-size: small;\">ke nin decembro rekompencu kaj \u0109iuj povu pli bonfarti.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-right: 1.59cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\">Ji\u0159\u00ed Ko\u0159\u00ednek<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Karaj gelegantoj,<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">mi cerbumis, kiel malfermi pluan jaron de nia regule eldonata monata gazeto Informilo, ja \u011di estas jam\u00a0\u00a0 la 22-a jarkolekto. Sen\u0109esa klopodo alportadi al Vi fre\u015dajn mesa\u011dojn, nova\u0135ojn pri agado de esperantistoj ne nur de membroj de handikapuloj, por ke Vi ricevu pluan elanon a\u016d fantazion por organizi a\u016d almena\u016d partopreni diversajn renkonti\u011dojn, por helpi propagi E-literaturon beletran kaj fakan, por kompili mankantajn vortarojn, estas iomete taksita per Viaj belaj leteroj a\u016d salutoj, dum la tuta jaro, sed aparte anta\u016d Kristnaska tempo \u011duste forpasinta. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Estas necese komence de la nova jaro rerigardi \u0109ion, kion ni faris bone a\u016d nesufi\u0109e, sed \u0109efe sincere danki al \u0109iuj membroj, kiuj mone kotizis kadre de siaj eblecoj, kiuj kontribuis per interesaj artikoloj, danki al \u0109iuj helpantoj, kiuj senpage klopodis, ke nia modesta komunumo Asocio de E-handikapuloj povu plu ekzisti sen helpvokado, kiel okazis en kelkaj internaciaj gazetoj, kiuj finance jam ne povas vivteni sin. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ke ni iomete provoku Vian a\u016dtunan dormeton, ni elpensis etan enketon, ke ni eksciu de Vi, kiajn artikolojn vi dezirus legi en la Informilo a\u016d en kultura suplemento Anta\u016den. Beda\u016drinde dume revenis proksimume nur unu triono de la enketoj, do mi ne povas resumi ilin tute. Tamen en ili estis videblaj kelkaj interesaj punktoj. Kvankam sen\u0109ese estas eldonataj novaj poemoj kaj poemkolektoj, nur kvar \u00a0legantoj interesi\u011das pri ili. \u0108u Vi multe nubmienas pro tio, ke mi la novan jaron 2006 malfermis per la poemo Januaro de la\u00a0 \u0109e\u0125a konata poeto Ji\u0159\u00ed Ko\u0159\u00ednek? En la libro\u015drankoj de AEH kaj de E-klubo Pardubice ni posedas multajn poemarojn, beda\u016drinde \u011dis nun neniu ali\u011dis por prunti ilin. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Plej granda intereso estas videbla en la enketoj pri raporta\u0135oj el diversaj voja\u011doj. Jes, anka\u016d mi \u015datas ilin\u00a0 kaj mi\u00a0 \u0135us klopodas prepari unu raporta\u0135on pri vivo kaj E-movado en Egiptio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d en la rubriko de lingvaj anguletoj estis notoj kun la peto pli ofte skribi pri prepozicioj kun a\u016d sen akuzativoj, atentigi je diversaj \u0109e\u0125ismoj, kiujn ni de tempo al tempo uzas. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Niaj membroj volus legi pli da humora\u0135oj en Informilo. Tio ne estas facila tasko, \u0109ar multfoje ni batalas kun libera loko, kiamaniere \u0109iujn gravajn, fre\u015dajn nova\u0135ojn, renkonti\u011dojn a\u016d pluajn informojn enmetadi en 8 pa\u011dojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Se ni volus prezenti al Vi ian krucenigmon a\u016d novan tradukon de iu \u0109e\u0125a kanteto, a\u016d vicon da anekdotoj, ni bezonus la tutan pa\u011don. Pli dikigi nian Informilon &#8211; je plua folio = 4 pa\u011doj neeblas, kiam ni ne volas altigi al vi abonon\/kotizon por AEH.