{"id":5469,"date":"2005-09-30T20:31:14","date_gmt":"2005-09-30T18:31:14","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5469"},"modified":"2018-06-28T19:03:12","modified_gmt":"2018-06-28T17:03:12","slug":"informilo-2005-9","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2005-9\/","title":{"rendered":"Informilo 9\/2005"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 9\/2005<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Raporta\u0135o pri la voja\u011do \u00a0de AEH al\u00a0 \u00a0U K\u00a0 Litovio<br \/>\nEl redakcia tablo<br \/>\nSemajno\u00a0 de nevidantaj esperantistoj en Ro\u017enov<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiel ni fartis dum la Universala kongreso en litova Vilnius?<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\">Jen klopodo pri la\u00a0 tuta raporta\u0135o\u00a0 de Jarmila R\u00fdznarov\u00e1:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d forv<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage002-1.jpg\" width=\"128\" height=\"114\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" \/> eturo de buskaravano, kiun organizis AEH kun E-klubo en Pardubice\u00a0 ni havis en\u00a0 la redakcio\u00a0 multe da laboro. Estis elpensita nova flugfolieto pri agado de AEH kaj mi petis<\/span> <span style=\"font-size: small;\">estraron de UEA, \u0109u ni povas \u011din\u00a0 alporti almena\u016d en\u00a0 kelkdekoj kaj disdoni\u00a0 ilin dum la kunsido de\u00a0 faka forumo, \u0109ar nia asocio ne havas 275 e\u016drojn\u00a0 por oficiale enmetadi ilin al kongresaj dokumentoj, anka\u016d ni ne povas mendi standon por 320 e\u016droj, kiel estis skribita en la dua kongresa\u00a0 bulteno. Min \u011dojigis ilia mesa\u011do, ke ni povos lasi ilin\u00a0 sur unu tablo\u00a0 en la kongresejo, speciale destinita por senpagaj afi\u015detoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d forveturo \u0109iu partoprenanto\u00a0 ricevis sinsekve\u00a0 kelkajn informojn,\u00a0\u00a0 planon de Vilnius kaj Kaunas,\u00a0 anka\u016d sidlokan planon en buso. \u0108iu jam sciis, kun kiu tranoktos en du- a\u016d trilita \u0109ambro, kiu enbusi\u011dos en kiu loko, \u0109ar partoprenis 40 membroj de multaj lokoj de la\u00a0 \u0108e\u0125a respubliko, anka\u016d du germanaj kaj\u00a0 unu pola geesperantistoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nia tranoktado estis mendita kaj anta\u016dpagita por\u00a0 la plej malmultekosta studenta\u00a0 tranoktejo, kie dulita \u0109ambro por la tuta semajno kostis 63 e\u016drojn (po persono).\u00a0 Vi povas bone kompari kun la plejmultekosta hotelo\u00a0 Reval, kie dulita \u0109ambro \u2013 por unu persono kaj por <b>UNU<\/b>\u00a0 <b>TAGO <\/b>\u00a0kostis anka\u016d 63 e\u016drojn.( Por niaj eksterlandaj membroj mi klarigas, ke unu e\u016dro oble 30 estas proksimuma\u00a0 prezo en niaj \u0109e\u0125aj kronoj. Do 1860,- K\u010d\u00a0 kontra\u016d\u00a0 13 230,-K\u010d\u00a0 estas ega diferenco.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La voja\u011do tra Pollando nokte estis\u00a0 granda aventuro por tiuj, kiuj ne sukcesis ekdormi en la buso.\u00a0 Sur multaj lokoj estis la \u0109efa \u015doseo, parte a\u016dtostrado riparata kaj tiel malvastigita, ke ni admiris niajn \u015doforojn, kiel bravure\u00a0 ili evitadis diversajn obstaklojn.\u00a0 Ni timis, \u0109u la buso\u00a0 ne prenos\u00a0 erare kelkajn centimetrojn en la mezo, a\u016d \u0109e la rando,\u00a0 kiu estis certe pri pli ol 20 cm pli alta\u00a0 ol la apuda parto, por\u00a0 ke nia alta buso MAN\u00a0 ne renversi\u011du.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage004-1.jpg\" width=\"243\" height=\"199\" name=\"Obr\u00e1zek2\" align=\"left\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post 24 horoj ni feli\u0109e\u00a0 sabate posttagmeze\u00a0 alveturis\u00a0 en Vilniuson , admirante \u0109e \u0109iuj kandelabroj Esperanto-flagetojn kun kongresa emblemo,\u00a0 anka\u016d multajn reklam-rakojn\u00a0 pri la kongreso.\u00a0 Ni ricevis kongresajn dokumentojn\u00a0 en eleganta plasta\u00a0 aktujo, kie anka\u016d trovi\u011dis valoraj libroj pri kongresa urbo,\u00a0 gvidlibro tra Vilnius kaj Trakai, kongresa libro, kantareto\u00a0 kaj pluaj interesa\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Poste ni ser\u0109is nian studentan hejmon, kiu estis inter multaj paneldomoj dekomence nevidebla. Aperis problemo, kiun kulpis UEA. Ne estis pagitaj\u00a0 lastaj kvin litoj\u00a0 al studentejo. Tamen nia gvidanto Josefo Hron post iom da tempo solvis la aferon\u00a0 kun juna knabo, kiu de\u0135oris en studenta akceptejo kaj ni ne devis tranokti\u00a0 sur la benketoj anta\u016d\u00a0 la tranoktejo. Preska\u016d \u0109iuj estis kontentaj kun la\u00a0 ekipo de la \u0109ambroj, \u0109iam du ejoj havis komunan necesejon. La du\u015do kaj\u00a0 sufi\u0109e bone ekipita kuirejo kun\u00a0 fridujo kaj frostujo estis en \u0109iu eta\u011do. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nia granda avanta\u011do estis, ke la buso kun du\u00a0 afablaj \u015doforoj estis je nia dispono.\u00a0 Tiel ni povis preska\u016d 10 kilometrojn \u0109iutage veturi\u00a0 buse\u00a0 de nia studentejo al kongresejo, anta\u016dvespere reveturi por vesti nin en vesperajn robojn por koncertoj kaj\u00a0 teatra\u0135oj kaj post la fino nokte\u00a0 kontente reveni en la\u00a0 studentejon. Kompreneble ni eluzadis nian buson por oftaj\u00a0 ekskursoj, kiuj tiel estis por ni ege pli malkostaj kontra\u016d oficialaj kongresaj ekskursoj.