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiel en enketoj, tiel en plua koresponda\u0135o de niaj membroj sonas dankesprimoj por nia bona laboro,\u00a0 por regule monate \u00a0eldonata gazeto Informilo kaj anka\u016d por\u00a0 fruaj <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/i606image001-1.jpg\" width=\"161\" height=\"153\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" \/> respondoj je iliaj leterdemandoj. Tio \u011dojigas min. Sed mi povas diri al vi, ke mi ne estas sen\u0109ese gaja, kiel multaj konas min. Anta\u016d monato sendis unu samideano 1200K\u010d kaj la mono, malgra\u016d bone ka\u015dita, perdi\u011dis. Tio okazis unuafoje kaj tre malgajigis min. <\/span><span style=\"font-size: small;\">\u0108e la fino de mia novjara artikolo mi denove volus sincere danki al \u0109iuj miaj konstantaj kunlaborantoj en Prago,\u00a0 Brno, Chropyn\u011b, Mlad\u00e1 Boleslav, Kladno kaj \u0109efe en Pardubice, anka\u016d al miaj familianoj, kiuj ebligas al mi sen\u0109ese labori por vi kaj por nia bela internacia lingvo Esperanto. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj al vi \u0109iuj mi deziras multe da sano kaj kontento dum la tuta jaro 2006. Mi kopios parton de la deziro de nia amikino el Slovakio: Mi deziras al Vi kulereton da fiereco, kuleregon da bonhumoro, poteton da \u011dojo, kaldroneton da sukceso, lageton da mono, maron da feli\u0109o, oceanon da amo kaj kosmon da sano.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Elkore Via\u00a0\u00a0 Jarmila R\u00fdznarov\u00e1 <\/span><\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">La stenografio kaj Esperanto<\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la tagoj de la 23-a \u011dis la 29-a de julio 2005 okazis en Vieno la 45-a kongreso de Intersteno kaj kun \u011di ligita \u0109ampionado en teksto-prilaborado. La aran\u011don \u0109eestis kvincento da partoprenantoj el \u0109irka\u016d 31 landoj de la mondo. La programon formis unuflanke kongresaj traktadoj kaj prelegoj el vico da sferoj de teksto-prilaborado, aliflanke la mond-\u0109ampionado en diversaj konkurs-fakoj, ekzemple en la plej rapida tajpado per klavaro de persona komputilo, en la plej rapida korektado de teksto, en la regado de programoj de personaj komputiloj, en la plej rapida notado de diktata teksto ktp.\u00a0\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/i606image003-1.jpg\" width=\"484\" height=\"89\" name=\"Obr\u00e1zek2\" align=\"left\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la laste nomitan sferon apartenas anta\u016d \u0109io la stenografio kiel la plej efika rimedo de notado de rapide parolataj vortoj. La konkursantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj konkursis parte en surpaperigo de stenografia dikta\u0135o en la gepatra lingvo, kaj anka\u016d en la t. n. fremdlingva stenografio, kaj nome en skribado de triminuta dikta\u0135o en alia ol en la gepatra lingvo. Kaj unu el la lingvoj, en kiu oni anka\u016d konkursis, estis Esperanto. Konkursis en \u011di la germana stenografo D-ro Boris Neubauer, kiu krom sia gepatra lingvo skribis ankora\u016d en pluaj 12 lingvoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En tiuj \u0109i fremdlingvaj stenografiaj konkursoj estas iom problema la preparo de konkurs-teksto, do triminuta dikta\u0135o kaj ties diktado. Se temas pri vivanta lingvo kaj plie pri la lingvo de \u015dtato-membro de la internacia organiza\u0135o Intersteno, tiam pri \u011dia preparo estas komisiita reprezentanto de la koncerna \u015dtato. Pli malbona afero estas, kiam temas pri tiaj lingvoj, kiaj estas ekz. Esperanto, interlingua kaj latino, kiuj \u0109i-jare estis en Vieno anka\u016d konkursaj lingvoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Koncerne tion, ke mi estis ano de la stenografia \u0135urio kaj komisiita al organizado de la konkurso en\u00a0 fremdlingva stenografio, mi devis fine prizorgi la tri lingvojn mem. Interlinguan helpis al mi prepari kaj en kasedon diktis germana stenografo, kiu la lingvon bone regas. La dikta\u0135on por latino preparis kaj enkasedigis \u0109e\u0125a stenografo, sed Esperanton mi devis fine prizorgi mem. La dikta\u0135on mi preparis la\u016d materialoj, kiujn pruntedonis al mi s-ino H. Maudrov\u00e1. La\u016d lernolibro mi studakiris almena\u016d la bazan prononcon, kaj poste mi turnis min al Esperantista klubo, kie helpis al mi kun la \u011dusta prononcado kaj flua diktado s-ro J. Patera.