\u0108iam nia gvidanto Josefo informis nin pri vidinda\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Kaj tiel ni\u00a0 trarigardis sufi\u0109e detale \u0109efajn interesa\u0135ojn kun gravaj monumentoj de Vilnius kun vico de multaj\u00a0 pre\u011dejoj. Ni anka\u016d\u00a0 vizitis\u00a0\u00a0 televidan turon kun turni\u011danta restoracio, la turo altis\u00a0 326,5\u00a0 metrojn. Promenante tra la dua plej granda urbo Kaunas, kie ni anka\u016d vizitis Zamenhof-straton kaj domon de Litova E-Asocio (pli frue domon de Zilbernik), ni rememoris la\u00a0\u00a0 fondinton de nia kara lingvo. Tie ni anka\u016d vizitis muzeon de diabloj, poste Rum\u015di\u015dk\u00e9s, kie estas skanzeno de la konstrua\u0135oj de la 18-a jarcento,\u00a0 kastelon Trakai, situanta sur insulo en la mezo de la lago Galve, en la \u0109irka\u016da\u0135o estas 62 lagoj.\u00a0 La\u00a0 monto de krucoj \u015ciauliai prenis nian grandan admiron. Kiam ni elbusi\u011dis, ni\u00a0\u00a0 nenie vidis ian monton, nur etan monteton kun amaso da krucoj. Sed kiam ni proksimi\u011dis, ni miregis vidante tiun unikan religian esprimi\u011don de la litova religia sento. Niaj fotoaparatoj\u00a0 kaj filmkameraoj senhalte\u00a0 notis tiun neforgeseblan lokon kun pli ol 52 mil krucoj sur du malgrandaj\u00a0 alta\u0135oj. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Kion skribi pri la kongresaj programoj?\u00a0 En \u0109iuj kongresoj la unuopaj prelegoj a\u016d kunvenoj okazas ofte samtempe\u00a0 kaj kiam ni klopodis trovi certan salonon, kies nombro estis\u00a0 entute 17 kaj subite ni ekvidis konaton a\u016d longjaran amikinon, kiun ni jam multajn jarojn persone ne renkontis, kiamaniere \u0109ion sukcesi partopreni?<\/span><\/p>\n<div id=\"R\u00e1mec1\" dir=\"ltr\" style=\"position: absolute; top: 74.9cm; left: 5.82cm; width: 6.38cm; height: 0.79cm; border: none; padding: 0cm; background: #ffffff;\">\n<p>&nbsp;<\/p>\n<\/div>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Multfoje<\/span><span style=\"font-size: small;\"> mi\u00a0 hezitis, \u0109u\u00a0 pli volo <\/span><span style=\"font-size: small;\">nte viziti interesan prelegon\u00a0 a\u016d\u00a0 partopreni ekskurson por ekkoni Litovion.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage006-1.jpg\" width=\"161\" height=\"221\" name=\"Obr\u00e1zek3\" align=\"left\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tamen<br \/>\nni preparis nin, por ke la\u00a0 ceteraj esperantistoj\u00a0 pli multe sciu pri nia Asocio de E-handikapuloj.\u00a0 Ni alportis ne kelkajn dekojn, sed kelkajn centojn\u00a0 da novaj flugfolietoj pri AEH, kiuj estis donacitaj al diversaj esperantistoj, anka\u016d amason da ili\u00a0 ni metis\u00a0 sur la tablon, kie estis skribita, ke eblas ilin senpage preni. Krom tio\u00a0 ni\u00a0 de\u0135oris\u00a0 preska\u016d du\u00a0 horojn en la\u00a0 gi\u0109eto \u201efaka budo\u201c (senpage, kiam unu asocio ne venis). Anka\u016d\u00a0 mi preparis\u00a0 pli ol 20 simplajn\u00a0 bildkartojn \u2013 nur sur kopiaparato &#8211;\u00a0 kun la motivo de Vilnius kun la surskribo\u00a0 \u201eSaluton\u00a0 el la 90-a UK de Esperanto Vilno, Litovio,\u00a0 23- 30 julio 2005\u201c por la okazo, kiam\u00a0 ili ne estus riceveblaj en la kongresejo.\u00a0 Ni sendis ilin al\u00a0 niaj plej aktivaj membroj kaj al niaj malsanaj samideanoj. La partoprenintoj de nia buskaravano subskribis ilin.\u00a0 Kaj fakte kongresaj bildkartoj e\u0109 kongresa stampo ne estis riceveblaj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Margit Turkov\u00e1 kaj Jarmila R\u00fdznarov\u00e1 havis preparitajn preleg-kontribua\u0135ojn por\u201c Kleriga lundo\u201c, sed estis tiom multe da diskutantoj,\u00a0 ke la gvidanto limigis tempon de parolantoj nur por du minutoj; tie sukcesis M.Turkov\u00e1, en la kunsido de \u201eFaka forumo\u201c\u00a0 estis anka\u016d mallongigita tempo\u00a0 nur por 5 minutoj, tie sukcesis paroli J.R\u00fdznarov\u00e1. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La \u0109efa kongresejo estis en hotelo Reval, kie praktike okazis \u0109iuj kunsidoj dum la\u00a0 kongresa semajno. Alia kongrespalaco estis\u00a0 je unu kilometro\u00a0 for de la hotelo Reval,\u00a0 kie en salono Bulonjo por mil personoj\u00a0 okazadis\u00a0 preska\u016d \u0109iuj artaj aran\u011doj.\u00a0 La tria, sed\u00a0 la plej granda kongresejo proksimume 3 kilometrojn for\u00a0 de la hotelo Reval\u00a0 estis Siemens Arena, kie okazis solena ina\u016dguro, internacia arta vespero kaj solena fermo. Ja,\u00a0 venis 2230 esperantistoj el 62 landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Estis multaj interesaj prelegoj kaj kunsidoj, kiujn mi ne sufi\u0109is partopreni. Ekzemple mi beda\u016dris, ke mi ne povis viziti kunsidon de\u201c Familia forumo\u201c precipe pro tio, ke la kongreson partoprenis kun mi\u00a0 amba\u016d miaj filinoj kaj nepo, kiuj de\u00a0 sia infana\u011do konas\u00a0 Esperanton. Konversacian rondon por progresantoj mi vizitis nur pro scivolemo, ke alian prelegon en\u00a0\u00a0 la dua kongresejo mi jam\u00a0 ne sukcesis \u00a0atingi. Sed\u00a0 mi estis ravita, kiel la gvidanto s-ano\u00a0 Sylvain Lelarge el Nederlando gaje, eminente mimike per sia tuta korpo,\u00a0 per siaj longaj fingroj kaj\u00a0 per esprimfortaj okuloj scipovis teni koncentri\u011don de \u0109iuj partoprenantoj, kiuj ofte eksplodadis per ridego.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Oratoran konkurson partoprenis nur 3\u00a0 junaj personoj el Hungario, \u0108inio kaj Rusio. Kvankam la flua parolo de \u0109iuj estis eminenta, tamen gramatike mi kaptis sufi\u0109e da\u00a0 <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage008-1.jpg\" width=\"477\" height=\"272\" name=\"Obr\u00e1zek4\" align=\"left\" border=\"0\" \/> mankoj \u0109e la akuzativoj, akcentoj kaj \u0109efe \u0109e la\u00a0 rusino en molaj silaboj. Sed la tuta konkurso estis tre interesa. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Je instigo de gvidantino de\u00a0 regulaj seminarioj en Skokovy Jindra Drahotov\u00e1 mi\u00a0 printempe\u00a0 sendis leteron\u00a0 en la nomo de\u00a0 AEH- estraro al \u0109e\u0125a ambasadoro s-ro Voznica en Litovio kun invito, ke li partoprenu solenan malfermon de la kongreso. Li fakte venis kaj dum la kongreso\u00a0 li invitis\u00a0 grupeton de ok\u00a0 \u0109e\u0125aj esperantistoj en sian ambasadejon. Anta\u016de li nenion sciis pri Esperanto. En amika medio ili interparolis pri rilatoj de Litovio kaj \u0108e\u0125io.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sed la kongreso proksimi\u011dis al sia fino.\u00a0 Sabate posttagmeze ni adia\u016dis\u00a0 kun geamikoj kaj kun belega urbo Vilnius, kiu povas kompari sian modernan arkitekturon en la centro de la urbo kunlige kun multaj pre\u011dejoj\u00a0 ekzemple kun Romo. Nur ni ne atendis\u00a0 tian varmegan veteron, \u0109ar oni diras pri Litovio, ke \u011di estas\u00a0 pluvema lando. Kvankam kelkfoje kaptis nin pluvo, tamen el pli granda parto nur en la buso, sed varmego\u00a0 estis troa.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Niaj junaj \u015doforoj bonege gvidis la buson\u00a0 \u011dis Pardubice,\u00a0 ja ni\u00a0 traveturis entute &#8211; kun kelkaj ekskursoj\u00a0 3486 kilometrojn.\u00a0 Do planita programo de ekskursoj estis plenigita, anka\u016d la kongresa programo havis bonan socian, kulturan kaj esperantologian nivelon, e\u0109\u00a0 bud\u011deto de nia voja\u011do ne superis la planon,\u00a0 do ni estis kontentaj. Tial nia danko apartenas \u0109efe\u00a0 al\u00a0 la gvidanto de la tuta buskaravano Josefo Hron. jary<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Traviva\u0135oj de\u00a0 pluaj membroj de \u0109e\u0125a buskaravano\u00a0 al Vilnius<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">l) Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1<\/span>:\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><b>Unualeciono de Esperanto en studentejo dum la ma tenman\u011do. <\/b><\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage010-1.jpg\" width=\"365\" height=\"193\" name=\"Obr\u00e1zek5\" align=\"left\" border=\"0\" \/> <span style=\"font-size: small;\">Dum nia komuna tranoktado inter universitataj studentoj demandis min unu junulo, per kiu lingvo ni parolas. Mi respondis, sed samtempe mi demandis lin, kiujn lingvojn li konas. Kiam li respondis, ke per germana, latvia, pola kaj angla, mi tuj kaptis\u00a0 la okazon kaj rekomendis al li\u00a0 Esperanton, \u0109ar multajn vortojn li jam scias de diversaj lingvoj. Kaj mi montris\u00a0 kaj klarigis\u00a0 al li gramatikajn regulojn kaj\u00a0 lernigis lin saluti Esperante, kion li tuj eluzis.\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">2) Karel Voto\u010dek: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Mia plej interesa kongresa traviva\u0135o.<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Unue \u015dajnis al mi la kongreso sama kiel la anta\u016daj. Tamen \u0109iu universala kongreso\u00a0 estas neforgesebla. Post enuiga laborado mi fine povis senti alian etoson. Beda\u016drinde \u011di fini\u011dis tuj post mia reveno. Sed serioze:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Plej multe mi aprezas afi\u015don kun usona prezidanto kaj 3 diktatoroj (Napoleon, Hitler, Stalin). Estas skribita demando: \u0109u vi emas paroli lingvon de armiloj? La potenculoj jesis. Sube\u00a0 trovi\u011dis \u011dusta respondo: Esperanto estas lingvo de paco!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Plua granda traviva\u0135o estis por mi a\u016ddi Internacian \u0125oruson kantanta Himnon de \u011dojo. Ie mi legis, ke \u011di estas neoficiala himno de EU. Do mi proponas \u0109e internaciaj prezentadoj\u00a0 kanti \u011din esperantlingve por eviti lingvan diskriminacion. \u0108u vi opinias mian postulon nereala?<\/span><\/p>\n<p>Komence de la kongreso mi rimarkis, ke litovoj ne alparoladas min. Tial mi mem provis alparoli kelkajn lokajn samideanojn kaj konstatis, ke ili kondutas sentrudeme. Mankis al ili plia memkonfido.<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u011cojatendante la pluan UK-on\u00a0 en Florenco\u00a0 mi\u00a0 kore salutas \u0109iujn samideanojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1: <b>Kelkaj interesa\u0135oj de U K .