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Post eble 4 \u2013 5 vizitoj kaj regula hejma trejnado la diktadon de la teksto mi ekregis tiom, ke mi \u011din en Vieno diktis tiel, ke D-ro Neubauer la dikta\u0135on ne nur bone stenografie notis, sed anka\u016d same bone en normalan skribon transigis, tiel ke Esperanto estis unu el la 13 lingvoj, kiuj helpis al li akiri la titolon de mond\u0109ampiono en fremdlingva stenografio. Kaj en kiuj lingvoj D-ro Neubauer konkursis? En la angla, nederlanda, finna, dana, hispana, portugala, itala, franca, \u0109e\u0125a, rusa, esperanta, interlingua kaj kompreneble en sia gepatra lingvo &#8211;\u00a0 la germana.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Koncerne tion, ke Esperanto pere de stenografio ekpla\u0109is al mi, mi decidi\u011dis ellerni \u011din almena\u016d pasive tiom, por ke post du jaroj, kiam la mond\u0109ampionado kaj la kongreso de Intersteno en la jaro 2007 okazos en Prago, mi povu mian taskon de diktanto kaj poste anka\u016d korektanto kaj ju\u011danto plenumi pli profesie ol en Vieno.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Ing. Ludmila Nov\u00e1kov\u00e1 <\/span><span style=\"font-size: small;\">prezidantino de \u0108e\u0125a stenografia societo <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Diversaj kulturoj modelas la lingvojn<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108iu, kiu\u00a0studis la anglan lingvon, certe scias, ke gramatiko de tiu lingvo estas relative facile lernebla kaj sufi\u0109e regula,\u00a0tamen la elparolo kaj frazeologio tiom malfacila, ke pli a\u011daj homoj, nur rare parolas la lingvon flue. En la erao, kiam\u00a0pli a\u011daj homoj bezonas el diversaj ka\u016dzoj lerni la anglan,\u00a0kiu kandidatas esti la internacia interkompreni\u011dilo, ili parolas fu\u015de\u00a0kaj okazas ofte gravaj miskomprenoj. Beda\u016drinde estas videblaj diferencoj en uzado de prepoziciaj ligoj kaj uzo de la plej uzataj, tiel nomataj helpverboj (koni, iri, povi, devi, voli, scii k.a.) <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d la elparolo\u00a0tuj malkovras, de kiu \u015dtato devenas la parolanto &#8211; kvankam tio okazas dum esperantaj konferencoj anka\u016d. Bazan modifon\u00a0dan\u011dere enportas en la lingvon la influo de diversaj\u00a0naciaj kulturoj en formo de nacilingvismaj tradukoj kaj aliaj lokaj dialektaj esprimoj. La plej kutimaj diversaj frazoj estas plej diverse esprimataj. En kelkaj afrikaj komunumoj la homoj bonvenigas sin per vortoj &#8220;Mi \u011dojas vidante, ke vi diki\u011dis!&#8221; kiel esprimo pri aspekto de la alvenanto, kvankam en civilizitaj landoj estas obezeco konsiderata ofenda. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La\u016d Marie Berns, profesorino de la angla lingvo kaj direktorino de la programo &#8220;La angla kiel la dua lingvo&#8221; en la universitato en Pardue (Usono, Indiana), tiu lingvo trovi\u011dis en centro de la atento sekve tion, ke en Usono okazas kresko de la lo\u011dantaro, kiu ne parolas angle,\u00a0kaj en aliaj landoj, ekzemple en \u0108inio, oni forte klopodas instrui\u00a0kaj infanojn kaj plenkreskulojn de la angla lingvo. \u0108inio startis la instruadon de la angla tre kura\u011de por realigi la sukcesajn\u00a0internaciajn ekonomiajn traktadojn. Marie Berns estis anka\u016d kunorganizantino de konferenco de Asocio de mondaj diversaj anglaj dialektoj, en kiu partoprenis ducent fakuloj kaj\u00a0oni parolis pri sekvoj de ekonomia kaj kultura globalismo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">MUDr. Hradil<\/span><\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">NOVA EPOKO DE LA ESPERO<\/span><\/h1>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al la espero, al kiu ni sopiras kaj kredas, ni iras tutan vivon, ni iras popa\u015de&#8230;<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kaj tian, emociplenan, pa\u015don faris la partoprenintoj de solena adventa vespero, kiun organizis poetino <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">. La renkonti\u011do okazis je la 12-a de decembro, sub a\u016dspicio de la MUZEO DE LA \u0108EFURBO PRAGO (Muzeum Hlavn\u00edho m\u011bsta Prahy). Je la 17-a horo pleni\u011dis granda salono de \u0109i domego per homoj, kiuj dum kvar jaroj jam esti\u011dis \u201ehejmaj gastoj\u201c de la poetino. Oni ne dubu, ke la \u0109efa \u201ealloga\u0135o\u201c estis la fama aktoro Radovan Lukavsk\u00fd, kiu sur la invitilo estis anoncita kiel deklamonto en la \u0109e\u0125a lingvo. Ni esprimu fratan solidarecon al la lingvo slovaka, \u0109ar \u011dia deklamantino M\u00e1ria Smol\u00e1rikov\u00e1 alvenis el Bratislavo \u011duste por \u0109i vespero. Kaj ni konstatu, ke neniu el ni, ok esperantistoj, alvenis el tia malproksimo. (Krom praganoj partoprenis esperantistoj el Kladno, Obo\u0159i\u0161t\u011b, Pod\u011bbrady).<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sinjorino Lud\u00edkov\u00e1 deziris sciigi al la partoprenantoj sian kredon, ke Esperanto estas ilo, kiu povas bonvolajn homojn gvidi \u201eal la epoko de l\u00b4espero\u201c. \u015ci \u2013 kiel a\u016dtorino, aran\u011dis la programon tiel sprite, ke Esperanto eksonis ne nur unufoje, sed kelkfoje. \u011cian klaran prononcon, en deklamo de samideano Josef V\u00edch, a\u016dskultis kun simpatia scivolo anka\u016d apudsidanta Radovan Lukavsk\u00fd.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 anoncis, ke la ina\u016dgura teksto, \u0109i-vespere deklamita, estas anta\u016dparolo por \u015dia novpreparata libro, kies nomon malkovras titolo de nia artikolo, do <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>V\u011aK NOV\u00ddCH NAD\u011aJ\u00cd. <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">La esperanta versio estis legita en la traduko de Miroslav Malovec.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kaj ni esperu, ke kiam oni \u201ebaptos\u201c la libron (tio okazos la 10-an de aprilo 2006, en la N\u00c1PRSTEK-MUZEO, PRAGO), alvenos pli da esperantistoj por demonstri sian dankemon al nia favorantino.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Margit Turkov\u00e1<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Halto en urbo P\u00edsek<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u011custe ni trovi\u011das \u0109e la sojlo de la nova jaro kaj rememoroj flugas je kelkaj tagoj reen. Sabate 10.12. ni renkonti\u011dis denove en la urbo P\u00edsek al nemalgranda \u011dojo de \u0109iuj partoprenantoj. Bonvenigis nin gvidantino de la klubo Radka K\u0159iv\u00e1nkov\u00e1. Salono de Petrino estis plenplena, \u0109ar alvenis \u0109irka\u016d 30 gesamideanoj el diversaj urboj. Plej grandnombran reprezentadon havis Pilseno, sed alveturis e\u0109 simpatia A\u016dstralianino, kiu nuntempe vivas en urbo Hlubok\u00e1.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 \u00a0<span style=\"font-size: small;\">Honora gasto i\u011dis Pavel Polnick\u00fd, kiu referis pri la kongreso de \u0108EA kaj li gvidis mallongan diskuton. Plia kara kaj eminenta gasto estis Miroslav Smy\u010dka, kies belega vo\u0109o komune kun Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1 gvidis nian kantadon. Oni kantis\u00a0 vere multe. Sonis la kanto Ho, Zamenhof, E-himno kaj kompreneble multaj belaj kristnaskaj kantoj. \u011cojaj kaj optimismaj vortoj eksonis de la pastro Xaver. La programon pliri\u0109igis rita alporto de la lumo, kristnaskaj kutimoj kaj komuna legado de evangelio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Solenan programon alternis amuzo kun vendado de la biletoj por tombolo, disdonado de\u00a0 donacetoj kaj libera amuzo kun refre\u015di\u011do. Spacon havis \u0109iuj amikoj, kiuj volis iomete halti kaj mediti dum la adventa tempo, e\u0109 aliaj, kiuj nur simple plezuris\u00a0 pro la fakto denove vidi gesamideanojn. Dank\u00b4 al \u0109iuj por la kunlaboro dum la preparo de la renkonti\u011do kaj por la vizito de P\u00edsek. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Dankon kaj post la jaro denove \u011dis la revido.\u00a0 <\/span><\/p>\n<h1 style=\"margin-right: 0.1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-weight: normal;\">V\u011bra Muchnov\u00e1 \u00a0Strakonice<\/span><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la mondo:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">1) En franca urbo <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Tours<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"> festis Esperanto-klubo centjari\u011don de sia fondi\u011do. Dum la tuta semajno okazis pro tiu\u00a0 jubileo multaj diversaj\u00a0 programoj: ekspozicio,\u00a0 franca prelego pri \u201eEsperanto,lingvo por E\u016dropo\u201c, kiun partoprenis 60 personoj inkluzive neesperantistoj, el kiuj 8 montris sian intereson lerni\u00a0 kaj ili vere ali\u011dis.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Okazis rapidkursoj, kompreneble ne mankis rakontado pri historio de ilia grupo, 80j. E- pastro celebris diservon por 50 partoprenintoj, interesaj estis pluaj prelegoj, ekzemple pri diferencoj inter finnlandaj kaj francaj kutimoj: finnlandanoj ne kisas unu la alian \u0109e salutoj kiel \u011di estas en Francio, finnoj nur premas la manon kaj ne \u015datas tro alproksimi\u011di unu al la alia, ili anka\u016d ofte enuas dum longaj francaj\u00a0 man\u011doj. el la letero de \u011c. k. J.Layseman<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">2) Gvidanto de\u00a0 makedonia grupo en urbo <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Prilep<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"> s-ano Viktor Galeski organizis multajn aktivadojn \u00a0komence de decembro okaze de Internacia tago de handikapitaj personoj. Li zorgas pri infanoj kun peza\u00a0 intelekta barateco. Li ofte priskribas la tutan agadon en siaj longaj interesaj leteroj, sed ni povas nur mallonge\u00a0 nomi ilin:\u00a0 Internacia pentra\u0135konkurso de handikapitaj infanoj,\u00a0 kiun \u0109e partopreno de 60 personoj solene malfermis ilia urbestro, sekvis diversaj\u00a0 prelegoj. La infanoj anka\u016d prezentis sin\u00a0 per siaj verkoj, dancoj kaj pentra\u0135oj dum solena aran\u011do, organizita de Centro por subteno de la personoj kun intelekta barateco kune kun Urbaj organizoj de mutuloj, surduloj kaj blinduloj. La infanoj anka\u016d prezentis sin en sporta aktiveco \u2013 kaj akiris la trian lokon fine de novembro\u00a0 en\u00a0\u00a0 Nacia semajno de basketbalo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) En Japanio: 250 paperlanternoj kaj mil papergruoj atingis <b>Hiro\u015dimon<\/b> kiel donaco de armenaj infanoj. La 6-an de a\u016dgusto,\u00a0 60 jarojn post la eksplodo de la unua atombombo en Hiro\u015dimo, cento da infanoj kun siaj gepatroj partoprenis ceremonion de flosado de paperlanternoj sur la rivero Motoyasugawa, apud la atombombita domo en la Paca parko. La organizantoj de la evento kunlaboris kun amba\u016dlandaj esperantistoj kaj prezentadis la rolon de Esperanto en la internacia paca komunumo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Loka \u0135urnalo prezentis la eventon kaj la kordeziron de la infanoj de la Armenia Nacia Belarta Centro. Japanaj esperantistoj uzis Esperanton kiel\u00a0 pontolingvon por inter\u015dan\u011di mesa\u011dojn kun la tuta mondo. Al la ceremonio en la Paca parko venis koreaj, uzbekaj kaj japanaj esperantistoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">transprenita el la Revuo Esperanto<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Surprizo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Jam de longe Julio kaj Mateo, du junaj amikoj, revis pri pli interesa, aventurplena vivo, pri granda mono, multekostaj a\u016dtomobiloj kaj belaj knabinoj. Na\u016dzis ilin ilia enua laboro kaj modestaj laborenspezoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Hodia\u016d estas malfacile diri, kiu el ili ekkaptis la ideon prirabi tiun malgrandan bankon en la urbocentro. La loko \u015dajnis ideala kaj se la plano sukcesus, la tuta mondo malfermi\u011dus anta\u016d ili. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Tuj post la rabo ili intencis pasigi kelkajn semajnojn ie malproksime de la hejmo, en luksaj hoteloj, amuzejoj kaj kazinoj. Julio diris al la gepatroj, ke balda\u016d li partoprenos kun Mateo en longa, kelksemajna eksterlanda ekskurso, por kiu li pagis per siaj \u015dpara\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Unu tagon ili decidis: Tio okazu vendrede je la na\u016da matene. En \u0135a\u016ddo dum la tagman\u011do Julio sciigis la gepatrojn, ke la ekskurso komenci\u011dos morga\u016d.\u00a0 \u201eDo kiel longe vi forestos?\u201c demandisla patro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-size: small;\">\u011cis la fino de mia libertempo\u201c, respondis Julio.\u00a0 \u201e\u0108u vi jam pakis \u0109ion necesan por la voja\u011do?\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-size: small;\">Jes, preska\u016d.\u201c\u00a0 \u201eHm\u201c, komencis la patrino. \u201eMi pensas, ke mi devos skribi al la laktisto, ke dum unu monato li alportadu nur unu botelon da lakto, \u0109ar du estos tro multe por ni.\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Post la tagman\u011do la patrino diris al Julio: \u201eNun vi trankvile finu la pakadon kaj ni veturos al mia patrino. \u015ci estas malsaneta kaj ni promesis viziti \u015din hodia\u016d posttagmeze.\u201c Julio ek\u011dojis, ke la gepatroj eliras. Li atendis Mateon kaj preferis resti sola. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kelkajn minutojn post la foriro de la gepatroj venis Mateo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-size: small;\">\u0108u vi alportis \u0109ion?\u201c demandis lin ekscitita Julio. \u201eKompreneble.\u201c<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Li metis \u0109ion sur la tablon: sunokulvitrojn, falsajn barbojn kaj lipharojn, kvaza\u016dpistolon kaj paperfolion kun la surskribo: TIO ESTAS RAB-ATAKO. DONU LA TUTAN MONON KAJ FARU NENIAJN ARTIFIKOJN, ALIE VI MORTOS.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Ili ankora\u016dfoje priparolis \u0109iujn detalojn de la morga\u016da entrepreno. Julio proksimi\u011dos al unu el la kasoj kaj kun kvaza\u016dpistolo en la mano, postulos la monon. Poste ili rapide eliros el la banko kaj miksi\u011dos kun la \u00a0homamaso. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La sekvantan matenon je la na\u016da amba\u016d junuloj eniris en la bankon. Julio faris tiel, kiel ili planis hiera\u016d. Li aliris al la kaso, per unu mano donis al la kasistino la paperfolion, per la alia diskrete montris la tubon de la kvaza\u016dpistolo. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La kasistino kun videbla surprizo tralegis la enhavon de la paperfolio, redonis \u011din al li kaj diris: \u201eBonvolu ne \u015derci.\u201c <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Julio rigidi\u011dis. Fari\u011dis al li varmege kaj gutoj da \u015dvito aperis sur lia frunto. Li montris la tutan pistolon kaj denove donis la paperfolion al la kasistino, sed \u015di repu\u015dis \u011din kaj diris: \u201e\u0108esu, sinjoro, alie mi devos voki gardiston.\u201c <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Julio ekrigardis la folion kaj kun teruro tralegis la vortojn: Bonvolu alportadi unu botelon da lakto \u011dis la fino de a\u016dgusto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Per rapidegaj pa\u015doj li forlasis la bankon. Mateo kuris post li kun konsternita mieno. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Julio revenis hejmen furioza kaj kun kapdoloro. Li mensogis al la patrino, ke li rezignis pri la ekskurso, \u0109ar li malbone fartas. Li ku\u015di\u011dis kaj ekdormis \u015dtonan dormon. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108e la tagman\u011do li sidis malgaja kaj malparolema. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-size: small;\">Ha\u201c, diris la patrino, \u201emi forgesis rakonti al vi, kio okazis hodia\u016d frumatene, kiam vi amba\u016d ankora\u016d dormis. Hiera\u016d post la tagman\u011do mi skribis al la laktisto, ke li alportadu unu botelon da lakto. Vespere mi lasis la paperfolion, sur kiu mi tion skribis, en la \u011dardeno kun du malplenaj boteloj. Hodia\u016d mi frue veki\u011dis kaj iris en la \u011dardenon akvumi la florojn. Anta\u016d la domo staris la laktisto kun la paperfolio en la manoj. Kiam li ekvidis min, li rapide elpo\u015digis la monon, metis \u011din sur la teron kaj kun krio elkuris el la \u011dardeno. Mi ne komprenas, kio lin tiel timigis &#8230;\u201c\u00a0<\/span> \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">elektita el la libreto de Edward Malewicz<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El redakcia tablo <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">1) En decembro la po\u015dto resendis al ni koverton kun Informilo \u2013 de \u011di deglui\u011dis la adreso. Kiu ne ricevis decembran Informilon, bonvolu sciigi tion al ni.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2\/ Charita da\u016dre kun dankoj akceptas uzitajn po\u015dtmarkojn, a\u016d \u0109e\u0125ajn a\u016d alilandajn, kiujn vi for\u0135etus. S-anino Lu\u010fka Srbov\u00e1 kun sia patrino zorgeme degluas kaj ordigas ilin. Imagu, ke unu samideanino el Pollando jam sendis al ni 23 senda\u0135ojn! Ni korege dankas al \u0109iuj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Tristaj informoj:\u00a0 <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Beda\u016drinde anka\u016d en novjara numero \u00a0\u00a0ni devas sciigi vin pri tristaj mesa\u011doj: <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">La 4-an de novembro mortis\u00a0 nia estona membro Ants Paavo el urbo Tallinn \u00a0en la 74\u00a0 jara\u011do.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">La 23-an de decembro\u00a0 mortis meritplena\u00a0 prezidantino de la germana\u00a0 E-klubo en N\u00fcrnberg,\u00a0 \u00a0\u00a0nia \u015datata amikino\u00a0 Anny Hartwig en sia 68j. Esperanto estis \u015dia vivo \u011dis la lasta spiro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Honoron al iliaj memoroj. La redakcio kondolencis al iliaj familioj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span>\u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto poresperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0\u00a0 Na Okrouhl\u00edku 953\/21,53003\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 CZ tel. 466 611 94<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">e-mail:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a><\/b><\/u><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> interreto:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/u><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>,k\u00f3d banky <b>0300 <\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; Informilo 1\/2006 Enhavo: Novjara mesa\u011do La stenografio kaj Esperanto Diversaj kulturoj Nova epoko Halto en P\u00edsek El la mondo Surprizo El redakcio Denove la tuta jaro\u00a0 anta\u016d ni&#8230;.. En januar\u00b4 la jar\u00b4 komencas monatojn siajn kalkuladi kaj anka\u016d ni pri l\u00b4taskoj pensas, por \u0109e l\u00b4 jarfin\u00b4 pli bone stati. Post la Silvestra finbilanco progres\u00b4 [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5470","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5470","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5470"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5470\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5724,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5470\/revisions\/5724"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5470"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5470"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5470"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}