<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la kongreso mi ne povis \u0109ion vidi. Mi povis nur elekti, \u0109ar samtempe okazis multaj aran\u011doj. La\u00a0 programo \u201eKleriga lundo\u201c estis bone preparita, sed \u011di okazis samtempe en kvar\u00a0 salonoj kaj\u00a0 oni\u00a0 ne povis dispartigi sin. Marde dum la kunveno de medicinistoj mi konati\u011dis kun MUD-ro Ludoviko Moln\u00e1r el Hungario, kiu grupigis homojn por laboro rilate de E\u016drop-unia konstitucio. Li tre bone klarigis sencon kaj gravecon de la afero. Sed en sekva kunveno de E\u016dropa Esperanto-Unio jam ne estis sufi\u0109e da tempo por pridiskuti tiun laboron, \u0109ar oni devis solvi organizajn kaj financajn problemojn de EEU kaj la tempo mankis. Iliajn artikolojn kaj tradukojn\u00a0 povas peti interesuloj de mi en Esperanta kaj \u0109e\u0125a versioj. La hungara asocio ali\u011dis al EEU dum la kongreso kaj la slogano \u201ehungaraj rajtoj por \u0109iuj\u201c pla\u0109is al multaj. Al tiu temo anka\u016d\u00a0 parolis Georgo Handzlik. La venonta\u00a0 kongreso de EEU\u00a0 okazos en Maribor en Slovenio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage012-1.jpg\" width=\"275\" height=\"137\" name=\"Obr\u00e1zek6\" align=\"left\" border=\"0\" \/><span style=\"font-size: small;\">Renato Corsetti, prezidanto de UEA, informis, ke li sendis al \u0109iu el 750 e\u016drodeputitoj de EU leteron en iliaj gepatraj lingvoj pri U K\u00a0sen interpretistoj. G.Handzlik anstata\u016danta sian edzinon Margaret \u2013 polan e\u016drodeputitinon, rekomendis al \u0109iu sendi\u00a0 al difina \u201esia\u201c e\u016drodeputito leteron: \u201eMi partoprenis kaj \u011duis seninterpretan etoson de la kongreso, sed Vi mankis tie\u201c. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Merkrede en la tago de kongresaj ekskursoj je la deka horo akceptis la \u0109e\u0125a ambasadoro docento in\u011deniero\u00a0 Aleksandr Voznica\u00a0 8 \u0109e\u0125ajn geesperantistojn, \u0109ar AEH invitis lin al partopreno de la kongreso. Li parolis pri litovaj-\u0109e\u0125aj rilatoj komercaj kaj kulturaj. Li klarigis al ni, kiel litovoj racie kaj sa\u011de solvis \u015dtatanecon de civitanoj anta\u016d 14 jaroj dum akiro de memstareco. Senprobleme oni certigis al \u0109iu civitano litovan \u015dtatanecon, kiu \u011din petis. Estis tolerita rusa lingvo, sed la \u00a0junularo \u011din ne uzas.La ambasadoro laboras en Vilnius jam kvar jarojn kaj li balda\u016d finos sian komision. Li konfesis, ke la kongreso tre surprizis lin, \u0109ar li ne imagis la forton de Esperanto, ne sciante, kiel nia lingvo funkcias kaj kiel \u011di povas esti utila.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la kongreso okazis internaciaj ekzamenoj, kiuj estis severaj kaj pretendemaj. Partoprenintoj devis verki eseon, plenumi diversajn testojn, scii historion kaj literaturon de Esperanto skribe kaj parole. Mi gratulas al sukceso de s-ano\u00a0 Vratislav Hir\u0161 el Vy\u0161kov.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Italoj kaj japanoj informis pri preparoj de venontaj U K. La informoj vere estis ege allogaj. La kongreso en Florenco okazos en la centro de malnova urbo \u0109e fortika\u0135oj kun abunda kultura programo. Organizantoj promesas lo\u011dadon por \u0109iuj \u011dis unu kilometro\u00a0 de la kongresejo kaj petos\u00a0 estraron de la urbo pri ebleco vizitadi muzeojn vespere post la vizithoroj por partoprenontoj de UK kaj bonaj kondi\u0109oj por nevidantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mia persona traviva\u0135o:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sidante kun amikino Sidorak en vaka angulo anta\u016d saloneto, atendante pluan kunvenon, venis por iomete ripozi invalido kun du \u201esakbastonoj\u201c, japano Etsuo Miyoshi, konata mecenato kaj entreprenisto, .(sakbastonoj = du kofretoj sur la radetoj kun teniloj. Li uzas tion anstata\u016d rulse\u011do).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La amikino Sidorak, havante la saman sakbastonon, kiujn produktas fabrikoj en Japanujo, Usono, \u0108inio kaj Koreio kaj fabrikas ilin en pola Malborko, demandis pri oleado de la radetoj. La industriisto levi\u011dis, ion alportis, genuis, metis \u015dian sakbastonon sur la plankon kaj instrue per oleo \u015dmiris la radetojn. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Mia cerbo ne permesas al mi imagon vidi en simila rolo ian \u0109e\u0125an entrepreniston. Eble vi dirus, ke li faris tion por reklamo de sia fabriko, sed en la angulo mankis publiko.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">4) Margit Turkov\u00e1:\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<b>Splita\u0135o, kiu ornamis nian voja\u011don<\/b>. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nun estas etapo, kiam oni \u201eprilaboras\u201c traviva\u0135ojn, kiuj koncernas la 90-an UK\u00a0 \u00a0en Vilnius. Kredu karaj\u00a0 legantoj, ke tiuj, kiuj partoprenis la kongreson, havas volon kaj deziron transdoni ilin al vi \u0109iuj. Kaj samtempe ili scias, ke la emocioj, kiujn\u00a0 la renkonti\u011do en ni elvokis, estas netranspreneblaj. Tial\u00a0 bonvolu legi: <\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage014-1.jpg\" width=\"449\" height=\"161\" name=\"Obr\u00e1zek7\" align=\"left\" border=\"0\" \/><span style=\"font-size: small;\">La ero, kiun indas mencii, komenci\u011dis koncerne \u2013 necesejon. (Bonvolu nedeklini\u011di, \u0109ar mi ne skribis \u201een\u201c!). En Svitavy, kie enbusi\u011dis pluaj kongresontoj, ni aliaj eluzis pa\u016dzon por uzi la supre menciitan ejon en la a\u016dtobusa stacidomo (\u0109ar atendis nin longa voja\u011do). Kiam mi redonis \u015dlosilon al la gastejestro de \u0109i stacidom-gastejo, li kun simpatia mieno demandis, kiuj ni estas kaj kien ni veturas. Kiam mi al li tion klarigis, li resonis, ke anta\u016dnelonge tie haltis esperantistoj, kiuj veturis al Volgogrado, de kie ili sendis al li po\u015dtkarton. \u201e\u0108u vi faros tion anka\u016d?\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kompreneble, ke mi tion promesis kun \u011dojo kaj da\u016drigis per iomete fiera maniero, ke nin atendas tutmonda grandnombra renkonti\u011do, dum kiu ni parolos per unu lingvo.\u00a0 Li tian ideon kaj eventon akceptis tre pozitive kaj per beda\u016dra tono li diris, ke per Esperanto li anka\u016d komencis okupi\u011di en sia juna\u011do, sed forlasis tion. Frapa estis lia anta\u016dtuko, kiu havis \u011duste \u201eEsperantan koloron\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La sinjoro estis al mi tiel simpatia, ke mi ne embarasi\u011dis diri: \u201eSe tiu via anta\u016dtuko estus pura (tia \u011di ne povis esti, \u0109ar la biera entrepreno posttagmeza abundis en tiu gastejo), tial mi petus donaci \u011din al ni, ke ni havu samtempe verdan \u201eflagon\u201c kaj \u201etalismanon\u201c de via favoro por nia longa voja\u011do. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Atendu momenton\u201c li diris\u00a0 kaj post eta tempo\u00a0 li alportis tute puran kaj tute same verdan tablotukon, (kiajn oni uzadas en gastejoj). La bierfarejo Hlinsko fieras per sia biero \u201eRycht\u00e1\u0159\u201c same, kiel ni fieras pro nia lingvo. Kial do ne porti famon de la \u0109e\u0125a produkto alilanden? Ni ja estas perantoj precipe de nialanda kulturo, \u0109u ne?<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La bonhumora\u00a0 evento estis pintita, kiam la sinjoro skribis sian adreson rekte sur renversan flankon de la tablotuko. Kompreneble, ke mi plenumis mian promeson kaj en la nomo de \u0109iuj \u201eena\u016dtobusantoj\u201c mi forsendis al li po\u015dtkarton el la kongresa urbo Vilnius. Postskripte mi ne forgesis mencii, ke\u00a0 \u201een via urbo Svitavy ekzistas vigla Esperanto-klubo\u201c. Estas \u0109iam agrable havi \u201epost sia dorso\u201c simpati-plenan etoson, \u0109u ne, geamikoj?<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">5) Eva Hoffmannov\u00e1 :\u00a0\u00a0\u00a0 <b>Pri kio mi interesi\u011dis dum la kongresa semajno.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Litovion konas \u0109e ni preska\u016d neniu. Pro tio mi volus skribi iom pri \u011di, \u0109ar pri U K\u00a0certe skribos miaj samkongresanoj. Litovio estas agrabla ebena\u0135a lando, kun multaj folioarbaretoj, lagoj kaj gresejoj, la plej alta \u201emonto\u201c havas mezuron nur 292 metrojn.\u00a0 Sur la areo de \u0109.65200 km2 vivas \u0109. 3,480 000 lo\u011dantoj,\u00a0 inter ili 8% rusoj. La homoj estas afablaj, ridemaj, multe da ili parolas ruse kaj pole. Litovio havis iom komplikan historion. Dum la jaroj \u011di ofte estis parto de aliaj landoj, de Pollando, Prusio, Rusio, Germanio kaj fine de Sovetunio. La plenan\u00a0 sendependecon \u011di gajnis nur post la\u00a0\u00a0 disfalo de komunisma Sovetunio en la jaro 1990. <\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage018-1.jpg\" width=\"235\" height=\"149\" name=\"Obr\u00e1zek9\" align=\"left\" border=\"0\" \/><span style=\"font-size: small;\">La loko, kiu plej multe impresis min, estis La monto de krucoj. \u011ci estas pilgrima loko, sankta loko de \u0109iuj litovoj, ili estas grandparte kredantaj katolikoj. Sur\u00a0 la arterfarita monteto altas multaj miloj da krucoj kaj krucetoj de diversaj dimensioj kaj materialoj, iuj bele ornamitaj, skulptitaj, aliaj tute simplaj kun surskriboj a\u016d sen ili. Neniu scias, kiam la tradicio komenci\u011dis. La loko estas simbolo de kredo kaj espero, rezistemo kaj obstino. Dum la soveta registaro komunistoj kelkfoje provis la monton detrui, sed ne sukcesis. Nokte \u0109iam elkreskis novaj krucoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Vilnius mem ne estas tro granda, \u011di havas \u0109. 600\u00a0000 lo\u011dantojn. \u011cia malnova urbo estis en la jaro 1994 envicigita en la memorinda\u0135ojn de tutmonda hereda\u0135o de UNESCO. Estas tie multego da pre\u011dejoj kaj temploj\u00a0 de diversaj eklezioj, \u0109efe katolikaj kaj ortodoksaj, konstruitaj en diversaj stiloj. Staras tie resta\u0135oj de malnova kastelo kaj \u011diaj turoj, la muroj, defenda bastiono. Apartenas al \u011di komplekso de la malnova universitato fondita en la jaro 1579. Formas \u011din pli ol 20 domoj kaj palacetoj en diversaj stiloj, 12 fermitaj kortoj kaj pre\u011dejo de sankta Johano, kie okazis kongresa ekumena diservo. Pitoreskaj mallar\u011daj stratetoj invitas al promenoj, multaj kafejetoj al sidado kaj babilado.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d novaj partoj de la urbo estas rigardindaj.\u00a0 La stratoj estas movoplenaj kaj tumultaj kun vendejegoj, butikoj, superbazaroj. La moderna arkitekturo en Vilnius estas tre interesa kaj admirinda, la domoj kaj palacoj de diversaj altecoj kaj formoj altiras atenton de vizitantoj. La urbon trafluas la rivero Neris, estas tie multaj parkoj kaj lokoj por ripozi.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La urbo Kaunas, iama litova \u0109efurbo estas anka\u016d interesa. Tie estas kelke da pre\u011dejoj kaj sinagogo kun la plej bela juda altaro en la mondo. Rimarkinda estas la zono por piedirantoj \u2013 la strato kun arba aleo, kie estas malpermesite fumi.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Fine mi volus aldoni ion pri mia tute privata afero:<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Post mia alveno el Prago al Pardubice, kie jam estis preparita buskaravano al Litovio, mi konstatis, ke mi hejme forgesis la koverton kun miaj \u0109iuj \u00a0monoj (e\u016droj, dolaroj) Mi havis\u00a0 nur 500 \u0109e\u0125ajn kronojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Denove mi konvinki\u011dis, ke esperantistoj estas unu granda familio. Sincere kaj elkore mi dankas al miaj karaj amikinoj Margit kaj Blanka, kiuj ebligis al mi travivi belajn kongresajn tagojn trankvile kaj senzorge.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">6) Jarmila Mat\u011bjkov\u00e1: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Ekskurso al urbo\u00a0 kaj\u00a0\u00a0 kastelo\u00a0 TRAKAI.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage020-1.jpg\" width=\"239\" height=\"194\" name=\"Obr\u00e1zek10\" align=\"left\" border=\"0\" \/><span style=\"font-size: small;\">La urbo Trakai estas situanta 28 kilometrojn okcidente de Vilnius. \u011ci estis en la mezepoka tempo\u00a0\u00a0 \u0109efurbo de Litovio. En la centro de la urbo\u00a0 staras\u00a0 sur la placo ligna kapeleto kun figuro de Sankta Johano Nepomuk. Trakai trovi\u011das sur\u00a0 la duoninsulo inter tri lagoj. Proksime sur la lago trovi\u011das insulo Galve kun la plej interesa surakva kastelo. \u011ci\u00a0 estis konstruita fine de la 14-a jarcento, en la mezo\u00a0 estas duka palaco. Post la venko en Grunvalda batalo en\u00a0 la jaro 1410, kie batalis nia fama Jan\u00a0 \u017di\u017eka, la kastelo perdis sian funkcion kaj poste \u011di estis multe dama\u011digita. Post la Dua Mondmilito la kastelo\u00a0 estis rekonstruita. Ek de la jaro 1962 trovi\u011das tie historia muzeo kun multaj antikvaj memora\u0135oj. En la granda salono okazadas koncertoj, teatra\u0135-spektakloj kaj \u0109iujare arta festivalo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tio estis mia la plej interesa ekskurso.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">7) Jaroslava Humpov\u00e1: <b>Unue Belorusio, poste Litovio.<\/b>\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108ijare mi havis okazon partopreni UK en Vilnius. La urbo pla\u0109is al mi, mi \u011din ne konis. Sed pri la kongreso vi certe multon legos. Mi volus skribi pri mia voja\u011do al Belorusio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dank\u00b4al invito de mia amikino el Minsk, E\u016dgenia, mi povis travivi sep tagojn \u0109e \u015di. \u0108ar \u011di estis tie mia dua vizito, mi povis kompari.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La urbo plibeli\u011dis, en\u00a0 \u011dia\u00a0 centro \u0109iuj domoj estas rekonstruitaj. Dum la militoj plimulto de domoj estis detruitaj, nun ili tre zorgas pri tiuj, kiuj restis. La domoj el kvindekaj jaroj, kiuj aspektis grize, nun havas novan fasadon kaj aspektas pli bele.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Bulvardoj estas lar\u011daj, la\u016d stratoj estas strio kun herbobedoj kun arboj, floroj, poste sekvas lar\u011daj trotuaroj kaj\u00a0 nur poste staras domoj. En urbo plena de a\u016dtomobiloj vi ne a\u016ddas tian bruon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage022-1.jpg\" width=\"114\" height=\"129\" name=\"Obr\u00e1zek11\" align=\"left\" border=\"0\" \/><span style=\"font-size: small;\">Ni vizitis multajn pre\u011dejojn, \u0109iuj estas rekonstruitaj, interna\u0135oj estas ri\u0109aj, ne gravas, \u0109u ili estas romkatolikaj a\u016d ortodoksaj.Tra granda, tre pura urbo ni kelkfoje veturis per buso kaj mi pensis, ke la urbo jam fini\u011das, sed mi vidis parkojn kun arbaro kaj\u00a0 post ili aperis setlejoj de novaj lo\u011dejoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Proksime de la loko, kie lo\u011das E\u016dgenia, estas apud rivero\u00a0 zono de lignaj dometoj, kiuj aspektas same kiel el la filmo Frosteto. Dometoj kun \u011dardenoj, kie oni kulturas legomon,\u00a0 estas nur unu kilometron de la \u0109efa placo, sed tie\u00a0\u00a0 jam ne estas a\u016ddebla bruo de la urbego.\u00a0 Pri la loko interesi\u011das ri\u0109uloj, kiuj\u00a0 a\u0109etas ilin a\u016d konstruas tie vilaojn.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sep tagoj rapide pasis, ni devis forveturi en Litovion por partopreni la kongreson.\u00a0 Mi ofte rememoras je tiu pura kaj sekura lando kun agrablaj homoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Fotis: J.R\u00fdznarov\u00e1 <\/span><span style=\"font-size: small;\">Ilustris: J.Kosnar<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">El redakcia tablo:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">1) E-klubo en P\u0159erov informas pri \u015dan\u011do de la kunvenoj. \u0134a\u016dde 6-10-2005 je la 17-a estos\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">la unua kunveno post\u00a0 someraj ferioj. Plua kunveno okazos 20-10-2005 kaj poste regu <\/span><span style=\"font-size: small;\">le post 14 tagoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2) Tradicia E- renkonti\u011do en Svitavy okazos\u00a0 sabate la 10-an de septembro 2005, parto <\/span><span style=\"font-size: small;\">prenantoj estos atenditaj \u0109e la\u00a0 trajna stacidomo\u00a0 je la 9,30 h. Anta\u016dtagmeze estas en la <\/span><span style=\"font-size: small;\">programo vizito de urba muzeo, domo de Ottendorfer\u00a0 kaj ekspozicioj de pentristo kaj\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">de papermodeloj de kasteloj, \u015dipoj ktp. La tagman\u011do en restoracio Astra en busstaci <\/span><span style=\"font-size: small;\">domo. Posttagmeza programo okazos en klubejo\u00a0 \u201eSlu\u017eba \u0161kole\u201c, strato Riegrova (\u0109e la <\/span><span style=\"font-size: small;\">baseno): Videofilmo el\u00a0 90-a \u00a0UK Litovio, informoj el E-kluboj, tombolo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) Nia\u00a0 pola amikino \u0134eanina Sidorak el Bielsko-Biala skribis longan leteron. \u015ci multe\u00a0<\/span> <span style=\"font-size: small;\">dankegas al \u0109iuj\u00a0 pro la helpo dum\u00a0 nia busvoja\u011do al Vilnius \u00a0kaj anka\u016d pro portado de <\/span><span style=\"font-size: small;\">\u015diaj valizoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">4) La redakcio dankas al \u0109iuj, kiuj\u00a0 retpo\u015dte sendis fotojn de la kongreso. Anka\u016d ni havas <\/span><span style=\"font-size: small;\">preska\u016d 100 proprajn fotojn, kiujn J.R\u00fdznarov\u00e1 alportos al praga seminario sabate la 24-a<\/span><span style=\"font-size: small;\">n de septembro (Prago, Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25 \u2013 de la 9-a horo) La interesuloj povos\u00a0\u00a0 mendi\u00a0<\/span> <span style=\"font-size: small;\">ilin. Anka\u016d\u00a0 en\u00a0 videofilmo estos\u00a0 sufi\u0109e\u00a0 bona raporta\u0135o, tamen unue estas necese\u00a0 trovi\u00a0<\/span> <span style=\"font-size: small;\">liberan tempon por prilabori \u011din kun ta\u016dga vorta akompano.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">5) E\u016cROPA TAGO DE LINGVOJ\u00a0<\/span> \u00a0 <span style=\"font-size: small;\">estos la 26-an de septembro 2005. \u0108i-okaze aperos en la \u0135urnalo PR\u00c1VO la tutpa\u011da <\/span><span style=\"font-size: small;\">komerca anonco sub la titolo \u201ePro\u010d jsem vynalezl Walking Bag?\u201c(Kial mi inventis la \u00a0<\/span> \u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Walking\u00b4Bag). \u011cin mendis kaj pagos japana entreprenisto Etsuo Miyosi. La anonco <\/span><span style=\"font-size: small;\">propagandos la inventa\u0135on faritan de s-ro Miyoshi por handikapitoj, sed fakte multe pli\u00a0 l<\/span><span style=\"font-size: small;\">a spaco \u011di dedi\u0109as al la propagando de Esperanto. \u011ci estos konvena helpilo por \u0109iuj, \u00a0<\/span> \u00a0 <span style=\"font-size: small;\">kiuj volas propagandi Esperanton en \u0108e\u0125io.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 8.26cm;\"><span style=\"font-size: small;\">El ret-komuniko de Kava-pech<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 1.91cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Atentu, en bulteno\u00a0 RET-INFO estis skribita\u00a0 la E\u016dropa tago \u00a0la 25-an de septembro. Dume la redakcio ne scias precize, kiu dato estas \u011dusta..<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Semajna restado en bela Beskydy-montaro, <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>en Ro\u017enov sub la monto\u00a0 Radegast.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la tagoj de la 13-a \u011dis la 20-a de a\u016dgusto 2005 mi partoprenis refre\u015digan restadon de nevidantaj esperantistoj parte kiel gasto, parte kiel dume nesperta akompanantino de nevidantoj. La aran\u011don organizis Regiona filio de SONS (Kunliga organiza\u0135o de nevidantoj kaj malmulte vidantoj) en la\u00a0 urbo Olomouc. Kompreneble min interesis scii iom pli multe pri ilia organiza\u0135o. Samtempe ili havas pli ol 200 membrojn nevidantaj kaj malmulte vidantaj. En sia agado ili direkti\u011das \u0109efe je sociale-jurista konsultado, de\u0135oro de akompanantoj, klubaj <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/6mage024-1.jpg\" width=\"388\" height=\"199\" name=\"Obr\u00e1zek12\" align=\"left\" border=\"0\" \/> aktivadoj, refre\u015diga restado, klerigado en lernejoj kaj subteno de kultura kaj sporta agado.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la \u00a0kadro de aktivadoj de libera tempo ili subtenas anka\u016d renkonti\u011dojn de handikapitaj esperantistoj inkluzive de aran\u011do de semajna restado kun\u00a0 lingva seminario, kiu efektivi\u011das lx en la jaro por interesuloj de la tuta respubliko.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj tiel mi trovi\u011dis en alia kolektivo ol mi kutimi\u011dis, sed kiujn mi sen\u0109ese devis admiri: Kiel\u00a0 la helpantoj \u2013 akompanantoj \u2013 e\u0109 edz-partneroj zorgemas pri nevidanto dum la promenado, kiel ili priskribas, kio estas sur la tablo (la\u016d la\u00a0 horlo\u011do, ekzemple: sur trio vi havas saladon, sur seso vi havas terpomojn kaj sur na\u016do estas granda fritita eskalopo),\u00a0 kiel la akompanantoj haltigas nevidanton anta\u016d la \u015dtuparo kaj konsilas al\u00a0 ili, kiel alkondukas lin a\u016d \u015din\u00a0 al la tablo kaj\u00a0 metas ilian manon\u00a0 sur la apogilon de la se\u011do\u00a0 ktp. Mi admiris rapidan\u00a0\u00a0 mar\u015don de kelkaj nevidantoj, anta\u016d\u00a0 kiuj la blanka bastono kvaza\u016d dancus kaj dirus: Ne timu, trankvile iru post mi. Kaj kredu, ke kiam dum la ekskurso al Pustevny mi kondukis tri nevidantinojn en la \u00a0restoracion\u00a0 Libu\u0161\u00edn por trinki kafon kaj tie estis\u00a0 kelkaj \u015dtupoj diverse\u00a0 altaj, ke mi timeme \u015dvitis.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi vidis konkursojn de la akompanantoj en\u00a0 distanca orientado. Iliaj\u00a0 okuloj\u00a0 estis kovritaj per tuko kaj la\u016d la \u00a0ordonoj kaj konsiloj\u00a0 ili pere de la bastono iradis inter diversaj obstakloj. \u011ci estis por mi tre interesa, sed plene ravita mi estis \u0109e la konkurso de pli ol 30 belaj kondukaj hundoj, kiuj konkursis en alportado de manhaltero. \u0108iu hundoposedanto unuope \u2013 sinsekve \u0135etis halteron (alport\u00b4 = bastoneto 30cm longa, sur kiu estis \u0109iam en\u015dovitaj duonoj de kolbasetoj).\u00a0 Tasko estis, ke la hundo alportu la halteron al sia sinjoro, transdonu \u011din en lian manon kaj poste\u00a0 la sinjoro premios \u011din per kolbasetoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sed plimulto da hundoj alkuris por la bastoneto, man\u011dis\u00a0 unu a\u016d amba\u016d pecojn de la kolbaseto kaj malplenan bastoneton alportis al sia sinjoro. La organizanto de la konkurso kiel konferanseo tre amuze pere de\u00a0 mikrofono\u00a0 kompletigis la agadon de la hundoj kaj \u015derce diris, ke, kiam ili sentas la viandon, ke iliaj oreloj \u015dtopi\u011das kaj jam ne a\u016ddas ordonojn de siaj sinjoroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi interesi\u011dis pri\u00a0 la opinio de nevidantoj \u0109e\u00a0 ricevata helpo. Sinjorino Bo\u017eenka diris: Ofte min impresas klopodo de fremdaj homoj, kiel senteme ili demandas nin,\u00a0 nevidantojn, \u0109u kaj kiel ili povas helpi. Tio pli frue aspektis ne tro takte. Eble en tiu \u0109i klerigado sufi\u0109e multe helpis elsendoj en radio kaj televido.. Al tiuj, kiuj vidas kaj havas por ni bonan rilaton, mi volus danki, ja ili donas al ni peceton de si ,\u00a0 por kio ni tre dankemas.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj \u015diaj pluaj vortoj falis en mian koron:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiam turmentas min problemoj de mia nefacila situacio, el kiu ne estas eliro, \u0109ar la sanajn okulojn kaj pli junan a\u011don neniu redonos al mi, mi diras:\u00a0 Kial plendi en mia\u00a0 84 jara\u011do? Kvankam mi ne vidas, tamen mi ne estas sola. Mi bele vestos min, mi iros al frizistino, al pedikuristo kaj\u00a0 manikuristo, mi ridetos je la homoj, babilante kun ili kaj denove aspektos la vivo pli bele.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Je tiuj vortoj mi ne forgesos.<br \/>\nJarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><b>Anta\u016d finpresado de nia gazeto venis tiu \u0109i trista mesa\u011do:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">La 16-an de julio 2005 forlasis\u00a0niajn vicojn por \u0109iam, s-anino Franti\u0161ka V\u00ed\u0161kov\u00e1, konata \u0109efe en fervojista sekcio. \u015di, \u0109iam afabla, sincera kaj honora, kunfondantino de nia E-klubo, restos por \u0109iam en niaj rememoroj.\u00a0Honoron al \u015dia memoro.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">V\u00e1clav Stib\u016frek, prezidanto de E-klubo en Bene\u0161ov.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\" align=\"justify\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-size: xx-small;\"><b>INFORMILO <\/b><\/span>\u2013 <span style=\"font-size: xx-small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: xx-small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\" align=\"justify\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1 <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0\u00a0 Na Okrouhl\u00edku 953\/21,530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 CZ tel. 466 611 941<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">e-mail:<\/span><span style=\"font-size: xx-small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><\/b><\/u><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> interreto:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: xx-small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-keh<\/a><\/b><\/u><\/span><b><\/b><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3d banky <b>0300<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; Informilo 9\/2005 Enhavo: Raporta\u0135o pri la voja\u011do \u00a0de AEH al\u00a0 \u00a0U K\u00a0 Litovio El redakcia tablo Semajno\u00a0 de nevidantaj esperantistoj en Ro\u017enov Kiel ni fartis dum la Universala kongreso en litova Vilnius? Jen klopodo pri la\u00a0 tuta raporta\u0135o\u00a0 de Jarmila R\u00fdznarov\u00e1: Anta\u016d forv eturo de buskaravano, kiun organizis AEH kun E-klubo en Pardubice\u00a0 ni [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5469","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5469","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5469"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5469\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5794,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5469\/revisions\/5794"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5469"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5469"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5469"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}